La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je Majtago, ĉar ni havis grandan kvanton por la foiro, mi denove pruntis la poneon de la Muelejo kaj ekiris kun Gideon tre frue, dum la purpuraj floroj kaj verdaj folioj de la siringoj estis ankoraŭ grize nebulaj. La antaŭan vesperon mi plukis iom da siringo por vendi, do ni rajdis ĉirkaŭataj de ĝiaj suspirado kaj belodoro. Estis tre kvieta mateno. Neniu venta spireto movis la junajn ruĝajn kverkofoliojn, kaj eĉ la arĝentaj betuloj, kiuj moviĝas kaj tremas en ĉiu brizo, kiel ankaŭ akvaj plantaĉoj apud la lago, estis senmovaj kiel plantaĉoj profunde subakvaj kien neniam venas ondeto. Krom niaj hufbatoj sur la malseka silika vojo, aŭdiĝis neniu sono nek el la grizaj kampoj ambaŭflankaj nek el la akvo, la arbaro aŭ la ĉielo. Tiel serene! Ŝajnis al mi ke miraklo povus okazi dum tia tago. La tagiĝo ne povus pli deteni sian spiron se la Fina Juĝo okazus tiun vesperon kaj la mortintoj leviĝus.
Kiam venis koloro en la heĝojn, la veronikoj, kiuj tie abundis, rigardis nin tre simple kaj senkulpe, kvazaŭ miloj da bluokulaj infanoj rigardantaj nian preteriron. De la ulumoj kiuj franĝis la vojon pendis flavaj amentoj. Pretere staris la montetoj, konsistaj el safiroj kiel en Nova Jerusalemo[37], en serena vetero sub ĉielo sur kiu troviĝis eĉ ne unu nubo. Nek birdo nek fadeno de fumeca nebulo movetiĝis sur la tuta ebenaĵo. Ŝajnis al mi, rajdanta senparole apud Gideon, dum li faltis la brovojn malplezure, pro pensado pri Beguildy, ke la mondo similis al granda aperta libro kun belaj paĝoj kiujn ĉiuj povas legi. Tamen la manskribo estis sekreta kiel en kelkaj libroj de Beguildy kiujn li neniam forŝlosis, sciante ke ili estas sekuraj. Ĉar verdire ĉiu arbo kaj arbusto kaj floreto kaj muskotigo, ĉiu herbo ĉu dolĉa ĉu amara, birdo sulkiganta la aeron kaj vermo traboranta la teron, ĉiu besto peze strebanta efektivigi sian vivon, al ni estas enigmo sen solvo. Ni ne scias kion ili faras. Kaj tuta ĉi tiu universo kiu ŝajnas tutkvieta similas dormantan turbon, kiu ŝajnas senmoviĝa pro sia rapidego.
Sed kial ĝi rotacias, kaj kion ni kaj ĉiuj kreitoj faras en ĝia kapturna firmeco, tion ni ne scias.
Mi diris al Gideon ke similas al libro.
“Libro?” li diras. “Ne, mi ne vidas libron. Sed mi vidas abundan bonan grundon neuzatan, el kiu povus kreski tritiko.”
Do ni vidas en la skribo de Dio kion ni emas vidi, kaj nenion alian.
Ni atingis sovaĝan pirarbon kiu frue floris, kaj ĝi enmensigis en mi Jancison.
“Nu mi demandas al mi,” mi diris “kie Jancis dormos ĉinokte?”
“Ĉe Grimbleoj.”
“Kiel vi scias?”
“Mi scias ĉar mi ordonas. Sinjorino Grimble konstante ŝanĝas melkistinojn, kaj mi aŭdis ke ŝi bezonas novan ĉijare.”
“Estas tre fore, Gideon.”
“Des malpli malbone, ĉar ŝi estos for de juna Camperdine.”
“Ŝi estos ege solsenta.”
“Vi skribu por mi leteron al ŝi de tempo al tempo.”
“Volonte. Sed kiel ŝi respondos?”
Gideon parolis triumfoplenece.
“Ĉe tiom granda bieno oni dungas la teksiston ĉiu-unu-dumonate. Teksisto povos skribi por Jancis.”
“Kio?” mi diras spasmospire, sciante ke mi diros tiun nomon.
“Kio? Sinjoro Woodseaves?”
