La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 5: Lasta konkroludo

Se Pastro ne dirintus ke mi devas zorge skribi ĉion kaj ellasi nenion, ĉar scii ĉion afabligas, sed scii nur parton malafabligas eĉ pli ol se oni scias nenion, se li ne dirus tion, mi tute ne volus skribi pri tiuj tri monatoj ĉe Sarn inter la morto de Jancis kaj la tempo de la akvotremo. Ĉar kelkaj aferoj estis tiel malfacile priskribeblaj ke eĉ granda klerulo hezitus, kaj mi, kvankam mi scipovas altan kaj basan skribadon, tute ne estas klera, kaj pene trovas vortojn por kelkaj aferoj. Mi opinias, kelkfoje, ke en nia homa lingvo ne troviĝas vortoj por la plej gravaj aferoj. Do kiam tiaj aferoj trafas, ni ekmutiĝas kaj povas nur senti kaj sentadi, ĝis la koroj estas kiel krevanta digo. Eble en la posta vivo, kiun mi jam komencas ekvidi sur la rando de ĉi mondo, ni trovos ĝustajn vortojn. Sed ankoraŭ ne. Do se mi malsukcesos dum mia entrepreno, oni devos pardoni pro kion mi ne povas fari, kaj plenigi la spacojn en mia rakonto per traboj el la propra imago.

La plej stranga aspekto de tiu tempo estis ĝia silento. Gideon ĉiam estis silenta homo, sed nun li fariĝis senvorta kiel Muelisto.

Li venadis kaj iradis, sed neniu vorto eliĝis el lia buŝo. Kaj kelkfoje li ekhaltis dum laboro kvazaŭ iu frapis lin. Liaj pensoj, verŝajne.

Poste li rektigis la ŝultrojn, tiujn grandajn ŝultrojn, kaj daŭrigis sian laboron. Mi supozis ke tio ĉesos post iom da tempo, kaj ĉar ankoraŭ nenio estis aranĝita de li kaj Tivvy, mi decidis ne lasi la povran knabon tutsola, sed resti tie dum iom da tempo. Tivvy ne sciis kion fari, ĉar ŝi obstine volis edzigi Gideonon, sed ŝi timegis la hantadon kiu, laŭ onidiro, nepre okazas en loko kie patrino kaj bebo kune mortis, kaj ŝi tute ne kuraĝis paŝi sur nian flankon de la lago. Do ni restis en profunda kazeiĝinta silento, kiu pli kaj pli fariĝis solida kiel glaciiĝanta akvo aŭ acidiĝanta lakto. Krom la birdoj, kiuj zorgis pri propraj aferoj kaj ne pensis pri ni, neniu voĉo sonis ĉe Sarn. Vespere, kiam ili silentis, mi povis aŭdi la boaton de Gideon, ligitan tuj preter la fino de la digvojo, kaj kiu frapis-frapis per softaj, memorigaj batetoj. Kelkfoje en la kuirejo dum la nokto, kiam Gideon nokte estis ekstere, prilaborante la tritikon aŭ fojnfaradon, mi sobtenis pladon de alloga manĝaĵo antaŭ Kanjo nur por ke ŝi miaŭu. Kaj poste mi diris “Do nun ci miaŭis! Bona Kanjo!”

Kiam li estis en la domo, Gideon estis muta kiel droninto, escepte unu fojon en nokto de brila lunlumo dum ni vespermanĝis tarde post fojnfarado, li subite klinis sin antaŭen kaj diris – “Ĉu vi vidis tion?”

“Kion?” mi diras.

“Iu preterpasis la pordon en blanka robo.”

Sed ne antaŭ julio, kiam la vetero estis tondrema, varmega kaj senventa, la tristiga strangeco vere trafis lin. Mi sidis ĉe la sojlo por kapti iomete da freŝa aero, ĉar blovetis el trans la lago vespere.

