La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 5: Libeloj

Post la foriro de Jancis al Valeto Callard, tra la printempo kaj somero nenio estis skribita en mian libron aparte de miaj propraj aferoj, ekzemple mia progreso rilate la legadon de malfacilaj libroj kaj la pensoj kiuj trafis min en la mansardo. Ĉar ili ne rilatas la vivojn de aliaj personoj en tiu tempo, ili ne interesus vin, kaj mi ne lasos ilin okupi vian tempon. Gideon iris al Valeto Callard ĉiudimanĉe, kaj aliajn tagojn li laboris trioble. Mi plugis sulkojn egalkvante kun li, kaj fosis egalkvante. Nia bieno estis riĉa je tritiko. Nek antaŭe nek poste mi vidis kampojn kun tiel bona stato en nia parto de la lando, ĉar tiu estis jaro de dolĉa kreskiga vetero kun sufiĉa pluvo por ŝveligi la grenon sed ne sufiĉe por putrigi ĝin.

Dimanĉon post dimanĉo mi vidis Gideonon, survojan al Callardejo, halti kaj apogi sin per la pordego ĉe la supro de la dekliva paŝtejo kie oni povis rigardi la tutan bienon, kvazaŭ avarulo rigardanta sian oron. Kaj diversfoje mi akompanis lin, kaj mi ĝojus vidi tian ardan kontenton sur la vizaĝo de iu ajn, des pli sur tiu de Gideon, kies vizaĝon oni malofte nomus gaja. Poste li pluiris grandapaŝe, fajfante preskaŭ aŭdeble, kaj mi sidis kelkan tempon antaŭ ol reiri al Patrino. Mi diris al mi ke kiam li finfine edziĝos kun Jancis, dum la tritiko kaj Fortuno frapados sur la pordon, tiam finfine li fajfos aŭdeble. Mi volegis aŭdi tion, ĉar mi opiniis ke estas nesane kiam oni konstante fajfas aŭ kantas aŭ parolas al siaj pupoj.

“Kiam venos la rikolto!” mi pensis. Kaj mi komencis revi pri kiam mi estos bela kiel feino.

Ege ĝojigis min, aparte de pensado pri ĉi ĉio, rigardi la starantan tritikon kaj vidi ĝin kvazaŭ grandan lagon sub vento.

Kelkfoje ĝi estis kvieta, kun senkrispa surfaco; alifoje ĝi distremis ondete, kaj oni povis preskaŭ kredi ke la grandaj amasoj da sovaĝaj asfodeloj sub la foraj heĝoj estas nimfeoj ondumantaj gracie sur tajdo; kaj kelkfoje okazis granda tempesto en kavoj, kiel la tempesto sur Lago Galilea, kiun trankviligis la Reĝo de Amo[50].

Tiel mi rigardis la grenon, semajnon post semajno, de kiam ĝi estis nur verda ĝis ĝi komencis koloriĝi, rufa aŭ bruneta aŭ pala, laŭ sia speco. Kaj nokte ĝi brilis, kvazaŭ lumo kaŝis sin malantaŭe, kaj ĝi trankvile glimis kiel lampiroj aŭ marĉa fosforesko. Mi neniam sciis, kaj ankoraŭ ne scias nun, kial tritiko tiel lumas dum la noktoj de julio kaj aŭgusto, havante propran lunlumon eĉ kiam la luno forestas. Sed estas mirinda vidaĵo kiam la granda silento de plena somero kaj profunda nokto kuŝas sur la tero, ĝis eĉ tremolo, tiu klaĉema arbo, ne kuraĝas paroli sed detenas la spiron kvazaŭ ŝi atendas la alvenon de la Sinjoro. Sendube se iu legos ĉi tiun libron estos al li strange ke simpla bienistino tiel rigardis la ĉirkaŭajn objektojn, kaj vere ne multaj tiel agas. Sed kiam oni loĝas en malagrabla domo, oni rigardadas tra la fenestron multe pli ofte ol homo kiu kontentas pri sia loĝejo. Tiel mi, al kiu plaĉis nek mi mem nek mia propra vivo, serĉis plezuron kie ajn mi povis trovi ĝin. Kelkajn vidaĵojn mi atendis kiel knabino atendanta sian amaton ĉe sia bordo de arbaro. La ondumado kaj glimado de la tritiko estis unu tia, kaj alia, kiu venis ĉirkaŭ la tempo kiam la akvo de la lago distremis, estis miriga vidaĵo de libeloj eliĝantaj el siaj korpoj. Ni havis multegajn libelojn ĉe Sarn, de multaj specioj kaj koloroj, etajn kaj grandajn. Sed ĉiu je difinita tempo devis sorgrimpi el sia akva tombejo kaj veni el sia korpo per granda laboro kun dolorego, turmentado kiel akuŝdoloro, kaj krevo kiel tiu de la tombo. Dum neniu jaro, de kiam mi unue vidis ĝin, mi maltrafis tiun montron de la potenco de Dio.

