La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 4: Dum maja mateno

Estis eĉ pli silente ĉe Sarn sen la kvieta ĉeesto de Patrino. Ŝia malesto dolorigis min pli ol se mi dependus de ŝi, ĉar ni plej sentas la mankon de homoj kiuj dependas de ni por tio kaj por ĉio. Sekve patrino dum laboro sentas malfacilon kaj malkapablon kiam forestas etuloj sin kroĉintaj al ŝia jupo pli ol kiam ili ĉeestas, ĉar ŝia koro ne estas en ŝia laboro. Do dum la plilongiĝantaj tagoj de aprilo mi ofte sidis plorante, dum mi enmensigis ŝiajn povrajn levitajn manetojn, kaj ŝian elkoran bonvenon kiam vespere mi envenis laca. Nur Gideon kaj mi restis tie, kaj Tivvy de tempo al tempo. Laboro daŭris samkiel antaŭe, kvankam tristeco kovris ĝin. Gideon neniam eniris la stakejon sen malbeni Beguildyn, kiu plu estis en prizono sen juĝa decido. Delonge ni aŭdis nenion pri Jancis kaj ŝia patrino, kaj ne venis alia letero de Kester. La bazaro rekomenciĝis. Pli bone dirite, ni rekomencis partopreni ĝin, ĉar ni havis multon por plenigi standon. Unu el ni iris kaj la alia prizorgis la bienon kaj mi aŭdis ke ĉiufoje kiam Gideon estis ĉe la budo, Fraŭlino Dorabella venis por aĉeti ion. Efektive oni jam diris ke ŝi amas Gideonon, kaj mi esperis nur ke la Skviro ne aŭdos tion.

Mi ne miris ke ŝi amoremis pri Gideon, ĉar vere li estis brava fortulo, kun multaj karaktero kaj forto, kaj belaspekta, kaj estis nemultaj junaj viroj ĉe Lullingford tiutempe, ĉar kelkaj foriris loĝi en Londono kaj aliaj ne revenis de la militoj. Gideon pridiris nenion al mi, sed mi povis rimarki ke ŝia favoro flatis lin, kaj mi kredis vidi, unu tagon kiam ŝi venis al nia pordo por peti trinkon da lakto, ke lia mano tremetis kiam li donis al ŝi tason. Sed se li pensis pri ŝi, mi certas ke estis nur pro amoremo kaj juneco kaj deziro prosperi, kaj ne amo kian li iam sentis al Jancis. Mi kredis ke li neniam amos denove post la veneniĝo de tiu frua amo – ĉar vere la veneno ŝajne eniris tion samkiel ĉion. Sed ne estis dubeble ke li interesiĝis pri ŝi, kaj kiam intertempe mankis Fraŭlino Dorabella ĉeestis Tivvy. Li plene malestimis Tivvyn, sed li estis preta preni kion ajn ŝi donos, samkiel multaj aliaj junuloj, precipe post la renversiĝo de lia vivo kaj la perdiĝo de lia kara konatin’. Li ŝajnis voli foresti kun Tivvy kiam li ne laboris, kvazaŭ li estis maltrankvila, kaj li ne toleris paroli pri Patrino.Tio mirigis min, ĉar li neniam multe atentis pri ŝi dum ŝia vivo. Mi enmensigas ke kiam la Majtagfesto venis kaj ni ekiris al la bazaro, ĉar ni devis vendi produktojn negrave ĉu oni funebras aŭ ne, mi diris ke mi enmensigas pri la angulo kie Patrino staris lastafoje por adiaŭi nin. Kaj Gideon eksaltetis kaj rigardis nervoze la lokon kiun mi indikis preskaŭ kvazaŭ kredante ke ŝi revenis. Kaj kelkfoje mi rimarkis ke li rigardas ŝian seĝon nervoze kaj mediteme. Tio afliktis min, ĉar li ne kutimis teni sin tiel. Ĉiualimaniere li agis kiel antaŭe, kaj la bieno estis senŝanĝa, kaj la lago, kaj la printempo. Majo alvenis, varma kaj grandioza, kaj la burĝonoj kaj la ŝosoj, la apertiĝantaj petaloj kaj apertaj petaloj, la blovetoj da dolĉa aero kaj la ŝtormoj da varma pluvo transiris la kamparon kiel dum ĉiu alia jaro. Merloj ĉarmadis tuttage kaj kukoloj ekkantis je la kvara aŭ kvina horo matene. Fulikoj kun siaj idoj naĝis sur la lago, cinkloj tegmentis bone siajn nestojn, svingvostuloj ludis apud la akvo, kaj ardeo staris rigardante sian longan ombron sur la vitreca lago, kvazaŭ demandante al si kiam ĝi atingos la longecon de la kirkoturo. La folioj de nimfeoj flosis verdaj kaj brilaj kiel malplenaj boatetoj, ĉar ankoraŭ ne estis flortempo por nimfeoj. La junaj folioj en la arbaro fariĝis pli longaj, kaj la larĝa herbaĵo kreskis kaj komencis ondeti, tritiko leviĝis viva kaj hela. Karesmolilioj en la paŝtejo velkis, kaj kampanuloj venis kiel fumo sorrampanta la deklivojn de la arbaro. Ĉio renoviĝis kaj ju pli brilaj estis la koloroj, des pli mi pensis pri Kester kaj lia teksado, kaj des pli mi hontis ĉar mi ĝuas printempon dum povra Patrino kuŝas en sia freŝe fosita tombo.

