La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro VI

LA SPIRITA VIVO

1. Vagantaj Spiritoj. – 2. Provizoraj mondoj. – 3. Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj. – 4. Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj. – 5. Elekto de la provoj. – 6. Transtombaj interrilatoj. – 7. Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. “Eternaj duonoj”. – 8. Memoro pri la enkorpa ekzistado. – 9. Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj cerimonioj.

Vagantaj Spiritoj

223. Ĉu la animo reenkarniĝas tuj post sia disiĝo je la korpo?

“Kelkafoje tuj, sed preskaŭ ĉiam post pli aŭ malpli longaj intertempoj. En la superaj mondoj la reenkarniĝo estas preskaŭ ĉiam senprokrasta; ĉar en tiuj mondoj la korpa materio estas malpli kruda, tial la enkarniĝinta Spirito ĝuas preskaŭ ĉiujn spiritajn kapablojn, ilia normala stato estas kvazaŭ tiu de la klarmensaj somnambuloj.”

224. Kio fariĝas la animo dum la intertempo de la enkarniĝoj?

“La animo estas tiam vaganta Spirito, aspiranta novan destinon; ĝi atendas.”

Kiel longa estas la daŭro de tiuj intertempoj?

“De kelkaj horoj ĝis miloj da jarcentoj. Cetere, ĝustadire, estas nenia difinita limo por la tempo de vagado; tiu tempo povas longe daŭradi, sed ĝi estas neniam eterna; pli aŭ malpli frue, la Spirito nepre trovos necese rekomenci ekzistadon, kiu utilos al la purigo de liaj antaŭaj ekzistadoj.”

Ĉu tiu daŭro dependas nur de la volo de la Spirito, aŭ ĉu ĝi povas esti al li ordonata por pekelpago?

“Ĝi estas decido de la libera volo; la Spiritoj tute klare scias, kion ili faras; sed ekzistas ankau tiaj, por kiuj la vagado estas puno ordonita de Dio; aliaj petas, ke tiu intertempo estu plilongigita, por ke ili daŭrigu studojn, kiuj nur en la spiritostato povas esti farataj kun profito.”

225. Ĉu la vagado estas, per si mem, signo de malsupereco de la Spiritoj?

“Ne, ĉar ekzistas ĉiugradaj vagantaj Spiritoj. La enkarniĝo estas pasema stato, kiel ni jam diris; en sia normala stato, la Spirito havas nenian ligitecon kun la materio.”

226. Ĉu oni povas diri, ke ĉiuj ne enkarniĝintaj Spiritoj troviĝas en vagado?

“Tiuj devantaj reenkarniĝi, jes; sed la puraj Spiritoj, atingintaj la perfektecon, ne vagadas: ilia stato estas definitiva.”

El la vidpunkto de la intimaj kvalitoj, la Spiritoj apartenas al pluraj ordoj aŭ gradoj, kiujn ili sinsekve trapasas, laŭ tio, kiel ili puriĝas. Laŭ sia stato, ili povas esti: enkarniĝintaj, tio estas, ligitaj al iu korpo; vagantaj, aŭ neligitaj al materia korpo kaj atendantaj novan enkarniĝon por sin plibonigi; puraj Spiritoj, tio estas, perfektaj, jam ne bezonantaj enkarniĝon.

227. Kiel sin instruas la vagantaj Spiritoj? Certe ne same, kiel ni, ĉu ne?

“Ili studas sian pasintecon kaj serĉas rimedojn por altiĝi. Ili vidas, observas tion, kio okazas en la trakurataj lokoj; ili aŭdas la paroladojn de la kleruloj kaj la konsilojn de la Spiritoj superaj ol ili; kaj el tio ili rikoltas ideojn, kiujn ili ĝis tiam ne posedis.”

228. Ĉu la Spiritoj konservas kelkajn el la homaj pasioj?

“La Superaj Spiritoj forlasas kun sia envolvaĵo la malnoblajn pasiojn kaj konservas nur bonecon; sed la malsuperaj konservas tiujn pasiojn; alie, ili estus ankaŭ unuaordaj.”

229. Kial la Spiritoj, forirante de la Tero, tie ne forlasas tiujn fipasiojn, kvankam ili vidas ties malutilojn?

“Sur ĉi tiu mondo ekzistas treege enviemaj homoj; ĉu vi pensas, ke, tuj kiam ili ĝin lasas, ili perdas tian malvirton? Post ilia foriro de ĉi tie, precipe tiujn, kiuj havis fortajn pasiojn, ankoraŭ ĉirkaŭas ia atmosfero, kiu pluigas tiujn pasiojn, ĉar la Spirito ne estas tute liberigita el la influoj de la surtera vivo; nur dum momentoj li duonvidas la veron, kiu kvazaŭ indikas al li la bonan vojon.”

230. Ĉu la Spirito progresas en sia vagstato?

“Li povas multe pliboniĝi, ĉiam laŭ sia volo kaj deziro; sed nur en la enkorpa ekzistado li praktikas la novajn akiritajn ideojn.”

231. Ĉu la vagantaj Spiritoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

“Pli aŭ malpli, laŭ ĉies meritoj. Ili suferas pro la pasioj, kies guston ili konservas, aŭ estas feliĉaj laŭ tio, ĉi ili estas pli aŭ malpli liberigitaj el la materio. En sia vagstato, la Spirito duonvidas, kio mankas al li por la feliĉo; tiam, li serĉas la rimedojn por ĝin atingi; sed ne ĉiam estas al li permesite reenkarniĝi laŭ sia deziro, kaj tio estas do puno.”

232. Ĉu, en sia vagado, la Spiritoj povas iri al ĉiuj mondoj?

“Tio dependas; kiam la Spirito forlasas la korpon, li, pro tio, ne tute malligiĝas de la materio; li ankoraŭ apartenas al la mondo, kie li vivis, aŭ al samgrada mondo, escepte se li progresis dum sia vivo; tiu estas la celo, al kiu li devas direktiĝi, alie li neniam perfektiĝus. Tamen li povas iri al iuj superaj mondoj, sed tie li estas kvazaŭa fremdulo; oni povas diri, ke li ilin apenaŭ duonvidas, kaj ĝuste tio naskas ĉe li la deziron pliboniĝi, por indi la feliĉon ĝuatan en tiuj mondoj kaj la rajton ilin estonte loĝi.”

233. Ĉu la jam purigitaj Spiritoj iras al la malsuperaj mondoj?

“Ili tien iras ofte, por kunhelpi ilian progresadon; alie, la mondoj estus forlasitaj al si mem, sen gvidantoj, kiuj ilin kondukus.”

