La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 3: “Plej bona alta skribo kun ornamoj”

Mi povas diri ke mi laŭiris la vojon al la urbo pli rapide ol ĝi jam delonge laŭiriĝis. Mi kaŝis la tranĉilon en heĝo, por ke mi ne stumblu pro ĝi. La butiko de la apotekisto estis aperta, kiel mi anticipis, ĉar li estis presbitero kaj ne povis malobei la pastron.

Neniam antaŭe la grandaj verdaj kaj ruĝaj boteloj aspektis tiel belaj, kvazaŭ plenaj de akvo el Paradiza Rivero. En la butiko estis agrable senlume, ĉar la malgranda fenestro estis tutplena de linimentoj kaj medikamentoj, jen plonĝaĵoj por ĉevaloj, jen kuracaj herboj por bovinoj, jen plastroj, fluidoj, kaj faskoj de aromherboj, tiel ke oni tute ne povis vidi. Odoris agrable pro mento, herboj kaj sapo, kaj la apotekisto afable rigardis min super siaj okulvitroj kaj demandis kio okazas.

“Nu, Sinjoro, murdo, preskaŭ,” mi diras. “Mi petegas vin fermi la butikon kaj veni, ĉar alie tia viro kian ĉi ti urbo neniam antaŭe vidis, nek vidos, mortiĝos.”

Je tio, la bravulo surtiris siajn botojn.

“Kiajn medikamentojn mi kunportu?” li demandas. “Vi povos klarigi la ceteron dum ni kuros.”

Do mi diris al li ke ion por hundomordoj, kaj ion por revivigi viron kiu proksimiĝas al morto. Post minuto li firme surmetis sian ĉapelon, kaj ni foriris.

“Trinketu da brando,” li diras. “Vi preskaŭ elĉerpiĝis”.

Sed mi diris al li ke ne, kaj ke se mi ne povos egalrapide kuri, li nepre hastu sola al la taŭrareno.

Mi eklantis ĝuste antaŭ ol ni atingis la tranĉilon, kaj ĝisatingis lin ĉe la kampenirejo. Enirante mi vidis teruran lukton, ĉar ni nur lastamomente alvenis. Restis ĉenota nur la hundo de Grimble.

Dum ni proksimiĝis, okazis kriegoj. Li sukcesis ĉeni hundon.

Poste aŭdiĝis dua kriegado, kaj mi vidis (ho mia kara amato!) ke hundo kaptis lin ĉe la gorĝo.

Mi kaptis ŝultron de Grimble.

“Fortiru vian hundon!” mi diris.

Grimble tute ne moviĝis.

Post unu sekundo da tia tenego mia multamato estos morta kaj frida.

Mi antaŭen kuris, mi kiu antaŭe neniam nocis vivantan estaĵon, kaj dum la granda besto baŭmis kun siaj dentoj en la gorĝo de mia mastro, mi trapikis ĝian koron.

Sango ŝprucis, kaj la peza korpo falis, kaj kun ĝi ankaŭ Kester.

Mi fortrenis lin kaj apartigis la makzelojn de la hundo. Ŝajne restis neniom da vivo en Kester.

“Akvon!” mi diras al Huglet, kiu hazarde estis plej proksima.

“Alportu akvon, murdisto! Brandon, Sinjoro Camlet, bonvolu.”

Li klinis sin super Kester.

“Mi devos bruligi la mordon,” li diris. “Plej bone antaŭ ol ni revivigos lin. Sed kiel hejti la feron?”

Mi stariĝis. Mi spitis ĉiujn. Ili ne estus pli timoplenaj se mi estus sovaĝa reĝino.

“Ses viroj arigu branĉetojn,” mi diras. “Kaj rapidu! Kaj vi, Grimble, trovu silikon kaj tindron.”

“Mi ne havas,” li voĉetis.

“Trovu.” Mi kriegis kiel sovaĝa besto, levante la tranĉilon.

