La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Dum ŝpinamfesto mi vidis Kesteron unuafoje. Kaj se en la nunaj ŝanĝavidaj tagoj, kiam strangaj inventoj nin amase ĉirkaŭas, kiam mi aŭdas diri ke maŝino uziĝas ie kaj tie en la lando eĉ por falĉi kaj tondi, se hazarde legantoj de ĉi tio ne scias kio estas ŝpinamfesto, ili ĝustatempe scios. Kvankam estis la ŝpinamfesto de Jancis Beguildy, ŝi estis tiam tri-kaj-dudek-jara kaj mi du jarojn malpli, tamen tio ne estas la komenco de la historio kiun mi intencas rakonti.
Kester diras ke ĉiuj historioj, ĉu veraj okazaĵoj ĉu elpensaĵoj, fontas el tempo pli frua ol la tagoj de infano; jes, pli frua eĉ ol tiu de bebeto en sia junka lulilo. Eble vi neniam dormis en liteto el junkoj; sed ni ĉiuj dormis tiel ĉe Sarn. Estas granda multo da junkoj ĉe Sarn, kaj la edzino de olda Beguildy bonege plektis ilin ĉirkaŭ rondajn barelringojn. Poste ŝi metis ilin sur balancilojn, kaj tio donis bele puran lulilon, molan kaj verdan, tiel ke bebo povus senti sin same bonfarta kiel raŭpeto (Kester nomas ilin buntaj papiliiĝontoj) dormanta en sia kokono. Kester estas tre firmopinia pri tiaj aferoj. Neniam li akceptas diri “raŭpoj”. Li diras “Estas multaj papiliiĝontoj sur niaj brasikoj, Pru.” Li ne diras “Estas vintro”. Li diras “Somero dormas”. Kaj ne ekzistas burĝono tiom eta aŭ mornkolora ke Kester ne nomus ĝin komenco de floro.
Sed la tempo ankoraŭ ne venis por paroli pri Kester. Rakonton pri ni ĉiuj ĉe Sarn, Patrino kaj Gideon kaj mi, kaj Jancis (kiu estis tiom bela), kaj Sorĉisto Beguildy, kaj du-tri aliaj loĝantoj en tiu regiono, jen kion mi celas rakonti. Loĝis tie nur malmultaj, kaj eble ĉiam tiel estos, ĉar la loko iom forpelas. Eble pro la akvo plaŭdanta, jaron post jaro – kien ajn oni rigardas kaj aŭskultas, jen akvo; aŭ la grandaj arboj atendantaj kaj meditantaj dekstre kaj live; aŭ la senspira sonmanko de la loko, kvazaŭ kreita antaŭ nur horo, kaj ja ne por ni. Aŭ povas esti ĉar la grundo estas tre malfekunda kaj marĉa, kaj la herboj feblaj kaj sennutraj, tiel ĉiam estas kie junkoj kaj fragmitoj kaj kreskas abunde, kaj la floroj de pajglo. Eble vi nomas ĝin primolo, sed ni ĉiam nomis ĝin pajglo, kio signifas ŝlosiloj de Ĉielo. Estis grandioza sperto vidi niajn kampojn ĉe Sarn dum la florado de primoloj. Ili estis orumitaj, tiel ke oni opinius ke eĉ anĝelpiedoj ne meritus marŝi tie. Oni povis fari florbulon antaŭ ol turdo dufoje aŭdigus sian kanton, ĉar oni bezonis nur sidiĝi kaj ambaŭmane pluki. En ĉiuj direktoj videblis nur oraĵoj, sed ne ĉe Sarn, kie komenciĝis arbaro, kaj longe etendiĝanta griza akvo, glime tremetanta pro sunlumo. Nek la arbaro nek la akvo aspektis senluma en tiu bela printempa vetero, kiam folioj ekaperis, kaj troviĝis burĝonoj maizkoloraj ĉe la suproj de betuloj. Nur en nia kverkarbaro ĉiam aspektis kvazaŭ jarfine, ĉar tie la novaj folioj tiom brunis. Tial ĉiam estis sento oktobra en nia majo. Sed estis agrable sidi sur la kampoj kaj rigardi la forajn montojn. Larikoj turis en verva verdo, kaj primola oro ŝajnis penetri onian koron, kaj eĉ Lago Sarn estis nur blua nebulo en flava nebulo el betulsuproj. Kaj tiel sonĝetosis la loko ke se pasis eĉ sovaĝa abelo, ja ne nur burdo, ĝi eksaltigis kvazaŭ kriego. Se abelo nun traflugas la fenestron al mia vazo de keirantoj, mi revidas ĉion en klaraj koloroj: Lagon Plash sin etendantan sub sinkanta suno preter la arbaro, kvazaŭ akraranda fragmento de botelvitro. Lago Plash estis pli granda ol Sarn, kaj neniu arbo staris apud ĝi. Kie ne staris montoj, malantaŭ ĝi oni povis vidi transflanke nubojn radikiĝintajn en la akvo, kaj mi emis pensi ke ili similas al la blankaj nimfeoj marĝenantaj Sarnon dum duono de la somero.
