La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 2: Beguildy serĉas sepan infanon

Jancis rakontis al mi sekvatage ke tiun vesperon mem Sinjorino Beguildy diris la ŝajnigitan mesaĝon, kaj la tagon post la amportado Beguildy ekiris, tre pretendeme, kun sia fraksena stango por trovi sepan infanon kaj reporti panon. Mi diris ke ja ŝajnas hontinde tiumaniere trompi la povrulon, sed Jancis diris “Tute ne! Feliĉigas lin, kaj ni donos al li monon se li trovos sepan infanon, do kio alia necesas?”

Ŝi aspektis dolĉa kiel dianto, tiu Jancis. Ŝi iomete restis ĉe ni, por helpi lavi telerojn, kaj poste ŝi sidis en la kuirejo dum mi laboris, kudrante edziniĝvestojn por ŝi. Post la vespermanĝo dum ŝi pretiĝis foriri, Gideon diris – “Atentu ke vi ne forgesu!”

Ŝi ruĝetiĝis kiel epilobio, kaj kuris laŭlonge de la arbarpado.

Post la vespermanĝo Gideon diris, kvazaŭ senatente, “se mi tardos, Pru, kaj vi volos enlitiĝi, metu la ŝlosilon super la pordon de la stalo.”

Senkomente mi konsentis fari tion. Sed mi vidis lin razi sin tre zorge, kaj surmeti sian dimanĉokitelon, do mi sciis ke ne grave kiun daton decidis Pastro por la nupto, la nupto okazas nun, kaj mi alportis rozon por lia palto. Li aspektis hontetema pri tio, sed mi diris ke kiam knabo vizitas sian knabinon proksime al la nupto li ĉiam devas surporti floron. Tio ŝajne trankviligis lin, li pensis ke mi suspektas nenion, kaj li foriris fajfante, laŭte kaj klare, laŭ la arbarpado kie la folioj fariĝis rustkoloraj, kaj suspiroj sonis ie kaj tie, kaj la aero elspiris aŭtunon, kaj bruete falis brunaj nuksoj per kiuj knaboj laŭplaĉe ludis konkrojn. Morna, tre morna mi opiniis la arbarpadon kiam la alta formo de Gideon ne plu estis videbla, kaj la lago ondetis, kaj la boato batetadis kontraŭ la ŝtupojn, kaj strigo huhuis. Kial morna, mi demandis min, ĉar la nupto tre baldaŭ venos, kaj la glorrozoj floras, la tritiko estas sekura en la stakejo, kaj en mia koro la Mastro ĉeestas? Tamen estis iaĵo en tiu vespero kian oni sentas kiam io ĵus mortis. Mi ĉirkaŭiris por certigi ke ĉio bone statis. Patrino dormis, bruna kaj eta kaj serena, en granda lito. Bendigo estis en sia stalo, tre komforta, ĉar li estis olda kaj febla, kaj ni enstaligis lin antaŭ oktobro. Ĉio bone statis, kaj mi demandis al mi kian danĝeron mi sentas en la aero. Post nelonge mi sciis, sed dum kelka tempo ĉio okazis laŭkutime.

Ĉiunokte mi metis la ŝlosilon en la stalon, sed diris nenion.

Ĉiumatene la lito de Gideon troviĝis malordigita, sed mi bone sciis ke li ne dormis en ĝi. Li fajfadis gaje, kaj ne plu subvoĉe. Mi ĝojis pro li, kaj ĝojis prepari por Jancis. Ili uzos la gastoĉambron, kiu pro multjara neuzado multe bezonis riparon. Do mi aĉetis kelkajn rulojn da malkara tapetopapero per mia butermono, kaj mi tapetis ĝin kvankam Gideon ne sciis. Patrino partoprenis la sekreton, kaj ŝi ofte envenis kaj kunpremis la manojn dirante “Kia bela tapeto!

Vi ja bone laboras, mia kara. Rozoj sur ĝi! Laŭ mia opinio, rozoj bonsortigas. Via onklino Dorcas havis rozojn en sia nuptoĉambro, kaj eĉ ne unu el ŝiaj infanoj mortis nek malsanis nek ploris. Mi enmensigas ke ŝi ŝercis pri tio. ‘Nek morti nek plori’ ŝi diras. Mi esperas ke tiu de Sarn ne multe ploros ĉar mi ne povas elteni la sonon de infano ploranta. Sarn kriegadis kaj estis terure aŭdi lin.

Li surfrapadis la liteton obstinege ja. Ĉiam postulegis tujan obeon, kaj se oni tardis li ne forgesis, li ploradis la tutan tagon, ĝis li sukcesis.”

Mi jam finis la tegadon kaj mi komencis meti iom da glazurita kalikoto ĉirkaŭ la tualetotablon kiam Sinjorino Beguildy venis kurante al nia domo kvazaŭ sovaĝulino. Ja estis tre agrabla vetero, kaj etaj birdoj estis sur la novaj stakoj kaj la unuaj pomoj falis. Ŝi venis frumatene. Mi farintis buteron. Mi ne vidis Gideonon. ĉar li prenis panpecon en kampon kie li plugadis. Mi estis en la melkejo kiam Sinjorino Beguildy enkuris.

“Ho, mia kara!” ŝi krias. “Ho, mia kara! Plejmalbonaĵo okazis.”

“Jadi, kio?”

Mi timegis rigardante ŝian vizaĝon.

“Li revenis!”

“Kiu? Ĉu Sinjoro Beguildy?”

