La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Denove estis la antaŭkristnaska tago unu jaron kaj ok monatojn post kiam Kester ĉesigis la taŭroludon. Ne venis leteroj de Jancis jam de longe, sed Gideon neniam ĝenis sin pri tiaj aferoj.
Li diris ke nur estas pro la vetero, ĉar la vojoj estas tiel kotplenaj en la regiono de la Grimblea bieno, ke neniu povus atingi ĝin en malbona vetero. Ili iris al la bazaro malofte dum la vintro, sed antaŭe provizis sin per bezonaĵoj, kaj Sinjoro Grimble sendis dek ĉarojn da greno al la muelejo por mueliĝo, kaj post tio oni trankvilis, la bieno kaj la du dometoj de la laboristoj, kun ĉevaloj en staloj, bovaro en apuda paŝtejo kaj ŝafoj en la furaĝbetaj kampoj proksimaj, tute komfortaj por la tuta vintro. Oni kutimis teni multajn kuracherbojn kaj sanigaĵojn ĉe tiaj bienoj, ĉar neniu apotekisto aŭ kuracisto povus atingi la lokon, ĉar vojoj estis nedireble aĉaj, eĉ se ĉiam tiel estus.
“Woodseaves ne povas iri tien, kaj Jancis ne povas sendi leteron al Lullingford, sed kiam venos iom da bona vetero, ni ricevos leteron,” diris Gideon.
Mi ofte pensis pri Jancis, enfermita kun Sinjorino Grimble, virino kiun mi abomenis kiel ankaŭ Jancis. Mi pensis pri la altaj montoj kaj la grajloŝtormoj similantaj al glacia muro inter ŝi kaj ni, kaj la neĝo, dika kaj mola, flustranta, flustranta.
“Ĝi ĉirkaŭas senĉese la domon, kaj lasas blankan ganton sur la fenestroj.”
Tion oni diris pri la neĝo ĉe Sarn.
Estis du filoj, kompreneble, por vigligi la vivon, sed unu el ili edziĝos kun la filino de la laboristo, kaj la alia estis tre religiema kaj ne aprobis iaspecajn Majludojn, nek plezuriĝon, nek eĉ multajn ridadon kaj paroladon. Do restis por ŝi nur Sinjorino Grimble, kiu estis postulema kaj kritikema kaj Sinjoro Grimble, kiu estis tre nekompleza, dum frida vetero, pro reŭmamismo. Mi tre ofte pensis pri ŝi. Ĉar kiam oni pensis pri iu, ĉe Sarn, oni pensis pri tiu ofte, pro la kvieto, precipe dum vintro, kaj estis kvazaŭ la tempo ne plu marŝas.
Kaj kiam ajn mi pensis pri Jancis mi enmensigis ion viditan iam en junio, kiam ni havis strangan nekutiman veteron kaj multe da tempesto kaj grajlo, kiu unu tagon dum proksimume horo fariĝis neĝo. Kaj mi vidis la sovaĝajn rozojn, tre delikatajn kaj sentemajn, kiuj neniam spertis fridon pli grandan ol tiu de roso, kun palruĝetaj petaloj plenaj de neĝo, kaj ŝajne plene frostiĝintaj, eĉ en siaj oraj koroj. Mi ĉiam pensis ŝin tia, ĉar mi amis ŝin, kaj al mi ŝi ŝajnis infano, kvankam ŝi estis pli aĝa ol mi. Eĉ kvankam ŝi memorigis min ke ŝi estas bela kaj mi malbela, mi amis ŝin, des pli kiam ŝi suferis, ĉar neniam mi amas homojn tiom kiam la sorto ridetas al ili. Do mi volonte sendus al ŝi iaĵon je Kristnasko, eĉ se nur orlitan tukon el simpla linaĵo. Mi petis al Gideon ke li demandu pri ŝi ĉe Kester kiam li iris al la bazaro, sed Kester estis for kaj la domo estis fermita. Tio estis malagrabla informo, ĉar plaĉis al mi pensi ke li estas ĉe sia propra fajrejo, en la dometo kiun mi vidis. Ŝajnis ke li pli proksimas kiam tiel estas. Sed li kutimis foriri por resti dum tuta monato en iu vilaĝo dum la vintro, por plenumi ĉiujn ŝpinbezonojn tie, kaj tiel ne bezoni plurfoje veturi tien.
Estis tre kviete en nia kuirejo. Patrino estis enlite, ĉar ŝi nun ĉiam estis enlite dum malmilda vetero, kaj Gideon estis en la arbaro, por havigi julŝtipon. Ĉar negrave kio ajn alia mankis al ni, ĉi tion ni ĉiam havis, ĉar por havigi ĝin la kosto estis nur laboro, kaj Gideon neniam domaĝis tion, la kompatinda junulo. Mi iris al la pordo por aŭdi ĉu li finis haki, kaj mi povis aŭdi la firmsonadon de lia hakilo, kaj ĝian eĥon el translage. La arboj estis kvazaŭ en montetoj da neĝo, kaj la lago frostigita ĝis preskaŭ sia centro. La arboj, blankaj kiel sukero, staris ĉirkaŭ la akvo tiel senmove kvazaŭ ensorĉitaj, kiel homoj en tradicia ferakonto, starante en faskegoj kaj garbegoj el neĝo, dum eĉ venteto mankis. Oni ne povis enmemorigi la someron. Oni ne povis imagi liliojn sur la lago, kaj ondetojn. Mi detenis la spiradon por ĝui la silenton, ĝis ruĝtringo vokis de la fora ekstremo de la lago, apud la kirko, tre morne kun sono “Mut! Mut!”. Iu anaso transflugis la senlumiĝantan ĉielon, kaj mi aŭdis Patrinon tuseti, do mi sciis ke ŝi volas sian vespermanĝon. La sono de la hakilo jam ĉesis, do Gideon baldaŭ venos, kaj mi komencis prepari la manĝon.