Provizoraj mondoj

234. Ĉu ekzistas, kiel oni diris al ni, mondoj, servantaj kiel stacioj kaj ripozejoj al la vagantaj Spiritoj?

“Jes; ekzistas mondoj speciale difinitaj por la vagantaj estuloj kaj kiujn ili povas nedaŭre loĝi; iaj bivakoj por ripozo dum tre longa vagado, kiu estas stato ĉiam iom peniga. Tiuj estas, inter la mondoj, mezaj pozicioj konformaj al la naturo de la Spiritoj, kiuj povas tien iri, kaj kiuj tie ĝuas pli aŭ malpli grandan komforton.”

Ĉu la Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, povas ilin forlasi laŭ sia bontrovo?

“Jes; la Spiritoj, troviĝantaj en tiuj mondoj, povas de tie foriri al la loko, kien ili devas direktiĝi. Prezentu al vi migrantajn birdojn, kiuj eksidas sur insulon kaj kiuj tie restadas, ĝis ili rericevos fortojn por flugi plu al sia destino.”

235. Ĉu la Spiritoj progresas dum sia haltado en tiuj provizoraj mondoj?

“Certe; tiuj, kiuj tial kolektiĝas, celas instrui sin kaj pli facile ricevi permeson por eniri en pli bonajn lokojn, kaj, ankaŭ, atingi la saman pozicion kiel la elektitoj.”

236. Ĉu la provizoraj mondoj estas eterne, kaj pro sia tute aparta naturo, destinitaj por la vagantaj Spirito?

“Ne; ilia stato estas nur nedaŭra.”

Kaj, ĉu ili estas samtempe loĝataj de korpaj estuloj?

“Ne; ilia supraĵo estas sennaska; iliaj loĝantoj bezonas nenion.”

Ĉu tia sennaskeco estas konstanta kaj propra al ilia aparta naturo?

“Ne; ĝi estas nur transiĝa stato.”

Tiuj mondoj devas do havi neniajn naturajn belaĵojn, ĉu ne?

“La Naturo estas esprimata per la belaĵoj de l’ senlima spaco, ne malpli mirindaj ol tiuj, kiujn vi nomas naturaj belaĵoj.”

Ĉar la stato de tiuj mondoj estas provizora, ĉu tial nia Tero estos iam unu el ili?

“Ĝi jam estis tia.”

En kiu epoko?

“Dum sia formado.”

Nenio estas senutila en la Naturo; ĉiu aĵo havas sian celon, sian destinon; la malplenaĵo ne ekzistas, ĉio estas okupita, la vivo estas ĉie. Dum la longega vico da jarcentoj, antaŭintaj la aperon de la homo sur la Tero; dum tiuj treniĝantaj periodoj de transiĝo, atestataj de la geologiaj tavoloj; eĉ antaŭ la ekesto de la unuaj organaj estaĵoj, – sur ĉi tiu maso senforma, en ĉi tiu ĥaoso, kie la elementoj konfuziĝis, estis tamen vivo; estuloj, ne havantaj niajn bezonojn kaj fizikajn sensacojn, tie trovis rifuĝon. Dio volis, ke, eĉ en tia neperfekta stato, la Tero utilu por io. Kiu do kuraĝus diri, ke, el tiom da miloj da mondoj cirkulantaj en la senlima spaco, unu sola, unu el plej malgrandaj, perdita en tia tumultego, havas la ekskluzivan privilegion esti loĝata? Kia estus do la utileco de la ceteraj? Ĉu Dio ilin eble faris por la sola celo plezurigi la rigardon de la homoj? Absurda supozo, ne konforma al la saĝo, kiu sin manifestas ĉe ĉiuj Liaj verkoj, kaj neakceptebla konjekto, se oni ekspensas pri tiom da aliaj mondoj, ekzistantaj ekster la vidpovo de niaj okuloj. Neniu kontraŭdiros, ke, en tiu ideo pri mondoj ankoraŭ ne taŭgaj por la materia vivo kaj, tamen, loĝataj de vivaj estaĵoj konvenaj al tia medio, estas io granda kaj superbela, en kio oni eble trovos la solvon de pli ol unu problemo.

Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj

237. Ĉu la animo, en la mondo de la Spiritoj, havas ankoraŭ la perceptojn, kiujn ĝi havis en ĉi tiu vivo?

“Jes, kaj ankaŭ aliajn, kiujn ĝi ne havis, ĉar la korpo estis kvazaŭa vualo, ilin ombranta. La intelekto estas atributo de la Spirito, sed tiu atributo pli libere manifestiĝas tiam, kiam nenio ĝin malhelpas.”

238. Ĉu la Spiritoj havas senlimajn perceptojn kaj konojn, tio estas, ĉu ili scias ĉion?

“Ju pli ili alproksimiĝas al la perfekteco, des pli ili scias; se ili estas superaj, ili multe scias; la malsuperaj pli aŭ malpli bone scias ion pri ĉiuj aferoj.”

239. Ĉu la Spiritoj konas la principon de la ekzista ĵoj?

“Laŭ sia rango kaj pureco; la malsuperaj Spiritoj ne scias pli ol la homoj.”

240. Ĉu la Spiritoj komprenas la daŭron de la tempo, kiel ni?

“Ne, kaj ĝuste tio faras, ke vi ne ĉiam komprenas nin, kiam temas pri difino de datoj aŭ epokoj.”

La Spiritoj vivas ekster la tempo, kia ni ĝin komprenas; por ili, daŭro kvazaŭ nuliĝas; kaj la jarcentoj, tiel longaj por ni, estas por ili nur kvazaŭ momentoj perdiĝantaj en la eterno, same kiel la malegalaĵoj de grundo kvazaŭ ebeniĝas kaj malaperas antaŭ la okuloj de homo, kiu leviĝas en la spaco.

241. Ĉu la Spiritoj faras pri la nuneco ideon pli precizan kaj ĝustan ol ni?

“Proksimume tiel, kiel iu, kiu vidas klare, faras pri la aĵoj ideon pli precizan ol blindulo. La Spiritoj vidas tion, kion vi ne vidas; ili juĝas en malsama maniero ol vi; sed, mi ankoraŭfoje diras, tio dependas de ilia ordo.”