“Neniu alia.”
Nu! Jen stranga sortopetolo! Mi skribos leterojn kiujn legos mia amato, kaj l i skribos leterojn kiujn mi legos ĉiujn kelksemajnojn. Mi lasis la poneon iri laŭplaĉe, kaj ni postiĝis ĉar la Muelejponeo similis al la Muelejhomoj, kaj ĉiam kondutis morne kaj kviete, kvazaŭ multe senkuraĝigita.
Dum somerotagoj, venos leteroj skribitaj laŭ liaj propraj maniero kaj parolturnoj. Lia mano lante re- kaj re-moviĝos sur ĉiu paĝo, dum li rigardos la literformojn per tiuj longaformaj bluaj okuloj kiuj traboras al la kerno de la koro. Kompreneble ili estos leteroj al iu alia de iu alia, kaj ĉio estos renversita, ĉar liaj leteroj estos por Gideon en la nomo de Jancis, kaj la miaj al Jancis en la nomo de Gideon. Ĉio estos konfuzoplena kaj tordita kaj renversita kiel la nimfeombroj en la lago, malgraŭ mia volo ke ĝi estu klara kaj reala. Tamen mi povos malkaŝe paroligi mian koron. Mi povos diri kion mi neniam aŭdacis diri. Mi povos nudigi mian animon antaŭ li tiom kiom antaŭe mian korpon, ĉar nur liaj okuloj legos miajn leterojn. Mia animo ne indis fanfaronadon, tamen mi ege deziris montri ĝin. Jen vere stranga, tamen ĉiam trovebla sinteno de geamantoj. Mi ne povis ne ridi pensante kiel ridinda Gideon aspektos vestita per mia animo, kaj kiom senkomprena pro mirego estos Jancis, aŭskultante erojn el leteroj de Gideon kiujn neniu anĝelo aŭ diablo povus devigi lin diri, kaj ke ŝi faltos la frunton kaj demandos al si ĉu Teksisto mokas ŝin, kaj poste ŝi pensos “Nu, oni ne estas kiel kutime kiam skribante”. Mi ridadis pri ĉi ĉio kiam mi ekaŭdis Gideonon krii – “Atent’! Atent’! Kien ci iras? Poneo metos piedon en foson kaj rompos kruron, kaj ankaŭ ĉiujn ovojn en via korbo. Kio estas al vi, ĉu sonĝas?”
Tro lastamomente li avertis min. Poneo kaj mi grimpis el fosaĵo nur tre pene kaj pluiris, iom honte kaj tre malfiere kaj zorge.
Subite trafis min penso ke mi vidos la menson de Kester en tiuj leteroj, malkaŝan kiel la ĉielo. Mi konos lin kvazaŭ mi loĝas kun li.
Ĉar ne per kiom parolas, sed per kion signifas la parolo, oni konas personon. Samkiel ne la longo kaj la larĝo de vestaĵo varmigas, sed la kvalito de la ŝtofo. Mi trovos lin en ĉio skribita. Ĉar oni ne povas skribi eĉ vorton sen montri sin – per la vortoj elektitaj kaj la formo de la literoj kaj ĉu la skribo estas alta aŭ basa, simpla aŭ ornamita.
Estas kia la ludo Mi vidas…, kaj ne troviĝas kaŝejo. Mi pensis ke Sinjoro Woodseaves marŝos hejmon, kontenta ĉar li komplezis, kaj tre kontenta malŝlosi propran pordon, bruligi propran fajron, kaj teni sin al si. Tamen li jam montris sin al mi, permesis min eniri la domon de lia menso, invitis min sidiĝi apud la fajro de lia plena komplezo.
Li enkondukis min en noblan domon
Kaj lia standardo super mi estis amo.
“Pru!” kriis Gideon. “Domnu la knabinon! Ja domnu la knabinon! Poneo metis piedon inter la rimenojn kaj la dentojn en la herbaĵon kaj jen mi deviĝis retroveni duonan mejlon. Kaj ja estas foirtago! Kio estas al vi? Ĉu vi misfartas? Jadi! Oni supozus vin amanta!”
Post tio Poneo kaj mi estis tre atentemaj. Ni pensadis nur pri la vojo kaj la foiro, kaj ĉar oni ĉiam venas, finfine, al la loko pri kiu oni pensas, ni atingis Lullingfordon kaj trovis ke la Dungfoiro ĝuste nun komenciĝas.
