La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 3: Veneno mortiga

Estas malfacile, ja tre malfacile, priskribi la vintran sezonon kiun ni travivis post tiu nokto de tristo kaj amara kordoloro. Ĉar kiam plumo jam skribis vortojn de bela signifo, ĉagrenas ĝin skribi vortojn de doloro kaj malbono. Sed trista kaj malbona estis tiu tempo, kaj ne utilas nei tion. Dum multaj tagoj post la fajro, la bienlaboro ne okazis, kiel ofte okazas post morto. Gideon nure volis ataki Beguildyn, aŭ se ne tion, do devigi lin suferi la plej grandan leĝpunon. Sinjorino Beguildy devis forlasi Ŝtonan Domon, ĉar la posedanto ne volis tie viron kiu bruligis stakojn, nek lian familion, do por eligi ilin li pretekstis ke la lupago tardas. Ĉio estis vendita, kaj Sinjorino Beguildy kaj Jancis iris al Silverton kie Beguildy estis en prizono atendante la asizon, kaj ili havis nur la vestojn en kiuj tiumomente ili staris. Tamen povra Jancis ne staris, ĉar kiam ŝi aŭdis la teruran raporton pri kion diris Gideon, ĉar mi petis ŝian patrinon laŭeble plej milde informi ŝin, ŝi falis sur la plankon kaj movetis nek manon nek piedon, kaj diris eĉ ne unu vorton. Oni portis ŝin al la ĉaro el Plash Bieno, en kiu forveturos ŝi kaj ŝia patrino, kaj oni diris ke ŝi kuŝis en ĝi kvazaŭ rompita floro. Eble tio estis bona, ĉar se ŝi ne perdintus sian forton ŝi klopodus vidi Gideonon, kaj mi opinias ke li batfaligus ŝin pro sia amara brulanta furiozo. Ŝajne trankviligis lin la rakonto pri ilia mizero, kaj la tagon de ilia foriro li iris al loko en la arbaro el kie li povis vidi la ĉaron preterpasi, kaj li staris tie sobrigardante ĝin veturigatan de moroza farmlaboristo, al kiu malplaĉis intermiksiĝo kun familio kondamnita de homoj, kaj povra Sinjorino Beguildy sidis tute olda kaj senorda en la ĉaro, kaj Jancis kuŝis sur pajlo en la fundo kvazaŭ blanka figuro el vakso. Mi scias, ĉar Tim de Muelisto estis tiam en la arbaro kaj li venis kurante al mi timigite preskaŭ ĝis morto por rakonti al mi ĉion.

“Ho, Pru Sarn! Mi estis en la arbaro por du-tri nuksoj,” li diras “kaj mi vidis Sinjoron Sarn marŝantan sola kaj trista kaj terureca, kaj mi timis, do mi kaŝis min en arbo. Kaj Sinjoro Sarn iris sub la branĉojn de granda betulo, kie preterpasas la vojo en la arbaro. Kaj post nelonge mi aŭdis rulbruadon, kaj mi vidis la ĉaron el Plash, kaj Sinjorinon Beguildyn plorantan kaj kriantan senbride, sed mi ne povis vidi Jancison. Do mi grimpis arbon por vidi ĉu ŝi estas en la fundo de la ĉaro, kaj tie ŝi estis. Ŝi aspektis kiel la bildo en la kirko pri knabineto kiu kuŝis morta en domo, kaj oni alvenigis la Sinjoron kaj li diris ‘Leviĝu,’ tion Li diris. Tamen Li ne diris tion al Jancis. Kaj mi timis, kaj mi deiris silente de la arbo, kaj mi vidis Sinjoron Sarn kiu sobrigardis la ĉaron, ĉar vi scias ke estas eta deklivo tie. Kaj lia vizaĝo teruris min, kaj mi pensis pri forkuro, sed li ekmovetis sin, do mi ne moviĝis pro timo ke li venos mien. Li longe kaj minace rigardis la ĉaron ĝis ĝia knarado preskaŭ ne aŭdeblis, kaj ne estis pli laŭta ol pasinta bardburdo, kaj poste estis nenia sono krom tiu de turdo kiu rompas konkron kontraŭ ŝtonon. Kaj Sinjoro Sarn levis ambaŭ pugnojn kaj skuis ilin je la ĉaro, kaj, ho, Pru! lia vizaĝo similis tiun de La Eternulo en libro de Patro, kiam Li ne flankenturnis Sian koleron. Kaj poste li lante foriris, rigardante al la tero, kaj la turdo ankoraŭ batadis la konkron kontraŭ ŝtonon, kaj mi kuris al vi.”