“Jes! Ja li! Antaŭe ĉio bone progresis! Li forestos almenaŭ du semajnojn, mi kredis. Kaj ili du tiom dolĉas kune. Mi ne kredis ke Sarn povus paroli tiel ĝentile kiel li nun al mi, kaj Jancis kia Reĝino de Majfesto. ‘Patrino,’ ŝi diras, ‘mi estas pli ĝoja ol mi kredis ebla’. Jes, kaj ankaŭ via frato. Trankviligis lin trovi ke liaj duboj kaj timoj pri juna Camperdine malpravis. Se mi ne lasus lin veni li supozus ke la junulo estas en nia domo. Nenio alia eblis. Ju pli oni volas, des pli oni kredas ke aliaj volas ĝin. Sed trovinte ke ĉio ĝustas ankaŭ li ĝustagas. ‘Patrino,’ li diras, ĉar verdire post nelonge mi estos antaŭ Li supre kaj antaŭ ĉiuj beataj anĝeloj, ‘Patrino, lasu min tranokti de nun ĝis ni nuptos. Baldaŭ estos,” li diras, ‘alie mi ne petus vin. Kaj ŝi akceptas’. Do mi donis al ili nian ĉambron, kaj mi dormas sur la kestolito de Jancis en la kuirejo. Mi metis la plej bonan katunan peplomon sur ilian liton, kaj la plej bonajn litotukojn, kiuj ne havas flikaĵojn, kaj tapiŝaĵon sur la plankon, kaj mi mortigis kokon kaj faris iom da bona pansaŭco, kaj lasis ilin vespermanĝi agrable kaj kune antaŭ la fajro kaj restis ekstere ĝis ili finis, kvankam ili ja ĝentilege proponis ke mi manĝu kun ili. Sed novaj geedzoj, ĉu per ringo aŭ ne, estas novaj geedzoj.

Kaj kiam ili jam enlitiĝis mi ordigis la kuirejon kaj lavis la telerojn.

Kaj mi ĵus finis tion, kaj sidis antaŭ la fajro pensante pri kiam mi edzigis Beguildyn, kaj admirinda junulo li estis, kvankam vi nun ne povas tion kredi, kaj li ne meritas miajn pensojn, tiu avida malica oldulo. Mi sidis tie tre trankvile kaj pensis ke baldaŭ mi devos rigli la pordon kaj elrasti la cindrojn, kiam eta sono aŭdiĝis elekstere kaj eniris Beguildy. Mi preskaŭ falis sur la plankon.

‘Nu, Sinjorino, li diras, ‘Kie estas Jancis?’

‘Ŝi dormas,’ mi diras.

‘Kaj kiam vi donis al la knabin’ nian ĉambron kaj mem dormas en la kestolito?’ Post tio li enkuris kaj jen ili. Kaj fariĝis Infero mem, kredu min. Li ĵetis sur Sarnon malbenon kian mi neniam aŭdis nek aŭdos.

‘Kaj malgraŭ via ŝteleniro vi ne edziĝos kun la knabin’,” li diras.

‘Vi ne povas malebligi’ diras Sarn ‘nenio en la mondo povas malebligi nun’.

‘Mi ja malebligos,’ diras la mastro. ‘Ĉu ne mi malbenis cin per fajro kaj per akvo? Ĉu mi ne diris ke ci naskiĝis sub la tripenca planedo kaj ne povas gardi monon? Ĉu ne mi diris ke vi estos malriĉa dum la vivo kaj mortos en akvo? He?’

‘Nu, estas domaĝe por vi ke vi eraras, ĉar vi estas saĝulo kaj cetere,’ diras Sarn, ‘Sed rikoltiĝis kaj mi jam estas riĉulo.’

‘Vi estas nek dekone nek centone tiom riĉa kiom juna skviro.

Liajn poŝojn plenigas Franca mono,’ krias Beguildy. ‘Vi ne havos mian knabinon, Sarn’.

‘Mi havas ŝin, ŝajnas,’ diras Sarn, tute trankvile, kaj tio plene frenezigis Beguildyn. Li prenis blunderbuzon kiun li gardas ĉefenestre preta por vulpo, kaj li atakis vian fraton per la kolbo.”

“Jadi!”

“Vi prave diras, Pru Sarn. Mi kriis kaj Jancis kriis, kaj mi enkuris el la kuirejo, ĉar mi restis ekstere, ĉar mi pensis ke eble Sarn preferas tion, ĉar li estis en sia noktoĉemizo, kaj tiel bela kiel virino povus deziri, sed mi ne volis kaŭzi pli da embaraso ol jam okazis. Sed antaŭ ol mi povis eniri, Sarn sternigis mian edzon sur la plankon, kie li kuŝis kvazaŭ ŝtipo, kion neniu pli meritus ol li.

Ĉar tre damninda viro estas Beguildy, kaj obstina, kaj li gardas sian malamon jaron post jaro. Mi ja kredas ke la radiko de la tuta afero estis ke via paĉjo repostulis tiun kronon post kiam Beguildy decidis ke ĝi estis donaco. Aĥ! Kvankam li estas mia, mi ne povas ne diri ke li terure gardas domaĝon. Nu, Sarn senkonsciigis lin, kaj li diris ‘Prenu liajn piedojn, bonvolu, Patrino, kaj ni metos lin en la kuirejon. Ĉar ĉu li mortis ĉu plu vivas, mi ne plu suferos ĉinokte’.

Jes. Li diris tion. Kaj li diris ‘Eble oni pendigos min, sed mi ne suferos ĉinokte’. Frida kaj kvieta kiel frostita lago, sed terura viro kiam oni ekscitis lin, estas via frato. Do mi verŝis akvon sur mian edzon, kaj donis al li iom da alkoholo, kaj post nelonge li vekiĝas, sed mi jam zorge ligis lin al la lito. Li baraktis energie, sed la ŝnuro estis forta kaj mi donadis al li alkoholon, kaj iom poste li kvietiĝis kaj endormiĝis. Do en la mateno via frato foriris, kaj mi malligis la mastron, kaj kiam li vekiĝis mi diras al li pro kial li revenis? Do li diras ke malbona informo veturas rapide, kaj supozeble li havas orelojn, kaj irante monten li nur ĵus atingis Kastelturon de Mallard kaj iu informis lin ke Sarn nun dormas en nia domo.

Malicaj oni estas! Do mi pretigis por li iom da matenmanĝo kaj li eliris. Silentega li estas, do mi venas por averti vin, ĉar kiam li silente koleras li estas mortiga.”