Mi bakadis, kaj tion mi multe ĝuis. Plejparte mi faris laboron de viroj, kaj kontraste bakadon mi sentis malpeza kaj agrabla. Min plezurigis vidi la paston leviĝadi antaŭ la granda ruĝa fajro, kaj pretigi la fornon per brulanta ligno, kaj poste elrasti la cindrojn, kaj meti la bulojn laŭ vicoj. Estis agrable esti en la varma, ardetluma kuirejo, plena de la plaĉa odoro de pano, kaj rigardi eksteren al la griz-blankaj kampoj kaj arboj, fridaj kaj solecaj, kaj poste tiri la kurtenon kaj bruligi la junklampon, pretigante manĝilojn sur la tablo kaj metante terpopasteĉon sur ardantajn cindrojn por varmigi ĝin, kaj sciante ke post nelonge ĉiuj miaj amatoj estos komforte pretaj por la nokto. La kortobirdoj estis enfermitaj je krepuskiĝo, la bovinoj kaj ŝafoj estis en la gregejo, Bendigo en la stalo, Kanjo apud la kameno, Patrino kun iom da fajro en sia ĉambro kaj varmigilo en la lito, kaj nun Gideon hejmen venas por sia vespermanĝo. Ĉar la forno estis ankoraŭ varmega, mi enmetis aron da tortetoj el spicitaj frukteroj, ĉar al Gideon plaĉis iom da frandaĵo samkiel al ĉiu alia, kvankam li fojfoje grumblis, kaj parolis pri ruiniĝo, kaj kie estos nia domo kaj arĝentaĵoj ktp. Sed kvankam mi obeis lin dum la tuta jaro, kun nur paneto kaj fromaĝo kaj terpo por manĝi, en la Kristnaska sezono mi sekvis mian propran vojon, kaj ni ĝue gajis preskaŭ kiel aliaj homoj. Kaj nun, poste, post ĉio okazinta, mi ĝojas pro tiu malobeeto al Gideon pli ol pri io alia en nia tiama vivo. Ĉar mi povas diri “Malgraŭ ĉio, tion ili havis, ne gravas kio alia mankis.”
Mi softe kantadis al mi, kaj paroladis al Kanjo, kiu estis preskaŭ tro komforta por ronroni, nur kiam mi parolis ŝi duonlevis sin, kaj arkigis la dorson tre ĝentile, kaj apertis la buŝon por miaŭi, kaj poste montris sin tro ĝisoste pigri por eligi eĉ sonon. Sed ŝi rigardis min kvazaŭ volante diri “Mi scias ke vi pretigis ĉi tiun agrablan fajron por varmigi min, Sinjorino, kaj mi scias ke vi havas iaĵon por mi en la ŝranko, kaj elkoran dankon.”
Subite okazis nelaŭta frapeto sur la pordon. Apenaŭ aŭdebla kaj tiom timema ke ĝi povus esti de povra rubekolo frapetanta per la beko. Unu tia birdo dum malbonega vetero kutimis alveni, kaj se mi tro lantis manĝigi ĝin, ĝi frapis sur la fenestron. Mi iris al la pordo, kaj ĉar jam estis senlume, kaj neniam oni vizitis nin, mi konfesas ke mi pensis pri fantomoj kaj feoj kaj koboldoj, kaj ĉiaj strangaĵoj de la antikva epoko.
Mi apertis ĝin.
Jen antaŭ la fono de la blanka, senĝojiga, ebenaĵo de la frostita lago, tute veaspekta kaj pala en la fajrolumo staris Jancis.
Tuj kiam mi entiris ŝin ŝi falfalis sur la plankon. Povra knabino! Neniam mi vidis tian mizerulon. Ŝiaj vestaĵoj estis tute traŝiritaj, la botoj rompitaj, la manoj kaj la vizaĝo gratvunditaj kvazaŭ ŝi trapasis dornheĝojn, mi sciiĝis poste ke efektive ŝi ja faris tion, kaj ĉio malsekege gutanta kvazaŭ oni tiris ŝin el la lago.
Ŝi tutsvenis, kaj mi streĉe klopodis revivigi ŝin. Kiam ŝi konsciiĝis, ŝi diris ke ŝi ne manĝis jam de preskaŭ du tagoj, kaj ke ŝi piediris la tutan distancon de Grimblejo en ĉi tiu vetero.
Pensu pri tio! Kurte dirite, ŝi forkuris, kaj ŝi havis nek monon nek fortikajn botojn, kaj ŝi devis kaŝe foriri kiam eble, kio hazarde okazis kiam ŝi ne havis sian ŝalon.
Ŝi longe ploradis.
“Ho, mi ne povis elteni, Pru! Ho, kara Pru, ne riproĉu min! Estis plene maltolereble. Kaj kiam proksimiĝis Kristnasko kaj ne venis informoj, kaj ili ĉiuj estis dekoble pli malagrablaj, pro la fiaĉa vetero, ho! mi tute ne povis ĝin toleri. Kaj la knabino ĉe la dometo diris ke ankaŭ la antaŭaj du melkistinoj forkuris. Ŝi diris kial ankaŭ mi ne forkuras? Iome ŝi diris tion ĉar ŝi kompatis min, kaj iome ĉar Alf Grimble, ŝia fianĉo, interesiĝas pri mi. Do ŝi informis min pri la plej bona tempo por forkuri, kaj deturnis ĉies atenton, kaj donis al mi iom da pano kaj viando kaj botelon da lakto, kaj promesis preteksti ion por ke ili ne sekvu min.”
Ŝi paŭzetis por spiri, kaj aŭdiĝis el ekstere la sono de la ĉarradoj de Gideon kiuj knaradis en la neĝo.
“Kiel vi diros al Gideon?” mi demandis ŝin.
“Ho, ne permesu lin koleri min, Pru! Ne permesu! Mi ne povas toleri pli. Mi rakontos al vi ĉiujn miajn spertojn kaj vi komprenos ke mi ne povas.”
Gideon venis al la pordo trenante la gigantan ŝtipon, la julŝtipon, per ĉeno.
“Ne forigu min, Pru. Kion ajn li diros, kaj kiom ajn li koleros ĉar mi perdis la laboron pri kiu li decidis, tamen lasu min tranokti ĉi tie!”
Do mi diris ĉu ŝi opinias ke iu homo povus devigi min iam elpordigi ŝin, kaj precipe en tia vetero? Mi kuŝigis ŝin sur la kanapon, kaj diris ke ŝi ripozu nun, kaj poste ŝi iomete manĝos, kaj enlitiĝos, kaj ĉiuj ŝiaj suferoj jam forpasis. Ŝi ridetis kaj flustris – “Mi amas cin, Pru! Por mi vi estas kiel la Savinto ĉi nokte,” kaj tiel ŝi endormiĝis.
Ofte kiam mi pripensas la postajn eventojn, mi ja vere ĝojas pro tiu rideto kaj tiu flustro.
Ho, kiom Gideon furiozis!
“Ja ŝi perdos la tutan monsumon,” li diris jam dum la unua minuto, “kaj ŝi perdos ne nur la laborpagon por la venontaj jaro kaj kvar monatoj, sed ŝi perdos la pagon por la jaro kaj ok monatoj kiujn ŝi jam pasigis tie. Se oni rompas sian kontrakton, oni ricevas nenion. Vi scias tion tiel bone kiel mi.”