Venis tago en la mezo de tiu bela maja vetero kiam la kratagarboj laŭlonge de la lago tiom dense portis florojn ke ili sternis solidan blankan muron en la akvon ĉe siaj piedoj. Kvankam estis tagmezo, birdokantoj estis preskaŭ same laŭtaj kiel je tagiĝo, ĉar en majo ili ŝajne neniam laciĝas. Ni estis en la kuirejo por tagmanĝi antaŭ ol eliri por fini la elfosadon de terpoj. Tivvy helpis kiel ofte nun, kvankam Gideon ne multe dankis al ŝi, lia mieno estis ĉiam meditema kaj li kuntiris la brovojn kaj kelkfoje li eksaltis kvazaŭ aŭdante voĉon.

La kuirejo estis agrabla loko post la varmego ekstera, ĉar estis frua jaro. Sunlumo makulis trankvile la plankardezojn, kaj la siringo elekstere sendis forte dolĉan parfumon tre la apertan fenestron, pro ke la florado preskaŭ jam finiĝis.

Io preterpasis la fenestron, kaj aŭdiĝis softa frapeto sur la pordon. Ĝi memorigis min pri tiu tempo kiam Jancis forkuris kaj venis al nia pordo en la neĝo. Mi iris aperti, kaj jen ŝi staris, Jancis, blanka kiel fantomo, apogante sin per la pordostango, kun ŝalo volvita ĉirkaŭ ŝin, kaj en la ŝalo mi iomete povis vidi bebon ne pli grandan ol pupo.

“Ho, Jancis!” mi diras. “Jadi, kiel vi venis?”

Sed ŝi, tiel sovaĝa kaj blanka kiel marvirino serĉanta sian homan amaton, nur preterrigardis min.

Ŝi nek rigardis nek diris vorton al mi. Ŝi eĉ ne rigardis Tivvyn.

Ni ne ekzistis por Jancis en tiu horo. Ŝi nur englisis, kiel nebulringo el vintra monto aŭ drivaĵo de floroj el somerarboj, aŭ blankulino el sub la lago. Ŝi estis vestita per la robo kiun ŝi kutimis surmeti por festenoj, ŝirita kaj ĉifita sed ankoraŭ blanka, kaj kvankam ĝi ne beligis ŝin kiom la blua, tamen, kun la blanka ŝalo, ĝi faris el ŝi glisantan fantomon en la aero dum ŝi transiris la kuirejon. Senorde ŝi kolapsis ĉe la piedoj de Gideon, kaj ŝi metis la bebon sur la plankon antaŭ lin, dum li sidis ĉetable en la granda brakseĝo. Kaj ĉar manĝaĵo estis aranĝita sur la tablo, kaj li okupis la ĉefseĝon, kaj Jancis kaŭris sur la planko, mi ne povis ne pensi pri la rakonto en la Biblio kiam Jesuo estis ĉe festeno, kaj iu malriĉulino venis por peti ion, kaj oni riproĉis ŝin, kaj ŝi aŭdacis diri ke eĉ al hundoj ne mankas paneroj. Ŝajnis ke la tuta bonaĵo de la vivo sterniĝis tie sur nia kverka tablo, ĝis ĝi knaris pro la pezo.

Troviĝis la fruktoj de amo, la hejmeca pano de ĉiutaga komplezo, la pokalo kiu sensoifigas ĉiun, kaj salo kiu gustumigas la vivon, kaj ĉiuj malpli gravaj plezuroj kiuj donas bonecon kaj dolĉon al la vivo.

Kaj Gideon rajtis disdoni ĉion. Sarn de Lago Sarn estis la mastro de tiu festeno, kaj li rajtis diri, se li volis, “Jen mi ŝarĝos cian teleron kaj plenigos cian poton.” Kaj li rajtis domaĝi ĉion.

Jancis genuis en makulo de brilanta sunlumo, kaj ŝi aspektis kiel neĝofloko kiam la tago komencas degeli. Post la tiktako de nur unu momento ŝi eble plene likviĝus. Mi enmensigis tiun tagon en la laktejo, kiam ŝi venis esperante ke Gideon tuj edziĝpetos al ŝi.

Kaj mi enmensigis la nokton kiam mi esperis bonon por ŝi dum Beguildy serĉas sepan infanon kaj la tempon kiam mi vidis ŝin venadi mien inter siaj du blankaj bovoj, kvazaŭ pratempa damo kiu mortis antaŭ longe. Mi memoris ŝin kanti Verda Gruzo tiun Kristnaskon kiam ŝi forkuris, kaj la lumon el la fenestro kiu verdigis ŝian vizaĝon, kaj ke ŝi kutimis diri – “O! Mi volis ludi Verda Gruzo”.

