La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Neniam dum mia tuta vivo mi vidis tritikan rikolton kia tiu. Ni komencis grenadi, tio signifas falĉadi, je la komenco de la monato aŭgusto, kaj ni las is la garbojn stari en la kampoj ĝis la tempo de la amportado, ĉar la vetero estis tiom bela ke ili ne difektiĝis. Estis kutimo, kiam bienisto ne havis multajn laborantojn, ke li anoncis daton kiam la najbaroj venu kaj helpu entreni la grenon. Sed ĝis tiu dato, pro la bela vetero, ni laboris solaj. Ni leviĝis ja frumatene, tutcerte! Kiaj matenoj ili estis! En la aero ŝvebis forta ebriiga dolĉeco veninta el la maturiĝinta tritiko, kaj la suno leviĝis gracie kiel cigno en la vastan ĉielon kie mankis ĉia nubo. Patrino estis tre vigla kaj aktiva, pro la varma vetero, kiu plibonigis ŝian reŭmamismon, kaj pro pensado pri la estonta plifaciliĝo de laboro kiam la rikolto estos jam enigita. Ŝi ellitiĝis je la kvina horo, por prepari nian matenmanĝon, kaj poste ni foriris surhavante nur sufiĉajn vestojn por esti decaj, kaj kun lignaj rikoltoboteloj plenaj de malforta biero. Ni ĉiam faris bieron por la riko, tio signifas “rikolto”. Ĉijare ni brogis multe pli, ĉar ni devos provizi manĝaĵojn kaj bieron al la najbaroj dum l’ amportado. Retropensante, mi ĉiam sentas ke ekzistis daŭra ĉarmo pleniganta tiujn tagojn. Gideon estis pli kontenta ol mi ĝis tiam vidis lin, ĉar du aferoj kontentigis lin, nome, labori ĝis elĉerpiĝo, kaj plenumi sian celon. Vidi la tutan bienon kovrita de tiuj rikoltogarbaroj, solidaj kaj maturaj, sen ia ajn signo de kurkulio aŭ melduo aŭ smuto, estis vivige al li. Li febregis sekurigi ĝin en la stakejon, sed ni devis atendi ĝis la anoncita tago. Jancis venos tiutage, por helpi kolekti lasitajn tigojn. Mi opiniis ke ŝi sidu sur la supro de la fina ŝarĝo, kun floroj ĉirkaŭ ŝi, simila al la statuo kian oni kutimis starigi en tiu pozicio, ĉar ŝi aspektis parto de la rikolto, pro tiom da ruĝeto kaj oro.
Mi mem fariĝis sensobtuza kaj muta pro mirego. Jen vere “La Mastro ĉeestas!” Li eĉ rigardis min kaj tute ne malamis min! Tiom da tempo ni pasigis inter la farbecaj libeloj apud la lago – ĉi ĉio estis reala, reala kiel ĉiutaga pano! Kiam mi enmensigis kion li diris, kaj eĉ pli kiel li rigardis, mi sentis svenemon. Jadi! kiom mi kantis dum tiuj fruaj tagiĝoj, kiam roso kuŝis peze post subita frosto, kaj tritiko susuradis kaj tremis en matena vento!
Kiam ni eliris, la folioj de la malfruaj blankaj trifolioj estis ankoraŭ firme falditaj, kaj la floroj de sablohorloĝo de ŝafistoj plu restis fermitaj. Dum miaj ripozminutoj mi observis ilin apertiĝi dolĉe kaj lante kvazaŭ timemaj koroj. Poste Patrino alportis nian tagmezmanĝon, rampante trala kampojn nigre vestita kiel eta morne kolorita birdo, kaj kelkfoje kantante “Horde-Ponto” per sia olda voĉeto kiu tamen restis dolĉa. Kaj post la tagmeza paŭzo, dum la longa flagranta vespero (ĉar ĉe ni oni nomis “vespero” ĉiujn horojn post la tagmezo) mi observis la sablohorloĝojn de ŝafistoj refermi sin, kaj la blankajn trifoliojn faldi sin, kiam venis la roso.
Ni hejmoniris laŭvice por melki, kaj poste ni vespermanĝis sur la kampo, kaj rekomencis labori. Dume mi senĉese pensadis pri Kester, kiu baldaŭ lernlaborados pri diverskolora teksado en la granda urbo. Sed kiam mia koro diris ke li laboros por mi kaj ne nur por si, mi silentigis ĝin, ĉar li ne diris tion, ja nur mia deziro naskis tiun penson. Sed mi ja revis pri la kvindek pundoj kiujn mi ricevos, riĉega sumo laŭ mia opinio. Kaj mi ja planis kuraciĝi plejeble rapide, tiel ke kiam Kester revenos post sia foresto, mi staros antaŭ li kun vizaĝo tiel bela kiel tiu de Felena, sed espereble ne tiel amoremaspekta.
Finfine venis la tago de l’ amportado kaj ĝi estis belega blua tago, kun ĉielo kia renversita pelvo, kolora kiel fajenco de Worcester. Al ni promesis veni ne malpli ol kvindek homoj, inter ili inoj. Mi ellitiĝis antaŭ tagiĝo por pretigi ĉion, por ordigi la fajencon, la nian kaj la pruntitan, sur stabloj en la fruktoĝardeno, por helpi Gideonon meti barelojn da biero en la korton, pretajn por ke la viroj plenigu siajn rikoltobotelojn kaj ĉerpu akvon el la puto por teo. La fruktoĝardeno estis vidinda belaĵo, kiam la stabloj estis pretigitaj (ĉar mi povis elmeti ĉion preta sen timi pluvon dum tia tago) kun la trinkpotoj kaj pladoj multkoloraj, kaj la brunaj kvaronaj panoj, kaj la grandaj buterbuloj kun cignoforma stampo, la grandaj mielĉelaroj, zingibropano, fromaĝo, konfitaĵo kaj ĵeleo, krom la ŝinko ĉe unu fino de ĉiu stablo kaj la bulo da bovaĵo ĉe l’ alia. Eĉ Gideon ne domaĝis manĝaĵojn dum ĉi tago. Laŭ nerompebla leĝo ĉe amportado, ĉiu devas satmanĝi.