Mi demandis kiel li povas pripensi monon kiam ŝi ĵus venis tia al nia pordo, mizerega kaj duonmorta.
“Vi de ĉiam estas stultulo, Pru,” li diras, “kaj mi supozas ke vi ĉiam estos.”
Sed mia pacienco tute elĉerpiĝis, kaj mi sentime parolis al Gideon.
“Bonvolu bremsi vian langon ĉi vesperon, Gideon! Jen Kristnasko, kaj Jancis venis al vi el la brakoj de morto, preskaŭ. Ĉar ŝi nur malfacile ne mortis. Se ŝi redevojintus tiel malfrue, ŝi certe perdus la vivon. Kaj ĉar mi ŝirmas ŝin kaj ŝi uzos mian liton, kaj mi dorlotis ŝin por vi, ĉar ŝi estas via kara konatino, vi humilu al mi kaj dankemu al mi kaj al tiuj Supre pro la saviĝo de la povra knabino.”
“Jadi! Kia megero eken unu minuto!” diras li. Li iomete ridis, konsternite, ĉar mi ne kutimis paroli tiel. Poste li stamfiris en la kuirejon.
“Nu!” li diras, tre laŭte, ĉar li ne kutimis je malsanuloj, kaj li ĉiam ŝajne kredis ilin surdaj. Kiam Patrino malsanis, li laŭte kriis je ŝi kvankam Patrino tenis tre bone sian aŭdpovon.
“Bonan vesperon, Sarn!” diras Jancis, tre softe kaj malforte.
“Do vi revenis!”
“Jes.”
“Kaj tiel rompis vian kontrakton.”
Ŝi komencis plori.
“Kion do? Ne faru tion!” li diris konfuzite. “Pru denove kontraŭlangos min se vi ploros. Mi devas ne diri eĉ vorton, ne ĉi nokte. Iaĵo estos direnda morgaŭ, sed mi devas malĝeni vin ĉi nokte. Nu, kiel vi fartas?”
Li staris en la mezo de la kuirejo kaj laŭte kriis tion al ŝi, tiel ke mi ne povis ne ridi.
“Bone, dankon, Sarn,” ŝi diras.
“Via stato ne indikas ke vi bone paŝtis ĉe Grimble, mi agnoskas tion. Ĉu vi iam renkontis junan Camperdinen?”
“Ne.”
“Ĉu vi havas konaton tie?”
“Ne, Sarn. Vi estas mia konato por ĉiam eterne.”
“Ne Alf Grimble?”
“Ne. Sed li amoremis pri mi, iom, kaj ĝenadis min. Pro tio mi forkuris.”
Mi antaŭe ne taksis Jancison tiom lerta. Sed laŭ mia kredo ĉiu virino estas lerta kiam ŝi amas. Ŝi aspektis ege pala kontraŭ la nigra kanapo.
“Mi forkuris ĉar vi estas la unusola konato kiun mi deziras, Sarn.”
“Do jen la kialo! Mi rompos al Alf la kapon venontan bestarbazaron.”
“Ne! Ne faru, ne faru!”
“Do vi forkuris tiom da mejloj plus mejloj ĉar vi ne deziris Alfon, kaj ĉar mi estas via kara konato?”
“Jes.”
“Kisu do, knabin’!”
Mi forkuris en la laktejon tiam, kaj kun mi Kanjo, ĉar ŝi ĉiam iom timtimis kiam Gideon ĉeestas. Mi senkremigadis lakton preskaŭ senĉese, kaj jes, mi iom, ploris sed pro tio kiu suferis? Ĉar mi deziregis esti sur kanapo kaj ke junulo laŭte kriu al mi el la mezo de kuirejo kaj poste diru “Kisu do, knabin’!” Kaj se vi demandus kian junulon mi elektus, mi dirus ke lia jako kolorus kiel la maja paŝtejo, kaj ke li rigardus min per okuloj plenaj de potenco kaj scio ĝis mia animo tute renversiĝus.
“Mi ne povas havi mian deziraĵon, Kanjo,” mi diras. “Sed vi povas, ĉar viaj deziraĵoj facile haviĝas.”
Kaj mi donis al ŝi grandan pladon da kremo. Jes ja! Kion dirus Gideon se li scius? Tamen li jam havas sian kremon en la kuirejo.
“Mi donas ĉi tion al vi Kanjo,” mi diras, “ĉar mi ne povas havigi al mi propran kremon. Sed plitrankviligas min vidi iun kontenta.”
Ŝi timrigardis min, kredante ke post minuto oni frapos ŝin, ĉar la donaco estis tro bona por esti reala. Poste ŝi plenlekis ĝin.
Tiam mi aŭdis Patrinon alvoki.
“Nu vi ja ĝuis almenaŭ tion, Kanjo,” mi diras. “Kaj nun, Patrino, ĉu vi volas iom da kremo kun via teo?”
“Nu, jes, kara. Mi ja multe ĝuas guton da kremo en mia teo. Sed kion diros Sarn?”
“Li mem lekadas propran kremon Patrino.”
“Kion?”
Patrino kredis ke mi ŝercas.
“Nu, kvazaŭ. Jancis venis.”
“Jancis?”
“Jes. Forkuris.”
“Jadi!”
“Piediris la tutan distancon.”
“Sed kial ŝi ne hejmoniris?”
Ankoraŭ mi ne pripensis tion. Ŝajnis laŭnature ke ŝi venis al ni kvazaŭ malsatega rubekolo.
“Ŝi timas Beguildyn, sendube, Patrino.”
“Aĥ. Vi devos scigi al Sinjorino Beguildy.”
“La tagon post Kristnasko. Jancis ĝuu Kristnaskon.”
“Ĉu ili, kiel oni diras, iom kolombumas?”
“Jes. Li surpriziĝis kaj li kisis ŝin antaŭ ol pripensi.”
Ni iom ridis.
“Kaj nun via teo, Patrino! Fariĝas vera kristnaska sento. Ĉiuj havos kremon! Kaj post la vespermanĝo mi ornamos la domon per ilekso.”
“Atentu ke ankaŭ vi havu iom da kremo, kara.”
Dum mi sobis la ŝtuparon en la kuirejon, kie la paro sidis tre malnovmode sur la kanapo, mi demandis min pri kio estus kremo por mi, kaj dum mi infuzis teon, mi eksciis.
“Jancis,” mi diris, “vi devas skribi al Sinjoro Woodseaves por diri ke vi forkuris, ĉar li eble strebos iri tien pli frue ol kutime por skribi por vi leteron.”
