La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VENENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Libro Uno
1 2 3 4 5 6 7
Libro Du
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Libro Tri
1 2 3 4 5
Libro Kvar
1 2 3 4 5 6 7
Glosoj
Prononco
Piednotoj

ĈAPITRO 2: Informi la abelojn

Mia frato Gideon naskiĝis en la jaro kiam la milito kontraŭ la Francoj komenciĝis. Jen kial Patro insistis nomi lin Gideon, ĝi ja estas militeca nomo[2]. Jancis ofte diris ke tio estas tre bona nomo por li, ĉar oni ne povas kurtigi ĝin. Oni povas konverti la plej multajn nomojn en etajn karesnomojn, samkiel oni povas pertonde malgrandigi mantelon aŭ robon por infano. Sed pri “Gideon” tio ne eblas. Kaj la nomo similis la homon. Pli ol la plej multaj, mi sentis korinklinon al mia frato, sed mi ne povis ne observi tion pri li. Se neniu vokas vin konforme al via nomo, verŝajne via nomo baldaŭ estos elmensiĝinta. Kaj la plej multaj homoj neniam eĉ vokis lin per lia krista nomo[3]. Ili nomis lin Sarn. Dum Patro vivis, temis pri Olda Sarn kaj Juna Sarn. Sed post la morto de Patro, Gideon ŝajnis identigi sin kun la loko. Mi memoras lian eliron dum tiu somera vespero, kaj li ŝajnis manĝi kaj trinki la lokon, vorante ĝin perokule. Sed ne pro amo al ĝi, sed pro kion li povos akiri el ĝi. Li tre similis Patron tiam, kaj pli similiĝis lin ĉiujare, kaj aspekte kaj mense. Krom ke li estis malpli kolerema kaj pli fikskutima, li estis Patro reenkarniĝinta. Patro koleriĝis terurrapide, kaj kiam kolera l i estis ĉionvora leono. Eble pro tio Patrino aspektis tutkorpedzinigita. Sed Gideonon mi vidis kolera, ĝustadire kolera, nur trifoje. Plejofte unu okulĵeto sufiĉis. Li kutimis rigardi murdeme, kaj oni tuj cedis al lia volo. Mi ja vidis hundon kaŭri kaj jelpeti ĉar li tiumaniere rigardis ĝin. Sarnoj kutime havas grizajn okulojn – fride grizajn kiel la lago dumvintra – kaj Sarnviroj estas plejparte brunhaŭtaj kaj silentemaj. “Silentaĉa kiel Sarno” estas onidiro en tiu regiono. Oni diras ankaŭ ke estas io stranga en la familio ekde kiam Timothy Sarn estis trafita de forka fulmo en la epoko de la religiaj militoj. Sarnoj loĝis ĉi tie tiutempe kaj ĉiam ekde la unuaj loĝantoj. Nu Timothy agis kontraŭ sia familio kaj la konsiloj de Diservisto, kaj aliĝis al malĝusta partio, kiu ajn tio estis, sed tio ne gravas nun. Tial fulmo trafis lin kaj li kuŝis kvazaŭ morta. Iom poste li resaniĝis, kaj la Diservisto konsilis lin apogi la fidindan partion kaj eviti fulmon. Sed Sarnoj ja ĉiam obstinadas.