“Trovu, aŭ – ”

Fajro bruliĝis pli rapide ol mi povas skribi. Ni verŝis iom da brando en la gorĝon de Kester por restigi vivfajreton, kaj poste Sinjoro Camlet bruligis la mordon, kaj Kester vekiĝis agoniante, ĉar estinte tutsenkonscia li ne pretis sperti doloregon.

“Kara, kara, karulo,” mi diras. Ĉar la kriego trapikis mian koron. “Kara, kara. Jam estas farite. Neniu denove tuŝos vin.”

Sinjoro Camlet bandaĝis lin, kaj mi lavis al li la vizaĝon per frida akvo kaj donis al li pli da brando.

“Ne profunda vundo,” diras Sinjoro Camlet. “Tamen ni preskaŭ tro tardis.”

“Ni ne povis ne alveni ĝustatempe,” mi diras. “Mi estas lia anĝelo hodiaŭ.”

Kaj tuj la verda kampo sore naĝis antaŭ min kaj mi plentute svenis. Kiam mi rekonsciiĝis mi vidis Gideonon kaj Jancison sidantajn apud mi sur la herbaĵo, kaj la aliaj homoj jam foriris.

“Kie li estas?” mi diras.

“Kiu? Teksisto?” diras Jancis. “Oni bone prizorgas lin. Oni rekondukis lin al Lullingford kaj Sinjorino Callard restos ĉe li.”

“Ŝi multe ĝojas pro la taŭreto,” diris Gideon.

“Vi savis la vivon de tiu viro, Pru, tute sendube. Mi neniam antaŭe vidis ion tian! Ni ĝuste tiam eniris la kampon, kaj mi transrigardis kaj vidis vin. ‘Jadi!’ mi diris. Kaj nur tion mi diris. Mi kuris, kaj Jancis kuris, sed vi jam mortigis la hundaĉon antaŭ ol ni atingis vin. Vi meritas medalon, Pru!”

“Vi ne povas rajdi hejmon, Pru. Ĉu mi kuru kaj petu al Muelisto kunpreni ŝin, Sarn? Kaj ĉu mi revenu kun vi por helpi ŝin unu-du tagojn?”

“Jes, ja petu al Muelisto. Tiu estas bona penso. Sed rilate revenon, vi bone scias ke vi nun estas melkistino de Grimble por tri jaroj.”

“Mi ne volis. Vi kaj Patro devigis min.”

“Nu, sed vi vidis la domon, ĉu ne? Vi laboros por tio kaj la ĉasbalo kaj la arĝentaĵoj.”

“Jes. Mi vidis la domon, kaj mi opinias ĝin senluma, amara, malnova loĝejo, malgraŭe ke ĝi estas nova, kaj mi preferus maltrafi ĉiun ĉasbalon ol vivi kiel kontraŭvola sklavo.”

Ŝi ploris, sed Gideon plene malatentis ŝiajn larmojn.

“Vi devas iri al Grimbleoj, kaj vi devos ĝustatempe iri al ĉasbaloj, do kial tiom klangadi[44]?”

“Sed kial mi devas, Sarn?”

“Ĉar mi fikse decidis.”

Estis preskaŭ kvazaŭ li dirus “Ĉar mi estas en piedpilorilo.”

Kvazaŭ lia amatino vokus lin majtagfestadi, sed piede kaj mane li estus fikse ligita.

Post ŝia foriro, oni donis al mi manĝeton en Kruĉo da Cidro, ĉar mi ankoraŭ tremadis, kaj poste Muelisto helpis min en la kaleŝon, kaj la olda ĉevalo, kiu iam konis la gajan sonon de bruanta korno, kaj la subitajn lumon kaj konfuzon ĉe la paghaltejoj, por forrapidegi libere, apenaŭ trotis. Ĉar vere li ŝajnis samopinii kun Sinjorino Muelisto, kvazaŭ estis tutegale ĉu aŭ ne li iam revidos la hejmon. Sinjorino Muelisto diris nenion, kaj Muelisto kiel kutime ankaŭ nenion, kaj Polly dormis. Post nelonge Sinjorino Muelisto kaj Tim ankaŭ endormiĝis. Ni pluveturis senĝoje en la frida nokto.