Kaj tiel la plej decema viro en nia regiono rigardis foriri sian karan knabinon, knabinon similan al nimfea burĝono, kaj kiu fidele amis lin.

Mi diris al mi “Jen la veneno. Ho, tiu terura veneno.”

Sed post tio Gideon ŝajnis pli trankvila. Kaj mi kredas ke antaŭe li malfidis la propran koron, timante ke se Jancis venus al li li kapitulacus. Lia intenco estis ne kapitulaci, sed rekomenci, kaj antaŭeniri rekte al sia fiksita kaj fina celo.

La sekvan matenon post ilia foriro, li elportis plugilojn kaj venis al la kuireja pordo kaj vokis al mi, dum mi preparis kaĉon por Patrino, kiu denove estis en lito kaj ja restis en ĝi ekde post la fajro, kaj manĝis nenion krom kaĉon kaj griaĵon kaj li diris – 

“Venu plugi la grandan kampon, ĉu, Pru?”

Mi opiniis ke estas plejbone tute ne rifuzi al li, do mi diris “Jes, mi venos”. Mi portis kaĉon al Patrino kaj diris ĉu mi petu Tivvyn veni kaj sidi kun ŝi de tempo al tempo, pro ke ni komencas plugi.

Kaj ŝi diras – “Ho, tiu amara plugadaĉo! Kaj eble la tuta greno forbrulos kiel antaŭe. Nenia geedziĝo, nek domo nek porcelano nek nenio, nur porkoj denove en la printempo! Sed eble mi ne vidos la printempon. Mi estas tre nesana, Pru. Vi devas venigi por mi la helpanton de la kuracisto, mi certas.”

Kaj vere ŝiaj povraj manoj estis tre maldikaj kaj ŝrumpintaj, kaj ŝia eta vizaĝo pli bruna kaj magra, kaj ŝi eĉ pli similis perdiĝintan birdon aŭ kaptitan beston ol antaŭe, kaj pli timanta Gideonon.

“Ne lasu lin eniri antaŭ ol mi resaniĝos,” ŝi diradis. “Ne lasu mian filon Sarn veni kaj sentigi ke mi estas ŝarĝo. Li ne amas min. Li deziras ke mi estu morta kaj sub la tero.”

Kaj ŝi levis la manojn petege.