Ĉiuj ŝiaj pasintaj vortoj kaj agoj ŝajnis ĉirkaŭi ŝin dum ŝi genuis tie kun sia ora hararo pendanta sur ŝiaj ŝultroj. Tiel pala, tutblanka, kaj ora ŝi kontrastis kun Gideon, bruna kaj malhele vestita, kaj eĉ pli tio donis impreson ke ŝi alvenis el alia mondo, kaj ankaŭ la bebo, ĉar ankaŭ ĝi estis blanka, kaj ĝia kapeto, kie la ŝalo flankenfalis, estis kovrita de palflava lanugo. Neniu aspekto de Gideon troviĝis en ĝ i. Ĝi ne aspektis homa bebo, sed anstataŭinfano[63] kiu estiĝis en la mezo de somernokto sur petalo de lilifloro. Ho, jen pli stranga bebo ol antaŭe mi iam vidis! Mi apogis min kontraŭ la pordostango kaj larmoj sobruliĝis sur mia vizaĝo, kaj por deteni laŭtajn singultojn mi promesis al mi ke Jancis havos la plej bonan manĝon de sia tuta vivo, tuj kiam ĉi tiu finiĝos, kaj ŝi manĝos ovon de la ardeze griza ĉaskokino, kies ovoj valoris multe da mono por kovado, ĉar ŝi estis premiita birdo. Sed mi ne scias kial mi tiom volis ke ŝi manĝu tion anstataŭ ordinaran ovon egale bongustan, kaj ankaŭ pli grandan. Kaj mi ankaŭ promesis al mi ke la bebo ricevos la plej bonan baniĝon kiu iam okazis, ĉar ĝi ja aspektis kvazaŭ ruliĝinta en cindroj. Kaj, jadi! mi plenigos ĝin per lakto kaj mi belordigos la malnovan junkan lulilon, kaj faros etan lankovrilon, kaj metos la plensatan bebon eksteren por dormi en la sunlumo! Post nelonge ĝi perdos tiun strangan timigan aspekton antikvan kiu kredigis ke ĝi jam scias ĉion scieblan kaj malplezuras pro ĝi. Mi volis vidi ĝin kun granda florbulo de oraj primoloj. Kaj tutdume Tivvy sidis apud Gideon kun la buŝo aperta pro surprizo kaj aspektis timanta kvazaŭ vidante fantomon.

Gideon similis ŝtonan viron. Neniu sento videblis en lia vizaĝo, nek kompato nek kolero. Ĉio tia ŝajne estis forpasinta. Estis kiel malnova rakonto kiun li jam forgesis, kaj Jancis estis la ĉefa rolulino en tiu rakonto, sed kial ŝi estis, kaj kiu ŝi estis, kaj kion ŝi faris ne plu troviĝis en lia menso, ĉar li jam plene forgesis tiun rakonton. Iam pli frue, ekzemple se ŝi venus je Kristnasko, li verŝajne batfaligus ŝin pro kolero. Sed poste li eble kisus ŝin. Nun li nek batis nek kisis.

Ĉiu sento lia pri ŝi mortis en la fajro tiun nokton en septembro, kaj tiu povra knabino devis porti la pekon de la patro. Ĉar kiam la okuloj de Gideon vidis ŝin, li vidis siajn brulantajn stakojn, kaj en ŝia blua rigardo troviĝis la ruĝaj reflektoj de la fajro, kiel en klara mateno oni povas vidi la lastajn sovaĝajn subbrulaĵojn de tondroŝtormo. Ŝi nun signifis nur tion al li. Kaj kvankam lia malamo al Beguildy restis sovaĝa kiel antaŭe, li neniom plu sentis pri ŝi, nek malamon nek deziron, eĉ ne amordeziron, kaj eĉ malpli amon. Fraŭlino Dorabella jam kaptis lian menson, kaj Tivvy kontentigis lian korpon. Ne plu troviĝis loko por Jancis. Jen li sidanta en nia malnova kuirejo, tiom kvieta kaj plena de memoroj pri ĉiuj Sarnoj kiuj ĉi tie jam loĝis, ekde Tim kun fulmo en la sango, ĝis Patro, kiu forpasis el la vivo dum malluma ronkado post kolerego. Mi pensis pri Patrino kies ŝpinrado tie zumadis tagon post tago, kvazaŭ eta tombostrigo. Mi pensis pri ĉiuj aliaj Sarninoj, kaj pri mi mem, kiu strebas kaj sklavas por la veneno. Kaj ŝajnis ke tiu veneno similas planton, eble muŝkaptanton, kiu logas vivantojn en sian festenhalon, sternante grandan manĝon kaj jen! kiam ili eniris ŝi kaptas ilin kaj prenas ilin, kaj ligas ilin kaj katenas iliajn piedojn tiel ke ili ne povas eskapi. Peza dolĉeco de la taglilioj en la ĝardeno devigis min pensi pri entombigejoj. Mi volis ke Jancis diru iaĵon kaj tiel finu la aferon, ĉu por bono ĉu por malbono, tiel ke mi povu jam prizorgi la bebon. Sed ne, kaj la silento daŭrdaŭris. Ekstere Lago Sarn staris antaŭ mi kvazaŭ spegulo enkadrita per ia multevalora verda juvelaĵo. Aŭdiĝis nenio krom la tristeta ĉarmo de la birdoj proksimaj kaj foraj, kaj la vaganta zumado de abelo kiu eniris nian kuirejon, kaj, malŝatante ĝin, reflugis kolere eksteren.

Jancis eklevis sian kapon kaj rigardis Gideonon. “Sarn!” ŝi diris. Kaj denove, “Sarn!”

Dum ŝi diris tion, mi imagis multajn aŭskultantojn, kiuj kliniĝis el la aero, dense kunamasiĝinte kiel petaloj de blanka peonio, atendante aŭdi kio rezultos pro ĉi tiu renkontiĝo.

Ŝi kunpremis siajn manojn kaj fikse rigardis Gideonon per siaj bluaj okuloj, kvazaŭ dummomente lasante la bebon, kiu poste mem parolu por si.

“Ĉu vi enmensigas, Sarn,” ŝi diris, “ke ni ludadis Konkrojn per grandaj ruĝetaj kaj blankaj helikodomoj apud la akvo, kaj vi preskaŭ ĉiam venkis, kaj mi malvenkis? Ĉu vi enmensadas ke mi volis ludi Verda Gruzo?”