242. Kiel la Spiritoj ekkonas sian pasitencon? Ĉu tiu kono havas nenian limon por ili?

“La pasinteco, kiam ni nin okupas pri ĝi, estas nuneco, ĝuste tiel, kiel vi memoras ion, kio vin ĉagrenis dum via ekzilo. Estas nur tiu diferenco, ke ni, jam ne havante la materian vualon, kiu nebuligis nian intelekton, memoras aferojn, kiujn vi ne kapablas memori; sed ne ĉion la Spiritoj scias: en la unua vico estas ilia kreado.”

243. Ĉu la Spiritoj konas la estontecon?

“Tio ankaŭ dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam permesite al ili ĝin malkaŝi ; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna. La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin tute doni al Li post multe da ekzistadoj.”

Ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon, havas plenan konon pri la estonteco?

“Plenan ne estas la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin egali.”

244. Ĉu la Spiritoj vidas Dion?

“Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.”

Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono venos de Dio?

“Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.”

Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?

“Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco kaj perfekteco.”

245. Ĉu la vidpovo de la Spiritoj estas limigita, kia tiu de la korpaj estuloj?

“Ne; la vidpovo kuŝas en ili mem.”

246. Ĉu la Spiritoj bezonas lumon por vidi?

“Ili vidas per si mem, ne bezonante ian eksteran lumon; por ili ne ekzistas mallumo, escepte de tiu, en kiu ili eble troviĝas por kulpelpago.”

247. Ĉu la Spiritoj devas translokiĝi por vidi du malsamajn punktojn? Ĉu, ekzemple, ili povas vidi samtempe lokojn en ambaŭ hemisferoj de la terglobo?

“Ĉar la Spirito translokiĝas kun la rapideco de la penso, tial oni povas diri, ke li vidas ĉie samtempe; lia penso povas disradii kaj sin direkti samtempe al multaj lokoj; sed tiu kapablo dependas de lia rango; ju malpli pura li estas, des pli malgranda estas la trafpovo de lia rigardo; nur la Superaj Spiritoj kapablas unu tuton ampleksi.”

La vidkapablo de la Spiritoj estas propreco esenca de ilia naturo kaj ekzistanta en ilia memo, same kiel lumo enteniĝas en ĉiuj partoj de luma korpo; ĝi estas ia universa lumeco, etendiĝanta al ĉio, ampleksanta samtempe spacon, tempon kaj aĵojn, kaj por kiu ne ekzistas mallumo nek materiaj baroj. Oni ja komprenas, ke tiel devas okazi; ĉar, ĉe la homo, vidado fariĝas per funkciado de organo impresita de lumo, tial, kiam ĉi tiu mankas, la homo troviĝas en mal lumo; ĉe la Spirito, ĉar la vidkapablo estas atributo propra al li, sen ia bezono de iu ekstera faktoro, tial vidado ne dependas de lumo. (Vidu Ĉieestado, § 92.)

248. Ĉu la Spirito vidas la aĵojn tiel distinge kiel ni?

“Pli distinge, ĉar lia rigardo penetras tion, kion la via ne kapablas penetri; nenio ĝin baras.”

249. Ĉu la Spirito perceptas la sonojn?

“Jes, kaj eĉ sonojn, nepercepteblajn por viaj obtuzaj oreloj.”

Ĉu la aŭdkapablo troviĝas, kiel la vidkapablo, en li tuta?

“Ĉiuj perceptoj estas atributoj de la Spirito kaj estas nedisigeblaj partoj de lia memo; kiam lin tegas materia korpo, tiuj perceptoj venas al li nur pere de la organoj; sed, kiam li estas libera, ili jam ne estas lokitaj en difinita organo.”

250. Ĉar la perceptoj estas atributoj de la Spirito, ĉu tiu ĉi povas evitigi ilin al si?

“La Spirito vidas kaj aŭdas, kion li volas. Tio estas ĝenerala aserto, kaj precipe rilata al la Superaj Spiritoj, ĉar la neperfektaj aŭdas kaj vidas, ofte spite al sia volo, tion, kio povas esti utila al ilia pliboniĝo.”

251. Ĉu la Spiritoj kapablas senti muzikon?

“Ĉu vi parolas pri la tera muziko? Kiom ĝi valoras kompare kun la ĉiela muziko, kun tiu harmonio, pri kiu nenio sur la Tero povas havigi al vi ian ideon? Unu estas rilate al la dua, same kiel kanto de sovaĝulo rilate dolĉan melodion. Tamen la vulgaraj Spiritoj povas iom plezuri aŭdante vian muzikon, ĉar ili ankoraŭ ne estas kapablaj kompreni alian pli belan. La muziko prezentas al la Spiritoj supermezuran ĉarmon, ĉar ilia sentemo estas tre alta; ni povas aŭdi la ĉielan muzikon, kiu estas ĉio, kion la spirita imagemo povas koncepti pri io plej bela kaj milda.”

252. Ĉu la Spiritojn tuŝas la belaĵoj de la Naturo?

“La naturaj belaĵoj de la mondoj estas tiel diversaj ke ni tute ne kapablas ilin koni. Jes, tiuj belaĵoj tuŝas la Spiritojn, laŭ ties kapablo ilin taksi kaj kompreni; por la Superaj Spiritoj ekzistas tutobelaĵoj, ĉe kiuj, por tiel diri, malaperas la detalobelaĵoj.”

253. Ĉu la Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?

“La Spiritoj konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi tiujn ili ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj.”

254. Ĉu la Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?

“Ili ne povas sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti, rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa al ili estas ripozo.”

255. Kiam iu Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?

“Moralaj angoroj, kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj.”

256. Kiel do oni klarigu, ke iuj Spiritoj plendas pro varmo aŭ malvarmo?

“Tio estas memoro pri tio, kion ili suferis dum sia vivo, memoro iafoje tiel peniga kiel la realo; ofte, ankaŭ, tio estas ia komparo, per kiu, manke de pli bonaj vortoj, ili esprimas sian situacion. Kiam ili memoras sian korpon, ili sentas ian impreson, same kiel homo, demetinte mantelon, kredas, kelkan tempon, ke li ĝin ankoraŭ surhavas.”

Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj

257. La korpo estas la sidejo de l’doloro; de ĉiu tiu ĝi estas, se ne la primara, almenaŭ la senpera kaŭzo.

La animo havas percepton pri tiu doloro: tiu percepto estas la efiko. La memoro, kiun la animo konservas pri ĝi, povas esti tre peniga, sed ne povas agi fizike. Efektive, varmo kaj malvarmo ne povas difekti la histojn de la animo; la animo povas nek frostiĝi, nek brulkonsumiĝi.

Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke la memoro aŭ la timo pri ia malsano faras tian efikon, kian la realo, kaj eĉ okazigas morton? Ĉiu scias, ke la personoj, el kiuj estas amputita iu membro, sentas dolorojn en tiu jam neekzistanta parto de la korpo. Certe, ne tiu membro estas la sidejo, eĉ ne la deirpunkto de la doloro: okazas nura impreso, konservata de la cerbo – nenio pli. Oni povas do dredi, ke io simila fariĝas pri la suferoj de la Spirito post la morto de l’ korpo. Pli profunda studado pri la perispirito, kiu ludas tiel gravan rolon en ĉiuj spiritismaj fenomenoj, kiaj la vaporecaj aŭ la palpeblaj aperaĵoj; la stato de la spirito ĉe la momento de la morto; lia tiel ofta sento, ke li ankoraŭ vivas; la tiel impresa bildo pri la memmortigintoj, pri la ekzekutitoj, pri tiuj vivintaj en la ŝlimo de l’materiaj ĝuoj, kaj multaj aliaj faktoj – ĵetis lumon sur ĉi tiun demandon kaj donis okazon por klarigoj, kies resumo estas jena:

La perispirito estas ligilo, kuniganta la Spiriton kun la materio de l’ korpo; ĝi estas ĉerpata el la ĉirkaŭa medio, el la universa fluidaĵo, kaj havas komunajn proprecojn kun la elektro, kun la magneta fluidaĵo kaj, ĝis ioma grado, kun la inerta materio. Oni povus diri, ke ĝi estas la kvintesenco de la materio. Ĝi estas la principo de la organa vivo, sed ne de la intelekta vivo: la intelekta vivo kuŝas en la Spirito. Krom tio, ĝi estas la sidejo de la eksteraj sensacoj. En la korpo, tiuj sensacoj estas lokitaj en la organoj, kiuj servas al ili kiel kanaloj. Tuj kiam la korpo estas eldetruita, la sensacoj sin manifestas ĉie. Jen, kial la Spirito ne diras, ke li suferas ĉe la kapo aŭ ĉe la piedoj. Estas grave ne konfuzi la sensacojn de la perispirito, kiam ĉi tiu estas libera, kun tiuj de la korpo: ĉi tiujn lastajn ni povas preni nur por komparo, neniam pro analogio. Liberigite el la korpo, la Spirito povas suferi, sed tia sufero ne estas korpa, nek, ankaŭ, ekskluzive morala, kia la konsciencoriproĉo, ĉar li ja plendas pro varmo aŭ malvarmo; la Spirito ne suferas pli dum vintro ol dum somero: ni jam vidis ilin trapasi flamojn, sentante nenion penigan; ni do konkludas, ke temperaturo kaŭzas al ili nenian impreson. La doloro, kiun ili spertas, ne estas doloro ĝustadire fizika, sed ia nedifinita intima sento, kiun la Spirito mem ne ĉiam povas kompreni, ĝuste pro tio, ke tia doloro havas neniun difinitan lokon kaj ne estas kaŭzata de eksteraj faktoroj: ĝi estas pli imaga ol reala; sed, eĉ tia, ĝi ja turmentas. Tamen ĝi kelkafoje estas pli ol memoro, kiel ni baldaŭ vidos.

La sperto diras al ni, ke ĉe la momento de la morto, la perispirito pli aŭ malpli rapide liberiĝas de la korpo; dum la unuaj momentoj, la Spirito ne povas klarigi al si sian situacion; li ne kredas, ke li mortis; li sentas, ke li vivas; li vidas sian korpon, li scias, ke ĝi apartenas al li, sed li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; tia stato daŭras dum ekzistas ligiteco inter la korpo kaj la perispirito.

Unu memmortiginto iam diris al ni: Ne, mi ne estas mortinga; kaj li diris plu: tamen mi sentas, ke la vermoj dismordas min. Nu, certe la vermoj ne estis dismordantaj lian perispiriton, kaj des malpli la Spiriton: ili mordadis nur lian korpon. Sed, ĉar la disiĝo de la korpo je la perispirito ne estis kompleta, tial ekzistis ia morala refrapo, transiganta al la Spirito tion, kio okazadis en la korpo. Refrapo ankoraŭ ne estas la ĝusta vorto, ĉar ĝi povas kredigi tro materialan efikon: la Spirito havis antaŭ si, prefere, la vizion pri tio, kio okazadis en la korpo, al kiu li estis ankoraŭ ligita per la perispirito; kaj tiun iluzion li prenis kiel realaĵon. Lia sento ne estis ankaŭ memoro, ĉar, dum sia vivo, li estis neniam dismordata de vermoj: ĝi estis tiumomenta sensaco.

Oni do vidas la konkludojn, kiujn oni povas tiri el la faktoj, kiam ĉi tiuj estas atente observataj. Dum sia vivo, la korpo ricevas la eksterajn impresojn kaj ilin transigas al la Spirito pere de la perispirito, kiu estas probable, tio, kion oni nomas nerva fluidaĵo. La mortinta korpo nenion sentas, ĉar en ĝi jam ne estas Spirito nek perispirito. La perispirito, liberigite el la korpo, ricevas la sensacon; sed, ĉar ĉi tiu ne venas per iu difinita organo, tial ĝi disetendiĝas en la tutan perispiriton. Nu, la perispirito estas ja nenio alia ol transigilo, ĉar ja nur la Spirito konscias pri sensacoj; se povus do ekzisti perispirito sen Spirito, ĝi ne sentus pli ol la mortinta korpo; tiel same, se la Spirito ne havus perispiriton, lin tuŝus nenia ajn peniga sensaco: ĝuste tio okazas al la tute elpurigitaj Spiritoj. Ni scias, ke, ju pli puraj la Spirito fariĝas, des pli etereca la esenco de la perispirito; el tio sekvas, ke la influo de la materio malpliiĝas, laŭmezure kiel la Spirito progresas; alivorte, laŭ tio, kiel lia perispirito fariĝas malpli kruda.

Sed, oni diros, tiel la agrablaj, kiel la malagrablaj sensacoj, estas transigataj de la perispirito al la Spirito; nu, se la pura Spirito estas neatingebla por unuj, li devas esti ankaŭ netuŝebla por aliaj. Jes, certe, rilate al sensacoj, venantaj nur de la influo de la materio, kiun ni konas; la sono de niaj muzikinstrumentoj, la parfumo de niaj floroj faras ĉe la Spirito nenian impreson, kaj tamen estas en li intimaj, nedireble ĉarmaj sensacoj, pri kiuj ni povas fari nenian ideon, ĉar tiujn sensacojn ni difinus tiel bone, kiel denaskaj blinduloj la lumon; ni scias, ke tio fariĝas, sed kiel? Ni scio tion ne trafas.