Longa vico da gejunuloj, kaj aliaj ne tre junaj, venintaj por esti dungitaj, komenciĝis apud nia stando. Ĉiu portis signon de sia metio. Kuiristino portis grandan lignan kuleron, kaj kiam la junuloj estis tro impertinentaj ŝi batis ilin sur la kapon per ĝia plato. Brutpelistoj portis vipojn, heĝistoj hokegojn, ĝardenistoj fosilojn. Bovgardistoj portis brilajn stanajn laktositelojn, pajlotegmentistoj pajlofaskojn. Forĝisto portis hufferon en sia ĉapelo, kaj ĉeestis du-tri da ili ĉar kelkaj grandaj bienoj kune dungis forĝiston porjare. Ŝafistoj portis hokbastonojn kaj intendantoj lanternojn por montri ke ili atentos forĉasi rabistojn ankaŭ malfrue en la nokto. Kvankam, kiel diris Gideon, havi lanternon ne pli promesas ke oni elmetos eĉ nazon eksteren de la litkovriloj dum mallumo ol promesas viro kiu dimanĉe akordas kun la teksto “Ne deziru la domon de via proksimulo” ke dum aliaj tagoj de la semajno li ne strebos akiri ĝin. Kio ja estis celo de Gideon mem.
Ĉeestis tajloroj kaj teksistoj, lankardistoj kaj ankaŭ ŝuflikistoj, ĉar la bienposedantoj kuniĝis por dungi ankaŭ ilin. Lankardisto havis buklegon da tinkturita lano, kaj tajloroj petoladis kurante laŭlonge de vico da junulinoj al kiuj ili minacis tonde kurtigi la jupojn.
Jancis ridis kun la aliaj, sed mi povis vidi ke ŝi antaŭe ploris. Ŝi vere estis belaspekta en desegnokovrita robo kaj kufo, kaj portante tabureton de melkistino. Ili estis alloga grupo de junulinoj, domservistinoj kun balailoj surŝultre, lavistinoj kun kirlostangoj.
Estis ne mirige ke kelkfoje juna farmisto, kiu bezonis nek kuiristinon nek melkistinon, restis tie, kaj ekpensis ke li bezonas edzinon.
“Jen Grimble,” diris Gideon. “Mi estis certa ke li venos, pro la taŭroludo. Laŭdire li havas novan hundon, ferocan kiel fajro.”
Preskaŭ ĉiam okazis taŭroludo post la Majfoiro, kaj mi tute ne povis elteni ĝin. Mi rigardis al kie Gideon fingromontris kaj vidis Sinjoron Grimble, viro kun longa nazo kiu aspektis kvazaŭ li puŝas ĝin en ĉies aferojn kaj okazigas malagrablon.
“Ĉu jen lia edzino?” mi diris.
Gideon rigardis la virinon, kiu similis pupon el zingibrokuko, maldika kaj pale bakita, kun okuloj el riboj. Li diris ke ŝi estas tiu.
“Tre avara, kaj severa,” mi diris.
“Nu, Jancis bezonas multan severon. Belulinoj ĉiam estas pigraj. Kaj ŝi kutimas malsati enhajme. Ŝi certigos ke ŝi ne tro malsatos.”
Li ŝajnis tutene ĝenita.
“Ŝi estus multege pli kontenta ĉe eta bieno kie bonkoraj homoj milde traktus ŝin,” mi diris. “Por kial vi volas ŝin ĉe Grimbleoj?”
“Pli da mono. Ili pagas pli multe ol malpli riĉaj uloj. Ni devas plejatenti tion.”
“La veneno!” mi flustris. “La veneno kara!”
Ĉar vere ĉi tiu parolado pri mono komencis tedi min kiel konstante ripetata kanto ekdekomence malamata. Gideon jam parolis al Skviro Grimble pri Jancis, do, ĉar ŝi neniam kuraĝis kontraŭi lin, ŝi geste alvokis Beguildyn kaj diris – “La edzino de Sinjoro Grimble dungos min, Patro, se vi permesos.”
“Ho ŝi ja, ĉu? Kaj kiom vi pagos al mi por tri jaroj da l’ knabino?”
