La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro III

REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO

1. La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo. – 2. Disiĝo de la animo je la korpo. – 3. Spirita konsterniteco.

La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo.

149. Kio fariĝas la animo ĉe la momento de la morto?

“Ĝi fariĝas denove Spirito, tio estas, ĝi revenas al la mondo de la Spiritoj, kiun ĝi iam provizore forlasis.”

150. Ĉu la animo konservas sian individuecon post la morto?

“Jes, ĝi neniam perdas sian individuecon. Kio do ĝi estus, se ĝi ne konservus tiun proprecon?”

Kiel la animo pruvas sian individuecon, se ĝi jam ne havas sian materian korpon?

“La animo konservas ankoraŭ fluidaĵon, ĝian propra ĵon, kiun ĝi prenas el la atmosfero de sia planedo kaj kiu donas al ĝi la aspekton de ĝia lasta enkarniĝo, nome la perispiriton.”

Ĉu la animo kunportas nenion el ĉi tiu mondo?

“Nenion pli ol la memoron kaj la deziron transiri en pli bonan mondon. Tiu memoro estas plena de dolĉeco REVENO EL LA ENKORPA VIVO AL LA SPIRITA VIVO aŭ de amareco, laŭ tio, kiel la animo uzis sian vivon; ju pli pura ĝi estas, des pli bone ĝi komprenas la vantecon de tio, kion ĝi lasis sur la Tero.”

151. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la animo, post la morto, revenas al la universa tuto?

“Ĉu la aro de la Spiritoj ne formas unu tuton? Ĉu tio ne estas tuta mondo? Kiam vi troviĝas en kunsidantaro, vi estas parto de tiu kolekto kaj tamen vi ĉiam konservas vian individuecon.”

152. Kian pruvon ni povas ricevi pri la individueco de la animo post la morto?

“Ĉu vi ne havas tiun pruvon per la komunikaĵoj, kiujn vi ricevas? Se vi ne estas blindaj, vi vidos; se vi ne estas surdaj, vi aŭdos, ĉar tre ofte parolas al vi iu voĉo, kiu malkaŝas la ĉeeston de iu estulo ĉe vi.”

La homoj, kiuj pensas, ke ĉe la morto la animo revenas al la universa tuto, eraras, se, tiel dirante, ili opinias, ke, simila al akvoguto falanta en oceanon, la animo perdas sian individuecon; tamen ilia opinio estas ĝusta, se ili konsideras la universan tuton kiel la aron de la senkorpaj estuloj, ĉar unu el la elementoj de tiu aro estas ĉiu animo aŭ Spirito.

Se la animoj estus kunmiksitaj en la maso, ili havus do la kvalitojn de la tuto, kaj nenio ilin distingus unujn de la aliaj; ili ne havus intelekton nek kvalitojn proprajn; tamen ni vidas, kontraŭe, ke en ĉiuj siaj komunikaĵoj ili elmontras konscion pri sia memo kaj apartan volon. La nekalkulebla diverseco, kiun ili prezentas el ĉiuj vidpunktoj, estas ja la logika sekvo de iliaj individuecoj. Se post la morto ekzistus la tiel nomata granda Tuto, kiu ensorbus en si la individuojn, tiu Tuto estus do unuforma, kaj la komunikaĵoj, kiujn ni ricevus el la nevidebla mondo, estus sekve identaj. Sed, ĉar sin manifestas al ni estuloj bonaj kaj malbonaj, kleraj kaj neinstruitaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj; kun ĉiaj karakteroj, tio estas, gajaj kaj malgajaj, frivolaj kaj seriozaj, k.a.; tial, estas evidente, ke ili estas malsamaj estuloj.

La individueco ankoraŭ plievidentiĝas tiam, kiam tiuj estuloj pruvas sian identecon per nepridiskuteblaj signoj, per konfirmeblaj personaj detaloj rilataj al ilia surtera vivo; tiu identeco ne povas esti pridubata, kiam ili aperas al ni videble. La individueco de la animo estis al ni instruata teorie, kiel sankta dogmo; Spiritismo ĝin faras memevidenta kaj, se tiel diri, materia.

153. Laŭ kiu senco devas esti komprenata la eterna vivo?

“La eterna vivo estas tiu de la Spirito; tiu de la korpo estas nedaŭra kaj pasema. Kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eternan vivon.”

