La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 5: Ŝpinamfesto

La preparo por la Festo okupis longan tempon, pro ke ĝi estis ankaŭ kukado. Nemalmultaj religiemaj homoj opiniis kukadojn fiaj, ĉar ili estis efektive vetludoj. Sed por ni, la virinoj, kies vivoj estis vere perditaj-kaj-forgesitaj, ili estis iom da amuzo, kaj eĉ la edzino de Sakristiano akceptis partopreni kaj kunvenigi Tivvyn. Ŝi aranĝis kun Sinjorino Beguildy organizi ĝin dum tago kiam Sakristiano iros kun Pastro al loko tre fora por esplori aferon pri adultulino. Ŝi sciis ke Sakristiano restos ĝis la plenfino, kaj ke li ne revenos ĝis frumatenaj horoj. Eĉ se li sciiĝus, li estus tiom kontenta pro la puniĝo de pekulino ke eble li nur grumble kolerus.

La nomo kukado estis ĉar ni kartludis por kukpremioj. Laŭ sobra vero, ĝi estis vera vetludado. La virino kiu okazigis la Feston faris multajn kuketojn, safranajn aŭ riĉajn spongokuketojn, kaj vendis ilin al gastoj po unu pencon. Por kuketoj ni kartludis, kaj la malvenkintoj devis aĉeti pli multajn, lerta ludanto povis foriri kun granda korbo da ili aŭ ŝi povis vendi ilin al malvenkintoj po du pencojn.

Patrinon ni nek povis postrestigi nek lasi, ŝi insistis veni.

Gideon promesis plenumi niajn taskojn tiu tagon, do ni ekiris frue.

Ni planis forpasigi la tutan tagon, ĉar ni ŝpinos matene, kaj post tagmezpaŭzo, ni komencos kartludi.

Estis bela, freŝa mateno, kaj humida vento flugis, portante la parfumon de niaj stakoj. Neniu alia odoro simile somerigas dum la vintro. Kiam mi nun flaras ĝin mi vidas la longajn glimajn ondojn de herbaĵo verda kiel silko, kaj la grandajn ruĝajn florbulojn de trifolioj, kaj la kreksojn kaŭre kurantajn tra la densa herbaĵo, malhelajn pro roso.

Sed en tiu tempo ĉefe enmensiĝis nur kiom da laboro ni devis fari por kreskigi ĝin, ŝvitante kaj strebante en la lunlumo, kaj ellitiĝante denove antaŭ ol ni povis eĉ sonĝi, por denove ŝviti kaj strebi. Tamen, ĝi odoris plaĉe kaj ankaŭ plaĉe odoris la heĝotondaĵoj kiujn Gideon bruligis, kaj la dika tapiŝo el folioj en la arbaro, kaj la pinarboj kie ĉiam paruoj pepadis kaj ludadis.

Patrino bele aspektis en siaj kufo kun rando kaj pelerino kun krispoj, kvazaŭ brilkolora birdo pro ŝiaj viglaj brunaj okuloj kaj ruĝaj vangoj. Ni kunprenis nur la malgrandajn ŝpinradojn, ĉar ni ŝpinos nur linon kaj kanabon kaj ne lanon, do mi facile portis ilin.

La lago ankoraŭ estis kazea glacie ĉe la norda rando, sed evidentis ke printempo alproksimiĝas eĉ kvankam februaras, ĉar akvoturdoj amindume ludis kaj niaj frugilegoj jam grakante konstruis siajn nestojn. Verdaj langoj eliĝis el la loniceraj branĉetoj, tiom brilaj ke ili memorigis min pri la disirantaj flamlangoj kiuj venis el Ĉielo[27].

En tiu senviva sezono, ili estis tiel vivaj kaj freŝaj, ke mi bonvenigis ilin eĉ pli ĝoje ol ĉiujn lonicernajn florojn dum la somero.

Dum ni marŝis tra la kverkarbaro Patrino glatigis siajn mufgantojn kaj diris – “Hodiaŭ mi ne gardas porkojn. Hodiaŭ mi estas damo.”

“Verdire vi estas tio,” mi respondis. Ĉar mi elkore ĝojis ke ŝi estas gaja. Mi diris ke sendube ŝi gajnos sufiĉajn kukojn por manĝigi nin ĉiujn dum naŭtaga semajno.

“Ĉu Jancis estos bona filino por mi, kredas vi, kara?”

“Tutsen dubo, Patrino,” mi diris.

“Ĉu ŝi lasos al mi mian propran sidejon apud la fajro kaj parolos milde?”

“Jes, mi scias ke jes. Sed ne estu maltrankvila, ĉar pasos multaj tagoj antaŭ ol ili anonciĝos enkirke.”

“Mi preferas ke ne. Mi preferas fariĝi avinjo, Pru. Ĉu vi opinias ke la bebo similos Gideonon aŭ ŝin?”

Mi diris ke mi ne povas profeti, sed mi kredas ke ĝi samossimilos sian paĉjon.