Li restis en sia partio, kaj revenante hejmen sub kverko li estis retrafita. Kaj ŝajne la fulmo eniris lian sangon. Li antaŭsciis kiam tempesto pretiĝas, longe antaŭ ol ĝi venis, kaj oni diris ke kiam ŝtormo ekis, sovaĝa fajro fosforeskis ĉirkaŭ li tiel ke neniu povis proksimiĝi lin. Sarnoj havas fulmon en la sango ekde lia epoko. Mi demandas min fojfoje ĉu tio estas veraĵo aŭ ĉu ĝi estas tro malnova por esti vera. Kelkfoje ŝajnis al mi ke Sarn mem estas tro malnova por esti vera. La arbaro kaj la bieno kaj la kirko ĉe la fora limo de la lago estis ĉiuj ege malnovaj, kvazaŭ apartenante al ies sonĝo. La loko estis ankaŭ hantata, kaj ĉar oni timis iri tien post noktiĝo, kaj ĉar estis softa plaŭdo de fiŝoj saltantaj for de la lagobordo, kaj ĉar la boato de Gideon batetiĝis kontraŭ la ŝtupojn estigante frapetojn kvazaŭ de persono ĉe pordo, kaj ĉar la digoj etendis sin en la lagon ĝis preter vidpovo, ekde iomete for de nia ĝardenpordo, ĝis kie ĝi perdiĝis en la akvo, tial ĝi estis tre soleca loko. Multfoje, dum dimanĉa vespero, dampita sonorilado tintis trans la akvon. Ni kredis ke temas pri la sonoriloj de la vilaĝo sublaga, sed nun mi kredas ke temis nur pri eĥado de la sonoriloj en nia propra kirko.

Onidire en kelkaj lokoj sonoj batas kontraŭ arbobarieron kaj resaltas kvazaŭ pilko.

Dum unu el tiuj dimanĉaj vesperoj, kiam la dampita sonorado akompanis niajn proprajn kvar sonorilojn, ni senpermese mankis en la kirko jam duan fojon. Ĉar la vespero estis tre bela, kaj Patro kaj Patrino okupadis sin pri svarmantaj abeloj, ni interkonsentis preni hundforpermeson[4] kaj ĉe la ĉerkopordo atendi Jancison kaj instigi ŝin akompani nin. Olda Beguildy neniam forte insistis ke ŝi ĉeestu en la kirko, ĉar li mem ne estis tre amika al la pastro. Li forsendis ŝin kiam la horloĝo indikis la kvinan horon ĉiun kvaran dimanĉon – ĉar ĉe ni okazis diservo nur unufoje dum ĉiu monato, la pastro ja devis prizorgi kirkon en Brampton, lia loĝvilaĝo, kaj ankoraŭ alian, kaj sekve nia forvago estis des pli fia – sed ĉu ŝi alvenis frue, tarde, aŭ tute ne, li neniam demandis, des malpli li demandis ŝin pri la enhavo de la prediko. Nia patro kutimis lastage en la vespero pridemandi nin kiam ni jam estis en niaj dormovestoj. Patro sidis sur benka kanapo kun betula vergo enmane, kaj la kanapo kiu dum la tuta semajno aspektis granda meblo, subite aspektis eta, kvazaŭ kanapo por pupo. Sur kio ajn Patro sidis, li aspektigis ĝin eta. Ni staris nudpiede antaŭ li sur la fridaj ŝtonplatoj, en neblankigitaj hejme ŝpinitaj dormoroboj kiujn nia patrino ŝpinis kaj migra teksisto teksis supre en la mansardo per teksilo inter pomoj. Patro pridemandis nin, kaj kiam ni respondis malĝuste li faris markon sur la kanapon, kaj ĉiu marko signifis vergobaton je la fino de la demandado. Kvankam Patro ne sciis legi, li forgesis nenion. Ŝajnis kvazaŭ li ĉiam cerbumadis dum li laboris. Mi kredas ke li estis tre inteligenta sed ne havis sufiĉe da mensekzerco. Se li havus unu el tiuj novmodaj teksmaŝinoj pri kiuj mi aŭdas, tio estus por li kontentiga, sed tiuepoke oni ankoraŭ ne parolis pri tiaj aferoj.

Ni estis liaj solaj maŝinoj, kaj ni tre elkore deziregis, ĉiun kvaran dimanĉon, kaj Kristnaskon kaj Paskon, esti gefiloj de Beguildy, malgraŭ ke nia pastro tiom malestimis lin, kaj ofte predikis kontraŭ li, eĉ nomante lin.

Mi enmense havas kiam Patro vergis nin tre severe, post longa prediko dum Paska Dimanĉo, Gideon estis sep- kaj mi kvin-jara, Gideon ekstaris en la mezo de la kuirejo kaj diris “Mi volegas kaj deziregas esti filo de Mastro Beguildy kaj Diablo prenu mian animon. Amen.”

