La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

LIBRO DU

ĈAPITRO 1: Rajdo al la foiro

Rakontante ĉi tion mi ne multe atentas tempon. Ĉar kion signifas tempo al koro premata? Nenion. Ĉu nuptonto, malsatinta je sia amatino jam dum longa tempo, aŭskultas la voĉon de la gardisto krisciiganta la rapidan pason de la horoj? Ĉu al kiu mortas dum matena krepusko gravas la horo kiam leviĝos la suno, kiu leviĝos ne por li? Kaj kiam ni povruloj rezistas la tutan potencon de ekzisto, strebante atingi nian pacon, aŭ kion ni supozas nia paco, kiam ni estas konfuzataj kiel turmentata bruto en la taŭrareno, tiam ni forgesas tempon. Tiel kvar jaroj pasis, kaj kvankam multo okazis en la ekstera mondo, nenio okazis al ni.

Onidiroj venis pri transmaraj bataloj kaj maltrankvilo en la hejmlando. Francoj iris al Rusio kaj neniam revenis, escepte de kelkaj.

Fine, unu oran vesperon someran, venis rajdanto ŝvitkovrita por anonci grandan venkon ĉe Waterloo. Sed plej plaĉa al Gideon estis informo veninta dum la sama jaro, pri imposto sur grenoj.

“Venigu al mi kruĉon da biero, Pru,” li kriis kiam li alhejmiĝis el la foiro kaj sciigis min. “Jen la plej bona informo iam ricevita. Ni riĉos post du-tri jaroj. Ni pergrene semu pli da tero. Mi ja kredis ke greno neniam malprofitigos, sed mi ne atendis ion ĉi tian. Kiam Callard venis al mia budo kun la informo, rido superfortis min.

‘Domne!’ mi diris. ‘Kion?’ mi diris. ‘Devigi la fremdulojn pagi pro porti siajn grenojn al ni?’ ‘Jes, jen la esenco,’ diras Callard. ‘Kaj tio rarigos ĝin, komprenu, kaj tio karigos ĝin, komprenu!’ ‘Nu, kamarado, jam delonge mi esperas tion,’ mi diras. ‘Sed mi tute ne kredis ke ili faros’. Kaj kion, laŭ cia supozo, mi faris, Pru? Ek mi invitis lin al Kruĉo da Cidro kaj regalis al li drinkaĵon! Vi povas do kompreni kiom surprizita mi estis. Kaj nun ni nur bezonas antaŭenigi plugilon, ni ambaŭ.”

Do ni devos vivi pli strebe ol dum la kvar ĵusaj jaroj, kiam ni sklavadis de sunleviĝo ĝis noktiĝo, kaj ankaŭ dumnokte, per vaga lumo de lanterno. Por mi tio ne estus konsterna, se ne estus nur por mono, se mi povus iom plibeligi la domon, kaj se Gideon fiere plibonigus la bienon. Sed estis nenio tia. Nur ŝparado kaj spitado por premi monon el la bieno kaj forkuri.

Mi kreskis maldika kaj alta kiel stango al kiu oni ligas ŝnuron por sekigi vestojn, kaj Patrino montris ankaŭ pri tio pojnotordan nervozecon. Ĉar ŝi mem estis malalta, kaj ankaŭ Sinjorino Beguildy kaj Jancis kaj la plejparto de la tieaj virinoj, ŝajnis al Patrino ke virino devas esti malalta. Tial, kiam mi ade kreskis kaj kreskis sed restis tre svelta (ĉar ja pro tioma laboro kaj nemulta tempo por manĝi, ĉiu fariĝus svelta) ŝi diris ke mi similas poplon en nemaldensigita arbustaro aŭ trograndan junkon en lago, kaj mi kutimiĝis honti same pro mia grandeco kiel pro la alia problemo ĝis – sed mi ne tro antaŭensaltu en la rakonto.

Gideon surportis sian kitelon kaj aspektis ja bela en ĝi. Li nun aĝis du-kaj-dudek jarojn, plenkreska viro, tre plaĉaspekta, kun larĝaj ŝultroj, solida, bonforma figuro. Dum lia korpo plifirmiĝis, lia menso samritme plifirmiĝis, pli dura ol dektaga glacio. Li ne emis okulumi knabinojn ĉe la foiro, kvankam multaj rigardis lin.