“Bone, Pru, tio estas via afero ĉar vi skribas, ne mi. Sed li ne reiros tien.”
“Ne reiros? Pro kial?”
“Mi rakontos al vi ĉion morgaŭatage. Mi tro lacas nun.”
“Bone,” mi diris, kvankam mi ja deziregis informiĝi pri li.
“Mi rakontos ĉi nokte pri mia forkuro,” ŝi diris. Sed mi diris “Unue manĝo. Altabliĝu nun kaj manĝu kaj trinku. Poste vi povos rakonti ĉion al ni, kaj post tio mi skribos.”
Mi sciis ke la rakontado estos bonefika por ŝi. Ĉar post malagrabla sperto, raportado eligas la dornojn. Do ŝi rakontis ke ŝi planis atingi Lullingfordon en bazartago kaj peti Gideonon hejmonveturigi ŝin, sed ŝi perdis la vojon en la montetoj, kiuj aspektis tutsamaj pro la neĝo, kaj misvagis tre foren, kaj nokto kaptis ŝin, kaj ŝi dormis en budo kian oni konstruas el ulekso dum la ŝafnaska sezono; kaj dum la nokto ŝi aŭdis spiradon el sub la pordo kaj kredis ke jen la muĝanta taŭro de Bagbury, sed ŝi trifoje alvokis la Triunuon, plejeble laŭte, kaj ĝi forkuris. Poste ŝi penege marŝis al Lullingford, trairante kampojn ĉar ŝi ne povis trovi la vojon. Ĉevalo postkuris ŝin, kaj tio estis pli timiga ol la muĝanta taŭro de Bagbury, kaj tiam ŝi rampis tra heĝon. Kiam ŝi atingis Lullingfordon, Gideon jam foriris, ĉar li ĉiam reiris plejeble frue. Ŝi iris al la domo de Kester, sed ĉar li forestis, helpo tie ne estis ricevebla. Ŝi timis peti al aliaj, ĉar ili eble resendus ŝin al Grimble, do ŝi reekmarŝis. Tamen post nelonge ŝi estis tiom svenema ke ŝi devis rampi en grenejon kaj atendi ĝis la mateno. Kaj poste, kiam ŝi atingis la arbaron, ŝi decidis uzi malpli longan irplanon kaj denove devojiĝis. Tio ja estis ne mirinda, ĉar en la arbaroj ĉirkaŭ Sarn rekta vojo estas apenaŭ trovebla eĉ dum somero.
“Pro Dio,” diras Gideon, “ŝajnas ke vi bezonas viron por protekti vin. Tian rakonton pri stulteco ĝis nun mi neniam aŭdis.”
“Kaj kion diros Patro mi ne povas imagi,” ŝi daŭrigis. “Ne eblos deteni nek forteni lin. Li estas tre obstina nun, kaj se oni oponas liajn planojn li furiozas. Se Patrino scius, ŝi eble trovus solvon.”
“Mi vizitos ŝin postmorgaŭ,” mi diris. “Ne estas kredeble ke ni ne sukcesos elpensi ion por superi tian stultan oldulon – espereble ne ĉagrenas vin mia esprimo.”
“Ĉagrenas?! Kiel eble plej aĉe parolu pri mia patro kaj vi tute sen dubo ne troigos. Vere li ja estas stulta, malgraŭ sia lernado el libroj.”
“Trankviliĝu nun. Ni elpensos ion por doni al vi tempon por vin savi. Eble vi povos trovi alian postenon. Aŭ eble Gideon – ”
“Se vi volas diri ke eble Gideon deziros nupti, mi diras ke je la ĝusta tempo kaj ne antaŭe. Mi jam diris al Jancis ke se ni havos bonan rikolton kaj ni profitos mi pretas edzinigi ŝin dum la Rikolta Festo. Kaj ankaŭ ŝi volas tion.”
“Mi multe ĝojas. Amo neniam tro fruas. Kaj se oni amas knabinon, oni nepre volas ŝin endome, ĉe la kameno kaj ĉe la tablo, en la domo kaj ekstere.”
Mi pensadis pri eta domo apenaŭ dudek mejlojn[47] for, kiu plejeble diferencis de la nia, kaj pri tiea tre obstina fraŭlo kiu ne volis virinon en sia domo, certe ne povran Prun Sarnon. Mi opiniis ke venis ĝusta tempo por skribi la leteron.
“Kion mi diru en via letero, Jancis?”
Ŝi diris ke mi skribu laŭ mia plaĉo. Do, mi alportis paperon kaj inkon kaj mian plumon kaj skribis ĝin.
SARN
Vesperon antaŭ Kristnasko.
KARA SINJORO WOODSEAVES –
Mi skribas por informi vin ke mi foriris de Sinjorino Grimble, kiu estas tre avara pri manĝaĵo kaj tre postulema pri laboro, kaj pro reŭmamismo la mastro fariĝas netolerebla dum trapike frida vetero, kaj la filoj ankaŭ estas netolereblaj pro unu aŭ alia kialo. Survoje mi haltas ĉe Sarn. Mi povas diri ke Gideon kaj mi planas nupti dum Rikolta Festo. Mi povas diri ke mi estas tre ĝoja, ĉar kiam oni amas iun oni volas esti kun li kaj ne povas ripozi nokte ĉar oni volas scii kie li estas, kaj ĉu ĉio bonas, kaj ĉu li surmetas sekajn ŝtrumpojn post malsekiĝo, kaj ĉu li iam sentas sin soleca.
Mi pli volas mian amaton ol ion ajn alian en la cetera mondo.
Li estas bonkora kaj kuraĝa, kaj kiam li alvenas mi povas diri nur “La Mastro ĉeestas”.
Mi amas lin pli ol eblas diri, kaj estos tiel ĝis la fino, kaj nun bonan nokton, Sinjoro Woodseaves, kaj ĝojigan Kristnaskon, de
JANCIS BEGUILDY.
“Vi skribas vere belan leteron, Jancis,” mi diras. “Ĉu mi legu ĝin al vi?”
“Tute ne! Kial fari tion? Vi scias la vortojn direndajn.”
“Jes. Mi ja tre bone scias la vortojn. Sed mi devas ne diri ilin,” mi pensis. “Jen kio ĉagrenas.”
Mi faldis la leteron kaj metis ĝin sur la kamenbreton pretan por ke Gideon portu ĝin sekvan bazartagon.
Iel strange estis en la domo dum tiu tuta Kristnaska festo. Ĝi estis la plej bona Kristnaska festo kiun ni iam spertis, kun pli da kantado kaj ridado ol jam de multaj jaroj. Tamen iasence ĝi estis morna. Ŝajnis al mi ke la kantado venis el tre fora loko subakva.
