La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiel li aspektis? Kia li estis? Ĉu li estis bela? Malfacilas diri. En amo, aspekto ne gravas. Ne estas formo, kiam oni amas, nek ekstera aspekto, nek atento al trajtoj. Kiam oni estas nur tineo en la kandelo de lia okulo, ĉu eblas detalumi lian staturon, aŭ ĉu li estas brunhara aŭ blonda? Ĉu Magdalena, kiu similis al Felena, sciis, kiam ŝi kuŝis ĉe la piedoj de la sola viro kiun ŝi iam amis kvankam neniam amis[28], ĉu la Filo de ĉarpentisto[29] similis al Sia patrino aŭ ne? ĉu Li estis grandstatura aŭ eta? Ĉu ni scios kiam ni aperos antaŭ Tiu Kiu faris nin, kiumaniere aspektas Lia moŝto?
Ne. Nur niaj koroj tremos en la lumo. Mi neniam povus rakonti kiel li aspektis starante tie, sed mi povas diri kiel aspektis la virinoj kiuj gapis lin.
Tivvy kaj Polly gapis pro mirego, kun fingro surlipe. Moll kaj Sukey kliniĝis antaŭen kiel oni kliniĝas al fajro vintre, kaj ilia patrino ĵaluze tiris ilin al si. Sakristianedzino disetendis siajn falbalojn, kaj Jancis ruĝiĝis kaj diris “O!” kaj ordigis buklon kaj denove diris “O!”. Patrino ridetis al li, kaj Felena – nu la okuloj de Felena falis sur lin kiel bruna strigo falas sur sian predon.
Mi tiris min pli foren en mian angulon, kaj emis sveni. Ĉar jen mia amato kaj mia mastro, sed jen! mi estas leporfrapita!
La ĉambro estis tiom kvieta ke oni povus aŭdi akveron guti de la tegmento.
Subite li ridis, kaj sendube ja estis komike vidi nin senmovaj kiel musoj kiam Kanjo preterpasas, kaj je unu momento aŭdi nin laŭtvoĉegaj kaj sekvan momenton tutsilentaj.
Li demetis sian ĉapelon kaj riverencetis al ni kaj diris – “Servisto, sinjorinoj! La teksisto, se plaĉas al vi.”
Se plaĉas al ni! Kvazaŭ ne plaĉus nin kio ajn dirita de li. Do jen la teksisto! Nu, tute ne gravis min. Se li dirus ke li estas la Reĝo de Felando aŭ murdisto ĉasata de spurhundoj, tio estus egala por mi.
“Kester Woodseaves, se vin plaĉas, Sinjorino,” li diras kun ia gaja mokemo, rigardante Sinjorinon Sakristiano, kiu estis la plej granda kaj laŭ alteco kaj laŭ rondeco.
Sinjorino Beguildy venigis lin al la fajro kaj manĝigis kaj trinkigis lin. Sed mi tenis min aparta, nevidata.
“Ĉu vi venas de fore, sinjor’?” demandas Felena laŭ sia lanta maniero. Ŝiaj lipoj estis ruĝaj kaj plaĉaj, sed mankis bonvolo.
“Lullingford, Sinjorino,” li respondis, pervide taksante ŝin.
“Nek proksima, nek tre malproksima.”
“Proksima, laŭ la flugo de korvo,” ŝi diris kvazaŭ plede.
“Sed ni ne estas korvoj, Sinjorino.”
“Mi loĝas sur la tiea monto,” ŝi diras, “multege pli proksima al Lullingford ol tiuj ĉi.”
“Longeta rajdo.”
“Ne tre! Ĝi estas survoje al – preskaŭ ĉie.”
Mi pensis: “Ŝi diras kion mi volas diri.”
“Verdire, Sinjorino, ja ne survoje al Infero,” li respondis.
Ili similis luktantojn, sed ni ne konis la kaŭzon de la kverelo.
“O! Mi ĝojas ke vi teksos mian nuptan tolaĵon, kaj ne la hida dungito” diris Jancis.
“Do vi edziniĝos, infano?”