Ni scias, ke en la Spirito ekzistas percepto, sensaco, aŭdado kaj vidado; ke tiuj kapabloj estas atributoj de lia tuta memo, kaj ne, kiel en la homo, de parto de la individuo; sed, ni ree demandas, per kia perilo? Ni tion ne scias. La Spiritoj mem tion ne povus klarigi al ni, ĉar nia lingvo ne taŭgas por esprimi ideojn, kiajn ni ne havas; tiel same, la lingvo de sovaĝuloj ne havas vortojn por reprezenti niajn artojn, niajn sciencojn kaj niajn filozofiajn doktrinojn.

Kiam ni diras, ke la Spiritojn ne tuŝas la impresoj de nia materio, ni parolas pri la tre superaj Spiritoj, kies etereca envolvaĵo havas nenion analogan sur la Tero.

Tio ne okazas kun tiuj, kies perispirito estas pli densa; ĉi tiuj perceptas niajn sonojn kaj odorojn, sed ne per parto de sia memo, kiel tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj.

Oni povus diri, ke la molekulaj vibroj estas sentataj de ilia tuta memo; tial, la vibroj atingas la sensorium commune, kiu estas la Spirito mem, kvankam ili tie alprenas novan formon, kaj eble ankaŭ faras malsaman impreson; tio do modifas ilian percepton. Ili aŭdas la sonon de nia voĉo, kaj tamen ili nin komprenas sen helpo de parolo, per nura pensotransiĝo; kaj apogas nian aserton la fakto, ke tiu penetro estas des pli facila, ju pli liberigita el la materio troviĝas la Spirito.

Koncerne la vidpovon de la Spiritoj, ĝi ne dependas de nia lumo. La vidkapablo estas esenca atributo de la animo: por ĉi tiu ne ekzistas mallumo; tamen tiu kapablo estas pli ampleksa kaj akra ĉe la plipurigitaj animoj. La animo, aŭ Spirito, enhavas do en si mem ĉiujn perceptokapablojn; dum la korpa vivo la perceptoj estas malhelpataj de la maldelikata materio de niaj organoj; dum la eksterkorpa vivo tiu malhelpo iom post iom neniiĝas, proporcie kiel la duonmateria envolvaĵo malplidensiĝas.

Tio envolvaĵo, eligita el la medio, diversas laŭ la naturo de la mondoj. Transpasante de unu al alia mondo, la Spiritoj ŝanĝas sia envolvaĵon, same kiel ni ŝanĝas nian veston pasante de vintro al somero, aŭ de l’ poluso al la ekvatoro. Kiam ili venas vizite al ni, la pli altrangaj Spiritoj prenas la teran perispiriton, kaj tiam iliaj perceptoj fariĝas tiel, kiel ĉe niaj vulgaraj Spiritoj; sed ili ĉiuj, superaj aŭ malsuperaj, aŭdas kaj sentas nur tion, kion ili volas aŭdi kaj senti. Kvankam la Spiritoj ne havas sensorganojn, tamen ili povas laŭvole fari siajn perceptojn aktivaj aŭ nulaj; la sola, kion ili estas devigataj aŭdi, estas la konsiloj de la bonaj Spiritoj. La vidpovo estas ĉiam akra, sed ili povas reciproke fariĝi nevideblaj por aliaj. Laŭ sia rango, ili povas sin kaŝi de tiuj, kiuj estas malsuperaj ol ili, sed neniam de siaj superuloj. Ĉe la unuaj momentoj, sekvantaj la morton, la vidado de la Spirito estas ĉiam malklara kaj konfuza; ĝi klariĝas, laŭmezure kiel la Spirito sin liberigas, kaj povas ekhavi tian saman klarecon, kian ĝi havis dum la vivo, krom ankaŭ la penetrado en korpojn maldiafanajn por ni. Koncerne la trafpovon de la vidado tra la senlima spaco, en la estontecon kaj la pasintecon, tio dependas de la pureco kaj rango de la Spirto.

Tiu teorio, oni diros, estas nemulte trankviliga. Ni pensis, ke, liberigite el nia maldelikata envolvaĵo – sidejo de niaj doloroj – , niaj suferoj tuj forfiniĝus; sed, jen vi diras al ni, ke ni suferados plu; ĉu en tiu aŭ en tiu alia maniero, ni entute suferos. Ve! Jes, ni eble ankoraŭ suferados multe kaj longan tempon; sed ni povas ankaŭ ne plu suferi, eĉ de post la momento, kiam ni lasas la enkorpan vivon.

La suferoj en ĉi tiu mondo estas kelkafoje nedependaj de ni, sed multaj estas rezultatoj de nia volo mem. Oni reen paŝu al ilia origino, kaj oni konstatos, ke la plimulto el ili devenas de kaŭzoj, kiujn oni povus eviti. Kiom da suferoj, kiom da malsanoj la homo ricevas el siaj ekscesoj, el sia ambicio, unuvorte, el siaj malnoblaj pasioj! La homo, kiu ĉiam sobre vivus, kiu nenion trouzus, kaj kiu estus ĉiam simpla pri siaj gustoj kaj modesta pri siaj deziroj, evitigus al si multajn ĉagrenojn. Tio sama okazas al la Spirito: liaj suferoj estas ĉiam rezultato de la maniero, kiel li vivis sur la Tero; certe, li jam ne suferos de podagro aŭ de reŭmatismo, sed li spertos aliajn suferojn, ne pli mildajn ol tiuj. Ni jam vidis, ke liaj suferoj estas rezultato de la ligiteco, ankoraŭ ekzistanta inter li kaj la materio; ke, ju pli liberigita li estas el la influo de la materio, aŭ alivorte, ju pli malbrutigita, des malpli da penigaj sensacoj li havas; nu, dependas de li mem liberigi sin de tiu influo, tuj ekde ĉi tiu vivo; li havas liberan volon, kaj do la povon fari aŭ ne fari; li bridu siajn bestajn pasiojn, li forpuŝu de si malamon, ĵaluzon kaj fieron; lin ne sklavigu egoismo; li purigo sian animon per bonaj sentoj; li praktiku bonon; li ne atribuu al la ĉimondaj aferoj gravecon pli grandan, ol kian ili indas; kaj, tiel farante, eĉ ankoraŭ en la korpa tegaĵo, li estos jam purigita kaj liberigita el la materio, kaj lasante tiun tegaĵon, li jam ne ricevos ties influon. Se li tiel kondutos, la suferoj, kiujn li iam travivis, postlasos ĉe li nenian penigan memoron; pri tiuj restos ĉe li nenia malagrabla impreso, ĉar ili tuŝis nur la korpon, ne la Spiriton: li ĝojas, ke li vidas sin libera de ili, kaj la trankvileco de lia konscienco lin antaŭgardos kontraŭ ĉia morala sufero.

