La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 7: Pomarboj kaj ĵargoneloj[21]

Patrino sorrigardis kiam mi eniris. Ŝi kudradis kitelon.

“Vi ja aspektas granda knabino envenante, Pru,” ŝi diris. “Kaj vi eĉ ne havas dekses jarojn!”

Mi demandis kie estas Gideon.

“Li falĉas en la lunlumo. Tian knabon mi neniam vidis! Laboregas kaj ŝvitas kvazaŭ pelate.”

“Nu, la luno sobas malantaŭ la kirkokampo, Patrino,” mi diris, “do li nun nepre ĉesigos.”

Mi iris al la kampo. Li jam falĉis kiom povas plenaĝulo. Li frotpurigis la klingon de la falĉilo per manpleno da herbaĵo, kaj akrigis ĝin por formeti ĝin, dum mi venis transkampen. Mi opiniis ke sonis bele, veni inter malsekaj, palaj garboj, sed ankaŭ morne.

Kiam mi memoris kiom da ŝarĝoj li prenis sur la ŝultrojn, mi kompatis lin.

“Venu fine por vespermanĝi, Gideon,” mi diris.

“Pro Dio! Vi aspektas kvazaŭ fantomo, kaŝirante el sub obskura heĝo, tutnigre vestite, kun tiu blanka vizaĝo.”

Post tio li ŝajne memorigis sin pri ĉio farenda. Li komencis informigi sin pri miaj taskoj.

“Enfermis kortobirdojn?”

“Ne.”

“Do rapidu. Tio devas jam esti farita. Kontrolis kaptilojn?”

“Ne. Mi kredis ke vi.”

“Kiam mi falĉas, mi povas nenion alian fari, krom taskojn tro pezajn por vi.”

“Ne estas multaj tiaj.”

“Kiam vi jam prizorgis la kortobirdojn kaj kaptilojn, metu dutri retojn en la lagon. Mi plu devas segadi.”

“Necesos multega tempo kaj mi ne lertas pri retoj,” mi diris, preskaŭ plorante, ĉar mi estis jam laca, kaj estis malfrue, kaj komenciĝis jam nova labortago, laŭŝajne.

“Ĉu vi faris kontrakton aŭ ne?”

“Mi faris, Gideon.”

“Do agu laŭe.”

Ĉirkaŭvagante dum Patrino estis enlita kaj Gideon en la kampoj, mi sentis solecon. Mi deziregis ke estu maniero pli mallonga por beliĝi kia feino. Tiam subite venis al mi ideo. Mi miris ke ĝi ne venis antaŭe, sed antaŭe ja ne ĝenis min la leporlipo.

Ŝajnas al mi ke oni ofte mem rimarkas tiaĵon nur kiam aliaj homoj ĝin rimarkigas. Mi ne dubas, ke se Eva malfeliĉe havus leporlipon, ŝi ne rimarkus ĝin ĝis venus Adam, rigardante ŝin dubeme, kaj la Eternulo, brovsulkante pro Sia fuŝita kreaĵo.

Do mia ideo estis: kial mi, bezoneganta kuracon, ne faru samkiel la malriĉuloj ĉe Sarn iam kutimis, kaj fojfoje eĉ nuntempe.

Je la tremo de la akvo kio okazas ĉiujare en aŭgusto, mi paŝu en la lagon antaŭ ĉiuj ĉe la Foiro, vestite per blanka kitelo. Oni diris ke ĉi tiu tremo de la akvo estas sama kiel tiu en Betesda, kaj kvankam ĝi ne havis potencon saman kiel de tiu akvo, kiu kuracis ĉiujare, kaj por kiu nenia malsano estis tro malfacila, ĉar ĝi situis en tiu mirinda Sankta Lando kie mirakloj estas kvazaŭ pano ĉiutaga, tamen ĉiun sepan jaron ĝi laŭdire kuracis, se la malsano ne estis tro mortiga. Oni devis sobi enakven fastinte, kaj kun multaj kuriozaj antikvaj preĝoj. Tiujn mi povos lerni, kiam mi scios legi, ĉar ili estis en malnova libro kiun Pastro havis en la sakristio. Li ne kredis la onidiron, nek entute malkredis ĝin, sed nur rekonis ke ĝi estas tre rara kaj stranga.

Kio plej hezitigis min estis ke temis pri ago tre publika. Mi devos esti tre senhonta por fariĝi tia spektaklo, simila al putino en litotuko, aŭ sorĉistino portita al trempotabureto. Kaj efektive, kiam mi timeme menciis ĝin al Patrino kaj Gideon, ili neniel aprobis.

“Kion?” diras Gideon, “vi fariĝos ŝerco kaj spektaklo antaŭ tricent uloj? Pli bonus iri al la Foiro kiel granda dikulino kaj tiel plene mokiĝi!”

“Sed mi ne dikas,” mi diris.

