La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiu estis nokto de ploro kaj timo pri kiu nenio en vivo iam forgesigis min. Sakristiano kaj Sammy, post vana serĉado, hejmoniris. Mi estis sola sub nebula kovrilo en tiu loko plena de fantomaj paŝoj. Mi diris la preĝon por la mortantoj. Poste mi sidis, horon post horo, ĉe la fajro en tiu malhela spirita deprimo kiun alportas mizero aŭ konfuzego. Tiu estis la plej stranga mortonokto kiun ankoraŭ mi pasigis, kaj la plej trista nokto en mia tuta vivo.
Mi pripensis ke Gideon malpermesis al mi sobiri en la akvon por sanigi mian aflikton, kiel oni kutimadis antaŭ longe. Kaj nun, vidu! li mem eniris la lagon por resaniĝi kontraŭ sia propra malbeniĝo. Kaj mi pensis pri ora Jancis kaj la bebeto kaj Sinjorino Beguildy kaj Patro kaj povra Patrino, ĉiuj mortintaj. La morto ja multe okupis sin rikoltante inter ni. Aĥ! Tiu estis korŝira maldormo, ĉar ĉiam mi volis ke miaj amatoj estu en bona stato.
Antaŭ unu jaro Jancis elektiĝis por ludo nomita Ĵeti Seĝon, por kiu oni ĉiam elektis la plej belan knabinon. Mi bone memoris ŝin vestitan per blua robo kun somerflora krono sur la kapo kaj bukedo en mano, kaj du dikmuskolaj junuloj alten levis ŝin en seĝo, kaj la ceteraj preterpaŝis unuope por ke ŝi elektu unu el ili.
Ĉiuj knaboj estis en la ludo, sed nur unu knabino, kaj kompreneble okazis multe da scivolemo pri la elektota knabo.
Oni donis al ŝi bukedon, kaj unu knabo tenis pelvon de akvo, kaj kiam ŝi elektis sian deziraton, ŝi trempis la bukedon en la akvon kaj frapis al li la vizaĝon, kio multe amuzis la ĉeestantojn.
Kaj kompreneble Jancis elektis Gideonon, kaj li atendis ĝis la fino, ĉar plaĉis al li vidi ĉiujn ceterajn rifuzitaj, kaj scii ke li ne estos tia. Kaj ŝi forte frapis al li la vizaĝon per la bukedo, kaj elsonis ŝia dolĉa tinta rido, kaj li mallevis ŝin per siaj grandaj brakoj, kio estis parto de la ludo, kaj kisis ŝin, kio ne estis ludo. Kaj mi pensis ke estis trista afero ke ŝi verŝis akvon sur lian vizaĝon, kvazaŭ por indiki ke ŝi baptos lin en la lago, logante lin al morto, kaj ke la datreveno de la foiro estis netolerebla por li. Do mi suspiris pensante – “ni ĉiuj estas Liaj pupoj, kaj Li reĝisoras la dramon.”
Mi ankaŭ enmensigis ke Gideon gajnis gineon[64] pro la plej bona kaj klara fajfado. Li scipovis tre bone fajfi, kaj ankaŭ li povis regi sian vizaĝon spite de la klaŭno kiu penis ridigi ilin. Ĉar kiam Gideon decidis pri mongajno, li estis tiom serioza ke nenio en la mondo povis eĉ ridetigi lin. Ankaŭ Beguildy bone fajfis, sed li pli ofte venkis en la osceda konkurso, kvankam proksime rivalis kun li Avĉjo Callard. Beguildy persiste partoprenis la foiron, kvankam tio kolerigis Sakristianon, kiu diris ke ĝi estas Eklezia festo kaj ne por sorĉistoj, kaj kiu okupis sin pri ĉio kvazaŭ li estus la estro.
