La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 5: Falas la unua garbo

Ni grimpis en la malnovajn pomarbojn kie ni havis preferatan sidlokon inter la branĉoj. Rigardante la vizaĝon de Gideon inter la helaj folioj, mi pensis ke estas tre strange ke li portas ĉiujn tiujn pekojn. Ekde kiam Patro estis bebeto, krieganta kaj batanta sian junkan lulilon, tra la tempo kiam li estis junulo, prenanta hundforpermeson el la kirko; kaj poste, kiam li iris al kokbataloj kaj amindumis, ĉiun lian malbonan agon devas porti Gideon. Ĉiuj liaj furiozoj estis nun furiozoj de Gideon.

“Nu, Pru,” diras Gideon, “aŭskultu kion mi diros al vi. Vi kaj mi devos prosperi.”

“Kaj Patrino?”

“Nu, ankaŭ Patrino. Sed ŝi estas olda.”

“Sed certe ŝi volas prosperi.”

“Tio ne gravas. Se ni prosperos, ŝi prosperos. Vi kaj mi devas labori, Pru.”

“Mi ne timas laboron,” mi diris.

“Nu da tio estos multe. Mi volas ĉerpi monon el la bieno – multe da mono. Poste, en bona horo ni vendos ĝin. Kaj tiam ni iros al Lullingford kaj aĉetos domon, kaj vi alte tenos la kapon inter la plej bonaj, kaj estos riĉa damo.”

“Ne gravas al mi tio ĉi, esti riĉa kaj teni la kapon alta.”

“Do estu grave al vi. Kaj mi estos presbitero, kaj ordonos al la Paroĥestro kion li faru, kaj decidos kiuj iros en pilorion, kaj kiuj en almozejojn, kaj kiuj voĉdonos por parlamentanoj. Kaj kiam knabino naskis aminfanon, vi iros al ŝi por skoldi ŝin.”

“Mi preferus ludi kun la bebo.”

“Ĉiu ajn povas ludi kun bebo. Nur granda damo povas skoldi. Kaj ni aĉetos imponan domon. Mi ankoraŭ ne vidis taŭgan, sed ni havas tempon antaŭ ni. Ankaŭ ĝardenon kun prizorgisto, kaj servistinojn, kaj la domo estos plena de belaj mebloj kaj arĝentaĵoj kaj porcelanaĵoj.”

“Mi tre amas belan porcelanon,” mi diris. “Ĉu ni povos aĉeti kelkajn el tiuj novaj tasoj kaj subtasoj el Staffordshire, kun malgrandaj homoj surdesegnitaj?”

“Vi povos aĉeti kion ajn vi deziras, kaj oran fingringon kaj ŝrankon da roboj krome. Sed vi devas helpi min unue. Necesos jaroj kaj jaroj.”

“Sed ĉu ni ne povus resti ĉe Sarn, kaj aĉeti nur iomete da novaj mebloj kaj porcelano, kaj kontenti sen tiomaj geservistoj?”

“Ne. Ne estas sufiĉe da homoj ĉe Sarn, krom ĉe la Foiro, kaj tio okazas nur unufoje en ĉiu jaro. Kio estas unu fojo en jaro? Kaj kiel utilas esti ĉefo se ĉefo de neniu? ‘Ĉefo inter dekmilo.’ Tio estas sonora teksto. Mi preferas esti ĉefo inter dekmilo.”

“Eble estas la fulmo en vi,” mi diris, “kiu tiel sentigas vin.”

Mi ĉiam pensis ke li aspektas kvazaŭ ĝi estas en li kiam io ajn nekutima okazas. Liaj okuloj tutflagris sed ankaŭ estis fridaj. Kaj li sentigis ke oni volas kion li volas, eĉ se oni ne volas. Fojfoje, kiam li volis serĉi melojn en la arbaro, li kredigis min ke ankaŭ mi volas tion. Sed samtempe, laŭ mia propra koro, mi volis plukadi verisojn.

