La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 6: “Selu viajn revojn antaŭ ol rajdi ilin.”

Tuj kiam mi finis melki – Gideon ankoraŭ diligente laboris en la paŝtejo – mi soriris kaj surmetis mian nigran veston, kaj mian tutkapan ĉapon. Mi neniam portis ĝin dumlabore, por malmultigi lavadon, kaj oni opiniis min preskaŭ pagano, ĉar mi preskaŭ ĉiam estis sen ĉapo kaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj, irante nudpiede aŭ portante lignajn ŝuojn. Gideon kapablis tre bone ĉizi lignajn ŝuojn, kaj ili elstare taŭgis por tia malpuriga laboro kian mi faris. Krome mi faris por mi robon el sakŝtofo, kiu atingis la genuojn, portatan dum mi purigis la brutejojn. Mi scias ke ĉiuj nomis min la grenejporda sovaĝulino de Sarn. Sed memorante la estontan belan domon en Lullingford, kaj la florumitajn vestojn kaj la damaskajn kurtenojn kaj la porcelanon, mia koro ne tro vundiĝis.

Tre plaĉis min mia ĉehejme ŝpinita robo kun transversa korsaĵo, kaj la nova tutkapa ĉapo ornamita per etaj volvaĵoj el silko, tre novmoda. Do mi faris buklojn en miaj haroj – unu ĉiuflanke kaj du ĉedorse, pendantajn ĝistalie.

Mi estis kontenta, pensante ke ni akiros kuracplantojn por beligi min kia feino. Dummelke mi pripensis tion, kaj dum mi purigis la stalojn, kaj dum mi frotlavis la ŝtonan plankon de la kuirejo.

Patrino plendetis, informite ke mi iros al Plash, ĉar ŝi estis mizera kaj melankolia pro restado en la ombro de morto. Ŝi tiom kutimis trankviligadi kolereman viron ke ŝi sentis sin nun tiel malkvieta kiel oni sentas sin fininte la trikadon de la dua ŝtrumpo el paro. Ŝi sidadis sen sono en angulo apud la kameno, kaj aŭdeblis netruda ŝpinrada zumado, simila al tiu de eta mortobirdo. Subite ŝi ĉesis ŝpini, kaj kunfrotis siajn manojn, kiuj ĉiam pensigis min pri la manetoj de talpo kaptita, levitaj al Dio. Kaj ŝi diris “Dimanĉon antaŭ semajno li ne havis lardon por sia vespermanĝo! Dimanĉon antaŭ du semajnoj ne bongustis al li la pastobuloj, kaj nesurprize, ĉar ili estis terure aĉgustaj, Pru. Dufoje mi troboligis liajn ovojn dum tiu lasta semajno, kaj la nova kitelo, Pru – ”

Post tio ŝi ploradis.

“Mi prokristis kaj prokrastis ĝin, Pru, tiel ke li mortis antaŭ ol ĝi estis preta. Ho mia kara, se mi pensas pri tio! Mankis nur la ŝultropecoj kaj la manumoj, kun ili ĝi estus la plej bona kitelo kiun mi faris dum mia tuta vivo. Sed mi prokristis kaj prokrastis, kaj li ne plu povis atendi. Li aŭdis la fortegan voĉon, infano, vokantan inter la tieaj ulumoj, kaj li ne povis atendi sian kitelon, povranimo. Mia tuta kudrado estis vana.”

“Nu, Patrino, finu ĝin por Gideon” mi diris. “Ĝi bone taŭgos por Gideon, ĉar li estas bele granda, kvankam malpli larĝa ol Patro. Sed li plilarĝiĝos. Je lia dek-oka naskiĝtago, mi ne dubas ke ĝi tre bone sidos sur li. Sekve rapidu.”

“Nu,” ŝi diris, “nu, tio sencoplenas, infano. Li transprenis la pekon, por porti ĝin dum la tuta vivo. Kitelon li havos.”