Krepuskiĝis, poste senlumiĝis. Gideon estis longdistance antaŭ ni, ĉar Bendigo forte trotis, kvankam olda. La muelejponeo, ligita al la malantaŭo de la kaleŝo, trotsonis morne.

Plaĉis min la kvieto kaj melankolio, ĉar ankaŭ mi estis morna kaj kvieta. Mia amato estis vundita, kaj mi ne povis ĝisiri lin. Li kuŝadis, malforta kiel bebo, kaj ĉeestis nur Sinjorino Callard por flegi lin. Mi forgesis ke ŝi havis ses infanojn, do tute bone sciis flegi senhelpulojn, ĉar amantoj ĉiam kutimas kredi ke neniu alia povas konsoli kaj helpi sian amaton krom ili mem. Kaj estas iom da vero en tiu kredo, eble pli ol nur iom. Ni iradis senĉese tra kamparo nek monta nek ebena, dum nokto nek nigra nek lumeta, sentante nin nek gajaj nek bedaŭremaj. Mi meditis ke ni similas homojn kiuj celas lokon preter la mondo kiu estas nek Infero nek Ĉielo. Niaj ses kapoj, inkluzive tiun de la ĉevalo, ĉiuj bul-balanciĝis, kaj mi kredas ke ni ĉiuj dormadis, eĉ la olda diliĝenc-ĉevalo, kiam la muelisto parolis, dum sia dormado, mi ja kredas.

“Mi abomenas ilin,” li diris per kapmovo, indikante siajn edzinon kaj infanojn. “Prefere ili estu katidetoj, dronigeblaj en muelejlageto. Prefere la tuta mondo estu katideto.”

Nenion pli li diris. Estis simile al kiam oni deklamas la Kredkonfeson, solene kaj senritme. Nur tion la muelisto diris al mi, kaj mi ja kredas ke li diris ĝin dum dormado. Antaŭen ni iris, ĝis ni atingis la senluman muelejon, kie la silenta akvo kuŝis kiel mola nigra krepo. La aliaj eliris kaj malligis la poneon, kaj Muelisto reveturigis min al Sarn. La nokto estis plena de la odoro de akvo kaj musko, kun fojfoja primolodoro. Mi pensis pri la domo de la teksisto, domo kiu ŝajnis konstruita laŭ sorĉado, kaj pri li kuŝanta en la kuirejo apud la teksilo, kiu pro skirplampo ĵetis barilsimilan ombron sur lian vizaĝon, lia hararo taŭzita kaj malseka pro dolorŝvito.

“Se Sinjorino Callard parolos malmilde al li, mi povos frapi ŝian bebeton,” mi pensis. Sed mi sciis ke ŝi ne faros tion. Ŝi estis bonulino, eĉ kvankam laŭ mia opinio ŝi havis menson similan al konko kava, kiu nur eĥis alies vortojn.

Kiam ni alvenis hejmon, jen Patrino, tre konsternita, sur la sojlo. Ŝi diris kion diris neniu alia, kaj pri kio mi mem ne pripensis.

“Vi riskis mortigiĝi, Pru.”

Ŝi sidiĝis kaj komencis plori, do mi devis ridi je ŝi kaj postuli manĝaĵeton, por montri ke mi ja vere plu vivas. Sekve ŝi preparis tian manĝon kian mi ankoraŭ neniam tiom ĝuis, kvankam ŝi normale dormus jam de multaj horoj. Ŝajne Gideon jam raportis ion al ŝi, sed ŝi postulis scii pli. Ŝi ne estis kontentigebla, kaj konstante volis pli. Ŝi surmetis okulvitrojn kaj tre atente rigardis min, sidante en la granda kverka seĝo. Mi vere konsterniĝis pro ŝia rigardado, simila al tiu de kovanta birdino kiam oni venas por kaŝe vidi ŝin, kaj ŝi tute ne palpebrumas nek kuntiriĝas, sed nur rigardas per viglaj brunaj okuloj, kvazaŭ dirante “Mi gardos la miajn.” Ŝajnis ke Patrino preterrigardas min, kaj vidis iaĵon minacantan min. Eble mian Sorton, kia ŝi imagis ĝin. Mi certis ke temis pri iaĵo minacanta min, ĉar post nelonge Patrino aspektis tre defia kaj sidiĝis rektege kaj diris – “Ni venigos la teksiston.”