Pensoj pri ĉio ĉi pikis mian koron, ĉar kio estas pli doloriga ol memori gajajn festojn pasintajn? Tiam oni diras “Jes ĉi tiu aŭ tiu estis ĉi tie tiam.” Kaj oni memoras kiom forta estis la ĝojo, kaj oni eĉ povas ĝui ŝercojn pri la grandaj solenaĵoj. Oni memoras ke iu diris “Ansero nun marŝas sur mia tombo,” kaj ridis. Kaj oni memoras ke tiu parolinto jam delonge estas en la tero. Do memori pri la lastjara foiro plorigis min, kvankam ne plorigis min la droniĝo de Gideon. Efektive lia morto estis eksterordinare stranga, kaj ne kia kutima sorto, ĉar li mortis nek en sia lito nek pro perforto sed propravole, kaj li propracele eniris nebulon kaj malaperis. Kaj ke ni neniam trovis lin ŝajnis al mi vere taŭga fino de vivo kiu intence apartigis sin de ĉiuj agrablaj, kvankam iom stultaj, agoj kaj kutimoj de homoj. Li apartenis al neniu, ŝajne, ĉar li ne ĝenis sin pri siaj plej proksimaj parencoj. Li plej apartenis al la tero kaj akvo el kiuj li konstruis al si vivon laŭ sia volo. La rokoj kaj la maltrankvila akvo, la peza humo, la arboj ĝemantaj sed ne cedantaj al la ŝtormo, parencis kun li kvankam li ne amis ilin. Li ekprenis kaj tirane posedis ilin. Kaj farante tion li iasence estis viktimo de ŝtelistoj, ĉar ili kaptis kaj sklavigis lin. Ŝajnis al mi ke li ne povis morti kiel aliaj homoj, kaj enteriĝi sub ses futoj da humo[65], kaj havi nomoŝtonon. Ne. Li bezonis larĝan ĉambron, kie li povis libere vagadi laŭplaĉe inter la maltrankvilaj fluoj de la lago, en la mezo de la propraj bieno kaj arbaro. Ĉu mi povas lamenti pri tiaĵo? Ĉu oni povas lamenti fulmofrapon aŭ nubrompiĝon? Ne. Nur kiam mi memoris tiujn malmultajn fojojn kiam li cedis al sia sorto, mi povis plori pro li, ekzemple kiam mi memoris ke li metis brakon antaŭ la vizaĝon dum la incendio, kaj plorsingultis.
Dum la tuta nokto mi pensis pri li, kaj la mallumo pleniĝis de malvarma timo, kaj hororo ekĉirkaŭis la lokon, fariĝis solece, kvazaŭ ĝi ne plu apartenis al la mondo. Mi sciis ke mi ne povos pasigi tie plian nokton, kaj mi komencis demandi min kion fari pri la brutaro, ĉar neniu eĉ metus piedon ĉi tien post tiaj okazoj. Ne, ne se tiel ĉiam estus! Sakristiano tute rifuzis, kaj se li ne volis, do aliaj certe ne venos. Neniu volos aĉeti ĉi tiun bienon, kaj kvankam mi povus forlasi la kampojn kiujn ni prilaboris por ke denove arbaro kaj erikejo kaptu ilin, la brutoj devos esti prizorgataj dum ili restos ĉi tie. Tamen mi firme decidis ne plu loĝi tie sed forfuĝi kiel el la urboj de la ebenaĵo, ne pro kulpo de la bieno mem, sed pro kion faris el ĝi Gideon. Mi foriros morgaŭ. Sed mi ne povis decidi kion fari pri la brutoj, ĉar se mi eĉ nur petus al iu doni al ili akvon, tiu dirus “Ne, ne, mastrino, oni vidas fantomojn tie.”
Finfine venis la benita tagiĝo, kaj nebulo kuŝis kiel vasta brilanta nubo sur la bieno, sed dum la suno sorŝvebis, plena de potenco kaj varmigo, ne kontraŭebla, la nebulo liberiĝis unupece kaj lante levis sin ĝis estiĝis spaco inter ĝia malsupraĵo kaj la lago, kie naĝis fulikoj kvazaŭ abeloj ĉirkaŭkurantaj inter du tabuloj.
