La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Matene, plugante foran kampon kun Gideon, mi vidis flavajn nuksamentojn en la heĝo, kaj hejmonportis ilin kaj metis ilin en vazon sur mia ŝranko en la mansardo. Mi plukis ilin frue, kaj ligis faskon al ĉiu korno de la bovoj, tiel ke dum tiu tuta tago da mornaspekta vetero la blankaj bovoj tien kaj reen laŭiris la ruĝan kampon, de kiu kelkaj partoj estis blankaj, tiel ke ili aspektis flavaj, kun tremantaj oraj tufoj sur la kapoj, kvazaŭ ĉe foiro. Dum ni maljungis, Gideon diris – “Kion vi celis, ornamante la brutojn?”
“Hodiaŭ estas Majtago,” mi diras.
Gideon aspektis perpleksa, sed li diris, nu, sendube mi amas ŝerci, kaj li ne plendas se nur mi bone laboras.
“Kiam finiĝos ĉi tiu teda plugado, Gideon?” mi diras, ĉar el ĉiuj taskoj mi plej multe malamis tiun, ne pro la plugado mem, sed ĉar ĝi tute etendiĝis super niajn vivojn ĝis ne ekzistis spaco por io alia.
Li plugis febre. Mateniĝe kaj noktiĝe, en frosto kaj pluvo, li estis sur la tero, laboregante, kaj ofte li pli damaĝis ol maldamaĝis la teron. La tuta bieno estu tritika. La tuta grenujo estu plenplena de tritiko. Ni nur kreskigu sufiĉe da greno, li diris kaj ni estos riĉaj antaŭ ol konstati tion. Mi ne povis elteni la novan leĝon, kiu tiom profitigis tritikumadon.
“Tuj kiam ni sufiĉe profitis, foren ni iros, Pru, kaj neniam denove vidos ĉi lokon,” li diris.
“Mi ne povas kompreni tion, Gideon,” mi diris al li. “Se vi fierus pri la bieno, mi komprenus. Sed ja ŝajnas tre strange ke vi elspezas vian tutan tempon kaj forton por la bieno, kiel patrino por infano, sed ne amas ĝin. Estas kvazaŭ patrino ne amas sian infanon, sed nur celas vendi ĝin.”
“Jes, estas tiel, Pru. Domne, mi ne amas teron. Nek mi amas monon. Ne monon mem.”
“Nu kion vi do ja amas?”
“Meti miajn dentojn en ian duraĵon kaj maĉi ĝin. Konkroludi ĝis ne restas ero nek konko krom la mia. Esti reĝo de ĉio, la sola pomo sur la branĉo.”
“Sed pro kio, Gideon?”
“Ĉiam vi demandas ‘pro kio’. Ĉar mi naskiĝis tia kaj mi ne povas aliiĝi.”
Ĉiam ni revenis al tio.
“Gravas restigi ĝustajn regantojn, por ke oni ne ŝanĝu la leĝon antaŭ ol ni akiros sufiĉan monon,” li diris.
Estis kvazaŭ la lando estis lia pupo, kiu komplezu lin kaj metu monon en lian poŝon.
“Kiuj estas la ĝustaj?”
“Kiuj daŭrigas la altan prezon de tritiko.”
“Sed la malriĉuloj senmanĝaj volas malaltan prezon.”
“Ili ridetu kaj eltenu. Ili laboru. Mi laboras, ĉu ne?”
Jadi, li laboris! Li konsistis el nur ostoj kaj muskoloj, kaj kvankam li estis senkompata, li antaŭ ĉio estis senkompata al si mem. Mi diris, ĉu li subtenos Skviron, dum la voĉdontempo, malgraŭ kion diris Fraŭlino Dorabella.
“Jes, mi ne dubas ke mi devas. Li havas multe da tritikokampoj, neniam li permesos malaltiĝon de prezoj.”
“Kaj kiam vi ĉesos plugi?”
“Ne antaŭ ol ni aĉetis domon, kaj krome havas monon enbanke.”
“Sed kiam ni jam elplugis la tutan bienon, escepte de la herbejo kiun ni bezonas por la brutoj, vi nepre devos ĉesi.”