Tute kvazaŭ iu malpermesis ke ŝi venigu lin.

Ŝi nulon diris pri mia rakonto, tute nenian akuzon ke mi stulte kaj malmodeste agis kiam mi savis la vivon de nekonata junulo sen ies ajn permeso. Ŝi nur daŭrigis etajn kapjesojn fojfojajn kaj ripetadis – “Jes. En la somero ni venigos Teksiston.”

Poste ŝi diris ke nun ŝi enlitiĝos, kaj mi iris skribi en mian libron.

Neniu ŝanĝo okazis en nia vivo, kvankam estis malpli vigle sen la dimanĉaj vizitoj de Jancis. Ŝtona Domo ŝajnis tre soleca pro ŝia manko, kaj Sinjorino Beguildy estis nur duone tia, kia antaŭe. Ŝi ŝajnis kroĉi sin al mi, kaj konstante paroladis pri kutimetoj kaj diroj de Jancis kvazaŭ ŝi jam mortis. Tio multe kolerigis Beguildyn, ĉar verdire li bedaŭris ke Jancis forestas, ne nur pro la juna skviro, sed pro ke malgraŭ sia mallerta maniero ŝi faris vere multan laboron. Li diradis “Ĉit, virino. La bubino revenos tutbaldaŭ, kun dudek pundoj enmane, mi ja kredas. Do ne estu parolanta pri ŝi kvazaŭ ŝi mortis, stultulino! Tia ludema vigla junulino! Ŝi multajn orajn pundojn metos en niajn poŝojn, kiam ŝi lernis sian devon, kaj ĉesos sopiregi je viro naskita sub la tripenca planedo kaj kiu finfine dronos. Mi ne celas ofendi vin, Pru, kaj mi esperas ke vi ne ofendiĝas. Vi plugis la uleksejon ja netbele, Pru, kaj hodiaŭ ni pritraktos kvar-sinabajn[45] vortojn se vi deziras.”

Nu ja estas sendube ke Beguildy estis tre stranga oldulo. Mi kutimis pensi ke se li bone edukitus li eble povus esti unu el tiuj famuloj kiujn ni alte taksas. Grava klerulo li eble estus, aŭ muzikisto, aŭ rimisto, aŭ predikisto. Kaj eble se li plenĝuste uzus sian menson, li ne okazigus sian ruiniĝon kiel ja okazis. Aĥ! Kaj ne nur sian. Sed ni ne povas scii. Verdire ni estas pupoj de Tiu kiu konstruis nin. Li prenas nin el skatolo, kelkfoje, kaj diras “Nun dancu!” aŭ eble ĝi devas riverenci, aŭ svingi manon, aŭ svene fali.