Kaj iun fojon ĉefoire kiam li portis la bluan palton de Patro kun latunaj butonoj, la filino de Skviro Camperdine (ne la skviro en la botelo sed ties pranepo) preterrajdis lian budon, kaj alridetis lin.

Sed Gideon nur ridis kiam mi pridemandis lin, kaj li frotis sian mentonon, kaj rigardis min singarde. Tute ekster dubo li estis tre bela viro, kaj ŝajnis al mi ke estas nejuste ke mi, kaj ne Gideon, naskiĝis post kiam leporo rigardis Patrinon. Ĉar Gideon povus kreskigi kion oni nomas mustaŝjo[22] kaj aspektus tute bela kaj neniu scius ke li havus leporlipon. Sed ĉe mi ĝi estis nekaŝebla.

La bieno sufiĉe bone statis. Ni havis grandan ŝafaron, tiel ke la tondado daŭris pli ol semajnon. Ni havis porkaron kiu laborigis Patrinon konstante dum glanoj haveblis, ŝi prizorgis ilin en la kverkarbaro. En porpaŝta kampo apud la fruktarbaro kreskis tritiko, sed ni ne profitis ĝin dum la unua jaro, ĉar la tritiko sprosaĉis ambaŭfine de la spikoj, pro tre malseka sezono.

Sufiĉa mono estis ŝparita por aĉeti du bovojn por plugado kaj aliaj malleĝeraj laboroj sur la bieno. Estante iom eksmodaj, ili ne kostis multe. Gideon diris ke kiam li iros aĉeti ilin mi rajtos kuniri kaj helpi peli ilin hejmon. Kaj mi povos rigardi la montrofenestrojn de la butikoj dum li marĉandados pri la bestoj, kaj poste ni povos rigardi la domon kiun li elkore deziras aĉeti kiam oni vendos ĝin.

Sed Patrino devas ne scii pri la domo, por ke ŝi ne babilu al aliaj.

“Kaj se ili supozus ke mi pripensas ion tian, ili malmultigus miajn prezojn kaj duobligus la siajn, kaj kiel ni status tiam?” diris Gideon.

Sendube vi jam divenis ke mi antaŭĝuis plezurigi min, ĉar mi preskaŭ neniam estis for de Sarn ekde la morto de Patro, kaj Lullingford ĉiam ŝajnis al mi grandioza loko.

Mi estis en la grenkampo, postrikoltante, kiam Gideon diris tion, li ĵus revenis de la foiro, transpaŝinte la kampon en la lasta vesperlumo; kaj la ombroj de li kaj de Bendigo etendiĝis trans la herbojn ekde la fora barilo ĝis la fruktarbaro dum mi rigardis ilin veni.

“Sed kiel mi iros?” mi demandis. “Pro la ŝarĝokorboj mi ne povos sidi sur postkuseno.”

“Se vi postrikoltos iom pli, mi luos la poneon de l’ muelejo kiam mi venontfoje alportos grenon por muelado. Ĉu vi iros al Plash por leciono morgaŭ?”

“Jes.”

“Revenigu la bestojn el tie, do, kaj mi iros kun greno sabate.”

“Sed mi jam elrikoltis ĝis apenaŭ spiko restas en ĉi tiu kampo aŭ la alia,” mi diris.

“Petu Beguildyn permesi postrikolti la lian. Mi vidis lin forporti sian grenon.”

“Sed Jancis kaj Sinjorino Beguildy – ”

“Vi ja bone scias ke Jancis estas tro ĝismedole pigra por levi eĉ unu spikon. Kvankam ŝi tre plaĉas al mi, kaj kiam temas pri beleco – ”

Li ekstaris senmove, kun mano sur la kolo de Bendigo, rigardante al kie Plash brilis kiel hela mielo en la longa lumo, revante.