“Nu, necesos multa fulmo en la sango por fari kion mi celas,” li diris. “La bieno ĉiam apenaŭ subtenis nin, laŭ Patrino. Kaj Patro postlasis al ni nenion – krom sufiĉe nur por pagi la teksiston kaj Sakristianon kaj aĉeti vakskandelojn kaj gantojn kotope[12] por la entombigo.”

“Kion do ni faros, se ni antaŭe havis apenaŭ sufiĉe,” mi dubevoĉis, “eĉ dum Patro laboris por ni? Ni neniam amasigos monon, knabo.”

“Mi faros kion li faris kaj multon pli.”

“Vi neniel povos.”

“Mi povas fari kion ajn mi celas. En mi estas tiom da potenco ke nur morto povos bridi ĝin. Kaj per via helpo – ”

Tiam li iomete silentis, kaj plukis folion, kaj ŝiris ĝin. “Ĉar ja vere vi neniam edziniĝos, Pru.”

Mia koro batis feble kaj morne. Ŝajnis terure, neniam edziniĝi.

Ĉiuj knabinoj edziniĝas. Edziniĝos Jancis. Edziniĝos Tivvy. Eĉ Polly de Muelisto, kiu ĉiam havis erupcion aŭ favon aŭ tiaĵon, edziniĝos. Kaj kiam knabinoj edziniĝas, ili ekhavas dometon, kaj eble lampon por lumo kiam la edzo hejmonvenas, kaj se ili havas nur kandelojn, estas same, ĉar ili povas meti ilin ĉe la fenestron, kaj li pensas “Jen mia edzino, ŝi ekbruligis kandelojn!” Kaj iun tagon Sinjorino Beguildy faros lulilon el junkoj por ili, kaj iun tagon estos bebo en ĝi, impone kaj solene, kaj oni dissendos invitilojn por la bapto, kaj najbarinoj venos ĉirkaŭ la patrinon de la bebo kiel abeloj ĉirkaŭ la reĝinon. Ofte kiam aferoj ne marŝis bone, mi diris al mi “Ne ĉagreniĝu, Pru Sarn! Venos tago kiam vi estos reĝino en propra abelkorbo.” Do mi diris – 

“Ne edziniĝos, Gideon? Ho jes! Mi certe edziniĝos!”

“Mi enkore kredas ke neniu petos vin, Pru.”

“Ne petos min? Pro kial ne?”

“Ĉar – nu vi baldaŭ scios la kialon. Tamen vi povos havi domon kaj meblojn kaj ĉion ceteran, se vi helpos gajni ilin.”

“Sed ne edzon, nek bebon en lulilo el junkoj?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Estos plej bone demandi Patrinon pro kial. Eble ŝi povos diri al vi kial leporo transiris ŝian vojon. Sed mi tre kompatas cin, Pru, kaj mi faros el vi riĉa damo, kaj eble kiam ni jam akiris multe da oro, ni sendos por havigi kuracilon por vi. Sed tio kostos multe, kaj vi devos labori bone kaj fari ĉion, kion mi diros al vi. Vi estas ja sufiĉe plaĉforma, altstatura knabino, Pru, kaj se ne estus pro tiu unusolaĵo, knaboj kolektiĝus ĉirkaŭ vin samkiel ĉirkaŭ Jancison.”

Mi pensis pri tio kelkan tempon dum la akvo frapetis la lagobordon ĉe la ĝardenfino. Poste mi diris ke mi faros ĉion postulatan de Gideon.

“Vi devas tion ĵuri, Pru, solene ĵuri je la Libro[13]. Eble, se ne, vi tediĝus kaj baldaŭ rezignus. Ankaŭ mi ĵuros kion mi promesis.”