Poste Li remetas ĝin en la skatolon, ĉar la rolo finiĝis. Eble temas pri Festtaga marionetludo, aŭ Kristnaska dramo, aŭ Paska teatraĵo, aŭ tragedio. Estas laŭ Lia bontrovo. Li verkas la teatraĵon. Sekve, la malbonaj marionetoj plenumas Lian volon tutsame kiel la bonaj, ĉar ĉiu aktoras sian destinitan rolon. Kio okazus se la dramo atingus momenton kiam fiulo devas agi malbone sed jen! li surgenuas preĝante. Tiam la dramo vere ruiniĝus. Iam ekzistis pupo nomata Judas, kaj se li pro timo rifuzus plenumi sian difinitan rolon, neniu el ni estus savita[46]. Ĉi ĉio estas tre stranga mistero, kaj tia ni devas lasi ĝin. Sed ĉar estas tiel, mi kredas ke ni agas maljuste se tro severe ni kulpigas malbonfarantojn. Terura sorto atendas tiun homon kiu devas agi fripone kaj malbenite, ĉar certe neniu laŭvole agus tiel. “Estas necese ke venu faliloj”. Kiel Gabriel elmontrus sian lertecon per duklinga glavo se Lucifero rifuzus batali? “Sed ve al tiu homo per kiu falilo venas.” Aĥ! Do se dramo enhavas murdon, aŭ se bona junulino estas hontigata, pupo estas trovenda por fari la malican laboron, kvankam verŝajne se ĝi rajtus malakcepti, ĉiu elektito dirus “Ne mi, Mastro!” Sed ili tute ne scias. Laŭ mia opinio ni ne multe diferencas de sovaĝaj bestoj kiuj planas mortigajn malutilojn en siaj senlumaj mensoj, sciante nenion, disverŝas sangon embuske, sursaltas sian predon kun sono de krioj en la nokto, tamen egale senkulpe kiel bebo. Kaj mi kredas ke ni ne multe diferencas de tempestoj kiuj freneziĝas en arbaro, kaj avara fajro kiu ellekas vivojn dum unu momento, kaj lipoj de akvo kiu ensuĉas niajn parencojn. Ĉio estas parto de la dramo. Sed se por ni estas destinita gaja, agrabla rolo, ni nepre estu dankemaj, glorante, kaj helpante al malpli bonsortaj personoj, kaj eĉ estante dankemaj al tiu kompatinda pupo kiu iras tien kaj reen tage kaj nokte por detrui nin. Ĉar la roloj povus esti inversaj.

Tial malgraŭ ĉio mi ĉiam kompatis Beguildyn, kvankam, verdire, li estis la fikanajlo en nia rakonto.

Ni havis nur neabundan rikolton tiusomere, kaj de herbaĵoj kaj de grenoj. Niaj vivoj daŭris laŭ sia kutima melodio, sen ŝanĝo, krom ke Patrino ja plenumis sian promeson kaj venigis Kesteron.

Mi rimarkis ke ŝi estis tre okupata tiun junion, ŝpinante tre energie, ĝis eĉ Gideon laŭdis ŝin. Kaj unu tagon ŝi diris – “Tioma multo estas ŝpinita, mi devos venigi Teksiston.”

Sed mi decidiĝis ne renkonti lin, do la tagon de lia alveno, ĉirkaŭ la fino de la pajlorikolto, mi prenis hokegon kaj tondadis heĝojn en la foraj kampoj kie neniu trovos min.

“Mi heĝtondados, Patrino,” mi diras. “Mi kunportos iom da pano kaj fromaĝo. Bonvolu zorgi pri la junaj meleagroj kaj diru al Gideon ke li devos melki, ĉar mi ne revenos antaŭ la mallumiĝo.”

Do kion ŝi faris? Ŝi komencis tordi la manojn kaj diradi apenaŭ aŭdeble – “Ho vee, vee havi tian malbenon.”

Tamen mi iris. Kaj kiam mi hejmon revenis, jen en mia mansardo eroj de lano kaj fadeno kiujn li lasis, kaj tre agrabla odoro de tabako. Ĉar li ĝuis iom fumadi dum laborado. Kaj tuj apud angulo de la teksilo kion mi trovis? Bluan-blankan naztukon, kiun mi tre malhoneste metis en mian ŝrankon, kaj mi enŝlosis ĝin kun granda kontento. Mi diris al mi iom figaje ke iam mi lavos ĝin, kaj rulpakos ĝin kun iom da lavendo, kaj resendos ĝin. Sed ankoraŭ ne.