Nur malofte Gideon sidis senmove, kaj tre malofte li permesis sin pensi pri io alia ol enspezoj. Sed la nomo Jancis ofte trankviligis lin, kaj kiam li eksilentis li pensigis min pri entranciĝinto kiun oni iam venigis al Beguildy por veko. Kaj li memorigis al mi meditantan somerarbon dum senventa tago, enpensiĝintan super akvo. Li similis al la tutjare revanta taksuso ĉe la ĉerkopordo, kaŝanta siajn revojn samkiel siajn ruĝajn fruktojn sub branĉoj. Gideon komencis enreviĝi tiel jam ekde kiam li vidis Jancison sub la rozkolora lumo. Kelkfoje li murmuris “Ne, ne!” kaj movis la ŝultrojn kvazaŭ for de ŝarĝo, kaj vigligis sin, kaj pelis eĉ pli ol antaŭe. Ĉar Gideon estis tre pelema homo, kaj la proprajn familianojn li peladis. Ŝajnis al mi domaĝe ke tiu juna viro estas rigideca, kaj ne spertas plezurojn, ĉar mi multe amis Gideonon. Mi bone sciis kien li iradas dimanĉe, kiam li demetis la kitelon kaj surmetis botelbluan palton. Li ĉeeestis multe pli regule en Plash ol en la kirko. La rozkolora lumo komencis ĉi tion, sed verŝajne estus same eĉ sen tio. Sinjorino Beguildy diris al mi ke li kutimis veni kaj frapi ĉeporde, kaj Jancis kuris al la pordo en sia plej bona robo kun rubando aŭ floro enhare, kaj alterne ruĝiĝis kaj blankiĝis. Kaj mi mem vidis ankaŭ, kiam ŝi venis al nia domo, kiel ŝi anhelis malantaŭ sia poŝtuko, kaj mi demandis min kial. Ĉar por mi Gideon estis nur Gideon, sed por ŝi li estis fajro kaj tempesto kaj printempo mem, kaj lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de potenca Dio.

Li kutime eniris senvorte, laŭ Sinjorino Beguildy, kaj sidiĝis, kaj Beguildy mienis amare, ne volante ke Jancis edziniĝu. Li mienis el la angulo plej proksima al la kameno, ĉar li multe suferis pro frido, loĝante en tre malseka domo kaj estante homo neelirema. Kaj Gideon responde mienis amare.

Jancis ruĝiĝis kaj tremadis ĉe la ŝpinrado, kaj ripete flankenrigardis Gideonon kvazaŭ regolo. Kaj Sinjorino Beguildy alprenis mienon silike rigidan, kaj komencis plani elirigi sian edzon el la kuirejo. Al ŝi tre plaĉis rigardi iom da amumado, ĉar al ŝi mankis pripensindaj diskutaĵoj. Ŝi krome volis fariĝi avinjo. Ŝi do pretis fari kion ajn, por elirigi Beguildyn el la ĉambro. Unu fojon, kiam Gideon pli ol kutime mienadis, ĉar li forte deziris kisi Jancison, ĉar ŝi surhavis ian novan rubandon aŭ mi-ne-scias-kion, kaj kiam Sinjorino Beguildy jam alvokis sian edzon kaj revenis por kvereli lin, kaj reeliris kaj vokis lin, sed li plu sidadis kvazaŭ koboldo en ombroj de fajro, ŝi eĉ ekbruligis la tegmenton de la grenejo. Jes ja, tion ŝi faris! Ŝi estis tre fortkaraktera virino. Kaj ŝi devigis la povran edzon, kiu malemis fari ian ajn permanan laboron, kuradi tien kaj reen kun siteloj tutvespere. Kiam li preskaŭ estingis en unu loko, ŝi ekbruligis en alia dum li ĉerpis akvon el la lago.

“Mi zorgis ke la siliko kaj tindro restu vere varmegaj, mia kara,” ŝi diris al mi. Kaj ŝi ridegis! Mi neniam vidis virinon ridi pli senbride pri propra faro ol ŝi pri tio. Ŝi diris ke ŝi gvatadis tra fenestron, nur por instigi sin, kaj ŝi povis vidi tra la travideblajn partojn inter la botelvitreroj ke ili sidas unu apud alia sur la kanapo.

“Tute ĝuste kaj celinde!” ŝi diras, kaj kuras reen al sia laboro.

Alian fojon ŝi liberigis porkinon, kaj ĝi kuris rekte en nian kverkarbaron, pro ke ŝi paŝtadis ĝin tie jam pli frue. Beguildy amis lardon, kaj porkino certigis pri multaj lardodonaj porkidoj, do pro timo ke ŝi endanĝeriĝos, li bastonenmane sekvis ŝin, multe sakrante. Post kelka tempo li eksuspektemis, ĉar ĉiu katastrofeto trafinta lin, trafis dimanĉe, kaj li ŝatis la ripoztagon, kvankam li ja estis pagano. Do li diris al Gideon: “Vi ne alportas bonan sorton. Kiam vi venas, damaĝo pretiĝas. Forrestu.”

