La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 3: “Aŭ morti penante”

Estis tute ne tiom malbone kiel mi timis ĉe la taverno, ĉar la olduloj jam foriris kun siaj brutaroj kaj la Camperdineoj jam estis vespermanĝantaj. Ofte tiel estas, se oni forte timas ion tamen frontas ĝin, jen! ĝi estas nenio. La gastejestro kaj lia sinjorino, taksante nin sensignifaj, sendis servistinon por servi nin –  timoplenan, simplan kreitaĵon, similan al Polly de Muelisto, kaj tute ne timindan. Ni solaj okupis la salonon, ĉar oni frue hejmoniras el Lullingforda foiro dum la vintro, pro la stato de la vojoj eĉ nun. Mi ĝuis la ruĝan fajron, kaj la vaporvarmegan teon, post la tristeco de tiu domo kun la morta lumo.

Gideon komencis paroli post iom da tempo, tre lante, kaj kvazaŭ la vortoj kostas oron.

“Nu, Pru, mi havas multon direndan, kaj se ni ne volas tranokti, mi plej bone komencu. Vi scias ke mi kaj Jancis enamiĝis ja sincere?”

“Jes.”

“Mi ne anticipis senti pri ulino kiel pri tiu knabino, Pru. Kaptas onian internon ŝi. Mi tute ne intencis pli ol ludeti. Mi ne celis nupti, kaj ja ne amori. Mi intencis juste trakti Jancison, kaj dum ni povis kunesti dimanĉvesperojn ĉio estis bona. Kiam nenio kontraŭas ne brulas sango. Kontraŭu kaj jen sango fajras. Antaŭ ol olda Beguildy sciiĝis pri ni, ni sufiĉe kontentis, kaj ni estis senkulpaj kiel du diantoj sur tigo.”

“Kaj plu estas” mi diras.

“Jes.”

Li rigardis min iom strange dummomente, kaj poste diris – “Vi povas kvazaŭ sorĉe scii, nia Pru.”

“Ne. Nur iomete sagaci.”

“Nu, ekde kiam la oldulo adiaŭis min, mi malsatas kaj soifas Jancison preskaŭ kiom tiun domon, kaj la monon kaj ĉion kio kunestas.”

“Ne pli?”

“Jadi! Ne!”

“Do vi ne amas Jancison sincere, Gideon. Vi nur volas korpe amori la knabinon.”

“Jadi! Povus esti Pastro predikanta! Tiel efikaĉas librolernado al virino.”

Li iom ridis, nelerte, kaj komencis plenigi sian pipon per ’bako.

Sed mi sciis ke se mi havas sagacon, ja ne librolegado donis ĝin al mi, sed nur la kvieto de la mansardo.

“Nu ĉu aŭ ne kun kritikemaj vortoj ne gravas,” li diris. “Mi volas la knabinon. Mi volas ŝin tiel forte ke mi preskaŭ decidis foroferi ĉion kaj porti ŝin al Sarn kaj mendi lulilon el junkoj de Sinjorino Beguildy. Do, por venki la sopiradon, mi planis montri al vi la domon kaj paroli pri ĝi, kaj eble aĉeti kelkajn meblaĵojn kiel komencon.”

“Por plidurigi vian koron.”

“Jes. Kaj mi planis ricevi edukiĝon de vi post nelonge, kaj arigi al mi subtenantojn je voĉdontempoj, kaj esti tiom aprobata ke mi povos eĉ aspiri filinon de skviro.”

“Fraŭlino Dorabella!”

“Jes ja! Kio ŝi estas, do, se ne nur virino? Ŝi ne estas pli ol ĉiu alia virino, kaj kion pli farus por ŝi viro, eĉ Estro de Bienego, ol gravedigi ŝin?”

“Ĉit! Oni aŭdos vin en la kuirejo kaj koleriĝos pro tiu senbrida parolado.”

“Veroplena parolado.”

“Eble veroplena. Sed pro tio neniu pli multe aprobus ĝin.”

“Ekde kiam ŝi ĵetis al mi tiun unuan impertinentan rigardon mi enmensigis tiel. Ŝi kolerigis min kaj samtempe plaĉis min. Do mi pensis ke se mi ja povos sendeziriĝi je Jancis – ĉar mi devas aŭ forlasi Jancison aŭ senpensiĝi pri la alia knabino – eble poste Jancis ekpreferos Sammyn de Sakristiano.”

“Tio preskaŭ mortigus la knabinon, Gideon, kaj Sammy ne taŭgas por virino, kaj krome li preskaŭ freneziĝas per lernado de sanktaj tekstoj.”

“Nu li prenus ŝin se mi lasus. Ŝi kolerigas lin per sia kapricemo kaj ĉar ŝi estas filino de sorĉisto. Mi vidas la aspekton de la vizaĝo de Sammy foja-foje. Edziĝi ŝin kaj bridi ŝin, jen kion farus Sammy.”

“Sed estus kruele, Gideon.”