Mi diris kian damaĝon tia oldulo povus fari? kaj ni ja scias ke liaj sorĉoj kaj kia-ajn-aĵoj estas nur sensencaj ludoj. Sed tio ne trankviligis ŝin, kaj ŝi nur diradis konstante ke malbonaĵo alvenos, kaj Dio sendu la nuptotagon rapide, kaj ŝi foriris hejmen sovaĝa kia kiam ŝi venis premtordante la manojn, dum ŝiajn hartufojn blovis ŝtormvento. Ĉar blovis vera tempesto, kiu jam komenciĝis antaŭ du-tri tagoj, kaj ĝi flugigis pajlon kaj grajnoŝelojn en la stakejo ĝis la aero estis sufokplena de polvo. En la kampo mi devis stari tutapud Gideon kaj krii antaŭ ol li povis aŭdi min. En la arbosuproj aŭdiĝis muĝego kia de akvobaraĵo kiam degelis neĝo, kaj ululado en la kamenoj kiu feliĉigis min pro ke mi havas kvar murojn kaj tegmenton. Mi diris al Gideon je vespermanĝo, ĉu vento forblovos la staksuprojn? sed li diris ke ne, ĉar ili estis firme fiksitaj. Post nur du tagoj la makleristo venos por taksi la prezon de la greno, kaj post tri tagoj pli okazos la nupto. Sciante tion kaj estante trankvila pri Beguildy, ĉar li ne suferis pro la bato, mi aŭskultadis la venton tre kontente, kaj faris iom da toasto, kaj pensis pri Kester. Ĉar mi ja kredas ke nenio pli kontentigas ol muĝanta vento en la kamentubo kiam ĉio iras bone. Mi diris ĉu ni enlitiĝu frue, kaj Gideon diris ke jes, ĉar ni laboris forte kaj finis la rikolton. Do ni enlitiĝis je la oka, kaj mi endormiĝis post minuto, kun la sono de la laŭta seka tempesto en miaj oreloj.

Kiam mi vekiĝis, abrupte, mi pensis “Estas la Juĝo!” Estis lumego kaj teruranta muĝego, bategoj kaj krioj el la nokto. Mi kuŝadis konfuzita, kaj ripetanta Patro Nia[59] plejeble rapide, kaj bedaŭrante ke mi ne adoradis pli regule enkirke. Kaj mi aŭdis la voĉon de Gideon, kiu kriis el fenestro, kaj aliajn voĉojn elsube, kaj unu estis la voĉo de Sammy de Sakristiano. Ĉi tio konsolis min dum mia stulta timo, ĉar mi supozis ke Sammy povos memori tekston, kaj ankaŭ elbuŝigi ĝin, eĉ en la Nokto de Juĝo. Ĉar plu estis nokto, kaj ankaŭ frue, ĉar poste ni trovis ke ni enlitiĝis antaŭ ne multe pli ol du horoj. Gideon kuris preter mian pordon vokante min, do mi ellitiĝis kaj vestis min, ĉar mi supozis ke ĉu okazas la Juĝo aŭ ne, mi portu vestojn, kvankam en bildoj la savitoj portas noktoĉemizojn. Sed mi ja opiniis ke mi devos atingi Ĉielon antaŭ ol mi povos stari komforte antaŭ Sammy de Sakristiano en mia noktoĉemizo.

Mi sobkuris la ŝtuparon kaj eksteren, kaj tiam mi vidis. Mi pensis ke eĉ la fino de la mondo estus pli elportebla ol tio, ĉar tiuokaze ni estus prizorgataj sen pliaj rikoltoj farendaj kaj sen mono gajnenda per doloro kaj laboro. Estus same por ĉiuj en tiu horo, sed ĉi tio estis nur por ni kaj frakasis nin kiel ĉarrado frakasas spikon de tritiko.

Laŭta muĝado venis el nia brulanta greno. Flamis la rikolto, la tuto, la tuta rezulto de ĉiuj jaroj da laboro, la ŝtofo mem de la animo de Gideon, kaj nia estonteco. Ne estis granda kometo, nek flamanta stelo furiozanta trans la ĉielon por anonci la finon de ĉio, neniu trumpeto de ĉefanĝelo sonoranta kaj soneganta en la nigra nokto inter la tremantaj mondoj. Nur tritiko. Nur nia tuta havaĵo!

Nur kio povus fari el nia Gideon bonkoran, ameman viron, ĉar posedante ĝin li ĉesigus sian sklavecan laboradon dum tago kaj dum nokto, ĉesus sklavlaborigi nin, kaj laborus kiel ĉiu alia. Nur tritiko kiu donus iom da komforto al Patrino, iom da espero al mi.

Nur la tritiko kiu donus al Jancis amatajn infanojn, la rangon de edzino ĉe la kameno, kaj eble ankaŭ iom da amo. Ho mia animo!

Brulis la tritiko! Mi kroĉis min al la pordego de la stakejo, kaj feroce varmega vento levis miajn harojn. Nigraj figuroj kuris tra la ruĝa lumo, kvazaŭ en bildo de Infero, sed ili signifis nenion, eĉ malpli ol nenion. Vaste muĝanta vento plu iris kaj kunportis la fajron. Mi povis vidi ke ĉio sendube komenciĝis en la hordeo, ĉe la okcidenta flanko de la stakejo, de kie flugiris la vento. Jam ne restis hordeo. Kie ĝi antaŭe staris estis du grandaj rondaj domoj kun larĝo kaj formo de stakoj, sed el blanka fajro, teruroplena vidaĵo, havantaj dimension kaj formon de stakoj, sed faritaj el fandanta flamo. Nenio estis en ili, kaj estis mirige ke ili staris.

