La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La bazaro troviĝis subĉiele sur pavimita placo apud la kirko.
Ĉiu havis sian standon, kaj oni stakigis fromaĝojn inter la standoj.
Aro da oldulinoj en konvenaj ŝaloj kaj katunaj kufoj vendadis samajn aferojn kiel ni: buteron kaj ovojn kaj kortbirdojn. Estis stando por zingibrokukoj kaj alia por sekfruktaj tortetoj. Estis stando por sunkufoj kaj stando por ludiloj, kaj alia por strasaĵoj kiaj koralĉenoj kaj porcelanaj katoj, ŝubukoj kaj amuletoj kaj bidaj mansaketoj. Estis gaja sceno pro hele brilaj ilekso kaj visko, fromaĝoj flavaj en la sunlumo, kaj zingibrokuko tiel bruna kaj glua kiel kaŝtanaj burĝonoj.
La buĉisto staris ĉe sia pordo, kiu frontis al la bazaro, kriofertante sian viandon, kaj alte tenante longan, brilantan tranĉilon, tiamaniere ke oni kredus ke la Francoj atakas. Virino vendis varmegajn terpojn kaj porkohepatojn kaj potisto aŭkciis siajn varojn kaj je ĉiu horo li rompis kelkajn, li aparte tenis kelkajn neperfektajn porcelanaĵojn tiucele, kio distris la rigardantojn.
Poste venis aktoroj kaj bele amuzis nin, kaj en angulo bestkuracisto eltiris dentojn po unu penco, kion rigardis homamaso. Pro ke ĉiuj kriadis, kaj aktoroj deklamadis siajn rolojn, kaj rompataj porcelanaĵoj bruadis, kaj bestoj muĝadis kaj blekadis el la apuda foirkampo, kaj horloĝo tre dolĉe elsonoradis la duonhorojn, ja kredu ke la bruado estis gaja.
Kiam ni jam forvendis niajn varojn, ni eniris Kruĉon da Cidro por manĝeti. Dek aŭ dekdu olduloj sidis ekstere, kvankam la aero tiom fridis ke ili certe malsatis. Ĉiu tenis grandan stanalojan trinkpoton, kaj plenvoĉe kantis –
La Eternulo estas mia paŝtisto, mi ne timos.
Ĉiu kantis individue laŭ propra melodio, kaj mi pripensis kiom kolerus Sinjoro Beguildy se li aŭdus ilin krei tian senharmonian bruon, ĉar li estis tre precizema rilate al sia aro da silikoj, kaj frapante ilin li maltrankviliĝis se ili ne sonigis ĝustan tonon.
Sed kiam ni aliris tiujn antikvulojn, ĉiu ektenis sian drinkpoton senmova, kaj ĉesis kanti, kaj tiel sidis kun aperta buŝo kaj okulfiksis min. Ili similis al novmodaj pupteatraĵoj kun pupetoj kiuj sammomente ekhaltas kiam marionetisto elmanigas ilin. Tie ili sidis, kun la gastejo malantaŭ si kaj la frosta sunbrilo sur la oldaj, ruĝaj, vejnmontraj vizaĝoj, kaj iel timaj mienoj. Dum ni preterpasis la benkon, ĉiu kapo turnis sin lante, kaj dudeko aŭ pli da okuloj fiksrigardis oblikve trans la suprojn de la drinkpotoj, samkiel strigidoj fiksrigardas kaj turnas la kapon, okulumante de malantaŭ sia plumaro.
Trairante la senluman pordejon, kies pordo estis najlumita simile al prizonpordo, kaj enirante la gastejan salonon, kie sidis pli delikataj homoj, mi trovis ke ankaŭ ili fiksis sur min siajn okulojn, sed malpli kuraĝe. La bienistoj kaj iliaj virinoj kaj du-tri aliaj kiuj venis per frua diliĝenco kaj ripozis ĉi tie, kaj la Skvirofilo kiu estis pastro en Silverton kaj estis survoje hejmen por Kristnasko kaj manĝis en la gastejo ĉar lia ĉevalo perdis hufumon, ili ĉiuj levis la kapon, kviete kaj singarde, sed tre scivole, por rigardi min. Subite mi eksciis ke ĉiuj homoj, la eminentuloj en la domo kaj la olduloj ekster ĝi, rigardadis mian leporlipon. Ili pensis, laŭ siaj rango kaj edukiteco –
“Jen stranga kuriozega kreitin’!”