Li eniris la domon por alporti la Libron. Mi sidis senmove kaj aŭskultis la korvojn flugantajn al sia nestaro malantaŭ la domo, preter la ĝardeno kaj la stakejo. Ili revenis de sia matenmanĝo en la kampoj apud Plash. Ankaŭ mi volis matenmanĝi, ĉar negrave kiu mortis, ni povraj mortemuloj malsatas. Kaj dum mi aŭskultis la dormigan sonon de grakado kaj la batadon de flugiloj kiam ili transiris malalte, mi pensis ke en nekomprenebla mondo oni entombigas Patron dumnokte kaj tuj ekpensas pri matenmanĝo kaj domoj kaj oro je la unua tagiĝa lumo, kaj oni devas pasigi la tutan vivon en damno ĉar povra stulta leporo rigardis la patrinon antaŭ ol oni naskiĝis, kaj filo manĝante kukon kaj trinkante vinon de sia Patrino ŝarĝas sian povran animon per ĉiuj pekoj de sia Patro.

Gideon revenis kure kun la granda Libro enmane, tre peza, kaj bukita per arĝenta agrafo.

“Sobiru, Pru, kaj ĵuru,” li diris. “Nun tenu la Libron.”

Mi demandis ĉu li estas certa ke Patrino permesas nin fari tion.

“Ĉu permesas? Ne estas ŝia afero permesi. Ŝi ne rajtas malhelpi nin. La bieno estas mia. Ĉu vi ne aŭdis ŝin diri tion kiam mi transprenis la pekojn?”

“Sed ĉu vi devigos Patrinon plenumi tion?”

“Ĉu oni lombardas la animon por nenio? Ĉu alies pekoj dolĉas en la buŝo tiel ke mi manĝas ilin sen pensi pri la kosto? La bieno estas mia poreterne ĝis mi decidos vendi ĝin. Nun ĵuru! Diru – ‘Mi promesas kaj ĵuras obei mian fraton, Gideon Sarn, kaj dungigi min de li kiel serviston, sen pago, ĝis fariĝos ĉio volata de li. Kaj mi estos obeema kiel metilernanto, edzino, kaj hundo. Mi ĵuras tion je la Sankta Libro. Amen.’”

Do mi diris tion. Poste Gideon diris – “Mi ĵuras resti fidela al mia fratino, Pru Sarn, kaj egale dividi ĉion kun ŝi kiam ni sukcesos, kaj doni al ŝi monon, ĝis kvindek pundojn, kiam ni vendos Sarnon, por kuraci ŝin. Amen.

Kiam ni finis, mi sentis kvazaŭ Lago Sarn fluas tutsuper nin, kaj mi tremis kvazaŭ pro febro.

“Pro kio vi suferas?” diras Gideon. “Plej bone vi iru kaj bruligu fajron, se estas fride al vi, kaj pretigu matenmanĝon. Ni povos paroli dum ni manĝos. Patrino dormas. Ankoraŭ multo direndas.”

Do mi eniris kaj bruligis fajron, kaj aranĝis la tablon kiel eble plej bone, ĉar tio ŝajnis ioma komfortigo en la malluma ejo. Mi demandis al mi ĉu estus krudaĵo pluki kelkajn rozburĝonojn por meti ĉemeze. Kaj pensinte ke ne estas nedece manĝi kaj trinki, mi decidis ke estas en ordo pluki unu-du rozojn.

Kiam Gideon revenis de melkado, ni sidiĝis, kaj li diris al mi kion li havas enmense. Unue mi devos lerni fari fromaĝon samkiel buteron. Poste li faros kelkajn korbojn el salikoj por Bendigo, kaj ĉiun bazartagon li rajdos al Lullingford kun butero kaj ovoj, fromaĝoj kaj ĉelarmielo, fruktoj kaj legomoj, kaj eĉ floroj.

“Nu, tiujn rozojn,” li diris “tiujn vi povos enbukedigi kaj ili kelke enspezigos.”

Iam ni havos kokidojn kaj anasojn, kuniklojn, fiŝojn, kaj agarikojn.

“Vi vidos, Pru, ni gajnos multan monon,” li diris.

“Sed kia vojaĝo! Tridek mejlojn tage.”[14]

“Mi plugos iom da tero por kreskigi maizon por Bendigo. Rilate min, mi neniam lacas.”