Mi iris al la lago por pluki vergojn de lonicero por fari balailojn.

Kaj ĉar mia menso estis malĝoja pro memoro pri kion Fraŭlino Dorabella diris, ĉar balailoj ĉiam pensigis min pri tio, kaj vidante ke la tremado de la akvo jam komenciĝis, kun lanta milda ondetado de la tuta supro de la lago, mi decidis iri al loko kie laŭ mia sciio troviĝis ĉiam multe da libeloj, kaj tie trovi konsolon rigardante ilian eliĝon el siaj korpoj. “Libeloj” mi nomas ilin, ĉar mi dubas ĉu iuj konas la signifon de nia nomo por ili. Ni nomis libelojn “viperavertilo” ĉe Sarn, ĉar oni kredis ke kie vipero kuŝas kaŝinte sin en herbaĵo, supre ŝvebas viperavertilo. Unu specion tute bluan ni nomis “alciono”; kaj alian kun tre maldika korpo “flikilo”. Patrino kutimis diri al Gideon ke se li forvagadus aŭ alie petolus, Diablo kudrus lin kaj uzus libelojn por kunkudri liajn orelojn tiel ke li ne povus aŭdi la konsolajn vortojn de Dio kaj estus damnita. Sed mi neniam povis kredi ke Diablo povus regi tian belan estaĵon, libelon.

Tiu estis la plej bela parto de la jaro ĉe nia lago, kiam dum kvietaj, varmaj tagmezoj la akvo aspektis tre amikema, trankvila kaj palblua, kaj ŝajnis nekredeble ke ĝi povus dronigi homon.

Ĉirkaŭe staris altaj arboj, kun densa foliaro riĉe somerverda, senmovaj, kaptitaj per sorĉo, sendante siajn buntajn ombrojn sur la lagon, tiel ke la arbosuproj preskaŭ kunrenkontiĝis en la mezo.

Ambaŭflanke notoj de etaj birdoj kiuj ankoraŭ ne ĉesis kanti sonoris trans la akvon, kaj estis tiom silente ke kvankam estis nur maldikaj kantoj kiaj de regoloj kaj rubekoloj, oni povis aŭdi ilin el la fora flanko de la lago. Eĉ dum tia bruliga tago, kiam mi eltiradis veprojn de lonicero, mi sentis dolĉan, freŝan aeron el la akvo, tre ebriigan kaj vivoplenan. Ĉar kvankam Sarn estis malfeliĉa loĝloko, dum la vintro tre morna loko, tamen dum ĉi tiu unusola parto de la jaro ĝi ĉesis revi pri malfeliĉo kaj similis al aliaj belaj arbaroj kaj lagoj. Ĉie ĉirkaŭ la lago staris altaj junkoj kun dikaj kapoj el bruna pluŝo, simila al la palto de Fraŭlino Dorabella.

Interne de la ringo de junkoj troviĝis ringo el nimfeoj, kaj dum tiu parto de la jaro ili estis la plej bela vidaĵo ĉe Sarn kaj la plej bela vidaĵo kiun mi iam vidis. La grandaj brilantaj folioj kuŝis trankvile sur la akvo, kaj eĉ pli trankvile sur la folioj kuŝis nimfeoj blankaj kaj flavaj. Kiam ili estis burĝonoj, ili similis al dormantaj blankaj kaj oraj birdoj, kapo sub flugilo, aŭ al io ĉizita el glimanta ŝtono aŭ, kiel mi antaŭe diris, al gutoj de pala vakso. Sed kiam ili plene apertiĝis ili similis al nenio krom al si mem, kaj ili estis tiom belegaj ke oni ne povis deteni larmojn vidante ilin. La flavaj havis pli da petaloj, po kvin aŭ ses, sed la blankaj pli larĝe apertis siajn kvar kaj ĉiu petalo estis pli granda. Ĉi tiuj petaloj estis brile blankaj interne kiel la vestoj de tiuj viroj kiuj staris kun Kristo sur la montosupro[51], kaj ekstere ili havis delikatan verdan tinkturon, kvazaŭ ili prenis koloron el la verdaj ombroj en la akvo. Ankaŭ kelkaj libeloj aspektis tiel, ĉar iliajn puntajn flugilojn sen alia koloro kelkfoje tuŝas tremanta verdo.