“Tiu virino estas el cirko, mi certas!”
“Junulino kiu ŝanĝiĝas en leporon dumnokte.”
“Estas sorĉistino, malbela, leporlipa fisorĉulino.”
Eble dum miaj du-tri antaŭaj vizitoj al Lullingford ili same fiksrigardis, sed tiam mi estis nur infano kaj ne rimarkis.
Mi aŭdis la oldulojn eksterajn graki kiel korvaro, kaj unu diris – “Ne trinku dum ŝi apudas. Venenos vian inteston.”
Kaj alia – “Ne rigardu la hominaĉon. Ŝi fisorĉe okulumos vin. Vi senhalte mortados.”
La homoj en la domo interŝanĝis rigardojn, kaj mi sopiris morti. Malgraŭ la morda frido kaj mia maldika robo kaj la longa distanco inter ni kaj la kameno, mi ŝvitegis. Ĉar vere mi amis miajn kunhomojn kaj volis ke ili amu min, kaj mi sentis amikecon al la brutistoj kaj la altsocianoj, kaj la gastejestro kaj lia edzino. Ili ja estis parto de mia ekskurso kaj parto de Lullingford kaj de la mondo, kiu ĉiam kaptis mian koron per siaj manoj, samkiel infano tenas birdeton, kiu kaj timas kaj konsoliĝas pro tiu teniĝo. Mi preferegus elrajdi por vidi novajn homojn, novajn vojojn, novajn vilaĝojn, infanojn ludantajn sur fremdaj vilaĝherbejoj, nekonatajn de mi, kvazaŭ gefeoj venintaj tien el mi ne scias kie nek kiel, kantantaj kaj malaperantaj en la krepuskon; oldulojn laŭirantajn padojn tra paŝtejojn pri kiuj mi sciis eĉ ne la nomon de la posedanto, inter arboj cele kirkojn, kies sonoriloj tintadas, sonigate de homoj kiujn mi ĝis tiam neniam vidis. Ho, tion mi volegis. Sed nepre ĉefe estu ke la olduloj afable rigardas min dum mi preteriras, kaj la infanoj ridetas aŭ ĵetas floron al mi, kaj kiam mi atingas gastejon aŭ drinkejon oni diras “Proksimiĝu al la fajro, karulineto, ĉar nokto profundiĝas.” Ho mi volegis sperti tion!
Des pli do mi sentis ŝokon kiam la reala mondo tiel traktis min, ĉar vivante tiom fore mi antaŭe neniam vere sentis mian triston.
Sed nun mi sciis ke katenas min mizero kaj fero, kiel diras la Libro.
Jes, malliberigita malantaŭ pordo tia ke la granda najlumita pordo de gastejo ŝajnis konstruita el nur papero!
Dum mi klinis min super mia telero por ke mia kufo kaŝu la larmojn, damo eniris. Ŝi estis verdire belega. Ŝi estis supla kiel vergo, vestita per longa skarlata rajdmantelo kaj kongrua vojrabista ĉapelo, kaj ŝiaj kaŝtankoloraj haroj estis ligitaj per rubanda banto. Ŝi havis nigrajn okulojn tute sen homa animo, sed anstataŭe ili briletis kiel okuloj de kato dum frosta nokto. Kun gantoj sur la manetoj, spronoj sur la botoj, ŝi eniris ridante pro interparolo kun la olduloj sur la benko.
“Ilon por balai, gastejestro!” ŝi diras. “Ni bezonas ilon por balai ĉi tie.”
Ĉiuj ridetis kaj iom rikanis. Mi bone sciis kion ŝi celas diri, ĉar iam dum konversacio Patrino diris al mi ke se oni komencas paroli pri balailoj mi foriru, ĉar tiumaniere ili diras ke mi estas sorĉistino.
Sed Gideon tute ne rimarkis, ĉar sen aflikto simila al la mia li neniam pensis pri tiaj aferoj, kaj ĉar li jam kutimiĝis al mi neniam venis en lian kapon ke aliaj homoj eble ne tiel kutimis. Kaj li jam enprofundiĝis en sindemandadon ĉu li preferus Jancison aŭ la grandan domon kun geservistoj, do ĉi ĉion li ne atentis.