Jam tre frue ĉaregoj komencis ruliĝi en la gregejon, kun solena gajiga sono, ĉiu kun propra paro da ĉevaloj aŭ bovoj. Ĉiu bienisto venigis siajn proprajn virojn kaj propran ĉaregon, kaj kelkfoje du ĉaregojn. La tirbestoj estis ornamitaj per rubandoj kaj floroj, kaj kelkaj portis ankaŭ moton, kia “Bonsorton por nia tago” aŭ “Dio benu la Tritikon”. Estis impone vidi la grandajn ĉevalojn, kun densaj hartugoj sur la superhufaĵoj, striglitajn ĝis ili brilis kiel sateno, paŝantajn fiere kiel Lucifero, ĉar ili bone sciis kiom longan tempon la ĉaregisto pasigis plektante la rubandojn. Ankaŭ la bovoj estis belaj, ĉar la kornoj estis ornamitaj, kaj ĉirkaŭ la koloj estis dikaj ĉenoj el Dolĉa Vilhelmo kaj Ĝojo de Veturantoj kaj tritiko.
Muelisto, tiu povrulo, venis inter la unuaj kun siaj kaleŝo kaj olda diliĝenc-ĉevalo. Ili tamen vere beligis ĝin, ĉar estas surprize kiom oni povas ornami kaleŝon, se oni supre alfiksas paron da flugiloj.
Venis la tempo kiam mi bonvenigu la helpontojn, do mi petis al Tim de Muelisto ke li gardu la stablojn, kaj mi lasis lin kun granda viandopasteĉo, kaj li sidis ĉefine de unu el la tabloj kun duono de la pasteĉo en unu vango, preta fortimigi birdojn kaj katojn kaj hundojn, kaj eĉ koboldojn el felando kiuj eble avidus la pasteĉon.
La bovpelisto el Plash bele ornamis siajn brutojn, per tifaoj balanciĝantaj sur la kornoj, kaj jen Sukey kaj Moll rajdis, ĉiu sur bovo. Ilia patrino venos nur tarde, kaj ili sovaĝadis kiel montaj fringoj. Sekvis Felena, rajdanta sur la antaŭa poneo de la ŝafisto, kun pankorboj en kiujn meti spikojn. Kiam mi vidis tiujn verdajn okulojn brilantajn kiel juveloj en ŝia bruna vizaĝo, ruĝeta pro somero, kaj la longajn sveltajn ŝultrojn, kaj tiun ruĝan buŝon, mi preskaŭ esperis ke Kester efektive forgesos veni. Sinjorino Beguildy kaj Jancis alvenis, sed ne Beguildy. Lia kuzo el Lullingford, kiu antaŭe havis la dentodoloregon, venis, kun sia Sinjorino. Kaj jen la Callardoj alveturis, premitaj en grandan rikoltoĉaregon kun reto super kvin infanoj, tiel ke ili aspektis tutkiel etaj bovidoj survoje al vendejo. Avĉjo Callard sidis apud sia filo, vestite per sia plej bona tabakokolora palto kaj sia kastora ĉapelo, malgraŭ la varmego. Bukedo estis en lia ĉapelo, kiun li svingis knabece dum ili knare eniris tra la pordegon de la gregejo, laŭte kriante – “Rilkto! Rilkto! Neniam estis tia vetero de Ĉiopova Dio!”
Li ĉiam diris “Rilkto”, malnova form de la vorto “rikolto”. Poste venis Sakristiano, alta kaj nigre vestita, iom amara, sed laŭ sia aĝo la plej lerta viro rilate forkegon en la tuta regiono. Sinjorino Sakristiano surportis grandegan antaŭtukon el blua katunaĵo, kun poŝoj por spikoj, kaj tio aspektigis ŝin eĉ pli granda ol kutime.
Ja ŝajnis blasfeme paroli pri ŝia spikokolektado, kvazaŭ Salomono en sia tuta gloro surmetis antaŭtukon kaj kolektadis spikojn.
Tivvy estis tre elegante vestita, kiel ofte faris knabinoj ĉe ĉi tiaj “eventoj” ĉar “evento” malofte okazis, kaj en kiu alia loko, krom en la kirko kie ĉio escepte la kufon estis kaŝita de la sidbenko, eblis montri sian robon kun falbaloj, aŭ tre dekoltitan robon?
Tivvy surportis pajlan kufon kun suba plumformo el muslino, florhavan robon tre dekoltitan kun rozo sur la brusto, blankajn ŝtrumpojn kaj novajn nigrajn sandalŝuojn. Jancis estis bela preterdire en blua poplino kaj sunkufo, kaj Sukey kaj Moll surportis striktajn robojn el blanka katuno kun diverslokaj ruĝaj rozoj.