Fojfoje peco de ĉi tiu fandaĵo enfalis sensone, kaj ekvideblis kavernoj el grizaj cindroj kaj ruĝa, minaca, ardetanta fajro. Tiel sendube estos kiam la mondo brulos kun fervora varmego je la fino de ĉio. Ĝi eble plu turniĝados samkiel de ĉiam, sed ĝi ne plu estos amikaĵo ĉirkaŭata de nebuloj, agrable kolorita pilko kun bildoj de bluaj maroj kaj verdaj montoj sur sia rondaĵo. Ĝi estos putrinta pro fajro, kiel pomo putras kiam eniĝis vespoj, leĝera kaj malplena kaj sensignifa. Tia estis nia hordeo, enfalanta sen sono, kvazaŭ iu interne tien kaj reen movis sin. Ĝi estis pli doloriga vidaĵo ol se ĝi tute kolapsus, ĉar kvankam ankoraŭ stako ĝi ŝajnis ŝerco de iu demono diranta –  “Do kion fari? Jen viaj hordestakoj! Faru hordepanon kaj manĝu!” Mi rigardis tiujn du demondomojn kun la rondeco kaj alto de niaj bonaj hordestakoj, kaj mi memoris la hordeon, ho, la dolĉan hordeon, susurantan en la tagiĝa vento! Mi enmensigis la plugadon por ĝi kun tiom da esperpleno, kaj semadon inter la semado de la vintra tritiko kaj la semado de la somera tritiko, kiam Gideon kaj mi paŝis tien kaj reen sur la kampoj kun sakoj da semoj sur la ŝultroj, aŭ kun profunda ronda kovrilo povanta enteni sufiĉajn semojn por unu tien-kaj-reentransiro de la kampo, kaj ni larĝe svingis niajn brakojn laŭ granda, donema movo, kvazaŭ ni nutras la tutan mondon, kaj tion mi multe amis rigardi. Ĉar rikoltado, kvankam agrabla por rigardi kiel estas ĉiuj agoj dum la jaro ĉe bieno, estas avara, maloferema ago, kompare kun semado. Oni devas klini sin super ĝin, kaj arigi ĝin al si, kaj premi ĝin al la sino ĵaluze, kaj firme teni kaj preni ĝin.

Ĉiam troviĝas avareco en rikoltado per falĉileto, laŭ mia opinio. Ne en rikoltado per falĉilo kiu estas grandskala detrua movado, kun nek amo nek kolero, kiel juĝado farata de Dio. Nek en draŝado, kiu estas plena de kolero sed tute sen deziro aŭ volo havi aŭ konservi.

Sed rikoltado estas nur avarado, samkiel semado estas nur donado. Ĉar jen oni iras tien kaj reen sur vastaj kampoj, portante kion oni tiom zorgoplene konservis, draŝinte ĝin el grajno- ŝeloj kaj konservinte ĝin ĝis ĉi tiu momento. Kvankam ĝi estas onia tuta havaĵo, tio ne gravas, oni prenas ĝin po grandajn manplenojn kaj disĵetas ĝin tute ne volante reteni iom. Oni iras tutrekte antaŭen, kaj ju pli granda estas la mano, des pli granda estas la kontento, kaj oni disĵetas ĝin ambaŭflanken, tiel ke persono ne konanta la kamparkutimojn eble dirus ke jen frenezulo. Ĉar aspektas kvazaŭ oni manĝigas ĉiujn birdojn de la regiono, ĉar ĉiam postsekvas en la sulkoj korvoj kaj sternoj kaj multaj birdetoj kiuj estus tute ne profitdonaj se oni volus vendi ilin kiel manĝaĵon.

Estas bele vidi orajn semojn ĵetataj enaeren dum la suno brilas sur ilin, kaj leĝera printempa vento disblovas ilin tien kaj ien, aŭ se estas vintra tritiko, do verŝajne estas kvieta, bruna tago, milda kiel matura biero, rilate la kolorojn kaj odoron de la aero. Mi ĉiam pretis por semado, kvankam ĝi ne multe plaĉis al Gideon, kaj efektive li ŝajnis domaĝi disĵeti grajnojn, kaj li semadis tro maldense kaj tiel malŝparis teron kaj laboron. Mi pensis pri ĉi ĉio, kaj pri la belaj vesperoj, kiam Patrino kaj mi promenis al la kampoj por rigardi la junan hordeon sorpuŝi sin, verda kaj maldensa, kaj pli densiĝinta ĝis la bruna tero tute verdiĝis, kaj la hordeo kreskadis pli alta, rigida, kaj pinta, kaj poste ĝi moliĝis kaj longiĝis eĉ pli, kaj vento trakuris ĝin kiel boato sulkas akvon, kaj finfine trovas voĉon kaj kanton, kaj levas verdajn plektitajn spikojn por ŝvele maturiĝi ĝis ili staras perfekte, kvazaŭ la Sinjoro ĵus formetis de ili Sian manon kaj ili estas el pura oro. Oraj folioj, oraj tigoj, oraj tuberoj kiel kapoj, kaj la tuberoj krome havas orajn barbojn. Tamen honesta oro, ne tiu oro kiun oni nomas veneno. Ho kiom mi povis enmensigi, dum tiuj kvietaj dimanĉmatenoj, kiam mi iris al la puto kaj por nelonge demetis la sitelojn, kaj eliris en la grenkampojn kuŝantajn sub la vasta, palblua ĉielpaco, kvazaŭ bestoj sataj kaj ripozantaj! Etaj birdoj mallaŭte pepis kontente, aŭ softe kantis. Krispiga brizo blovis, kaj korvoj alte flugis en la ĉielo, kaj la dua florado de palaj oraj floroj sur la lonicero kontrastis kun la bluo. Estis varmeco kiu ĉirkaŭis onin, kaj reĝineca donaco de odoro de greno. Al kiu alia odoro ĝi similas? Ĝi enhavas tiom multe pli ol aliaj dolĉaĵoj. Enestas somero kaj frosto. Enestas akvo, kaj la koro de siliko kiun la greno sorbis en siajn kavajn tigojn. Estas pano en ĝi, kaj vivo por homoj kaj bestoj.

Ĉi ĉiaj pensoj perpleksigaj kaj konfuzaj plenigis min dum mi firme tenis min al la palisaro, tro paralizite por movi min, kaj sekiga vento blovadis sur mian vizaĝon. Kelkaj malfeliĉoj instigas eksalti kaj impeti por savi sin, sed aliaj estas tro fortaj por tio, ĉar ili devigas nenion fari. Tiam paralizo falas sur la animon kiel paraliziĝo de kuniklo kiam ermeno arde rigardas ĝin, kaj ĝi scias ke nenio pli estas farebla.

