La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 8: Alvoki Veneran

Seriozmensaj homoj devos preterpasi ĉi tiun aperigon de Venera, sed mi plejeble kurtigos ĝin. Kiam mi ekiris vespere, al mi ŝajnis ke estis hontiga tasko, montri min tutnuda. Kvankam mi sciis ke Fraŭlino Dorabella kaj aliaj grandaj damoj demetas la suprajn partojn de siaj roboj vespere, kaj venas duonnudaj, kaj ne opinias tion hontinda, tamen virinoj el nia klaso pli emis sin kovri.

Dum mi eniris laŭ la ĝardenvojo, tra la pordon sur la malsupra nivelo, por ke neniu vidu min, mi forte tremis, kaj nur la mizereco de povra Jancis devigis min plenumi mian promeson. Ni povis aŭdi Beguildyn ĉirkaŭmoviĝadi supre, apertante la klapopordon kaj pretigante ĉion. Mi pensis: kia absurda oldulo li estas, ĉar li supozas ke iu kredas liajn majludojn. Poste ni aŭdis la ĉevalon de juna Sinjoro Camperdine, kaj okazis piedmovado supre, kaj Beguildy tiretis la ŝnuron por sciigi ke ĉio estas preta.

Ofte estas pli facile morti pro amo ol ridindiĝi pro amo. Tion mi pensis sorigate en la obskuran ĉambron en nubo de fumo kiu devigis min spasme spiri, dum mi etendis la manojn por eviti puŝiĝi kontraŭ la flankojn de klapopordo, kaj ne sciis ĉu ridi pro la absurdeco de ĉi ĉio, ĉu plori pro la mizereco de ĉi tiu dramaĵeto, kiu mokis min. Ĉar jen mi ŝajnigis ke mi estas la plej bela virino iam ekzistinta, eĉ diino, sed mi estis malbenita kiel vi scias.

Ĉio malklarecis en la ĉambro. Apenaŭ mi povis vidi formon ĉe la fora flanko. Beguildy kantadis ian strangan sorĉadon en la kuirejo kaj la ĉevalo de la junulo stamfis kaj skuis bridon ekstere.

Dum mi leviĝis tra la klapopordo, kaj pendadis en rozkolora lumo, la juna skviro klinis sin antaŭen en sia seĝo kaj etendis siajn manojn kiel infano en kukobutiko. Sed mi sciis ke li solene ĵuris ne movi sin el sia seĝo. Mi pensis ke devas esti strange trapasi la vivon inter viroj etendantaj siajn manojn ambaŭflanken, ĉiam esti kuko en fenestro kiun oni avide rigardas. Subite mi aŭdis moviĝon ĉe la alia flanko de la ĉambro, kaj kiam mi turnis min tiudirekten mi volis elkrii, ĉar tie sidis Kester Woodseaves.

Ĉu iam Fato tiel petolis? Ĉar el la tuta mondo ĉi tiu estis la sola viro de kiu mi devis kaŝi min, ĉar mi jam amegis lin, do devis neniam vundi lin per mia doloro. Kaj li estis tie, tiom proksima en la eta ĉambro ke du paŝoj venigus lin al mi. Li antaŭenklinis sin samkiel la juna skviro, kaj komencis etendi la brakojn, sed retiris sin, suspirante, kaj mi nun scias ke dezirego por virino tiam ekscitis lin. Mi ekkomprenis tiam ĝojege ke mi mem kaj neniu alia instigis lin etendi la brakojn. Ĉar en tiu loko li ne povis vidi mian malbenitecon, li povis vidi min nur pale glimi kiel iu ajn virino.

Poste, mi ofte demandis min, ĉu li tiom ekscitiĝus se Jancis tie pendus, nuda, krucumita anstataŭ mi. Ĉu estis nur karna deziro, samkiel en la juna skviro, aŭ ĉu mia animo, kiu ĝemelis kun la lia, eĉ tiam tiris lin, kaj allogis lin, konsolante lian koron kaj alvokante lian amon? Ĉar mi vere kredas ke la spirito intense okupas sin pri la korpo, ke ŝi traspiras ĝin kaj ĵetas vualon sur ĝin por fari ĝin pli bela ol ĝi sola estas. Ĉar kio estas nura karno? Oni povas vidi nuran karnon kaj senti nur abomenon. Oni povas vidi ĝin distranĉitan en viandovendejo, aŭ ebrian, en defluilo, aŭ en ĉerko, mortintan. Ĉar la mondo estas plena de karno, kiel plena de lanternoj estas breto de vendisto je la komenco de vintro. Sed oni ne spertas la komforton de lanterno ĝis oni hejmonportis kaj lumigis ĝin. Kaj mi ĉiam rimarkis ke al virinoj kun belaj rondaj vangoj, kaj mamoj rondaj kiel la montetoj kie dancis Felena, mankas animo kiu en ili ridus aŭ plorus, kaj ili ne allogas virojn.