“Ne. Se ni ne havos sufiĉe da mono, mi komencos plugi la arbaron.”
“Ho ve, ve ve!” mi diris, ĉar mi volis plori. Li ne povus pli tristige pensi ol pri la arbaro. Ĉar nun estos neniam ripozo por ni, ĉar la tuta arbaro ĉirkaŭ la bieno apartenis al ni, kaj tie troviĝos laboro senfina. Larmoj ruliĝis sur miaj vangoj, kaj mi sentis ilin, fridaj kaj lantaj kiel frida krespuska mallumiĝo.
“Kio ĝenas cin?” diras Gideon. “Ploras? Benu min, kia virino! Komprenu, knanjo, ni laboras por l’ estonteco.”
“Mi malfidas l’ estontecon,” mi diris. “Ĝi estas kia la branpasteĉo kiun oni donas al infanoj en Lullingford je Kristnasko. Oni eble ricevas ion, sed plejofte nur moton. Kaj se oni ja ricevas ion, veteblas dek kontraŭ unu ke ĝi ne estas kion oni volas, ĉar kion oni volas ne estas en pasteĉo.”
“Jadi! Kia araĉo da sensencaj vortoj! L’ estonteco estas kia oni faras ĝin.”
“Nu, ne,” mi diras. “Ĝi similas la bluan pejzaĝon kiun veturanto vidas je tagiĝo, kaj li ne scias ĉu ĝi estos agrabla kun bienoj kiuj sorigas fumon kiam la suno sobas, kun manĝo se oni petos, aŭ ĉu ĝi estos sovaĝa erikejo kie li mortos pro malsato kaj frido antaŭ la mateno.”
“Do jen,” diras Gideon “vi malsatas pro la frido, jen via problemo. Vi bezonas tason da forta teo kaj grandan teleron da terpoj kaj lardo. Kaj aŭskultu! Patrino domne batas pleton.”
Povra Patrino amis la vesperojn ĉar ŝi sopiris kompanojn. Ŝi diris ke la tagoj lantegas en la silenta domo, kaj ŝi estis timema, ŝin timigis folifalo aŭ knaro de pordo. Ŝi multfoje petegis min forlasi plugadon kaj resti iom da tempo kun ŝi. Sed mi devis plenumi la volon de Gideon, do mi elpensis komfortigajn rakontojn por ŝi, pri tago kiam ni estos riĉaj, kun geservistoj kaj kuireja knabino kaj sen porkoj. Tio iomete feliĉigis ŝin, sed baldaŭ ŝi suspiris kaj skuis sian kapon.
“Malbaldaŭe, malbaldaŭe, Pru! Eble mi ne ĝisvivos. Mi preferas ke la nuna vivo plifaciliĝu, kara. Mi abomenas gardi porkojn en la arbaro. Miaj povraj kruroj doloregas, kaj kiam mi sidiĝas reŭmamismo atakas min. Kaj la porkoj senĉese disvagadas en akvo, kaj sekve miaj piedoj ĉiam malsekas. Mi preferas malpli da geservistoj estontece kaj malpli da porkoj nuntempe. Mi preferas malpli da kompanoj tiam kaj iom pli nun. Tio okazos malbaldaŭ, kaj neniel pli kontentigos ol la multaj loĝejoj en Paradizo. Tion diru al li, Pru. Diru al Sarn, mia filo, ke mi preferas kelketon nun kaj malpli en venontaj jaroj.”
“Jes mi diros al li, Patrino, kaj vi pensu pri la tempo kiam ni ĉesos plugadi.”
“Sarn neniam ĉesos plugadi. Aŭ, se jes, tamen li trovos alian laboron. Tia li estas, li ne povas ripozi. Li similas viron pri kiu mi aŭdis, kiu rajdis senhalte trans la landon por liveri timigan informon, eluzante ĉevalojn kaj aĉetante novajn, kun nur unusola penso: atingi la celatan lokon. Kaj li atingis tien kaj diris la informon, sed lia menso estis jam fiksita kaj li ne povis halti, do li rajdadis senĉese, senripoze, kaŭriĝinte kaj vipante la ĉevalon tage kaj nokte, nenien irante kun neniu informo. Oni diras ke li ankoraŭ rajdas. Mi diras al vi, Pru, ke estus pli bone, multe pli bone, por ni kaj ankaŭ por li, se mia filo Sarn estus naskita idiota, kaj ludus per koloraj ŝtonoj kaj tredus fadenon tra lekantojn.”