“Nu tion mi planis kiam ni ekiris Foiren. Mi planis ĵeti Jancison al lia kapo kiel mi ĵetas paneron al Towser[24], ĉar mi devas elekti aŭ ŝin aŭ la alian. Kaj ŝi estus sufiĉe kontenta kiam naskiĝus infanoj. Kvankam helpu ilin la Eternulo! Ili naskiĝus kun la grimaco de Sammy kaj buŝoj plenaj de sanktaj citaĵoj. Sed ŝi kredus ilin perfektaj. Nu, ĝuste-malĝuste, tiel mi enmensadis.”

“Jadi! kia Dio plenpotenca!” mi diras, iom moke, kvankam mi sciis ke li ja agus tiel se li volus. Li ĉiam estis fortulo, kaj tio ofte estas preskaŭ sama kiel viro kun nemulta tempo por kompato. Ĉar se oni haltas por kompati, oni devas ofte deflankiĝi de vojo. Do kiam oni parolas al mi pri eminentulo iu aŭ tiu, mi demandas al mi, al kiu mankas ĝojo pro lia gloro? Kiom da olduloj kaj infanoj pereis sub liaj kaleŝoradoj? Al kiu nuptofesto mankis lia kanto, kaj al kiu funebranto liaj larmoj, dum li dediĉis sian tempon al altiĝado?

“Sed nun,” diris Gideon, “mi decidis kaj mi ne aliel decidiĝos. Mi fordonos nek Jancison nek ĉi tiun domon en Lullingford; mi havos ambaŭ. Kaj mi aperigos Jancison en robo kiu mem elegantos, kun mamoj senkovraj kiel de damo ĉe ĉasbalo, antaŭ Fraŭlino Dorabella. Kaj ne nur tio, ne. Sed kiam vi kaj Jancis estos ĉe la glora domo, kaj la etnobelaro vizitvenados en siaj kaleŝoj – ”

“Kaj Patrino! Vi ne menciis Patrinon!”

“Kaj mi eminenta, pli respektata ol eĉ Skviro, kaj ankoraŭ ne olda, nek preskaŭ olda – ”

Li silentis longatempe, pensante.

“Nu, Gideon,” mi diras “kaj …?”

“Nu, do, se Dorabella Camperdine renkontos min kun tiuj nigraj okuloj kaj tiu ruĝa rideto, ŝi mem protektu sin! Mi prenos ŝin. Kaj senedziniĝan, ja, pro kion ŝi diris al vi kaj al mi hodiaŭ. Kaj kiam la povra filino de la sorĉisto estos mia laŭleĝa edzino, per mi tiu filino de Skviro estiĝos putin’.”

Dirante tiun vorton li perpugne frapegis la tablon tiel ke la trinkpoto da elo rulfalis sur la plankon.

“Se vi tiel fikse decidis,” mi diras, “pli ol poto da elo disverŝiĝos, karulo mia.”

“Vi parolas kiel oldege maljuna virino, Pru. Mi estas kia mi naskiĝis. Neniu povas kontraŭi tion.”

Ankoraŭ mi povas aŭdi Gideonon diri tion, krude kaj abrupte kun sono de disŝirita koro. Kvazaŭ li pagus ĉion por estiĝi kia li ne povas esti; kvazaŭ lia animo en tiu momento, fore de Sarn kaj ĉi ties antikva potenco, luktis forte por liberiĝi. Eble vi vidis libelon elkokoniĝi. Ĝi luktas kaj baraktas kvazaŭ la vivo mem estas atencata. Mi eĉ vidis ilin transkapensalti pro sia dolorego. Ĉar liberiĝi ili devas, kaj la dolorego estas tiel forta kiel naskodoloro, tre kompatiga vidaĵo. Sed en nia Gideon ĝi estis eĉ pli doloriga vidaĵo. Li sidis apud la agrabla fajro, kaj elverŝita biero glimis sur la planko kiel malhela sango, kaj li diris eĉ ne vorton dum pli ol horo. Mi sciis ke tiom da tempo pasis, ĉar kiam li entranciĝis mi aŭdis la tavernmastrinon voki al la servistino ke ŝi turnu la rostostangon kaj rapidigu la viandon, ĉar manĝo estos servenda post horo. Poste estis silento, kaj mi sidis kun la manoj interplektitaj, fojfoje vidante la malhelan vizaĝon de Gideon kiam la fajro ekflametis. Mi restis silenta kiel vintra merlo. Ŝajnis al mi ke potenca mano premas lin, baraktante kontraŭ li por devigi lin ŝanĝiĝi, ke li ne estu kia lin faris Patro, kaj Avĉjo, kaj ĉiuj prapatroj ĝis Timothy kiu havis fulmon en la sango. Mi povis vidi en mia menso Novan Domon de Lullingford, kaj la lumon vagantan, kvazaŭ ĝi volas stabiliĝi kaj brili. Mi volegis ke Gideon kvietiĝu, kaj ke li prenu Jancison, ne por venĝo sed pro amo, kaj ĉar ŝi estis la kandelo de lia okulo, kaj lia amata konato, kaj ne voluptocele.

Kaj mi volegis ke li pensu pri Patrino, kaj eĉ pri mi, por ke mi ne estu kia lia hundo aŭ aĉetita sklavo.