“Dek ok pundojn.”
“Diru dudek kaj vi havos ŝin.”
“Ne, ne, jen tro.”
“Ŝi scias labori, kiam ŝi volas. Ŝi fortas. Se vi pagos dudek mi permesos bati ŝin se ŝi obstinos.”
“Se vi metos fingron sur mian knabinon vi bedaŭros,” diris Gideon. “Kaj ŝi ricevos la monon, ne vi, Beguildy!”
“Aŭdu, aŭdu! Ĉu oni iam aŭdis tian parolon? Ulo naskita sub la tripenca planedo kaj kiu dormas survizaĝe kaj finfine dronos!”
Gideon ekfuriozis kaj bategis lin per manplato kaj Beguildy kriis – “Mi repagos! Mi repagos pro tio! Damniĝu vi! Preciza kopio de via patro vi estas. ‘Vi ŝuldas al mi kronon,’ li diras, rajdante preter min sur ventobloveto. Kaj vi ne scias lasi trankvila min nek mian familion. Damniĝu vi! Dum semado kaj rikoltado. En paŝtejoj kaj domoj. Per fajro kaj per akvo! Vaksan viron! Mi faros el vakso vireton ĉinokte, kaj nomos ĝin Sarn. Lante lante ĝi konsumiĝos – Sarn pekmanĝanto!”
Gideon rigardis lin, senmove. La ĉeestantoj iomete fortiris sin, timante ili ne sciis kion. En tiu momento puŝkubutumis sin tra la homamason la juna skviro, la nevo de Sinjoro Camperdine.
“Mi aŭdis,” li diras al Beguildy “ke Venera venos al la Dungfoiro. Mia onklino bezonas servistinon por la provizejo, kaj mi venis por trovi ĉu Venera – ”
“Se vi serĉas Jancison Beguildyn, sinjoro” diras Gideon, parolante rapide,” ŝi jam estas kontraktita.”
“Kion? Tiom frue?”
“Jes, al bienisto tre fora.”
Li fikse rigardis Sinjoron Camperdineon, kaj Sinjoro Camperdine egalfikse rigardis lin.
“Tio multe ĉagrenos,” diras Sinjoro Camperdine, “mian onklinon.”
“Via moŝta onklino, sinjoro” diras Gideon tre seke, “baldaŭ trovos alian servistinon. Neniam ŝi longe emas al iu ajn – pardonu mian aŭdacan diron – ne via moŝta onklino, sinjoro!”
La juna skviro faltis la brovojn, sed kiam li ĉirkaŭrigardis kaj vidis nur Jancison, malaltan kaj grasetan, li supozis ke la dezirata knabino jam foriris, kaj tial plia displuado nur malŝparos tempon.
Li suspiris kaj diris al si – “Sekve malaperas Venera!” kaj foriris. Kaj tre ĝoja estis mi vidante lian dorson.
Beguildy kaj Jancis iris al taverno kun Grimbleoj por subskribi metilernan kontrakton kiu ligos Jancison tri jarojn. Ŝi foriros kun ili tiun nokton. Ĝis tiam ŝi estos libera, kaj Gideon diris ke pro ke ŝi laboros cele Lullingfordan Novan Domon, ŝi nepre vidu ĝin. Do ili foriris, kaj mi restis por prizorgi la standon.
Mi jam preskaŭ finis ĉar pro ke la placo estis pli plena de aĉetantoj ol kutime, la varoj vendiĝis rapide. Vicoj da gejunuloj jam kurtiĝis kaj restis nur kelkaj kiujn neniu volis. Kelkaj laŭ onidiro tro amis drinki aŭ naskis bastardon aŭ suferis pro nekuracebla malsano aŭ nebone konstatis kio estas propra kaj kio apartenas al aliaj. Mi iam demandis al mi pri la sento de tiaj povruloj, kiam ili retrenmarŝis vespere al siaj loĝejoj. Feliĉigis min ke mi hejme laboras, kaj ne bezonas iri por dungiĝi, ĉar tutcerte neniu elektus min. Ja jen amara penso.