Poste duono de la arbotrunkoj liberiĝis, tiel ke la arbaro ŝajnis ĉirkaŭita de neĝo. Ĝi plu levadis sin, kaj finfine eniris la ĉielon kaj malaperis inter la tagiĝaj nuboj. Poste la nuboj nuliĝis, kaj restis nur la nuda ĉielo, blua kiel birdokulo. Tuj post la malapero de la nebulo mi vidis ke la lago rompiĝis dum la nokto, kaj la akvo estis dika kaj tremema kvazaŭ bolanta, tiel ke la nimfeoj fiksitaj per ĝisfundaj tigoj movetiĝis. Kiam la benita sunlumo venis, ankaŭ solvo venis en mian menson. Nun estas foirtago. Multaj homoj estos ĉi tie. Kial ne konduki la bestojn al la foiro kaj fari enfermejon kaj peti iun vendi ilin? Ili vendiĝos malkare. Ha. Jen solvo! Do post kiam mi manĝigis la brutojn, kaj melkis, mi kunigis ĉiujn en gregejon, por ke ili estu pretaj, kaj ordigis la domon, kuntiris la kurtenojn, kaj ekiris al la domo de Sakristiano por demandi ĉu mi rajtos konstrui enfermejon kaj venigi la brutojn, kaj peti la potvendiston aŭkcii ilin dum li vendos siajn varojn. Tio ne multe plaĉis al Sakristiano, sed li sciis ke li ne rajtas rifuzi, kaj la foiro estis en nia arbaro, do li ne povis ne konsenti. Tivvy rigardis min tre malice, ĉar ŝi volegis esti mastrino de Sarn, kaj krome ŝi amis Gideonon, kaj ŝajne ŝi kulpigis min pri la misiĝo de ĉio. Sed mi devis rapidi, ĉar jam la unuaj ĉaroj venadis al la foirejo.
Ankoraŭ tiam estis kutimo ornami ĉaron por ĉiu vilaĝo per floroj kaj branĉoj, por alporti la homojn. Aŭ kelkfoje gejunuloj marŝis, viroj kaj virinoj en apartaj grupoj, kantante survoje. Sed ili retreniris duope, knabo kaj knabino. Kiam mi preterpasis oni pretigadis varojn en la budoj, spicitan elon kaj la zingibropanajn bebojn kiujn amis Molly, mentajn kukojn kaj broĉojn el ŝtoneroj kaj kombilojn kiuj staras alte en la hararo. Virino ardigis fajron kaj preparis grandan pelvon da pudingo por la konkurso, por trovi kiu povas manĝi varmegan pudingon plej rapide. La ĉaroj veturis laŭ la arbaraj vojetoj kun la sama sono kiel ĉe nia rikoltofesto. Oni babilis kiel aro da garoloj, ĝis ili atingis la foirejon kaj aŭdis pri Gideon. Mi povis aŭdi kiam ĉiu grupo sciiĝis, ĉar silento tuj estiĝis.
Sed verŝajne ili poste pensis ke, nu, ili estas proksimaj al la kirko kiu staras sur sankta tero, kaj la malbenita loko estas je la alia ekstremo de la lago, do ili kuraĝiĝis kaj denove ekbabiladis. Mi vidis Sinjoron Huglet kaj Sinjoron Grimble, amikegajn, kaj ili sulkigis la brovojn je mi dum mi preterpasis ilin.
Laŭlonge de la arbarvojeto troviĝis granda moviĝo de libeloj, kaj la glazuritaj injoj aspektis belegaj, ŝvebante super la sovaĝaj geranioj kiujn ni nomis drakosango. Mi pensis “Vento leviĝas inter la branĉoj, la libeloj venas el siaj mortotukoj, sed Kester Woodseaves forgesis min.” Ĉar li intencis hejmonveni antaŭ nun.
Kaj kial li memorus malbenitan virinon leporfrapitan, kiu riskas akuziĝi pri sorĉado? Ne, li ne reenmensigos min. Li amindumos tiun junulinon pri kiu li parolis, kiu ne avare ruĝiĝas.
Reveninte al la hejmo, mi arigis la ŝafojn kaj porkojn, la bovinojn kaj bovojn, kaj pelis ilin, rajdante sur Bendigo, al la foiro.