Do mi venigis Tivvyn por prizorgi ŝin, kaj dum tiu tuta vintro da malhela vetero, malhela interne kiel ankaŭ ekstere, ni plugadis, enterigante la stoplon de tiu bona perdita rikolto nia. Ni estis eĉ pli malriĉaj ol antaŭe, kaj nenio prosperis kiel antaŭe, ĉar mankis al ni koro. Ankaŭ ni devis provizi manĝojn al Tivvy, ĉar kvankam ŝi venis senpage, pro ke ŝi amis Gideonon, ni devis doni al ŝi manĝaĵojn, kaj ŝi multe manĝis. Ankaŭ la helpanto de la kuracisto kostis tre kare, kaj ju pli malbona la vetero, des pli li postulis. Ĉirkaŭ Novjaro okazis treege frida periodo, kiam frostis la vojo, tiel ke lia ĉevalo falis kaj rompis al si kruron kaj ni devis pagi iom pro tio. Ĉio plitristiĝis, ĉar Gideon devigis min tiom plugadi ke mi devis forlasi la laboron en la laktejo kaj la kortobirdojn kaj la porkojn al Tivvy, kaj ŝi ĉiam estis kaprica kaj senatenta, tiel ke oni komencis plendi pri la butero, kaj la kokinoj malofte demetis ovojn, kaj la porkoj komencis aspekti malgrasaj kaj neglektitaj, kaj Tivvy pensis pri nenio krom beligi sin por tenti Gideonon. En januaro la vetero pli malboniĝis, kaj falis multa neĝo, kaj unu nokton Patrino tiom malsaniĝis ke mi devis denove alvenigi la helpanton de la kuracisto. Tamen mi ne sendis mesaĝon, ĉar neniu akceptis iri, pro la profunda neĝo. Estis nenio por la bazaro ĉar la bovinoj estis sekaj escepte de unu, kaj ovoj malabundis. Do Gideon ne iris al Lullingford. kaj mi decidis iri dimanĉe, kiam eĉ Gideon ne plugis, kaj ĉe Lullingford mi sendos mesaĝon al la kuracisto per la Silvertona diliĝenco. Tion mi faris, kaj mi pasigis lacigan tagon kaj tristan, mi preterpasis la senhoman domon de Kester Woodseaves, kaj pensis ke eble ia aflikto trafos lin en la granda urbo, aŭ li eble renkontos amulinon tie kaj ne revenos al Lullingford. Sed poste mi ĝojis pro tiu laciga tago, ĉar kelkfoje la nura konsolo trovebla de homo estas memoro pri sufero eltenita por iu kara.

Kiam la helpanto de la kuracisto venis post nemalmultaj tagoj, li devis longe resti ĉe ni dum pluraj tagoj, pro neirebleco de la vojoj.

Tio ĉagrenis Gideonon, pro la elspezo por manĝaĵo por li kaj ankaŭ por lia ĉevalo. Eĉ pli ĉagrenis lin ke la helpanto de la kuracisto faris kontentigan raporton pri Patrino, ĉar ŝajne Gideon opiniis ke mi devas venigi tiun viron el malproksime nur se ŝi estas ĉe la pordo de morto. Mi enmensigas ke ni sidis antaŭ la kameno malfrue dum tempesta nokto, dum hajlo tamburis kontraŭ la fenestron, kaj bona klara gajiga fajro brulis. La helpanto de la kuracisto estis agrabla viro, ronda kaj malalta kun hela ruĝeco survanga, kvazaŭ pro dika glazuro. Li ĉiam kunfrotis la manojn kvazaŭ ĵusa paciento tre ĝojigis lin, sed oni neniam povis konkludi el tio kiel fartas tiu paciento, ĉar li frotis la manojn tiel gaje pri kadavro kiel pri vivanto, kaj vere, mi kelkfoje pensis ke kun eĉ pli da ĝojo. Li kunfrotis ilin dum ni parolis pri Patrino, kvankam ne tiel forte kiel pri Sinjorino Beguildy, kiu malsaniĝis pli kaj pli ekde sia alveno en Silverton, kaj nun laŭdire komencis mortiĝi. Li ne estis senkompata viro, kaj ne deziris malbonon, sed kompreneble li interesiĝis pli se oni preskaŭ mortas ol se oni nur iomete malsanas.

“Sinjorino Sarn resaniĝos. Bele,” li diris.

“Ho,” diras Gideon. “Ŝi do resaniĝos, ĉu?”

“Jes, kaj pluvivos multajn jarojn, mi ne dubas. Tre forta malgraŭ ke maldika kaj delikataspekta.”

“Kiom da jaroj?” diras Gideon.

“Ho! Malfacilas diri. Kuracisto eble povus, sed kompreneble mi estas nur kvazaŭlernanto. Sed facile povus esti dek jaroj. Jes. Mi dirus ke dek. Kun zorgo.”