Ŝia febla voĉo ĉesis dum momento, kaj okazis io stranga, ĉar dum mi rigardis ŝin ŝajnis al mi ke multaj voĉoj, el tre for, sonigis la vortojn de tiu olda kanto kaj kantis ĝin, en harmonioj, laŭ la kutimo de kantantoj en nia regiono. Ĉar se iu ja kantas, li aŭ ŝi scias kanti en harmonioj, ĉar oni ĉiuj amas muzikon kaj ĝi enradikiĝis en la animoj. Tiel mi aŭdis ĝin, kun la ornamaj notoj de la sopranoj kaj la persistantaj sonoj de la basoj, kaj la kontraltoj kaj la tenoroj kaptis la vortojn kaj ludis per ili, kaj ĉiuj emfaze kantis, kvazaŭ parolante por Jancis. Tre base kaj elfore ĝi sonis, tamen riĉe pro multaj voĉoj.

Printempo nun alvenas, verdiĝas herbar’.
Elektu belulinon reĝino de l’ jar’.
Hararo kiel silko, kronita de lum’.
Ni skribos vian nomon per bela ora plum’.

Mi ankoraŭ ne scias kion mi aŭdis. Pastro diris ke mia vigla imago nur ludis pri la pasinteco. Mi ne povas diri. Tamen, ĉu image ĉu reale, mi tutvere aŭdis ĝin harmonie kantatan, kaj ĉiu tono estis klara kaj ĉiu harmonio ĝuste interligita, sed el tre for.

“Ĉu vi enmensas la vesperon kiam vi vidis min sub la ruĝa lumo, Sarn, revenante el Lullingford kun la ŝafoj? Kaj tiun tagon kiam ni trovis paruneston kun dekkvar idetoj, kaj vi kisis min unufoje por ĉiu birdeto?”

Ankoraŭ Gideon nek faris sonon nek moviĝis.

“Kaj kiam mi forkuris, kaj Pru ŝirmis min, vi diris al mi en la mezo de ĉi tiu kuirejo mem, ‘Kisu min, knabinjo!’ Kaj iam en la laktejo vi diris ke mi aspektas kvazaŭ farita el kratago kaj lakto? Kaj ĉe la domo de Callard tiun vesperon kiam mi tenis la bebon dum Sinjoro Callard devigis ilin ĉiujn diri ‘Taŭroludado estas fia…’, ĉu vi enmensigas ke Avĉjo Callard subite diris ‘Mi vidas du bebojn en ŝiaj brakoj, la nian kaj ŝian estontan’? Kaj la rikoltodancon kiam oni belege fajfis kaj ni dancis?”

Tremeto transiris la vizaĝon de Gideon kiam ŝi menciis tiun rikolton, kaj min mirigis ke Jancis parolas pri ĝi, ĝis mi ekkomprenis ke ŝi jam forgesis la originon de la malamo de Gideon kontraŭ ŝi. Ŝi nun sciis nur ke li ne amas ŝin, kaj la kialo tute ne gravis.

“Kaj kiam Patro iris serĉi sepan infanon kaj vi alvenis, kaj ni kuniĝis tiel dolĉe? Aĥ! Eĉ tiun matenon kiam Patro revenis ni estis tiaj, kaj vi diris ‘Post kvin tagoj, mia eta karulin’!’ Kaj mi diris ‘Ke Dio vin feliĉigu!’ Kaj post tiu horo, Sarn, mi ne vidis vin antaŭ la nuna horo.”

Ankoraŭ Gideon ne respondis, do ŝi metis manon sur lian brakon.

“Ĉu vi memoras?” ŝi diras.

“Jes,” li respondis indiferente. “Mi memoras, sed estis antaŭ longe. Ne plu pensinde.”

“Sed ne la bebo. Jen la bebo, Sarn! Via kaj mia.”

Ŝi suprenlevis la infanon kvazaŭ por meti ĝin sur liajn genuojn, sed li svingis manon por rifuzi ĝin.

“Knabo!” diras Jancis. “Ne knabino tiel ke vin ĉirkaŭos virinoj. Knabo kiu tute baldaŭ gardos ciajn porkojn, kaj post kelkaj jaroj li gvidos plugilon. Jes. Mi scias ke li estos bona filo por vi, kaj bone laboros kaj rikoltos duoble pli ol lia avo detruis.”

La povra bebo movetis sin kvazaŭ ĝi sentis pezan ŝarĝon.

Gideon rigardis ĝin, kvazaŭ ĝi nur videbliĝis kiam ĝi tuŝis lian vivocelon, kaj alitempe estis ne videbla. Poste li kurte kaj kruele ridis.

“Tio?” li diras. “Vi proponas al mi tion por helpi min? Mi dankas cin! Eĉ se ĝi vivos, kaj pri tio mi dubas, ĝi neniam utilos, ĝi nur dorlotiĝos en la domo kaj manĝos kaĉon.”

Kaj kvazaŭ sciante ke ĝi ne sukcesis en ekzameno, la pova etulo komencis krii. Gideon forpuŝis la tablon kaj stariĝis. Li iris al la malantaŭa kuireja pordo, kiu estis la plej oportuna elirejo al la legom- ĝardeno. Ĉe la pordo li haltis dum minuto.

“Plej bone estas ke vi reiru al el kie vi venis,” li diris. “Vi ne estas bonvena ĉi tie, nek vi nek tiu alia.”

Kaj li fermis la pordon kaj foriris.