Mi kardis lanon, kaj ĝia blankeco, amasiĝinta sur mian nigron, aspektigis min kiel pigon, mi opiniis. La siringaj folioj estis sensukaj pro la varmego, kaj la lago similis al varmega plumbo, kun ĉirkaŭ ĝi altaj densaj arboj, ĉizitaj el fero. Ĉirkaŭ la bordo de la lago estis nimfeoj, kuŝantaj sur la peza akvo kun etaj blankaj brilantaj burĝonoj. Neniu birdo parolis, ĉar ĉiuj estis en siaj kaŝejoj, pro la varmego. Eĉ la akvobirdoj restis inter la junkoj, kaj la boato ĉesis frapetadi kontraŭ la ŝtupojn, kvazaŭ oni jam decidis pri la tago kiam venos pasaĝero, kaj nenio estas farenda antaŭ tiam. Subite Gideon ĉirkaŭiris la angulon ŝvitante pro hasto, kun la ĝenista-hokego en unu mano kaj heĝgantoj ankoraŭ sur la manoj, ĉar li estis okupata pri la heĝoj inter fojnado kaj tritikrikolto. Li haltis kiam li vidis min, kaj metis manon sur sian kapon, kaj elkriis pasie – “Pro kial ci sidas tiumaniere, ludante ke vi estas Patrino?”

“Mi tute ne ludas esti Patrino,” mi diris. “Kio estas al vi?”

“Patrino kutimis sidi tie kaj kardi lanon. Mi kredis ke vi estas Patrino.”

“Nu, mi ne kaŭzis tion,” mi diris. “Sed kial vi ĉirkaŭiris tiun angulon tiom kurege?”

“Mi interplektadis tiun grandan kratagan heĝon, kaj ŝi venis marŝante sur ĝi, tutblanke vestite.”

“Kiu venis sur ĝi?” mi demandas senpacience.

“Jancis,” li diras, tute trankvile, ne kvazaŭ dirante strangaĵon, sed samkiel li parolus vidinte Tivvyn aŭ Pollyn de Muelisto. Li diris nenion pli, sed reiris al sia laboro, tamen li ne reiris al la heĝo.

Li ĉiam rifuzis diskuti kion li vidis, li nur diris ke li vidis kaj jen fino. Alian fojon li sarkadis la grandan tritikan kampon. Li eniris la domon tre haste, ankoraŭ portante sarkilon, kaj diris ke li vidis Jancison, kiu plugas per siaj du blankaj bovoj en la hordekampo, kaj la infano sidis sur la plej proksima bovo.

“Nu, komprenu, Gideon,” mi diris, “vi devas ne plu pensadi pri Jancis, alie vi sorbiĝos. Kaj homo sorbita estas survoje al freneziĝo.

Vi devas pensi nur pri prospero kaj enspezado kaj ŝparado kiel antaŭe, kaj ne pensu pri Jancis aŭ Patrino antaŭ ol via menso estos pli trankvila.”

“Mi ne pensas pri Jancis. Ŝi propravole venas.”

“Nu direktu viajn pensojn al aliaj aferoj kaj ŝi ne venos.”

“Al kiaj aferoj?”

“Nu, riĉiĝi kaj akiri domon.”

“Pro kial?”

“Pro ke vi antaŭe volis. Pro ke vi volas tion.”

“Mi ne volas tion nun.”

“Sed kial? Vi tiom volis, ke vi venenis Patrinon. Vi tiom volis, ke vi rifuzis Jancison. Kaj kiom vi volis jam antaŭe – vi ja soifegis kiam vi faris tion.”

“Nu, nun mi ne volas.”

“Sed pro kial?”

“Mi perdis volon kiam mi vidis ilin en la akvo.”

“Sed pensu do pri Tivvy. Mi scias ke ŝi volas partopreni en la ĉasbalo.”

“Mi ne volas Tivvyn. Mi preferus pendumiĝi.”

“Do pri Fraŭlino Dorabella. Ŝi volas vin. Prenu ŝin, kaj ŝi elspezos sian monon por savi vin de Tivvy.”

“Dorabella estas brunhara. Mi volas blondan. Nealtan. Kun bluaj okuloj. Virinon kia kratago kaj lakto.”

“Do, pensu pri mi. Estu mia kompano de tempo al tempo.”

“Sed vi intencas foriri.”

“Ne antaŭ ol via menso estos pli trankvila, knaĉjo. Mi restos kelkatempe, se vi tenos vin bonhumora kaj ĉesos memori pasintajn tristaĵojn.”