La Callard-infanoj diskuris kiel kovaĵo da kokidetoj ŝutitaj el korbo, sed Tim de Muelisto estis kvieta kiel mutulo, ĉar li sentis sin honorata pro ke li rajtis gardi la tutan festmanĝon. Sinjorino Muelisto kaj Polly, mi atentigu, estis la unuaj venintoj, kun la laboranto de Muelisto, kaj Sammy de Sakristiano, stranga knabo longa kiel angilo, kun duoble pli da dentoj ol li bezonis, kaj multegaj tekstoj en la kapo kiuj elflugis pro ia ajn kaŭzo kaj frapis kiel burdo dum somera vespero. Estis kvazaŭ ĉiuj tekstoj iam legitaj de lia paĉjo jam loĝas en lia granda kapo, kaj tial ĉiam unu estis tutpreta.
“Petu do la Sinjoron de la rikolto ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton,” li diras. Sed la estro de Kruĉo da Cidro, kies edzino prizorgadis la drinkejon por ke li povu veni, ĉar Gideon verŝajne estos bona kliento en la estonto, rapidege avertis lin.
“Ne komencu la preĝojn antaŭ ol mi drinkis kvarton, knaĉjo,” li diras “ĉar eble ili plenumiĝos, pro ke vi estas filo de Sakristiano, kaj mi multegege soifas.”
La viroj kuniĝis apud la bierbareloj, kaj ĉiu novalveninto iris preni sian bieron. Towler venis, kaj Ŝafisto, la mastro de Felena, alta, bruna viro, tute osteca, paŝeganta kun sia longa kibo, kio estis stango ĉirkaŭ ses futojn[54] longa, kaj tenata ĉe la mezo por helpi lin marŝi.
“Nu, Ŝafisto!” eksonis Avĉjo Callard “ĉu vi jam vidis la sunon danci, dum Paska mateno, sur cia monto?”
Paŝtisto malatentis lin, ĉar kunestante tiom kun mutaj ŝafoj, li estis preskaŭ tiom silentema kiel Muelisto, kvankam ne tute, ĉar neniu povus. Sed la patro de Moll kaj Sukey diris – “Ne, sed ja lia Sinjorino vidas la lunon danci, en la somermezo, kiel ni bone scias.”
“Kiam ŝi dancas kun Diablo!” kriaĉis Sukey.
“Kaj ne nur kun Diablo,” diras Sinjorino Sakristiano.
Ŝajne al Felena estis indiferente. Ŝi estis staranta apud mi, kaj ŝi flustris ke ŝi preferus danci kun iu ajn, kaj resti svelta kaj supla, ol esti rigida kiel tomboŝtono kiel Sinjorino Sakristiano.
“Ŝi surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, Nombroj dudek du,[55]” diris Sammy. Kaj post tio ŝajne nenio estis dirinda.
Gideon venis por decidi la laboron de ĉiu viro, kaj li aspektis tre bela en sia pura kitelo, bone brodita, kun la manikoj volvitaj por montri liajn fortajn brakojn, kaj li portis forkegon sur ŝultro.
“Nu, Estro!” voĉis olda Callard “Kitaskon vi donos al mi?”
“Vi iros sur la supron de la ĉarego kiun mi ŝarĝos,” diras Sakristiano, “se ci[56] promesos kapti tiom rapide kiom mi ĵetos.”
Oni ridis, ĉar al neniu plaĉis la tasko kuŝigi la garbojn ĵetitajn de Sakristiano, li estis la plej rapida ĵetanto en la tuta regiono, kaj neniam laciĝis.
“Ho,” diras Kruĉo da Cidro. “Ni metos vin sur la unuan ĉevalon de la plejantaŭa ĉarego por esti talismano de bonsorto, ĉu ne, knaboj? Vi kriu ĵig![57] kaj ĉes! kaj vi multe pli utilos ol ni ĉiuj.”
La oldulo akceptis tion kiel grandan komplimenton, kaj senprokraste postulis ke lia filo tuj helpu lin surgrimpi.
“Nu, knaboj,” diras Gideon, “ni jam nun komencu se ni intencas hejmonporti hodiaŭ la rikolton.”
“Rilkto! Rilkto!” krias olda Callard. “Ĵig!”
Obeeme la antaŭa ĉevalo ekiris, kaj ĉiuj ĉaregoj kaj portiloj lante moviĝis preter la domon. Patrino staris sur la sojlo, kapjesante kaj ridetante, kaj dirante – “Dankon al vi, tutacerte! Mia filo Sarn ŝuldos al vi.”
Do ni eliris sub la bluan ĉielon por hejmontreni la tritikon, la grandaj ĉaregoj kun solidaj radoj ruliĝis super la stoplon, dum Avĉjo Callard, ebria pro ĝojo, kriadis “Ĵig!” kiam li celis diri “Ĉes!” kaj kaŭzis multan konfuzon, ĉar la ĉevaloj ne sciis kion fari. Ni aliaj sekvis laŭvice, trans la kampojn bunte vestitaj, infanoj kaj hundoj dise kuradis tien-kaj-reen, kaj en la stakejo la stakfaristoj metis la ŝtipojn tutpretaj por ebligi konstrui la stakojn por la unua ĉarego alte ŝarĝita per greno, kaj ĉirkaŭstaris apogante sin per forkegoj, diskutante la laboron de la tago, ĉiu viro planadis ĉion kvazaŭ la rikolto apartenus al li, kaj ĉiu viro ĝojadis pro la greno kvazaŭ li mem vendos ĝin. Ĉar tiaj estis amportadoj en la pasinteco.