“Dek jarojn!” Gideon diris tion tre strangamaniere.

“Jes, sed vi devos dorloti ŝin.”

“Dek jarojn, kaj ĉiam kiel nun?”

“Ho, jes! Ŝi devos resti enlite dum la vintroj, kaj eble, poste, dum la tuta jaro.”

“Kaj ne plu estos utila?”

“Utila? Kiel ŝi povas esti utila?”

“Kaj vi venos du-tri fojojn ĉiuvintre, mi supozas?”

“Ho, jes, se vi alvokos min,” diras la helpanto de la kuracisto, trinkante iom da elo kaj prenante plian pecon da pano kun fromaĝo, kio malridigis Gideonon.

“Kiam vi intencas forpreni la telerojn, Pru?” li diras. “Mia ventro pleniĝis antaŭ longe.”

“Ho, sed vi manĝas tro malmulte,” krias Tivvy. “Estas mirinde ke vi ne jam mortis pro malsato. Vi bezonas edzinon kiu kuiros por ci, kaj preparos tentajn manĝojn. Tripkolbasojn en pasto, ekzemple. Ili diferencas de ordinaraj kolbasoj kiel Ĉielo de Infero. Mi kuiris ilin pasintadimanĉe kaj nek Patro nek Sammy poste diris vorton dum la tuta tago, ĉar ili tiom kontentiĝis enventre.”

“Ho, jadi! Mi bedaŭregas ke mi estas edzo,” diras la helpanto.

“Jes, tuttriste mi bedaŭregas!”

“Eĉ se vi ne estus, mi ne interesiĝus,” respondis Tivvy impertinente. “Mi preferas grandan viron.”

Gideon ne atentis ŝin, samkiel la tripkolbasojn.

“Tre grandan viron,” daŭrigis la malmodesta knabinaĉo, “kaj brunan. Grandaj ŝultroj, grandaj manoj, brakoj kun grandaj buloj da muskolo kaj tendeno, grandaj piedoj, fortaj kruroj – ”

“Nu, mastrino, vi faras liston kia tiu en Kanto de Salomono[61],” diras la kuracisthelpanto.

“Kaj forta,” daŭrigis Tivvy, kiu ne atentis lin sed rigardis fikse Gideonon, “forta kaj neniam laca, volupta kaj voluptema, kaj malfacile detenata sed tre kapabla amoranto, jes kaj arda, kaj ne akceptanta rifuzon de knabino kiun li deziras. Jen viro por mi! Jes, jen viro al kiu Tivvyriah la filino de Sakristiano estus bona edzino, kiu pensas pri nenio krom ŝpari kaj avari kaj klopodi plenumi lian volon kaj riĉigi lin.”

“Nu, vi devus esti advokato, mastrino, ja vi devus” diras la vizitanto, “kaj se vi ne atingos vian celon, oni enboteligu min kun alkoholo kvazaŭ ranidon!”

Sed Gideon tute ne levis siajn okulojn al Tivvy, li nur sidadis kaj grimacis ĝis kiam ŝi enlitiĝis. Poste li diris denove – 

“Kaj ŝi plu vivos jarojn, ĉiam malsana, sed ĉiam vivanta?”

“Jes, jadi ja! Vi komprenas pri knarantaj pordoj. Sed atentu ke ŝia pulso restu forta. Jen danĝero. Se ĝi fariĝus neforta, ŝi verŝajne ekmortus kviete kaj subite, antaŭ ol vi povus diri ‘similakso’. Tenu la pulson forta kaj ŝi restos gaja kiel rubekolo.”

Ni konversaciis iom pli, kaj Gideon diris ke li kontrolos la bestaron antaŭ ol enlitiĝi.

“Makuleta longakornino nebone fartas,” li diris. “Ŝajnas konstante suferi pro febro. Foje ŝia koro preskaŭ krevas. Eble dozo da vulpoganto[62] ĝustigos ŝin, ĉu?”