Ĉu ne estus pli ĝuste nomi eterna vivo la vivon de la puraj Spiritoj, de tiuj, kiuj, atinginte la perfektecon, jam ne devas elporti provojn?

“Tiu estas, prefere, la eterna feliĉo; sed tio estas nura demando pri vortoj; nomu la aferojn tiel, kiel vi volos, kondiĉe, ke vi interkompreniĝu.”

Disiĝo de la animo je la korpo

154. Ĉu la disiĝo de la animo je la korpo estas dolora?

“Ne; ofte la korpo suferas pli multe dum la vivo ol ĉe la momento de la morto; la animo neniel partoprenas en tio. La suferoj, kiujn oni iafoje elportas ĉe la momento de la morto, estas ĝuado por la Spirito, kiu vidas tiel veni la finon de sia ekzilo.”

Ĉe la natura morto, kiu okazas sekve de elĉerpiĝo de la organoj, kaŭzata de maljuneco, la homo preterkonscie forlasas la vivon; li estas kvazaŭ lampo estingiĝanta pro manko de oleo.

155. Kiel fariĝas la disiĝo de la animo je la korpo?

“Kiam rompiĝis la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo, la animo forliberiĝas.”

Ĉu la disiĝo okazas subite? Ĉu estas ia klare difinita limo inter vivo kaj morto?

“Ne; la animo malligiĝas iom post iom kaj ne liberiĝas kvazaŭ enkaĝigita birdo, subite redonita al libereco.

Tiuj du statoj tuŝas unu alian kaj konfuziĝas; tiel, la Spirito iom post iom malimplikiĝas el siaj ligiloj; ĉi tiuj malstreĉiĝas, ne, ĝustadire, ŝiriĝas.”

Dum la vivo la Spirito estas ligita al la korpo per sia duonmateria envolvaĵo – la perispirito; la morto estas detruo nur de la korpo, kaj ne de tiu dua envolvaĵo, kiu disiĝas de la korpo, kiam tie ĉesas la organa vivo. La observado pruvas, ke, ĉe la momento de morto, la liberiĝo de la perispirito ne estas tuj kompleta; ĝi okazas laŭgrade kaj pli aŭ malpli rapide, laŭ la individuo; ĉe kelkaj tiu liberiĝo estas tre rapida, kaj oni povas diri, ke la momento de la morto estas ankaŭ tiu de la liberiĝo, kun intertempo de kelkaj horoj; ĉe aliaj, precipe ĉe tiuj, kies vivo estis tre materieca kaj voluptama, tiu ellaso estas tre malrapida kaj daŭras iafoje tagojn, semajnojn kaj eĉ monatojn; tio tamen ne signifas, ke en la korpo ankoraŭ restas ia vivoforto, aŭ ke reveno al la vivo estas ebla, sed nuran inklinon reciprokan inter la korpo kaj la Spirito; tiu inklino estas ĉiam proporcia al la graveco, kiun, dum la vivo, la Spirito alligis al la materio.

Estas, en efektiveco, logike kompreni, ke, ju pli la Spirito identiĝas kun la materio, des pli malfacile li ĝin forlasas; kaj ke la intelekta kaj morala aktiveco, la nobleco de la pensoj, estigas ian komencon de liberiĝo eĉ dum la vivo de l’korpo: kiam la morto alvenas, tiam la liberiĝo okazas preskaŭ tuj.

Jen la rezultato de studoj, faritaj ĉe ĉiuj individuoj, observitaj en la momento de ilia morto.

Tiuj observoj ankoraŭ pruvas, ke la ligiteco, en iuj individuoj, inter animo kaj korpo, estas iafoje tre peniga, ĉar la Spiritoj povas eksenti timegon de malkomponiĝo. Ĉi tiu okazo estas escepta kaj propra al iuj manieroj vivi kaj al iuj manieroj morti; ĝi sin prezentas ĉe kelkaj memmortigintoj.

156. Ĉu la definitiva disiĝo de la animo je la korpo povas efektiviĝi antaŭ la absoluta ĉeso de la organa vivo?

“Ĉe la agonio, la animo kelkafoje jam forlasis la korpon; al ĉi tiu restas nur la organa vivo. La homo jam ne konscias pri si kaj tamen ankoraŭ restas al li vivbloveto.