Ŝi aspektis stranga, starante tie en la gregejo, kun siaj longa stango kaj ruĝa ŝalo kaj la buŝo tremanta kaj la okuloj brilantaj kiel de profeto, kaj grandaj malgrasaj porkoj gruntadis kaj fosadis ĉirkaŭ ŝi, kaj Lago Sarn estis fono kvazaŭ bluvitro ĉirkaŭ figuro en kirkfenestro. Mi demandis min ĉu iam troviĝas porkoj en kirkfenestroj, en bildoj pri la Erarinta Filo, kaj mi ne povis ne iomete ridi kompate, pensante ke jen Erarinta Patrino[36], kaj kiom ni ĝojus se ankaŭ Gideon estus iomete pro malŝparado Erarinta.
“Pro kial vi ridas?” ŝi diras.
“Nur penso ke vi estas la Erarinta Patrino.”
“Mi ne komprenas. Mi ne povas kompreni eĉ unu el miaj du infanoj. Ho ve! Sed estas kruele, Pru, ke vi ridas dum mi ploras.”
Povra Patrino! Fojfoje ŝi prave parolis. Ŝi trovis vortojn por mia propra plendo pri mondo kiu ridas kvankam mi ploras.
“Nu, nu, mi diros al Gideon,” mi diris.
Jen unu el la strangaj cirkonstancoj de nia vivo ke mi estas peranto kiu portas mesaĝojn de Patrino al filo. Ŝi ne kuraĝis ekparoli, nek fronti lian fridan, ŝtalan rigardon.
Sekvamatene mi parolis al Gideon. Kiel ĉiam, li estis en kampo antaŭ ol mi venis. Estis froste kaj nebule, tiel ke la plugita tero similis senbrilan spegulon, aŭ la lagon kiam la ĉielo estas nube kovrita, glima sed ne solida. Kie froste estis, kaj la suno brilis, la kampoj estis poluritaj, kiel akvo de la lago glimanta.
Gideon kaj la bovoj marŝadis lante, aspektante eta solida obskura bildo en solecaj kampoj. Tio enmensigis en mi nigrajn figurojn el kverkligno ĉizitajn sur gablopintoj de kelkaj domoj en Lullingford, ĉiam aspektantaj tre malhelaj kontraŭ la ĉielo. La spiraĵo de la bovoj kaj la vaporo el iliaj korpoj staris ĉirkaŭ ili kaj enfermis ilin, tiel ke irante tien kaj reen ili aspektis ronda kaj aparta bildo pri iu moviĝanta en la kampovasto.
“Gideon,” mi diras “Patrino malbone fartas. Ŝi bezonas ripozon. Dungu knabon por prizorgi la porkojn en la arbaro.”
“Knabon! Domne, kiun knabon?”
“Eble Tim de Muelisto. Li estas nur sepjara, sed li povus gardi porkojn kaj mi donus al li manĝojn.”
“Kio! Manĝigi grandan sepjaran knabon ĉiutage en la semajno escepte dimanĉojn? Ĉu vi frenezas, Pru?”
“Patrino estas tre trista kaj nebone fartas. Ŝi bezonas ripozon kaj kompanojn dum siaj antaŭmortaj jaroj, kaj iom da komforto.”
“Ĉu mi ne laboras por tio? Ĉu ŝi ne havos geservistojn, kaj ĉion bonan, kaj benkon en la kirko, kaj veran porcelanon?”
“Aĥ! En estontaj jaroj, se ŝi ĝisvivos. Sed eblas ke ne. Urĝas jam nun.”
“De nenio ŝi suferas. Ŝi povas tute senĝene vivi. Ŝi spiras bonan aeron dum ŝi gardas porkojn, kaj ŝi povas klini sin super la fajro vespere por mildigi sian reŭmamismon.”