Patro koleregis tiun vesperon, pri tio ne estu dubo! Li teruralkriis Patrinon, dirante ke ŝi tre malbone prizorgis siajn infanojn, ĉar la knabino portas sur si markon de Diablo, kaj nun ŝajnas ke la knabon formis la sama forĝisto. Tion mi scias, ĉar Patrino rakontis ĝin al mi. Mi enmense havas nur, ke ŝi ekaspektis tre eta, kaj estante jam eta, ŝi ŝajnis esti feino. Kaj ŝi diris – “Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?” Sonis tre strange kiam ŝi ripetadis tion. Mi povas vidi nun tiun ĉambron se mi fermas la okulojn, precipe se bukedo el primoloj apudas min.

Ĉar Pasko venis malfrue, aŭ en periodo de varma vetero, tiun jaron, kaj la primoloj estis tre maturemaj en senventaj lokoj, tial ni jam plukis kelkajn. La ĉambro estis senluma kiel groto, kaj la ruĝa fajro brulanta trankvile kaj atenteme similis la okulon de la Eternulo. Estis ankaŭ ruĝa okuleto sur ĉiu fajencaĵo sur la bretaro, kie ĝi reĵetis la brilon. Fojon post fojo en postaj jaroj mi rigardadis tiujn ruĝajn lumojn, kiuj eĥis la fajron, samkiel la fantomaj sonoriloj eĥis la sonorilaron, kaj mi pensadis pri kiel ili estas parto de la eksteraĵo de tiu ĉi mondo. Vico post vico de ruĝaj vervaj fajroj, sed ĉio nur ombroj de fajroj. Multa tintado de gajaj sonoriloj, sed nur ombroj de sonoriloj; nur sona sopiro resaltanta de folibariero aŭ de vitreca akvo. La okuloj de Patro same redonis la glimon, ankaŭ tiuj de Gideon, sed ne de Patrino, ĉar ŝi staris dors-al-fajre apud la tablo kie estis primoloj, kunigante la trinkvazojn kaj telerojn post la vespermanĝo. Kaj se ŝajnas strange ke tiel juna infano povas memori la pasintecon tiel klare, oni devas enmensigi ke Tempo gravuras siajn bildojn sur la memoron kvazaŭ knabo ĉizanta literojn per sia tranĉilo, kaj ju malpli da literoj des pli profunde li ĉizas. Tioma malmulto okazis al ni ĉe Sarn ke ni neniam povus forgesi. La voĉo de Patrino kroĉiĝas al mia koro kiel trenaĵoj de litpajlo kroĉantaj sin al pasanto sur kampa vojo. Ŝia voĉo estis tre plendema, kaj softa. Ĉiu diraĵo ŝia ŝajnis signifi pli ol la vortojn mem, kaj fojfoje estis kvazaŭ iu palpadas en mallumo aŭ sobiras longan vojon laŭ nigraj tuneloj, etendante unu manon ĉiflanken, kaj alian aliflanken, kaj tute sen lumo. Jen kial ŝi diris “Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon –  ĉu mi devigis?”

Je ĉiu sia diraĵo, eĉ se ĝi enhavis nenion gajan, ŝi iomete ridetis, samkiel oni ridetas por malakrigi ies koleron, aŭ se oni vundetis sin sed ne volas montri tion. Tre dolora rideto ĝi estis, kaj konstanta. Do kiam Patro denove vergis Gideonon ĉar ĉi tiu deziris esti filo de Beguildy, Patrino staris ĉetable dirante “Ho ne vergu, Sarn! Detenu la manon, Sarn!” ridetante, kvazaŭ por kapti la manojn de Patro per sia softa voĉo. Povra Patrino! Ho mia povra Patrino! Ĉu ni renkontos vin en la postmorta mondo, kara animo, kaj kompensos al vi pro nia neatentemo?