Do ĉirkaŭis la lagon tri ringoj, kvazaŭ ĝi estis trioble sorĉita.

La unua estis ringo de kverkoj kaj larikoj, salikoj, kaj fagoj, solenaj kaj fortaj, por malpermesi la eniron de la mondo. Sekvis ringo de junkoj, milde susurantaj, facile rompeblaj kaj maldensaj, sed sufiĉaj por restigi interne la sorĉadon.

Poste sekvis la ringo de nimfeoj, kiel mi diris, kuŝantaj kvazaŭ Jesuo, piedirante sur la akvo, metis ilin sur la surfacon per Siaj fridetaj manoj, antaŭ ol turni sin al la popolamaso dirante “Jen la lilioj![52],[53]” Kaj kvazaŭ ili ne sufiĉis por skui la animon, jen sub ĉiu nimfeo, blanka kaj verda aŭ palora, troviĝis ŝia brilanta ombro kvazaŭ ŝia anĝelo. Kaj dum la longa, trankvila tago la nimfeoj kaj iliaj anĝeloj rigardis unu la alian kaj estis kontentaj.

Libeloj abundis, kaj grandaj kaj malgrandaj. Jen la grandaj bluaj kiuj estis tiom fortaj ke ili flugis trans la supron de la plej alta arbo se oni timigis ilin, kaj jen la malgrandaj maldikuloj preskaŭ tro etaj por nomiĝi libeloj. Jen lukse bluaj alcionaj libeloj kaj aliaj kiujn ni nomis “injoj”, buntaj kaj poluritaj kiel glazurita fajenco.

Jen preskaŭ multaj havis flugilojn senkolorajn aŭ leĝere verdetajn, kaj du-tri aspektis pudritaj kiel folioj de lavendo. Kelkaj estis flavbrunaj, kiel putorkato, kelkaj estis rustkoloraj kiel kupra fruktokaldrono. Ili pensigis pri juveloj, multevaloraj gemoj kiaj listiĝis en la Biblio. Kaj la sono de iliaj flugiloj estis laŭta en la aero, akra kaj zumanta, kiam ili rekonsciiĝis post sia suferego.

Kelkfoje, sur ne okupata muska terpeco inter arboj, ili sidis samkiel katoj ĉirkaŭ kameno, tute kontentaj, tiel ke oni preskaŭ kredus vidi ilin purigi la vizaĝojn kaj ronroni.

Sur alta junko proksima al la bordo mi trovis libelon nur nun komencanta iri el sia korpo, kaj mi klinis min, preskaŭ detenante la spiron, por vidi tiun miraklon. Jam la haŭto super ĝiaj brilaj, ardantaj okuloj estis maldika kiel vitro, tiel ke ili vidiĝis brilantaj kiel koloraj lampoj. Post nelonge, la malnova haŭto splitiĝis kaj ĝi liberigis la kapon. Kaj jen komenciĝis luktado kaj akuŝostrebado por liberiĝi, unue la kruroj kaj poste la ŝultroj kaj la molaj krispaj flugiloj. Ĝi agis kiel demonhavanto, kelkfoje kvazaŭ konvulsiante, kaj alifoje fariĝante rigida kiel kadavro. Tuje antaŭ la fino ĝi restis senmova longan tempon, kvazaŭ demandante al si ĉu ĝi sufiĉe kuraĝas plene liberigi sin en mondon tute novan. Poste ĝi forte puŝis kaj faris krevigan tordiĝon kaj ĝi tute eliĝis. Ĝi sorgrimpis iom pli sur la junko, tre dormeme, kaj lace kiel infano post longa tago ĉe foiro, kaj ekdormis dum la flugiloj komencis kreski. “Nu,” mi diras iomete ridante kaj samtempe apenaŭ retenante larmojn, “jes, vi sukcesis! Kostis al vi multon, sed vi liberigis vin. Mi esperas ke via vivo estos feliĉa. Mi supozas ke jen via Paradizo, ĉu ne?”

Sed kompreneble ĝi ne povis respondi, nur plu kreskigi flugilojn kiel eble plej rapide. Do jen mi staranta kun brakpleno da veproj, kaj jen ĝi, forte tenanta brunan junkon, en la ora lumo kiu kovris Sarnon kiel gracoplena kuracanto. Mi malŝparis tempon, kaj tio estis mortiga peko ĉe ni, do mi turnis min por foriri. Sed ĝuste dum mi turnis min, aŭdiĝis susureto, kaj jen staris Kester Woodseaves.