Dum la tagmeza paŭzo mi iris al la alta paŝtejo por gvati la alvenon de Kester. Li estis marŝanta trans forajn kampojn, laŭ pado, kaj mi restis tiom longe por rigardi lin, kiu konsistigis mian tutan mondon, ke oni jam rekomencis labori antaŭ ol mi reiris. Jen bela vidaĵo en tia loko, dum tia tago. La bieno nun estis tute kovrita de tritiko, kaj aspektis kiel ora ŝildo ĉirkaŭata de senlumaj arbaroj kaj de kampoj. Kaj la brilantaj koloroj de la roboj de la virinoj, la kremkoloraj kiteloj kaj la du-tri-koloraj ĉemizoj de la viroj, la brilaj ĉevaloj kaj la malhelaj bovoj, la flavaj garbaroj kun siaj bluaj ombroj, la turoj da flavaj ŝarĝoj sur la portoveturiloj, prezentis bildon kian oni ne ofte vidas dum sia vivo, almenaŭ ne nuntempe.
Ankaŭ la sono estis gajiga. La voĉoj sonoris dolĉe tra la maldensa, senventa aero. Mi povis aŭdi oldan Callardon krii “Ĵig!” kaj “Ĉes!” kaj la aliajn virojn krii, kaj Jancison laŭte kaj dolĉe ridi pri iaĵo dirita de Gideon, kaj la infanojn ĉirpi “Patrino, mi jam plenigis du miajn antaŭtukojn!” “Panjo, mi trovis ses spikojn kunaj!” El la rikejo venis la foraj voĉoj de la stakistoj kaj, kelkfoje, kolombo rukulis en la dika arbaro, kie la lago vitrece kuŝis, kaj kelkfoje garolo skoldis aŭ pego ridis. Nenia nubo estis sur la ĉielo, nek indiko de tremo en la etaj brizoj kiuj moviĝis en la foliplenaj heĝoj. Kaj jen, fore du kampojn, unu kampon, kaj finfine en la sama kampo, estis la viro pri kiu mi neniam povis pensi sen la vortoj “La Mastro ĉeestas”.
De fore li vidis min, kaj svingis sian ĉapelon, tiel ke la bone formita kapo kiun mi amis estis nuda, kun la brunaj haroj tiamaniere kuŝantaj sur ĝi, ke ne eblis ne sopiri karesi ilin.
Mi sobis de la alta paŝtejo kaj staris apud la ĉarego de Gideon, sciante ke Kester venos por ricevi ordonojn de la tiutaga mastro.
Oni iom ŝercis, ĉar Kester tiom tardis.
“Teksisto forgesis la tagon kaj anstataŭe venis morgaŭ!”
“Ne estu tiom frua, Teksisto, venu venontan lundon!”
“Li tardas sed li estas plena de potenco kaj forto kaj juna sango,” diras olda Callard, ĉar neniu en tiu familio akceptis aŭskulti eĉ unu vorton kontraŭ Kester.
“Tiel la lastaj estos unuaj kaj la unuaj estos lastaj, Mateo dudek” diras Sammy.
“Bonan sorton por la tago, Estro!” Kester krias al Gideon.
“Kaj dankon pro via alveno,” respondas Gideon.
“Kion mi faru?”
“Ĉu vi iam rikoltis?”
“Jes.”
“Ĉu ci povas ĵeti?”
“Jes.”
“Do vi prenu mian lokon dum mi ĉirkaŭiros, ĉu ne? Sakristiano estas aliflanke, kaj li ĵetas rapidege. Sed vi ne povos tro rapidi por juna Callard kaj Towler.”
“Sed atentu ne tre alte sorpuŝi la forkegon kiam la ŝarĝo estas malalta,” krias olda Callard, “ĉar mi enmensas viron kiu iam tion faris, kaj li puŝis ĝin en viron sur la supro. Aĥ! kiel toasto sur forko li estis, povrulo, kaj kriegis tiom ke la ĉevaloj ekkuris kaj la forkego restis en li.”
Sed Kester laboris bone kaj faris toaston el neniu. Liaj okuloj ridis al mi fojfoje, kaj unu fojon, kiam la malplena ĉarego tardis, li venis al kie mi spikumis, kaj diris – “Vi ankoraŭ iom fortenas vin de mi, Pru Sarn. Nepre altenu, ne fortenu”.
Mi ordigis la spikojn iel kaj tiel, sed neniu vorto sukcesis elveni.
Poste li diris, lante, kun nuanco de rido en sia voĉo, sed ankaŭ kun komfortiga sono – “Kara, kara, karulo! Neniu denove tuŝos vin.”
La tuta forta vivo de la viro kolektiĝis en liaj okuloj kaj arde rigardadis min. Do li ja aŭdis! Kelkfoje oni aŭdas eĉ kvankam preskaŭ morta. Li ja aŭdis kaj memoris la vortojn diritajn dum lia kapo kuŝis sur mia brusto kaj mia koro disŝiriĝis pro amo. Kion mi povus diri? Nenion. Kie mi povus kaŝi mian brulantan vizaĝon, sur kiun li restigis siajn okulojn? Tutnenie.
“He, Teksisto!” oni vokis. “Venis ĉarego kaj ni atendas cin!”
“Neniam mi spertis amon de patrino, nek de fratino, nek de amatino.” Li diris tion tre softe, sed fervorege tiel ke la vortoj brulstampis mian koron. “Sed se mi ja konus tian sperton, mi tamen forgesus ĝin kiam vi diris al mi tiujn vortojn, Pru Sarn!”
Post tio, li turnis sin abrupte kaj reiris al la ĉarego.