* * *

Mi neniam forgesis tiun Paskon, sed ŝajne Gideon forgesis, ĉar kiam mi memorigis lin pri ĝi, dirante ke ni certe ne aŭdacu preni hundforpermeson, li diris “Ne malfacile. Ni devigos Tivvyn de Sakristi-ano aŭskulti la predikon por ni, por ke ni povu respondi bone. Kaj ne estos tre grave al mi se mi vergiĝos, kondiĉe ke mi povos trovi kelkajn bonajn konkrojn[5] por venki Jancison, ĉar lastafoje ŝi venkis min.”

Konkroj, vi eble scias, estas konkoj de helikoj, kaj infanoj traŝnurigas malplenajn, kaj ludas samkiel oni ludas per kaŝtanaj ŝeloj. Nia arbaro estis bonega loko por helikoj, kaj Gideon konkursis per konkroj kontraŭ knaboj el eĉ kvin mejloj for trans Plash. Li estis ĉie fama, ĉar li ludis tre furioze, kaj tute ne ludece.

Ĉiuj sonoriloj sonadis dum ni ekiris tiun junian dimanĉon – la kvar metalaj sonoriloj en la kirko kaj la kvar fantomaj sonoriloj el nenie. Patrino helpis Patron pri la abeloj, pretigante novan abelkorbon, apud la granda kaŝtanarbo, por enmeti la svarmon.

Tiuj jam antaŭe ariĝis en mortinta grosarbusto, kaj Patrino diris, kun sia stranga rideto, “Nepra signo de morto”.

Sed Gideon kriis – 

Bonvena maja svarm’ kaj mono venos al farm’.
Prospero benos se svarm’ junie venos.

Kaj li diris – “Patrino, dum la abeloj restos ĉe ni, estos plej bone al ni, negrave kiu mortos.”

Ho ve! Mi timas ke Gideon havis spiriton tre haveman, eĉ tiam.

Sed Patro opiniis lin prudenta junulo, kaj li ridis kaj diris – “Nu ni havas tiom da abeloj nune, ke mi esperas ke ne mi devos informi ilin se iu efektive mortos.”

“Kie estas viaj rosmarenaj branĉetoj, kaj Preĝlibroj, kaj puraj nazviŝtukoj?” diras Patrino.

Gideon esperis foriri sen tiuj, sed nun li kuris ilin preni, kaj Patrino komencis aranĝi mian ŝalon sur miaj ŝultroj. Ŝi enmetis sian grandan broĉon kun nigra gemo, kiun ŝi havis kiam mortis Reĝo Georgo Dua, kaj enmetante ĝin ŝi ripetadis al si –  “Kvankam ja ne gravas kiel la povra infano estas vestita. Ho ve, ho ve! Sed ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”

Kiam ajn ŝi diris tion, ŝia voĉo fariĝis tre funebreca kaj mi denove pensis pri iu palpanta en nigra tunelo.

“Atentu, Patrino! Tenu la korbon dum mi apogos la branĉon,” diris Patro, “ili svarmas tre malalte.”

Mi preferus resti, ĉar mi tre amis vidi la grandan bulon da abelkorpoj, brunan kiel Kristnaska kuko, kaj aŭdi la pezan zumadon.

Ni trairis la pordon de la ĝardenbarilo kaj sekvis la kanalpadon, ĉar ĝi estis la plej kurta vojo al la kirko, kaj ni volis atingi Tivvyn antaŭ ol ŝi eniros. Fulikoj jam estis sur la lago, kaj la akvo estis lumkolora, kaj en ĝi estis spikoj.

“Nun,” diris Gideon “ni kuros por savi nin!”

“Kio ĉasas nin?”

“Homoj el la akvo.”

Do ni ekkuris “por savi nin”, kaj atingis la kirkon ĝuste kiam la du lastaj sonoriloj komencis sian batan “Ting tong! Ting tong” kiu ĉiam enmensigis al mi betulan vergon.