Sed ne utilis. Post malpli ol semajno li envenis senspire kaj diris – “Denove ŝi faras ĝin.”

“Kion? Plugadon?”

“Jes. Kaj la hordekampo estas kalva kiel fuliko.”

“Pro nebonaj semoj,” mi diras, “jen la kialo, Gideon. Ĉar vi devis aĉeti ilin anstataŭ enmeti proprajn.”

Sed mia koro estis peza kaj mi ne povis vidi kio estus la fino de ĉio ĉi. Mi eĉ esperis ke Tivvy venos.

Fariĝis kutimo ke li diris – “Ŝi venis denove hodiaŭ en la arbaro.” Aŭ li diris – “Rigardu! Jen ŝi proksimiĝas al la digvojo. Jen! Nun tutmalseka ŝi marŝas sur la digvojo. Jen! Nun ŝi malaperis.”

Unu fojon li diris ke ŝi gestas al li en la boato. Sed li vidis ŝin nur subĉiele, tiel ke la domo estis ia rifuĝejo por li, kaj kiam li sentis tiun strangan timon, li eniris kaj fariĝis pli normala. Ĝojigis min ke li ne vidis fantomon en la domo. Ankaŭ ĝojigis min ke li neniam aŭdis ion. Ŝajnis ke post kiam frapis lian koron vidi ŝin en la akvo, li perdis kapablon elekti kion vidi sed ankoraŭ li povis elekti kion aŭdi. Sed je la komenco de aŭgusto, kiam la tritiko preskaŭ maturiĝis, li eniris kaj diris ke ŝi kantas Verda Gruzo trans la akvon.

La sono eniras ĉi tien,” li diris maltrankvile. Do mi fermis la fenestron.

“Pli bone ke vi metu iom da lano en la orelojn,” mi diris. Verdire estis kortuŝe vidi viron kia Gideon tremi pro glimo de blanko en la heĝo, aŭ eĥo el trans la akvo. Do li metis lanon en la orelojn, kaj ni bone sukcesis pasigi la unuan parton de aŭgusto. Venis la vespero antaŭ la foiro ĉe Lago Sarn, kaj multaj standoj jam stariĝis. Ni sidiĝis frue por nia vespermanĝo ĉar alvenis letero de Fraŭlino Dorabella, alportita de dungito ilia, kun informo pri Beguildy. Do mi apertis la leteron kaj legis ĝin al Gideon; kaj li elprenis la lanon el oreloj siaj por aŭdi kaj la letero diris ke oni malsevere punis Beguildyn, ĉar lia krimo estis nur reago pro la filino.

“Domne!” diras Gideon. La flamanta malamo denove ekardis en li, kiam li aŭdis pri tiu malgranda puno, kaj mi preskaŭ kredis ke tio liberigos lin de vizioj. Sed post nelonge li denove melankoliiĝis, kaj diris ke li vidis Patrinon en la arbaro, kie estas la porkoj.

“Nu, ja vere,” mi diris, “tiu estis nur Polly de Muelisto. Ŝi grandiĝas pli ol kutime, kaj Patrino estis nur malgranda.”

“Ne,” li diris. “Tiu estis Patrino. Ili ĝenas min, Pru.”

“Trankviliĝu!” mi diris, frapetante lian ŝultron kvazaŭ li estus infano. Ĉar vere kiam li parolis pri hantado, li ŝajnis febla kaj timema kiel infano en mallumo.

“Vidu, ĉio ĝustiĝos,” mi diris. “Kuraĝu kaj ne faru al vi zorgojn. Vi iam amis Konkroj. Nun vi devas ludi Konkrojn per la propraj pensoj.”

Sed li nur rigardis min kvazaŭ ne komprenante, kaj diris – “Malplaĉis al ŝi ke mi malafable parolis pri la bebo. Tre ofendiĝemaj estas patrinoj pri siaj beboj.”

Ni sidis silentaj dum kelkaj minutoj, kaj subite li diris – “Atent’! Ŝi kantas Verda Gruzo.”

Longatempe li aŭskultis, kvankam mi aŭdis nenion.

Li klinis sin antaŭen kaj diris ke ŝi venas de la digvojo domen.