La damo kuris al la Skvirofilo kaj frapetis lian ŝultron, pro kio li sulkigis la frunton pro sia digno, kaj ŝi diras –
“Vi do bonule venis kristnaskumi! Kiu estas la virino kun leporlipo?”
Li mansignis por averti ke ŝi paroli softe, kaj li tre ete kapklinis direkte al Gideon.
“Nu jenas juna Sarn el Sarno!” ŝi diras, iom ruĝiĝante kaj alirante la lokon kie sidis Gideon, tre belaspekta en la blua palto kun latunaj butonoj kaj nigra bendo memore al Patro sur la brako, kaj okuloj malhelaj pro pensoj pri Jancis. Mi kubutumetis lin, kaj li stariĝis, kio eĉ pli beligis lin ĉar li havis imponan staturon.
Ŝi etendis al li manon, ĉar la etnobelaro estis ĉiam afabla al bienistoj, des pli kiam proksimiĝis voĉdonperiodo, kaj ŝi albrilis lin per siaj nigraj okuloj kaj diris – “Baldaŭ oni voĉdonos, kaj Patro havas iom da laboro por vi, Sarn. Do estos bone se vi vizitos nin iun tagon, por manĝi kun ni, se via amatino permesos.”
Ŝi rigardis min malice. Ŝajne ŝi kredis ke Gideon estis sen gefratoj, do ŝi decidis rigardi min lia konatino, aŭ eble ŝi decidis moki lin – por peli lin en sklavecon al ŝi per mokado.
Nu Gideon opiniis same kiel la Skviro pri politiko, pro la imposto je grenoj, sed post amara pripensado li ankoraŭ ne decidis ĉu rezignacii ĉion kaj kontente familiiĝi kun Jancis kaj amaso da etuloj ĝis ilin apartigos morto. Li do iom hezitis. kaj ĉar ŝi ne kutimis al prikrasto-prokrastado fare de bassocia viro, ŝi koleriĝis, “Nu! Nu! Vi ne havas tempon, Sarn. Vi ne havas tempon, mi komprenas,” ŝi diras. “Vi dancados sur Diafla Monto, venontan Tomasfeston, sendube. Ho vi bele imponos, Sarn, vi kun ĉi tiu via edzino, dum ĉirkaŭe estos balailoj kaj la luno brilados.”
Ŝia ridado similis tintadon de aĉsonaj sonoriloj, kaj Gideon ekkomprenis kion ŝi diris. Li ĉiam komprenis lante, sed klare. Ho, terure klare – Tiu estis unu fojo, kiel mi jam diris, kiam mi vidis Gideonon kolera. Lia vizaĝo malheliĝis kaj liaj okuloj aspektis kvazaŭ la lago fluas malantaŭe, frida, amare frida. Li desupre rigardis ŝin tiel ke ŝi paliĝis, kaj li diris tre lante –
“Moŝtin’, jen mia fratino. Se mi emos danci sur Diafla Monto inter sorĉistinoj, do mi dancos. Kaj se mi emos danci supre en la ĉasbalo inter etnobeloj, do mi dancos. Sed mi ne invitos vin kundanci. Kaj verŝajne mi ankaŭ ne voĉdonos por Skviro, ĉar ĉu povos estri landon viro kiu ne povas estri siajn virinojn, kaj lasas sian filinon konduti kiel cerbomanka kriaĉulino? Li bezonas pli ofte vergobati vin, moŝtino.”
“Dorabella!” krias ŝia frato, tre embarasata pro ke ŝi faras tian kverelon.
