La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 4: La sorĉisto de Plash

Kristnasko pasis nin kaj nenio ĝenis la trankvilon, krom se oni tiel nomu la mortigon de porko. Neniu venis Kristnaskumi, ĉar ekzistis nenie el kie ili venus, kaj nenio por kio ili venus. Patrino malsanetis pro tusado, kaj restis en la lito, do mi ne iris por leciono ĝis Novjaro. Sed je la unua tago de la Nova Jaro mi iris, kaj pro ke mi ĉiam preferis antaŭpagi, mi tuj kondukis la bovojn al la kampo kiun mi plugadu por Beguildy. Li plene malamis plugi, do por ĉiu leciono mi plugis difinitan aron da sulkoj. Mi povis plugi preskaŭ egalbone kiel la plejmultaj viroj, kvankam ne tiel bone kiel Gideon.

Li faris la plej rektajn sulkojn kiujn mi iam vidis. Li tute ne povis ion fari malbone. Kion ajn li faris, negrave ĉu oni vidos ĝin aŭ ne, ĉu unufoje por ĉiam aŭ ĉiutage, li faris kvazaŭ lia vivo dependas de tio. Li ne toleris improvizaĵojn. Li pajltegmentis stakojn kvazaŭ konkursante por la Tegmentista Medalo, eĉ se oni tuj eltranĉos partojn. Laborante tute sola en la kampoj, heĝante aŭ ligante garbojn, dum observis nur altaj nuboj, kaj arboj flosantaj sur somernebulo, li tamen laboris kiel viro montranta sian kvaliton en dungiĝfoiro. Kelkfoje, mi kompatis lin, pro ke li neniam akceptis ripozi. Kaj kelkfoje mi imagadis popolamason, observantajn bienistojn, la juĝiston kiu sidas en sia ĉaro aŭ trotas tien-kaj-reen sur sia ĉevalo. Mi povis preskaŭ aŭdi la murmuradon, la mokadon kiam Gideon fuŝis ion, la aklamon kiam li bone faris, kaj la juĝiston diri laŭtvoĉe “Mi donas la premion al Gideon Sarn, plej lerta heĝanto, grenliganto, kaj pluganto”.

Poste mi vekiĝis kaj vidis nur la altajn nubojn, kiuj tute ne moviĝis, la altajn heĝojn kun ulmario sube, la arbaron kaj montetojn kaj la dolĉan bluan aeron en kiu alaŭdoj pendis kvazaŭ ĉieluloj sobigis ilin per ŝnuretoj, kaj kiuj tiom skuiĝis per sia ĝojplena kantado ke ili kvazaŭ pretis rompi la ŝnuretojn. Tute ne gravis al ili kiu gajnis premion, nek kiu el ili kantis plej bone aŭ plej laŭte, se nur ĉiuj kantis, se nur al neniu mankis nesto aŭ plena kropo, roso por trinki kaj spaco por kanti.

Tion mi pensis dum mi plugis la kvinakrean kampon ĉe Plash per la blankaj bovoj, kiuj aspektis flavaj kontraŭ la mortblanko de prujno kuŝanta kvazaŭ mortotuko sur la tero, kiu tamen ne estis tro dura por plugado.

Dum la soko antaŭeniris, la ruĝeca, sublevita humo riĉe brilis, kaj frugilegoj sekvadis, ĉar ili estis povre malsatoplenaj, dum ili majeste promenis en la sulkoj.

Post nelonge Jancis kuris el la domo kun sia patrino, preskaŭ delire, por sciigi min pri sia fianĉiniĝo kun Gideon kaj pri kiom koleras Beguildy. Jancis vere aspektis bela kiel feino pro siaj rozkolora vizaĝo kaj oraj bukloj. Sinjorino Beguildy postvenis, spiregante, ŝia antaŭtuko svingiĝadis, kaj ŝi estis plena de informo, kiel unu el la Francaj fregatoj pri kiuj oni parolas.

“Sed ni ne malsatu ĉi tie kiel frugilegoj” ŝi diris. “Ja envenu por trinketo da teo. Sarn eĉ alportis por mi funtkanistron![25]

Mi sciis ke li nepre profunde enamiĝis se li alportis pli ol kvaronan funton, sed mi nenion diris, nur finis mian sulkon kaj malligis la bovojn.

“Ni povas malkaŝe paroli, ĉar Patro okupas sin en sia ĉambro, kuracante Pollyn de Muelisto,” diras Jancis.