Feliĉe ili ĉiuj konis min, kaj iris kien mi ordonis. Poste mi reiris kaj metis la kortobirdojn kaj anasojn, la anserojn kaj meleagrojn en kestojn kaj korbojn, kaj veturigis ilin per ĉarumo. Oni gapis vidante min rajdi tra la arbaro pelante gregojn da bestoj antaŭ mi, ĉar la bestoj tre laŭtis blekante gruntante kaj muĝante, ĉar ili malamis la arbaron. Kaj dum ni marŝadis tie ni ĉiuj troviĝis en la tremanta akvo, malklare ombrumataj, kaj mi pensis pri kiel ni speguliĝis tie kiam ni enterigis Patron. Poste, kiam la kampoj kaj grenejoj, gregejo kaj bovinejo, ne plu enhavis vivantojn, mi metis Kanjon en korbon kaj ŝlosis la pordon. Kaj mi pensis, nun la fantomoj posedu la bienon, jes ĉiuj, eĉ Tim kiu havis fulmon en la sango. La ĵuro kiun mi faris al Gideon nun estis nuligita. Nenio ĉi tie estis farenda. Kial resti, se neniu bezonas mian servon? Mi iros mian vojon. Mi ne sciis kiun vojon, sed mi kredis ke ĝi estos soleca.
Mi jam pakis kelkaĵojn kiujn mi lasos ĉe Muelisto, kiu transportos ilin al Lullingford, kaj mi konservis nur la vestojn en kiuj mi staris, kaj la malnovan Biblion, kaj mian taglibron. Do mi eliris el la bieno, kie loĝadis Sarnoj eĉ de la pratempo. Estis dolorige forlasi la kampojn kiujn mi tiom longe prilaboris, sed restadi estus pli dolorige. Mi tremis pensante pri kiel la kirkospajro fingromontros trans la akvon al la hantata domo tiun nokton, super tiu plej profunda, plej senluma loko kie estas Gideon.
Oni jam vendadis miajn aĵojn kiam mi denove alvenis ĉe la foiro, kun stanaloja poto en kiun mi enmetos la monon. Ĉar mi ne volis partopreni la gajadon, mi sidiĝis sur la muron de la tombejo por atendi ĝis ĉio estos finita kaj mi povos foriri. La aĉetproponoj estis viglaj, ĉar supozeble la bestoj ne transprenis la malbenon, eĉ kvankam ili venis el trista bieno. Sakristiano aĉetis Bendigon, kaj la patro de Molly aĉetis la bovojn por sia mastro. Callard prenis kelkajn bovinojn, kaj post iom da tempo ĉio vendiĝis, kaj mi donis Kanjon al Felena, ĉar mi opiniis ŝin bonkora, kvankam ne tre respektinda – aŭ eble pro tio.
Ŝi diris – “Ĉu vi ricevis informon pri Teksisto, Pru?”
“Ne,” mi respondis. “Ni jam delonge aŭdas nenion.”
“Li estas unika,” ŝi diris. “Aĥ! Ja ŝajnas al mi ke li fariĝis el io alia ol ni. Kvazaŭ li venis el for. Ĉu vi memoras ke ni ludis Multekostajn por lia animo, vi kaj mi? Sed sendube iu eleganta damo en la urbo kaptis lian animon jam antaŭ nun.”
Tutdum ni parolis, kaj dum mi sidis sola sur la muro de la tombejo, mi konsciis pri minacaj rigardoj, flankenrigardoj, paŭtoj, ŝultrolevoj, kaj iuj fortiris sin dum mi preterpasis. Mi miris pri tio, ĉar kvankam mi sciis ke la malnovaj rakontoj delonge kreskadas ĉe la solecaj bienoj, kaj kvankam tristo sufiĉas, kelkfoje, por malamikigi homojn, kvazaŭ ili opiniis ke mano de Dio distribuas propekan punon, tamen laŭ mia opinio tio ne sufiĉis por klarigi la rigardojn kiuj trafis min, kio tranĉis al mi la koron, ĉar en ili mi vidis malamon. Ĉiam mi amis homojn, kaj mi jam diris ke mi similis virinon starantan ĉe vojfino kun bukedo donacota al la mondo preterrajdanta. Sed anstataŭe, ĝi superrajdis min. Jes! Je ĉi tiu tago en la mezo de aŭgusto, dum la akvo tremadis, ĝi superrajdis min.
Mi demandis al mi kion fari, ĉar mi atendis kelkajn personojn kiuj veturos al Bramton kaj kunveturigos min, kaj tiel mi estos survoje al Silverton. Se mi forirus nun, mi ne havus veturhelpon, kaj krome mi ne povos kalkuli la monon ĝis ĉio estos pagita por ke la potisto prenu sian procentolukron. Pro ambaŭ kialoj mi devis atendi.
