La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
[1] Ĝustadire”specaro” aŭ”genro”. – La Trad.
[2] En la franca originalo: “âme spirite”, t.e. tute rigorsence “spiritisma animo”;mi tamen preferis “spirita animo”,mi ne scias,ĉu prave. – La Trad.
[3] Prave aŭ malprave, sed pro oportuneco, mi elektis la pronomon li por la estulo, cetere senseksa, nomata Spirito, kiel oni ĝin uzas por homo. – La Trad.
[4] Mateo, ĉap. 7, par. 12: el “La Nova Testamento de N. S. kaj S. Jesuo Kristo”, eld. 1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo (Londono). – La Aŭtoro citas nur parton de la paragrafo. La tuto estas: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj”. – La Trad.
[5] Mateo, ĉap. 13, par. 13, el sama eld. de “Nova Testamento”. – La Trad.
[6] Mateo, ĉap. 19, par. 30, el sama verko. – La Trad.
[7] Tio estas, la “komenco” kaj la “fino”. – La Trad.
[8] Genezo, ĉap. I, par. 3, el “La Malnova Testamento”, trad. de L. L. Zamenhof. – La Trad.
[9] Ni uzas tie ĉi la vorton Spirito por difini individue la eksterkorpajn estulojn, ne la intelektan elementon de la universo.
[10] Mateo, ĉap. 24, par. 29 kaj 34. – La Trad.
[11] Vidu, en la Enkonduko, § 11, la klarigon pri la vorto animo.
[12] Laŭ la Spiritoj, el ĉiuj globoj, konsistigantaj nian planedan sistemon, la Tero estas unu el tiuj, kiuj havas fizike kaj morale malpli progresintajn loĝantojn; Marso estas malsupera ol ĝi kaj Jupitero tre supera, el ĉiuj vidpunktoj. La Suno ne estas mondo loĝata de korpaj estaĵoj, sed kunvenejo de Superaj Spiritoj, kiuj el tie disradias, per la penso, al la aliaj mondoj, kiujn ili regas pere de malpli alte starantaj Spiritoj; kun tiuj ĉi ili komunikiĝas per la universa fluidaĵo. Laŭ sia fizika strukturo, la suno estus fonto de elektro; ŝajnas, ke ĉiuj aliaj sunoj troviĝas en identaj kondiĉoj.
La volumenoj kaj la distancoj, en kiuj tiuj mondoj troviĝas for de la suno, havas nenian nepran rilaton kun ilia rango, ĉar, se estus tiel, Venuso estus pli progresinta ol la Tero, aj Saturno malpli ol Jupitero.
Multaj Spiritoj, animintaj personojn konatajn sur la Tero, diris, ke ili reenkarniĝis en Jupitero, unu el la mondoj plej proksimaj al la perfekteco, kaj miris, ke ili vidis, sur tiu tiel altnivela planedo, homojn, kiujn la ĝenerala opinio, sur la Tero, ne lokis sur la saman ŝtupon. Tio havas nenion surprizan, se oni pripensas, ke kelkaj Spiritoj, loĝantaj Jupiteron, eble estis senditaj al la Tero por misio, kiu, el la socia vidpunkto, ne havigus al ili la unuan rangon; due, ke, inter sia ekzistado sur la Tero kaj sia nuna en Jupitero, eble ili havis aliajn, per kiuj ili progresis; trie, fine, ke en tiu mondo, kiel en la nia, ekzistas pluraj gradoj da disvolviĝo, kaj ke inter tiuj gradoj povas esti tia distanco, kia, ĉe ni, inter sovaĝulo kaj civilizita homo. Ĉar iu Spirito loĝas Jupiteron, de tio do ne sekvas, ke li estas sur la nivelo de la plej altaj estuloj de tiu mondo, same kiel oni ne staras nepre sur la nivelo de akademiano nur pro tio, ke oni vivas en Parizo. La kondiĉoj pri grandaĝeco ankaŭ ne estas ĉie la samaj, kiaj sur la Tero, kaj la aĝoj ankaŭ ne estas kompareblaj. LaSpirito de iu persono mortinta jam de multaj jaroj diris, ke li estas enkarniĝinta, de ses monatoj, en mondo, kies nomon ni ne konas. Demandite, kian aĝon li havas en tiu mondo, li respondis: “Mi ne povas kalkuli ĝin, ĉar ni ne kalkulas kiel vi; cetere, la vivmaniero ne estas la sama; oni ĉi tie elvolviĝas multe pli rapide; tamen, kvankam mi estas tie jam de ses el viaj monatoj, mi povas diri, ke, rilate la intelekton, mi havas tridek jarojn laŭ la kalkulmaniero sur la Tero.”