Jancis restis senmova kaj ŝajnis muta kaj kunfuzita. Pala plumo pelita de la aero, lilipetalo vaganta sur la akvo, ne povus esti tiom perdita kiel ŝi en tiu momento. Mi kuris al ŝi, kaj levis ŝin kaj la bebon sur la kanapon, ĉar ŝi estis tiom malpeza ke tuŝis mian koron.

“Nun atentu,” mi diris, “neniun vorton vi diros antaŭ ol vi manĝos kaj trinkos! Boligu akvon, Tivvy, mia brava knabino, dum mi varmigos lakton por la bebo.”

Jancis diris nenion, sed post nelonge larmoj komencis sobflui lante sur ŝiaj vangoj. Ŝi manĝetis, kaj poste mi demandis kiel ŝi atingis nin.

“Mi marŝis,” ŝi diris, “kaj la povra bebo estis tre peza. Vi ne povas imagi, rigardante lin, kiom peza li estas.” Mi sciis ke li apenaŭ pezas pli ol kokino, kaj tial mi ankaŭ sciis kiom laca estas povra Jancis por kiu tiel eta ŝarĝo estas tre peza.

“Jadi! kiel via patrino permesis ke vi marŝu?”

“Patrino mortis.”

“Ve! Mi bedaŭras tion,” mi diris. “Ŝi estis tre bonkora virino.”

“Dankon!” diras Jancis, sed tute senfervore.

Ŝi similis virinon kiu en la ludo Multekostaj Koloroj jam riskis ĉion, demetinte la karton nomatan Multekosta, kaj perdis ĝin. Ŝi nun estis ekster la ludo, kaj ne plu gajnos nek perdos. Mi ne volis mencii ŝian paĉjon, kaj ŝi diris nenion pri li.

“Nu, via hejmo estas ĉi tie,” mi diris. “Vi scias tion, Jancis kara.”

“Mia hejmo ne povas esti ĉi tie se Sarn ne amas min, Pru.”

“Aĥ, sed ĝi ja estas” mi elkriis. “Kvankam mi ja ĵuris per la Biblio ke mi obeos Gideonon kvazaŭ metilernanto, edzino, kaj hundo, tamen ĉitage mi kontraŭos lin. Vi kuŝos ĉinokte en mia lito, infano. Vi kaj la uleto dormos hejme ekde nun.”

Ŝi ridetis triste, kvazaŭ dirante “ĉu do ja vere?” kaj kuŝis tenante la bebon. Sed nun Tivvy jam komencis aspekti pli kaj pli ribelema, kaj eksplode elkriis – “Kaj ĉu ŝi ja dormos ĉi tie, Pru Sarn? Mi opinias ke ne! Eble vi ne scias ke mi mem estos la edzino de Sarn. Jes. Li devos edzinigi min por mia bono kaj ankaŭ por la sia.”

Jancis apertis siajn okulojn kaj rigardadis ŝin samkiel faris Saĝulino kiun mi iam konis, kiu povis eldiri alies pensojn.

“Mi scias ke estus bone por vi, Tivvy, se li edzinigus vin,” mi mokeme kaj ironie diris al ŝi, ĉar mi neniam povis toleri Tivvyn, jen vero direnda, “kaj kredeble li devos ne multe prokrasti, pro ke vi estas la filino de Sakristiano. Sed mi demandas ĉu efektive li faros tion? Kaj mi estas preskaŭ certa ke li neniam faros tion. Mi kompatas vin, Tivvy, kaj mi tute ne mencius ĉi tion antaŭ Jancis, sed vi komencis la diskuton.”

La vizaĝo de Tivvy flamiĝis, sed ŝi ne ŝanceliĝis.

“Mi diris ke estos bone por li kaj ne nur por mi,” ŝi respondis.

“Mi ne povas kompreni,” mi diris, kaj Dio pardonu min pro mia abrupteco, “kiel edziĝo kun vi povus esti bona por Gideon.”

“O! Nu baldaŭ mi pruvos al vi,” ŝi diras.

“Iam, Tivvy, li amis Jancison,” mi diris al ŝi. “Kaj ŝi estis lia kara konatino kaj lia edzino escepte de ringo.”

Ŝi ignoris tion.

“Mi diros al vi kial estos bone por Gideon ke li edziĝu kun mi,” ŝi diris. “Teo el vulpogantoj! Jen kial!”

“Teo el vulpogantoj! Ĉu vi frenezas, Tivvy?”

“Ĉiu scias ke mi scias nenion pri herboj. Ĉiu scias ke Sarn donis foliojn de vulpogantoj al la bovino. Vi kaj mi scias ke Kuracisto diris ke ŝajne via patrino trinkis vulpoganton.”

Ŝi parolis ĉiam pli lante, kaj klinis sin antaŭen kun la manoj sur la tablo.

“Ĉiu scias, Pru Sarn, ke via frato opiniis ke Sinjorino Sarn estas ŝarĝo. Ĉiu scias ke li ja volas riĉiĝi. Kaj mi scias ke se li ne frue edzinigos min, ankaŭ ĉiu alia scios kio estis en tiu teo kiun li preparis por sia patrino, kaj postulis ke mi donu ĝin forta al ŝi.”

“Kio estis tio?” mi diris, sentante min malsana en la koro.

“Vulpoganto!”

Ŝi morde elbuŝigis tiun vorton. Mi sciis ke ŝi diris veron.