Fajro jam atingis la du plej grandajn stakojn de tritiko. Ĝi atingis ilin kaj ili ne plu estis. Baldaŭ ili similos la hordeon. Ili estis bonaj stakoj, ja solide kvadratecaj, kaj plejeble altaj sen risko de faliĝo, ĉar ni tiom rikoltis ke ni havis sufiĉe da spaco nur per tia alteco. Kaj ja estis bona tritiko, kun longaj tigoj kaj tute sen melduo. Ĝi necesigis plejmultan tempon kaj por semi kaj por rikolti, kaj dum portado la plej grandaj ĉaroj uziĝis por ĝi tuttage.

Kaj nun ĝi ne plu ekzistis! Ĝi estis granda fajramaso, en kiu estis du nigraj formoj de stakoj, kaj baldaŭ la fajro forkuros kaj ne plu estos sono, restos nur du grizblankaj domoj por demonoj, kun tristaj ruĝaj glimoj en la internaj kunfaliĝantaj koridoroj. Staris pliaj stakoj de tritiko apud la heĝo, sed plej apud la brulantaj stakoj estis aveno. Aveno delikate bela kiel filikoj por tablo de damo! Dolĉega tiu aveno, bele delikata kia somermeza herbo oriĝinta. Mi ĉiam plej amis la avenon. Kaj subite mi estis vera patrino de la aveno. Fajro konsumu la tritikon kaj la hordeon sed ĝi malhavu mian avenon. Mi transgrimpis la palisaron kaj kuris al la loko kie la etaj figuroj sin movis. Mi kaptis Gideonon je maniko.

“Nepre savu la avenon!” mi krias. “Ho, savu la avenon, ĉar ĝi estas tiom delikate bela!”

Sed li diris nenion. Li laboris kvazaŭ frenezulo kaj mi vidis ke li strebas savi la avenon – la avenon kaj la stakojn apud la heĝoj. Li kaj Sammy fosadis akvofluejojn inter la brulantaj stakoj kaj la ne brulantaj.

“Kie estas Tivvy?” mi demandis, ĉar nun, malfreneziĝinte, mi serĉis helpon de iu ajn.

“Ŝi iris alvoki Patron,” diris Sammy, ŝvitante kaj ĝemante super sia ŝpato, ĉar la fajro alproksimiĝis.

“Ĉu mi rajdu Bendigon por venigi helpantojn?” mi diras. “Aŭ ĉu mi kolektu sitelojn por komenci alporti akvon?”

“Aĥ, tion?” diras Sammy. “Faru tion ĉar helpantoj multe tro malfruus.”

Neniun vorton diris Gideon. Mutiga frenezo trafis lin, kaj li laboris kiel dekopo da viroj. Pro teruriĝo kaj fortostreĉo kaj intensa fajrovarmego, ŝvito fluis kvazaŭ rivero sur lia vizaĝo, kaj liaj vestoj estis kvazaŭ li ĵus venis el akvo. Kaj ĉar li estis tiom malseka, kaj proksima al la fajro, li malaperis en nubo de vaporo, kio aspektis tre stranga, kvazaŭ li sorĉiĝis aŭ jam estas en Infero.

Mi malligis Bendigon kaj la brutojn kaj la bovinojn kiuj kuŝis en la gregejo, kaj ili brue galopis en la arbaron, duonfrenezaj pro timo. Mi vekis Patrinon kaj diris ke ŝi devas vesti sin kaj veni al la lago por ĉerpi, dum ni pasigos sitelojn de mano al mano laŭlonge de homa ĉeno. Mi arigis ĉiujn sitelojn kaj ujojn kaj pensis ke estas bedaŭrinde ke malgraŭ la granda lago plena de akvo, ni povas estingi incendion nur per la malmulta akvo kiun ni povas meti en niajn etajn sitelojn. Kaj poste mi pensis ke kiam oni plendas pri io kaj tio, kaj tristas, ne kulpas la kosmo, ĉar ĝi similas grandan lagon plenan de bono, sed kulpas la eteco de la siteloj.

Patrino, tre konfuzita kaj kvieta, iris kvazaŭ infano kun mi.

“Ĉu mi nun ĉerpu, Pru?” ŝi diris.

“Vi povas komence pretigi la sitelojn,” mi respondis. “Sed vi plejeble rapide ĉerpu post du-tri minutoj kiam ni venos.”

“Nun, Sarn,” diras Sammy “vi devas ĉesi fosadi kaj anstataŭe porti akvon.”

Ĉar kvankam eble ŝajnas nekredeble, dum tiu tuta terura nokto, kvankam Gideon plej multe laboris, Sammy kaj mi ordonis.

Gideon okupis sin freneze pri la postulitaj taskoj kaj daŭrigis kiam ne plu utilis, laborante kvazaŭ bovo en draŝejo. Li forĵetis la fosilon pro la diro de Sammy, kaj venis kun ni al la lago. Patrino streĉe ĉerpadis. Ŝi aspektiĝis konstante pli eta, dum la problemoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ manĝinte magiaĵon kiu nevidebligis ŝin. Ŝi similis brunan birdeton kiu pormomente surterigis sin apud akvo dum migrado, kaj poste forflugis al nekonata loko.

“Nun, jen venas Patro, dank’ al la Sinjoro,” diris Sammy. Li estis bravulo tiun nokton, kaj dum daŭris la fajro li diris nur unu tekston, kaj tiu estis neevitebla: “Brulado kaj fajraĵo,” kvankam tutcerte li memoris multajn pli.

Ja vere venis Sakristiano kurante tra la arbaro, kaj Tivvy proksime sekvis, kaj vento alportis la koleran voĉon de Sinjorino Sakristiano longe malantaŭa, kiu plendis ĉar ŝi estis sola.

