La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 7: “La Mastro ĉeestas”

“Nu, Sarn,” diras Patrino post nia reveno hejmon, “ni multe ŝpinis kaj bonamuzis nin, kaj nun viaj nuptaj litotukoj estas sur la teksilo.”

Gideon aspektis iom perpleksa kaj diris ke pasos multaj tagoj antaŭ ol li havos sufiĉan monon por tio.

“Nia Pru gajnis ĉe sia tablo!”

“Ĉu ja? Brave!”

Li povis kompreni kaj respekti tion, ĉar ankaŭ al li plaĉis gajni.

“Sufiĉajn kukojn por naŭtaga semajno!” diras Patrino.

“Ŝi celis enspezi, mi ne dubas.”

“Ja ne Patrino” mi diris.

“Do pro kio?”

“Mi ne scias. Mi nur volis – Multekostajn Kolorojn Patrino,” mi diras iom stultece.

“Sed kiel valoras se ne por akiri kukojn?”

Mi diris ke verŝajne ili ne utilas, sed malgraŭ tio mi volis ilin –  la Multekostajn Kolorojn.

“Ŝi dormemas,” diras Gideon, “jen kiel estas, alie ŝi parolus inteligente. Plejbone estos ke vi ambaŭ enlitiĝu.”

“Ĉu mi ne atendu ŝafidojn?”

Ĉar dum la sezono de ŝafnaskado mi kutimis maldormi kelkajn horojn ĉiunokte, por ke Gideon povu iom dormi. Sed li diris ke ne, ke mi jam havis bonan tagon, do mi egalbone pasigu la nokton.

“Mi estis pigra kiel nobelo dum la tuta tago,” li diras, “ĉar mi devis resti ĉe la domo por plenumi la malgrandajn taskojn.”

Li estis bonkora knabo, malgraŭ ĉio, kaj kiam li preterlasis okazon komplezi, tio estis nur ĉar li ne pripensis, aŭ ke li atentis nur alian aferon. Kaj kelkfoje kiam li estis senkompata kaj oni rimarkigis lin pri tio, li forte pentis, kvankam ofte nur post longa tempo.

“Do al lito, Pru!”

Patrino ĉirkaŭsaltetis kun sia stango kvazaŭ reŭmamisma rubekolo.

“Estis bonega tago. Tago pripensinda kaj priparolinda. Kaj senkulpa, ĉar kvankam ni ja ankoraŭ portas funebrajn vestojn, ni tamen faris komplezon. Tio ne estas kulpeca. Ĉu mi bone kondutis. Pru?”

“Jes, Patrino, sendube!”

“Ĉu mi ŝpinis laŭdinde?”

“Vi ŝpinis tre kapable.”

Ŝi ĉiam demandis tiel, kvazaŭ infano, kaj ankaŭ kvazaŭ infano ŝi volvis sin ĉirkaŭ onian koron.

“Kaj tre agrabla junulo estas tiu teksisto, Sarn! Viro kian ĉiu virino volus kiel filon.”

“Ĉu temas pri Woodseaves?”

“Jes.”

“Brava luktisto, oni diras. Kaj neatendeble multedukita.

Skviro proponis al li profesie skribi ĉe la Domego, sed li ne volis.

Diris ke li preferas labori permane, kaj ke li ne povas toleri politikadon, ĉar tio estas nur mensogoj kaj li preferas esti honesta.

‘Mi preferas teksi blankan tolaĵon ol nigrajn mensogojn’ li diras, kaj la olda Skviro tre koleris. Li volis forsendi Woodseaves el ĉi ties dometo, sed ĝi apartenas al li, testamentita de lia onklo.”

Patrino demandis ĉu la teksisto plaĉas al mi.

“Mi pensis ke ne, kara, ĉar vi ne parolis, kaj iris malantaŭ la kanapon.”

“Plaĉas?” mi diris. “Ho…ĉu plaĉas?”

“Jen, Pru, vi dormas surpiede,” diras Gideon. “Alliten, ĉar se ne, vi ne povos labori morgaŭ.”

Tamen mi ne estis dormema, nur demandoplena. Ĉar estas strange, vere strange, kiam la mastro ĉeestas, kaj oni preferus bonvenigi lin kaj doni al li ĉion plejbonan, freŝan buteron kaj fromaĝon sur grandaj teleroj, kaj novan lakton, eĉ ĝis la supro de la plej granda pelvego, kaj surmetinte sian Sanktatagan robon kun bukedo, rideti al li jesante ĉiun lian peton, kaj jen! ĉio estas fuŝa, ĉar oni estas leporfrapita, malbenita per sorĉado.

“La Mastro ĉeestas kaj vokas vin. La Mastro ĉeestas…”

Tutnokte en la mansardo mi povis aŭdi tiujn vortojn, ja triumfajn sed mornajn. Kaj kiam la mallumo maldensiĝis kaj formoj komencis aperi el la nigreco, kaj novenaskita tagiĝo envenis, kaj nia virkoko kokerikis laŭte kaj dolĉe ĉar printempo komenciĝis, mi ankoraŭ aŭdis tiujn vortojn en kiuj estas amesprimo kaj tremo de timego – 

“La Mastro ĉeestas!”