“Tio neniom gravas. Vi fariĝus priparolata ekde Sarn ĝis Lullingford kaj ekde Plash ĝis Brampton. Sobi enakven kiel ĉiu malriĉulino kun plago kaj sen eĉ oblo! Oni dirus ‘Jen la fratino de Sarn trempita enakven samkiel malriĉulinoj, ĉar Sarn estas tro malpagema por venigi la metilernanton de la kuracisto, ni eĉ ne parolu pri la kuracisto mem’. Kaj kiam mi irus al la bazaro ili ridus, kaj forturnus la vizaĝon. Neniam vi faros tian malhontaĵon! Estus pli bone, multege pli bone, ke vi entreprenu fari mentokukojn kaj spicitan elon tiam por la Foiro, samkiel iamis Patrino. Tiel vi almenaŭ iom enspezetus.”

“Jes mia kara,” diris Patrino, “obeu Sarnon. Tio enspezetos iom, kaj vi vidos ĉion videblan tie, kion vi alie ne povus, krom se pro negocado, ĉar estos apenaŭ du monatoj post la morto de Patro. Kaj cetere, kiel kruele estus al malriĉa vidvino se timulto da homoj vidus kaj akuzus ke ŝi havas filinon kun leporlipo!”

Ŝi komencis tordi siajn manetojn, kaj mi sciis ke ŝi baldaŭ komencos la malnovan ĝemadon, do mi cedis.

“Vi devas promesi min ke vi neniam faros ion tian, Pru,” ordonis Gideon.

“Mi promesas ke ne dum ĉi tiu jaro, sed nur ne dum ĝi.”

“Vi havas damne fortan obstinon, Pru, sed kun aŭ sen tiu promeso vi neniam faros tian agon, neniam dum via vivo!”

“Kaj postmorte ne gravos al mi,” mi diris. “Ĉar se mi agos bone kaj iros Ĉielon, mi tute renoviĝos, kaj estos tiel bela kiel nimfeo sur la lago. Kaj se mi agos malbone kaj iros Inferon, mi vendos mian animon milfoje, sed mi aĉetos belan vizaĝon, kaj mi ĝojos pro tio eĉ kvankam mi estos damnita.”

Kaj mi forkuris en la mansardon kaj ploris longe.

Sed la trankvileco de la loko kaj ĝia soleco finfine konsolis min, kaj mi apertis la ŝutron tra kiu videblis la fruktoĝardeno kaj kiu subtenis grandan alfiksitan pirarbon, kaj mi prenis trikaĵon el mia mansaketo. Ĉar estis sabato post la ĉefmanĝo kiam mi parolis pri la tremo de la akvo, kaj ĉar la semajna laboro estis jam preskaŭ finita, mi portis mian bonan robon, kun la kongrua mansaketo.

Sidante tie rigardante en la verdajn arbojn, dum la odoro de nia fojno venis freŝe per venteto, miksiĝinte kun la parfumo de la sovaĝaj rozoj kaj ulmario en la enĝardena fosaĵo, mi aŭskultadis la merlojn kantantajn apude kaj fore. Kiam ili estis tre for oni apenaŭ povis distingi ilin de ĉiuj aliaj birdoj, ĉar ili estis granda grego, turdoj kaj regoloj, sepkoloraj kanabenoj, paruoj, fringoj, kaj skribmastroj. Kvazaŭ multfadena teksaĵo kun unu mastra fadeno el pura oro, tre konsola aŭdaĵo.

Mi pensis ke eble amo estas tia – multaj koloraj fadenoj, kun unu mastra fadeno el pura oro.

La mansardo estis proksima al la pajla tegmento, kaj troviĝis multaj nestoj sub la aleroj, kaj daŭra pepado de hirundoj. La mansarda fenestro estis en granda gablo, kaj la tegmento je unu flanko etendiĝis ĝis la tero, kaj alta kamentubo staradis sur la firsto. Ie inter la traboj de la mansardo estis nesto de sovaĝaj abeloj, kaj oni povis aŭdi ilian dormece softan murmuradon, kaj matene kaj vespere oni povis vidi ilin iri envice al la lago por akvo.

Do, ĉar estis tre trankvile tie, kie la palaj ombroj de la pomarboj enloĝis la ĝardenon, kiu estis senhoma, kiel ankaŭ la proksimaj kampoj, ĉar Gideon estis en la fora kampo farante garbarojn, kion ankaŭ mi devas fari, venis al mi, mi ne scias el kie, plej potenca dolĉeco kia neniam antaŭe venis al mi. Ĝi ne estis religia, kia la boneco de teksto aŭdata dum prediko. Ĝi estis preter tio. Estis kvazaŭ ia estaĵo konsistanta tute el lumo subite venis el tre for, kaj ŝirmis sin en mia sino. Ĉio alprenis belan, dolĉan aspekton, kvazaŭ nova aero staris super ĝi. Tia aspekto ŝajnas aperi kelkfoje dum brilaj matenoj post pluvo, kiam oni diras “Jen tago tiel bela, ke la kukolo iras Ĉielon.”

Sed nun ne estis pro la tago, sed pro io preter ĝi. Mi ne volis demandi kio ĝi estas. Ĉar kiam nuksrompulo venas en sian arbon, ŝi ne demandas kiu plantis ĝin, nek kian nomon homoj donas al ĝi.