Ŝi venigis la pordimanĉan jakon de Gideon, kaj prenis la kitelon el la komoda tirkesto por mezuri ĝin.

Mi preĝis ke la grandeco estu sufiĉa por kontentigi ŝin. Kaj tiel estis, kaj ŝi retrankviliĝis, kaj rekomencis labori, zumante kiel eta mortobirdo.

Sed ne longe. Ŝi ripete alrigardis min, dum mi surmetis gantojn, kaj diris – “La bukloj estas ja belaj, Pru.” Kaj poste: “Vi havas tre plaĉforman korpon, infano.”

Kaj post nur minuto ŝi kliniĝis super la ŝpinradon kaj eligis la konatan lacan plendadon – “Ĉu mi devigis leporon transiri mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”

“Aj, Patrino, Patrino!” Mi petegis ŝin, “ĉesu plori pro kio ne estas malfarebla. Mi ne povas elteni vian ploradon, kara. Patrino! Atentu! Al mi tute ne gravas. Baj, baj, mia ŝafideto!” (Tiel mi nomadis ŝin, ĉar ŝi ŝajnis tre eta kaj perdita). “Baj, ne mornu pri tio. Aŭskultu kion mi diras! Al mi estas tutegale ĉu mi havas leporlipon aŭ ne!” Dirinte tion mi kuris el la domo kaj tra la barpordon kaj laŭ la arbarpado, ploregante.

Mi ploris tiom laŭte ke flugiloj ekzumis ĉiuflanke de mi, kaj fore en valeto kuniklo aŭdis min, kaj ekstaris meze de la vojo kiel Kristano, levinte unu braketon tutsame kiel Pastro donanta benon. Sed estis damno kion donis al mi lia kuzo, la leporo.

Mi demandis al mi kial ĝi faris al mi tiun damnon. Ĉu pro propra volo kaj deziro, aŭ ĉu pelis ĝin Diablo? Ĉu Dio domaĝis cedi al mi edzon kaj lulilon el junkoj, kaj tial Li kaŭzis ĝin? En postaj jaroj, ja ofte ŝajnis strange ke mi devis penegi labortagojn kaj dimanĉojn por enspezi sufiĉon por ĝustigi kion malĝustigis stulta leporo. Kaj mi sciis ke multe kostos kuraci leporlipon. Estis ia amara ridaĉo kiam mi pripensis tion. Ĝi enmensigis la nigretajn aŭtunajn vesperojn, kiam tetroj eksoras el la maldolĉa marĉo kaj flugas inter velkintaj erikoj kaj la frosta ĉielo, kaj ridas.

Senkompataj olduloj ridas tiel pro la falo de malamiko. Kaj la bonulinoj de la urbo, pufaj pro rigidaj florumitaj silkvestoj kaj beboj pie koncipitaj, tiel ridis malantaŭ siaj ventumiloj kiam ili iris vizite al prizono por rigardi la vipiĝon de bela putino. Kun tia amaro ridus viro mortanta pro vundo suferita en batalo por la reĝo, se iu enirus dum la Pastro laŭtlegas la preĝon por mortantoj, kaj proklamus “La Reĝo donas al vi graflandon, kaj sendas al vi inviton al sia palaco.”

Aĥ! Tiumaniere ridas tetroj, kaj tiumaniere mi ridis en tiuj tagoj. Sed nun mi sidas tie ĉi inter la kameno kaj la fenestro, teo infuziĝas por iu kiu venos hejmon antaŭ noktiĝo, kaj la nuboj staras sur la monto, kaj kiam mi ridas, mi ridas leĝerakore, simile al pego en printempo. Ĉiam li estas ridema, tiu pego, kaj ja elkore ridema. Li flugas en ulumon kaj ridas, ĉar ĝi estas tiom verda. Kaj li flugas en fraksenon, kaj ridas ĉar ĝi estas tiom nuda, kun nigraj burĝonoj nur kaj sen folioj. Kaj poste li flugas en kverkon, kaj ĝiskreve ridas vidante la junajn brunajn foliojn. Aĥ, la pego estas gaja ridanto, kaj lia ridado estas dolĉa kiel nukso sendifekta. Se ni povos tiel ridi ĉefine de longa vivo, ni ne vivis vane.