“Mi povas pruvi tion,” ŝi diris, “ĉar hazarde mia patrino ĵus alvenis por doni al Sinjorino Sarn noktorobon kiun ŝi kudris por ŝi. Kiam mi sobvenis post doni teon al Sinjorino Sarn, mi elverŝis tason por mia patrino el la restaĵo, kaj Patrino diris post minuto ‘Jen vulpoganta teo’. Jes, Patrino bone scias per kio mortis via patrino, sed ŝi ne diros ĝin eĉ al muso se Sarn edziĝos kun mi.”

“Mi neniam kredos tion,” mi ekkriis. Sed Tivvy diras – “Vi kredos! Eĉ nun vi kredas.”

Kaj estis vere. Ankaŭ Jancis kredis. Ŝi softe ĝemis kaj flustris – “Estis antaŭdirite, Pru! Estas fatalo. Mi jam ne havas hejmon, Pru, nenian hejmon sur la tuta Tero. Nek Bebo nek mi havas kien iri. Kion fari, Bebo?”

La bebo, alparolite kaj kontenta pro la manĝo kiun ĝi ĵus englutis, lakte ridetis. Jancis fermis siajn okulojn kaj ŝajnis ke ne plu gravas al ŝi kion diras iu ajn.

Sed Tivvy venas al la kanapo kaj diras – “Se vi tranoktos ĉi tie, ni dissciigos ĉion, Jancis Beguildy!”

Mi bedaŭras konfesi ke mia koleremo leviĝis, kaj mi alkuris ŝin kaj forte batis al ŝi la orelojn.

“Iru!” mi diras. “Iru, kruela knabinaĉo, antaŭ ol mi disŝiros vin. Mi neniam malamis antaŭ nun. Sed vin mi abomenas. Kiel vi povas tiel fiagi al tiu povra infano? Vi decidu kun Gideon pri kion vi ambaŭ faros. Sed kiam vi transpasos la sojlon ĉi tien, eksteren iros mi. Kaj dum ĉi tiu tago for de tie ĉi!”

Mi povas diri ke ŝi foriris tre rapide, surprizita pro vidi mildan Prun Sarnon tiom kolera.

“Nu, kuŝu vi trankvile kaj ripozu, kara,” mi diris, “dum mi iros al Gideon.”

“Ne! Ne ĝenu Sarnon, Pru,” ŝi diras. “Sed mi ripozos. Jes. Bebo kaj mi ambaŭ bezonas ripozon. Ni bone kaj longe ripozos, Pru. Kaj elkoran dankon pro ĉio.”

Eksteren mi iris. Jen Gideon laboranta kiel sep. Mi vere kredas ke tiuj kruelaj vortoj kiujn li diris al Jancis estis nur lia rimedo fortigi sian propran koron. Mi vere kredas ke eĉ tiam estis semo de amo en li, kaj sen Tivvy ĝi eble elkreskus kaj florus. Mi neniam hahezitis, do mi alpaŝis Gideonon kaj diris – “Tivvy diras ke vi donis venenon al Patrino. Ĉu vero?”

“Pro Dio, tiu knabinaĉo bezonas batadon,” diras Gideon. “Kaj se ŝi devigos min edziĝi kun ŝi, tio estos ŝia edziniĝdonaco!”

“Do vi ja preparis vulpogantan teon por ke ŝi donu ĝin al Patrino?”

“Patrino diris al mi ke ŝi preferas morti ol vivi, kaj ŝi estis peza ŝarĝo.”

Li neniam klopodis moligi nek nei tion, ĉar tia ne estis lia kutimo.

“Nu, vi estas murdinto kaj nia rilato jam finiĝis,” mi diris.

“Vi ĵuris fari kion mi ordonos.”

“Murdo nuligas ĉiun ĵuron,” mi respondis.

“Mi ne volas Tivvyn ĉi tie. Ŝi tute ne utilas.”

“Ŝajnas ke vi ne povas elekti,” mi diris. “Aŭ Tivvyn aŭ pendumiĝi, laŭ mia kompreno. Mi savus vin se mi povus, ĉar vi estas mia frato malgraŭ ĉio, kaj mi ankaŭ multe amas vin.

Laborinte kun iu, sulkon kontraŭ sulko, fosilon kontraŭ fosilo, tiom longe kiom mi kun vi, oni neeviteble amas aŭ malamas lin.

Kaj mi ne povas malami vin, kvankam mi strebis dum la ĵus pasintaj minutoj, Gideon! Pro kio vi faris tiun fian agon? Ja vere vi devos penti en polvo kaj cindroj kaj pensi pri nenio alia, alie Diablo nepre metos sian markon sur vin kaj vi ne atingos bonon en la nuna vivo, kaj vi iros al plej profunda Infero en la posta. Vian propran patrinon, Gideon!”

Sed li diris nur – “Ŝi diris ke ŝi preferas morti ol vivi, kaj ŝi estis peza ŝarĝo.”

“Nu, mi foriros, do mi avertas vin,” mi diris pasie.

“Mi esperas ke vi restos por rikolti la fojnon kaj tritikon,” li respondas tute trankvile, kvazaŭ farinte nenion malbonan, kaj vere mi kredas ke li opiniis ke li plene pravis.

“Ne,” mi diris. “Faru aranĝon kun Tivvy.”

“Ŝi estas senutila dum rikoltado. Ŝi estas ĝisoste pigra.”

“Mi restos ĝis ŝi venos, sed ne poste,” mi diris. “Kaj mi ne promesus tion, se mi ne scius ke ŝi urĝe bezonas baldaŭ edziniĝi. Vi ja seniluziigis min, Gideon, pri ĉio.”