“Nun,” diras Sammy, “Patro iru al la stakejo kaj ĵetu akvon por estingi la fajron, Tivvy prenu la malplenajn sitelojn tuj kiam li malplenigis ilin kaj kuru kun ili al Sinjorino Sarn, kaj vi kaj mi kaj Pru kuros portante plenajn. Mi antaŭe pensis pri homa ĉeno kaj pasigi de mano al mano sed ni estas tro malmultaj, Sarn.”

Gideon parolis la unuan fojon.

“Neniam,” li diris kaj lia vizaĝo estis sovaĝa kaj pala, “neniam mi havis multajn helpantojn, nur min mem kaj tiujn du.”

Kaj dirante tion li metis brakon trans sian vizaĝon, kiel li kutimis kiam li estis knabo kaj okazis tragedio; kaj li ploris.

Aĥ, mi diras al vi ke ne multaj volus vidi tion: fortan, mastreman viron kiu ploris kiel knabeto.

“Kion do, Sarn!” diras Sakristiano, skuita kiel ni ĉiuj, “Ne faru tion! La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis.”

Je tio Gideon venkis sian emocion.

“Eternulo?” li diras. “Ne. Eternulo ne faris! Faris Beguildy. Kiam ni estingis la stakojn mi kaptos kaj rostos lin.”

Mi ne havas vortojn por esprimi la teruran tonon de lia voĉo. Mi volis demandi per kio li scias – se vere li scias – sed mankis tempo por paroli. Ni kuris tien kaj reen, ĉiu kun du plenaj siteloj, kaj post horo, aŭ iomete pli, tio sufiĉis por lacigi fortan viron, des pli virinon. Porti akvon estas facile se ne urĝas kaj oni uzas vekton.

Sed kure stumbladi tra rostanta varmego, kiel estis plejparte, kaj scii ke se ni lantos la aveno forbrulos, kaj eble sen lanto, sufiĉas por elĉerpi ĉies kuraĝon. La aveno ja forbrulis. La fajro saltis trans la digon kaj leviĝis nova granda flamego. Mi senspiritiĝis tiam, kaj kvankam mi plu kuradis mi ne plu esperis.

“Ho mi tiom lacas,” diras povra Patrino. Sed mi ne povis lasi ŝin ripozi.

“Se ni ne povos savi ĝin,” mi diras “vi neniam liberiĝos de porkoj, Patrino.”

Do ŝi reklinis sian povran oldan dorson, dum ŝi staris ĝistalie en akvo, malgraŭ reŭmamismo. Oni kriis ke ni savu la grenejon, ĉar se ni perdos la grenejon ni perdos ankaŭ la domon. Aŭdinte tion, Patrino ĉesis ĉerpadi, do mi devis doni tiun taskon al Tivvy kaj ni devis reporti niajn proprajn malplenajn sitelojn. Mi unufoje sorrigardis kaj vidis Patrinon elportadi aĵojn el la domo. Poste mi rigardis i l i n kaj trovis ŝian kudraĵaron, kaj kupran fruktokaserolon, kaj brodaĵon kiun ŝi faris kiam ŝi estis eta, kaj siluetan bildon de Patro, kion la bofrato de Pastro, kiu estis parte fremdlanda, tondis el nigra papero. Oni opiniis ke sendube li estas simplulo ĉar li ludis kvazaŭ infano per papero kaj tondilo, kvankam oni devis agnoski ke li bone faris ĝin, kaj oni diris ke ĉar li estas parte fremdlanda li scipovas nur tiaĵojn fari. Kvankam Patrino timegis Patron vivan, ŝi tre strange alte taksis ĉi bildon.

Do jen ĝi, kun aliaĵoj, kaj ses potoj da prunkonservaĵo, kaj Kanjo en korbo.

Nur kiam tagiĝis kaj la vento ĉesis kaj nebula kvieta pluvo ekfalis finfine, ni estingis la fajron. Nu, efektive ĝi estingis sin mem, kaj ni sukcesis savi la grenejon kaj la domon. La ruĝa lumo foriris el la ĉielo, kaj la spegulata brulado el la lago. La tutan nokton oni povus kredi ke la akv en la lago fariĝis alkoholo, kaj ankaŭ brulas. Ĉio speguliĝis konfuz-kaj-renversite, la ruĝflavaj flamoj, la fumo pelata de la vento, la blankarde brulantaj stakoj kavaj kaj kliniĝintaj, la biendomo kaj la grenejo kaj ni mem aspektis kvazaŭ pupoj en la tumulto.

Nelonge post la fino venis Sinjorino Sakristiano, kiun teruris Bendigo, kiu galopis snufegante kaj distretante tra la arbaro, tiel ke ŝi opiniis ke estas la Nigra Ĉasisto. Estis multaj kavaj arboj en Sarnarbaro, ĉar estis malnova arbartereno, do ŝi rampis en kavan arbon kaj restis tie ĝis lumiĝo. Sed estante interne, ŝi ne povis eliĝi, ĉar ŝi estis eksterordinare dika kaj portis multegajn vestojn, kaj kvankam dum timokrizo ŝi sukcesis enpuŝi sin, ne estis facile liberigi sin kiam forpasis la timokrizo. Sed kiam ŝi sukcesis, ŝi rapide preparis por ni matenmanĝon, kaj ja ni bezonis ĝin ne nur pro la pasintaĵoj, sed por fronti la tagon.

“Nu, jen Tivvy kaj Pru palaj kiel fatomnoj,[60]” ŝi diris. “Kaj vi, Sinjorino Sarn, devus esti en lito, kaj enliten vi ja iros post manĝo kaj maĉ’. Kaj vi, Sarn! Ho, viro, viro, vi timigas min pli ol Bendigo, ja vere! Nu, do, kie estas nia manĝo? Kuniĝu, kuniĝu, manĝu kaj maĉu, homoj!”

Ŝi diris tion samkiel antaŭe ŝi diris “Kuniĝu por ludi Multekostajn Kolorojn”.

“Sed mi volas scii,” diras Patrino, “kiel Sakristiano kaj Sammy eksciis ke niaj stakoj brulas?”