La vendejo rapide dezertiĝis, ĉar oni volis manĝi antaŭ la taŭroludoj. Sed ankoraŭ restis al mi kelkaj vendeblaj dafodandiloj, kaj ne plaĉos al Gideon se ili reiros hejmon. Do mi sidis kviete, en trankvila antaŭvespero, rigardante laŭlonge de la malplena strato kie ombroj de siringoj kaj orpluvarboj kuŝis tre malhelaj kaj agrablaj. Mi rimarkis ke ankaŭ Sinjorino Grimble restas. Ŝi pakadis siajn varojn, kaj kiam ŝi remetis buterbulon en korbon ŝi rigardis ĝin kvazaŭ intencante poste riproĉi ĝin, pro ĝia nevendiĝo.
Post nelonge ŝi transvenis al mi.
“Vi estas la fratino de la fianĉo de mia nova melkistino, ĉu ne?”
“Jes.”
“Mi esperas ke ili seriozas?”
“Aĥ jes!”
“Do bone. Mi preferas ke miaj knabinoj jam seriozu kun knabo antaŭ ol ili komencas labori ĉe ni, kaj ke la knabo estu fora. Mi havas filojn, do estas multe pli senriske. Kaj dum la knabo estas fora kaj ne atingebla, laboro ne suferas. Nu, mi foriros nun. Oni liberigos la unuan hundon kontraŭ la taŭron post unu horo, kaj mi bezonas unue tason da teo. Mi neniam povas ĝuste ĝui, nek eĉ atenti, kiam mi malsatas. Ĉu nupto ĉu akuŝo, ĉu taŭroludo ĉu Sinjormanĝo, mi ne povas vere ĝui ĝin se mi ne jam metis en min unu-du pajntojn[38] da bona forta teo. Nu, bonan tagon. Domaĝe ke ci havas tian aflikton.”
Ŝi reiris al sia stando por kunpreni siajn korbojn.
Jen do! Nenjam mi povos resti trankvila. Neniam mi povos forgesi mian misformon. Jen mi sidanta, laŭeble plej trankvila, ĝis ŝi venis kaj diris tion. “Tian aflikton”. Antaŭ ol ŝi diris tion mi forgesis ĝin, do mi ne suferis pro ĝi. Mi estis ekster kaĝo ĝis ŝi reenmetis min. Pro ĉagreno larmoj plenigis miajn okulojn.
Subite, laŭlonge de la kvieta vojo, tra la ombroj kaj tra la
nebulo sur miaj okulharoj, mi vidis alvenanton. Viron. Kaj se ekzistas signifo kiun mi ne pripensis en tiu vorto, la legantoj enmetu ĝin. Ili enmetu la forton kaj potencon, la bonkorecon kaj paciencon, la firmecon kaj majestan virton de ĉiuj bonaj viroj en tiun vorton, por ke li portu ĝin. Jen li mem, Kester Woodseaves, la mastro.
Li venis senhaste, tamen kvazaŭ pritraktonte ion gravan. Mi vidis ke li portas sian plej elegantan veston – la nigran kastoran ĉapelon, verdan jakon, floruman veŝton, kaj ĝisgenuajn botojn.
“Teksisto, teksisto!” vokis Sinjorino Grimble. “Kiam vi denove teksos por mi?”
Li sorrigardis, kaj venis ni-direkten.
Kion mi faris, mi, kiu sciis ke lia rideto estas mia somero? Nu, mi ekstaris tiel haste ke mi renversis la dafodandilojn. Mi forlasis ĉiujn niajn korbojn kaj buterdrapojn, kaj la konservopotojn por floroj, kaj mi forkuris kvazaŭ ĉasata. Sed, pro ke la placo estis ĉe la fino de la strato, en senelirejo, mi povis rifuĝi nur en oficejon de la bazarestro, senluma ĉambro ĉe la malantaŭo de la placo, kun malgranda senvitra fenestro, kiu vidigis la standojn. Tial mi ne povis ne aŭdi ilian tutan interparolon.
“Ho, rigardu ci!” Sinjorino Grimble kriaĉas kiel gakanta kokino, “ŝi forkuris kvazaŭ vi estas plago aŭ la Eternulo aŭ la intendantoj. Kio estas al la knabino? Plejofte mi vidas ilin alkuri kaj ne forkuri kiam aperas junulo.”
“Kiu ŝi estas?” demandas Kester.