Sinjorino Muelisto alvenis, silente, kaj diris ke ŝi estas tie de la komenco kaj ke ŝi aŭdis multon diratan pri mi, kaj ke Grimble kaj Huglet komencis la flustradon, ie kaj tie, dirante ion kaj tion, kun kapjeso aŭ palpebrumo aŭ skuado de la kapo, kaj “Domaĝe! Kvankam bonaspekta junulino!” Aŭ “Iu devas agi. Pastro nepre prizorgu tion.” Do la diskutado fikse pritemis min, ŝi diris, kaj tuj kiam ili laciĝis pro parolado pri la morto de Gideon, ili komencis paroli pri mi. La junaj diskutantoj ja kutimiĝis al rakontoj ke mi travagadas la kamparon nokte en la korpo de leporo, kaj ke mi konstruis leporejon sub ĉi muro mem de la tombejo. La vortoj de Fraŭlino Dorabella ĉe Poto da Cidro restis en la mensoj, kaj la incendio pruvis malbenon, ĉar kvankam Beguildy bruligis, oni diris ke Dio ne permesus lin fari tion al bieno de justuloj. La droniĝo de Jancis dekoble nigrigis la aferon, kaj la morto de Gideon estis fina bato. Estis io nekomprenebla. La nura videbla kialo devis esti malbeno de Dio. Oni opiniis ke certe nia ŝipo enhavis ian Jonan[66]. Kaj ĉar ĉiam oni amis Patrinon, kaj aprobis Gideonon ĉar li fariĝos riĉa, ŝajnis ke sendube mi kaŭzis la malbenon. Oni konkludis lante, laŭ la kutimo de kamparanoj, sed farinte konkludon nur malvolonte oni ŝanĝos sian opinion. Pro tio oni rigardis min kun malamo, flanken turnis sin, kaj flustris. Mi estis la Sorĉistino de Sarn. Mi estis virino malbenita de Dio kaj leporfrapita. Mi amikiĝis kun Beguildy, tiu malica oldulo, la helpanto de Diablo, kaj sendube ni estas samspeculoj. Kaj nun, preskaŭ plej kulpinde, mi estis sola. Mi povas diri ke en nia regiono, negrave kio okazis aliloke, oni suspektemis pri soluloj.
Eble ĉar en tiuj perditaj kaj forgesitaj bienoj en la montaro kaj la inunditaj kampoj ĉirkaŭ la lago, kie dum la longaj vintroj ventoj hurlis ĉirkaŭ la angulojn de la domo kiel lupoj, kaj oni parolis pri pasintaj teruraĵoj – pri viroj murditaj proksime al la hejmo; tristaj fantomoj kiuj mornas ekster la botelvitraj fenestroj kiujn antaŭe ili posedis kaj tra kiujn ili nun rigardas nur elekstere; la terura muziko de la mortluparo; la kriaĉado de sorĉistinoj kia, laŭdire, estis mi, rajdantaj kun blovitaj folioj sur ventego; la minaco de vojrabistoj jam delonge enterigitaj ĉe la vojkruciĝo – neniu volus esti sola, kaj neniu senkaŭze kondamnus homon al soleco. Sekve, se oni estas sola oni nepre estas damnita.
Mi ne povas diri kiom tio ŝiris mian koron. Por virino kiu povas senti ĉirkaŭfluantajn amon kaj malamon de aliaj eĉ sen dirita vorto, kaj kiu bone fartas nur en anima varmeco, eĉ eta malamo sufiĉas por mortigi floron.
“Nu,” diras Sinjorino Muelisto, “mi iomete komprenas, ĉar oni diras ke mia edzo estas malbenita, kaj li ja meritas tion, sed ne vi, kaj mi diras ‘Gardu vin kontraŭ Grimble!’ Li estas insida, tiu Grimble. Huglet laŭte fanfaronas, sed oni scias kion li celas. Sed pri Grimble neniu scias. Li faligas vorton ien kaj tien kvazaŭ kardolanugon, kaj oni nek vidas nek suspektas, sed jadi, kia granda kardorikolto! Kaj mi opinias ke la kardoj jam plenkreskis kaj komencas flori.”