Kia tago ĝi estis! Ora? Certe jes ĝi ja estis ora! Mi spikumis senĉese, kaj estis kvazaŭ ĉiu brakpleno estis ia valora Ĉiela trezoro. Preskaŭ ĉiuj kampoj estis malplenaj kaj nudaj kiam ni trinkis teon en ombro sub la heĝo, ĉar la vetero ne fridiĝis kiam la ombroj plilongiĝis, ĉar estis tia septembromeza tago kiam la tuta varmeco de somero ŝajne estis disverŝata pro amo al la ora greno.
La suno estis basa en la ĉielo kaj la rikoltobiero estis basa en la barelo kiam Patrino frapegis pleton por ke mi venu helpi pri la tekruĉegoj por la vespermanĝo. Oni ŝarĝis la lastan ĉaregon kaj mi diris al Tim, kiu estis bona, fidinda gardisto, ke li nun iru al la kampo por hejmenveturi triumfe sur la supro kun la aliaj infanoj.
Poste ni elportis la tekruĉegojn, kaj la barelon da hejmfarita biero, tre forta kaj bona, kaj komencis tranĉi viandon kaj panon.
Ni aŭdis ilin laŭte krii de la kampoj, kaj iom poste jen venis la plej granda ĉarego, kiun trenis la blankaj bovoj de Jancis kaj la bovoj el Plash, Avĉjo Callard ŝoforis, kaj infanoj sidis sur la supro, kun Jancis, svingante verdajn branĉojn kaj bukedojn de papavoj, kaj Gideon, aspektante pli alta ol kutime en sia kitelo, marŝadis kontente kaj majeste apud la ĉarego.
Jadi! kiel ŝprucas larmoj! Larmoj kiaj fluis el la okuloj de Patrino kaj mi, pro nia ĝojo, kaj aliaj larmoj pro la postaj eventoj.
Ĉar se en la mezo de tiu granda ora tago alvenus blovego de vento, kaj muĝeto, kaj nigraj nuboj kovrantaj la ĉielon, kaj mallumo kaj tondro kaj forkfulmo, ne estus pli tragike nek malpli anticipite ol la ŝtormo kiu baldaŭ ektrafis nin.
La ĉarego pluiris kaj ĉiuj sekvis ĝin, kantante kaj kriante, ĝis ili atingis la barpordon de la stakejo.
Tie staris Pastro, kun Patrino kaj mi apude, por beni la tritikon.
“Homoj!” li diris “Ni danku pro nia ĉiutaga pano.”
Kaj ĉiuj diris – “Ni dankas al la Eternulo.”
“Dio benu la tritikon kaj la mastron de Sarn,” diras Pastro, “kaj liaj bonaj faroj revenu al li kiel kolomboj al siaj montoj.”
“Amen!” diris ĉiuj.
“Sinjorino Sarn volas ke mi anoncu ke la festmanĝo estas preta en la fruktoĝardeno, kaj ĉiuj homoj estos bonvenaj,” diris Pastro.
Gideon antaŭenpaŝis.
“La rikolto hejmestas, amikoj, kaj mi elkore dankas,” li diris.
“Ke ĉiu helpinta viro postulu de mi taskolaboron de nun ĝis mi plenpagis mian ŝuldon.”
Ni sidiĝis ĉe la stabloj en la longedaŭra lumo de la sunsubiro.
Nu, sidiĝis la gastoj, sed ni ĉe tekruĉegoj estis plenokupataj kaj ne havis multan tempon por sidado.
“Nu, Teksisto,” diris Kruĉo da Cidro, “Mi aŭdis ke oni atakas vin, ĉar vi ĉesigis la taŭroludon. Sed mi certe ne malbonvolas al vi.”
“Nek mi. Plaĉas al mi viro kiu amas hundojn,” diras Towler.
“Nek mi,” diras Sinjoro Callard ĉe la apuda tablo.
“Sed kelkaj nek reteneblas nek forteneblas,” diris Kruĉo da Cidro.” Mi aŭdas ilin ĉe la drinktablo, nokte. Nu, mi nenion diras!
Drinkejestro estas muta hundo kun starigitaj oreloj. Aĥ! Tia estas drinkejestro! Sed ili celas malutilon al ci, Teksisto. Estos malfacile sed ili forprenos cian laboron se eble. Kaj se eblos malutili vin aŭ viajn kunulojn, tiel estos. Ili ankaŭ influis Skviron.”
“Mi jam scias, tamen elkoran dankon,” diris Kester. “Pro Skviro mi tardis hodiaŭ. Li volas aĉeti mian dometon. Nenio sufiĉos krom aĉeti ĝin. Li bone scias ke se li aĉetus ĝin, li baldaŭ forigus min, ĉar ĉiuj aliaj apartenas al li aŭ al liaj amikoj. Ja proponis al mi multe da mono Skviro.”
“Ĉu vi favore pripensos tion?”
“Jadi ne! Mi restos.”
Estis io tre agrabla al mi en tiuj vortoj. Estis kvazaŭ li konstruis rifuĝoturon antaŭ miaj okuloj. Li eble foriros kurtatempe, eĉ jaron, sed vivdaŭre li restos. Kaj foros nur dekkvin mejlojn[58], eĉ malpli laŭ flugo de korvo.
“Kaj ankaŭ vi gardu vin, Pru Sarn,” diras Kruĉo da Cidro. “Vi multofendis Griblen, tratranĉante lian hundon. Kvankam vi faris tion bone, mi devas diri. Certe bienisto kiu mortigas sian propran viandon volonte dungus cin aŭ vi povus fariĝi helpanto de kuracisto kaj tre bone sukcesi.”