Sed tiuvespere mi ridis kiel la tetroj, kaj mia koro ribelis en mi.

Tamen mi ne povis ne esti kontenta pensante pri la skribarto.

Ankaŭ min faris kontenta ke tio donos al mi ian potencon super Gideon, ĉar se li estos tro severa al Patrino kaj mi, mi povos esti iom nekomplezema pri skribado. Mi kuris laŭborde de la akvo, sentante min leĝera kaj senzorga en miaj plej bonaj sandalaj ŝuoj, pensante kiom mi laboros por akiri substancon kiu beligos min kia feino, kaj ke poste baldaŭ venos amanto, kaj oni pendigos nuptanoncon en la kirko, kaj nelonge poste mi sidos en mia propra domejo kun piedo sur lulseĝo kaj kun bebo, dika kaj solena, sur mia genuo, pli bona ol ĉiuj famaj vaksaj pupoj el Francio, kiujn mi neniam vidis, sed treege volis.

Min kontentigis vidi la fulikojn naĝantajn kun aro da fulikidoj malantaŭ si, tutkvazaŭ kunligitaj per ŝnuro. Kaj mi ridis vidante la ardeon kiu havis edzinon kaj neston tie, starantan trans la akvo ĝisgenue inter la nimfeoj tutkvazaŭ muta. En postaj tagoj mi vidis Gideonon aspekti ĝuste tiel, ja ofte, kiam li emis paroli al Jancis kaj ne povis enmensigi eĉ unu vorton, aŭ kiam li surmetis sian plej bonan kravaton kaj ne povis aranĝi ĝin kontentige, rigardante per spegulo aĉetita per la mono el la dua lantondado, vidinte Jancison en la rozkolora lumo.

Mi renkontis Jancison antaŭ ol mi atingis Ŝtonan Domon. Ŝi hejmenpelis la bovojn, ĉar oni mendis ilin por foiro kaj oni venos frumatene por ilin preni. Inter la du blankaj brutoj, kun unu mano sur ĉiu, kun la tutora hararo brilanta, kaj vizaĝo kia blanka rozo, ŝi aspektis kiel fantomo de belulino mortinta antaŭ longa tempo kaj kiu revenas ĉiun somermezon kaj fuĝas je la kokokrio.

“O!” ŝi diris, “vi akiris buklojn, Pru. Ĉu mi havu buklojn por Sarn-Foiro?”

“Kiel vin plaĉas,” mi respondis tre abrupte. Ĉar ŝi estis bela jam sen bukloj, kaj ŝia buŝo pli rozeca ol iam antaŭe. Mi pensis pri kiel imponaj aspektos tiuj bukloj pendantaj kvazaŭ maturaj flavaj grapoloj da blankaj riboj dense ariĝintaj sur branĉo, kaj jen ŝi diros “O!” kaj la knaboj volos kisi ŝin.

Kiam ŝi jam enŝlosis la brutojn, ni eniris la domon. “Sinjoro Beguildy!” mi kriis, “mi volas ke vi lernigu min legi kaj skribi kaj sumigi kaj ĉion, kion vi scias. Mi pagos vin per laboro. Gideon kaj mi riĉiĝos, kaj ni aĉetos domon en Lullingford kaj ni havos geservistojn kaj florumitajn robojn por mi kaj porcelanaĵojn – ”

Beguildy rigardis min de super la rando de granda medokruĉo.

“Selu viajn revojn antaŭ ol rajdi ilin, knabino,” li diris.

“Kion vi celdiras, Sinjoro Beguildy?”