Nenio distingis Plashon de ĉiu alia lago aŭ riveretendaĵo. Ne okazis tie tia akvotremado, kia estis trovebla en Lago Sarn, nek vilaĝo kun tintantaj sonoriloj troveblis sub la plej profunda parto.
Pravis ja kion oni diradis pri Sarn, ke tie sentiĝis io mistera.
Ĉe Plash loĝis la familio Beguildy kaj en ĉi ties loĝejo, parte domo el ŝtono kaj parte groto, mi ricevis perlibran instruon. Eble ŝajnas al vi strange ke virino kia mi kun humila origino scias skribi kaj literumi, kaj meti ĉi ĉion en libron. Kaj efektive kiam mi estis junulino, nemultaj, eĉ inter damoj, sciis skribi pli ol amleteron, kaj kelkaj sciis nur etikedi siajn konfitaĵojn “Jen cidonioj kun pomoj”, kaj aliaj nur tre malfacile metis sian nomon en registrolibron de nuptoj. Multaj ade venis al mi por ke mi skribu por ili amleterojn, kaj amara tasko ja estas, skribi amleterojn de aliaj virinoj el propra brulanta koro.
Nur dank’ al Sinjoro Beguildy mi povas skribi ĉi ĉion. Li lernigis min legi kaj skribi, kaj kalkuli. Kaj kvankam oni predikis kontraŭ li, kaj li pretendis povi fari multon kion miakrede li neniam povus, kaj kvankam li okupis sin je aferoj en kiuj ne decas homa sintrudo, tamen mi neniam forgesos danki Dion pro li.
Ŝajnas al mi nun tre nekutima efiko de Lia potenco, ke Li metis en la koron de Beguildy lernigi min. Ĉar sorĉisto ne povus prave esti nomata servisto Lia, sed nur unu el la servistoj de Lucifero.
Beguildy ne estis malbona, nur mankis al li bono, kvazaŭ ĉia justeco estis elbruligita de la flamo de lia ardanta menso, kiu insistis koni kaj enmiksi sin en misterojn. Rilate amon, nu tiun vorton li ne konis. Li sciis legi stelojn, kaj antaŭdiri la estontecon, kaj li pretendis esti elpelinta spiritojn. Iam mi demandis lin kie troviĝas tiu estonteco, kiun li povas vidi tiel klare. Kaj li diris “Ĝi kuŝas kun la pasinteco, infano, en la fono de Tempo”. Oni neniam povis superi Sinjoron Beguildy. Sed kiam mi rakontis al Kester kion li diris, Kester ne akordis. Li diris ke Pasinteco kaj Estonteco estas du navetoj en la manoj de la Eternulo, kiu teksas Eternon.
Kester mem estis teksisto, kio eble pensigis lin tiel. Sed mi kredas ke ni ne povas scii kio estas pasinteco kaj estonteco. Ni estas tre etaj kaj senpovaj, sur tero kiu similas lulilon el verdaj junkoj en kiu la homaro kuŝas sorrigardante al la steloj, sed ne sciante kio ili estas.
Tuj kiam mi sciis skribi, mi faris libron kun kalikota kovrilo, kaj ĉiun dimanĉon mi skribis en ĝin pri ĉiu gaja afero aŭ bona fortuno spertita dum la semajno, kaj tiel mi konservis ilin. Kaj se okazoj estis malkvietigaj kaj amaraj al mi, mi skribis ankaŭ tion, kaj konsoliĝis. Do kiam nia Pastro, sciante pri la mensogoj rakontataj pri mi, petis min skribi en libron ĉion memoratan, kaj registri la tutan veron kaj nur tion, mi povis freŝigi mian memoron per kion mi skribis dimanĉon post dimanĉo.
Nu, ĉio jam transpasis nun, ĝenoj kaj luktado. Nun estas kvieta vetero, simile al trankvila vespero post neĝofalo, kiam la ĉielo verdas, kaj ŝafidoj blekas. Mi sidas ĉe la kameno kun mia Biblio apude, tre olda virino kaj laca, kun tasko farenda antaŭ ol adiaŭi ĉi tiun mondon. Kiam mi rigardas tra mian fenestron kaj vidas la ebenaĵon kaj la vastan ĉielon kun nuboj sidantaj sur la montoj, mi enmensigas la densan vidkaŝan arbaron de Sarn, kaj la ploradon de la lago sub surkuŝanta glacio, kaj mi enmensigis kiel la akvo eniris la ŝrankon sub la ŝtuparo kiam altiĝinte pro neĝo degelanta. Tie ne multa ĉielo videblis, krom tiu spegulata de la lago; sed la ĉielo en la lago ne estis vera ĉielo. Oni vidas ĝin per spegulo malhele,[1] kaj longaj ombroj de junkoj maldike kaj akre kaŝas glitantajn stelojn, kaj eĉ la suno kaj luno povas estingiĝi tie, ĉar, fojfoje, la luno perdiĝas inter nimfefolioj, kaj fojfoje ardeo staras antaŭ la suno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.