“Jes. Al Gideon Sarn, Sinjor’. Ĉu vi konas Gideonon?”
“Mi aŭdis pri li.”
Mi demandis al mi kion li aŭdis pri Gideon. Subite gravis al mi ke li aprobu Gideonon kaj Patrinon kaj min pli ol ke mi povu legi Apokalipson[30], kiu ankoraŭ venkis min pro siaj strangaj vortoj kaj malrekta maniero de rakonto. Mi estis prilaborinta ĝin dumlonge kaj strebo metas ĉion proksima al la koro. Pli olĉtion mi volis koni la menson de Johano[31] ĉar li estis soleca sur la insuleto en la maro[32] kiel ni ĉe Sarn, kaj havis multajn pensojn en sia menso, kaj profundajn kaj brilajn. Persono kia Tivvy tute ne havas pensojn,
kaj estas enuige rigardi en tute malplenan pelvon. Kaj Patrino havis du pensojn aŭ eble tri, kaj Gideon du. Tial allogis min la menso de Johano pli ol ĉies antaŭe, sed nun Apokalipso estis nur blovita pajlero kompare al eĉ penseto de tiu ĉi viro.
“O, Sinjor’ Woodseaves, ĉu vi venos al mia nupto se Pru skribos por vi inviton?” demandis Jancis.
“Eble ja,” li respondis, rigardante ŝian patrinon kvazaŭ por diri ke ŝi laŭ sia volo povus permesi. “Kaj kiu estas Pru, kiu scias skribi invitojn?”
Mi ege ŝvitis, sed ĝuste kiam Jancis intencis kaptosalti kaj treni min el mia kaŝejo, Sukey kaj Moll, kiuj ne kapablis silenti longatempe, elkriis – “Bonvolu, Sinjoro, ĉu vi venos ankaŭ al niaj nuptoj?”
Kaj ili subridegis, kaj kunmetis kapojn, skuis buklojn kaj klinis la longajn kolojn. Poste ili metis la manojn antaŭ la buŝojn kaj kuris trans la kuirejon al li, kaj unu flustris en unu orelon kaj la alia en la alian, kaj poste ili rekuris al sia benko, sin klinante pro ridego. Jancis, kiu sidis proksime, aŭdis Sukeyn flustri “Mi preferegus vin kiel edzon.” Mi esperis ke ilia patrino ne aŭdos kaj denove sandalos ilin, ĉar ili helpis min nevidiĝi. Mi ne povus alfronti liajn okulojn, pro timo ke li fride rigardus min aŭ malestimus. Mi preferus subresti, kiel dafodandilo timanta vintrecan veteron. Se ŝi tre avide soras, dezirante la sunon, ŝi nur povas stari kaj tremi en senkompata frosto, disŝirate de mordantaj ventoj. Tiel ŝi perdas varmon kaj ankaŭ maltrafas someron.
“Sinjor! Ĉu vi estas edzo?” demandis Felena, kaj ŝia voĉo estis sinue glitema kiel herboserpento.
“Al tio, ‘ne’, Sinjorino.”
“Nek mandoninta?”
“Mi opinias ke vi iam estis advokato,” li diras, “kaj puŝis demandojn kiel pikstangojn en povrulojn antaŭ ol sensuferigi ilin.”
Ŝi ne ofendiĝis kaj nur diris – “Vi ne estas el ĉi regiono. Vi venis el for.”
“Ho, jes, li ja estas el ĉi tiu regiono, Sinjorino Felena,” Patrino pepis birdete. “Li revenis plenmetiiĝinte post eldroniĝis lia onklo. Lia onklo teksis funebrajn vestojn post la morto de mia kara mastro, kiu suferis apopleksion kaj mortis en siaj botoj dum la dimanĉo kiam la abeloj ludadis.”
“Do li jam mortis, kaj via onklinjo mortis, kaj vi loĝas tutsola, ĉu?” diras Jancis.
“Nu, jes kaj ne.”
“Jadi, Sinjoro, ĉu vi havas konk’binon?” Demandis Felena.