Ili eliris, kaj Gideon sidiĝis kaj plu manĝis. Kaj malgraŭ ĉio lia manĝoĝuo restis sama, kvankam mi mem apenaŭ povis fari mordeton. Do tuj kiam li foriris por aĉeti bovojn, mi rapidis eliri tiun ejon. Multaj taskoj estis farendaj, ĉar necesis aĉeti malton kaj sukeron kaj teon, kaj botojn por ni ĉiuj, kaj donacon por Tivvy, kaj iom da ’bako por Gideon, ĉar li neniam aĉetis tion por si mem, li estis same avara kontraŭ si mem kiom kontraŭ ni. Kiam mi jam finis, kaj ankaŭ aĉetis du-tri kromaĵojn por Kristnasko, kaj jam metis ĉion en la korbojn, Gideon pretis rigardi la domon. La bovoj plaĉis al li. Longakornuloj brunaj kun kolorstrioj, tre fortaj. Ĉar tre malmultaj homoj ankoraŭ uzis bovojn por kampotaskoj, ili estis multe malpli kostaj ol antaŭe. Do li estis feliĉa, ĉar nek tiam nek poste li ŝajnis trista pro mia doloro. Ja kiel li povus scii ke mia koro sangas pro Fraŭlino Dorabella kaj la olduloj sur la benko? Li koleris pro ke li trovis hontige ke oni mokas leporlipon de ano de lia familio, kaj krome ke oni aludetis al sorĉado. Sed pri mi li ne pensis, ne pli ol se mi estus unu el la ĵus aĉetitaj bovoj kiun iu preterpasanto puŝpikis. Li fajfis apenaŭ aŭdeble dum ni laŭiris la vojeton kondukantan al la domo kiun li volis posedi. Mi neniam antaŭe iris laŭ tiu vojo, ĉar ĝi troviĝis ekster la urbo apud la vojo aliflanka ol la nia, kaj kutime kiam ni iris al la urbo ni ne havis multan tempon por promenado. Baldaŭ ni forlasis la vojon de diliĝencoj kaj troviĝis en vojeto kun profundaj glacikovritaj sulkoj, kaj altaj heĝoj tute blankaj pro prujno.
Jam iomete noktiĝis, sed Gideon diris ke ne gravas, ni regos la brutojn senpene, ĉar estos taghele kiam la luno leviĝos. Li estis tre ekscitita pri la domo, tion mi povis vidi, do mi konsentis je ĉiu lia diro, ĉar neniam mi volis malmultigi ies plezuron. Dio scias ke plezuro maloftas en la mondo, kaj Gideon ĉiam seriozegis pri la vivo. Do kiam mi sciiĝis ke li planis regali min poste en Kruĉo da Cidro kaj diskuti kun mi pri ĉiuj niaj planoj, kio ne eblis kiam Patrino ĉeestis, mi diris nenion kontraŭ tio, kvankam mi sentis ke estus preferinde eniri la faŭkon de Infero ol esti denove en tiu gastejo. Sed Gideon volis paroli dum li sentas sin en feria humoro, antaŭ ol li resubmetos sin al la silentega etoso de Sarn. Ĉar estis tute ne eksplikeble, tamen vere, ke oni ne povis elkore esprimi sin ĉe Sarn, kaj mi neniam sciis ĉu tiel estis pro la grandaj senĝoje meditantaj arboj, ĉu pro la peza reŭmamismeca sento kaŭzata de troa proksimeco al akvo, ĉu pro la malnova antikva domo plena de memoroj pri malnovaj antikvaj homoj, ĉu io malbona estis aŭgurata. Do Gideon ne eldiris siajn pensojn sed ruladis ilin en sia menso kvazaŭ neĝbulon ĝis fine la neĝbulego estis tiom peza ke ses viroj ne povus movi ĝin, preskaŭ sufiĉe granda por enterigi homon.
Ni trairis aperturon en barilo, en aleon similan al vojo por kaleŝo. Ĉefine estis alia trairejo, kun globoj sur kolonoj, tre impona. Interne estis kurba turnejo por kaleŝoj kaj florbedoj, tre kare prizorgataj.
Tie ni staris, rigardante tra forĝferan trairejon al la domo kiu, Gideon diris, estos nia. Ĝi estis nova, konstruita post la morto de Reĝino Anne[23], kaj ĝi estis terure granda domo, tre solida, kun po kvar fenestroj ambaŭflanke de la pordo, kaj super la pordo estis ŝtona balkono. Super la ok fenestroj estis ankoraŭ ok, kaj super ili estis gablofenestroj pri kiuj Gideon diris ke ili estas fenestroj de loĝoĉambroj de geservistoj. Ŝtupoj sorkondukis al la pordo, kaj ankaŭ ŝtupoj kondukis al ŝtona plataĵo kie oni surĉevaliĝis, kaj unuflanke troviĝis ĝardeno kun muroj, kaj ronda kolombejo.
Neniu lampo brilis, kaj la domo aspektis melankolia, tro kvieta, tro senluma, ĉirkaŭate de senlumaj trokvietaj arboj.
“Mi preferas ke estu lampo,” mi diris.