Kaj kiam Jancis sidis apud la fenestro, kaj la lumo tra la verdeta botelvitro falis sur ŝiajn palorajn harojn kaj ŝian palan vizaĝon, ŝi aspektis kvazaŭ akvo superfluas ŝin.
Verda gruzo, verda gruzo, verdas jam herbar’!
Plej bela belulino, reĝino de la jar’.
Mi lavos vin per lakto, kaj vestos per silk’,
Kaj skribos vian nomon per ora plum’ kaj ink’.
Aĥ! Eĉ nun mi povas aŭdi Jancison kanti tion per sia dolĉa, alta, voĉo el tre for, ve! tre for!
Patrino konsentis ke mi ellitigu ŝin, Kristnaskan matenon, kaj ŝi venis en la kuirejon kie ŝi sidis komforte en la kamenangulo, rigardante la geamantojn kun plezurplena, komprenema, ĝoja aspekto kian mi ofte vidas sur vizaĝoj de oldaj virinoj kiuj mem vivis kaj konis amon. Rigardante la junajn geamantojn, ili kvazaŭ diras –
“Ĉu vi ĝojas, knaĉjo? Eĉ pli vi ĝojos… Tute konfuzita, knanjo? Nu, mi povas diri ke vi estos eĉ pli konfuzita, multege pli.”
Mi bone povis vidi dum ni kantis “Kiam Jozef piediris” kaj “Ĝoju bonaj kristanoj!” ke Patrino aŭdis ankaŭ aliajn voĉojn, voĉojn de etuloj kiaj la Callard-infanoj, kune kantantaj alte kaj dolĉe. Ŝi vidis aliajn vizaĝojn, zorge lavitajn kaj rozkolorajn, kiuj leviĝis al ŝi dum ŝi sidis en la krepusko sur la kanapo, pretajn rideti post solenaj Kristnaskaj kantoj, kaj krii “Anjo!”
Ŝi multfoje frapetis ŝultron de Jancis kaj diris “Belulino! Bela!” kaj unufoje mi aŭdis ŝin averti Jancison pri leporoj.
“Kiam venos via tempo, kara, ne ofte vagu en la arbaro, nek en la kamparo. Restu proksime al la domo kaj vi ne renkontos ĝin. Tio estus malfeliĉiga missorto, ja vere.”
“Ho, Sinjorino Sarn!” diras Jancis ridante kaj ruĝiĝante pli ol iomete, “vi vere tro rapidas. Ni ankoraŭ eĉ ne amindumis.”
“Kaj ankaŭ tempo rapidas, kara. Ne lasu muskon kreski sur la vojo de amo. Ne diru tro da neaj vortoj. Li estas bona knabo se oni ne ĉagrenas lin.”
“Sed Sarn mem pli ol mi volas prokrasti,” diris Jancis.
“Stulta, stulta knabo! Ĉu gravas arĝentaĵo? Ĉu gravas geservistoj? Certe mi kontentus sen ili, se mi ne plu devus zorgi pri porkoj, kaj povus meti la piedojn proksime al la fajro kaj trinki tason da teo.”
“Gideon volas kunvenigi min al la Ĉasbalo,” diris Jancis. “Kaj mi eĉ eniros antaŭ ol Fraŭlino Dorabella.”
“Tiu estas malinda penso. Ĉar kial gravas kiu unue eniras se ĉiuj eniras? Kaj kial unu balo valoras pli ol alia?”
“Tamen multe plaĉus al mi eniri antaŭ ol Fraŭlino Dorabella.”
“Kaj tiel estos!” vokis Gideon de la pordo, kie li frapadis neĝon kaj koton de siaj botoj. “Kaj tiel estos, knabino mia, kaj vi estos vestita tiel senhonte kiel damo.”
Li venis trans la kuirejon portante la peceton de visko por kiu li grimpis la grandan pomarbon, kaj laŭte ŝmackisis ŝin sub ĝi.
Patrino kunfrapis la manojn aplaŭde, kiel infano kiam katido vekiĝas por ludi. Sed eĉ kiam ŝi aplaŭdis pro ĝojo, ŝiaj manoj ankoraŭ similis al preĝantaj manetoj de talpo en kaptilo.
“Ne malpli frue ol Rikolto, Sarn?” ŝi pledis. “Vi ne prokrastos poste? Mi certe pluvivos ĝis tiam. Sed poste – venos vintro, kaj kiu scias? Mi volas vidi vin edziĝi antaŭ la vintro.”
“Ho, ni ne prokrastos Patrino. Ne timu! Kial necesus? Mi estos riĉulo vendinte la tritikon, kaj la rikoltado kostos neniom, ĉar ni havos por-am-helpon, kaj mi repagos per kromlaboro dum la vintro. Kaj post du-tri jaroj ni povos translokiĝi, ĉar la oldulo ĉe Lullingford ne longe vivos, kaj mi havos sufiĉan monon kiam la domego vendiĝos.”
Do ili ĉiuj gajis, kaj kiam mi diris “La manĝo pretas” Gideon frapetis tre ameme mian ŝultron kaj diris ke mi estas bona knabino.
“Vere bona knabin’ superanta ĉiun alian. Nun kuniĝu! Ĉiuj ĉetablen! Mi ege malsatas.”
Tamen mi ne povis gaji kiel ili. Mi sentis min ekster ĉio. Sed mi ja konsolis min, de tempo al tempo, dum mi tranĉis panon kaj fritis lardon kaj verŝis teon, rigardante al mia letero sur la kamenbreto kun la adreso skribita per tre alta manskribo – Sinjoro Woodseaves Domo de Teksisto Lullingford Poste Jancis rakontis pri Kester, kaj pri la malicaj agoj de Grimble, kiujn ŝi ne povis skribi en leteroj. Ĉar montriĝis ke Grimble kaj Huglet ne amis Kesteron de kiam li ĉesigis la taŭroludojn, kaj baldaŭ neamo fariĝis profunda malamo. Ili klopodis instigi ĉiujn aliajn bienistojn kontraŭ lin, dirante ion aŭ alion. Ili kritikis liajn teksaĵojn, kiuj efektive estis la plej bonaj en la tuta regiono. Kaj ili diris ke li estas lanta, kaj multekosta.