Ni sidis sur la plata tombo kie ni plejofte sidis por ludi Konkrojn, kaj ĉar la kirko estis sur eta monteto, ni povis rigardi la du-tri homojn venantajn tra la kampoj. Jen Tivvy kun sia patro, venantaj el la Orienta Bosko, kaj Jancis en la plataj apudlagaj herbejoj kie grandaj kratagaj heĝoj floris. Jancis estis eta, ne alta kiel mi, sed oni ĉiam vidis ŝin antaŭ ol aliajn, ĉar ŝajnis kvazaŭ lumo kolektiĝis ĉirkaŭ ŝin. Ŝia hararo estis orflava, kaj la ombroj sur ŝia vizaĝo ŝajnis tinkturitaj per ĝia pala koloro. Mi kutime pensis ke ŝi similas blankan nimfeon plenan de flava poleno aŭ mielo. Ŝi havis tre blankan haŭton, kreme blankan sen koloro, krom kiam ŝi ekscitiĝis aŭ embarasiĝis, kaj ŝia vizaĝo havis vangokavetojn, kaj estis mola kun tute ĝusta dikeco. Ŝi havis ruĝan ridetantan buŝon, kaj kiam ŝi ridetis la vangokavetoj kuniĝis. Kelkfoje mi preskaŭ strangolis ŝin pro tiu rideto.

Ŝi venis al ni tre modesta, portante florumitan korsaĵon kaj bluan jupon kaj grapolon da kratago en sia ŝalo.

Kvankam ŝi havis nur du jarojn pli ol mi, estante samaĝa kiel Gideon, ŝi ŝajnis multe pli aĝa, ĉar ŝi jam komencis rideti al knaboj, kaj oni diradis “Jancis de Beguildy baldaŭ amindumos.”

Sed mi sciis ke olda Beguildy neniam intencis ke ŝi edziniĝos. Li intencis gardi ŝin kiel logilon por altiri junulojn, ĉar plejparte la homoj venantaj al li estis aŭ junulinoj sen mono aŭ olduloj kiuj deziris ke li damnu iun nemultekoste. Do tiutempe, kiam li vidis kia blanka floranta virino Jancis fariĝas, li kuraĝigis ŝin ornami sin kaj sidi ĉe la fenestro de Grota Domo atendante ke iu laŭiros la padon. Ĝis la festo de Sankta Neniamo oni devus tion atendi, ĉar Plash estis preskaŭ tiel soleca kiel Sarn. Li ankaŭ faris lanternon el farbita vitro, kun koloro de ruĝaj rozoj, kaj dum Jancis sidadis ĉe la ŝtona kadro de la fenestro, li pendigis ĝin super ŝi kaj en ĝi estis granda kandelo el fremdio[6], ne junklampo kian ni uzis. Li pensis ke se iu granda sinjora moŝto venos survoje al kermeso aŭ kokbatalo trans la montoj, li enamiĝos je ŝi, kaj Beguildy planis tiam envenigi lin kaj doni al li fortan elon kaj paroli pri sorĉoj kaj magiaĵoj, kaj finfine proponi persorĉe levi Veneran el la morto. Ĉio estis skribita en unu el liaj libroj: ke oni iru en senluman ĉambron kaj donu al la saĝulo kvin pundojn kaj li diros sorĉaĵon, kaj iom poste estiĝos roza lumo kaj odoro de rozoj, kaj Venera leviĝos nuda meze de la ĉambro. Sed ne estus Venera, estus Jancis. Sed tiu granda sinjora moŝto longe ne venis, kaj la nura viro kiu vidis ŝin ĉe la fenestro estis Gideon unu vintran vesperon, dum li revenis tiuvoje de la bazaro, ĉar la alia vojo estis inundita. Li estis ĝisridinde impresita de ŝi, kaj paroladis pri ŝi ĝis mi enuis; li estis tiam deknaŭjara, aĝo de stulteco en junuloj. Antaŭe li neniam atentis ŝin, kaj nur diradis al ŝi tion kaj ion samkiel al mi. Mi tre malfacile kredis ke tiom firmmensa junulo, tiom certa kaj tiom lerta, tiom moliĝus pri junulino. Sed tiuvespere li estis nur deksepjara, kaj li diris nur “Prenu forpermeson de hundo, Jancis, kaj venu kun ni serĉi konkrojn.”

“O,” diris Jancis “mi volis ludi ‘Verda Gruzo Verda Gruzo.’”