“Viaj pensoj bidpendas de unusola ŝnureto,” diras Kester.
Tiam Sukey kaj Moll eksplodis – “Kiu kuiras por vi?”
“Kiu balaas por vi?”
“Kiu surkudras viajn butonojn por vi?”
“Kiu trikas viajn ŝtrumpojn?”
“Mi mem prizorgas min, karaj, kaj miaj pensoj estas miaj kunuloj.”
Li ĉirkaŭrigardis tre kontente, kaj mi komprenis ke li estas tre dankema ke neniu el tiuj virinoj rajtas transpaŝi lian sojlon.
“Nu dankon miaflanke, Sinjorino,” li diris kaj metis sur la tablon siajn poton kaj teleron. “Nun ek’ al labor’. La teksilo estas en la mansardo, mi supozas?”
“Jes, mi montros. Ankaŭ tie estas lito. Vi ne finos antaŭ almenaŭ du tagoj aŭ tri. Estas abunda laboro por vi. Sed sobvenu por vespermanĝi kun ni, ĉar ne ĉiutage ni havas mozulon[33].”
Kiam ŝi revenis jam ĉiu lango okupiĝis. Sukey kaj Moll disputis pri kiu el ili, se ili povus plenumi siajn dezirojn kaj labori por li, verŝus lian vesperan elon kaj plenigus lian pipon. Estis sufiĉe por ridigi strigon.
“Afabla junulo,” diras Sakristianedzino “kaj sincere religia, mi ne dubas, se nur virinoj lasos lin.”
Kaj ŝi trafe rigardis Felenan.
Sed Felena estis en profunda medito.
“Mi preferas lin ol Gideonon, multege, eĉ kvankam Gideon ja estas via frato, Pru,” diras Tivvy.
Sinjorino Muelisto parolis unuan fojon.
“Li malsimilas,” ŝi diris “malsimilas Mueliston kiom povas vivanto!”
Ti estis de ŝi plej granda laŭdo.
Polly laŭte tusegis, kvazaŭ por montri konsenton.
“Tamen tempo pasas kaj eĉ dentodoloro saniĝos finfine,” diris Sinjorino Beguildy. “Do ni komencu la kukadon antaŭ ol mia mastro revenos. Elkoran dankon pro la ŝpinado. Ni faris sufiĉon por okupi tiun junulon supre dumlonge.”
Ŝi alportis grandan kun surpentrita salikodesegno teleron, sur kiu amasis kukoj safranaj, kuketoj kaj spong-fingraj biskvitoj kaj zingibrobeboj. Ĉi tiuj estis etaj homformoj el zingibrokuko, kun okuloj el riboj.
Sukey kaj Moll ĝoje kriegis vidante ilin.
“Ne gravos min la aliaj se nur mi gajnos zingibrokukan viron!” diras Sukey.
“Mi gajnos ses,” diras Moll. “Ses ribaj beboj por mi!”
“Vi bezonos p l i da iniciatemo o l vi havas,” diras Sakristianedzino, “ĉar ne ekzistas ludo pli malfacila ol Multekostaj Koloroj. Mi jam ludas ĝin ĉe ĉiu kunveno ekde mia juneco, kaj mi vetas ke samas pri via Panjo, kaj Sinjorino Sarn kaj Sinjorino Muelisto. Tamen por ni ĝi ankoraŭ estas malfacila. Kaj al vi, kiuj malofte aŭ neniam ludis ĝin, ĝi estos ne nur malfacila, sed vi perdos ĉiun kukon.”
“Diru al ili kiel ludi,” diras Sinjorino Beguildy “vi havas tian kapon.”
Kvankam ŝi diris tion tute sincere, ĝi ridigis min. Verdire la kapo de Sakristianedzino estis mirinda, ŝiaj oleumitaj haroj elstaris en volvaĵoj kaj buloj kaj strioj kaj rubandoj, kaj alta kombilo, kaj vasta ĉapo super ĉio.