Post longa forpaso de tempo mi aŭdis voĉon eksteran diri – “Ĉu ĉio finiĝis?” Kaj alia voĉo respondis “Jes ĉio pretas.” Tio sonis solena, kvankam mi sciis ke nur la vespermanĝon ili priparolas.

Gideon movis sin kaj murmuris al si.

“Aŭ morti penante,” li diris.

Do mi sciis ke ni ĉiuj ekiris sur senluma vojo, Gideon kaj Patrino kaj mi, kaj nun Jancis.

Ni eliris kaj selis la ĉevelojn kaj rajdis hejmen tra mondo rigida kiel roko, pelante la bovojn antaŭ ni. Muteco denove premis Gideonon. La ekskurso finiĝis. La flaketoj sur la vojoj estis nun pli ol glaciaj, kaj estis solidaj kiel fero. Kaj la heĝoj estis kiaj la forĝferaj bariloj de Nova Domo en Lullingford. Estis la mezo de la nokto kiam ni preterpasis Lagon Sarn, kaj vidis ke la glacio etendiĝis multe pli foren, kaj la nimfefolioj estis sobfrostitaj.

“Nun jen ja tre multkosta tago,” diras Gideon, “kaj mi esperegas ke vi plene ĝuis ĝin.”

Mi sciis ke multe dolorigis la knabon elspezi. Kutime estis nur krusto enpoŝe kaj trinketo da akvo, dum foirtagoj. Do mi elmensigis la oldulojn kaj Fraŭlinon Dorabella kaj diris nur – “Jes estis bonege, kaj elkoran dankon Knabo.”

“Kaj vi konsentos pri ĉio?”

“Jes, ĉu mi ne ĵuris?”

“Sed antaŭ ol pri Jancis.”

“Mi akordas pri Jancis. Sed estus same eĉ se ne.”

“Ne se vi rifuzus labori.”

“Ho mi laboros. Neniam mi timis laboron.”

Subite dolĉa disa fajfado ekfalis el la obskura lunluma ĉielo.

“Aŭskultu!” li diras. “La Sep Fajfantoj.”

Sed mi diris ke mi opinias ke estas nur kelkaj pigoj ĉe la ekstremo de la lago kiujn ni bruĝenis, ĉar mi ĝismorte timegis pensi pri tiuj aliaj fantomaj birdoj.

“Ne,” li diras. “Ne. Tutcerte la Sep Fajfantoj. Aŭguras malbone.”

Strangaj vortoj de Gideon, ĉar li kutime priridis signojn kaj aŭgurojn, kaj mi nur povis pripensi tion poste en la mansardo.

Patrino kaj Tivvy maldormis atendante nin, kaj ŝajne Patrino vidis en la tefolioj nin dronintajn en Sarn. Ŝi ne kredis je ni dum longa tempo, kaj nur ploradis kaj tordis la manojn kaj diris “Ili ne estas realaj. Nur estas fantomoj.” Mi devis doni al ŝi unu el miaj kristnaskaj donacoj por konsoli ŝin. Ŝi restis enkore nur infano, nia kara Patrino. Ŝi estis tiom naiva kaj fidema ke mi ĉiam kredis ke estus egalfie vundi ŝin kiel bebon en vindaĵoj, aŭ povran tineon flirtantan krepuske. Kiom malbonege estus, Diabla fifaro, perfidi tiun fidoplenan koron, tiujn tremantajn petantajn manetojn!

“Mi dormos en via ĉambro, Pru,” diras Tivvy. “Feliĉigos min, ĉar estas fride kuŝi sola dum nigra frosta vetero.”

Ŝi rigardis oblikve Gideonon, kaj mi povis vidi ke ŝi preskaŭ freneze ĵaluzas je Jancis. Kaj vere Gideon belis, kun la vizaĝo froste ruĝa kaj la okuloj brilantaj pro la agoj dumtagaj. Li bezonus nur kapjeseti kaj Tivvy sekvus. Sed li neniam emis ŝanĝi sian celon, kaj en lia menso lia plano estis firma, do mi sciis ke devas esti Jancis aŭ neniu. Mi ne volis Tivvyn en mia lito, ĉar ŝi ronkadis kaj rankadis dormante. Do mi atendis ĝis ŝi profunde dormis, kaj tiam mi prenis lanternon kaj la malnovan ŝafpeltan palton de Patro kiu kovris min ĝispiede, kaj mi iris al la mansardo kaj skribis en mian libron. Ĉiam mi kutimis, kiam io tristigis aŭ gajigis min, plene skribi pri ĝi. Mi ankaŭ multe bezonis la pacon de la mansardo post tiu amara dozo de la mondo preter Sarn. Ĉar mi ne havis amanton, mi volis ami la mondon – tiom da mondo kiom mi povis atingi. Mi estis kiel junulino staranta ĉe la renkontiĝo de vojoj dum Majtago kun bukedo donota al kiu ajn rajdanto transpasos. Kaj jen! Ĉevalrajdanto transpaŝas min, kaj ankaŭ la bukedon, en la koton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.