La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 2: Taŭroludo

Dum mi alproksimiĝis mi vidis ke, laŭkutime, tie estis ne nur la virinoj de Lullingford sed ankaŭ ĉiuj infanoj. Mi opiniis ke estas hontinde alkonduki tiujn povrulojn, kiuj sufiĉe frue konos la malbonecon de la mondo, por vidi la hundojn disŝirataj kaj la povran bruton mortigita. Poste mi diris tion al Gideon, sed li ne kunsentis.

“Laŭ via volo, ili fariĝus molaj kiel lano,” li diris. “Ili devas esti kuraĝaj kaj aŭdacaj.”

Mi diris ke mi ne povas trovi molecon en volo ne vidi kruelan agon, kaj ke al mi ŝajnas ke necesas pli da kuraĝo ne voli vidi alies doloron.

“Nu, nu, ni ne povas fari la mondon, ĉar ĝi estas jam farita,” diras Gideon.

Do nun, jen la amaso, la kriado kaj la vetado, la bojado kaj la mordominacado de la hundoj, homoj perkubute puŝantaj, vendistoj krikonigantaj rostitajn terpojn kaj kaŝtanojn, pomojn, spicitan elon, kaj zingibrokukojn, infanoj portantaj blankajn antaŭtukojn timoplene rigardis la taŭron, ĉar ĝi grumbladis al si. La povra besto sendube pensadis pri sia granda rubuspaŝtejo trans Valeto Callard. Ĝi malamis nek homojn nek hundojn, kaj ne volis venĝon kontraŭ iu ajn, sed nur deziris reesti tie vagadante tra la roskovrita kamparo. Jen la homamaso, kaj jen Kester. Mia vidpovo maltrafis lin en la amaso, do mi rapidigis miajn paŝojn, demandante al mia koro kion li faras en tia loko. Ĉar mi kredis lin malsimila al ĉi ĉiuj. Tamen tiom mi fidis lin ke mi certis ke li estas ĉitie boncele. Kaj io plupelis min serĉi lin en la homamaso, kaj resti proksima al li, kvazaŭ mi estis lia anĝelo dum tiu tago.

Malestiminda anĝelo, sed mi kredas ke al Dio ne multe gravas kiaj estas Liaj anĝeloj, kondiĉe ke ili taŭge plenumas Lian volon.

Ŝafhundo kiu hejmon kuras por averti al sia estrino ke ŝia edzo falis de rokego ja estas lia anĝelo, eĉ se ĝi estas miksrasulo plej malbontipa, kun oreloj pendantaj kiel de spanielo.

Blinde kaj neracie, kiel la hundo de la ŝafisto, mi restis apud Kester Woodseaves, tamen sufiĉe fore por ke li ne vidu min. Tiel mi aŭdis ĉion diratan de li al la viroj kiuj staris ĉirkaŭ la areno kun siaj hundoj, iom aparte de la homamaso. Kaj kvankam ili estis viroj el mia propra regiono, kaj kelkajn mi konis, tamen mi devas diri ke troviĝis inter ili du-tri tre malicaj vizaĝoj. La hundoj estis ferocaj kaj hidaj, multaj kun grandaj vangegoj, minace voĉante kaj salivumante kaj montrante la ruĝon de la okuloj. Tamen se mi devus elekti inter la viroj kaj la hundoj, mi preferus la hundojn.

Plejparte ili estis terhundoj, sed inter ili troviĝis nemalmultaj buldogoj, kaj el ĉi tiuj, la novulo de Grimble estis multe la plej minaca, kun ridaĉo kiu frostigis min. Unu-du el ili enhavis abundan dogecon, kaj ankaŭ estis multaj miksrasuloj.

Ĉiuj viroj turnis sin al Kester kiam li venis al ili, kaj la ludestro, Bienisto Huglet, kriis – “Kie estas via hundo?”

Sinjoro Huglet estis granda krudaspekta viro, kiu aspektis kvazaŭ li konstruiĝis akcidentmaniere el korpopartoj de du-tri aliaj personoj. Li estis giganto, preskaŭ, kaj mallerte sin movis, liaj brakoj estis treege longaj, kaj lia talio tiel granda ke tajloroj kiuj kunportis propran ŝtofon ĉiam postulis ekstran sumon por liaj vestaĵoj. Lia buŝo similis tiun de rano, kaj lia nazo estis ronda kaj ruĝa, liaj okuloj estis tiel etaj ke ili perdiĝis inter la montoj da karno el kiu konsistis lia vizaĝo. Kiam ajn li ne povis kompreni ion, li ridis, kaj lia rido sufiĉis por timigi. Kaj tio ja ofte okazis. Grimble estis intima amiko lia, kaj dum Huglet levis sian ruĝan platnazon, Grimble mallevis sian longan palan, tiel ke kune ili ne multon maltrafis. Ili havis po du hundojn.