Ankoraŭ ne kontentaj, ili enketis pri liaj religio kaj pensmaniero rilate al la tritikleĝoj kaj la parlamentanoj. Ili kamaradis kun Skviro pri tio, kaj instigis ankaŭ lin eĉ pli kontraŭi Kesteron, ĉar ili diris nenion pri la taŭroludo kaj parolis nur pri la tritiko. Ili ĉiel komplotis kontraŭ Kesteron, kaj sendube tre ĉagrenis ilin ke li nek drinkis nek postkuris virinojn nek faris ion raportindan al la Regiona Policano. Tamen ili kiel eble plej strebis malplezurigi lian vivon, ĉar tiom ĉagrenis ilin la dekjara forigo de taŭroludoj. Do unu tagon kiam li teksis ĉe Grimble, kaj vesperiĝis, Sinjoro Grimble ekzamenis tre atente la ŝtofon faritan de Kester dum tiu tago, kaj ne povis trovi ion priplendeblan, nek pri la kvalito nek pri la kvanto. Ĉar li ja bone laboris, kaj Jancis diris ke ĝi estis glata kiel silko, tute sen buloj aŭ nodoj. Li nenion diris al Kester, kaj post la vespermanĝo Jancis alportis paperon kaj ili komencis skribi leteron al Gideon. Kaj ŝajnis ke Sinjoro Grimble ne povis toleri tion, ĉar li ne scipovis legi aŭ skribi, kaj laŭ li Kester estis trofierema. Do kiam li jam ne povis plu deteni sin, sed devis aŭ paroli aŭ krevi, li diras – “Se juna Sarn ja amas difektitajn varojn, li ricevos sian deziraĵon, kaj sendube li devos danki al vi, Teksisto. Tre komfortaj kaj agrablaj vi kunestas, kompreneble, vi kaj la knabino de Sarn. Pli bone ke vi teksu bebotolaĵon, juna Woodseaves!”
Je tio Kester furioze ekprenis sian ĉapelon kaj ĉiujn posedaĵojn, sed li diris nenion. Kaj kiam li atingis la pordon li turnas sin kaj diras – “Venigu la bofraton de Huglet por teksi por vi estonte, Grimble. Vi ne plu ricevos teksadon de mi. Vi estas fibuŝa bufo kaj honto al via komunumo, kiu situas en Infero.”
Li ĵetis sin eksteren kaj neniam revizitis la domon.
Mi devis soriri al la mansardo por iom pripensi tion. Mi ja amegis Kesteron pro lia furiozo. Mi pensis ke mi volonte vidus lin furioza, kvankam ne kontraŭ min, ĉar se li furiozus kontraŭ min, mi mortus.
La postkristnaskan tagon, mi iris al Ŝtona Domo, kaj la vojo ja estis malrekta, ĉar la neĝo estis tre profunde amasiĝinta sur la vojo tra la arbaro. Sed la ĉielo estis blua, kaj viskoturdoj kantadis, dum kukolobidoj brilis sur la majarboj. Kontraŭ mia anticipo, forestis Beguildy. Sinjorino Beguildy kaj mi longe interparolis.
“Nu, nu, povra ŝafido,” ŝi diris, “ne povanta veni al sia propra Patrino ĉar la mastro estas tia porkokapa stultulo! Damne! Nun kion ni faros? Ĉar reiri al Grimble neniam eblos. Sed la mastro furiozegos pro la mono perdita. Iom pli restigu ŝin ĉe vi ĝis la furiozego forpasos, kara!.”
“Ho, ŝi tre bonvene povos resti, laŭ sia plaĉo.”
“La Supruloj vin rekompencu!” ŝi diras. Ĉar ŝi estis tre religiema virino, laŭ la instruoj de la eklezio. Kaj kvankam mi ne volas diri ion malican pri ŝi, tamen mi emas opinii ke ŝi estis religiema, almenaŭ parte, por spiti Beguildyn. Sed eble jen nur fipenso mia.
“Gideon diris al ni ke la servistino de Callard forkuris antaŭ vintro,” mi diris. “Ŝi estas tre soleca tie la tutan tagon kun kvin etuloj kaj bebo. Eble se ni ĝuste provos, kredigante ke ni komplezas ilin, ili pagos sammulte kiel Grimble. Ili ne trovos alian antaŭ la printempo, ĉar ĉiuj estas dungitaj ĝis majo, kaj krome Valeto Callard ne estas loko amata de knabinoj. Iru kaj parolu kun Sinjorino Callard, kaj mi dume petos lecionon por distri vian mastron.”
“Sed jam delonge vi ne plu lernas, mia kara, ĉar vi nun scias tiom kiom Beguildy.”
“Jes, nu, ion novan mi volas lerni sed mi ne scias ĉu ĝi estas en la libroj.”
“Kio povas esti tio?”
“Ĝi estas malnova antikva sorĉo, Sinjorino Beguildy, kaj oni nomas ĝin kontento.”
“Ho, tio! Ĝi estas en neniu libro lia.”
“Nek en iu alia libro,” mi diris. Sed mi pensis ke jes ja, unu persono scikonas ĝin. Se Dio volos, tiu lernigu min. Sed tion li neniam faros.
“Sed neniel utilus mia iro, Pru,” ŝi diras. “Ili incitus hundojn kontraŭ min, plejverŝajne. Callard estas tre religia, komprenu. Kaj li ne povas toleri mian mastron. Kaj ĉiun lian penson pensas lia Sinjorino, kion ajn li diras ŝi diras tuj, kvazaŭ eĥo ĉe Sarn. Nu. ili verŝajne eĉ ne volos dungi Jancison, pro ŝia paĉjo. Sed eble se iros vi, kaj informos ilin ke Jancis fianĉiĝis kun Sarn, ili eble akceptos ŝin, ĉar oni jam komencas admiri vian fraton kiel viron kiu nepre fariĝos riĉa.”
Do mi diris ke mi iros. Mi malvolegis iri, ĉar oni iom fiopiniis ankaŭ pri mi, kaj parolis malagrable pri mi tre ofte. Sed kiam mi vidis Gideonon kaj Jancison tiom amantaj kaj gajaj dum la vespero, ludantajn “Bankrotigu mian najbaron” en la fajrolumo, mi sciis ke mi devas iri.
“Nu, Gideon,” mi diris, “klare ke vi plu fervoras. Kvankam vi ne povas ludi konkrojn per kaŝtanaj nuksoj kaj ŝeloj de helikoj pro via aĝo, nun vi plu volas bankrotigi.”
“Konkroj!” diras Patrino el sia angulo. “Kia ludo! Li ĉiam amegis ĝin, sciu. Li amis ludi per grandaj ruĝetaj-kaj-blankaj konkroj, oni nomas ilin Romiaj helikoj, ĉu ne Pru? Por trovi tiajn vi foriris la nokton kiam povra Sarn forpreniĝis en siaj botoj! Povra animo!”