“Mia edzino diris ke ŝi ne povis kredi siajn okulojn kiam Pru Sarn enŝovis la tranĉilon,” pludiris la drinkejestro. “Opiniis ke ŝi vidas fantoman vizion, ŝi opiniis. Diris ke plumo faligus ŝin, ŝi diris. Kaj tio pruvas ke estis eksterordinare, ĉar ne estas facile faligi la Sinjorinon, ŝi similas kaŭ- ĉukan pilkon.”
“Domaĝege ke mi ne estis tie,” diris Sukey. “Mi tuj mortigus por vi la hundon, Sinjoro Woodseaves. Kion mi donis al vi ĉe la Beguildy-amŝpinado, Sinjoro Woodseaves?”
“Poste ludu ‘Kisi en rondo’ kun ni, Sinjoro Woodseaves!” diras Moll. “Ke vi kisas ja bone, mi jam scias!”
Felena antaŭenklinis sin trans la mallarĝan tablon.
“Ĉu vi ludos?” ŝi diris. “Ĉu vi ludos, Teksisto?”
Sed ĝuste tiam oni vokis de la apuda tablo.
“Ĉit ĉit! Sakristiano diros kelkajn vortojn.”
Kiam Sakristiano parolis, la kvar muroj de la kirko ŝajnis ĉirkaŭkreski, kaj eblis flari ĝian malseketan, mucidan odoron kaj aŭdi muŝojn zumadi ĉe la fenestroj. Ĉar ĉu li legis “li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon” aŭ “La ora kaliko frakasiĝis” aŭ ĉu li parolis dum rikoltovespermanĝo, sonis same.
“Amikoj,” diras Sakristiano, “ni spertis bonan tagon. Mi certas ke inter ni ne troviĝas viro kiu ne ŝvitegis, eĉ Avĉjo Callard tutcerte.”
“Ho, aĥ! Mi ja vere ŝvitis,” krias la oldulo, tre kontenta.
“Kaj nun ni ĝuadas bonajn manĝon kaj trinkon, kaj poste unudu ludojn – ”
“La popolo sidiĝis por manĝi kaj trinki kaj ili leviĝis por ludi, Eliro tridek du.”
Parolis Sammy.
Sakristiano kolere rigardis sian edzinon. kvazaŭ volante diri –
“Ĉit Sammy!” kaj ŝi diras – “Ĉit Sammy! Patro parolas. Ne forgesu ke vi nur enmensigas alies vortojn, sed Patro nove elpensas ĉion dum li parolas.”
Ŝi retrankviliĝis por rigardi Sakristianon, tutkiel kato rigardanta turniĝantan radon.
“Mi diras ke ni spertis bonan tagon, kaj Sarn havas bonan rikolton, kaj mi demandas al vi pro kial? Pro ke li estas laborema, homoj, kaj lia fratino estas laborema, kaj lia patrino estas laborema. Vi ne trovus en dek paroĥoj pli laboreman familion.
Malsimile al iuj kiujn mi povus mencii, kiuj neniam laboras iel ajn, sed serĉadas en malnovaj antikvaj malpiaj libroj. Aĥ. Mi povus mencii iun, kies vizaĝon mi hodiaŭ ne vidas ĉi tie, kiun iom da laboro povus savi. Nu, najbaroj, ni ĉiuj scias ke Dio helpas tiun kiu sin helpas, kaj kiam ni rigardas tiujn grandajn stakojn da greno mi estas certa ke ni scias ke tio estas vera. Kaj mi volas por vi bonan sorton, Sarn. Kaj ni esperas ke ankaŭ la junulino estos laborema.
Ĉar mi aŭdis ke la sekva festeno por kiu ni venos al Sarn estos nupto. Ke ĝi alportu pli da prosperado kaj ne malpli, kvankam kompreneble ni povas havi proprajn opiniojn, ĉar ni scias el kie ŝi venis kaj kio generiĝis en la ostoj aperos en la karno – ”
Sed feliĉe okazis bruo ĝuste kiam li diris tion, kaj alvoko venis de la aliaj tabloj – “Jen du rajdantoj ĉe la barilo.”
Kaj jen la juna skviro, kun Fraŭlino Dorabella. Ili rajdis trans la fruktoĝardenon, kaj la junulo kriis “Bonan vesperon al vi, homoj, kaj bonan sorton por la tritiko!”
Ĉar li ĉiam estis “saluton-amiko-bonvena”-eca al ĉiuj, mi devas agnoski tion, kaj tial li multe plaĉis al oni.
Fraŭlino Dorabella ŝajne tute forgesis ke ŝi kverelis kun Gideon. Ŝi haltis ĉe lia tablo kaj ridetis, kaj ŝiaj nigraj okuloj brilis.
“Nu, Sarn,” ŝi diris, “vi majstre mastras la bienon, mi vidas. Vi havas treege bonan rikolton. Ĉu vi proponos al ni glason da rikoltobiero, por trinki je via sano?”
Mi povis vidi ke ŝi admiras lin, ĉar li estis fortulo. Mi neniam renkontis viron pli fortan, kun unu escepto. Mi povis ankaŭ vidi ke la Skviro ordonis ke ŝi reamikiĝu kun Gideon, kaj verŝajne li sendis junan Sinjoron Camperdine por certigi ke ŝi faros tion, ĉar ĉiuj sciis ke ŝi impertinentis al Gideon ĉe Kruĉo da Cidro, kaj Skviro ne volis perdi la bonvolon de viro kiu verŝajne fariĝos riĉa.