Kiuj allogas virojn al si po du-tri, po dudekojn kaj centojn, kiel homoj kuntiriĝas al lumigita kirko kiam la Pasko-Manĝo estas preta, ofte estas personoj kiuj ne trotaksas la valoron de siaj korpoj.

Jen fakto stranga, kiel ofte estas veraĵoj, sed ne tiel stranga kiel la ruzemo kaj alvoko de virino difektita kaj malbenita, al kiu oni diris “Vi neniam havos amanton”. Du viroj amorus min tiunokte, se mi volus. Kaj kiam mi vidis la ŝultrojn de la skviro antaŭenkliniĝi pro la pezo de lia voluptemo mi unuafoje ekkonsciis ke, kia ajn estas mia vizaĝo, tamen mia korpo ja estas bela. De la piedo ĝis la ŝultro mi estis tiel belaspekta kiel bela povas esti virino. Sub ruĝa lumo mia karno similis al rozpetaloj, kaj mia formo estis kia onidire estas tiu de akvofeino supla kaj amiga.

Ne multe ĝenus nek konsternus min mia partopreno en tia stulta ludo antaŭ nekonato. Sed nun mi estis nur ruĝiĝo de kapo ĝis piedoj, kaj ankaŭ frida kiel glacio. Ĉiu sekundo estis horo kaj mi hontis kvazaŭ mi putinis. Tamen mi ne povis ne ĝoji ĉar mi tiel donis mian korpon al la okuloj de tiu kiu estas la mastro en la domo de mia estaĵo por ĉiam.

Mi tiris la muslinon sur mian vizaĝon kaj rigardis oblikve tiun mirindaĵon. Ĉar ja vere li estis por mi mirindaĵo tiam kaj ĉiam, ne pro sia aspekto nek pro io farita de li, sed pro la silenta potenco de sia estaĵo, potenco akumuliĝinta en li, granda kiel montego kontraŭ la ĉielo, kiun oni nek povas mezuri nek nomi, sed nur senti.

En la maldensiĝanta fumo mi povis vidi lian vizaĝon formiĝi per la ŝoko de amoro, ĉar negrave ĉu aŭ ne li poste amos min, li min amis en tiu horo, kaj montris tiun vunditan mienon ĉiam videblan sur la vizaĝoj de viroj inter la komenciĝo de volupto en iliaj okuloj kaj ĝia plenumiĝo.

La skribado okupas longan tempon, sed mi estis en tiu ĉambro nur dum Sinjorino Beguildy povis kalkuli ĝis sesdek. Beguildy timis ke ili ekscios la veron se li permesos al ili tro grandan tempon, tute ne konsciante, povra naivulo, ke neniu el ili kredis eĉ unu vorton de lia fanfaronado. Dum mi ankoraŭ estis svenema pro la ŝoko vidi Kesteron Woodseaves, Beguildy kriis el la kuirejo – “Nu, nu, sinjoroj ĉu mi gjajnis miajn kvin pundojn?”

“Jes, ja, jes, ja!” diras Sinjoro Camperdine, kiu avide rigardis min, “kaj pli, kaj pli!”

Beguildy komencis kanti alian stultan rimon, kio estis signalo ke mi pretu malsupreniri. Neniam virino eniris kelon pli volonte ol mi. Mi surmetis miajn vestojn plejeble rapide, ĉar ni povis aŭdi la skviron displuadi kun Beguildy en la kuirejo.