Patrino estis plena de rakontoj pri la teksisto. Ho li estas bonkora, kaj forta, kaj komplezema! Mi pensis ke mi mem povus sciigi tion al ŝi. Kvazaŭ filo, ŝi diris. Mi nur vidu lin sidantan sur la kanapo kaj trinkantan teon. “Sendube,” mi pensis “kaj mi perdus mian koron eĉ pli ol antaŭe!”

“Volis scii ĉu mi havas pliajn infanojn krom Sarnon,” ŝi diris.

“Do mi diris al li.”

“Ho, Patrino, kion vi diris al li?” Mi diris.

“Mi diris ke mi havas la plej bonan knabinon en la mondo, komplezeman filinon, kaj tre delikatan kaj sveltan, kun longa ĝisgenua harplekto, kaj malhelaj molkorigaj okuloj kaj tre agrablaj manieroj, gaja, petolema kaj kompatema. Aĥ! Mi sciigis lin! La tutan veron, jes ja! Kaj mi diris ke vi scipovas la altan kaj la malaltan manskribojn, kaj ke Beguildy lernigas vin legi, kaj ke vi povas legi eĉ kvarsinabajn vortojn nun.”

“Kara Patrino,” mi diris “kian rakonton vi elpensis!”

“Nenian elpensaĵon, karulino, ĉar ĝi estas vero.”

“Ĉu vi diris ion pri la leteroj de Gideon? Ĉu vi diris ke mi skribas ilin?”

“Nu, ne, karulino. Eble Sarn ne volus, nek Jancis, nek vi.”

“Ne. Patrino, vi estas tre saĝa.”

“Oni ĉiam diris en mia familio ke estas tiel, karulino.”

“Do Teksisto kredas nin tre klera familio, mi ne dubas, kaj li sen dubo kredos ke Gideon skribas la leterojn.”

Poste, dum mi helpis ŝin enlitiĝi, mi kuraĝis diri – “Ĉu vi diris al Teksisto ke mi estas leporfrapita?”

“Ne, ne, mia kara! Pro kio mi tiel agus?”

“Nu, li eble iom pripensas min, pro ke vi diris tiaĵojn, sed se iam li renkontos min – ”

“Nu, kara, se li renkontos vin, kaj li estas kia mi taksas lin, vi certe multe plaĉos al li.”

Post kiam mi ordigis la kovrilojn, ŝi kaptis mian manon.

“Pru, ĉu gravus al vi se li havus nur unu kruron, aŭ unu brakon, aŭ estus variolmakulita?”

“Ĉu gravus al mi, Patrino?” mi tuj elkriis senpripense, “kompreneble ne gravus. Mi amus lin eĉ pli pro tio.”

“Mi sciis tion, kara,” diris Patrino, tre kontente. “Mi sciis ke vi amas tiun viron. Kaj mi ja vere ĝojas pro tio. Nu, ne kaŝu vin de li, Pru. Estu kuraĝoplena kaj risku ĉion, kiel bona ludanto de Multekostaj Koloroj.”

“Ne, ne! Neniam! Ho, Patrino, vi estis kruela tiel ruzeme kaptante min!”

“Mi nur deziris scii, Pru. Mi fariĝas antikva kaj olda, kaj proksimiĝas tempo kiam la vivo estos peza ŝarĝo. Mi volonte scius ke bono atendas la plej karan filinon iam naskitan.”

Ŝi rigardis foren tra la malgrandan, lunoplenan fenestron, kies vitron nelumaj rondaj makulaĵoj kiuj estis rozoj alpremis, kaj la arĝenta ĉielo estis senbrila, kaj sen steloj, sed amemaspekta, kaj ŝajne ŝi aŭskultis ion. Ŝi diris – 

“Mi ja kredas ke ĉio bonos por vi, Pru. Venis en mian koron, senaverte kiel roso, kaj dolĉe kiel ruĝa rozo, ke vi ricevos amon kaj ne nur donos ĝin. Post miaj tagoj, tamen, post miaj tagoj. Sed ne gravas, ĉar mi scias ke ĝi vere okazos.”

Mi sentis iom da strangeco en la nokto.