Ŝi iom larmis, kaj ekaspektis tre eta, kiel ĉiam kiam ŝi estis morna.
“Trankvilu, Patrino, li nun estas en paco.”
“Povra animo! Kaj Sarn transprenis la pekon. Mia filo Sarn. Plene englutis ĝin. Kaj mi antaŭvidas ke denove estos knaboj ludantaj Konkrojn en nia kuirejo per grandaj ruĝetaj-kaj-blankaj, dum la vesperoj.”
Ŝi transrigardis al la kanapo. Gideon ĵus bankrotigis Jancison kaj estis tre bonhumora.
“Jes, knaboj kaj knabinoj,” diras Patrino. “Ĉar mi vidas ke li elĉerpos ŝin per pli ol kartoj.”
Ŝi komencis ridi, pensante pri siaj genepoj, kaj pri sia ŝerco, kaj ŝi tiom ridis ke ŝi malfacile spiris, kaj mi devis enlitigi ŝin.
Sekvatage mi ekiris al Valeto Callard. Neniu volonte irus tiun vojon kiam neĝo amasiĝis profunde sur la tero, ĉar ĝi estis trans neŝirmitaj, altaj paŝtejoj, kun nordaj deklivoj, amare fridegaj kaj neĝoplenaj. Sed ĉar mi havis bonan celon, mi komencis kanti, sur la nudaj paŝtejoj kie neniu aŭdis.
“Malfermu la pordegojn ĉielvaste…”
Kaj jen apud la bieno, en malgranda fermita kampo, kion mi vidis sin paŝtanta ĉe malhela pinarbaro? La blankan taŭron kiun Kester savis ĉe la taŭroludo. Mi haltis kaj iom rigardis ĝin. Jen ĝi, nek morta nek kripla, kun blanka pelto en bona ordo, aspektante tute kontenta, kvazaŭ ĝi ĵus alvenis Ĉielon, kaj ĉi ĉio pro Kester.
Li plenumis sian promeson kaj pagis la monon, kaj poste redonis la taŭron al Callard por liaj infanoj.
“Se iam vi decidos ke la taŭroludado estas kruela, bonvolu diri tion al ili,” li diris. “Sed ne kontraŭ via konscienco.”
Callard estis tre honesta viro, kaj li sentis neceson prikonsideri ĉu jes, ĉu ne, do li tre serioze pripensis. Jancis diris poste ke estis tre amuze vidi lin ĉiuvespere kunigi la infanojn kaj sidigi ilin sur etajn taburetojn antaŭ la fajrujo, kaj la patrino prenis la bebon sur sian genuon. Kaj Callard diris tre laŭte –
“Taŭroludado estas fia!”
Kaj lia Sinjorino per sia melankolia voĉo ripetis – “Fia!” kiel la eĥo ĉe Sarn.
Tiam ĉiuj infanoj kriis kiel nesto de birdoj – “Taŭroludado estas fia!”
Foje la bebo balbutetis, kaj foje li silentis, kvazaŭ pripensante.
Nur unu voĉo malkonsentis, tiu de Avĉjo Callard, voĉo tre alta kaj trema. Li ĉiam kriis – “Ne! Ne! Ĝi ne estas fia. Ĝi estas vere bona gajiga malnova sporto!”
Sed neniu atentis lin ĉar li fariĝis tre senkomprena. Li apertis la pordon kiam mi frapis ĝin, kaj vokis al sia bofilino – “Estas tiu alta maldika junulino, Maria. La sorĉistino.”
“Do enkonduku ŝin, bopatro.”
“Venu enen,” li diras. “Ŝi sobos kiam la bebo ne plu kriados. Mi envias liajn pulmojn. Mi nebone fartas. Ne bone, ja. Ĉu vi scipovas kuraci?”
Mi diris ke ne.
“Ho! Mi kredis ke Beguildy lernigis tion al vi. Tre pekema viro li estas. Kovrita de pekoj kiel ŝafo de ruĝaĵo. Ne utilos al li kriadi ĉe la pordoj de Paradizo dirante ‘Lavu min kaj mi fariĝos pli blanka ol neĝo’. Ĉar mi diras al vi ke eĉ la Juĝisto de ĉio ne povus purigi lin, eĉ se Li havus sufiĉan tempon. Aĥ! Fioldulo estas la Sorĉisto.
Mi ja kredas ke li vivas per suĉado de homaj vivoj en la noktomezo.
Aĥ! Li elsuĉas sangon. Oni diras ke li iras al la tombejo kaj elfosas kadavrojn por ŝteli ostojn kaj mueli ilin por fari sorĉaĵojn. Oni diras ke li hejmonportas infanetojn en sia sako, kaj manĝas ilin.
Ho li estas la plej malbona viro post Punti Pilato[48], mi certigas vin!”
Jam la pli aĝaj infanoj ploregis pro timo, kaj Sinjorino Callard vokis de supre – “Bopatro, kion diras nun? Silentu!”
Sinjoro Callard envenis tiam, kaj invitis min manĝi kun ili, ĉar estis la horo de vespermanĝo. Post la manĝo mi rakontis al ili pri Jancis.
“Do ŝi forkuris!” diras Sinjoro Callard. “En ĉi tia vetero. Ja mirinde!”
“Mirinde,” diras lia Sinjorino.
“Rompis sian kontrakton!” diras Callard.
“Kontrakton,” diras Sinjorino Callard, morne.
“Neniu rompis sian kontrakton dum mia juneco,” diris la oldulo. “Ili ne kuraĝis. Oni metus ilin en pilorion.”
“Ĉu vi estas certa ke ne estas pro Teksisto?”
“Teksisto,” eĥis Sinjorino Callard, malĝoje.
“Teksisto! Teksisto!” kriis la infanoj kvazaŭ laŭdante lian nomon.
“Mi tiom certas pri tio kiom ke mi spiras,” mi diris.
“Kaj ŝi fianĉinas kun via frato?”
“Jes. Ili nuptos dum Rikolta Festo.”
“Do,” diras Sinjoro Callard. “La edzino provdungos la knabinon.”
“Provdungos!” eĥas Sinjorino Callard per senespera tono, kvazaŭ kredante ke ŝia tasko estos provi toleri Jancison.
Ili akceptis dungi Jancison por ses monatoj, kaj pagi al ŝi tri pundojn, kio estis por ili granda sumo. Do mi hejmoniris tre kontenta. Sekvatage Gideon diris ke ni rajtas uzi Bendigon, do mi veturigis Jancison al Callard, haltante survoje ĉe Beguildy por informi la oldulon.