“Jen Teksisto,” diras Grimble. “Ĉu vi ne konas Teksiston, Huglet?”

“Nu, niaj vojoj ne interkruciĝis ĝis nun. Mia bofrato teksas por mi, sciu. Do, Teksisto, kie estas via hundo?”

“Mi ne havas.”

“Sen hundo? Do paŝu flanken!”

Sed li fikse staris tie. Hazarde li estis preskaŭ ĉe la mezo de la duonluno el grizaj ŝtonoj el kiuj konsistis la areno, kaj la viroj kun la hundoj iom fortiris sin ambaŭflanken, tiel ke li estis sola.

Starante tie, svelta kaj rekta, vestita per verda jako, dum brizeto blovis liajn harojn, tiel ke buklo falis sur lian brovon, ĉar li portis sian ĉapelon sub brako, li ŝajnis havi nenion komunan kun iu tie, sed esti nur parto de la paŝtejo, verda kiel lia jako. Li havis nek barbon nek vangharojn, tiel ke oni povis vidi la formon kaj koloron kaj la sulkojn de lia tuta vizaĝo, kiu ŝajnis al mi esti vizaĝo pri kiu neniu povus laciĝi rigardante ĝin. Foje mi demandas min ĉu Ĉielo estos tia, longa rigardado al vizaĝo pri kiu oni neniam laciĝas, kaj kiun oni ĉiam volas denove rigardi. Li havis ian sagan aspekton tiel ke kvankam Huglet estis multe pli alta, tamen Kester ŝajnis superalti lin. Li ĉirkaŭrigardis kaj diris – 

“Kamaradoj, mi volas peti vin ĉesigi la ludon.”

Sekvis longa, konfuzoplena silento. Poste Huglet ridis kaj frapis sian femuron, kaj denove muĝis. Grimble rigardis siajn botojn kaj subridaĉis.

“Nu jen bela ŝerco!” kriis Huglet. “Ĉesigi la taŭroludon, ĉu, junulo?”

“Jes. Mi volas ĉesigi ĝin.”

“Kaj pro kio vi volas ĉesigi ĝin, karulo?” demandis Grimble laŭ softa kantanta maniero.

“Ĉesigi ĝin?” muĝis Huglet, “Li ne povas ĉesigi ĝin.”

“Mi volas ĉesigi ĝin en la tuta Anglio.”

“Vi volas multon, junulo. Mi diras al vi ke la taŭroludado ekzistas en Anglio ekde Anglio mem ekzistiĝis. Se oni forprenus tiun bonan malnovan sporton, ne plu estus Anglio.”

Li diris ĉi ĉion per la sama laŭta muĝa voĉo.

“Mi demandis, kial vi volas ĉesigi ĝin?” ripetis Grimble softe kaj obstine.

“Ĉar ĝi estas kruela, mizera afero.”

“Ĝi ne estas kruela. Hundoj amas ĝin. Ili ĝuas ĝin. Ankaŭ al la taŭro ĝi multe plaĉas.”

Sinjoro Grimble rigardis la distretitan herbaĵon, tute kvazaŭ legante la vortojn tie.

“Kiel gravas ĉu ili ĝuas ĝin aŭ ne? Mi ĝuas ĝin,” diras Huglet.

“Tio sufiĉas, ĉu ne?”

La aliaj viroj ĉirkaŭkolektiĝis. Ĉar kvankam Sinjoro Huglet ofte kriegis preskaŭ ĝis kreviĝo, oni malofte aŭdis lin kriadi dum tiom longa periodo al unu persono. Laŭdire kiam Huglet kriegis kiel nun, kontraŭkriato ĉiam cedis kaj kviete foriris.

“Kio okazas?” demandis Sinjoro Callard, kiu posedis la taŭron.

Sinjoro Huglet turnis sin kaj elŝprucis – “Ĉi tiu domnito volas ĉesigi la taŭroludon. La taŭroludo, komprenu, por kiu ni ĉiuj laciĝe veturas tiom da mejloj.”

“Ellitiĝis ja longe antaŭ tagiĝo,” interrompas Sinjoro Grimble.

“Ve! Kaj la edzino kaj mi tiom ĝenis nin por venigi la bruton akurate frue. De kio suferas tiu viro?”