Ĉar la arbo estas ĉiomkontentiga por nuksrompulo, kaj ĉi tio estis ĉiomkontentiga por mi. Poste, kiam mi jam sciis legi la Libron, mi legis – Kaj lia standardo super mi estu amo.

Kaj tio enmensigis tiun vesperon. Sed se vi demandus, “Kies standardo?”, mi ne povus respondi. Kaj eĉ nun kiam Pastro diras “Tio estis la potenco de la Eternulo aganta en vi,” mi ne estas certa en la propra menso. Ĉar estis nenio kirka aŭ homa en ĝi, nek de preĝantoj, nek de adorantoj, nek de pekantoj, nek de pentantoj. Ĝi rilatis al aferoj kiaj birdokantado kaj dafodandiloj susurantaj, kunfrapante la kapojn envente. Kaj ĝi estis tiel spontana venante kaj forirante kiel venteto super tritiko. Ankaŭ estis strange, ke virinon kiu pasigis la vivon vestite per sakŝtofo, purigante porkostalojn kaj brutodomojn, vivante senkomforte, priatentante ĉiun obolon, subite trafis tia mirindaĵo. Ĉar kvankam ĝi estis tre kvieta, ĝi estis granda miraklo, kaj ĝi ŝanĝis mian vivon; ĉar kiam ajn poste mi havis nenion por konsoli min, mi kuris en la mansardon, kaj ĝi estis kerno de dolĉeco en multa amaro.

Kvankam la miraklaĵo okazis nur malofte, ĝia gusto ĉiam restis en la mansardo. Mi bezonis nur rampi tien, kaj aŭdi la abelojn murmuradi, kaj flari la lignecan trodolĉan odoron de konservataj pomoj, kaj aŭdi la foliojn softe knaradi ĉe la fenestrokadro, kaj rigardi la torditajn grizajn branĉetojn surĉielajn, por memori ĝin kaj forgesi ĉion alian. Estis granda ligna riglilo sur la pordo kaj mi kutime riglis ĝin, kvankam tio ne estis bezona, ĉar la mansardo estis ejo tiom forgesita ke venis al ĝi neniu krom la vizitanta teksisto, kaj Gideon dum la pomrikolto, kaj mi. Neniun trafus la penso serĉi min tie, kaj ĝi estis kaj salono kaj kirko por mi.

La tegmento etendiĝis ĝis la planko ĉiuflanke, kaj ĉiuj traboj kaj ĉevronoj estis kverklignaj, kaj la planko malglatis kiel ŝtormakvo. Pomoj kaj piroj havis sian lokon laŭspecie tra la tuta ĉambro. Troviĝis kodlinoj kaj oraj renedoj, ruĝbrunaj pomoj kaj skarlataj sovaĝpomoj, cifinoj, sen-egaloj kaj reĝidinoj, grandaj verdaj bakeblaj, permajnoj kaj ruĝstriaj. Ni havis ankaŭ multegajn pirojn, ĉar en tiom malnova ĝardeno, ĉiam posedata de sama familio, ĉiu generacio enplantas kelkajn arbojn. Ni havis Worcester-pirojn kaj buterpirojn, ĵargonelojn, bergamotojn kaj bon-kristanojn. Tuj post la lasta rikolto, la mansardo estis brila kiel kirkfenestro, tute ruĝa kaj ora. Kaj la fruktokoloroj ĉiam reportis al mi mian miraklaĵon, eĉ kiam ne estis piro aŭ pomo en la ejo, ĉar la koloro estis ligita al la odoro, kiu estis tie jam el tempo nememorebla. Ĉiuj el tiuj ruĝaj rondaj pomvangoj ridetis al povra Pru Sarn, sidanta inter la teksilo kaj la fenestro, tutsoleca. Mi trovis malnovan ŝrankon, jam fordonitan al la musoj, broslavis ĝin, metis seruron sur ĝin, kaj gardis miajn inkon kaj plumon en ĝi, kaj mian libron, kaj la Biblion, kiun Patrino donis al mi, ĉar nek ŝi nek Gideon sciis legi ĝin.

Iun vesperon en oktobro mi sidis tie, kun junklampo, ekzercante min je skribado. La luno plenigis la fenestreton kvazaŭ oni tenas teleron tie. Laŭlonge de la muroj pomoj estis amasigitaj, kvazaŭ homoj ĉe foiro atendantaj mirindaĵon. Mi pensis ke ili nepre diras unuj al aliaj “Silentu! Ĉesigu la bruadon! Ne puŝu!”

Mi ekpensis ke la tuta beniteco de la mansardo venis ĉar mi estis damnita. Ĉar se mi ne havus leporlipon por fortimigi min en mian solecan animon, ĉi tio ja mankus al mi. La pomoj amasiĝus vane por vidi mirindaĵon, ĉar mi neniam ekkonus la gloron kiu venas de la alia flanko de silento.

Eĉ dum mi pensis tion, el nenie subite venis tiu belaĵo, kaj nestis en mia koro, kvazaŭ semo el la kerno de amo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.