Kiam ni jam iom ŝparis, ni aĉetos trian bovinon. Ŝi naskos printempe, sekve du bovinoj estos melkeblaj kiam unu sekiĝis. Tiel estos pli da butero por la bazaro. Poste ni aĉetos du bovojn por plugi kaj turni draŝilon kaj tiri sterkon, kaj ne necesos lui la bestojn de Beguildy. Kiam nia porkino naskos, ni retenos ĉiujn idojn kaj liberigos ilin en la kverkarbaro, kaj Patrino kunprenos sian trikaĵon kaj gardos ilin. Tiel estos multa lardo por la bazaro, krom kiom ni mem manĝos. Ni havis nur kvin ŝafojn, sed Gideon diris ke pro tio ni retenos la ŝafidojn, do ni havos lanon por vendi kaj grandan ŝafaron sekvajare. Patrino kaj mi ŝpinu fadenojn tutvintre, kaj li vendos al drapisto aŭ interŝanĝos por necesaĵoj ĉe butiko, kiaj salo por pekli viandon, gisto kaj sukero. Sapon ni mem faris el lesivo. Ankaŭ junklumojn ni faris, el graso kaj grandaj sekaj junkoj. Sekalon ni havis, kaj unu etan kampon da tritiko.

Patro kutimis preni po kelkajn sakojn al la muelejo kie loĝis la onklo de Tivvy.

“Mi kreskigos pli da tritiko, akreojn[15] da tritiko,” li diris, “kaj portos ĝin al la muelejo per la bovĉaro. Kion ajn faros la Francoj, tritiko ne malutilos. Kaj kvankam ĝi estas nun nekara, ĝi ne estos tia se oni impostos ĝin, kaj laŭ onidiro tio estas pli ol verŝajna. Estos pli bone, multe pli bone, havi unu akreon da tritiko ol ludeti per dudek akreoj da aliaĵo. Ni kreskigos ankaŭ lupolon, kaj neniam mankos guto da bona elo, ĉar kvankam mi laborigos vin, Pru, mi ne malsatigos vin. Bonan simplan manĝaĵon, kiom vi povos manĝi sed neniom da frandaĵoj. Krudan mielon post kiam ni flankenmetis la plej bonan por vendi, fruktojn kiam malkaraj, lardon kaj terpojn kaj panon, kaj ovojn kaj buteron kiam la vojoj tro kotplenos por iri bazaron.”

“Mi preĝpetos kotajn vojojn” mi diris.

Gideon rigardis min tre akre, sed vidinte ke mi nur ŝercis, li ridis.

“Bone, sed necesos vetero de Diablo mem por haltigi min.”

Li havis planon ke mi lernu kalkuli kaj teni kontojn kaj skribi.

Mi ĝojis, ĉar mi vere amis ke mi povos legi librojn, kaj aparte la Biblion. Mi ĉiam ĉagreniĝis en la kirko kiam Sakristiano legis la Biblion, ĉar negrave kion li legis, ĉio sonis kiel abelo en botelo. Ne gravis kiam li legis –  “Kaj li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon…” ĉar ne gravis al mi ĉu li ja aŭ ne faris tion. Sed kiam frazoj estis legendaj kun sonoro kiel vento en tremolarbo, ŝajnis tre domaĝe ke li tiel legaĉis, pavante ĉar li entute scias legi. Mi volis mem povi legi

“Ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto”

kaj gustumi la vortojn. Estus bele ankaŭ povi skribi, kaj noti ĉion kion mi volas restigi enmense. Do kiam Gideon diris ke mi lernu, mi ĝoje konsentis.

“Sed se Sinjoro Beguildy lernigos min, kiel mi pagos?” mi diris.

“Vi povos elfosi terpojn por li, kaj helpi lin je fojnado, kaj fojfoje gvidi plugilon por li. Beguildy estas ĝisoste pigra, kaj tiom fiera ĉar li estas saĝulo, ke ne estas eĉ manturno da laboro en tiu homo. Nur revadas revade! Ungventon por ĉiu ulcero li havas, sed ne por pigremo. Vi fortas. Vi povas fosadi preskaŭ sambone kiel mi. Pagu tiel. Kaj se vi volas, surmetu nigran veston kaj iru peti lin jam ĉi vespere.”