Ŝi iris trans la kuirejon kiel kaleŝo kun ses ĉevaloj, kaj staris apud la fajro, informante nin pri la reguloj de la ludo Multekostaj Koloroj – pri poentoj, kaj atutoj, kaj pri prialo, kio estas tri kartoj el unu emblemo, Multekosta signifas kvar el unu emblemo, kaj oni rajtas mogi, kio signifas ŝanĝi oniajn kartojn, kaj pri la duoj kaj fantoj, kaj “Du por liaj kalkanoj”, kaj ke se oni povas tute nenion fari per siaj kartoj, tio nomiĝas “nesto de virkoko”, kaj tiuokaze oni devas disdoni po unu kukon al ĉiu.
“Mi ne povas kompreni eĉ unu vorton,” diras povra Tivvy.
“Nek mi” diras Polly.
Do ili fortiris sin kaj ni restis dek, sed ni bezonis nur ok por plenigi du tablojn. Do mi proponis min fortiri.
“Sed vi estas la plej bona ludanto,” diras Jancis. Kaj la patrino de Sukey kaj Moll decidis, dirante – “Fortiru vin, knabinoj. Ludu turnu-pleton kun Polly kaj Tivvy. Sed sen bruo!”
Ili ekploris, ĉar ili volis gajni kukojn. Sed ilia patrino demandis ĉu ili volas pli da sandalo, do ili eksilentis. Ŝi aĉetis por ili po zingibrokukan viron kaj promesis pli je la fino.
Felena kaj mi prolote sidis ĉe sama tablo. Efektive ĝi estis la porkomortiga benko, sur kiun oni metis tabulon kaj blankan tukon, ĉar ili posedis nur unu tablon.
“Neniu el ni virinoj rezignus je zingibrokuka viro, ĉu, Pru Sarn?” ŝi diras. “Sed ni tro oldas por kukoj, do ni imagu ke ni ludas por l’ animo de l’ teksisto, ĉu?”
“Laŭ via volo,” mi diras. “Sed ŝajnas al mi ke ĝi ne koncernas nin.”
“Verdire, Pru Sarn, vi estas blanka kiel mortotuko unu momenton, kaj ruĝa kiel peonio la postan, kaj viaj okuloj brulas! Kio estas al vi?”
Mi koleris, sed estis konsole ke ŝi taksas min simila al si, kaj ne sen partopreno en la amludo. Mi supozis ke ĉar oni suspektis ŝin rilate dancadon kun Diablo, ŝi simpatiis al mi pri kiu oni diris ke mi sorĉadas. Ĉar oni jam eĉ komencis diri ke mi aliformiĝas en leporon dum mallumaj senlunaj noktoj, kaj galopas trans la montetojn, kaj uzas kaveton sub la tombejo. Unue oni parolis fantazie aŭ petole aŭ por timigi infanojn, sed poste en la soleco de malnovaj bienoj, plenaj de knarado kaj ĝemoj dum ventoplenaj noktoj, la rakontoj kreskis. Neniu povis diri kio fariĝos el ili finfine, nek kian damaĝon ili kaŭzos. Mi ne multe amis aŭdi lian nomon sur la lipoj de Felena, ĉar ĝi subite estis al mi kara. Kaj mi tiam sentis, kiel mi ankoraŭ sentas, ke li ne estas viro pri kiu oni parolu frivole. Rigardante lin el mia mallumo malantaŭ la kanapo, mi opiniis ke lia kolero similus al pluvtorento kvankam lia rideto estis varma printempa tago plena de keirantoj.
Felena tiris min pli foren de la aliaj.
“Viro,” ŝi diris, “kian mi antaŭe neniam vidis nek survoje nek en foiro. Aliaj estas neniaĵoj kompare kun li. Ĉu vi vidis la koloron de la okuloj?”
“Ne.”
“Ankaŭ ne mi. Liaj palpebroj tiel rekte duonkaŝas ilin, kaj la kandelo de lia okulo estas tiel granda kaj nigra, ke oni ne povas vidi la koloron. Mi volonte apudestus lin por vidi.”
Ŝia vitreverda okulo nebuliĝis, kaj ŝi aspektis svenonta.