Ŝi kutimis diri “O” antaŭ ĉio, kaj tio aspektigis ŝian buŝon kia rozo. Sed ĉu ŝi agis tiel pro tio, aŭ ĉar ŝi estis stulta kaj timema, tion mi neniam povis decidi.

“Oni ja nenion venkakiras en Verda Gruzo ,” diris Gideon, “ni ludos Konkrojn.”

“O mi volis Verda Gruzo ! Vi venkos min se ni ludos Konkrojn.”

“Jes. Tial ni ludos.”

Tivvy venis tra la ĉerkopordon tiam, kaj ni diris al ŝi kion ŝi devos fari. Ŝi estis povra malsaĝa kreito, kaj kelkfoje ŝi apenaŭ povis enmensigi eĉ sian propran nomon, malgraŭ ĝia strangeco, des malpli predikon. Sed Gideon diris ke se ŝi memoros eĉ nur ereton de ĝi, li povos elpensi la ceteron. Kaj li diris ke se ŝi ne memoros sufiĉon, li detordos al ŝi brakon. Do ŝi ekploris.

Tiam ni vidis Sakristianon, tre seriozan, veni trans la plugitan kampon, kun sia longa bastono striita nigre kaj blanke, kaj ni povis aŭdi la dukoloran poneon de Pastro klakklake troti laŭ la pado, do ni forkuris, kaj lasis Tivvyn kun la ronda mentono tremanta, kaj la buŝo tordita pro plorado, ĉar ŝi sciis ke ŝi neniam memoros eĉ vorton de la prediko. Tivvy dum prediko ĉiam pensigis min pri nia hundo dum li estis lavata. Li kuŝiĝis kaj lasis akvon flui sur lin, kaj ŝi agis same rilate predikon. Do mi sciis ke katastrofo koviĝas.

Estis bela vespero, kun hirundoj altaj en la aero, kaj forta odoro de kratago. Kiam la sonoriloj ĉesis soni, la niaj kaj tiuj aliaj, ni iris rigardi en la akvon, por trovi ĉu ni povos vidi vilaĝon tie, samkiel ni agis plej multajn dimanĉojn. Sed tie estis nur nia kirko renversita, kaj du-tri tomboŝtonoj kaj krucoj en la sama pozicio, kaj la poneo de Pastro paŝtanta sin dum ĝi staris sur sia kapo.

Dum someraj vesperoj, kiam la suno estis malalta, kelkfoje ombro de la spajro venis tute trans la akvon ĝis nia loĝejo, kaj mi kredis ke tio estas kia fingro de la Eternulo direktita al mi. Ni subiris en la marĉejon kaj trovis multajn konkrojn, kaj Gideon venkis Jancison ĉiufoje, kio estis bona, ĉar fine li diris ke li ludos Verda Gruzo, kaj ili ambaŭ kontentiĝis. Sed ni terure tardis, kaj preskaŭ ne atingis Tivvyn.

“Nun, rakontu!” diras Gideon. Do ŝi komencis plori, kaj diris ke ŝi scias nenion pri ĝi. Li tordis al ŝi brakon, kaj ŝi elkriis “Forbruligitaj, ekstermitaj per fajro!”

Ŝi certe diris tion ĉar ĝi estis unu el la teksteroj kiujn Sakristiano tre amis citi, ĉiam batante takton per bastono.

“Kion pli?”

“Nenion.”

“Mi tordos al vi brakon ĝis ĝi forŝiriĝos se vi ne memoros plion.”

Tivvy mienis ruze, kiel Kanjo[7] en la laktejo, kaj diris – “Pastro rakontis al ni pri Adam kaj Eva kaj Noa kaj Ŝememkjafet kaj Jesuo en staltrogo kaj tridek arĝentaj moneroj.”

La vizaĝo de Gideon mallumiĝis.

“Ne estas senco en tio,” li diris.

“Sed ŝi ĉiaokaze diris al vi. Nun vi devas lasi ŝin foriri.”

Do ni hejmoniris, kaj la ombro de la spajro etendis sin tute trans la lagon.