“Sed ŝi estas trista, knaĉjo. Ŝi volas min pli ofta en la hejmo.”
“Nu, vi estos tie post la fino de plugado.”
“Tre longa tago. Sed okazu kio ajn, nepre dungu knabon por prizorgi la porkojn.”
“Nepre, nepre? Kiel vi rajtas diri tion al mi? Mi estas la mastro de Sarn.”
“Vi ne rajtas peli Patrinon al morto kiam ŝi estas olda kaj suferanta.”
Gideon celigis al mi sian velkigan rigardon.
“Eble,” li diras, tre lante kaj amare, “eble vi akceptos edziniĝi kaj tiel estigi knabon ĉe Sarn por gardi la porkojn. Se iu volos cin.”
Li prenis la tenilojn de la plugilo kaj laŭiris sulkon. Longa restado en la mansardo necesis por ellavi tiujn vortojn, sed la potenco tiea ellavis ilin, fine. Mi pardonis Gideonon, ĉar li maldormis dum tiom da noktoj pro ŝafnaskiĝoj. Ĉar la ŝafidnaskiĝa tempo estas tre malfacila por ŝafisto. En la nokta nigreco, dum la morta parto de la jaro, kiam koboldas, li devis maldormi kaj laboradi tutsola. Dum nebulo ĉirkaŭas lin kiel mortotuko, kaj frostaj ventoj kiel mortofrido, kaj neĝo flustras, kaj aŭdiĝas krio ĉiflanke de la arbaro kaj ululo aliflanke, ŝafgardisto devas maldormi, kvankam la plaĉaj agoj de la tago estas jam falditaj kaj enŝrankigitaj kaj komfortigaj sonoj kaj okupiĝo en la domo kaj gregejo kvietiĝis, kaj fantomoj estas fortaj kaj amasigas sin sur la orienta vento kaj sur la norda, kaj neniu povas kontraŭi ilin. Do kiam Gideon amare parolis al mi mi nur pasigis pli da tempo en la mansardo. Estis agrable tie dum printempo alproksimiĝis, kaj estis telero da primoloj surtable kaj varma vento enblovis. Aprilo venis kiam ni ankoraŭ plugadis, kaj mi tiom kutimiĝis al tio ke mi ne plu lacis, kaj mi ĝuis ĝin, kaj plugante kantis al mi. Estis plaĉege laŭiri ruĝan sulkon dum la soko forte entranĉis rigidan teron kaj arĝente brilis. Estis bele rigardi la bluajn montetojn de Lullingford, kaj inter ili kaj mi vidi la kverkkaj larik- kaj salik-arbarojn burĝonantajn, kvazaŭ varma vento blovis el tie kaj vokis la foliojn. Ankaŭ estis agrable rigardi la frugilegojn laŭvice sekvi miajn kalkanojn, kvazaŭ poluritaj per morelobroso, kaj denove vidi la foririntajn birdojn, kaj aŭdi turdojn kanti sovaĝe kaj dolĉe, kaj vanelojn ŝanĝi sian vintran krion kontraŭ io pli varma. Nun estis violoj eltirendaj por vendi, kaj dafodandiloj en angulo sub hederheĝo, kaj falditaj ruĝetaj burĝonoj kiaj pugnetoj de beboj en pomarboj.
Patrino iom gajiĝis, kaj iun tagon dum ni trinkis teon apud la fenestro, kun bukedo da keirantoj sur la tablo, ŝi diris – “Ni venigos la teksiston.”
Mi spasme spiretis kaj singultis. Patrino demandis kio estas al mi.
“Nenio, nenio, sed kial ne la helpanton de la teksisto? Estus malpli koste.”
“Mi ŝatas plej bonan teksadon.”
Mi enreviĝis, ĉar se Kester teksos por ni li devos veni en la mansardon, paŝi tien kaj reen ĉirkaŭ la teksokadron, rigardi tra mian etan fenestron, alproprigi al si la lokon, tiel ke mi poste havos lin tie por ĉiam. Tamen mi ankoraŭ ne povis toleri pensi ke li vidos min, kaj mi argumentis por venigi la asistanton de la teksisto ĝis Gideon kredis ke mi amas tiu asistanton, kvankam oni diris ke li estas simpla kaj krom tio li havas dek kvar infanojn. Sed Patrino surmetis siajn okulvitrojn kaj rigardadis min, kaj sorŝovis ilin kaj rerigardis min, kaj metis ilin en ĝustan pozicion por rigardi triafoje.