“Jes. Vulpoganto lantigos la pulson tre tuj. Sed vi devos atenti. Ĉu ŝi estas juna bovino?”

“Preskaŭ kvarjara.”

“Do ne donu al ŝi tro. Kiam iaĵo oldiĝis kaj triviĝis, ĝi ne povas multe toleri ĝin.”

Kiam la vizitanto jam enlitiĝis, kaj Gideon revenis de la bovinejo, li sidiĝis senespereme kaj diris – “Ŝi planas morti.”

“Ĉu Makuleto?” mi diras.

“Jes. Ŝajne tiu olda diablo vere malbenis min.”

“Kulpas nur la vetero, kaj Tivvy ja estas iom ventkapa, kaj min tro okupas plugado.”

“Kaj ankaŭ Patrino,” li diris, “kutimis helpi sed nun ŝi estas senutila, eĉ malpli ol senutila. Peza ŝarĝo! Pro ŝi ni neniam profitos.”

“Ŝi ne sciu ke vi pensas tion,” mi diris.

Sed la sekvan tagon mem, kiam mi alportis al ŝi vespermanĝon jen Gideon staranta meze de la ĉambro, kaj parolanta tre laŭte, kaj Patrino aspektis timigita muso.

“Nu,” li diras, “vi tre misfartas, Patrino!”

“Jes, mi malsanas, Sarn,” ŝi diras, kun sia rideto.

“Sendube vi bedaŭras ne povi fari iom da laboro.”

“Jes, ja vere, Sarn. Sed kiam varmiĝos mi esperas prizorgi la kovkokinojn kaj la ceterajn kortobirdojn. Jes! Kaj la anasojn kaj la orfajn ŝafidojn.”

“Sed ne la porkojn?”

“Nu, estus plaĉe se Tim povus prizorgi ilin iom pli longe. Tre reŭmamismigas min apud la akvo tie.”

“Multekostas manĝigi tiun grandan knabon ĉiutage.”

“Mi scias, kaj mi resaniĝos plejeble rapide Sarn.”

“Mi supozas ke la vivo ne plu multe donas plezuron al vi, pro via konstanta malsanado.”

“Ofte estas lacige, sed ankaŭ ofte mi estas komforta.”

“Pro reŭmamismo kaj tusado kaj kapturniĝo, eble vi preferas iri al la Plibona Lando”.

“Kiam plaĉos al la Sinjoro konduki min al la Plibona Lando mi devos iri senplende, sed mi preferas vivi, ĉar la vivon mi konas, eĉ plej malbonan, sed la Plibonan Landon mi ne konas.”

“Vi scias ke ne estas tie tusoj nek reŭmamismo nek kapturniĝo.”

“Nek kamenanguloj nek tasoj da teo,” ŝi diras, “kaj mi kredas ke ĝi estos tro luksa por mi, Sarn.”

Sed Gideon, starante en la ĉambromezo kaj parolante tre laŭte, diris – “Vi estus same kontenta, ĉu morta, ĉu viva.”

Li eliris, sed ĉiuvespere li denove eniris kaj parolis sammaniere, kio bedaŭrigis min, ĉar kvankam li eble celis gajigi ŝin, kaj oni ŝajne kredas ke tute ne gravas kion oni diras al malsanuloj, tamen mi opiniis tion melankolia parolmaniero por povra olda malsana virino. Sed finfine, iun vesperon en la fino de marto, dum malseka, humida vetero, kiam la reŭmamismo estis tre forta, ŝi diris, kiam li atingis sian kutiman parolfinon –  “Vi estus same kontenta, ĉu morta ĉu viva.”

“Nu, Sarn, eble mi estus.”