La korpo estas maŝino, kiun la koro funkciigas; ĝi ekzistas dum la koro circuligas la sangon en la vejnoj, kaj por tio ĝi ne bezonas animon.”

157. Ĉu, en la momento de la morto, la animo havas ian aspiron aŭ ekstazon, kiu igas ĝin duonvidi la mondon, kien ĝi estas transironta?

“Ofte la animo sentas, ke kvazaŭ ŝiriĝas la ligiloj, ĝin tenantaj ĉe la korpo; ĝi tiam kiel eble klopodas por ilin tute ŝiri. Jam parte liberigite el la materio, ĝi vidas la estontecon, etendiĝantan antaŭ ĝi, kaj anticipe ĝuas la staton de Spirito.”

158. Ĉu la ekzemplo pri la raŭpo, kiu unue treniĝas sur la tero, poste sin enfermas en la krizalidon en stato de ŝajna morto, post kiu ĝi renaskiĝas por brila ekzistado, povas havigi al ni ian ideon pri la surtera vivo, la tombo kaj, fine, nia nova ekzistado?

“En malgrandaj mezuroj. La figuro estas bona; tamen ne prenu ĝin laŭlitere, kiel vi tiel ofte faras.”

159. Kian impreson ricevas la animo ĉe la momento, kiam ĝi konstatas, ke ĝi estas jam en la mondo de la Spiritoj?

“Tio dependas; se vi faris malbonon kun la deziro ĝin fari, vi tuj, ĉe la unua momento, forte hontas pro tio.

Por justulo, estas malsame: lia animo sentas sin kvazaŭ senigita de granda pezo, ĉar ĝi timas neniun rigardon, kiu ĝin ekzamenus.”

160. Ĉu la Spirito tuj renkontas la personojn, kiujn li konadis sur la Tero kaj kiuj mortis pli frue?

“Jes, laŭ la estimo reciproka; ofte ili venas lin akcepti ĉe lia eniro en la mondon de la Spiritoj kaj lin helpas demeti la materiajn vindojn; li ankaŭ renkontas denove multajn konatojn, kiujn li jam de longe ne vidis dum sia restado sur la Tero; li vidas tiujn, kiujn erarvagadas, kaj iras vizite al la fratoj ankoraŭ enkarniĝintaj.”

161. Ĉe la perforta kaj akcidenta morto, tiam, kiam la organoj ankoraŭ ne estas malfortiĝintaj pro la aĝo aŭ pro malsanoj, ĉu la disiĝo de la animo kaj la ĉeso de la vivo estas samtempaj?

“Ordinare tiel estas; sed, ĉe ĉiuj okazoj, la tempo inter la du okazoj estas tre mallonga.”

162. Ĉu post senkapigo, ekzemple, la homo konservas, dum kelkaj momentoj, la konscion pri si?

“Ofte li ĝin konservas kelkajn minutojn, ĝis la organa vivo tute estingiĝos. Sed ankaŭ, aliajn fojojn, lia maltrankvileco pri la morto igas lin perdi sian konscion antaŭ la momento de la ekzekuto.”

Temas ĉi tie pri la konscio , kiun la kondamnito povas havi pri si mem kiel homo kaj pere de siaj organoj, ne kiel Spirito. Se li ne perdis la konscion antaŭ la ekzekuto, li tamen povas ĝin konservi dum malmultaj momentoj, kiuj nepre forpasas, kiam ĉesas la organa vivo de la cerbo; sed tio ne signifas, ke la perispirito estas tute liberigita el la korpo; kontraŭe, ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto, tio estas, kiam la morto ne estas sekvo de la iompostioma estingiĝo de la vivofortoj, la ligiloj, kunigantaj la korpon kun la perispirito, estas pli persistaj, kaj malpli rapida la kompleta liberiĝo.

Spirita konsterniteco

163. Ĉu la animo, forlasinte la korpon, havas tujan konscion pri si mem?

“Tujan konscion ne ĝuste; ĝi kelkan tempon restas en konsterniteco.”

164. Ĉu ĉiuj Spiritoj sentas, samgrade kaj dum la sama tempo, la konsternitecon, kiu sekvas la disiĝon de la animo je la korpo?