“Mi sciis,” respondis Sammy “ĉar Tivvy kaj mi revenis dumnokte de la muelejo, kaj ni vidis Beguildyn ŝteliradi tre silente ĉidirekten. Do mi diris al Tivvy ke ni sekvu, ĉar mi jam gvatas Beguildyn delonge, ĉar li estas fioldulo kaj Potenca Dio fortenas sin de li. ‘Per la fruktoj vi konos ilin.’ Kaj estis stranga horo por veni al Sarn, ĉar li enlitiĝas ĉiam frue. Do ni lante sekvis lin, tenante nin tre malantaŭaj. Kaj tuj kiam ni atingis la randon de la arbaro, grandege ekflamis en malproksima angulo de la stakejo, kaj post minuto Beguildy kuregis laŭ la arbara vojeto, kaj ni preskaŭ ne povis kaŝi nin. Tuj kiam li preterpasis, ni kuris al la stakejo, kaj flagris la eta stako en la angulo kaj tujapude estis ĉi tio.”

Sammy montris la kovrilon de la tindrujo de Beguildy, kaj ni ĉiuj rekonis ĝin, ĉar li skribintis sian nomon sur la malsupron de la kovrilo per ruĝa farbo, pro fiero pri sia skribokapablo.

“Vere ja stultulo faligis ĝin,” diras Sinjorino Sakristiano.

“Ne, Patrino,” diras Sakristiano, “Beguildy ne estas stultulo. La mano de la Eternulo forprenis de li la kovrilon kaj ĵetis ĝin tien por ke Sammy vidu ĝin. Jes, estis tiel.”

“La pokalo estas en la mano de la Eternulo, Psalmo sepdek kvin, ok,” diris Sammy.

“Tamen ĝi ne estis pokalo,” ridis Tivvy, kiu ĉiam parolis stulte kiam ŝi ekscitiĝis. “Estis duono de malnova fera tindrujo.”

“Jen la malbenaĵo!” ĝemis Patrino. “Li malbenis mian filon per fajro kaj akvo kaj ĉi tio estas la unua. Nur Kara Dio scias kio estos la dua. Ĝi estas la peko kiun vi manĝis, Gideon. Jen ĝi damaĝas la bienon ekde tiam. Jes depost kiam mia povra mastro mortis kun botoj sur la piedoj ĝi estas suferiga loĝejo, ja suferiga pro la porkoj kaj la reŭmamismo kaj la eterna plugado, kaj nun ĉio malestas kvazaŭ neniam ĝi ekzistis.”

“Jes, fajro estas avara manĝanto,” diris Sinjorino Sakristiano.

“‘Mi ekstermos ilin en momento, Nombroj dek ses. Nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro, Readmono kvin. Fajro ekstermos la palacojn de Ben-Hadad, Jeremia kvardek naŭ,” diris Sammy.

“Jen tri tekstoj kunnaskiĝis! Bravulo, bravulo!” krias Sakristiano.

“Tamen Beguildy estas kiu indas ekstermiĝon,” komentis Sinjorino Sakristiano.

“Kaj hororo de tia malvirto,” diras Tivvy, “estas ke ĝi estas ensanga. Ĝi transiras de patro al infano. Neniam oni scias kiam ĝi montros sin. Vi mirigas min, Sinjoro Sarn, ja vere, ĉar vi planas edzinigi la infanon de vipero. Neniam plaĉis al mi la Beguildyoj, kaj precipe ne Jancis.”

“Ja vere, la knabino pravas,” elkriis ŝia patrino kaj Sakristiano aldonis – “Kio estis generita en la ostoj eliĝas en la karno.”

Gideon ĉirkaŭrigardis kun vizaĝo griza kiel de oldulo. Li neniam estis kiel antaŭe, post tiu nokto. Oni ne povas bati la kapon de bovo per maleo kaj supozi ke ĝi restos neŝanĝita. Li penis paroli, sed vortoj tre lantis. Ĝuste tiam estis hufbatoj kaj brua irado ekstere, kaj Bendigo trotis preter la fenestron.

“Ha!” diras Gideon, kaj iris al la pordo.

Mi sciis kion li celas, kaj rapidis post li. Bonfortune venis bovinoj el la arbaro, softe elĝemante plendojn ĉar jam delonge pasis la melkhoro. Do anstataŭ pledi por Beguildy mi diris – “Rigardu, la bovinoj venas! Ili elsekiĝos se ni ne melkos ilin.”

“Jes, vi devas zorgi ke ili ne elsekiĝu,” Sinjorino Sakristiano avertis elĉambre. “Kuzo de bofrato mia posedis la plej bonan bovinaron kian oni povus vidi. El Chesire li estis. Bonegaj bovinoj ili estis, ili neniam malsanis, kaj ĉio abundis en tiu domo, bona lakto kaj butero kaj fromaĝo, kaj multe multaj siteloj da senkrema lakto por la porkoj, kaj bonaj dikaj porkoj ili estis, kaj brava dika viro estis mia bofrata kuzo, kaj brava dika virino estis lia edzino, kaj estis dek du bravaj dikaj infanoj.”

Mi devas diri ke Sinjorino Sakristiano, kiu mem estis tre dika, ĉiam taksis homojn laŭ dikeco, kaj ŝi opiniis ke se oni maldikas pli bone estus ne naskiĝi.

“Jes,” ŝi daŭrigis “ili ĉiuj estis grasoplenaj kiel butero, kaj en la kirko ili plenigis benkon ĝis kreviĝo, ĝis la tago kiam li permesis la lakton elsekiĝi. Aĥ! Tio estis malbona tago por ili. Postrestis neniu prosperado. La bovinoj maldikiĝis, kaj la porkoj maldikiĝis, kaj post iom da tempo maldikiĝis ankaŭ la familio, kaj post nelonge el tiu granda grasa familio nenio restis krom dek kvar mizeraj birdotimigiloj.”

Tivvy suferis je spasmo de ridaĉo, ĉar la rakontoj de ŝia patrino preskaŭ ĉiam ridigis ŝin, kvankam multajn batojn ŝi ricevis pro tio.

“Unue melku, knaĉjo,” mi diras al Gideon, “kaj poste iru al Ŝtona Domo.”