Kaj tio ŝajne kontentigis lin. Li ĉesis veni ĉiuvespere, kaj tio trankviligis Patrinon, ĉar li timigis ŝin nun eĉ pli ol antaŭe, kaj eĉ Tivvy rimarkis tion. Kiam venis aprilo mi opiniis ke niaj aferoj pli bone progresas, Patrino estas pli feliĉa kvankam ankoraŭ tre malforta. Mi pli bone laboris, mi ne plu maltrankvilis, kaj Patrino ĝuis la kunestadon de Tivvy. Ni laboris pli forte ol antaŭe, kaj miaj vestoj komencis aspekti tro larĝaj, sed tio ne ĝenis min. Mi prisemis la grandan kampon per tritiko, dum Gideon daŭre plugis.

Estis belege tie dum freŝa mateno, kiam purpuraj ombroj kovris la malsekan teron, kaj la suno leviĝis preter la arbaro, kaj Lago Sarn aspektis kiel palblua sulketoplena vitro kun lumo malantaŭ si.

Ofte bluis ankaŭ la ĉielo, en kiu pendis alaŭdoj. Ofte la grandaj blankaj nuboj, kiel novlavita kaj kardita lano, staris sur la suproj de la ekflorantaj arboj. La brilaj koloroj pensigis min pri la multekolora teksado kiun Kester verŝajne jam preskaŭ mastras.

Kvankam venis neniu vorto, post Kristnasko, pri liaj faroj aŭ bonfarto, mi sentis en mia koro ke ĉio iras bone ĉe li. Je Kristnasko veturigisto de la Silvertona diliĝenco lasis pakaĵeton por mi ĉe Kruĉo da Cidro, kaj kiam mi reiris al la mansardo mi trovis en ĝi peceton da ŝtofo teksitan dukolore, kaj leteron.

LONDONO.

Kristnasko

KARA PRU SARN – 

Ĉi tio portas al vi miajn bondezirojn. Mi povas teksi du kolorojn nun, kiel vi vidas per la ekzemplaĵo. Virinoj ĉi tie estas neinduloj palaj kaj etaj, plejparte blondaj, kaj ne troviĝas eĉ unu vere alloga bruna okulo inter ili. Loka registarano kiu estas teksisto invitis min al sia domo por bankedo. Juna virino sidanta apud mi uzis malmultan ŝtofon por sia korsaĵo sed tute ne ŝparis ruĝiĝojn. Mi enmensigis senluman ŝtonan ĉambron, kaj la vizaĝon de juna Camperdine inter la ombroj, kaj virinon kiu agis pro amemeco kaj amara spirito, sed malgraŭe aspektis kvazaŭ pomflora feino, kaj en unu viro ekbruligis fajron kiu malfacile estingiĝos. Kaj do feliĉan Kristnaskon kaj bonan Novjaron de

KESTER WOODSEAVES.

Kredu ke jam antaŭ la sekva aprilo tiu letero eksimilis ĉifonon maĉitan de musoj.

Ankaŭ mi sendis al li Kristnaskan Leteron kaj jen ĝi:

SARN.

Kristnasko

KARA TEKSISTO

Mi sendas ĉikune hejmfaritan ĉemizon. Oni diras ke se vi surportos ĝin, vi ne suferos pro variolo aŭ aliaj malsanoj. Mi teksis ĝin el kanabo, kaj diris multajn malnovajn piajn sorĉparolojn super ĝi, sed ne malpiajn. Mi ofte memoras la tagon kiam ni observis la libelojn, en la tempo de la akvotremado kiam floris la nimfeoj. Nun adiaŭo kaj Dio sendu al vi feliĉon.

Via obeeme, PRU SARN.

La sepa de aprilo estis bela klarkolora mateno, mi enmensigis la teksaĵon, do, dum mi iris tien kaj reen trans la kampon ĵetante la brilajn semojn, mi kantis Horde-Ponton.

Piedojn levu, kuru lerte
’taŭ kandeloj hejmen certe.
Malfermu pordojn ĉielvaste
Trarajdi l’ reĝon lasu gaste.

Ĉu Kester iam rajdos al Sarn el Londono? mi demandis al mi.