Gideon alrigardis ŝin rekte kaj malafable, sed ŝi ridetadis malgraŭ tio, iom venkeme kaj iom pledeme. Oni donis al ŝi plej bonan stanalojan poton da elo, kaj ŝi diras – “Sanon kaj prosperon, Sarn!”
Ŝi tuj glutegis ĝin, ĉar ŝi povis trinki elon egalmulte kiel iu viro, kaj nelonge antaŭ tiu epoko elo estis la sola trinkaĵo en la matenmanĝo de virinoj. Poste ŝi redonis la poton kaj klinis sin, etendante manon, fortirante la longan ganton, kaj ŝi diris – “Vian manon, Sarn!”
Tio venkis lin ĉar li ne povis rifuzi manon de damo. Do li prenis ĝin en sian grandan pugnon, kaj juna Sinjoro Camperdine kapjesis, kvazaŭ volante diri ke ŝi sufiĉon faris, kaj ŝi resurmetis la ganton. Tutdume mi vidis Jancison rigardi ŝin tiumaniere ke mi komprenis ke ŝi timas ŝin, kaj ankaŭ ke ŝi abomenas ŝin. Sed rigardante Fraŭlinon Dorabella, kaj ŝian ŝtonecan beletecon, kaj poste Jancison, molan kaj roze dolĉecan, mi ne opiniis ke Jancis multe bezonis timi. Oni donis iom da elo al Sinjoro Camperdine kiu, salutinte kaj trinkinte, diris –
“Mi pensis ke eble Beguildy ĉeestas, sed mi ne vidas lin.”
Sinjorino Beguildy stariĝis kaj riverencis.
“Ne Sinjoro, li ne ĉeestas malgraŭ sia devo. Kaj ne serĉu lin ĉe lia hejmo, Sinjoro, ĉar mi dubas ĉu vi trovus lin. Sed se vi venos semajnon post hodiaŭ – ”
Mi opiniis Sinjorinon Beguildyn tre ruza. Ŝi volis doni tempon al Gideon kaj Jancis, kaj forteni la junan sinjoron laŭeble plej longe, dum ŝi elpensos rimedon manovri Beguildyn.
“Bone,” alvokis la junulo dum ili forrajdis. “Post unu semajno, kaj certigu ke Venera ĉeestos!”
Jancis komencis subridi je tio. Ĉiam ŝi agis tiel kiam iu menciis tiun stultan aferon. Kaj ŝajnis al ŝi amuzege ke li tiom volemis virinon al kiu lia kuzino impertinentis kaj ŝi ja estis ĉetable dum la tuta konversacio. Sed mi sobklinis min sur la benkon por aspekti malalta, kaj por ke li ne vidu mian formon, tiel ke Jancis ree spasme ekridis, kaj diris ke mi similegas al kovanta kokino. Ni kunridis pri la juna skviro. Sinjorino Beguildy venis al ni, tre senespera, ĉar ŝi ne sciis kion fari pri Beguildy ĝis la nuptotago.
Subite ŝi elpensis iaĵon, kaj ridis kaj frapis sin ĝis mi timis ke ŝi malsaniĝos.
“Jadi! mi elpensis solvon!” ŝi diras. “Mi petos mian kuzinon el Lullingford, kiu estas ĉi tie pro la graco de Dio, ke ŝi sendu mesaĝon al mia mastro jam ĉi nokte, por diri ke ŝia edzo ĵus ege malsaniĝis (mi devos elpensi malsanon. Iaĵon kruele suferigan!) kaj ke neniu kuracilo ekzistas krom malnova fama kuracilo: manĝi sep panojn bakitajn de sepa infano de sepa infano je ununura bakado, kaj ke ŝi bone pagos (vi povos repagi post edziniĝo, Jancis, ĉar vi ricevos butermonon aŭ iaĵon) kaj li foriros senprokraste, por elserĉi sepan de sepa, kaj estos malfacile sed ni havos pacon ĝis Mikelfesto.”
“Ho, Patrino,” diras Jancis, kisante ŝin, “domaĝe ke vi ne estis fama generalo rajdanta ĉeflanke de Lordo Wellington kaj embuskante Francojn!”
Ĉio estis aranĝita antaŭ ol komenciĝis la ludoj kaj dancado, kaj mi kompatis Beguildyn, ĝis mi memoris kia malica oldulo li estis, volante vendi sian infanon kontraŭ ŝia volo.
Nun preskaŭ mallumiĝis, kaj leviĝadis la luno granda kaj ruĝokra. Oni akiris grupon de viroj, plejparte mezaĝaj aŭ oldaj, por fajfi por la dancado. Oni dancis en la stakej, inter la stakoj de ora tritiko, forbalainte la pajlon. Olda Callard estis selektita kiel fajfanto, kaj tre fiera li estis, ĉar estante la plejolda li elektis la melodiojn kaj decidis pri la ritmo, kaj tial li sentis ke la tuta gaja aktiveco dependas de li, kio multe plaĉas al olduloj.
“Horde-Briĝo!” li diras.
La bela melodio elsonoris klare en la kvieta aero.
Mi staris apud unu el la stakoj, rigardante. Estis gaja vidaĵo.
Gideon dancadis, ĉirkaŭbrakumante Jancison proksime kaj forte.
Sinjorino Sakristiano ŝvebis tien kaj reen, kaj ankaŭ Felena gracia kiel feino. Eĉ Patrino dancis kelkajn paŝojn.
