La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 4: Torĉoj kaj rosmarenoj

Estis senventa, rosa somera nokto kiam ni enterigis Patron. En nia epoko estis ankoraŭ kutime en Sarn-regiono enterigi mortintojn nur dumnokte. En nia familio oni faradis tion jam dum jarcentoj. Mi estis okupata dum la tuta tago ornamante ĉaregon per taksuso kaj tiu blanka floranta laŭro kiu odoras tiel trude kaj dolĉe. Mi deŝiris ĉiujn blankajn rozojn kaj du-tri florantajn helruĝetajn, kaj kompletigis per lekantoj apartigitaj el la fojnherbaro. Plukante ilin mi pripensis kiom kolerus Patro vidi min tie surtreti ĝin, kaj apenaŭ mi evitis turni min fojfoje por vidi ĉu li venas.

Post melkado, Gideon iris venigi la bestojn kaj mi metis nigrajn rubandojn ĉirkaŭ iliajn kolojn, kaj ligis taksusbranĉojn al iliaj kornoj. Necesis zorgeme fari tion, ĉar ili estis de la raso Longakorna, kaj se oni kolerigas ilin, ili tuj mortpikas.

Muelisto estis unu ĉerkoportanto, kaj alia estis Sinjoro Callard, de Valeto Callard, kiu kultivis la tutan teron inter Sarn kaj Plash. Krome estis niaj du onkloj el transmonte.

Gideon, ĉeffunebranto, portis altan ĉapelon kun nigraj rubandoj, kaj nigrajn gantojn kaj spiralan nigran bastonon kun rubandoj. Daŭris longe antaŭ ol ili sukcesis trapuŝi la ĉerkon, ĉar la pordoj estis tre mallarĝaj kaj la ĉerko granda kaj peza. Ĉiam estis tiel dum funebroj en Sarn, tamen ŝajne neniam iun trafis penso plilarĝigi la pordojn.

Sakristiano antaŭis, senĉapela kaj portante grandan torĉon enmane. Sekvis lin ĉaro, kaj Muelistfilo kaj alia junulo kondukis la bestojn. Sur la ĉaro estis amasigitaj folioj kaj branĉoj, kaj ĉiuj laŭdis min. Sed mi povis teni enmense nur ke povra Patro kutime ordonis min forpreni tiajn fiajn herbaĉojn eldomen. Kaj nun jen ni forprenas lin, skuante lin pro ŝtonoj, for de loko kie li estis mastro.

Mi estis tute maltrankvila pro ĉio. Ŝajnis al mi vere malafable, kaj ankaŭ senrespekte, lasi la povranimon tutege sola ĉe la alia fino de la lago. Min feliĉigis ke estis dolĉa junia vetero, kaj ne mallume.

Ni devis iri laŭ la plej longa vojo ĉirkaŭ la lagon, ĉar la alia estis nura padeto. Elirinte la gregejon, preter la sterkamaso, ni troviĝis sur la vojo, kaj envicigis nin –  Gideon sola malantaŭ la ĉerko, poste Patrino kaj mi en niaj nigraj kufĉapeloj kaj ŝaloj, tenante Preĝlibrojn kaj branĉetojn de rosmareno enmane. La onkloj kaj Muelisto kaj Sinjoro Callard sekvis nin, ĉiu kun torĉo kaj branĉeto de rosmareno.

Ĝi estis bona vojo, kaj pli glata ol la plej multaj – la vojo al Lullingford. Pastro ofte diris ke ĝi estis farita de homoj vivintaj dum la tagoj kiam vivis la Savinto. Romianoj, jen ilia nomo. Ili ja sciis tre bone fari vojon, ne grave kia estis ilia nomo. Ĝi situis nur iom pli alte ol la akvo, apud la bordo de la lago; kaj dum ni iris solene antaŭen, mi rigardis en la akvon kaj vidis nin tie. Estis malklara bildo, ĉar la sola lumo tie venis de la malkreskanta, nebula luno, kaj de la torĉoj. Sed eblis vidi, en la malhela akvo, ion moviĝi, kaj glimojn kaj briletojn, kaj kiam la luno trabrilis klare ni ricevis formojn, kvazaŭ la ombrojn de fiŝoj glitantaj en la profundaĵo. Videblis granda nigraĵo, tio estis la ĉaro, kaj la bovoj similis nubojn drivantajn tre malalte, kaj la torĉoj aspektis akvenĵetitaj kvazaŭ ni volis estingi ilin.