Ni demandis milojn da Spiritojn , el ĉiuj klasoj de la socio, el ĉiuj sociaj pozicioj; ni studadis ilin dum ĉiuj fazoj de ilia spirita vivo, ekde la momento, kiam ili forlasis la korpon; ni sekvis ilin, paŝo post paŝo, en tiu transtomba vivo, por observi la ŝanĝojn, okazantajn ĉe ili, ĉe iliaj ideoj, ĉe iliaj sensacoj; kaj, en ĉi tiu rilato, ne la plej vulgaraj homoj liveris al ni malplej valorajn studotemojn.

Nu, ni ĉiam vidis, ke la suferoj estas kunrilataj kun la konduto, kies sekvojn la Spiritoj elportas, kaj ke tiu nova ekzistado estas fonto de nedirebla feliĉo por tiuj, laŭirintaj la bonan vojon; de tio sekvas, ke tiuj, kiuj suferas, tion mem volis, kaj ke, tiel en la alia mondo, kiel en ĉi tiu, ili devas plendi nur kaj sole kontraŭ si mem.

Elekto de la provoj

258. Ĉu, en sia vagado, antaŭ ol komenci novan enkorpan ekzistadon, la Spirito konscias kaj antaŭvidas, kio al li okazos dum tiu ekzistado?

“Li mem elektas la specon de provoj, kiujn li deziras sperti, kaj ĝuste en tio konsistas la libera volo.”

Ĉu ne Dio trudas do la ĉagrenojn de la vivo, kiel punon?

“Nenio okazas sen la permeso de Dio, ĉar neniu krom Li starigis ĉiujn leĝojn, al kiuj la universo obeas.

Vi nun demandos, kial Li starigis unu leĝon prefere ol alian? Donante al la Spirito liberecon pri elekto, Dio ŝarĝas la Spiriton per la tuta respondeco pri agoj kaj sekvoj. Nenio embarasas ties estontecon; al la Spirito estas permesate sekvi la vojon tiel de bono, kiel de malbono. Se li falas, restas tamen al li la konsolo, ke ne ĉio estas forfinita por li, ĉar Dio, per Sia boneco, lasas al li la liberecon rekomenci tion, kio ne estis laŭdeve plenumita. Cetere, estas necese distingi tion, kio venas el la volo de Dio, de tio, kion faras la volo de la homo.

Se iu danĝero minacas vin, ne vi, sed Dio, ĝin kreis; sed, vi povas eksenti deziron elmeti vin al tiu danĝero, ĉar vi tie vidis rimedon por progreso, kaj Dio tion permesas.”

259. Se la Spirito rajtas elekti la provojn, kiujn li devas trapasi, ĉu do sekvas, ke ĉiaj ĉagrenoj, kiujn ni travivas, estas antaŭviditaj kaj elektitaj de ni mem?

“Ĉiaj ne estas la ĝustasenca vorto, ĉar oni ne povas diri, ke vi elektis aŭ antaŭvidis eĉ la plej bagatelajn aferojn, ĉion, kio al vi okazas en la mondo; vi elektis la specon de provoj: la cirkonstancaj okazetoj rezultas de la pozicio, kiun vi okupas, kaj, ofte, de viaj agoj mem. Se la Spirito volis naskiĝi, ekzemple, ĉe maliculoj, li ja sciis la danĝerojn, en kiujn li estos trenata, sed li ne antaŭvidis ĉiun el la agoj, kiujn li faros; tiuj agoj estas efiko de lia volo kaj de lia libera decido. La Spirito scias, ke, elektante tiun aŭ tiun alian vojon, li havos antaŭ si tiun aŭ tiun alian specon de luktado; li scias do la specon de sortovicoj, en kiuj li troviĝos, sed li nescias, ĉu okazos tio aŭ tio alia.

La detaloj ekestas el la cirkonstancoj kaj el la potenco de la aferoj. Estas antaŭvidataj nur la gravaj okazoj, influantaj la destinon. Se vi iras kavoplenan vojon, vi scias, ke vi devas tre zorgi, ĉar vi riskas fali; sed vi ne scias, kien vi falos, nek, eĉ irante tre singarde, ĉu vi ne falos. Se, laŭirante iun straton, tegolo falos al vi sur la kapon, ne kredu, ke estis “skribite”, kiel oni vulgare diras.”

260. Kiel iu Spirito povas deziri naskiĝi ĉe fihomoj?

“Estas necese, ke li estu sendita al iu rondo, kie li povos trapasi la provon de li petitan. Nu, devas do ekzisti analogeco inter tiu provo kaj tiu rondo. Por kontraŭbatali la instinkton de banditismo, oni devas troviĝi en kontakto kun rabistoj.”

Se do ne ekzistus sur la Tero homoj de malica temperamento, ĉu la Spirito ne trovus tie la rimedon necesan por certaj provoj?

“Ĉu tio estus motivo por plendo? Tio okazas en la superaj mondoj, kien malbono ne estas allasata kaj kie, tial, vivas nur bonaj Spiritoj. Klopodu, por ke la Tero troviĝu plej baldaŭ en tiuj kondiĉoj.”

261. Ĉu la Spirito, dum la provoj, al kiuj li devas sin submeti, por atingi la perfektecon, devos sperti ĉiajn tentojn? Ĉu li devas travivi ĉiajn cirkonstancojn, kiuj povos veki en li fieron, ĵaluzon, avarecon, voluptamon k.a.?

“Certe ne; ĉar vi scias, ke iuj laŭiras, ekde sia komenco, vojon, kiu evitigas al ili multajn provojn; sed tiu, lasanta sin konduki sur malbona vojo, riskas ĉiajn danĝerojn proprajn al tiu vojo. Iu Spirito povas, ekzemple, peti riĉecon, kaj tiu ĉi provo povas esti donita al li; tiam, laŭ sia karaktero, li povas fariĝi avara aŭ malavara, egoista aŭ komplezema, aŭ fordoniĝi al ĉiaj voluptaĵoj; sed tio ne signifas, ke li devas nepre trapasi ĉiujn tiujn inklinojn.”