Dum ŝi parolis, Tivvy, tutnigre vestita, kuris al mi, ĉar ŝi disdiradis ke ŝi estis la fianĉino de Gideon, kaj ŝi diras – “Vi frapis al mi la orelojn, Pru Sarn! Nun rigardu!”
Ŝi sorgrimpis la muron kaj kriis – “Homoj, mi parolos unufoje kaj ne pli. Mistraktita virino estas mi. Antaŭ kvin monatoj Sarn promesis edzinigi min, kaj jam de kvin monatoj mi rajtas esti Sinjorino Sarn. Ĉar Sarn multe amis min. Sed ŝi malebligis. Pru Sarn malebligis. Ŝi tiom timigis min ke mi ne povis proksimiĝi al la bieno. Ŝi bategis min. Kaj pro ke ŝi estas sorĉistino, mi timis ŝin. Ŝi volis tie esti mastrino, komprenu. Ne povis toleri ke alia persono rajtu fari decidojn. Kaj rigardu kio okazis! Ŝi ja estas mastrino tie nun, kaj la tagon mem post la morto de mia povra Sarn ŝi vendas ĉion. Ho, ŝi estas senkora virino! Ĉian fiaĵon ŝi volonte faras. Sen ŝi mi estus Sinjorino Sarn jam de kvin monatoj. Ŝi estas forta ĉar ŝi estas sorĉistino!”
Mirigis min ŝia furioza tono, ĝis mi memoris ke ŝi gravedas je aminfano, kaj tio estis dekoble pli hontiga ĉar ŝi estas filino de Sakristiano, kaj estis terure pensi kion Sakristiano faros kiam li sciiĝos, do Tivvy sentis neceson kulpigi. Tuj kiam ŝi ĉesis paroli Grimble leviĝis. Li staris kun sia longa nazo direktita sob, kvazaŭ li pripensas kion li diros el ĉio direbla.
“Homoj,” li komencis, “ĉi tiu estas solena tago. En ĉi tiu akvo kuŝas brava bienisto. Aĥ. Viro kiu povus meti sian markon sur Sarnon. Pripensu lian plugadon! Nepre li riĉiĝus. Ankaŭ li estis la fianĉo de bela junulino, respektinda, ĉar ni scias ke ŝia frato povas citi tekstojn pli flue ol ĉiu alia viro vivanta, eĉ laŭ la memoro de Avĉjo Callard.”
“Jes. Justulo!” kriis la oldulo el la ĉaro kie li sidis. “Sed olda Camperdine bone rivalus lin, tiu viro kiun Beguildy tenis en botelo. Aĥ. Li estis lerta pri tekstoj kiam li drinkegis. Mi aŭdis lin citi tekstojn tiom longajn ke oni bezonus stangon por mezuri ilin. Sed kiam sobra li rifuzis diri eĉ unu tekston. Tiam li parolis tre obscene. Sed post drinkego, jadi estis mirakle!”
“Mi diras,” Sinjoro Grimble trankvile rezonadis, “ke ŝia frato povas elbuŝigi tekston, ŝia patro estas Sakristiano, ŝia patrino estas la laŭleĝa edzino de Sakristiano, do logike sekvas ke ŝi estas fidinda junulino. Kaj vi aŭdis kion ŝi diris. Mi diras al vi ke kion ŝi diras estas vera, kaj pli ol vera. Aŭskultu. Ekde sia naskiĝo Prudence Sarn estas virino frapita de la Eternulo. Ŝi ne plene respondecas pri sia agado, ĉar ŝin regas la potenco de Satano. Ni scias ke pro tio ŝi travagadas la kampojn. Pro tio ŝi estis amiko de Beguildy, kaj lernis lian fiecon, ĉar ili estis samspecaj. Pro tio ŝi sorĉrigardas tiun aŭ aliun, ĉu infanon ĉu beston, ĉu grenkampon, tute ne gravas. Ĝi ŝrumpas, kio ajn ĝi estas, ĝi ŝrumpas kaj forvelkas. Kaj ŝi volonte mortigas senhezite. Kion ŝi faris al mia hundo, kiu valoris multon por mi? Aĥ. Kaj eĉ pli nigraj agoj! Pli kaj pli nigraj! Pro kio mortis ŝia patrino? Homoj, ŝi mortis per vulpoganto en sia teo. Veneno. Sakristianedzino estas mia atestanto. Kiu flegas malsanan patrinon? Ŝia filino. Nu, homoj, kion vi diras pri tio?”