Do li devis ne plu viziti! Poste li logadis Jancison en la arbaron, kaj mi vidis ilin iri laŭ la ombra vojeto, ne gravis ĉu dumpluve aŭ dumfroste, ŝi kun vizaĝo brilanta kiel blanka rozo, kaj li rigardanta ŝin ameme, kaj kolera pri sia amemo. Dum ili estis enarbare, Sinjorino Beguildy ĉiam tiom interesiĝis pri la boteloj de la sorĉisto kun fantomoj ene (laŭ li) ke li apenaŭ povis respondi al ĉiuj ŝiaj demandoj. Kaj ŝi ĉiam donis al li tian manĝon ke ĝi daŭris preskaŭ ĝis malfrue en la vespero. Tamen li eksciiĝis. Li scivolis pri kial subite Jancis inklinas tiom al T ivvy, ĉar laŭ ŝi ŝi vizitadas Tivvyn. Kaj ĉar li ne povis demandi al Sakristiano, pro ilia intermalamego, li sekvis ŝin unu vesperon, sekrete. Kaj kiam ŝi reestis enhejme, li vipis ŝin tiom ke ŝiaj okuloj estis ruĝaj dum semajnoj poste, kaj ŝi kuris al Gideon tramalsekiĝinte per larmoj.

Li furioziĝis kontraŭ Beguildy, kaj li diris al Jancis ke li volas nupti kun ŝi, sed nur kiam li jam estos riĉa. Ĉar kiel li povus sukcesi, li diris, kun tiom senka-pabla Jancis alkroĉiĝinta al li, kaj kun tribo da infanoj, verŝajne. Sed li estis mishumora kaj maltrankvila, ĉar li malofte povis viziti Jancison, pro la viglemo de Beguildy. Mi pensis ke eble la plano montri al mi la domon kiun li deziris celis konsoli lin kaj plifortigi lian volon, ĉar li timis rezignacii. Efektive li ja volis rezignacii, sciu, ĉar li kore deziris Jancison, sed li estis nefleksebla, kaj pro sia nefleksebleco li ne povis permesi al si rezignacii, malgraŭ ĉiuj tentoj.

Montriĝis ke ni ne povos pruntepreni la poneon de la muelisto ĝis post pli ol kelkaj semajnoj, ĉar ĝi lamiĝis. Do la rikolto jam estis antaŭ longe finita, vintro venis, kaj Kristnasko proksimiĝis, kiam ili sendis mesaĝon ke ni povos prunti ĝin por la Kristnaska bazaro, ĉar ili ĵus aĉetis oldan ĉevalon de la Lullingford – kaj – Silverton – diliĝenc – kompanio, kaj ili mem uzos tiun por veturi al la bazaro.

Mi diru ke al mi tre plaĉis la eblo ekskursi, kaj tre maltrankvile mi atentis la veteron, ĉar minacis neĝi.

Mi ellitiĝis je la kvara horo bazarmatene, ordigis la domon por Patrino kaj kunigis ĉion por la bazaro. Da ovoj kaj preparitaj kortobirdoj ni havis multe, kaj da legomoj kaj pomoj kaj iom da butero. Dum mi poluris pomojn en la mansardo, trankvilo eniris min, samkiel ĉiam en tiu loko, ekde tiam pri kiam mi jam rakontis.

Dum la junkolumo flagris en la frida aero, kaj musoj forfuĝis, mi staris ĉe la aperta fenestro kiu estis kvazaŭ oblongo el nigra papero. Neniu sono envenis. Nenio ekstere moviĝis. Eĉ la lago jam glaciiĝis ĉerande, tiel ke la anasoj devis glitkuri ĉiumatene antaŭ ol atingi akvon. La mondo estis penetre kvieta preskaŭ kiel voĉo ekkrianta. Ja ŝajnis al mi ke kiam la mondo estis tiel kvieta, estis kvazaŭ oni apudestas iun kiu onin tre bone konas, aĥ! kvazaŭ apud amata konato.