“Viro porvetinda,” ŝi diras.
“Sidiĝu! Sidiĝu! Tranĉu kartojn por la unua disdono en la ludo Multekostaj Koloroj!” krias Sakristianedzino.
Dum mi sidiĝis mi enmense disputis la vortojn de Felena, kaj mi diris en la fundo de mia koro – “Ne viro por kiu oni vetludas. Viro por kiu oni volonte mortus.”
* * *
Ni dediĉis nian atenton al la ludo, kaj ĉar la kvar knabinoj estis senditaj en la korton, la ĉambro estis silenta kiel sonĝo.
Mi povis aŭdi ilin kanti Horde-Briĝo tie.
Piedojn levu, kuru lerte, antaŭ kandeloj, hejmen certe.
Malfermu pordojn ĉielvaste, Lasu l’ reĝon alrajdi gaste.
Post iom da tempo la kantado ĉesis, kaj mi demandis al mi kiun petoladon ili planas. Sed por mi sufiĉo estis farenda, ĉar mi firme intencis venki Felenan, kaj ĉar Sakristianedzino estis ŝia kunludanto, kaj Sinjorino Muelisto la mia, mi sciis ke mia tasko estos malfacila.
La Fajro, kiu bruligis pinlignon, eligis bonan, dolĉan odoron kaj varman lumon, sufiĉan por ludado. Ĝi lumigis la murojn, kaj la gluecajn zingibrokukajn virojn sur la blua telero, kaj Jancison, kiu aspektis bela kiel figuro el pura oro sur altaro en longe forpasinta tempo. En trankvilo. kun Horde-Briĝo en mia menso, revo kaptis min.
Mi vidis amason da homoj apud la tremema akvo de Sarn. Iliaj vestoj estis feribuntaj, sed la vizaĝoj malicaj. Kaj rajdanto sur alta ĉevalo venis inter ilin, kaj lia vizaĝo estis la vizaĝo de la teksisto.
Virino venis antaŭen el la homamaso. Ŝi portis kolĉenon el verdaj vitraj bidoj, kaj ŝiaj verdaj okuloj flamegis. Ŝi kriis – “Mian korpon! Mian korpon por rajdi sur via selo!”
Sed li flankenturnis sin de ŝi al alia kiu staras kaŝita, leporfrapita, vestita per disŝirita mornkolora robo.
Li klinis sin al ŝi, dirante – “Aĥ, mia kara konatino!”
Kaj ŝi donis al li branĉeton de rosmareno. Ŝi diris nenion, kaj supozis ke li preterrajdos. Sed li ĉirkaŭbrakumis ŝin kaj levis ŝin antaŭ sin sur la selon, kaj lia dekstra brako forte ĉirkaŭis ŝin. Tiaj ili forrajdis, kaj la bruo de la homoj formortis ĝis ĝi estis malpli laŭta ol la zumado de kuleto, kaj restis nur odoro de rosmareno, kaj varma sunlumo, kaj la ĉevalo plilongigis siajn paŝojn monten, el kie venis matenzefiro.
* * *
“Du por lia surkolaĵo!” kriis Sakristianedzino. “Vi disdonu, Pru!”
Do mi faldis miajn krurojn sub la benkon, nefacile pro ŝiaj falbaloj, kaj ludis neŝanceleble. Kaj mi diru ke Sinjorino Muelisto kaj mi gajnis absolute, kio miregigis ŝin, ĉar ŝajne ŝi opiniis venkon ŝiaflanke impertinentaĵo kontraŭ Sakristianedzino.
“Vi ludis kiel demono, Pru Sarn” diris Felena.
Estis malfrue, do Jancis apertis la pordon kaj alvokis “Manĝo!” kaj kure eniris la kvar bubinoj, kiujn mi rigardis kiel infanojn, kvankam mi estis preskaŭ samaĝa. Ili eksplodeme rakontis siajn agojn, kvankam estus pli bone ke ili silentu:
“Ni iris en la mansardon.”
“Ni sidis sur la lito!”