Li rigardis Kesteron kiel apotekisto rigardas viron delonge malsanan.

“Aĥ,” diras la estro de Kruĉo da Cidro. “Mi ja aŭdis pri homoj volantaj ĉesigi longtempan genuadon. Mi eĉ aŭdis pri du-tri volantaj ĉesigi militojn kaj famojn de militoj. Tamen taŭroludojn? Neniam en mia vivo! Kiu krom pokaĉo da kritikamaj personoj iam volis ĉesigi taŭroludon?”

“Klare ke la povrulo fariĝas iom simplanima,” diras Grimble.

“Ĉu vi bone fartas, Teksisto?”

La muelisto venis por rigardi, skuis sian kapon, kaj foriris, kio estis aktivego kiam temis pri la muelisto.

“Sed pro kio vi volas ĉesigi ĝin, do?” diras Sinjoro Callard, tre konfuzita.

“Mi jam diris. Tio ne gravas. Aŭskultu, Sinjoro Callard, ĉu vi vendos al mi la taŭron?”

“Vendos?”

“Jes mi ne marĉandos marĉende pri la prezo.”

“Sed tio ne valorus la penon. Mi ricevos pli, ege pli, se mi lasos lin batali. Per venko mi fariĝos riĉa. Se malvenko, do mi ricevos plej altan buĉprezon de la arenposedantoj. Ĉu vi komprenas?”

“Kiom vi gajnos se li venkos?”

“Dudek pundojn.”

“Mi donos al vi dudek pundojn kaj poste vi povos forkonduki la bruton.”

“Dio min benu!” diras Sinjoro Callard. “Ho, Dio min benu ja!”

Li gapis je Kester kvazaŭ vidante fantomon.

“Konsentas?” diras Kester.

Sinjorino Callard, kiu neniam parolis antaŭ ol parolis ŝia edzo, kaj eĉ tiam diris la samon kaj neniam malobeis, venis plena de eksitiĝo, kondukante la taŭron.

“Akceptu la proponon de l’ sinjoro, Patro! Akceptu ĝin, karulo!” ŝi diris tutsenspire. “Akceptu dudek pundojn kaj ni hejmenigos la karegaĵon.”

Callard tiom miris pro ke ŝi aŭdacis paroli, ke li nur povis ripetadi – “Dio min benu!”

“Dio benu vin, ĉu?” diras Huglet, denove ekmuĝkriante. “Vi bezonos pli ol benon se vi faros tian stultaĵon, Callard. Domne! Detruos nian amuzon por dudek pundoj! Mi instruos vin! Kaj ankaŭ vin, junulo!”

“Ho, sed certe li estas pli ol senmensa idioto, li delire frenezas se li proponas dudek pundojn por la besteto kaj poste redonos sian aĉetaĵon,” diras Grimble. “Ho, mi povus plori! Tamen la povrulo estis sana lunde antaŭ du semajnoj, li teksis ĉe ni tute ĝuste. Sed poste li klarsendube freneziĝis. Ho ve!”

Li viŝis sian vizaĝon kaj aspektis tre konfuzita.

Kester eltiris sian monujon kaj proponis al Callard la monsumon. Tute certe ĉion hereditan disde la onklo.

Jam Sinjorino Callard alvokis ĉiujn siajn infanojn, ĉar ili havis kvin infanojn kaj ankaŭ bebon, kaj ŝi flustris al ili, kaj subite ili kune kriis “Prenu ĝin, amata Patro! Bonvolu nin aŭskulti!”

Surprizite de tio, Sinjoro Callard aspektis tute konfuzoplena, kaj li etendis manon al Kester por preni la monon. Sed Sinjoro Huglet sobbatis ĝin.

“Neniu rabos al mi amuzon!” li diris. “Ne aŭdacu preni ĝin Callard. Ni volas nian amuzon, mi insistas!”

Ĉiuj viroj kun hundoj nigratone vizaĝis kaj murmuraĉis – “Jes ja jen juste! Jen evangelio! Ni volas nian amuzon!”

“Kamaradoj! diras Kester petegante, “estas domaĝe dum tiom bela tago inciti unu povran kreiton kontraŭ alian. Jen ago de Diablo. Se vi deziras batalon, kial vi ne luktos viro kontraŭ viro, aŭ boksos duope? Rigardu! Por distri vin mi luktos kontraŭ ses el vi, unu post la alia. Kiu venkos min plej klare, tiu prenos mian jakon, kaj dua prenos miajn ĉapelon kaj veŝton. Ĉu?”