Dio pardonu min ĉar mi tiel trompe parolis, sed mi volis savi lin de peka murdo. Tuj kiam li eniris la melkejon mi alkondukis Bendigon al la pordo kaj kriis al Sakristiano ke li rajdu, kaj kunprenu Sammyn, ĉar Bendigo povos porti ambaŭ ĝis Plash, kaj kaptu Beguildyn kaj tuj irigu lin al la paroĥa policano en Lullingford, por savi lin de Gideon. Ĉar se oni malliberigos lin, Gideon ne povos atingi lin, kaj li suferos nur kion ordonas leĝo.

“Mi komprenas,” diras Sammy. “Mi falu en la manon de la Eternulo, nur mi ne falu en manon homan. Du Samuel dudek kvar. Aĥ, do ni nepre iru, Patro.”

“Ĉu ankaŭ Jancis kaj Sinjorino Beguildy malliberiĝos?” demandis Tivvy.

“Tute ne! Ili faris nenion. Fakte Jancis estas ja bela knabino, kaj se ŝi posedus ĝustan spiriton, kaj humiligus sian animon, kaj kondutus malvante, mi opinias ke eĉ mi mem edzinigus ŝin,” diris Sammy.

Ili foriris ĝustatempe, ĉar Gideon kuris el la melkejo, kaj kriis ke ili haltu.

“Ili kondukos Beguildyn al prizono,” mi diris. “Vi ne metu murdon sur vian animon, knaĉjo, la jama malbono sufiĉas sen tio.”

“Senpezigus min,” li respondis strangamiene. “Ĉio amasiĝis en mi. Sufoke sufokas min. Senpezigus min mortigi tiun friponon. Nun mi neniam resaniĝos.”

“Tamen vi ne rajtas mortigi la patron de via estonta edzino,” mi diris.

“Edzino? Kiu edzino?”

“Nu, Jancis! Vi edziĝos kun Jancis post nur semajno.”

“Kion?” li diras kun sovaĝa, feroca mieno. “Ĉu ci opinias ke mi edziĝos kun la filino de Diablo? Mi diras al ci ke eĉ por savi al mi la vivon mi ne edzinigus ŝin. Ne, ja neniam mi akceptos revidi tiun knabinon, ne propravole, ne krom se ŝi perforte sin trudos al mi.”

“Gideon! Gideon! Ne diru tion! Ho, Gideon, troviĝas en la vivo plivaloraĵoj ol mono kaj tiaĵo. Lasu ĝin knaĉjo. Nia sorto ne estas riĉiĝi. Vivu kontente, kaj edziĝu kun la povra infano kiu tiom multe amas vin, kaj se mono alvenos despli bone. Kaj se ne, do ne gravas. Sed rifuzi edziniĝon al la povra knabino post kio okazis, vi ne rajtas. Via koro ne povas esti tiom dura.”

“Ĝi estas. Monto granita, kvarca, pirita, ne estas egale dura. Se vi lasos tiun knabinon alproksimiĝi, mi mortigtretos ŝin kiel tineon. Tiel mi avertas vin. Putraj! Tiaj ili estas. Kia patro, tia infano. False ridetanta vizaĝo, sed iun minuton, iun ajn minuton, ŝi eble forbruligus la domon. Ne surprizus min trovi ke hieraŭnokte ŝi portis al li silikon kaj tindron. Camperdine prenu ŝin kun bonveno. Mi donacas ŝin al li.”

“Tamen, Gideon, vi estis preskaŭ geedzoj pasintsemajne. Se naskiĝos bebo, kio okazos?”

“Bebo? Kio? Infano de mi kaj ŝi? Mi diras al ci ke se io tia okazos, mi strangolos ĝin. Aŭskultu! Ilia sango estas nigra. – Aĉa, vulpa, fia. Tiaj ili estas. Ili ne meritas vivi. Dank’ al Dio oni pendumiĝas pro brulatenco. Mi certigos ke li pendumiĝu. Kaj diru al la knabino ke ŝi restu for de mi. Tiel estos plejbone por ŝi.”

Mi ne kuraĝis persisti. Kion mi povus diri, kiam la homa bonkoreco en mia povra frato jam forbrulis en la fajro kaj ne plu ekzistas? Nur malsaĝulo ĉerpas kaj ĉerpas el seka puto. Li aspektis eĉ pli alta, starante kun la dorso al la senluma ventskuata arbaro, kiun nun skurĝis pluvego kiu pasintanokte povintus savi ĉion, kie aŭtuna ŝtormo ĝemis kaj sekaj folioj kirliĝis kaj moviĝis en la aero kiel kreskaĉoj dum akvotremo en la lago. Liaj vestoj ankoraŭ gluiĝis al li, flamlekitaj kaj fulgaj de la fajro. Lia vizaĝo estis malpura, tiel ke la faltoj antaŭe ne videblaj tre klare vidiĝis, kaj estis pli da faltoj ol hieraŭnokte, mi certis. Liaj okuloj kutime fridaj kiel akvo flamis de malamo, kiam li pensis pri Beguildy aŭ pri iu en tiu familio, sed alifoje lia vizaĝo estis malplena kaj senesprima, kia vizaĝo de elĉerpita kaj detruiĝinta senesperulo, perdita vizaĝo. Mi diris ĉu ni fosu terpojn, ĉar mi opiniis ke lin iomete konsolos konstati ke io restas al li. Li venis senvorte, kaj laboris forte kaj bone, sed iam kaj tiam li haltis kaj silente, strange rigardis la fridan silentan lagon, la nubokovritan ĉielon, kaj la ŝtormoplenan arbaron. Ŝajnis al mi ke la spirito de la viro estis kia birdo kun rompita flugilo. Kaj tagmeze, kiam mi iris por prepari nian manĝon, li mankis kiam mi batis la pleton kaj mi trovis lin en la stakejo kie ankoraŭ subbrulis amasoj da cindroj, li kuŝis sur sia vizaĝo, rigide kaj surde kiel mortinto, kaj efektive mi ja kredas ke lia koro ek de tiam jam estis morta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.