Multaj analogaj respondoj estas donitaj de aliaj Spiritoj, kaj tio estas neniel neverŝajna. Ĉu ni ne vidas sur la Tero, ke tiom da bestoj ricevas en kelkaj monatoj sian normalan disvolviĝon? Kial ne okazus same al la homo en aliaj sferoj? Ni rimarkigu, plie, ke la elvolviĝo, kiun la surteraj homoj havas aĝante tridek jarojn, eble estas nur ia infanaĝo, kompare kun la kresko, kiun li devas atingi. Estas signo de forta miopeco, pri ĉio preni nin por tipoj de la kreitaĵaro, kaj estas sur tre malaltan nivelon loki Dion, kredi, ke, krom ni, nenio ekzistas, kio estus ebla al Li.
[13] El la sama Esperanto-trad. De”Nova Testamento”. – La Trad.
[14] Por la kursivo en ĉi tiu biblia teksto respondas la aŭtoro, tio estas, A. Kardec. – La Trad.
[15] Mateo, ĉap. 23, par. 12 – La Trad.
[16] En la latina kaj portugala lingvoj, “hejmo” estas lar, pl. lares – La Trad.
[17] Mateo, ĉap. 7, par. 7. – La Trad.
[18] Pli bone: “Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno.” (La Predikanto, ĉap. 3, par. 1, el la “Malnova Testamento”, trad. de Zamenhof.) – La Trad.
[19] “Dionoea muscipula”, dikotila vegetaĵo, ordo de la violaloj, genro drozera, familio de la drozeracoj. – La Trad.
[20] Marko, ĉap. 12, par. 42-44. – La Trad.
[21] Genezo, ĉap. 22 – La Trad.
[22] Mateo, ĉap. 26, par. 52. – La Trad.
[23] Kompreneble, la XIX-a, kiam vivis A. Kardec. Tiun ĉi libron Kardec skribis antaŭ pli ol cent jaroj. Dum ĉi tiu tempo, scienco kaj tekniko progresis multe pli ol en la antaŭa jarmilo kaj donis al la homaro milojn da bonaĵoj: fonografo, radiofonio, aviado, utiligo de l’ atomenergio k.a. - La Trad.
[24] Mateo, ĉap. 19, par. 24 – La Trad.
[25] La unua eldono de ĉi tiu libro aperis en 1857. En 1861 la sklaveco estis laŭlege aboliciita en Rusujo; en 1865 en Usono; en 1888 en Brazilo; kaj antaŭ tri jaroj en Etiopio. Nun, en 1945, tiu antaŭdiro de la Spiritoj estas plenumita. - La Trad.
[26] Mateo, ĉap. 7, par. 12. – La Trad.
[27] Eliro, ĉap. 20, par. 15. – La Trad.
[28] Mateo, ĉap. 22, par. 21. – La Trad.
[29] Mateo, ĉap. 5, par. 44. – La Trad.
[30] Mateo, ĉap. 6, par. 3. – La Trad.
[31] Luko, ĉap. 6, par. 41. – La Trad.
[32] Johano, ĉap. 8, par. 7. – La Trad.
[33] Mateo, ĉap. 5, par. 4. – La Trad.
[34] Voki difinitajn Spiritojn ne plu estas uzate, kiel en la tempo de Kardec. Nun oni preferas atendi spontaneajn komunikaĵojn de la Spiritoj, kiuj venas ĉu memvole, ĉu kondukataj de siaj gvidantoj. – La Trad.
[35] France “désappointement”; angle “disappointment”; portugale”desapontamento”. Vd. Originalan Verkaron, de L. L. Zamenhof – Red. J. Dietterle, Leipzig, 1929 – pĝ 556. – La Trad.
[36] En la latina lingvo, inferus signifas “malsupra”. – La Trad.
[37] Johano, ĉap. 18, par. 36. – La Trad.
[38] Pli bone “hemisferoj”. – La Trad.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.