Lia voĉo ĉiam estis eksterordinara. Kiam li parolis, estis kvazaŭ la sono de lia parolado novigis la mondon por si, kaj malgravigis la malnovan. Ĝi similis larĝan, florantan kratagarbon dum varmega tago en frua Junio. Oni povis sidiĝi sub ĝi por ripozi.
Kaj ĝi similis trankviligan hejmfajron dum vintra nokto, kiam Edric[39] estis en la arbaro, kaj oni kuntiris la kurtenojn, estingis la kandelojn, firme ŝlosis la pordojn, kaj la mastro de la domo jam hejmestas.
“Kiu ŝi estas?” li diras. Kaj kvankam temis nur pri pasanta penseto kaj tri vortoj, mi estas floro kiu konas la sunon.
“Nu, ŝi estas la fratino de Sarn, el for apud la lago. Pru Sarn. La virino kun leporfrapita lipo. Ulo tre stranga. Sed, komprenu, strangigas ilin naskiĝi tiaj. Iuj diras ke ŝi estas sorĉistino.”
Li diris nenion, sed transiris kaj prenis miajn florojn, kaj metis ilin en la konservopotojn virmaniere, iom mallerte kaj polekse, tiel ke mi preskaŭ ploris pro amo. Mi povis vidi el la obskuro de la malantaŭo de la oficejo.
“Ŝi havas tre ĉarman, gracian formon,” li diris. Mi tuj konsciis ke li scias ke mi aŭdas, kaj li volas mildigi la vundon. Ho plej bonkora mastro, medolo de Tiu Kiu tiel amis la mondon[40].
“Ĉu vi iros al la taŭroludo, Sinjoro Woodseaves?” demandis Sinjorino Grimble.
“Al tio mi diras ke jes kaj ke ne.”
“Kio?”
“Vi vidos ĝustatempe, Sinjorino Grimble.”
Post tio li plu laŭiris sian vojon. Kaj kion mi faris? Mi agis kiel mi supozis ke mi neniam agos pri viro, tiom malmodesta mi estiĝis.
Mi venis el la senluma ĉambro rekte en la sunlumon, kaj paŝon post paŝo sekvis lin laŭlonge la vojon, kvazaŭ mi eĉ havis neniometan retiriĝemon kia decas al ĉiu knabino. Mi marŝis longe malantaŭ li, timante ke li turnos sin kaj vidos min, sed mi neniam lasis lin nevidebliĝi. Estis kvazaŭ mi ne povis. Mi sentis ĉiam kreskantan altiron. Kiam lia verda jako mal-aperis ĉirkaŭ vojangulon, mi freneze rapidis por denove vidi ĝin.
La taŭroludejo estis multe preter la urbo, en verda paŝtejo kie fluis rivereto. Kaj kvankam se oni tie marŝis dum iu alia tago de jaro, por pluki liliojn aŭ neforgesuminojn, aŭ por promeni, apud la akvo, oni opinius ke estas strange, tamen hodiaŭ estis tutĝuste kaj dece, ĉar oni mortigos beston tie.
La homoj sur la vojo ne rimarkis min, vestitan nigre, kun mia vizaĝo kaŝita en mia kufo. De fore mi povis vidi la arenon, kaj la buntajn kolorojn de roboj kaj paltoj kunmiksitaj, kaj multan mornkoloron de la vestaĵoj de laboristoj kies enspezoj ne permesis aĉeti alian palton krom porfunebran. Mi povis vidi la taŭron, blankan kaj malgrandan, ligitan al krampo en muro de la areno konstruita el duoncirklo de malglataj grizaj ŝtonoj. La sunlumo pribrilis ĉiujn, kvazaŭ abelojn en la mezo de mielĉelaro, kaj la blua aero, la bruna akvo, la verda paŝtejo estis tiel belaj, ke mi ne povis kredi ke oni elverŝos sangon dum tia tago. Kelkfoje mi demandas min ĉu estis bela klara vetero ĉe Golgota kiam Maria sorrigardis al la kruco[41], kaj ĉu birdeto kantis, kaj la abeloj laboradis en la trifolioj. Aĥ! mi kredas ke estis vitroklara vetero kun sunbrilado.
Ĉar neniu amaro mankis en tiu pokalo[42], kaj certe unu el la plej amaraj vidaĵoj estas la krueleco de homoj dum bela mateno plena de beno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.