“Kio estas al vi, kara?” mi demandis ŝin. “Ĉu vi antaŭvidas la estonton?”

“Ne. Mi vidas nenion. Sed mi sentas ĝin en mi.”

“Ĉu vi bone fartas. Patrino?” mi diris, ĉar mi timis ke eble ŝi forglitas de mi, ĉar ĉiam faras tion mortantoj.

Sed ŝi diris ke jes, ŝi ĝuas sian ĉiutagan farton, kaj sanas, kaj ne mortos ĝis post multe da tempo, sed ŝin trafis la penso kiam ŝi memoris Teksiston, kiu diris – “Nu fraŭlo mi estas kaj fraŭlo mi restos, laŭ mia kredo. Sed se iam mi volos edziĝpeti, temos pri tia ulino.”

Je la fino de la grenrikolto Gideon petis ke mi skribu lian duan leteron al Jancis.

Ni vespermanĝis sur la benko apud la fenestro de la laktejo.

Poste, mi alportis inkon kaj diris, kion mi skribu? Li diris ke mi skribu ke li estas sana kaj esperas ke ankaŭ ŝi, kaj ke ŝi estu bonkonduta kaj forte laboru kaj ne petu antaŭtempan monon por vestoj aŭ botoj, sed pripensu la estontecon, kaj ni havas negrandan rikolton, kaj ŝia patro plu samopinias pri la juna skviro, kiu revenos de Nederlando venontan jaron kun poŝoj plenaj de mono, kaj la granda longakorna bovino naskis, sed senatente samkiel oni anticipus, kaj ŝi diru al Sinjoro Grimble ke li volonte ricevos kelkajn ŝafidojn kiam li venigos ilin de la montoj antaŭ vintro, sed se vidiĝos simptomoj de piedputro ili hejmon iros jam tuj, kaj do nenion pli, de G. Sarn.

Poste li diris “Enmetu ke mi vidos ŝin ĉe la Kristnaska bazaro, se Grimbleoj kunvenigos ŝin.”

Mi diris ke mi faros mian plejeblon, kaj ĉu gravas se mi enmetos iom pli? Kaj mi devis ridi, ĉar ĝi ja ŝajnis stranga letero de viro al sia amatino. Kaj Gideon sorrigardis abrupte, kaj demandis kial mi volas skribi ion pli? Do mi diris ke la plumo kelkfoje volas mem skribad,i kaj li diris ke li supozas ke ne estas facile scii ĝuste kion oni faras kiam oni komencas skribi, kaj ke Dio lin protektu de tia stultaĵo, kaj se nur mi enmetos ĉion diritan de li mi rajtos aldoni iom, se mi volos.

Do mi skribis ĝin.

SARN

26 septembro

MIA KARA AMATINO, – 

Ja vere ŝajnas longa tempo ekde via letero, kiu estis tre ĉarma, kaj mi kisis ĝin multfoje. Vi bone scias verki amleteron. Mi povas vidi vin ambaŭ dum la skribado, viajn orajn harojn brilantajn, kaj Teksiston iomete ridetantan, kaj videble tre amuzatan, kaj kun okuloj kiuj povas logi iun ajn knabinon de ŝia propra viro, kaj atentu ke vi ne enamiĝu en iun krom min, se eble. Eble mi vidos vin ĉe la Kristnaska Bazaro. Diru al Teksisto ke ĉiuj rakontoj de Patrino pri nia Pru estas fabeloj, ĉar ŝi estas ĉiumaniere tre ordinara. Diru al Sinjoro Grimble ke mi volonte havus kelkajn ŝafidojn. Diru al Teksisto ke kiam li preterpasos la domon de Huglet plejbone estas ke li portu pafilon, ĉar Huglet nun havas teruran hundon, kaj mi esperas ke ĉio estas en ordo inter Teksisto kaj Grimble. Se iam Teksisto volos iom da kudrado, ĉar li estas sola kaj senvirina viro, mi havas du virinojn en la hejmo, Patrinon kaj fratinon, kiuj ambaŭ bonvenigas taskon justaprezan, kaj peklitan brasikon ruĝan, kaj prunkonfitaĵon ili faras, kaj ili bone profitas vendante je duono de la kutima prezo, kaj estas bonfareme tiel utiligi ilin. La rikolto estas negranda, la longakorna bovino naskis, ni anticipas ke juna Camperdine revenos venontjare, kaj se ili havos simptomojn de piedputro ili hejmon iros jam tuj, kaj do ĝis reskribo kaj nepre zorgu pri vi mem. Komence de tusado englutu fajrovarmegajn citronon kaj premitan mielĉelaron, kaj vi estas mia plej, plej kara amata al kiu mi volonte dediĉos mian vivon kiam ajn, kaj mortus por vi pro hundomordo aŭ iu alia kaŭzo, kaj nun bonan nokton, de via amanto