“Senprave. Kion mi faris? Dormigis oldulinon kiu volis dormi. Kaj Tivvyn, nu ŝi preskaŭ petis min.”

Trankvila? Ho, li estis trankvila, kiel lago profunde frostiĝinta.

“Kaj Jancis?” mi ekkriis. “Kaj tiu povra pupo kiun vi enmondigis? Ili estas nek oldaj nek malmodestaj.”

Responde li fingromontris al la nigrigita planko de la stakejo kaj diris – “Vi scias kies filino ŝi estas.”

Poste, subvoĉe li diris kvazaŭ forgesinte min – “Sed mi ja amis ŝin, iam.”

Do mi lasis lin kun liaj pensoj, kaj rekuris al la domo, alvokante dum mi apertis la malantaŭan pordon – “Rigardu, Jancis kara, mi alportis ovon de la ardezkolora kokino por kirli en lakto por vi!”

Sed neniu respondis, kaj kiam mi eniris la kuirejon la kanapo malplenis.

Mi kuris trans la gregejon kaj tra la elirejon apud la sterkamaso, kaj sur tiun vojon bonan kiun faris Romianoj antaŭ multaj jaroj. Tamen, por la lago tiu longa tempo estis nur momento, ĉar kvankam la akvo tremiĝis dumilfoje post tiam, laŭ Pastro, tamen ĝi tremis multmilfoje antaŭe, kaj plu tremos ĝis la tuta mondo ŝrumpos kiel forlasita korpo de libelo. Mi kuris laŭlonge de la vojo en la forta varmo, kaj la sabla tero brilis en la lumo, kaj la ombroj estis kurtaj kaj tre nigraj. Mi ĉirkaŭiris la unuan angulon troveblan, kaj la sekvan, kaj eĉ la plisekvan, ĉar eble ŝi marŝis pli rapide ol mi supozis. Sed neniu estis sur la vojo, neniu blanka kaj ora patrino kun blanka kaj ora pupo. Nur la kamomilo en amasoj sur la deklivoj havis tiujn kolorojn, oran kaj blankan, kaj dum mi kuris ĝia forta parfumo kaptis mian koron.

Mi pensis ke eble ŝi soriris al mia litoĉambro por lavi la bebon. Mi retrenkuris vokante kaj serĉante ĉie. Sed neniu estis en la domo krom Kanjo, kiu rigardis min triste kaj kuris en ĉiun ĉambron iomete antaŭ mi. Mi serĉis en la grenejo, kaj la subtegmento, kaj la bovinejo. Kial mi supozis ke ŝi estas tie mi ne povas diri, sed jam mi senesperis trovi ŝin. Mi laŭkuris la arbaran vojeton, ĉar eble ŝi ekdeziris marŝi tie, kien Gideon ofte akompanis ŝin por adiaŭi ŝin hejmen. Mi kuradis vokante ĝis la arbarkolomboj sorflugis klakante, sed neniu respondis. Nur la arbaro staris ĉirkaŭ mi. Nur la lakitaj ranunkoloj flavis laŭ la bordoj de la lago, ĉiu floraro estis duobligita en la klara akvo, kaj la muroj de kragago leviĝis blankaj kaj verdaj. Sento de perdo kaj malhavo plenigis min. Mi iris al Gideon ĉe la malantaŭo de la domo.

“Mi ne povas trovi Jancison,” mi diris.

“Mi diris ke ŝi reiru al el kie ŝi venis.” Li respondis sammaniere kiel li antaŭe parolis, kaj senhonte.

“Ŝi ne povas,” mi diris “ĉar ŝi ne havas monon, kaj ŝia patrino mortis, kaj kio okazis al ŝia patro ŝajne scias nur la asiztribunalo, ĉar ŝi ne. Ŝi marŝis la tutan vojon el Silverton, Gideon. Ŝi ne havis monon por pagi diliĝencon. Ĉiujn lacigajn mejlojn ŝi marŝis por atingi vin. Kaj kiamaniere vi bonvenigis ŝin?”

Li diris nenion je tio, kaj daŭrigis sian laboron.

“Vi devas veni serĉi lapovran knabinon,” mi diris. “Tuj dum la nuna minuto vi devas veni. Vi devas elpensi alian lokon serĉendan. Ho, elpensu tuj alian lokon, Gideon! Ĉar mi ne povas. Kaj se ni ne povos trovi alian lokon restas nur…”

Kun forta tremado mi fingromontris al la lago.

“Kio?” li diris tre kolere. “Vi volas timigi min, ĉu?”

Li batis la fosilon en la teron kvazaŭ malamiko kaŝis sin tie, kaj venis kun mi tra la domon kaj la kromdomojn. Poste li ekiris laŭlonge de la vojo, dirante ke eble iu donis al ŝi lokon en ŝarĝvagono. Tio timigis min koncerne lian menson, ĉar neniu laŭiradis tiun vojon krom ni mem, kaj la fantomaj ĉaroj kiuj laŭdire aŭdiĝas nokte ruliĝante knare laŭlonge de la antikva ŝoseo. Sed post kurte li revenis, ne trovinte spuron de Jancis.

“Ni devos dragi la lagon,” mi diris. “Ni ne bezonos iri malproksimen, mi certas. Baldaŭ ŝi estus subakva, ĉar ŝi estis tre malgranda kaj eta. Kaj ŝi ne havis sufiĉan tempon por longe marŝi. Sendube ŝi eniris laŭ la digvojo ĉi tie.”