Li venos por la foiro, li diris en la tempo de la akvotremado kiam laŭlonge de la lago la nimfeoj floris rigardante siajn anĝelojn, kaj kiam la bluaj alcionlibeloj kaj helaj glazuritaj injoj eliĝis el siaj mortotukoj.

Tiel mi pensis, sed kiam mi sorrigardis mi vidis Tivvyn alkuranta tre rapide kaj maltrankvila.

“Venu tuj, Pru!” ŝi diris. “Ŝi treege malsanas. La teo misigis ŝin.

Li diris infuzu ĝin forte, li diris, ĉar tiel ĝi estos pli bonefika. Do mi obeis. Kaj ŝi diris ke ĝi estas amara. Sed ŝi trinkis ĝin. Kaj post nelonge ŝi tute kvietiĝis kaj mi ne povis aŭdi ŝin spiri. Poste ŝi singultis kaj flustris – ‘Venigu Prun’”.

* * *

Mi alvenis apenaŭ ĝustatempe por kisi Patrinon, kiu estis tutŝrumpinta sur siaj kusenoj. Ŝi flustris – “Amara,” kaj ridetis, kaj spasme enspiris, kaj mortis.

Post nelonge mi diras al Tivvy – “Kie estas tiu teo?”

Sed ŝi jam forverŝis ĝin.

“Gideon,” mi diris “ĉu estis veneno en tiu teo kiun Tivvy donis al Patrino laŭ via ordono?”

“Nu, kion mi scias pri kion donis Tivvy al Patrino?” li diras.

“Ho, Sarn! Vi ja sciis!” krias Tivvy. “Vi diris ‘Infuzu ĝin forte’ vi diris.”

“Fermu la buŝon, eta mensoganto,” krias Gideon “se ne, do diru al Pru kion vi kaj mi faris en la grenejo pasintan dimanĉon.”

Je tio Tivvy ruĝiĝis kiel fajro kaj silentis.

Mi tute ne povis kompreni ilin. Mi venigis Kuraciston por trovi pro kial Patrino mortis. Kaj li diris ĉu ni kutime donas al ŝi digitalon, stranga vorto kiun mi ne konis, sed li literumis por mi kaj mi skribis ĝin. Do mi diris ke ne, mi neniam aŭdis pri ĝi. Do li diras “Vulpoganto! Vulpoganto!”

“Vulpoganto?” mi diras. “Ne. Pro kial mi donus tion al ŝi?”

“Ja vere, kial?” li diras rigardante min tre akre.

“Enigmas al mi, Sinjoro,” mi diras “pro kial Patrino mortis. Ŝi jam komencis bele resaniĝi.”

“Ankaŭ mi volas scii tion” li diras.

“Eble ni petu Polic-Mort’keton” mi diras.

“Do vi akceptus mortenketon pri la kadavro?”

“Nu, ja jes, se tio estas ĝusta kaj farinda.”

“Nu, se vi akceptas ĝin, ĝi ne estas necesa.”

Li estis tre stranga viro. Mi tute ne povis kompreni lin.

“Mi iom dubis,” li diras. “Sed se vi volonte akceptas… Mi supozas ke la kaŭzo estis simpla oldiĝo. Kelkfoje ili forpasas tiel en la printempo. Kaj mortenketo kaŭzas multan ĝenon kaj estas multekosta… nur pro dubeto… kaj ĝi ja ne povus helpi la kompatindan virinon… do se vi permesas, ni ne ĝenos nin per enketo.”

Por mi tio estis vere mistera diraĵo. Sed memorante ke Kuracisto estas klera homo, mi ne plu strebis kompreni lin. Homo kiu estis en lernejo kaj eĉ studis en universitato estas tiel mistera kiel Triunuo. Do pro ke mi okupis min pri la funebra ceremonio kaj multaj aliaĵoj, mi ne plu pensis pri li, sed mi profunde funebris Patrinon, ĉar dum ŝi kuŝis en ĉerko ŝi aspektis kiel frostigita birdo mortigita de vintro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.