Ho! Kia furiozo! Kaj plej malplaĉe, li plenkulpigis Gideonon, kiu tute ne rilatis al la afero.
“Mi rekompencos pro tio vian fraton,” li diras. “Aĥ! Tre malamiga viro. Lia paĉjo estis sama. Kiam mi planis ion ajn aŭ komencis ion ajn li venis kaj fiaskigis ĝin, ek! Kaj samas juna Sarn. Rigardu kiel li malhelpis kaj obstaklis min rilate al la juna Skviro!”
Sed Sinjorino Beguildy ĝojis.
“Kaj vi hejmonvenos je la fino de la pajlorikolto, Jancis,” ŝi diris, “por kudri viajn edziniĝovestojn. Kaj la ceremonio okazos je Mikelfesto[49]. La Glorrozoj tiam floros la duan fojon, kaj vi havos ilin en via bukedo.”
“Mi diras al vi,” diras Beguildy, “ke Sarn ne prenos ŝin. Transdonu al li tiun mesaĝon, Pru Sarn. Li ne obstrukcos min. Mi damnis tiun viron per fajro kaj akvo, kaj damnita li nepre restos. Diru al li ke nek kun ringo nek sen ĝi li prenos mian ’nabinon.”
“Nu bonan tagon al vi, Sinjoro Beguildy,” mi diris, ĉar mi kredis ke forveturi estus saĝe.
“Pru,” diris Jancis dum ni veturis tra la marĉaj paŝtejoj inter Plash kaj Valeto Callard. “Pro kio vi pertranĉis la hundon de Grimble kaj tiom riskagis por Teksisto?”
Ŝi rigardis min per siaj grandaj bluaj okuloj, kaj mi kruele batis Bendigon por kaŝi mian konfuzon. La povra ĉevalo ĵetis duonrigardon je mi, kaj mia konscienco pikis min, sed kion mi faru?
“Oni diradas ke jen tre nekutima ago de knabino por nekonato. Aĥ! eĉ la vilaĝanoj apud Grimble scias ke tion faris vi, kvankam nek Grimble nek Sinjorino Grimble diris tion al ili, ĉar ili ne volas paroli pri tiu afero, ĉar ili estis batitaj pro ĝi. Sed ĉiuj en la tuta regiono jam de antaŭ nun scias.”
Ŝi daŭre rigardis min, kaj ruĝskarlato flamegis en miaj vangoj.
Mi senĉese batadis Bendigon, kaj ni rapidegis trans truojn kaj ŝtonojn kaj marĉajn lokojn kiel neniam antaŭe.
Jancis iomete ridis, ruze kaj agace.
“Povra olda Bendigo ne kulpas,” ŝi diras.
“Mi volas baldaŭ atingi la bienon,” mi respondis iom stulte.
“Ho, nepre vi atingos ĝin,” ŝi diris. Post tio ŝi silentis dum kelka tempo, kvankam ŝi plu rigardadis min.
“Mi demandas min,” ŝi diras “kion Teksisto pensus se li scius.”
“Li ne povas scii,” mi diris. “Li estis senkonscia.”
“Eble oni dirus al li! Kaj mi demandas min kion li pensus se li aŭdus ke Pru Sarn batalis kiel tigro por li?”
“Li pensus nenion. Ĉiu ja scias ke mi kompatas senpovulojn.”
“Sed li ne estas senpovulo, tiu Sinjoro Woodseaves. Li estas la plej lerta luktisto en la regiono, kaj tre memstara viro.”
“Li estis senpova kiam tiu Toby de Grimble kaptis lin je la gorĝo, ĉu ne?”
“Jes. Sed kial devis tiu Pru Sarn savi lin? Kial ŝi metis lian kapon sur sian sinon tiel tenere? Kvankam ja vere lia bruna hararo estas tre alloga, kaj silkeca. Mi ofte rimarkis tion dum li skribis leterojn por mi. Kaj tiu Felena samopinias. Ŝi ja turmentas lin, bazartagojn.”
“Kia senhonta aĉulino! Kion ŝi faras?” Plaĉis al mi deturni Jancison al alia temo.
“O ŝi iras al la domo, kaj lasas tie grandan korbon da agarikoj, aŭ da beroj, aŭ eble pecon da viando, se Ŝafisto buĉis ŝafon. Kaj kiam ŝi renkontas lin survoje, ŝi rigardas lin per tiuj verdaj okuloj kaj ŝia rideto estas dolĉa kiel oktobra nukso. Kaj unu nokton kiam Ŝafisto estis ebria kaj estis tarde kiam ili ekiris hejmen, kion ŝi faris? Ŝi iris dum la krepusko kaj kantis sovaĝan kanton ekster lia fenestro.”
“Kion ŝi kantis?”
“O, ŝi kantis –
Virgin’ serĉis amon dum malhelo de l’ lun’.
Amulon! Amulon!
Donu vi bonvole, donu al mi nun,
Amulon! Amulon!
Junul’ tra fenestro rigardas al virgin’
Per lumo tra l’ fenestro li klare vidas ŝin.
Nu kion por amo vi pagos do al mi?
La korpon ,la korpon, jen pagos mi al vi.
Kaj mi nomas tion vere senhonta kanto, ĉu ne, Pru?”
“Kion li pensis pri ĝi?”
“Mi ne volis senhonorigi min per tia demando. Sed ŝi estas tre sovaĝa virino, tiu Felena. Ŝi logos kaj tentos lin ĝis falo se neniu detenos ŝin. Sed mi volas scii kion mi diru al Teksisto se li demandos kial vi tiom strebis savi lin.”
“Diru nenion.”
“Tio ne estas respondo.”
“Neniun alian respondon li ricevos.”
“Vi staris super la viro kiel la anĝelo ĉe la pordego de Eden kun tiu granda tranĉilo.”
“Tio ne estas via afero.”
“Jes. Ja estas.”
“Pro kial?”
“Ĉar mi amas vin Pru.”
“Dank al Dio, ni jam atingis la domon de Callard,” mi diris, ĉar ni nun eniris la gregejon kaj la dompordo apertiĝis kaj eliris kvin infanoj, Avĉjo Callard, Sinjorino Callard kaj la bebo, kiel abeloj el sia korbo.
La lasta diro de Jancis antaŭ ol mi forveturis estis – “Mi devos baldaŭ venigi Teksiston.”
“Sed por kio?”
“Por skribi leteron por mi al Sarn.”
“Sed nun vi estas nur du-tri mejlojn de Gideon. Kial do vi volas skribi leteron?”
“Tio ne estas via afero,” diras ŝi, tre modeste, kaj ridante en si “samkiel vi diris al mi, Pru Sarn!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.