Lia vizaĝo ekŝvitis kvazaŭ li timis pri sia vivo. Sed verdire la vetero estis humida kaj varma, tiom ke oni ŝvitus sen tio, ĉar estis samtempe senvente kaj mucide, la plej malbona vetero ĉe Sarn, kie neniam estis multa aero, pro la valeto, kaj kie ĉiam estis malseke pro la akvo. Dum ĉi tia vespero akvo sobfluis sur la muroj, tiel ke la kalko brilis kvazaŭ pro la spuroj de multaj helikoj. Super la lago nebulo leviĝis kun formo de vojetoj kaj bukletoj, blanka kiel lano, densiĝante koagule en la mezo de la lago. Kelkfoje buklo da nebulo etendiĝis kiel koltuko, kaj alifoje ĝi stariĝis en formo de virino, ŝvebante en la aero. Ŝajnis al mi ke Gideon eble vidis unu el tiuj fantomoj el nebulo. Ĉar ili daŭre leviĝis kaj sinkis ĉirkaŭ la digvojo, kiam leĝeraj ventetoj sur la akvo tiris ilin. Ĉe Sarn en aŭgusto ĉiam estis densaj nebuloj nokte kaj matene, kaj ĉi tiu estis nekutime prema pro la tondra pluvo de la antaŭa nokto, kaj la minaca tago da humido kiu sekvis ĝin. Mi diras ke prema, ĉar mi ĉiam abomenis nebulon kaj ni spertis ĝin tiom, ke kelkfoje ĝi plene kaŝis la bienon kaj la arbaron kaj la kirkon, kvazaŭ la lago leviĝis kaj dronigis ĉion.

“Atent’!” diras Gideon. “Ĉu vi aŭdas Verda Gruzo?”

Tiel forta estis lia menso, kaj tiom ĝi mastris la mian, ke mi preskaŭ kredis mem aŭdi mornan kantadon. Kaj jen, post momento, sidante en la granda brakseĝo kun rigida, sopirema vizaĝo kia tiu de sorĉito, kia kredeble li estis, tutsenaverte Gideon mem ekkantis melodion. Li levis la dekstran manon solene, kvazaŭ Pastro diranta benon, kaj li rigardis tra la pordon lagen kaj digvojen, kaj dense blankkazeiĝ-nebulen. Li kantis kvazaŭ sub iu forta potenco kiu devigis lin. Oni povis vidi ke li ne povas ne kanti.

Li havis tondretan voĉon, belsone basa ĝi estis, kaj kvankam li komencis tre softe, ĝi pli fortiĝadis dum li kantis, ĝis la muziko ŝajnis mastri la tutan domon. Kaj kiel li donis tiom da signifo al tiu infaneca kanto! – La tutan amon kiun li antaŭe sentis al Jancis, kaj lian deziron ke ĉio estu por ŝi grandioza kaj ke ŝi iru al la Balo kiel damo, kaj la plenan timon kaj kompaton je ŝia morto. Ŝajnis ke lia menso pli trankviliĝis post tiu kvazaŭa cedo kaj repaciĝo.

Ankoraŭ rigardante la pordon li diras – “Jen Jancis. Trempita de akvo ŝi estas, el la lago.”

Do mi diris ke mi vidas nenion.

“Sed rigardu, ja jen akvo gutas de ŝia robo,” li diris. “Tien kaj reen ŝi iras! Tute malseka ŝi tutvere estas!”

Li fingromontris al la planko, kaj efektive akvo ja kuŝis en ĉiuj kavetoj de la ardezoj, kvazaŭ la lago trovis rimedon soreti tra la plankon. Do mi diris ke jes, mi vidas la akvon en kavetoj de l’ ardezoj.

“Atentu kiel ŝmaĉas koto en ŝiaj botoj! Kota estas la lago. Vidu kiel lante ŝi venas – lante kiel antaŭe dum ŝi ŝpinadis per la granda rado. Ŝi marŝas lante, ĉar ŝiaj vestoj estas tre pezaj. Estas deklive, kaj ŝia koro pene batas ĉar ŝi devas tutsola porti la bebon.”