Malsupre en la senluma grenejo la koko kriis, feble kaj dolĉe, kaj al mi ĝi ne sonis kiel surtera birdo; sed eble mi sentis tiel ĉar mi estis en la mansardo, kie ĉio estis ĉiam nova. Al vi eble ŝajnas strange ke virino kia mi pensas tiaĵojn, ĉar mi ĉiam laboris permane, je humilaj krudaj taskoj, kaj vi atendus tiajn pensojn inter delikataj damoj sidiĝintaj por brodi. Sed mi estis tre soleca, kaj havis multegan tempon por pensado, kaj pro tio kaj la perlibra instruo kiun mi ricevadis, ĉiaj pensoj kreskis en mia menso, kvazaŭ florantaj junkoj kaj neforgesuminoj florantaj en malfekunda marĉo, kiu havis nenion alian. Kaj mi tute ne povas kredi ke tio multe malutilis, ĉar la pensoj malofte venis al mi ekster la mansardo, kaj ili neniam revigis min dum mia laboro.

Do nun, aŭdinte la klaran sonon de nia koko bonveniganta la tagiĝon, kiu tamen estis pli ol du horojn for, mi sobkuris rapida kiel estingiĝo de lanterno, por prepari matenmanĝon. Kiam Gideon envenis, ĝi estis jam preta, kaj granda fajro brulegis, ĉar neniam mankis al ni ligno ĉe Sarn, pro kio oni devis esti dankema ĉar en tiu tempo multaj malriĉaj familioj en Anglio devis kungregiĝi ses aŭ sep en unu dometo por boligi sian akvon super unu fajro. Mi estis ĉiam dankema pro nia abunda ligno, kiu kostis neniom, nek okupis Gideonon tro, ĉar se mi bruligis pli ol li hakis ja mi povis mem haki ĝin.

Ni estis treege komfortaj, sidante en gaja fajrolumo dum ruĝardo briladis sur la ardezojn kaj fajencaĵojn kaj ŝpinradojn en la angulo. Plaĉis al mi ke Patrino ne restos soleca, ĉar mi petis Tivvyn veni por resti kun ŝi, ĉar mi neniam povis esti feliĉa se amato estis soleca aŭ morna. Skuante la tablotukon ekster la pordo post la taglumiĝo, mi vidis ŝian ruĝan mantelon veni sub ombraj arboj; ĉar pro ke Tivvy neniam faris nek pensis ion ajn, direblas ke ŝia tempo estis tute libera, sekve ŝi tardis por nenio.

Gideon jam kombis Bendigon kaj la poneon de la muelisto dumnokte, do ĉar ĉio estis preta kaj la suno ĵus leviĝis, ni ekiris.

La tuta lago estis plena de ruĝaj lumoj, kvazaŭ nia bieno brulus, kaj reflektiĝus enakve. La nigraj pinoj staris kun brakoj etenditaj, gutantaj prujnon, tute blankaj, tiel ke la pintoj de la kliniĝantaj branĉoj similis fingrojn levitajn el sapŝaŭmo. La korvoj estis tre kontentaj, grakante softe kaj agrable, kvazaŭ sciante ke matenmanĝo estos preta tuj kiam degelos iom niaj plugitaj kampoj, kaj en la stakejo sonis granda murmurado de sturnoj.

“Reportu al mi bazaraĵon!” krias Tivvy de trans la akvo.

Gideon mienis malagrable, kaj mi sciis ke la sola bazaraĵo kiun li intencis reporti estos por Jancis. Do mi kriis – “Mi ja. Kio ĝi estu?”

“Peco de ĉerizkolora silko por ligi miajn harojn,” ŝi krias. Ĉar kvankam ŝi estis plejparte malsaĝa, ŝi sciis tre bone ke ŝi havas belajn buklojn, helbrunajn kaj densajn. Ŝi ĉiam flirtigis tiujn kiam Gideon ĉeestis, kaj profitis ĉiun okazon por mallaŭdi Beguildyn, kvankam ŝi ne aŭdacis paroli kontraŭ Jancis pro timo ke Gideon ekflamos. Sed ŝi estis sufiĉe lerta pri tio, ĝuste kiel stulta knabino enamiĝinta, kaj ŝi ĉiam kapablis supozigi ke estas tre malinde kaj malkonvene ami filinaĉon de sorĉisto, kaj ke estas grandioze ami sakristianfilinon, kies paĉjo povas eldiri bibliaĵojn samrapide kiel la sorĉisto povas eldiri sorĉojn.