Neniu parolis, ili nur iomete movis la piedojn, kaj dise rigardis.

Ŝajne ĉiu sciis ke Kester estis tre kapabla luktisto, kaj ŝajne neniu volis preni por si tiun proponon. Sinjoro Grimble rigardis Kesteron kvazaŭ malamante lin. Kaj estis klare, per la sekvo, ke li tute vere ja malamis lin. Decidinte ke li ne plu akceptos decidojn de Huglet, li ekdiris – 

“La Junulo bone parolas. Nu, mi konsentos pri ĉio dirita de li, kaj mi akceptos ĉesigi la taŭroludon hodiaŭ, laŭ unu kondiĉo.”

“Eldiru ĝin,” diras Kester.

“Ke vin mem ataku la hundoj.”

Sinjoro Grimble malice kaj gake ridaĉis, kaj Huglet remuĝegis.

“Jen ja, ni nun venkis vin, knaĉjo!” li kriis. Kaj Grimble diris – “Eble vi amas la brutojn per via monujo, sed vi ne montros vian amon per via propra sango!”

“Komencu la taŭroludon!” ordonas Sinjoro Huglet.

“Religu la beston,” diras Callard al sia Sinjorino, kiu staris apude, fervora transdoni ĝin al Kester, por ke li redonu ĝin kiel li promesis.

“Kies hundo lotiĝis unua?”

Sinjoro Huglet ne plu atentis Kesteron kaj daŭrigis la aranĝadon.

“La hundo de Sinjoro Towler lotiĝis unua, kaj Kruĉo da Cidro dua,” diris unu posedanto de la taŭrareno.

“Antaŭen venu, Towler!”

Kester staris tutsenmove kaj rigardadis Grimblen ĝis li estis tre maltrankvila. Ŝajne li ne volis renkonti la okulon de Kester.

“Tio estus la plej bona amuziĝo de via tuta vivo, ĉu Sinjoro Grimble?” finfine diras Kester. “Vidi viron turmentata kiel taŭro.”

“Neniu estus tia stultulo!”

Kester ĉirkaŭrigardis.

“Kamaradoj!” li diras, “se eble mi konsentos al la plano de Sinjoro Grimble, kaj akceptos sur min la hundojn unu post la alia, ne por mortigi ilin sed por ĉeni ĉiun per nuraj nudaj manoj, ne grave kiel ferocan, se mi faros tion laŭ mia propra risko, ĉu vi donos al mi skribitan promeson ke alia taŭroludo ne okazos en Lullingford dum dek jaroj? Kaj se mi malsukcesos ĉeni eĉ nur unu hundon, mi tial tutmalsukcesos kaj la ludoj daŭros.”

Ĉies lango liberiĝis pro tio.

“Dio min benu!”

“Jadi!”

“Domne!?”

“Tio superas ĉion!”

“Je la hundoj!”

Okazis konfuza bruo de voĉoj.

Unu aŭ du kriis ke ili ne konsentas. Sed plejparte ili scivolemis pri kio okazos, kaj ĉar oni sciis ke Pastro malaprobas la taŭroludojn kaj jam petis la skviron ĉesigi ilin, ĉiu kredis ke ili eble baldaŭ devos ĉesi malgraŭ ĉio, kaj pro tio ili ĝuu la nunan distraĵon, ĉar ĉi tiu estis neatendita amuzaĵo, kian oni en tiu regiono ankoraŭ neniam vidis.

Kiam Sinjoro Huglet sukcesis ne plu ridi, li klarigis al la ĉeestantoj kio okazas.

“Manojn se vi aprobas,” li kriis.

Ĉiuj, krom eble dek du, levis la manon.

“Decidite!” diras Sinjoro Huglet. “Kaj ankaŭ decidita via fato, bravulo!”

Mi kaptis Timon de Muelisto kaj diris al li ke li iru al Kester kaj flustru ke la hundo de Grimble estas nova kaj treege malbonhumora. Sed verdire mi sentis ke nek tio nek io alia estos eĉ utileta, kaj mi ne povis elpensi kion fari. Sed pri io mi decidiĝis: mi restos proksima al li, kaj kiam li falos mi enkuregos kaj fortrenos lin, kaj se Grimble intermiksos sin, li suferos. Neniu estas tiel feroca kiel amanta virino, kaj ĉiam perpleksis min ke la Patrino de Jesuo povis deteni siajn manojn de la centestro[43], kaj sendube tiel estis pro antaŭa ordono de ŝia Filo. Sed verdire se mi estus tiu Patrino, mi opinias ke mi malobeus la ordonon.