“Kio do? Kio do? Paroli kun ŝi?” Beguildy diras. “Kiel oni povas paroli kun Sinjorino Venera, jam mortinta antaŭ mil jaroj? Mi revenigis ŝin por vi, tra la pordegon de morto, por kvin pundoj kontantaj, sed mi ne povas reteni ŝin. Ŝi venas marŝante sur aero, en nubo, dum oni povas kalkuli ĝis sesdek, kaj tuj foriras. Ĉar ŝi estas nur bela fantomo, komprenu! Kaj oni devas retrigi ŝin en kandellumo.”

Okazis laŭta ekrido pri tio, kaj dum Sinjoro Camperdine eliris al sia ĉevalo, li kriis – “Mi denove rigardos Veneran iam, Beguildy. Jadi, ŝi havas tre agrablan formon, venu ŝi el kie ajn.”

Dum mi rampis hejmen sub densa reto de vintraj branĉoj, mia koro bategis kiel tiu de novedzino kiam unuafoje ŝia amanto rigardas ŝian belecon. Sed mi ankaŭ hontis, malĝojis, ĉar mi ne estis novedzino, tamen gapis min kaj amoremis min nekonata viro krom la alia kiu estis por mi la mondo kaj ĉio, kvankam mi jam vidis lin nur unu fojon.

Kun miro mi pensis ke dum mi morgaŭ plenumos miajn en- kaj ekster-domajn taskojn, sklavante kvazaŭ viro, farante virtaŭgan laboradon, mi estos, en mia propra animo, la novedzino de la teksisto. Dum kun Gideon mi plugis la frostitan teron, kaj dum mi purigis la brutejon vestite per sakŝtofo kaj lignaj ŝuoj, dum mi staris en la kotplena kortbirdejo donante manĝaĵon al anasoj kaj kokoj, aspektante kiel viro pli ol kiel virino, kaj pli kiel birdtimigilo ol kiel viro, tamen mi estas virino por li, loĝante en la lumo de liaj okuloj, varmiĝante per lia rideto, kaj lia standardo super mi estas amo. Dum mi paŝis nur duonan sulkon malantaŭ Gideon, mi vidis min kuŝi tremoplene enbrake de mia amanto, sveneme kiel ĉe Beguildy. Kvankam miaj manoj estis harditaj kaj fendetiĝintaj kaj mia vizaĝo ruĝigita kaj bruligita de vetero, mi estas, dum mi pensis pri mia amato, floro kaj petalo de floro. Ĉar amo estis Majroso kiu povas ŝanĝi eĉ plej banalan virinon en ian Jancison.

Kaj kvankam mi posedis nur ombron, jes! nur ombron de ombro, kiel oni vidas speguliĝon de nimfeo en la lago, ne kvieta sed ondetanta, tiel ke eĉ la speguliĝo estas distordita kaj ne tute fidebla, tamen ĝi faris la mondon tute nova.

Mi demandis al mi ĉu io okazos en mia ekstera vivo antaŭ ol denove nimfeoj venos, kuŝantaj laŭ la lagorandoj kvazaŭ grandaj gutoj de pala vakso. Nun troviĝis nur imitaĵo, ĉar inter la frostitaj folioj kuŝis lilioj el glacio. Sed kiam mi pensis pri Kester Woodseaves kaj kion li eksignifis, mi kvazaŭ aŭdis kaj vidis, ĉiflanke kaj aliflanke, en la obskura arbaro, sonon kaj glimon de proksimiĝanta printempo. Jen flutalvoko el la kverkarbaro, ekpurpuriĝo en la arbosuproj, tenera flaviĝo de fikarioj en la korvejo. Kiam mi eniris la mansardon, printempo jam estis tie, kvankam tiom fridis ke miaj manoj apenaŭ povis skribi. Tamen mi skribis en mian libron la vortojn “La unua tago de printempo”. Kaj mi skribis tion per plej bona alta manskribo ornamita. Tiel mi ĉiam povos reenmensigi mian duan vidon je mia amato, kaj lian unuan vidon je mi. Li ne nur rigardis min, li rigardis kun favoro kaj sopiro, kaj kvankam mi sciis ke tiel estis nur ĉar la vero estis kaŝita for de li, tamen mi ĝojis pro kion mi havis, kiel ĝojas en vintro birdeto, kiu venas al mano por ricevi paneron, kvankam kiam abundos manĝaĵo ŝi nur mokante kantos de plej alta branĉo.

Mi prenis mian paneron, kaj jen! Ĝi estis la Sinjormanĝo[35].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.