“Ni venigos la teksiston,” ŝi diris kaj tio estis definitiva.
La sekvan tagon Jancis enkuris tute afliktite por diri ke Beguildy intencas irigi ŝin al la dungfoiro je Majtago, krom se Gideon povos malebligi tion. Ŝi eniris la laktejon dum mi faradis buteron, kaj ŝi diris – “O, Pru, la juna sinjora moŝto revenis, kaj min li obstine deziregas, pli vere: vin!”
Ŝi iomete subridis dum sia plorado.
“Kaj Patro diras ke mi elektu inter li kaj la dungfoiro. Por tri jaroj, Pru. Mi devos kontrakti kiel melkistino aŭ kuireja knabino tri jarojn, se Gideon ne proponos edzinigi min nun.”
“Gideon rifuzos, kara, li obstinas pri plugado. Nenio formovos lin de tio.”
“Sed mi ne haltigus ĝin.”
“Vi estus plia buŝo manĝigenda. Kaj se vi malsaniĝus – ”
“Ne mi. Mi estas pli forta ol mi aspektas.”
“Ne eblas antaŭscii, Jancis. Kiam oni edziniĝas oni komencas Ludon de Blinduloj kiu finiĝos – nu, oni ne povas antaŭscii kiel. Kaj se ekestos etuloj, kio okazos pri la mono kiun Gideon insistas nepre akiri?”
“Ho ve! Mi ne povas elteni, Pru. Mi elkore amas Gideonon, kaj apartiĝi estos eble sama kiel neniam renkontiĝi.”
“Nu, diskutu kun Gideon.”
“Kaj ĉu vi enmetos vorton saĝece?”
“Jes, mi enmetos vorton. Sed kion li ne farus por vi, sia kara konato, li ne farus por mi, kiu estas nur lia sklavigita fratino.”
Ĝuste tiam Gideon transpaŝis la gregejon por preni buterlakton por la porkoj.
Li staris en la pordo de la laktejo, kaj laŭ mia opinio estis ne mirige ke ŝi amas lin, ĉar en sia kitelo kaj la kuloto el ledo, kun la nigra kapo senĉapa kaj la okuloj brilantaj al Jancis, li estis pli bela viro ol oni renkontus en eĉ dek komunumoj. Kaj mi pensis, ĉirkaŭrigardante la laktejon, ke ĝi estas kiel eble plej dezirinda loko por edziĝpeto. La suno enbrilis oblikve, kvankam dum plimulto de la tago la laktejo estis en ombroj. La malseketaj ruĝaj plankoŝtonoj kaj grandaj brunaj pelvegoj donis multan koloron al la loko, kaj la flavaj kremo kaj butero kaj la stakoj da fromaĝoj estis brilaj kiel ranunkoloj kaj primoloj. Jancis bone harmoniis kun ili, pro sia bela flava hararo kaj vizaĝo ruĝiĝanta kiam ŝi vidis Gideonon. En sia ruĝeta robo ŝi similis rozon. Eksterfenestre, en la ruĝete burĝonanta majarbusto, turdo kantis. Mi enmensas ĉion tute klare, kaj estus tiel eĉ se ĝi ne estus skribita en mia libro.
“Vi fruas,” diras Gideon.
“Kaj bonvenas?”
“Ho, aĥ! Certe vi estas bonvena.”
Ŝi rigardis min petoleme kvazaŭ petante permeson, kaj staris sur siaj piedpintoj por ke Gideon kisu ŝin.
“Mi havas informon,” ŝi diras. “Bonan informon aŭ malbonan laŭ via opinio.”
“Mia?”
“Jes, Sarn, jen…Patro diras ke mi devas – ”
Ŝi rigardis min kvazaŭ senhelpa.