“Ne; tio dependas de ilia ordo en la hierarkio. La Spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatas sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de l’ materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, konservas dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.”

165. Ĉu la konado de Spiritismo iel influas la pli aŭ malpli longan daŭradon de la konsterniteco?

“Spiritismo ĝin forte influas, ĉar la Spirito jam antaŭe komprenis sian situacion; sed la farado de bono kaj la bona konscienco tion multe pli forte influas.”

Ĉe la momento de la morto, ĉio estas komence konfuzo: la animo bezonas iom da tempo por sin orienti; ĝi estas kvazaŭ perpleksa, en la stato de iu homo, kiu vekiĝus de profunda dormado kaj penus al si klarigi sian situacion.

La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pasinteco revenas al ĝi laŭ tio, kiel malpliiĝas la influo de la materio, kiun ĝi ĵus forlasis, kaj kiel disbloviĝas la kvazaŭa nebulo, malklariganta ĝiajn pensojn.

La tempo de konsterniteco, sekvanta la morton, estas tre diversa: ĝi povas daŭri kelkajn horojn, monatojn, eĉ multajn jarojn. La Spiritoj, por kiuj ĝi estas malplej longa, estas tiuj, jam en vivo sin identigintaj kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situacion.

Tiu konsterniteco prezentas apartajn cirkonstancojn, laŭ la karaktero de la individuoj kaj, precipe, laŭ la speco de morto.

Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akcidento, apopleksio, vundoj k.a., la Spirito estas surprizita, forte ekmiras, kaj ne kredas la morton; tiun iluzion li tenas persiste; kvankam li vidas la korpon kaj scias, ke ĝi estas lia, li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; li serĉas siajn karulojn, parolas al ili kaj ne komprenas, kial ili ne atentas lin. Tiu iluzio daŭras ĝis la plena disiĝo de la perispirito.

Nur tiam, la Spirito rekonas sin mem kaj ekscias, ke li jam ne apartenas al la rondo de l’ surteraj vivantoj. Tiu fenomeno estas facile klarigebla. Surprize trafite de la morto, la Spirito estas konfuzita pro la abrupta ŝanĝo, okazinta en li; por li, morto estas ankoraŭ sinonimo de eldetruo, de nuligo, kaj, ĉar li pensas, vidas kaj aŭdas, tial li kredas, ke li ne estas mortinta. Pligrandigas lian iluzion tio, ke li vidas sin kun ia korpo, kiu, laŭ la formo, estas simila al la antaŭa, sed kies eterecan strukturon li ankoraŭ ne havis tempon por studi; li opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj, kiam oni atentigas lin al tio, li miras, ke li ne povas sin palpi. Tiu fenomeno estas analoga al tiu, kiu okazas kun la nespertaj somnambuloj, kiuj ne kredas, ke ili estas dormantaj. Por tiuj, la dormado estas sinonimo de ĉeso de funkciado de la kapabloj; nu, ĉar ili vidas kaj pensas libere, tial ili kredas, ke ili ne dormas. Iuj spiritoj prezentas ĉi tiun aspekton, eĉ tiam, kiam la morto ne venis abrupte; sed tiu aparta okazo estas pli ofta ĉe tiuj, kiuj, kvankam malsanaj, ankoraŭ ne pensis pri morto. Oni tiam vidas la kuriozan spektaklon, ke iu Spirito ĉeestas siajn proprajn funebrajn ceremoniojn, kiel se tiuj ĉi koncernus alian personon, kaj pri tio li parolas kvazaŭ pri afero, kiu lin ne tuŝas, ĝis la momento, kiam li komprenas la veron.

La konsterniteco, sekvanta la morton, estas neniel peniga por virta homo: por ĉi tiu ĝi estas trankvila kaj tute simila al la impreso post normala vekiĝo. Sed por tiu, kies konscienco ne estas pura, la konsterniteco estas plena de angoro kaj maltrankvileco, kiuj pliiĝas laŭmezure, kiel li sin rekonas.

Ĉe la okazoj de kolektiva morto, estas observate, ke ne ĉiuj, samtempe mortintaj, ĉiam tuj vidas unuj la aliajn. En sia konsterniteco, ĉiu iras iun direkton kaj atentas nur tiujn, kiuj lin aparte interesas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.