Tutdume, dum ni marŝis, ni povis aŭdi la sonorilojn voki la kadavron hejmen. Ili sonis tre strange super la akvo en la dezerteca nokto, kaj la eĥoj sonis eĉ pli strange. Unufoje blanka strigo preteriris, tiel leĝere kaj mole kiel blovata plumo. Patrino diris ke jen la spirito de Patro serĉanta sian korpon. Aŭdiĝis nenia sono krom de sonoriloj kaj la knarado de radoj, ĝis la pastroponeo, paŝtanta sin en sia kampo, vidis la malklarajn formojn de la malproksimaj bovoj, kaj henis, kredante, mi supozas, ke ankaŭ ili estas poneoj, kaj ĝojante trovi, en tiu soleca nokto, kelkajn siajn samspecianojn proksimaj.

Finfine la knarado ĉesis ĉe la atendopordo de la enterigejo. Oni elglitigis la ĉerkon, apogante ĝin sur stabloj, kaj meze de la peza spirado de la ĉerkoportantoj venis la promesoplenaj vortoj – “Mi estas la releviĝo kaj la vivo.

Ili estis kvazaŭ kvieta pluvo post sekego. Sed mi komencis demandi min: kiaj ni revenos en la releviĝo?[11] Ĉu ni venos klare videblaj, aŭ malklaraj, kvazaŭ en akvo? Ĉu Patro venos kolerega, samkia kiam li mortis, aŭ kun formo de knabeto kuranta al Avinjo kun bukedo da primoloj? Ĉu Patrino ridetos tiun saman rideton, aŭ ĉu jam trovinta lumon en la malluma pasejo? Ĉu mi restos kaptita en korpo neplaĉa al mi, aŭ ĉu oni donos al ni permeson teksi korpon laŭ nia plaĉo el la ŝpinado de niaj animoj?

La ĉerkon oni movis sur alian stablon, apud la tombo, kaj kovris per blanka tuko. Nia plej bona tablotuko. Sur la tuko staris granda stanaloja trinkujo plena de sambuka vino. Patrino povis provizi nur tion, kaj estis oportune ke ŝi havis multon, sufiĉon por tuta funebra festo, ĉar la pasintjara rikolto de sambukberoj estis ege abunda. Ĝi strange aspektis en la necerta lunlumo, starante sur ĉerko, ni ja kutimis vidi ĝin sur tablo, kun la koloro de Jula Ŝtipo respegulata sur ĝi.

Pastro paŝis antaŭen kaj levis ĝin, dirante – “Mi trinkas la pacon de la forpasinto.”

Tiam ĉiuj venis laŭvice, kaj trinkis je la spirito de Patro.

Apud la ĉerkofino estis nia eta stanaloja poto, plena de vino, kaj kun ĝi pankrusto, sed neniu tuŝis ilin.

Sakristiano paŝis antaŭen kaj diris – 

“Ĉu ĉeestas Manĝanto de Pekoj?”

Kaj Patrino ekkriis – “Ho ve, ne! Ve al mi! Ne estas Manĝanto de Pekoj por povra Sarn. Gideon malpermesis.”

Ankoraŭ estis kutime, tiutempe, en nia regiono, doni al iu povrulo monsumeton post morto, kaj ricevinte li prenis panon kaj vinon pasigitajn al li transĉerken, kaj manĝis kaj trinkis dirante – 

Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci, kara homo, por ke ci ne marŝu tra la kampoj nek laŭ la vojetoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon.

Kaj trankvile kaj gravmiene li iris al sia loĝejo. Mia Avĉjo diradis ke, plejparte, Manĝantoj de Pekoj estis iamaj Saĝuloj aŭ ekzorcistoj kaj ilin trafis misfortuno. Aŭ ili estis malriĉuloj kiuj, pro ia malluma ago, estis eksigitaj el la kompatema homa socio, kun kiuj neniu pretis negoci, kies sola manĝaĵo ofte estis la pano kaj vino pasigitaj transĉerken. Niatempe restis neniu tia en Sarnregiono. Ili preskaŭ ĉiuj formortis, kaj oni devis venigi ilin demonte. Tio estis longa distanco, kaj ili postulis altan prezon, anstataŭ fari ĝin senpage kiel en antaŭa epoko. Do Gideon diris – “Ni ŝparos la monon. Kion bonan tia viro farus?”

