La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 3: Pru liveras invitilojn

Tiuepoke estis nemulta tempo dum kiu funebrantoj povis pensi pri sia doloro ĝis post la enterigo. Multo estis farenda. Funebra ceremonio estis preparenda, kaj antaŭ tio se la teksisto ne vizitis la familion lastatempe, ŝtofo estis teksenda kaj tinkturenda. Teksisto ne vizitis nin jam delonge, do al ni multe mankis ŝtofo.

Patrino diris al Gideon ke li iru venigi la oldan teksiston, kiu loĝis en Lullingford, apud la montoj, kaj eliradis teksi kontrakte potage aŭ posemajne. Gideon selis Bendigon, la ĉevalon de Patro, kaj kun stranga rideto prenis la rajdvipon. Tuj post lia foriro Patrino kaj mi komencis baki. Ne nur la teksisto devos esti manĝigata, sed ankaŭ la virinoj kiujn ni invitos al porfunebra kudrado. Ili venos pro amo, tio estis kutima, sed ni devos manĝigi ilin.

Estis solece tiunokte sen Gideon. Li devis tranokti en Lullingford, sed li revenis frue la sekvan tagon, kaj mi aŭdis la sonojn de hufoj sur la pavimŝtonetoj dum mi ŝpinadis. Ni forte laboris, preparante teksfadenojn por la oldulo. Li venis rajdante post Gideon sur granda blanka ĉevalo, tre osteca, kio pensigis min pri la rajdanto sur blanka ĉevalo en la Biblio. Ĝis la tempo de Sankta Neniamo oni ne vidus pli oldan homon. Li hopadis tien kaj reen kvazaŭ pigo, priserĉante ĉiun parton de la teksilo, rigardante la glitbobenon ĝuste kiel pigo tre kontenta pro ia brila trovaĵo. Mi devis sorporti liajn manĝojn al la mansardo, ĉar li ne volis perdi tempon per manĝopaŭzoj. Estis tre oportune ke ne plu troviĝis pomoj tie, tiel ke li povis hopadi en la mansardo senbride. “Nun vi devas liveri invitleterojn por la kudrado, Pru,” Patrino diris al mi.

“Ĉu mi portu invitilon al Jancis, Patrino?”

“Ne. Ni ne elspezu pagante invitilon por Jancis. Sed ŝi rajtas veni, kaj ŝi estos bonvena.”

“Mi iros informi ŝin. Ŝi kudras tre bele.”

“Sed ne tiel bele kiel vi, mia kara. Negrave pri kio temas, ci kudras bele rekte, Pru.”

Mi forkuris ege kontenta pro la laŭdo, kian malofte mi spertis.

Mi renkontis Gideonon apud la lago.

“Disdonante invitilojn?” li diris.

“Jes.”

“Ĉu Jancis venos?”

“Jes.”

“Nu, kiam tie, petu Beguildyn prunti al ni la blankajn bovojn por la funebro, ĉu ja?”

“Por tiri Patron al la kirko?”

“Jes. Kaj post la enterigo de Patro, vi kaj mi devos iom diskuti. Estas multo pripensenda pri la estonteco. Tiom da invitiloj, vi ja povus mem skribi ilin kaj ŝpari kronon[8].”

Mi demandis al mi kion li celas, ĉar li ja sciis ke mi ne kapablis skribi eĉ unu vorton, sed mi sciis ke li klarigos kiam li estos preta, kaj ne antaŭe, ĉar tia li estis. Neniu kredus ke li aĝis nur deksep, li ŝajnis kvin-kaj-dudek-jara laŭ sia parolmaniero, abrupta kaj rapida, tamen tre kvieta.

Kiam mi atingis Plashon, Jancis sidis en la ĝardeno ŝpinante.

Ŝi diris ke ni ja povas prunti la bestojn, kiuj laŭrajte estas ŝiaj, ĉar ili estis donaco de ŝia Avinjo, kvankam ŝi neniam estis sufiĉe forta por regi la bestojn antaŭ ĉaro nek por plugi per ili kiel mi en postaj jaroj. Sed ŝi ricevis iom da poŝmono luigante ilin por mortofestoj, se Beguildy ne enpoŝigis ĉiom. Ili aspektis belaj kun floroj kaj rubandoj, post frotlavado.

Mi eniris paroli kun Beguildy.

“Patro mortis, Sinjoro Beguildy,” mi diris.

“Kaj do? Kiel tio koncernas min, kara?”

Li estis tre stranga homo, ĉiam, tiu Beguildy.

“Diru al mi ion ne jam sciatan, infano,” li diris.

“Ĉu vi do jam sciis?”

“Jes, mi sciis ke via patro forpasis. Ĉu li ja ne preterpasis min en ventotiro lastan dimanĉan vesperon, kriante, malsonore kaj malice, ‘Vi ŝuldas al mi kronon, Beguildy!’ Diru al mi iaĵon freŝan, knabino – novan kaj strangan. Jen, se vi povus diri ke la folioj ĉiuj defalis ĉi tiun tagon de junio, kaj miaj damsoj pretas por vendi; aŭ ke la lago elsekiĝis; aŭ ke homoj ne plu avidas dolori sian amaton; aŭ ke Jancis ne plu rigardadas sian vizaĝon en Plashflako, nu jen, ja, jes dirinde! Sed pri via paĉjo, neniom gravas. Tiu viro ne plaĉis al mi.”

Kaj preninte sian marteleton, li frapis vicon da silikoj ĝis la ĉambro estis tutsorĉita. Ĉiu siliko havis propran voĉon, kaj li konis ilin kiel paŝtisto siajn ŝafojn, kaj li kutimis sonorigi ilin kiam la konversacio ne plaĉis al li.

“Mi venis demandi ĉu ni povas prunti bestojn por nia ĉarego. Jancis diris ke jes.”

Pagdevendas[9].”

“Kiom Sinjor’?”

“Samon kiel por mortofestoj: unu pencon por ĉiu. Do vi liveras la invitilojn, ĉu? Nu, kiun pagis via panjo por skribigi ilin?”

“Pastro skribis ilin por ni, kaj Patrino metis kronon en la almozujon.”

“Povrulino! Kia amara malŝparo! Mi skribintus ilin tre klare kaj bele kontraŭ duonono[10]. Mi scias skribi altajn literojn kaj etajn, rondajn aŭ kvadratajn, ruĝajn aŭ nigrajn. Pastro scipovas nur predikskribon, veran aĉaĵon.”

“Mi volegas scii skribi, Sinjoro Beguildy.”

“Ho, vi!”

Li ridis laŭ sia tre stranga maniero, milde kaj leĝere, ĉe la supro de la kapo.

“Ĝi ne estas por infanoj,” li diris.

Sed mi multe pripensis ĝin. Mi pensis ke estus bele sidi ĉe la kameno, en la kanapangulo, kaj skribi invitilojn kaj amleterojn kaj foirfakturojn, aŭ eĉ verson por tomboŝtono, kaj fari rondajn aŭ kvadratajn, altajn aŭ etajn, ruĝajn aŭ nigrajn, kaj ankaŭ predikskribon se mi emus. Mi pensis ke kiam iu kolerigus min per sia beleco, kiel Jancis, mi skribus ŝiajn literojn densaĉe tute sen ruĝo. Sed mi sciis ke tio estas fipenso, ĉar povra Jancis ne kulpis pri sia beleco.

Poste Beguildy foriris kuraci la kalojn de iu oldulo, kaj Jancis kaj mi ludis geamantojn, sed Jancis diris ke mi ludas tre malbone, kaj ke ŝi opinias ke Gideon ludus multe pli bone.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.