“Kio misas en Polly?”

“Kio ne misas en tiu infano?” diras Sinjorino Beguildy.

“Unue ŝi suferis de kokluŝo, kaj nun de dartro. Ĉiam ŝi suferas de io. Li sidigis ŝin en seĝon kaj ĉirkaŭkolumis ŝin per rostitaj cepoj, kaj mi ja eligis kvartojn[26] da larmoj preparante ilin. Neniam estu edzino de sorĉisto, Pru. Estas kiel dirite en la Bona Libro, kaj mi deziregas povi viziti la kirkon kristane por aŭdi, ĉar diriĝis ‘Mi estas mortigata ĉiutage’. Ja estas tiel, por edzino de sorĉisto. Se ne cepoj do io alia. Kredu ke mi preskaŭ rompis al mi la kolon alportante likenon el la kirksonoriloj por ĝuste tiu sama infano, por kuraci varicelon, la mastro estis tro ĝisoste pigra por mem alporti ĝin.”

“Ne ĝenu vin, Patrino, kiam mi estos edzino mi prizorgos vin,” diras Jancis.

Mi ne povis ne suspiri pensante kiom da planoj ili ĉiuj faras, kaj ĉiu plano celis distranĉi la gorĝojn de la aliaj. Mi metis la bovojn en la stalejon, kaj eniris la domon. Jen agrabla fajro kaj plaĉa odoro de teo, kaj mi ne povis ne ĝoji iomete pro ke Polly estas tiel malsanema infano, kvankam tiu penso ja estis kruela, ĉar mi sciis ke Beguildy bezonos multan tempon por kuraci ŝin. Patrino ĉiam diris ke la muelistinfanoj estis malsanemaj ĉar la akvofeino en la lageto sub la muelrado perokule sorĉis ilian patrinon antaŭ la naskiĝo, sed Gideon diris ke estis ĉar ili manĝis la farunon kiun ratoj difektis, kaj Sinjorino Beguildy diris ke estis ĉar oni sendis ilin al Beguildy por kuraciĝi.

“Dozon da sulfuro kaj melaso, jen kion ŝi bezonas, kaj iom da bona nutraĵo. Sed la muelejo ne estas loko kun bona pano, samkiel bieno ne estas loko kun bona butero, ĉar tio enspezigas, kaj la familianoj ĉiam manĝas nur restaĵojn.”

En tiu momento Beguildy trudis sian kapon enĉambren, kaj reveme rigardante sian edzinon diris – “Mi volas iom da maja butero.”

“Maja butero! Vi povus egale postuli oron. Kial vi kredas ke mi havas majan buteron, aŭ junian aŭ julian, ĉar ni tuj vendas ĉiun pecon de butero preskaŭ jam antaŭ ol ĝi eliris la kirlilon, kaj ni mem neniam gustumas ion krom porkograson?”

“Mi devas havi majan buteron por sukcesigi la sorĉon,” diras Beguildy per sia raŭka voĉo.

“Por kio vi volas ĝin?”

“Por friti ŝelon de sambuko kaj kuraci kokluŝon.”

“Vere se ŝi atendos ĉi tie buteron, ĉu majan ĉu decembran, ŝi verŝajne mortos pro kokluŝo!” krias laŭte Sinjorino Beguildy. Tuj ni aŭdis laŭtan krion el la interna ĉambro, ĉar povra Polly kredis proksimiĝi la pordon de morto.

“Iru legi viajn libraĉojn por trovi plifacilaĵon,” diras Sinjorino Beguildy. “Mi bezonas pripensi pli gravajn aferojn ol sorĉojn.”

“Vi arogegas, virino. Vi planas vidi nian Jancison edzinigitan kaj enlitigitan kaj rondiĝintan pro nepo tuj dum lanternbrileto. Sed mi avertas vin ke ne ĉiu gefianĉiĝo finiĝas en kirko, ne ĉiu ringo signifas edziniĝon, ne ĉiu nuptulo prenas sian virgulinon, kaj mi ne aprobas la parigon! Olda Sarn ankoraŭ rifuzas al mi tiun kronon, eĉ kvankam li nun estas kie mono aĉetas nenion. Kaj mi diras al vi ke juna Sarn naskiĝis sub la tripenca planedo kaj neniam posedos monon. Krome, li dormas survizaĝe. Kaj kiu faras tion dronos. Mia ’nabino ne estas por Sarn. Sobtretu mian ordonon laŭvole. Dissendu invitojn por amoŝpinado, jen tutbone. Tamen mi atendos pli profitigan proponon. Ĉar ŝi estas blanka kiel damo kaj sanoplena kiel matura terpo! Neniu skviro nek eĉ nobelo rifuzus kuŝi apud ŝi.”