Patro diris – “Kiu estis la teksto?”

“Forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.”

“Pri kio temis la prediko?”

Povra Gideon elpensis rakonton el ĉio dirita de Tivvy. Vi neniam aŭdis tian elpensaĵon! Patro sidis tre kviete, kaj Patrino ridetis tre doloroplene, starante ĉefajre, kuirante lardon.

Subite Patro elkriis – “Mensoganto! Mensoganto! Pastro jam ĵus vizitis, kaj diris ĉu estas malsano, pro ke neniu estis en la kirko. Vi ne nur prenis forpermeson de hundo kaj mensogis, vi ankaŭ ridindigis min.”

Lia jam ruĝa vizaĝo fariĝis purpura, kaj elstaris la vejnoj kiel nekuirita viando. Estis timiga vidaĵo. Poste li prenis ĉevalvipon kaj diris – 

“Mi vergos vin kiel neniam antaŭe, mia knabo!”

Li venis tra la kuirejon al Gideon.

Sed subite Gideon kuratakis lin kaj kapfrapis lin, kaj per sia surprizatako tute renversis lin.

Nu, ĉu ĉar Patro jam manĝis tre multe, post tago da peza laboro pri la abeloj, ĉu ĉar li tiom koleregis, kaj surprizis lin la falo, ni neniam sciis. Kial ajn, li kolapsis. Li tute ne moviĝis, sed kuŝis surdorse sur la ruĝaj ardezoj, spirante tiom laŭte kaj forte ke la sono plenigis la domon, kiel iu ronkanta dumnokte. Patrino malligis lian dimanĉan koltukon, kaj levis lin, kaj ŝutis fridan akvon sur lian vizaĝon, sed tutvane.

La terura ronkado daŭris, kaj ŝajnis formanĝi ĉiujn ceterajn sonojn. Ili estingiĝis kiel junklampoj en vento. Ne plu estis tiktakado de la horloĝo, nek ronronado de la kato, nek siblado de la lardo, nek zumado de la abelo ĉefenestra. Ĝi ŝajnis formanĝi ankaŭ la lumon, kaj la odoron de la blankaj sovaĝaj rozoj eksteraj, kaj la senton en mia korpo, kaj la pensojn kiujn mi antaŭe havis. Ni ĉiuj fariĝis nur parto de mallumeca ronkado.

“Sarn, Sarn!” kriis Patrino. “Ho Sarn, povranimo rekonsciigu cin!”

Ŝi klopodis meti iom da Holanda inter liajn lipojn, sed ili jam estis rigidaj. Poste la ronkado fariĝis stertoro, tre terura, kaj post nelonge ĝi ĉesis, kaj tiam fariĝis timiga silento, kvazaŭ la tuta mondo fariĝis muta. Tutdume, Gideon staris kvazaŭ ŝtono, memorante la vergon per kiu Patro intencis bati lin, li diris poste.

Kaj kvankam li neniam antaŭe vidis mortanton, kiam Patro silentiĝis, kaj la domo sensoniĝis, li diris per voĉo kutimeca sed iomete tremanta – “Li mortis, Patrino. Mi iros informi la abelojn, por ke ni ne perdu ilin.”

Ni ploris longe, Patrino kaj mi, kaj kiam ni ne povis plu plori, la etaj sonoj revenis rampe – la horloĝo tiktakis, pecoj de ligno falis el la fajro, kaj la kato spiregis dormante.

Kiam Gideon revenis, ni tri sukcesis levi Patron sur matracon, kaj vindi lin per pura tolaĵo. Li aspektis bela, bontrajta viro, ĉar la purpura koloro jam foriris de lia vizaĝo.

Gideon ŝlosis la pordojn, kaj ĉirkaŭiris inspekti la bestojn kaj kontroli ĉu ĉio estas en ordo.

“Plej bone vi enlitiĝu, Patrino,” li diris. “Ĉio estas sekura, kaj la bestoj estas en siaj ejoj. Mi raportis al ĉiu korbo da abeloj, kaj mi povis vidi ke ili kontentas, kaj volas ke mi fariĝu mastro.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.