Mi ekpretis forkuri, kaj verdire mi preferus salti en la lagon ol ke li vidus min. Sed li metis sian manon sur mian ŝultron, kaj kvankam ĝi estis milda, ĝi estis mano de luktisto al kiu oni ne povis diri neon.

“Kion? Ĉu volas forkuri? Kial do, Pru Sarn?” li diris.

Mi klinis mian kapon kaj volegis esti la libelo. Mi diris nenion.

Mi klopodis fortiri min, sed tute malsukcese. Li nur ridis.

“Mi ja opinias,” li diris per voĉo kiu faras sian propran someron, “ke vi tre strange kondutas al viro kiu venis elkore danki vin kiu savis lian vivon, Pru Sarn, tiel klopodante forkuri kaj eĉ salti en la lagon!”

Lia mano tiom batigis mian pulson ke mi apenaŭ povis stari.

“Kion vi rigardadis kiam mi venis?” li demandis min.

“Li injo-libelon venantan el sia mortotuko.”

“Finfine eliĝintaj,” li diras, “ili estas eterne liberaj. Liberiĝo kostas multe. Sed liberiĝinte, ili neniam faldas la flugilojn.”

“Vere,” mi diris, “kaj kelkaj iras tiom alten, mi kelkfoje pensas, ili kelkfoje eble flugas eĉ en Ĉielon.”

“Ĉiu el ni volonte farus tion, mi certas, se ni povus elekti nian Ĉielon. Mi mem ne multe deziras ore pavimitajn stratojn. Kaj mi preferas atingi mian Ĉielon antaŭ ol mi mortos.”

“Kaj kia ĝi estas?” mi demandis lin. Min tiom interesis tio ke, ja vere, mi tute forgesis mian malbenon.

“Ankoraŭ mi ne estas tute certa,” li diris. “Sed post jaro eble mi scios.”

“Longa tempo,” mi diris, mokante lin, “por ŝin-ŝanceliĝi pri via peceto de Paradizo.”

“Ĉu vi povus pli frue decidi pri la via, Pru Sarn?” diras li.

Mi rigardis lian verdan mantelon, kiu tre belaspektigis lin, kaj mi elektis lokon sur la maldekstra flanko, tuj inter la maniko kaj la brusto, kie mi volonte kuŝigus mian kapon, kaj mi diris – “Jes. Mi decidis pri la mia.”

“Ho! Nu, kio ĝi estas?”

“Mi diris ke mi decidis pri ĝi, Sinjoro Woodseaves. Sed miaj pensoj apartenas nur al mi.”

Li ridis. Poste li diras – “Vi skribas domne bonajn leterojn, Pru.”

“Ili estis leteroj de Gideon.”

“Sarn estis tre bonkora kiam li memorigis min ŝanĝi miajn ŝtrumpojn kiam ili malsekiĝas. Ne ofte oni renkontas viron kiu pensas pri tiaj aferoj, kaj antaŭe mi supozis ke tute ne Sarn.”

Li briligis al mi la plenan lumon de siaj okuloj, kaj klinante la kapon mi ne povis respondi.

“Kaj la kudra laboro, kaj la prunkonfitaĵo kaj peklaĵo je duono de la bazarprezo, nu, mi devas diri ke tio preskaŭ senmensigis min, ĉar mi aŭdis onidiron ke Sarn estas profitema viro, tre rigida je negocoj, postulanta nenion kaj donanta nenion. Kaj jen li proponas al mi tiajn frandaĵojn! Klaras ke mi kruele misjuĝis tiun viron.”

Nun mi memoris ke la ŝtrumpoj estis en la letero kiun mi skribis por Jancis post ŝia forkuro. Do mi diris al li ke Jancis menciis la ŝtrumpojn.

“Aĥ, jes, tiel estis!” li diras. “Tiu letero plaĉis al mi. Ŝi estas tre bonkora knabino. Ĉar negrave kiu skribis tiun leteron, kompreneble ŝi diktis ĝin, ĉu ne?”

Li refoje rigardis min, kaj mi trovis nenion direblan.

“‘Mi pli volas mian amaton ol ion ajn alian en la cetera mondo’. Jen virino vere valora por viro,” li daŭrigis. “‘Mi amas lin pli ol eblas diri, kaj estos tiel ĝis la fino’. Kaj speciale tio pri ‘mi volonte dediĉos mian vivon kiam ajn, kaj mortus por vi pro hundomordo aŭ iu alia kaŭzo’. Min plaĉis tio. Sed jen mi forgesis, ja Sarn diris tion al Jancis Beguildy. Kia amanto estas tiu viro! Vi nepre multe amas lin, Pru Sarn.”