262. Kiel povas la Spirito, ĉe sia komenco, simpla, senscia, sensperta, elekti plenkonscie ian ekzistadon, kaj kial li devas respondi por tiu elekto?

“Manke de lia sperto, Dio montras al la Spirito lian vojon, same kiel vi faras al infano, ekde ties lulilo; sed Dio iom post iom igas la Spiriton fari mem sia elekton, laŭmezure kiel ties libera volo disvolviĝas; kaj tiam, tiu Spirito ofte dekliniĝas kaj ekpaŝas malbonan vojon, se li ne aŭdas la konsilojn de la bonaj Spiritoj; jen, kion oni povus nomi la falo de la homo.”

Kiam la Spirito posedas sian liberan volon, ĉu la elekto de la enkorpa ekzistado dependas ĉiam ekskluzive de lia volo, aŭ ĉu tiu ekzistado povas esti al li ordonata de Dio, por kulpelpago?

“Dio scias atendi; Li ne akcelas kulpelpagon; tamen Li povas ordoni iun ekzistadon al iu Spirito en la okazo, se ĉi tiu, pro sia malsupereco aŭ malvolonto, ne estas kapabla kompreni, kio estus al li plej utila; Dio agas ankaŭ tiel, kiam Li vidas, ke tiu ekzistado povas utili al la purigo kaj progreso de la Spirito, kaj krome por puno.”

263. Ĉu la Spirito faras sian elekton tuj post la morto?

“Ne; multaj, kiel ni jam diris, pensas, ke iliaj suferoj estos eternaj: tio estas puno.”

264. Kio gvidas la Spiriton pri la elekto de la provoj, kiujn li devas travivi?

“La Spirito elektas, laŭ la speco de siaj kulpoj, tiujn provojn, kiuj povos esti por li kulpelaĉeto kaj per kiuj li povos pli rapide antaŭeniri. Iuj povas do trudi al si vivon plenan de mizero kaj necesbezonoj, por provi elporti ilin kuraĝe; aliaj provi sin per la tentoj, kiujn vekas riĉeco kaj estreco, multe pli danĝeraj pro iliaj eventualaj trouzo kaj misuzo, kiel ankaŭ pro la fiaj pasioj, kiujn ili naskas; aliaj, fine, volas sin provi per la bataloj, kiujn ili devos elteni ĉe la kontakto kun la malvirto.”

265. Se iuj Spiritoj elektas, kiel provon, kontakton kun la malvirto, ĉu aliaj ne faras tiun elekton pro simpatio kaj deziro vivi en rondo konforma al iliaj gustoj, aŭ por povi sin materiale fordoni al materiaj inklinoj?

“Certe kelkaj tiaj ekzistas, sed nur inter tiuj, kies moralo ankoraŭ malmulte disvolviĝis; la sufero venos propramove, kaj ili ĝin pli longe elportos. Pli aŭ malpli frue, ili komprenos, ke la plena satigo de la brutaj pasioj havas por ili bedaurindajn rezultatojn, kiujn ili suferados dum tempo, kiu ŝajnos al ili eterna; kaj Dio povas lasi ilin en tiu stato, ĝis ili komprenos siajn erarojn kaj petos ĉi tiujn elaĉeti per profitaj suferoj.”

266. Ĉu ne ŝajnas nature, ke estu elektataj la malplej penigaj provoj?

“Laŭ via opinio, jes; laŭ tiu de la Spirito, ne; kiam li estas libera de la materio, la iluzio ĉesas, kaj tiam li pensas alie.”

La homo, sur la Tero, sub la influo de la korpaj ideoj, vidas nur la penigan flankon de la provoj; tial, ŝajnus al li tute natura la elekto de tiuj, kiuj, laŭ lia vidpunkto, povas kuniĝi kun la materiaj ĝuoj; sed, en la spirita vivo, li komparas tiujn pasemajn kaj bestajn ĝuojn kun la senŝanĝa feliĉo, kiun li duonvidas; kaj, ĉe tio, kiom valoras por li kelkaj nedaŭraj suferoj? La Spirito povas do elekti la plej severan provon kaj, sekve, la plej malfacilan ekzistadon, esperante pli rapide veni al pli bona stato, same kiel malsanulo elektas ofte la plej malagrablan medikamenton, por pli rapide resaniĝi. Tiu, kiu volas alligi sian nomon al la eltrovo de nekonata lando, ne elektas vojon tapiŝitan per floroj; tiu scias la danĝerojn, kiujn li riskos, sed ankaŭ la gloron, kiu lin atendas, se li sukcesos.

La doktrino pri la libereco je elekto de niaj ekzistadoj kaj provoj jam ne ŝajnas eksterordinara, se ni konsideras, ke la Spiritoj, kiel senmateriaj, rigardas la aferojn en maniero malsama ol ni. Ili vidas la celon, aferon por ili multe pli seriozan, ol la nedaŭraj ĝuoj en ĉi tiu mondo; post ĉiu ekzistado, ili vidas la faritan paŝon kaj komprenas, kiom ankoraŭ restas al ili marŝi, por atingi tiun celon; jen, kial ili sin volonte submetas al ĉiaj sortovicoj de la enkorpa vivo kaj petas mem tiujn, kiuj povas ilin pli rapide irigi. Ne estas do mirige, ke la Spirito ne ĉiam preferas la plej glatan ekzistadon. En sia neperfekta stato, li ne povas ĝui tiun senĉagrenan vivon; li ĝin duonvidas, kaj, por ĝin rajti, li penas perfektiĝi.

Ĉu ni cetere ne vidas ĉiutage ekzemplojn de similaj elektoj? Kion faras la homo, kiu dum unu parto de sia vivo seninterrompe, senĉese laboradas, por kolekti tion necesan al sia bonstato, krom trudi al si mem taskon, por pli bona estonteco? Kion faras militisto, plenumanta danĝeran entreprenon, vojaĝanto spitanta gravajn danĝerojn por la intereso de la scienco aŭ de sia riĉeco, krom elporti volontajn provojn, el kiuj, se ili sukcesos, venos al ili honoro kaj profito? Al kio la homo sin ne submetas kaj kion li ne riskas pro sia intereso aŭ gloro? Ĉu ĉiaj konkursoj ne estas ankaŭ provoj, al kiuj la homo sin volonte submetas, celante altiĝi en la elektita kariero? Neniu havigas al si altan socian pozicion en la sciencoj, en la artoj aŭ en la industrio alie, ol trapasante la vicon de la malsuperaj pozicioj, kiuj estas ja provoj. La homa vivo estas do kopiaĵo de la spirita vivo; tie ni retrovas, en malgrandaj mezuroj, ĉiujn samajn okazetojn.