La vortoj tiom murmuradis, kaj dolĉe penetris, ke mi skribis ilin en mian libron. Da ĉio kion mi planis skribi pri la Ŝpinamfesto kaj la ludo Multekostaj Koloroj, kaj lia alveno, mi skribis nemulte.

Tamen kiam mi malfermas la libron kaj vidas tiujn tri vortojn kiujn mi skribis laŭ mia plej bona alta manskribo, ĉio rememoriĝas klare, kvazaŭ okazis hodiaŭ.

Mi rigardis la teksilon, kaj vidis lin tie, teksantan. Mi rigardis mian skriblibron kaj demandis al mi ĉu li scipovas la altan manskribon kaj la malaltan, ruĝan kaj nigran, simplan kaj ornamoplenan. Kaj mi estis plene certa ke li scipovas ilin ĉiujn, kaj eĉ pli.

Sekvamatene Jancis venis kurante laŭ la vojeto, kaj mi volis diri “Ĉu li bone fartas?” Ĉar ŝajnis al mi ke kio ajn povus okazi al li dum la mallumaj horoj. Sed mi povis diri nur “Kiam foriros la teksisto?”

“O, morgaŭ,” ŝi diris kvazaŭ tute ne gravas.

Post tio ŝi ploris kaj petegis ke mi helpu ŝin, ĉar Beguildy insistas aperigi Veneran por konvinki la junan Skviron, okazu kio ajn.

“Kaj ja mi devos esti Venera! Ho ve! Ho ve! Kaj okazos postmorgaŭ. Kaj mi timegas, Pru. Ĉar se Sarn ekscius ke mi aperis tutnuda en rozkolora lumo en ĉambro, kaj antaŭ nekonata viro, li neniam plu parolus al mi.”

“Vere,” mi diris, ĉar mi bone konis Gideonon.

“Kaj li certe sciiĝus pri ĝi”.

“Jes, povas esti.”

“Sed Patro fervoras pri ĝi. Alvoki Veneran. Li diras ke juna Sinjoro Camperdine tiom ridis, kaj frapetis lin sur ŝultron, kaj diris ke li donos al li kvin pundojn se li faros, kaj ne gravos kiun ajn li aperigos. Kvin pundojn, Pru! Kaj kiam mi rifuzis, li batpunis min. Kaj li diris ke se mi ne faros ĝin, li devigos min labori en la kampoj, kaj batos min ĉiun sabaton dum plena jaro. O, Pru kion mi faru?”

“Kiel li ebligos ĝin?”

“O, mi estos en la kelo sub lia ĉambro, kaj la klapopordo estos aperta, kaj ŝnuro estos sub miaj akseloj kaj ĝi trapasos pulion en la plafono, kaj Patrino estos en la kelo por bruligi fumaĵon kaj ligi la ŝnuron ĉirkaŭ min ĝuste. Patro tiros la ŝnuron en la kuirejo sub la pordo, kaj mi leviĝos lante sub la ruĝa lumo. Li diras ke estos tro obskure por vidi mian vizaĝon, sed tio ne konsolas min. Gideon ne akceptus tian pretekston.”

“Ne. Ĉu vi tre amas Gideonon, Jancis?”

“Aĥ, mi amas.”

“Ĉu vi konas tiun tekston ‘La Mastro ĉeestas?’”

“En la Biblio? Jes, mi konas.”

“Ĉu vi sentas tiamaniere pri Gideon?”

Bela koloro revenis en ŝian vizaĝon.

“O, jes ja, Sarn estas la mastro”.

“Kaj la alia…foriros morgaŭ, ĉu?”

“Kiu alia?”

“Nu, Sinjoro Woodseaves.”

“O, li foriros morgaŭ.”

“Do atentu, Jancis, mi anstataŭos vin.”

“Vi?”

Ŝia buŝo estis tiom ronda kaj tiom ruĝa pro mirego ke mi volonte batus tiun knabinon.

“Jes, mi! Mi scias ke estus strange, se mi estus Venera,” mi diris amare.

“Sed Patro scius.”

“Vi diras ke li estos en la kuirejo.”

“Kaj la junulo?”

“Vi diras ke li ne vidos vian vizaĝon. Estos okskure kaj mi flankenturnos min. Kaj mi prenos muslinon for de la ribarbustoj kaj metos ĝin sur mian kapon, por ke li ne vidu mian brunan hararon. Li vidos kion li venis por vidi, scivolulaĉo, nudan virinon. Poste li pagos la monon kaj vi estos libera.”

“O, Pru, vi estas bona! Mi amas vin, Pru! Mi iel rekompencos vin. Plej bona parto estas ke ne gravos al vi, ĉar vi neniam havos amanton.”

Tiel senintence kruelaj estas homoj. Jen rekompenco pro mia bona faro. Sed malpravas kiuj diras ke bonaj faroj ricevas rekompencon.

Mi volonte strangolus ŝin pro tiuj vortoj. Kolera sango muĝis en miaj oreloj.

“Foriru nun,” mi diris. “Morgaŭ ni plue parolos. Sed foriru rapide nun!” Kaj kun konfuza kaj timema aspekto ŝi foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.