Li foriris al la fojnkampo kun falĉilo, kaj mi eklaboris volonte, kaj eĉ mi iom kantus, sed mi memoris povran Patron. Ĝojigis min ricevi edukadon, kvazaŭ granda fenestro apertiĝas. Kaj kiu scias kion eblos vidi tra tiun fenestron?

Kiam mi portis la tagmezaĵon al Gideon, irante tra la korvejo, mi memoris ke ni tute ne informis la korvojn pri la morto ĉe ni.

Estis malnova antikva kutimo informi ilin. Oni diris ke se oni ne faras tion, malkontento kovras ilin, kaj ili melankoliiĝas kaj forgesas hejmonveni. Kaj post nelonge jen ulumoj[16] kun la nestoj ankoraŭ kvazaŭ nigraj fruktoj en la ĉielo, sed tutsilentaj kaj forlasitaj. Kaj kvankam korvoj faras multon malutilan, estas tre misfortune perdi ilin, kaj domo forlasita de ili neniam poste havos prosperon. Do mi memorigis Gideonon pri tio, kaj ni iris al la korvejo.

Ili estis la plej grandaj ulumoj kiujn mi iam vidis, kaj ordinaraj kaj montaj. Sub ili estis nur ombrece pro la somerfolioj. La grundo verdis pro fikario, kiu ĵus finefloris, kaj beladono baldaŭ floronta.

La folioj estis blankaj pro birdofeko. Estis tre kvieta, varmega, tago kun nur facila venteto skuanta la arbopintojn, kaj dormema grako ofte sobiris al ni. Plaĉis al mi veni al la korvejo je tiaj tagoj, post la vespermanĝo, kiam mi finis lavi min. Kaj aparte dum la Festo de la Ĉieliro mi emis veni por vidi ĉu ili laboras. Ĉar oni diris ke neniu korvo laboras dum la Festo de la Ĉieliro. Kaj efektive mi neniam vidis ilin porti eĉ tigon je tiu tago, sed ili aspektis tre pensemaj kaj piaj mense, ĉiu sidanta en sia arbo kiel Pastro ĉe katedro.

“Ho, korvoj!” kriis Gideon, “Patro mortis kaj mi estas mastro, kaj mi venis por diri ke vi trankvile restos en via loĝejo, kaj mi gardos vin kontraŭ ĉio escepte de mia propra pafilo kaj estas tre plaĉe al mi ke vi restos.”

La korvoj sobrigardis lin de super siaj nestorandoj, kaj kiam li finis estis subita klakado de flugiloj, kaj ili ĉiuj soris en la bluan ĉielon kun granda klarionado, kvazaŭ pripensante la diraĵojn. Post nelonge ili revenis, kaj sidiĝis tre seriozaj kaj kvietaj. Do ni sciis ke ili intencas resti.

Kiam ni denove estis en la kampo, Gideon iom ridis, dum li akrigis sian falĉilon, kaj li diris – “Mi ĝojas ke ili intencas resti. Mi ege amas pasteĉojn el korvoj.”

Dirinte tion, li svingis la falĉilon tra la herbaron, maldensan kaj plenan de lekantoj, kaj suspirantan per seka sono. Kaj ĉar la herbaro estis tiom maldensa, eblis rigardi la falĉilon, kiel ekbrilon de ŝtaleca lumo, tra la staranta rikoltaĵo antaŭ ol falis garbo. Kaj ŝajnas al mi nun ke estis kiel la mortiga volo de Dio, kiu ĉiam atendas malantaŭ ni ĝis venos la horo por rikolti nin; tamen ne kruele, sed ĉar estas plej bone por ni ke ni ĉesu kreski en la kampo, kaj ke ni portiĝu en Lian sekuran stakejon, kaj havu kiel varmigan tegmenton Lian ĉiaman korfavoron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.