Estis bonega mateno, herboj kraketis subpiede, kaj ĉirkaŭflugis erikejbirdoj, aparte fajfanasoj. Ni rajdis cele la montetojn. Aliflanke de la fora arbaro kaj la pretera sovaĝejo, kaj la plugitaj kampetoj ie kaj tie, kaj la frostitaj stoplejoj kie pedrikoj forkuris de la bruo de la trotado, videblis la montetoj, bluaj kiel violoj. Promesplenaj montetoj, laŭ mi. Okazis klakado en la bosko, kaj grego da palumboj sin levis kaj forflugis, la flugiloj brilbluis en la sunlumo, direkte al la samaj montetoj. Estis kvazaŭ io mirinda troviĝis tie, eble saniga puto, aŭ alia miraklaĵo, aŭ sanktulo kia en la antikva tempo.

Mi diris tion al Gideon, sed li rigardadis transŝultren al Plash kaj la longa spajro el blua fumo leviĝanta el Ŝtona Domo. Li komencis fajfi subspire, ĉar li neniam fajfis laŭte, eĉ kiam li plej ĝojis, sed ĉiam silentece kaj al siaj pensoj. Do mi ne plu parolis, kaj iom poste nia malnova vojo ĉesis, kaj ni eniris la ĉefvojon kie veturado estis malfacila, ĉar negrave kia ajn estis la vetero, la vojo farita de la Romianoj ebligis facilan veturadon, eĉ pli facilan ol laŭ la pagvojo. Iom poste ni preterpasis la muelejanojn kiuj veturadis sobre, kaj poste du-tri aliajn, kaj baldaŭ ni soriris monteton en la urbeton, kaj pluvioj ĉirkaŭkriadis per siaj vintraj voĉoj.

Do ni rajdis al Lullingford por rigardi revon. Ĉar la domo kiun ni vidos enteksiĝis en la vivorevon de Gideon. La domo mem, kaj ankaŭ ĝia signifo: la geservistoj, la baloj kaj bankedoj kun la nobeletaro ĉe Kruĉo da Cidro dum voĉdonperiodoj.

Kiam ni iradis tra vadejon ĉe malsupra parto de la urbo Gideon diris – “Ho ke Jancis estu rajdanta kun mi!”

“Nu tiel estos,” mi diris, “jam venontfoje. Kial ne ĉiufoje?”

“Pro Beguildy.”

“Ho, Beguildy! Mi haltigos lin per liaj propraj sorĉoj kaj magios lin per liaj propraj magiaĵoj,” mi diris, kaj mi ridis dum ni soriris mallarĝan straton, tiel ke kapoj aperis en fenestroj ie kaj tie por vidi kio okazas.

“Ĉit, knabin’!” diras Gideon. “Ridu softe. Ne kiel sovaĝa numenio.”

“Sed numenio estas bona kamarado, kaj pli agrablan voĉon mi malofte aŭdis, kaj plaĉas al mi via komplimento, knabo!”

Efektive plaĉis al mi la mondo kaj ĉio. Ĉar io Lullingforda ĉarmis min, kvazaŭ malsama vento blovis tie, kaj kvazaŭ la suno estis pli brila kaj la taglumo pli sekura. La kialon mi ne sciis. Ĝi estis trankvila loko, kvankam neniel tiom kvieta kiom nun. Oni foriras al urbegoj nuntempe, sed kiam mi estis juna oni kuniĝis de ĉirkaŭe trans mejlojn en la etajn bazarurbojn. Malgraŭ tio, ĝi estis kvieta, kaj tre trankvila, kvankam ne kiel silentis Sarn, kiu estis, kelkfoje, preskaŭ morteca. Estis unu plata strato de nigraj kaj blankaj domoj, kun duaj etaĝoj elstaraj, kaj gablitaj, kaj kun rondetaj butikfenestroj teretaĝe. Ili staris fone de etaj ĝardenoj.

Stratkape estis la kirko, longa kaj basa, kun altega turo bone ĉizita kaj okulplaĉa. Sub la ombro de la kirko staris la granda, komforta taverno, kies ruĝa ŝildo montris altan, bluan cidrokruĉon. Ĝi havis ruĝajn kurtenojn ĉefenestre, kaj fajroluman brilon vintre, kaj ĝi ŝajnis diri, pro sia proksimeco al la kirko, ke la konscienco de la gastejestro estas pura kaj lia elo fidinda, kaj ke neniu tie ricevos pli ol konvene. Sed pri tiu lasta promeso mi iom dubas.