Ĉar kiel mi antaŭe diris, tiu larĝa ŝtona digvojo kiun konstruis Romianoj etendiĝis de la antaŭo de nia domo sob al la vilaĝo ĉe la fundo de la lago, kie, oni diris, aŭdiĝis vespere la sonoriloj.

Montriĝis ke mi pravis, ĉar ĝuste kie la digvojo eniris la akvon estis boteto de bebo. Mi antaŭe rimarkis ke ĝia rubando estis nefiksita, kaj la boteto preskaŭ forfalis, kaj efektive ĝi pli frue ja estus perdita se ĉi tiu bebo similus aliajn bebojn, kiuj ridas kaj piedbatas por senti sian forton. Sed ĝi estis nur povra simplulo el vakso, kaj tial, sendube, la boteto restis sur la piedo ĝis ĝi sentis la malvarman akvon kaj baraktis mortante kiel ĝi antaŭe ne faris vivante.

Ili kuŝis tie sur lito de lilifolioj, kaj ni senvorte levis kaj portis ilin en la domon. Mi lavis ilin kaj metis sur ilin blankajn vestojn, kaj ni kuŝigis ilin sur la lito de Patrino, kaj mi amasigis ĉirkaŭ ĝin blankajn siringojn kaj kratagojn kaj orajn tagliliojn, kaj orajn primolojn per kiuj la infano estonte farus florbulojn.

Tutdume Gideon diris nenion, nek multe rigardis ilin, li nur daŭrigis sian laboron en la bieno.

Sed najbaroj venis dum ĉiu el tri tagoj antaŭ la enterigo, el proksime kaj el for. Ĉar la reveno de Jancis, kaj la infano, kaj la droniĝo, provizis rakonton kia antaŭe ne aŭdiĝis en nia parto de la lando, kie la vivo pasas senevente eĉ laŭ la memoro de Avĉjo Callard.

Ili venis kaj rigardis ilin, kaj la virinoj ploris kvankam ili kondutis malmole kiel siliko pri Jancis dum ŝia vivo. La plijunaj viroj staris nelonge, dirante nenion, sobrigardante ŝin kvazaŭ ili sopiras al ŝi.

“La pekoj de la patroj,” diris Sakristiano oratorante super tiu duo, “kaj ne nur la pekoj de la patroj, ĉar ne konvenas paroli delikate, homoj, kaj kvankam tristigas diri tion, la povra knabino ne kondutis dece, kaj la infano naskiĝis bastarde. Homoj, ĝi ne estis eĉ hordeinfano, ĉar tute ne rolis ringo. Ni ne scias kiu estis la patro,” li daŭrigis, rigardante Gideonon tiel ke estis klare ke li ja bone sciis kaj intencis sciigi al ĉiuj, se Gideon ne edziĝos kun Tivvy, “ni ne scias tion, sed ni ja scias el kie ŝi venis. Ni scias kiu estis ŝia patro, najbaroj. Ni scias ke patris ŝin kunlaboranto de Diablo. Ni scias ke la bruligo de la stakoj estis nenio, jes malpli ol nenio, kompare kun kion li faris sekrete kaj kaŝe. Kio okazis estis antcipebla, ĉar kio generiĝas en la osto eliros en la karno, karaj animoj.”

“Per iliaj fruktoj vi konos ilin, Mateo sep,” aldonis Sammy.

Poste longe sobrigardinte tiujn du orajn kapojn, kiel oni rigardas raran birdon kiun oni neniam denove vidos, li diris al si tiel flustre ke mi aŭdis lin nur ĉar mi staris plej apude – “Ili estis amindaj kaj ĉarmaj dum la vivo, kaj en la morto ili ne disiĝis.”

Kaj li vespiris, forgesante mencii ĉapitron kaj verson.

La infanoj de Callard venis duope por rigardi la korpojn. Poste, dum ili staris ĉe la litfino, rigardante la bebon sur la fleksita brako de ĝia patrino, subite ili ekkriis kune samkiel pri la taŭroludado – “Ho, dolĉa! Eta pupo!”

Kaj Muelisto kapjesis trifoje, kvazaŭ dirante ke jen du katidetoj, kie ili devas esti.

Poste Avĉjo Callard antaŭenpaŝis kaj diris – “Du entombigoj en unu monato! Tio memorigas min pri la tagoj kiam granda malsano afliktis la landon, kaj ni vivantoj laciĝis pro entombigado de mortintoj. Kaj estas strange, amikoj ĉiuj, ke ĉi tiuj du mortis, kvankam kune ili ne nombris tridek jarojn, dum mi jam nombris unu kaj naŭdek jarojn, kaj tamen ankoraŭ min ne kaptis la pesto kiu furiozas tra ĉi tiu amara olda mondo, tiu antikva pesto nomata Morto.”

Ankoraŭ Gideon diris nenion. Tamen la nokton antaŭ ol ni portis ilin al la tombejo, mi aŭdis lin moviĝi, kaj ĉar mi timis ke pro subita hororo en la spirito li eble difektos sin, ĉar kvankam kutime li movis sin lante kaj kviete, de tempo al tempo li agis haste, mi iris vidi kio okazas.

Li staris apud la lito. Kiam mi eniris li ĵus etendis manon kaj prenis per grandaj brunaj fingroj la plektitajn orajn harojn, densajn kaj delikatajn, pri kiuj ĉiam fieris povra Jancis. Kiam li turnis sin je mia eniro, li similis knabon kaptitan en plena kulpo, klinante la kapon kaj balbutante vortojn, kvazaŭ volante klarigi sian agon, kaj efektive li tion faris – “Mi ja amis ŝin, iam.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.