“Beguildy volas vendi ĉi infanon, Gideon. Kial ne rekte paroli? Li volas vendi ŝin al juna Camperdine por ĉi ties plezuro.”
Jancis kaŝis sian vizaĝoi enmane.
“Kaj se ŝi rifuzos, ŝi devos dungiĝi kiel kuireja knabino en la Majfoiro, kaj esti metiligita tri jarojn.”
“Kio! Vendi mian knabinon? Beguildy vendos mian knabinon? Domne, mi volonte dronigos lin pro tio.”
“Li ankoraŭ ne vendis, ŝin Gideon.”
“Des pli bone por li.”
“Sed ŝi estos ligita tri jarojn laŭkontrakte en fora loko preter Lullingford.”
Gideon klinis sin kaj fortiris ŝiajn manojn kaj rigardis furioze ŝian vizaĝon.
“Ĉu vi estas fidela al mi?” li diras. “Domne, se vi perdis vian himenon per juna Camperdine, mi hakbuĉos lin. Jes! Kaj vin mi strangolos!”
“Ne, ne, Sarn! Mi ne, mi ne,” ŝi krias. “Mi estas fidela al vi, Sarn, ja vere.”
“Sed kion ŝi faru Gideon? Se ŝi ne fariĝos amoranto de tiu junulo ŝi devos foriri.”
“Mi ne povus toleri foriri.”
Ŝi denove ekploris. Mi atendis por ke Gideon parolu, sed li diris nenion.
“Ekzistas alia eblo, Gideon.”
Mi parolis kaĵole. ĉar mi sciis ke li devas decidi ne nur por si sed ankaŭ por ŝi. Eblis al li ĉitage elekti bonan vojon por ambaŭ.
Alvenis unu el la oportunoj en la vivo de Gideon kiam li povos elekti sian benon, la vojon de amo kaj feliĉaj tagoj kie kreskas pajgloj, la ŝlosiloj de Ĉielo, aŭ la vojon de strangaj serpentumoj, kie troviĝas la terura veneno, la veneno kara, kiu elsuĉas la vivsangon.
Ankaŭ Jancis ŝajne rekonis ke iliaj vivoj iel dependas de ĉi tiu momento. Ŝi klinis sin kaj kisis lian manon, kaj diris per milda, raŭka voĉo – “O, estu mia amanto, Sarn!”
Gideon eligis ian ĝemon.
“Mi scias kien vi trenas min, Pru,” li diris, “kun viaj okuloj fikse turnitaj al mi. Vi sobtrenas min al malriĉeco kaj perdo de ĉio pri kio mi revis.”
“Mi laboros duoble, knaĉjo,” mi diris.
“Kiel utilus? Vi ja bone scias kio okazus. Ĉu viro povus agi alie kun tia belulino kiel edzino? Buŝoj plenigendaj, buŝoj plenigendaj.
Neniam, neniu luksa domego nek geservistoj nek benko en kirko.
Neniom da mono por vi. Neniu ĉasbalo por Jancis. Nenia saluton – mi – ĝojas – revidi – vin inter la junkroj por mi. Se iam ni gajnos monon, tio estos nur post jaroj kaj jaroj. Ni perdos la domon kaj nur sencele laborados kaj formanĝos ĉion lukritan. Viro kun edzino kaj familio neniam prosperas. Li devas antaŭe gajni monon.”
“Sed, knaĉjo, ĉu vi ne pli bone laborus se vi estus feliĉa kaj ankaŭ Jancis feliĉus?”
“Nu, ne. Feliĉo kaj pigremo ĝemelas. Se oni volas labori, oni devas esti nek morna nek gaja. Oni devas pensi nur pri laboro kaj nenio alia. Plue, se mi nun prenus Jancison, spite de la deziro de juna Camperdine, li mem kontraŭstarus min kaj incitus la junkraron kontraŭ min. Ne grave kio tiel amfrenezigis tiun viron, tio nun estas fakto kaj ni devas gardi nin.”