“Sed ne edzinigi ŝin!”

“Ĉu gravas? Li pagus, ĉu ne?”

Nun ankaŭ Jancis kriploradas krom Polly. Beguildy remalaperis en sian ĉambron, kaj ni klopodis konsoli ŝin. Ni apudiĝis la fajron kun nia teo kaj planis ke mi skribu invitleterojn por la amoŝpinado.

“Ankaŭ kukvendado,” diras Sinjorino Beguildy. “Oni enspezegas per kukvendo. Kaj Teksisto restos du-tri tagojn por elfari ŝtofon el nia ŝpinaĵo.”

Jancis kunfrapis la manojn.

“Ho! Mi amegas feston” ŝi diris.

“Ankaŭ mi.”

“Tamen kukvendado estas plej bona. Ho! Mi amegas Gideonon pro ke li petis min edziniĝi.”

Dum ni paroladis ni povis aŭdi povran Pollyn tusadi kaj kokluŝi dolorege kaj Beguildyn krii – “Silentu do! Ĉesigu la bruon, mi diras! Damne! Vi jam estas sana!”

Sinjorino Beguildy petis min tuj skribi inviton por ke ili rigardu ĝin. Mi faris tion, kaj ili admiris ĝin, eĉ kvankam ili ne povis legi ĝin pli ol du papilioj en heĝo povas legi mejloŝtonon.

“Skribu,” diras Sinjorino Beguildy, “ke Jancis, la sola filino de Sinjoro Feliks Beguildy kaj Hepziba, lia edzino, estas promesiĝinta fianĉino de Sinjoro Gideon Sarn, bienposedanto, loĝanta sur propra bieno ĉe Sarn. Kaj skribu ke ili nuptos plejeble frue, kaj ke Jancis invitas al amoŝpinado.”

“Kaj skribu,” diras Beguildy, kiu denove entrudis kapon, “ke vi estas stultularo, kaj ke ĉi tiu nupto ne okazos ĝis Lago Sarn sinkos en la teron el kiu ĝi venis. Mi vidas per spegulo malhele junan skviron kiu rajdas ĉi tien kun poŝoj plenaj de oro.”

Poste Polly foriris, tusegante samkiel antaŭe, kaj mi eniris la alian ĉambron por mia leciono. Mi karestuŝetis ŝultron de Jancis, ĉar mi kompatis la infanon. Ŝi eĉ pli ol antaŭe similis al petalo de kratago kiam falas frida pluvo.

“Nu, nu,” diras Beguildy. “Sendube vi jam multe plugis?”

“Jes.”

“Nu, kion mi lernigos al vi?”

“Lernigu min skribi ‘Ĉielo mem faras edziĝojn,’ Sinjor’. Kaj ‘Kiujn Dio kunigis, tiujn homoj ne apartigu’.”

Li iomete subridis.

“Lertulin’! Lertulin’! Sed vi ne venkos min. Pli bone ke vi skribu ‘Ne intermiksu vin en gravajn aferojn’. Ĉu sorĉisto, kiu scias sortojn de paroĥo, ne antaŭscias kio estos plej bona por propra filino?”

“Lasu tion, Sinjor’! Sufiĉo afliktas la povran infanon, Sorto kaj obstinaĉa Gideon. Se vi intermiksos vin, eble vi faros mison kiun vi ne povos ripari.”

“Ne pli! Ne pli! Mi parolis. Ne enuigu min.”

Li frapetis sian muzikilon, kio indikis ke lia pacienco finiĝis.

Dum la sonado mi komprenis ke pli da displuado estos senutila.

Ĉar samkiel troviĝas nek forto nek dolĉeco en lia flinta muziko, kiajn oni trovas en tiu de harpo kaj violono, tiel estis neniom en lia animo. Li ne havis kompaton samkiel li ne havis fortecon. Ne febluloj kaj virinoj plej bone kompatas, sed fortaj mastremaj viroj.

Ili penas forpeli ĝin kiel mia frato Sarn. Tamen iam ĝi atakos ilin kaj ju pli longe ili neis ĝin des pli forte ĝi frapos ilin. Jes! Eĉ povas esti ke angoro devigas viron abomeni sian propran vivon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.