Aŭdiĝis murmurado inter la ĉeestantoj, kiuj moviĝis kaj puŝis por rigardi min, sidantan muta pro mirego. Sed ankoraŭ neniu parolis. Kamparanoj ne haste kondamnas. Ili estis brulema tindro, sed la siliko ankoraŭ ne estis almetita.
“Kaj eĉ pli nigra,” diras Grimble. “Sed unue Sinjorino Sakristiano kaj Tivvyriah Sakristiano stariĝu kaj diru per unu vorto ĉu tio estas vera. Nun diru. Ĉu jes, ĉu ne?”
“Jes!” ili duope diris.
“Nu kial mortis en la akvo tiu sensaĝa junulino Jancis Beguildy kaj ŝia povra infano? Kiu estis sola kun ili en la domo kiam ĝi okazis? Prudence Sarn! Kial Jancis ĉagrenis la sorĉistinon? Ĉar ŝi sciis multon. Ŝi sciis pri la diablaj artifikoj faritaj de ŝia patro kaj la sorĉistino. Kaj ĉar ŝi ne havis monon, ŝi venis minacante kaŭzi skandalon se ŝi ne ricevos multan monon, kaj tion Prudence Sarn rifuzis doni. Do, kiam neniu ĉeestis escepte de tiu febla, delikata etulino, devanta prizorgi sian bebon, kaj Pru Sarn kiu estas forta kiel viro, Jancis Beguildy mortis en la lago.”
Denove aŭdiĝis murmurado, sed necesis pli ol la morto de la filino de la jam suspektinda sorĉisto por aktivigi ilin.
“Sed poste estis pli malbona ago,” diris Grimble. “Kiam Sarn amindumis je Tivvyriah, tio ne plaĉis al lia fratino. Ŝi volis resti mastrino. Ŝi ne volis alian virinon en la domo. Ŝi jam forigis sian patrinon pro tio. Jes. Ŝi preferis havi neniun fraton ol havi edzigitan fraton.”
Suspiro trairis la amason, kiu certe nombriĝis tricent animojn, ĉar la foiro estis granda. “Kion ŝi faris?” Grimble daŭrigis, kaj la malamo en liaj okuloj kiam li rigardis min estis terura. “Nu, kiam la krepusko venis kaj la nebulo leviĝis, dum Sarn ĉerpadis akvon por la brutoj, ŝi enpuŝis lin, kaj post tio ŝi forremis en la boato por trompi Sakristianon, kaj ŝi teruris la infanojn de Muelisto tiel ke ili ne kuraĝis raporti la veron.”
Li atendis dum minuto por ke ĉiuj komprenu. Poste li diris – “Leporfrapita! Sorĉistino! Trifoje murdistino!”
Tuj Hutlet ekmuĝis – “Ne permesu ke sorĉistino vivu!”
La siliko estis metita al la tindro. Sonis ululo. Oni kriis –
“Surtretu ŝin!”
“Ŝtonumu ŝin!”
“Ŝi dronu!”
Troviĝis neniu por defendi min, krom kelkaj kiuj ne povis aŭdiĝi. Sakristiano jam hejmoniris. Li estis justa viro kaj mi opinias ke li apogus min. La plejmulto de la ĉeestantoj estis el aliaj regionoj. Kelkaj estis nek por nek kontraŭ mi.
Felena puŝis antaŭen sian edzon, postulante ke li subtenu min, sed oni kriis – “Ankaŭ ci mem riskas kondamnon, paŝtisto!” “Kiel ci pagas la terluon?”
Ili antaŭensvarmis je mi kiel la leviĝo de vintra inundo. Ili irigis kelkajn al la kirko por elporti trempilon. Kaj ankoraŭ muĝadis la voĉo de Huglet.
“Ne permesu ke sorĉistino vivu!”
Mi ja kredas ke mi svenis pro teruro, ĉar mi konsciis neniom pli, ĝis mi sentis la fridan akvon, kaj senspire malsubis, sentante la ŝnurojn kiuj ligis min al la trempilo kaj aŭdante la muĝadon de Huglet, kies voĉo similis al la bruego de iu granda demono.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.