“Ej, ej, lampo? Ne estas mallume je la nuna horo, ne verdire mallume. Kial oni bezonu lampon? La dommastrino ja povas ŝpini en la lumo de la fajro, tutcerte, kaj la oldulo povas sidi en kamenangulo kaj pripensi pli bonan mondon sen malŝpari sebon, ja nek vakson!”
Laŭ lia parolo estis kvazaŭ Gideon jam transprenis la administradon, kaj mi ne povis ne ridi.
“Ŝajne vi tre deziras ke la povrulo pripensu pli bonan mondon” mi diras.
“Mi ja, sed ne tro baldaŭ. Malhelpus se la oldulo foriĝus kvazaŭ estingita lanternoflamo antaŭ ol ni amasigis sufiĉan monon. Post ni diru dek jaroj.”
“Li do mendu sian ĉerkon post dek jaroj, povrulo.”
“Vi estas tre akralanga hodiaŭ, Pru,” li diras. “Sed iam li forpasos, tio estas certa. Do ni bezonas nur atendi.”
“Li estas praonklo de Fraŭlino Dorabella, ĉu ne?”
“Jes.”
“Ĉu oni ne preferos doni ĝin al juna Sinjoro Camperdine?”
“Neniele! Li volas palacon de episkopo.”
“Nek tamen al lia kuzo?”
“Tutne! Li neniam akceptus resti longatempe en unusama loko, ne tiu junulo. Ruliĝanta ŝtono li estas, vera strangulo. Certe oni aŭkcios ĝin post kiam la oldulo forpasis, kaj vi kaj mi devas zorgi ke ni havu sufiĉan monon.”
“He, rigardu lumon,” mi diras.
“Kie?”
“Nu, tie, en la malsupra fenestro apud la ĝardeno.”
Mi vidis ĝin tutklare, grandan palan lumon vagantan de fenestro al fenestro sur la teretaĝo, kaj poste sor en longa fenestro kiu ŝajnis desupri laŭ ŝtuparo, kaj rekomenci sur la supra etaĝo.
Jen unu fenestro brilis dumminute kaj poste nigriĝis, jen alia ekbrilis. Ĝi aspektis tre strange nekontenta, tiel vagante. Estas nenio pli kontentiga ol senmova lumo, sed flagranta lumo iranta tien-kaj-reen en nenio estas tristiga vidaĵo. Tiel ĝi agis dum longa tempo, kaj la frido plifortiĝis. Estis nenia sono. Ni staris tie kvazaŭ almozuloj antaŭ la enirejo, kaj la malkvieta lumo vagis en la mallumo. Subite ĝi estingiĝis.
“Ho, ĝi estingiĝis!” mi diras. “Ho ve, ho ve!”
“Pro kio la veoj?” diras Gideon.
“Mi volis ke ĝi senmoviĝu kaj restu en la fenestro, kaj elsendu kuraĝigan brilon,” mi diris. “Sed nun ĝi estingiĝis.”
Tre afliktis min ĝia estingiĝo, tial mi kunfrotis miajn frostitajn manojn, sed kial mi sentis tiom da doloro mi ne scias.
“Estis nur la dommastrino serĉanta siajn trikilojn, aŭ olda Camperdine serĉanta sian flar’bakujon. Kaj trovinte, ili estingis la lampon. Ja tre prudente.”
“Ne!” mi diris. “Ne! Estis amo, knabo, kiu volis senmoviĝi kaj brili. Sed la domo superfortis ĝin. La mallumo nun regas. La lumo estingiĝis.”
Kaj mi komencis plori, kio estis stulta ago. Sed Gideon ne tiom koleris kiel atendeble, ĉar li estis bonhumora pro la bovoj kaj la domo.
“Vi malsanas pro io,” li diris, “ĉar vi ne estas ploremulino, Pru. Venu nun al via vespermanĝo, kaj mi rakontos al vi ĉiujn miajn planojn. Mi havas multon por diri, ĉar tiu ulinaĉo Camperdine ŝanĝis por mi mian intencon, do mi devas diri al vi kaj la novajn kaj la antaŭajn planojn.”
Ni forturnis nin de la fermita enirejo, silentaj kiel ŝtonoj, kaj ni forlasis ĉiujn dudek kvar senlumajn fenestrojn, kaj la senlumajn arbojn sen plejeta venteto kuŝantajn en la vasteco de nokto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.