Dimanĉe oni pendigis pecon de blanka tolaĵo antaŭ la butikfenestroj kvazaŭ antaŭtukan vestaĵon, kaj tio aspektis tre pia kaj respektinda. Estis malmultaj butikoj, kaj nur unu el ĉiu speco, do oni ne povis kuri de unu al alia, komparante prezojn.

Troveblis la Verda Kanistro, kie oni vendis manĝaĵojn kaj bobenojn kaj potojn kaj patojn, ankaŭ maltejo, kaj buĉejo kaj bakejo, ĉar Lullingford estis tre progresema, ĉar ne ĉiu urbo povis fiere havi bakejon en epoko kiam preskaŭ ĉiu familio bakis enhejme. Kaj jen ankaŭ ledejo, por botoj kaj jungilaroj, kaj tajlorejo, kiu estis aperta nur vintre ĉar somere la tajloro veturadis tra la kamparo laborante popece. Kaj ankaŭ forĝejo, kie knabetoj amasiĝis post lecionoj ĉiun vintran noktiĝon, petante permeson varmigi la manojn kaj rosti kaŝtanojn kaj terpojn. Estis agrable rigardi fajrerojn sori, ardante, kaj senti ĉirkaŭ si la komfortan brilon, kiu varmigis ĝis la kerno de la koro, sen postulo ke oni faru aŭ pagu ion, samkiel ĉe amo. Proksime al la forĝejo estis la vico de dometoj inter kiuj loĝis la teksisto. Samkiel la tajloro li migradis tra la kamparo somere, kaj kelkfoje al vilaĝo vintre, se la vetero estis favora. Sed dum malbona vetero li restis en sia komforta dometo kaj aŭskultis la venton muĝi de super la nordaj montoj al la sudaj montoj. Mi neniam komprenis kial tiu dometo altiris min, eĉ dum mi estis infano. Ĝi havis mallarĝan ĝardenon kaj vojeton el ruĝaj brikoj, kverkan palisaron, kaj lavendarbustojn ambaŭflanke de la vojeto. Tri bone blankigitaj ŝtupoj kondukis al la pordo kaj troviĝis fenestro el multaj etaj paneloj, ne el botelvitro. Supre estis alia fenestro. Malantaŭe, ĝardena terpeceto etendiĝis ĝis la kampoj, kaj troviĝis dua fenestro ĉe la salono tra kiun oni rigardis tiun ĝardenon kaj kampojn ĝis la montoj. Tion mi sciis, ĉar iam mi iris tien kun mesaĝo dum la tempo de la olda teksisto. Sur la antaŭo de la domo estis vito, tre olda kaj tordiĝinta. Tio estis raraĵo en loko de tiel fridaj vintroj, sed la urbon ŝirmis montoj, kaj la domo de la teksisto frontis suden, do la vito prosperis, kaj kvankam en fridaj jaroj la vinberoj ne ĉiam maturiĝis, tamen kelkjare ili maturiĝis tre bone. Pro la vito kaj la lavendo kaj la agrablaj ombroj sur la verda gazona strio, kaj la siringo kiu staris apud la pordo, kaj pro la granda teksilo en la salono, kiu estis komforta kun fajrolumo brilanta sur la latunajn kaj kuprajn ujojn, kaj tre bone prizorgata; pro ĉi ĉio, mi neniam povis preterpasi ĝin sen sopiremo. Mi enviis la dikajn turdojn saltantajn sur la gazono.

Ĝi tiris min kiel Ĉielo tiras povran pekinton, laciĝintan pro sia enkota vagado.

Do hodiaŭ, dum ni preterrajdis, mi diris – “Gideon, kio malsimiligas tiun domon disadise de la aliaj?”

“Ĝi ne estas malsimila.”

“Sed jes! Ĝi estas malsimilega, kvazaŭ konstruita el alimondaj ŝtonoj!” mi elkriis. “Malsimilega kvazaŭ la traboj falis en la arbaroj de la Pli Bona Mondo.”

“Je kukolo, knabin’, vi freneziĝas,” diras li. “Ĉit, alie la pedelo enkarcerigos vin.”

Do mi ĉitis, kaj ni venis al Kruĉo da Cidro, kaj metinte niajn bestojn kun la ceteraj, ni bonordigis niajn varojn en la bazaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.