Sed Patrino ploris kaj ĝemis la tutan sekvan nokton. Kaj kiam Sakristiano diris “Ĉu ĉeestas Manĝanto de Pekoj?” ŝi ploris refoje tre kompatoveke, ĉar Patro mortis dum kolerego, portante ĉiujn siajn pekojn, kaj, krome, li mortis surhavante botojn, kio estis tre maldeca kaj aŭguris malbonon. Tial ŝi kredis ke li vere bezonas Manĝanton de Pekoj, kaj ŝi estis nekonsolebla.

Tiam okazis io stranga, korskua.

Gideon paŝis alĉerken kaj diris – “Ja troviĝas Manĝanto de Pekoj.”

“Kiu do? Mi vidas neniun,” diris Sakristiano.

“Mi estos Manĝanto de Pekoj.”

Gideon levis la stanalojan poteton plenan de mallumo, kaj li rigardis Patrinon.

“Ĉu vi transdonos al mi la bienon kaj ĉion se mi estos Manĝanto de Pekoj, Patrino?” li diris.

“Ne, ne! Manĝantoj de Pekoj estas damnitaj!”

“Kiel malutilus, trinki gutaron de propra vino kaj maĉeti kruston de propra pano? Sed se vi ne volas, tiel estu. Li foriru kovrita de pekoj.”

“Ne, ne! Lasu lin iri libera, Gideon! Lasu povran lin ripozi! Vi estas vivanta kaj juna, sed li estas frida kaj senpova, regata de Satano. Li foriris kovrita de ĉiuj siaj pekoj, en siaj botoj, povrulo! Se neniu alia helpos, lia propra filo kompatu.”

“Kaj vi donos al mi la bienon, Patrino?”

“Jes, jes, mia kara! Kiel valoras la bieno al mi? Vi povas ĉion preni, al mi ne gravas.”

Do Gideon trinkis unuglute la vinon, kaj engorĝigis la kruston.

Aŭdiĝis nenia sono krom tiu de liaj dentoj dismordantaj ĝin.

Poste li metis sian manon sur la ĉerkon, starante alte en alta nigra ĉapelo, kun brilanta pala vizaĝo, kaj li diris – 

Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci, kara homo. Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon. Amen.

Tiam ĉiuj suspiris, kio sonis kiel vento tra sekaj herboj. Eĉ la bovoj ĉe la barilpordo ŝajnis al mi suspiri dum sia remaĉado.

Sed kiam Gideon diris “Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj,” al mi sonis kvazaŭ li diras tion kiel avertante senrajtan trudulon.

Nun estis la tempo por ĵeti rosmarenojn entomben. Poste ili mallevis la ĉerkon, kaj ĉiuj ĵetis siajn brulantajn torĉojn sur ĝin, tiel estingante ilin.

Finfine do estis finite, kaj ni hejmeniris laŭ la plej kurta vojo, nur Gideon iris laŭ la ĉefa vojo kun la ĉaro. Ni estis ja nemalmultaj, ĉar ĉiuj ĉeestintoj en la Kirko revenis por la funebra festeno. Jen la forĝisto, kaj la bovpelisto de Plash-bieno, kaj la paŝtisto de la Monto, kaj la dungito de la muelisto, kaj nemalmultaj virinoj, krom kiujn mi jam menciis.

Patrino jam petis Tivvyn atenti la fajron kaj prizorgi la bolkruĉojn uzatajn por fari spicitajn elon kaj laktovinaĵon, ĉar la aero trafis fride, apud la akvo, je tiu nokta horo.

Kiam ni alvenis hejmon ankaŭ Sinjorino Beguildy kaj Jancis estis tie. Ili jam faris bele saltantan fajron, kaj starigis sur ĝi nun pretan vazon da elo. Ŝi estis afablulo, Sinjorino Beguildy, sed tre malamata ĉar ŝi estis edzino de sorĉisto, kontraŭpredikata viro.