La dekduo fajfadis kiel nesto da turdoj, sidante en unu el la malplenaj ĉaregoj –
Malfermu pordojn ĉielvastn…
kiam Kester trovis min.
“Do ĉi tie vi estas,” li diris. “Ne dancas?”
“Ne.”
“Pro kial?”
“Mi ne estas kia la aliaj knabinoj.”
Li pripensis tion. Poste li diris – “Nu, mi devas foriri. Dum dek monatoj mi estos kontraktita por lerni kolorteksadon en Londono. Poste mi povos popece labori en mia hejmo kaj malatenti Grimblen kaj lian bandaĉon. Kolorteksaĵoj multe enspezas, kaj mi forsendos ĝin per diliĝenco ĉiujn kelkmonatojn.”
“Kiam vi do revenos?” mi diris kvazaŭ dronante.
“Mi revenos por la venontaŭgusta foiro, kaj tiam mi venos por iom paroli kun vi, Pru Sarn.”
“Eble vi forgesos.”
“Mi opinias ke ne.”
“Nu, Dio benu cin,” mi diras.
“Ankaŭ vin.”
Li turnis sin por foriri, sed poste li returnis sin.
“Sed vi estas stulta ne volante danci,” li diras “knabino belforma kiel pomflora feino!”
Li ridetis kaj eliris.
Do li sciis pri Venera! Ho, mi hontis kaj mute staris. Mi koleris ankaŭ kontraŭ Jancison, ĉar ŝi certe informis lin, kvankam ŝi neniam konfesis, sed subridaĉis kaj diris ke sendube li rimarkis mian agrablan formon tra mia vesto, tiel ke mi eĉ pli hontis kaj sentis ĉagrenon.
Patrino estis laca kaj volis ke mi helpu ŝin enlitiĝi. Poste, mi rigardis el ŝia fenestro al la stakejo, kiu antaŭe estis malplena krom unu granda stako, kaj nun estis homplena de obskuraj formoj. Dum mi staris tie, Gideon kaj Jancis subite venis ĉirkaŭ la domangulon, kaj dum ili iris, lante kaj vidante nenion krom unu la alian, mi klare aŭdis Gideonon diri “Ne, Jancis mi certigos pri kio estas mia. Morgaŭnokte post la foriro de via patro, sobvenu kaj lasu min eniri.”
Mi ne aŭdis ŝian respondon, ĉar ili estis jam preter la fenestro, kaj, krome, mi retiris min ĉar mi abomenas subaŭskultanton. Do tion li enmensas! Li ne povis fidi sian karan amatinon eĉ unu semajnon. Mi pensis ke eble ne gravas, ĉar ili tre baldaŭ nuptos.
Kaj vere ĉu aŭ ne estis kontraŭ ekleziaj instruoj, mi devis ĝoji ĉar Gideon montris homan senton. Kelkfoje li ŝajnis frostita. Kiam ĉiuj jam foriris kaj ni enportis ĉion el la roso, proksimis tagiĝo. Do mi iris al la mansardo kaj skribis en mian libron. Sed unue mi prenis folion de papero kaj skribis tre zorge.
“Belforma kiel pomflora feino.”
“Li parolis pri mi,” mi diris kaj rediris multfoje, “povra Pru Sarn!”
Kaj varmo ekbrulis en mia koro, varma kaj agrabla kiel arda fajro. Ĉar kio estas sur la tero, aŭ eĉ en la Ĉielo, kiu similas la scion ke admiras vin la okuloj de via kara konato kaj Mastro? Mi ĉesis demandi al mi kion li pensas pri mia leporlipo, ĉar verdire li ŝajne tute ne pensis pri ĝi. Mi enmensigis kion li diris pri pekado dum ni rigardis libelojn. Li diris ke se oni ĝuste pripensas, ĝi tutsimple ne ekzistas. Ĝi malaperis kiel la mortotukoj de la libeloj kiam ili barakte liberiĝis. Pro kial oni serĉus mortotukon kiam oni povas rigardi brilantan libelon? Eble li tiamaniere pensis pri mi. Mia povra hida lipo estis kvazaŭ mia peko, kvankam ia senkulpa peko.
Ja tio estis mia peko, kaj mia cetero estis mia justeco, kaj mia gloro kaj per tio mi ĝojigas lin. Longatempe mi ploris nur pro ĝojo, kaj tiom da feliĉo trakuris min ke mi sentis ĝin renovigi la tutan sangon en miaj vejnoj, kaj mi sentis ĝin tiom pura kaj forta ke ĝi eĉ povus kuraci mian misaĵon iam. Efektive tio enhavis iom da vero, ĉar mia lipo jam ne aspektis tiom hida post tiu tago.
La mateno venis freŝa kaj dolĉa, kaj la korvoj amase flugis kun dormeme serenaj grakoj sub la venta ĉielo al nia stoplo, kiu disfalis ie kaj tie. Survoje al melkado mi haltis ĉe la stakejo por danki pro la greno. Kial en tiu momento mi pensis pri la vortoj “la veneno kara”? Kial mi pensis pri kion oni kolektas per rikolto, kaj opinias trezoro, kvankam ĝi estis nur kia fajroherbo en fojnstako? Kial fride minaca hororo movis sin en mia koro, kie ĉio estis gaja kaj varma, kiel subita frosto frapas ĝardenon dum aŭtuna vespero, kiam la dalioj estas plej fieraj – vinkoloraj kaj puroraj, kun ĉiu petalo en ordo, florantaj alte super la muro kun abeloj ĉirkaŭzumantaj – tiel ke matene ĉio estas vintre morna?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.