“Ebleble. Etus pli bone, multege, ke ĝi similu nin ol la Beguildyojn. Estas malbone kiam bebo havas kontraŭpredikatan avon.”

“Nu, en Beguildy ne estas vera malico, nek bono,” mi diris. “Li estas nur plaĉa bunta montraĵo samkia malplena ovoŝelo.”

“Mi ĝojas ke li forestos hodiaŭ.”

Sinjorino Beguildy sendis mesaĝon pere de Gideon al sia kuzino en Lullingford por peti ŝin inviti Beguildyn tiutage por kuraci dentodoloron de ŝia edzo. Ĉar ŝajne li eltirigis unu denton fare de la bestkuracisto, kaj li tiom malfacile ellasis ĝin ke la bestkuracisto, kiu estis teruriga homo kiam li ekscitiĝis, malfiksis la tutan dentaron eltirante tiun unu denton. Sekve li suferis dentodoloron laŭtkriege, kaj tre amuzis Beguildyn iri kuraci ĝin. Li ĉiam fieris pri sorĉo kiu komenciĝas –

Petro sidis plore sur marmora ŝton’”

Kaj li multfoje ripetis ĝin ĝis la suferanto krie petis kompaton.

Poste li surmetis sakplenon da salo varmega kiel fajro, kaj ĉu pro la salo, ĉu pro la sorĉo, la paciento preskaŭ ĉiam pretendis esti kuracita.

“Ili restigos lin ĝis malfrue, por ke li ne ĉesigu nian amuziĝon,” diras Patrino, kunfrapante la manojn kiel infano.

Ni atingis la senarbajn kampojn, kaj mi opiniis ke neniu tago antaŭa iam aspektis tiel bela, sed mi ne sciis la kialon. La montetoj ĉe Lullingford estis bluaj kiel somera ĉielo, profunda promesoplena bluo, kaj la tuta mondo brilis riĉece, kaj aspektis luksa, kiel dirus nia Pastro. Jen la ruĝaj plugitaj kampoj kaj la malnova flava stoplaĵo en la sunlumo, kaj Flako Plash, vitreglime blua, kaj la tegmento de la muelejo en la valo, ruĝa. La tuta herbejo estis helverda simile al la verdo en kirkfenestroj, aŭ al la monteto tre fora kie kreskas nur la trifolio de Kalvario. Eĉ somera tago malofte povas atingi tian belecon, kiam la neĝo apenaŭ malaperis kaj la lagoj ne plu estas katenitaj de glacio, kaj la mondo brilas klare supre kaj sube. Estis evidente ke io nekutima okazas ĉe Ŝtona Domo, pro granda flamego de fajrolumo en la fenestro. Jancis venis kure al la pordo kaj riverencis al Patrino tre gracie. Ni estis unuaj, post Polly de Muelisto kaj ŝia patrino. Ili ĉiam estis unuaj ĉie, ĉar ili diris ke horo fore de la hejmo estas horo en Ĉielo. Ili rifuzis pli ekspliki, nur se oni insiste pridemandis ĉu pro kial, ĉu pro l’ Muelisto aŭ l’ akvo aŭ kio? ili tiam diris “La Muelisto.” Kaj se oni demandis kial, kio estas al li? ili diris “Ĉu oni iam vidas lin eĉ rideti, por ne paroli pri ridado?” Kaj fakte la sola respondo ebla estis “ne”. Kaj li ankaŭ havis difektan parolpovon, kaj pro tiuj du faktoj, loĝado kun li estis tre malagrabla. Oni absurde diris ke li amindumis kun akvofeino, kaj ke kiam li nuptis, ŝi malbene silentigis lin.