Oni neniam invitis ŝin al nuptoj nek baptofestoj. Sed ĉe enterigo, kiam la familio jam suferis missorton, kian malultilon povus fari iu ajn? Sinjorino Beguildy tre volonte vizitadis. Ŝin plaĉus loĝi en Lullingford kaj prizorgi butikon, kaj partopreni dufoje en la kirko ĉiudimanĉe, kaj kanti en la ĥoro. Neniom ŝi kredis je la sorĉoj de la edzo, kvankam ŝi neniam konfesis tion krom al mi kaj du-tri aliaj bonkonatoj. Iam, longe post ĉi tiuj eventoj, kiam estis disputoj en Ŝtona Domo pri kiuj vi aŭdos ĝustatempe, kiam ŝi kverelis kun Beguildy, mi hazarde eniris kaj trovis ŝin kun la botelo de Dam’

Camperdine (li asertis ke li enboteligis la spiriton de tiu oldulino) skuanta ĝin kvazaŭ mismiksitan saŭcon, tiom ke mi kredis ke la korko elsaltos, kaj krieganta “Mi lernigos cin! Mi lernigos cin! Dam’ Camperdine, ĉu? Plash-akvo! Jen kio estas en ĉi-tiu-ĉi botelo. Plash-akvo kaj nenio alia.”

Nur malofte oni vidis Sinjorinon Beguildy. Ŝi estis ĉiam ĉe la kokoj aŭ anasoj, aŭ fosadis en la ĝardeno, aŭ fiŝkaptadis. Ŝi lerte fiŝkaptadis. Sen tio ili malsatus, ĉar Beguildy neniam pensis fari ion krom sorĉi. Ŝi jam bakis por ni aron da funebrokukoj, por se ni ne havos sufiĉajn, kaj ĉar ŝi estis tiom bonkora kaj plaĉaspekta, bela kiel Jancis, kaj ronda, kaj la laktovinaĵo kiun ŝi faris estis tiom bona, ĉiu, eĉ Pastro, forgesis ke ŝi estas la edzino de la sorĉisto.

“Mi devas repreni la bovojn, kara,” ŝi diris al Patrino, “fojnrikolte ni multe uzas ilin.”

“Ĉu jam komenco?”

“Jes. Ĉu vi?”

“Mi komencos morgaŭ,” diris Gideon.

Ĉiu rigardis lin starantan alta en la pordejo kun ia potenco en si. Kaj al mi ŝajnis ke ĉiu iomete retiris sin, kvazaŭ for de io aĉaŭgura.

Pastro stariĝis por foriri.

“Jam estas morgaŭ, juna Sarn,” li diris. “Atentu bonutiligi ĝin, kaj ĉiujn morgaŭojn.”

“Morgaŭ! O morgaŭ!” diris Jancis. “Jen vorto promesoplena.”

Ŝi oscedis, kaj preskaŭ tuj ŝia buŝo estis rozo, kaj mi sciis ke mi ne povas elteni ŝin.

“Unu kanton!” Sakristiano parolis tre solene. “Unu sanktan kanton antaŭ ol foriri.”

Ni do stariĝis ĉirkaŭ la tablo, sur kiu la dek du kandeloj baldaŭ finbrulos, kaj ni kantis – 

Ter’ kovras vian kapon hom’,
Ter’ pezas sur via koro,
Bonfarojn, pekojn viajn sen escept’
Juĝos nun Di-Sinjoro.

Ĉar estis multe pli da viroj ol virinoj, la kanto sonis basa, kvazaŭ abeloj en tiliarbo. Jancis kaj Tivvy kantis tre klare kaj alte, kaj ankaŭ senkore, kvazaŭ al ili estis tutegale ke povra kadavro kuŝas fore akompanata nur de terbuloj.

Estis tretado kaj tien-kaj-reen-irado, kaj ili ĉiuj eliris, dum Patrino staris apud la pordo, disdonante funebrokukojn. Tiuj estis bonkvalitaj spongokukoj, ĉerkoformaj kun multe da ovoj kaj volvitaj en papero kun nigra bordo.

Birdoj jam kantadis tre laŭte kaj klare, kun sonoreĥantaj vibroj. Niaj kamentuboj aperis en la lago, kio signifis ke sunleviĝas. Kukolo estis en la kverkarbaro, kaj la unua krekso ekvoĉis el la fojnherboj tre estreme.

Gideon diris – 

“Nun estas tro malfrue por dormo. Jam estas morgaŭ. Iru en la fruktoĝardenon. Mi volas diri al vi kion mi planas.”

Malmulte mi suspektis, dum mi sekvis lin en la fruktoĝardenon, kie troviĝis nek floroj nek fruktoj, kion tiuj planoj signifos por ni ĉiuj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.