“Li scipovas fajfi kiel turdo!”
“Li teksas fulmrapide.”
“Li havas verdan palton por dimanĉoj kaj Biblion kun bildoj kaj li scipovas legi la Biblion.”
“Li havas horloĝeton, kaj pipon kun arĝenta strio, kaj li gajnis luktomedalon ĉe Silverton.”
“Li ne povas toleri taŭroludojn nek kokobataladon nek senhontajn virinojn.”
“Li amas bonan kanton kaj modere drinkatan hejmfermentaĵon, kaj danci sur paŝtejo, kaj la sonon de sonoriloj.”
“Li havas dikan muskolaĵon sur la brako, similan al frostita neĝbulo.”
“Ni mezuris lin kontraŭ la pordo de la mansardo kaj trovis kiom da coloj laŭ la teksista mezuril.”
“Tridek ok colojn ĉirkaŭ la talio kaj kvin futojn dek colojn alta[34].”
“Li havas paron da ĝisgenuaj botoj, sed li ne ofte surportas ilin ĉar ili taŭgas nur por nobelo kaj estas domne malfacile purigi ilin.”
“Li diris ‘domne’ ne ni.”
“Li amas infanojn kaj hundojn kaj trankvilan vivon.”
“Li volonte havus propran edzinon se ŝi estus obeema sed ĝis nun li ne vidis taŭgan virinon.”
“Liaj okuloj estas klorbluaj, kiam ili videblas. malgraŭ la nigraj mezaĵoj kaj la haroj.”
“Kaj se li havus fratinojn li preferus ke ili similu al Sukey kaj mi.”
“Jadi!” diras la patrino de Sukey kaj Moll, kaj mi povis vidi ke minacas sandalo, “Jadi! eĉ ne milo da sturnoj inter la fragmitoj tiom bruaĉas.”
Estis feliĉe por la knabinoj ke ilia patrino gajnis en la kartludo.
“Jam tuj surmetu la skarpojn” ŝi diris.
“Alvoku lin, Jancis,” ili petegis.
Do ŝi vokis lin al manĝo. La sono de la pedaloj kaj la batado de la lato ĉesis, kaj li sobvenis.
Sukey kuris al li kaj metis ion en lian manon. Ili riverencis kaj diris – “Dankon miaflanke,” kaj sekvis sian patrinon.
Sed Sukey denove puŝis sian kapon enĉambren kaj subridetis kaj flustris – “Mi donis al li mian zingebrokukan bebon!”
“For, knabinoj!” ordonis ilia patrino kaj ili forkuris kun lanterno por lumigi la vojon kaj bovostango por defendi sin kontraŭ embuskantoj.
Mi eliris al la pajlejo por ke Kester Woodseaves ne vidu min, kaj kiam mi revenis, li jam resoriris al la mansardo. Felena foriris frue, kun alloga rideto kaj saluto al li.
“Se vi venos nien, Sinjor’, mi instruos al vi la rakonton pri Adam kaj Eva.”
La paro el la muelejo, kvankam malvolonte, finfine foriris, kaj ankaŭ ni preparis nin por hejmeniri.
“Vere sukcesa kukado,” diras Sinjorino Beguildy. “Mi profitis la kukojn sufiĉe por pagi la teksiston, kaj ni multe ŝpinis.
Ŝpinamfesto estas granda savilo. Do nun diru al via filo, Sinjorino Sarn, ke kaj la novedzino kaj ankaŭ la tolaĵo estos pretaj kiam li petos pretigi la liton.
Beguildy revenis dum ni eliris. Li estis gajeta sed ne ebria. Li diris ke li renkontis la kuzon de Fraŭlino Dorabella kaj ke la kuzo rifuzis kredi ke li scipovas alvoki Veneran. Do li petis lin veni por mem vidi.”
“Venera? Kie troviĝas tiuŝiaĵo?” diras lia edzino. “Kiel vi povos alvoki ŝin se ŝi ne estas ĉi tie?”
Sed li nur kantas –
“Petro sidis plore”
kaj ludis tre tintope siajn flintetojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.