Kaj li diris maltrankvile – “Ke mi ne estu mokinta la bebon!”

Venis longa silento. La sonoj en la ĉambro estis malpli ol dum la vespero kiam Patro mortis. Estis kvazaŭ Sarn, ĉiuj vivantoj en ĝi, ni kaj niaj brutoj, la arboj plenaj de birdoj, kaj la arbaraj vojetoj kun sovaĝaj bestoj, jam sinkis al la fundo de la lago kie troviĝis la vilaĝo. Mi komencis kredi kion diris Gideon, ĉar vere tio ne multe diferencis de multaj rakontoj pri hantado kiujn ni jam aŭdis.

“Rigardu nun!” li murmuris. “Ŝi iras laktejen. Jen, nun ŝi malaperis! En la laktejo mi rifuzis edziĝi kun ŝi tiun tagon antaŭ ol ŝi iris al la domo de Grimble. Jen, nun ŝi revenas. Ŝia flava kapo tre brilas kaj memorigas min pri la vaganta lumo en Nova Domo en Lullingford.”

Li klinis sin antaŭen, fikse rigardante laŭ la malklara irejo kiu kondukis al la laktejo.

“Jen, rigardu la malsekan plankon!” li diris. “Estas kvazaŭ ŝi enportas la lagon kun si. Mi ne antaŭvidis ke ŝi venos en la domon. Oni facile gardas kastelon kiam neniu atakas. Sed nun – ”

Li longatempe rigardis la ardezojn.

“Sed nun ŝi foriris!” li ekdiris. “Kiel ora abelo kiu ŝvebas en la aero kaj kantas dum la iro. Ja vere bela!”

Li meditis longatempe. Poste li stariĝis kaj diris ke li iros prizorgi la brutaron, ĉar la vespero komencas fariĝi nokto. Li diris tion kiel kutime, kaj mi supozis ke timo nun forlasis lian menson.

Sed dum li eliris, li turnis sin, kaj rigardis min samkiel en la nokto kiam Beguildy iris serĉi sepan infanon, kaj diris – 

“Se mi malfruos, metu la ŝlosilon super la pordon de la stalo.”

Mi pensis ke ne, ke se li restos ekstere eĉ duonhoron mi serĉos lin. Efektive mi preskaŭ komencis tuj sekvi lin. Io avertis ke mi iru. Sed ŝajnis strange sekvi lin kiam li nur iras prizorgi la bestaron. Do mi restis en la domo kaj komencis serĉi en libro de Beguildy, kiun mi aĉetis kiam oni vendis lian libraron, kaj en la Biblio, por trovi kuracparolon kontraŭ tia sorĉiĝo. Mi legis ne pli ol dum duonhoro, eble ne tiom longe, kaj mi supozis ke estas ĉirkaŭ la naŭa horo, kvankam pro la sufoka nebulo kaj silento ŝajnis pli malfrue, kaj subite mi aŭdis tamburadon sur la pordon, kaj kurege eniris Tim de Muelisto, kaj ankaŭ Polly.

“Ho, Pru, Pru! ni tarde hejmonpeladis la porkojn, ĉar la nigra porko rifuzis elveni el inter la junkoj, kaj ni kondukadis ilin en la porkejon sensone, ĉar ni timis ke Sinjoro Sarn koleros je ni pro ke ni tardas, kaj ni serĉadis lampirojn sub la heĝo de la fruktarbaro, kaj el la domo venis Sinjoro Sarn. Do ni kaŝis nin. Kaj ni rigardis el sub la heĝo, kaj vidis ke li staras apud la akvo, kun la kapo iomete klinita, kiel ĉevalo kiu stumblas. Kaj mi rakontis al Polly kion diris Avĉjo Callard. ‘Sarn?’ li diras. ‘Ho Sarn jam konas la hantadon de la bela feino en la lago, kaj jam ne povas mastri sin.’