Li rigardis Jancison suspekteme, kaj ŝi perokule petegis min klarigi ĉion, sed tion mi ne povis. Mi faris multon por Jancis, sed ĉi tio estus troa. Ĉar mi timis ke se mi ion dirus, informo pri la afero atingus Kesteron Woodseaves. Jancis jam promesis ke neniu scios, krom Gideon se urĝe necesos informi lin. Do mi silentis, kaj mi ne povas kredi ke gravis, ĉar paroli nur prokrastus la sorton, kaj Beguildy jam decidis pri Jancis, kaj se ne estus la juna skviro do estus iu alia. Estis plej dezirinde ke Gideon decidu unufoje por ĉiam, kaj se li ĝuste elektos, li kaj Jancis povos nupti, kaj Beguildy ne plu povos fari aliajn planojn.
“Vi nur prokrastus riĉiĝon dum mallonga tempo, Gideon,” mi diris.
“Ne. Tio prokrastus ĝin por ĉiam. Plej bone estos prokrasti la nupton. Ni atendos trijare. Tio donos al ni oportunon akiri riĉon. Kvankam mi ne volas prokraston.”
Li eksilentis kaj rigardis Jancison. Mi povis vidi sopiregon en lia vizaĝo, kaj li forte tremis. Estis strange vidi tian fortegulon tremi kiel virino kiu ĵus vidis fantomon.
Li komencis paŝi al Jancis, kaj mi komencis eliri, ĉar mi kredis ke li ĉirkaŭbrakumos ŝin kaj ĉio estos bona. Sed subite li murmuris – “Ne, ne!” kaj retiris sin. Post tio li diris – “Vi ne havus robon el sateno por danci en la ĉasbalo, Jancis. Vi tion bedaŭrus.”
“Aĥ.”
“Nu se vi estos melkistino aŭ io alia, vi sopiros ĝin samkiel mi. Trijar’ ne estas longa. Antaŭ trijar’ la plugtero produktos bone, kaj ni rikoltos kion ni semis.”
“Ke kara Dio malpermesu!” mi diras.
Gideon ekfuriozis, kvankam mi neniam povis kompreni la kialon, kaj kriis – “Kial tio, do? Kial tio? Mi plene kontentas rikolti kion mi semis.”
“Sed ne la venenon, Gideon? Ne se temas pri la veneno kara pri kiu mi legis en libro pruntita al mi de la Vikario. Knaĉjo, vi ne volas inter tritiko tion kio kreskas en infero, ĉu?”
“Kio ajn ĝi estas,” li diras “se mi semos ĝin kaj ĝi portos al mi kion mi volas, mi bonvenigos ĝin.”
Venis softa plorsingulto de Jancis, kaj kiam mi rigardis ŝin mi vidis preter ŝia ora kapo la printempan tagon tute nubkovrita kaj la dornarbon batata de subita vento.
“Plejbonus hejmoniri, mia kara,” mi diras. “Pretiĝas tempesto.”
“Mi venos dimanĉe, kaj diros al via paĉjo kion mi opinias pri li,” diris Gideon.
“Ne, ne kolerigu lin!”
“Kial gravas al mi lia kolero?”
“O!” ŝi kriis “ĉio estas kiel mi ne volas. Kial oni ne povas vivi trankvile kaj pacame? Kial vi devas tiom obstini, Sarn? Aŭdu la venton leviĝi! Mi antaŭsentas malbonon.”
Ŝi denove ekploris, kaŝante la vizaĝon per sia antaŭtuko.
“O, mi volis elsendi invitojn kaj esti anoncita en la kirko,” ŝi diris samkiel antaŭe ŝi kutimis diri “O, mi volis ludi Verda Gruzo”.
Gideon subite ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis ŝin, sed li ne ŝanĝis sian decidon. Kiam li decidiĝis, nenio povis aliigi lin.
“Mi devas foriri,” ŝi diris. “Venu por ĝisi min, Sarn.”
Dum ili eliris, mi vidis ŝin tordi la manojn kaj aŭdis ŝin diri – “O, mi vidas senluman vojon kiu sobas en la akvon. Kaj la suno estingiĝis. O, Sarn, ne devigu min laŭiri tiun vojon!”
Kaj post minuto ŝi malaperis kvazaŭ fantomo en la sovaĝan, senluman, ŝtorman arbaron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.