“La respondo estas sub via ĉapo,” diras li. “Se mi ja lernigos vin, okazu nenia displuado[17], estu sen demandoj kaj sen respondoj. Mi diras diraĵon, sed vi devas trovi la signifon. Nu, revenu al mi unu semajnon post hodiaŭ kaj diru al mi kion mi celis, kaj tiam por regaleti vin mi montros al vi la botelon en kiu estas la olda Skviro, olda Camperdine, la praavo de la nuna, kiu revenis tiel verve dum ĉiu Rikolto-Festo kaj plengorĝe elbuŝigis fikanton ie supre en la ĥorejo, sed neniu povis vidi lin, do neniu povis kapti lin.”

“Escepte de vi.”

Beguildy ridetis. Li havis tre lante larĝiĝantan rideton, kiu venis kvazaŭ ringa ondo sur akvo, kaj restis longatempe.

“Jes, escepte de mi. Mi ja ĝuste kaptis lin.”

“Kiumaniere?”

“Se mi dirus al vi, Pru Sarn, vi scius tikiom[18] mi.”

“Sed nur diru kiel vi enboteligis lin!”

“Mia Dio! Vi forgesis la interkonsenton. Neniaj demandoj.” Li levis martelon kaj frapadis la vicon da silikoj, estigante melodieton. Je tio eniris Sinjorino Beguildy, samkiel dancistino en foiro kiam oni ektamburas. Ŝi havis trutojn en korbo kaj paron da kokoj preparotaj por la Festo kien iros la bovoj. Ŝi portis malnovan botelverdan ĉapelon de Beguildy, tre altan kian tiutempe amis vojrabistaj moŝtoj, kaj ĝi aspektis tre ekstravaganca sur ŝiaj bukletaj grizaj haroj.

“Ĉu vi aŭdis diri?” ŝi diris al mi.

Ŝi havis basan solenan voĉon, kaj ĉar ŝi estis tro okupata por paroli ofte, ĉio dirita de ŝi ŝajnis tre grava, kvazaŭ dirita de la Vilaĝanoncisto staranta sur la ŝtuparo de la bazaro en sia pasamenta palto.

“Mi aŭdis ke Diablo mortis,” diris Beguildy, “sed tio ne veras, ĉar mi renkontis lin hieraŭ, kaj tre elegantparola li ja estis, kaj tre plaĉas al li havi vian Patron kiel kunulon, Pru.”

“Ĉesigu viajn sensencaĵojn,” diris Sinjorino Beguildy tirante plumojn el la kokoj po manplenojn tiel ke estis kvazaŭ neĝoŝtormo enĉambre. “Ĉu vi aŭdis diri, Pru, ke povra Johano Teksisto forvagis enarbare dum la senluna nokto hieraŭ, kaj ekdroniĝis en Blackmere? Povranimo, ja morto estas tre infekta.”

“Sed estis nur unu horo antaŭ mateniĝo kiam li foriris,” mi diris.

“Tempo sufiĉa, tempo sufiĉa. Estas obskure kiel en Egiptio[19], tie enarbare.”

“Kiu anstataŭos lin?”

“Oni diras ke lia nevo metilernas. Sed li restos kontraktita metilernanto dum ankoraŭ unu jaro aŭ du. Ili devos kontentiĝi per dungito, mi supozas.”

“Kaj estus pli bone, treege pli,” elkriis Sinjorino Beguildy, “se vi farus tian laboron.”

Ŝi prenis stangon el la fajrejo kaj lerte forbruligis la lanugon restantan sur la koko, kvazaŭ ĝi estus Beguildy.