GIDEON SARN

Tio estas bela teksto, “La Mastro ĉeestas.”

Ofte mi demandis min dum la daŭro de aŭtuno, kaj la fridaj noktoj, kion ili opiniis pri mia letero. Ni sciis ke ili ja ricevis ĝin, ĉar unu bazartagon Gideon revenis kun ŝafidoj kiujn Grimble metis en enfermejon por li ĉe Kruĉo da Cidro, kaj ili estis bonstataj, sen piedputro. Sed alproksimiĝis Kristnasko kiam venis letero de Jancis, kaj mi memoras ke estis sovaĝa nokto, kaj pluvo frapegis la fenestron, dum mi legis ĝin al Gideon. Sed interne estis varme. Ĝi donis al mi gajan Kristnaskon, malgraŭ la laborado, kaj kvankam Patrino forte malsanis, kaj tial ni devis venigi el fora Silverton la helpiston de la kuracisto, ĉar Gideon rifuzis venigi la kuraciston mem, dirante ke la elspezo por eĉ la helpanto de la kuracisto estas grandega. Li konstante grumbladis kaj diris ke ŝi estas ŝarĝo, kaj Patrino ofte demandis al mi “Ĉu Sarn opinias min ŝarĝo?” Tial mi estis en malfacila situacio. Sed tiu letero estis kontentiga kiel pelvo da bona varma supo, kaj pro timo ke Gideon metos ĝin inter siajn proprajn posedaĵojn, mi faris kopion, kaj jen ĝi.

ALTA BIENO, OUTRACK

1 decembro

MIA PLEJKARA KONATO – 

Mi pensas pri Sarn dum mi skribas, kaj pri la plej bona el amantoj. Sinjoro Woodseaves multe bonvenigos la kudradon kaj la peklaĵon kaj la prunkonservaĵon kiujn Sarn tiel bonkore menciis.

Eble iun tagon li parolos al via fratino pri ili. Sinjoro Woodseaves diras ke tio nepre estas la plej efika kuracilo por tusado, kaj li uzis ĝin unu nebuloplenan nokton post kiam li revenis al Lullingford de tie ĉi, sed li opinias ke nur virino povus ĝuste prepari ĝin. Domaĝe pri la rikolto kaj la bovido, sed ne ĝenu vin pro la hundo de Huglet, ĉar li timas neniun hundon, nek Hugleton mem. Sed tio verdire estis preskaŭ trafo ĉe la Taŭroludo, kaj tre kuraĝa estis la virino kiu tiel enkuregis por savi povrulon. Ĉar Sinjoro Woodseaves aŭdis ke virino faris tion, alta svelta virino kun belaj malhelaj okuloj, laŭdire. Mi ne diskutus tion, kiel vi scias Sarn. Sed aliaj certe parolos. Teksisto diras ke se li iam havos kunulinon li preferos tiaspecan virinon. Kaj nun bonan nokton, kaj gajan Kristnaskon de

JANCIS BEGUILDY

Mi jam amas vin, kaj se oni tiel agas dum sekas la ligno, kiel oni agos kiam ĝi verdos?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.