Tim revenis kurante, kaj mi vidis tiujn klarajn bluajn okulojn sekvi lin kaj resti momente sur mi. Poste mi kaŝis min malantaŭ Sinjorino Callard.

“Li jam sciis,” diras Tim. “Sed li malgraŭe dankas vin.”

Mi iris al la restoracibudo kaj ŝtelis viandotranĉilon. Sed preskaŭ antaŭ ol mi kaŝis ĝin sub la falbalon de mia jupo, mi vidis ke ĝi ne estos bezonata almenaŭ dum iom da tempo. Okazos io pli mirakleca ol mi iam antaŭe vidis. Jen:

“Iru al la centro de la muro,” diras Huglet, “kaj ligu la hundojn al la taŭroĉeno. Kaj se vi ligos eĉ unu el la miaj mi donos al vi kvin ŝilingojn, mia knaĉjo. Ho mi preskaŭ krevas pro rido vidante tian stultulon!”

“La hundo de Towler,” diras la arenestro. “Preta!”

Ili liberigis la terhundon de Towler, la plej ferocan besteton tie.

“Kaptu lin! Mordu lin!” krias Towler, kaj mi preskaŭ svenis.

Kaj tiam okazis:

Kester paŝis antaŭen.

“Nu, Bingo!” li diras. “Bona hundo!”

Bingo haltis, rigardis Towleron kvazaŭ por diri ke li eraris, kaj kuris al Kester feliĉege svingante la voston kaj amemante.

“Ni estas amikoj, ĉu ne?” diras Kester.

Towler sakris kaj Huglet aspektis nigra kiel nokto. Sed neniu povis plendi ke ne estis tuthoneste, kaj iuj el pli bonkora tipo ridis kaj diris “Brave, knaĉjo!”

Simile agis la hundo de Kruĉo da Cidro, kaj la sekva. Kiam la posedantoj venis por forkonduki la ĉenigitajn hundojn, ĉiu aspektis embarasiĝinta kaj konsternita.

Kester ridis.

“Mi amas hundojn,” li diras. “Bestoj estas miaj plej amataj. Vi ne povis scii tion, sed tiel estas, kaj mi vidas ĉi tie nur unu hundon kiu ne estas mia amiko, ĉar ĝi nur nove venis al ĉi tiu regiono.”

“Jes,” diras Grimble “vi ne povos fari viajn Majludojn kun Toby. Jadi, se vi konservos vian vivon vi estos bonsorta!”

Subite mi pensis pri pli bona helpilo ol viandotranĉilo, kvankam mi plu tenis ĝin por gardi kontraŭ eventualo. Mi kuros al la urbo kaj venigos la apotekiston, ĉar ne estis kuracisto tie, por ke li estu proksima se damaĝo okazos. Restis ankoraŭ multaj hundoj, ĉar oni ne indulgos Kesteron rilate iujn. Eble estos sufiĉa tempo, se mi rapidos. Do ankoraŭ portante viandotranĉilon sub mia robo, mi flankeniris el la homamaso, atingis la vojon kaj kuris impete. Sed antaŭ ol foriri, mi rigardis denove tiun mian amaton, ĉar se mi ne estos sufiĉe rapida, mi eble ne revidos lin vivanta.

Li estis ridanta, dum Huglet forkondukis unu el siaj hundoj.

Kvankam Kester ne teksis por Huglet, li amikiĝis kun liaj hundoj dum bazartagoj ekster Kruĉo da Cidro, ŝajne. Li tiomamikis bestojn ke du-tri minutoj sufiĉis por ke ili estu por ĉiam liaj amikoj.

Kaj dum mi malantaŭen rigardis ŝajnis al mi, kvankam mi diris al mi ke mi nur imagas ĝin, ke tiuj okuloj, tiel viglaj kaj helaj, restis sur mi, kaj ridetis al mi, amikemis min kaj paroladis al mi, kiel okuloj de viro kiu longe rigardas sian karan konatinon, kiu fordonis sian pacon por lifinfine, sian animon al lia zorgo, kaj sian korpon por lia ĝuo.

Sed dum mi kuris mi diris al mi – “Ne, Pru Sarn, vi estas nur lia anĝelo, kaj ja malinda anĝelo.”

Kaj ĉiuj bluaj vinkoj en la heĝdigoj kuniĝis en nebulon de larmoj dum mi kuris, kaj ne plu aspektis floroj sed blua tajdo da malfeliĉo por dronigi min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.