Kaj dum mi flustris tion al Polly, Sinjoro Sarn levis sian kapon kaj rigardis ĉiudirekten, kvankam oni povis vidi nur nebulon. Kaj li direktis sin laŭ la digvojo, irante kvazaŭ dormanto, kaj li iris al la digvojo kaj al la boato, kaj malligis la boaton kaj eniĝis, kaj prenis la remilojn, kaj remis per grandaj batoj for de la bieno al kien kondukas la digvojo, al la mezo de la lago. Do ni ĉirkaŭkuris por vidi kien li iras, sed la nebulo kaŝis lin. La bruo de la remiloj daŭris iomete, kaj mi volegis esti en la boato. Sed post nelonge mi ĝojis ke mi restas sur seka tero. Ĉesis la sono de remado.”

“Jes. Tutmorte ĉesis,” diris Polly.

“Ni detenis la spiradon por ĉu ni povos aŭdi ion, sed ne! Estis kiel en la teksto kiun Pastro lernigis al ni pasintan dimanĉon ‘Fariĝis silento sur la tuta lando ĝis la naŭa horo’. Ho estis solene.”

“Via devo estis veni al mi tiam,” mi diris. “Sed rapidu! Kion pli?”

“Nu, nenion pli,” diras Tim, “krom grandan plaŭdon. Mi antaŭe neniam aŭdis tian plaŭdon, eĉ ne kiam la makulita bovido falis en la akvon.”

“Jes. Jadi! estis plaŭdego,” diras Polly.

“Poste tutsilentiĝis kaj ni detenis la spiron kaj aŭskultis, sed nenio aŭdiĝis. Kaj mi alvokis Sinjoron Sarn laŭ lia nomo, sed neniu respondis. Kaj mi timiĝis kaj ankaŭ Polly, kaj ni kuris al vi.”

La boaton! Mi devas atingi la boaton! Mi kuris al la digvojo kaj forŝiris mian jupon, sed ne necesis naĝi, ĉar la boato jam revenas, ĉar la aero blovis el la alia lagekstremo kaj pelis la akvofluon al ni, kaj dum la tempo de la akvotremo la akvofluo estis pli forta. Estis terure vidi tiun malplenan boaton ŝtelveni lantlante. Mi kaptis ĝin kaj eniĝis kaj prenis la remilojn kiujn Gideon elprenis el la teniloj, ĉar eĉ en tiu horo li ne povis agi mallerte aŭ senatente. Mi forremis, kriante al la infanoj ke ili kuru venigi Sakristianon, ĉar li loĝis plej proksime. Ili baldaŭ forestis kaj tute ne bedaŭris tion.

Kaj mi remis ĝis la mezo de la lago, sondante en la akvo per la remiloj, rigardante tien kaj tien, kaj kriante lian nomon, kvankam mi tutsciis ke estas jam tro tarde. Ankoraŭ mi remis kaj vokis, kiam mi aŭdis Sakristianon krii de la bordo.

“Mi kaj Sam serĉos dum vi ripozos iomete,” li diris. “Sed neniam ni trovos Sarnon. Ne utilas grapli en tiu parto de la lago.

Ĝi estas tro profunda. Neniu estas trovebla kiu eniris tiun lokon.”

Ili forremis, kaj dum ili proksimiĝis al la mezo de la lago, mi aŭdis ilin kanti kiel antaŭe ni kantis super Patro – 

Pekoj kaj bonoj antaŭ
Dio Prezentos siajn pledojn

Sed ili ellasis la versojn pri la herbo kiu kovras la kapon kaj piedojn, ĉar lia tombo estis akvo. Aĥ! La tuta ebenaĵo de tiu akvo ne estis tro granda por esti tombo de viro forta kiel li. Nebulo longa ja mejlo estis mortotuko ne tro granda. Ĉar kvankam li pekis kaj faris malbonon, kaj alportis malutilon al homoj per sia forteco, tamen neniam li agis etanime nek laboris senatente, nek mensogis. “Monto el granito, kvarco, pirito,” li iam diris al mi, parolante pri sia harditeco. Kaj li ja similis ilin. Li ne povis cedi pli ol granito povas diseriĝi kiel grejso. Kaj nun li finludis Konkrojn, sed ne per granda ruĝeta kaj blanka, sed per sia propra vivo.

Kaj ĉar lia rivalo estis tiu kiun neniu povas venki, ĝi frakasiĝis en pecetojn dum momento, kaj tiel Gideon Sarn malgajnis en sia lasta ludo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.