Sinjorino Muelistino estis povra kreitaĵo, kia farunraŭpo, sed tre mildparola. Sakristianedzino estis tutmala. Ŝi ĉiam pensigis min pri ĵus farbita veturilo, granda kaj larĝa, sur vaka ŝoseo, kun hupo sonanta laŭte kaj gaje, kaj rapideganta. Ŝiaj roboj estis buntaj kiel plumoj de sepkolora kanabeno, kaj se eblis al ŝi surmeti plian ŝalon aŭ falbalon aŭ broĉon, ŝi faris tion. Ŝi surportis tiom da subjupoj ke estis mirinde ke ŝi eĉ povis marŝi, kaj iam Tivvy diris al mi ke rigardi ŝian patrinon senvestigi sin estis kvazaŭ vidi senŝeligi grandan cepon ĝis ĝia koro. Tivvy neniam estis ŝercema, do tiu komparo montras kiel amuza estis tia senvestiĝo. Mi mem pensis, kiam mi vidis ŝin kune kun Sakristiano, ke ŝi similas grandan faskon da tinkturita lano, kaj li estas la maldika nigra ŝpinbastono sur kiun oni volvos ĝin. Kiam ŝi kaj Tivvy alvenis, ni fariĝis ok, kaj niaj radoj agrable zumadis en la varma ĉambro dum ni parolis. La Bovpelistedzino el Plaŝbieno sekvis kun du altaj filinoj, tre kvietaj kaj humilaj malgraŭ sia alteco. Oni diris ke ilia patro ligis ilin al la bovjungilo ĉiun sabatan nokton kaj vipis ilin por atentigi ilin pri konduto. Ili ĉiam stariĝis kiam ilia patrino alparolis ilin, kaj klinis siajn longajn kolojn kiel humilaj cignoj. La dekdua estis la edzino de la paŝtisto el la erikejo preter Plash. Ŝi estis stranga, sed bonaspekta, sufiĉe por salivumigi viron. Ŝiaj ŝultroj estis oblikvaj kaj koksoj longaj, kaj ŝiaj haroj estis kiaj la flugiloj de merlo. Ŝiaj okuloj estis helverdaj kaj ŝia vizaĝo rozkolora kiel matura persiko, kaj ŝi subridetis al si sekrete kiel feino. Oni diris, sed ĉu aŭ ne vere mi ne scias, ke la paŝtisto pagas neniom por lui la erikejon kiu apartenas al tavernestro en Silverton, sed ĉiun somermezon lia edzino, Felena, iras al la rokegoj ĉesupre de la monteto kaj pasigas la nokton kun la tavernestro. Kaj oni aŭdigis ankoraŭ pli strangajn rakontojn, ke oni vidis ŝin danci tutnuda en la lunlumo interne de ringo de bovoj kaj ŝafoj, kaj ke vila kreitaĵo kun kornoj de virŝafo, kiu sendube estis Satano, venis kaj dancis kun ŝi, kun vizaĝo grimaca kaj grimoca, dum la ĉirkaŭantaj bestoj mallaŭte muĝis. Sed al mi ŝi ŝajnis agrabla senofendulo, kiu tre lerte plenumis ĉion farendan.

Mi povis vidi ke la bovgardistedzino malaprobis ke ŝiaj filinoj ŝpinu apud Felena. Ŝi estis tiel respektinda kaj diskreta ke se eble ŝi neniam diskutis ion okazintan inter nuptanonco kaj bapto, kaj ŝi ignoris junajn parojn dum tiu intervalo. Ŝi diris nenion al Felena, sed Patrino diris, afable – “Vi ŝpinas kiel feino, Sinjorino Felena.”

“Mi havas nenian alian okupon sur la monto,” diris Felena per basa, harmonia voĉo, “krom ŝpini matene, tagmeze kaj nokte.”

“Escepte de Somermeza Nokto, knabin’,” abrupte diras Sakristianedzino, “mi aŭdis ke vi tiam estas plene okupata!”

Felena skarlatiĝis kaj klinis la kapon kaj Moll kaj Sukey diris eksplode kvazaŭ ili jam de multaj jaroj sopiris tion diri – “Ho, Sinjorino Felena, ĉu vere ke vi kuŝas kun la tavernestro kaj dancas tutnuda sur la rikejo?”

Nenjam mi vidis virinon tiom koleran kiel tiu patrino. “Sukey kaj Moll!” ŝi diras.

“Moŝta patrino?” ili diras tute konfuzite.

“Aletendu la manojn!” ŝi diras.

Kaj ŝi kliniĝis kaj deprenis sian sandalon, kiun ŝi portis ĉar temis pri Festo, kaj sandalbatis iliajn manojn ĝis ili laŭte muĝis.

Mi aŭdis poste ke unu edziniĝis kun farmisto kaj la alia kun emerita kaleŝisto, kaj ambaŭ sekve bone sukcesis; certe nenia manko de puno misfortunigis ilin.

Ili daŭrigis sian ŝpinadon, kvietaj kiel musoj, snufante super la radoj. Sinjorino Beguildy ĉagreniĝis, ĉar la etoso fariĝis morna. Do mi petis al Jancis ke ŝi kantu Verda Gruzo por ĝojigi nin. Ni ĉiuj kunkantis, eĉ Polly kuntusadis. Felena kantis per frideta voĉo, kaj Sakristianedzino kantis tre laŭte, kaj Patrino tremetkantis, kaj Sinjorino Muelisto kiel birdo ĵus eskapinta el kaĝo.

Pro kantado kaj radzumado, la kuirejo similis arbon plenan de sturnoj. Kiam alproksimiĝis la horo por ĉesigi ŝpinadon, Patrino diris ke ni kantu – 

La Eternulo estas mia paŝtisto

kaj poste mi petis –

Li enkonduku min en vindomon
Kaj lia standardo super mi estu amo

Kaj ĝuste dum ni kantis tion, kaj la radoj zumadis kiel strigoj, leĝera paŝo sonis el ekstere, kaj eniris blovo de freŝaero, kaj longa sunradio falis de la pordo ĝis mi, kaj li staris tie en sunlumo rigardante nin.

Mi diras “li”, kvazaŭ vi tuj rekonas lin el la tuta mondo samkiel mi.

Li staris sur la sojlo, kaj mi stariĝis el mia seĝo en la ombro ĉe la malantaŭo de la ĉambro, kvazaŭ li estis mia propra invitita gasto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.