“Virino, min okupas pli gravaj pensoj ol teksi vestaĉojn por kovri mortantan korpon. Ĉu mi ne kaptas animojn kvazaŭ kuniklojn kaj malebligas ke ili ĝenu la vivojn de homoj? Ĉu mi ne povas beni kaj la beno efikas, kaj damni kaj la damno efikas? Ĉu mi ne povas kuraci verukojn kaj kokluŝon kaj nekapablon naski kaj reŭmamismon kaj antaŭdiri la estontecon kaj trovi akvon eĉ kiam ĝi estas profunde entere? Ĉu kokoj benitaj de mi ne venkas ĉiujn aliajn en batalo? Aĥ, kaj se mi dezirus, mi povus fari vaksan figuron de ĉiu homo en la paroĥo kaj forkonsumi ilin, vakson, homojn, kaj ĉion. Ĉu mi ne povas fari ĉi ĉion, virino?”

“Laŭ via diro, mia kara.”

Sinjorino Beguildy ĝustigis la kokokrurojn, kaj trapikis ilin per stangeto, por ĉion firme ligi.

Vidante ke la Sorĉisto tre koleriĝas, mi diris al lia edzino ke mi estos lia lernanto, kaj ke li lernigos min literumi kaj skribi.

“Ĉu via kapaĵo eltenos tion, infano?” ŝi demandis. Ĉar ŝi ĉiam opiniis, samkiel multaj homoj, ke se iel misas la ekstera aspekto de homo, nepre misas ankaŭ la menso. Laŭ tiu juĝmaniero, Jancis, kiu estis tiel sensprita ke ofte ŝi ŝajnis preskaŭ tute simpla, estus tre inteligenta virino.

“Jes. La kapaĵo de Pru sufiĉe kapablas,” diris Beguildy.

“Kvankam mi opinias ke estas tro da demandoj en ĝi. Sed el ŝi fariĝos bona lernanto, ja el Pru. Ni komencos post hodiaŭ unu semajnon, Pru. Jancis, vi venigu la tigaron kaj balaetu mian ĉambron. Arigu la du-tri librojn, havigu al mi kelkajn skriboplumojn, kaj tre atente traktu ĉiujn miajn botelojn, ĉar vi ne povas scii kiuj estas en ili. Ni ne volas hantadon ĉi tie. Kaj, jes, estos bone forigi tiujn bufojn el malantaŭ la ŝranko, ĉar ili ĉiuj jam mortis.”

“Pru,” diris Jancis kiam mi eliris, “se vi instruos min fari tiajn buklojn, mi diros al vi kion signifas tiu enigmamaĉo[20] de Patro. Mi scias, ĉar li re- kaj re- diras ĝin, kaj mi aŭdis lin diri la respondon.”

“Mi volvadas ilin ĉirkaŭ la fajrostangeton, mia kara,” mi diris.

“Ne tro varman, kaj bone purigu ĝin antaŭe. Sed vi ne bezonas diri al mi la respondon al la enigmamaĉo, ĉar mi preferas mem elpensi ĝin.”

Roso pluvis sur mian robon dum mi preterpasis la arbustojn de sovaĝaj rozoj ĉe la ligna barpordo, verŝiĝante el la florokoroj. Estis tiel kviete ke mi povis aŭdi ŝafojn mordi herbojn trans la angulo de la lago en la bieno, kaj fiŝojn alsurfaci en la mezo, kaj akvon plaŭdi kontraŭ grandajn rigidajn junkofoliojn.

Mi sentis min dama, promenante en miaj plej bonaj vestoj dum labortago. Ne ofte mi povis liberiĝi de laboro, kaj ekde nun estos multe malpli ofte. Do min ĝojigis ke Gideon volas ke mi estu studanto, ĉar unufoje ĉiun semajnon mi estos libera dum posttagmezo kaj vespero.

Kiam alvenis venteto, la folioj sorbis silenton kiel langoj de trinkantaj bestetoj. Surĉiele troviĝis nuboj similaj al la punto sur la edziniĝa robo de Patrino, kaj la sobanta luno tiel verda kiel juna fagfolio. Kaj sub la polurita akvo troviĝis alia luno, ne tutsame brila, kaj aliaj nuboj, ne tutsame puntaj, kaj ombro de spajro tre pala kaj fantoma, montranta nin trans la akvon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.