“Ho jes!” mi diris ruĝiĝante. “Jes ja.”

“Vere jes, kaj nepre tiel devas esti. Bonan amon al tekstoj li havas ankaŭ, kaj same Jancis. Ĉar tiu teksto ‘La mastro ĉeestas’ estis en la letero kiun Jancis skribis al mi, same kiel en la letero kiun Sarn skribis al Jancis.”

“Ne surprize,” mi diris.

“Mi venos al la amportado de Sarn, kaj mi certe dankos al li pro la bonkoraj pensoj rilate al la kudrado kaj la prunkonservaĵo kaj la peklaĵo,” li diris.

“Ho, ne!” mi kriis, ĉar mi sciis ke Gideon koleregus.

“Jen sendankema knabino,” li diris, “kiu ne volas ke oni danku al ŝia frato.”

Lia vizaĝo aspektis kontenta, kvazaŭ li eltrovis kion li volis scii.

“Nu ne utilas plu se-adi kaj kaj-adi,” li diras, “vi skribis la leterojn kaj vi verkis ilin. Kaj mi nur povas diri ke la viro pri kiu vi pensis kiam vi diris kion vi diris nepre estas feliĉulo, negrave kiu ajn li estas.”

“Mi ne havas konaton.”

“Ve! Ja estas domaĝe, laŭ mia opinio. Tamen vi havas amikon. Skribu en vian libron, kiam vi hejmoniris, ke Kester Woodseaves estas via amiko ĝis ĉesos Tempo.”

Mi dankis lin elkore pro tio, kaj poste li diris, ĉu ni iru serĉi pli da libeloj elirantaj el siaj mortotukoj? Do ni faris tion, kaj multe konversaciis iel kaj tiel, pri io kaj tio. Ni rigardadis la libelojn forflugi de la junkopintoj, kaj ni vidis la akvon tremadi pro sia dismoviĝo, kaj la nimfeojn rigardi siajn anĝelojn.

Sed nur post longa tempo mi memoris diri, pro kiel li scias pri la libro en kiun mi skribas? Ĉar evidentiĝis ke mi ne povis bone memori ion ajn kiam li ĉeestis.

“Nu,” li diris, “eble birdo informis min. Aŭ olda maljunega virino kiu similas al birdeto.”

“Sed kiel vi informiĝis pri la aliaj scioj kiujn vi klare posedas pri mi?”

“Nu,” li diris, “du-tri homoj ja konas vin, Pru. Kaj ne multaj konas vin sen ami vin. Kredeble mi iom rikoltas el iliaj koroj. Kaj ne multo pri vi restas kion mi ne scias, Pru.”

En tiuj vortoj mi trovis ripozon. Kaj ho, jen somero en lia voĉo, tiam kaj ĉiam! Mi forgesis la horon kaj ĉion. Mi eĉ forgesis ke mi devas melki! Sed kiam mi vidis la ombrojn de vespero etendiĝi trans la lagon, kaj aŭdis la krepuskobrizojn levi la foliojn en la arbaro, mi turnis min por foriri. Tiam li diris – 

“Pri iaĵo mi devas demandi al vi.”

Li rigardis rekte en miajn okulojn, ĉar ni estis preskaŭ samaltaj, kvankam li estis iomete pli alta.

“Pro kial vi faris tiom por mi tiun tagon ĉe la taŭroludo?” li diris, post kelka tempo. “Pro kial vi staris super mi kun la tranĉilo, kaj kuris al Lullingford ktp. por savi min?”

Okazis profunda silento, kaj aŭdeblis nur la leviĝo de la someraj branĉoj, la frapetado de kvieta akvo. Kiel mi povus respondi? Tamen li devos ricevi respondon, tio estis evidenta.

Mi ekmemoris, vidante la nimfeojn rigardi siajn anĝelojn, ke mi nomis min anĝelo de Kester ĉe la taŭroludo.

“Nu, mi nur estis via anĝelo tiutage,” finfine mi diris.

“Kvankam anĝelo tre malrigardinda.”

“Se vi iam volos postenon de anĝelo vi povos peti de mi skribitan rekomendon,” li diris, kaj kvankam liaj vortoj estis gajaj, liaj okuloj estis plejeble seriozaj. Kaj poste, kiam ni diris “Bonan nokton” kaj mi turnis min hejmen, li kriis mien – “Ne vere malrigardinda, tamen!”

Kaj mi povis aŭdi lin ridi en la arbaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.