Se do en la homa vivo ni ofte elektas la plej krudajn provojn, kun la deziro atingi pli altan celon, kial la Spirito, kiu pli malproksime vidas kaj por kiu la enkorpa vivo nenio alia estas ol rapidfluga interokazaĵo, ne elektu laborplenan, lacigan ekzistadon, se ĝi lin nepre kondukos al la eterna feliĉo?

Tiuj, asertantaj, ke, se al la homo estus donite elekti sian ekzistadon, ĉiuj estus do princoj aŭ milionuloj, estas kiel miopuloj, vidantaj nur tion, kion ili tuŝas, aŭ kiel frandemaj knaboj, kiuj, demandite pri la profesio, kiun ili preferas, respondas: pasteĉisto aŭ konfitisto.

Tiel same, vojaĝanto, sur la fundo de valo malklarigita de densa nebulego, ne vidas la longecon nek la ekstremaĵojn de sia vojo; alveninte al la supro de l’ monto, li mezuras per rigardo la laŭiritan vojon kaj tiun, kiun li ankoraŭ paŝos; li vidas sian celon, la malfacilaĵojn, kiujn li devas ankoraŭ venki, kaj povas pli certe plani la rimedojn por tien alveni.

La enkarniĝinta Spirito estas komparebla kun la vojaĝanto ĉe la malsupro de l’ monto; sen la ĝenaj teraj ligiloj, li superrigardas la ĉirkaŭaĵon, kiel la vojaĝanto sur la supro de la monto. Por la vojaĝanto, la celo estas ripozo post laceco; por la Spirito, ĝi estas la superega feliĉo post provoj kaj afliktoj.

Ĉiuj Spiritoj diras, ke, en sia vagado, ili esploras, studas, observas, por poste fari sian elekton. Ĉu ni ne havas ankaŭ ekzemplon pri ĉi tiu fakto dum la enkorpa vivo? Ĉu ni ne serĉas, ofte dum jaroj, la karieron, kiun ni poste libere alprenas, ĉar ni ĝin konsideris la plej taŭga por nia irado?

Se unu ne prosperas al ni, ni provas alian. Ĉiu kariero, kiun ni alprenas, estas fazo, periodo de la vivo. Ĉu ni ne uzas ĉiun tagon por projekti, kion ni faros la tagon sekvantan?

Nu, kio estas por la Spirito la enkorpaj ekzistadoj, krom fazoj, periodoj, tagoj de lia spirita vivo, kiu estas, kiel ni scias, lia normala vivo, ĉar la enkorpa vivo estas nur provizora kaj pasema?

267. Ĉu la Spirito povus fari sian elekton dum sia enkorpa vivo?

“Lia deziro povas influi lian elekton; tio dependas de lia intenco; sed, kiel libera Spirito, li iafoje vidas la aferojn en tre malsama maniero. Nur la Spirito faras tiun elekton; sed, mi ripetas, li povas fari ĝin dum sia materia vivo, ĉar la Spirito ĉiam havas momentojn, kiam li estas for de la influo de l’ materio, kie li loĝas.”

Multaj homoj deziras altajn poziciojn kaj riĉecon, sed certe ne kiel punon nek kiel provon, ĉu ne?

“Sendube; la materio tion deziras por sia ĝuado, kaj la Spirito tion volas, por sperti ties alternaĵojn.”

268. Ĉu la Spirito devas konstante trapasi plurajn provojn, ĝis la perfekta pureco?

“Jes; sed tiuj provoj ne estas tiaj, kiaj vi ilin komprenas; vi nomas provoj la materiajn suferojn; nu, atinginte certan stadion, kvankam li ankoraŭ ne estas perfekta, la Spirito jam ne estas devigita sperti tiajn provojn, sed li devas ankoraŭ plenumi devojn, kiuj helpas lin perfektiĝi kaj kiuj estas por li neniel penigaj; almenaŭ kunhelpi por la perfektiĝo de aliaj.”

269. Ĉu la Spirito povas erari pri la efikeco de la provo, kiun li elektis?

“Li povas elekti provon superan ol liaj fortoj, kaj li do falas; li povas ankaŭ elekti iun neniom fruktodonan al li, ekzemple, se li elektas neniofaran, senutilan vivon; sed, tiam, tuj kiam li revenas al la spirita mondo, li konstatas, ke li nenion gajnis, kaj petas, ke estu al li permesite kompensi la forperditan tempon.”

270. De kio dependas la naturaj inklinoj de kelkaj personoj al iu kariero kaj ilia volo praktiki iun profesion prefere ol alian?

“Ŝajnas al mi, ke vi mem kapablas respondi tiun demandon. Ĉu tio ne estas sekvo de ĉio, kion ni jam diris rilate la elekton de la provoj kaj la progreson efektivigitan en antaŭa ekzistado?”

271. Se la Spirito studas dum sia vagado la diversajn kondiĉojn, en kiuj li povos progresi, kiel li pensas, ke li povas tion fari, naskiĝante ekzemple ĉe iu kanibala popolo?

“Ne la Superaj Spiritoj naskiĝas ĉe kanibaloj, sed Spiritoj samkategoriaj kiel kanibaloj aŭ malsuperaj ol ĉi tiuj.”

Ne scias, ke niaj kanibaloj ne troviĝas sur la plej malalta ŝtupo de la hierarkio, kaj ke ekzistas mondoj, kie bruteco kaj krueleco estas ankoraŭ pli grandaj. La Spiritoj de tiuj mondoj estas do ankoraŭ malsuperaj ol tiuj plej malalte starantaj en nia mondo; tial, veni vivi ĉe niaj sovaĝuloj estas por tiuj jam progreso, same kiel progreso estus por niaj kanibaloj praktiki ĉe ni profesion, kiu ilin devigus fluigi sangon. Ke la Spiritoj de tiuj mondoj ne celas pli alten, estas klarigeble per tio, ke ilia malsupereco ne ebligas al ili kompreni pli grandan progreson. La Spirito povas nur iom post iom paŝi; li ne povas transiri per unu eksalto la distancon inter barbareco kaj civilizacio; kaj per tio evidentiĝas la neceso de reenkarniĝado, ja konforma al la justeco de Dio. Alie, kia estus la sorto de tiuj milionoj da homoj, ĉiutage mortantaj sur la lasta vico de malalteco, se ne estus al ili donataj la rimedoj, por ke ili atingu pli altan nivelon?

Kial Dio rifuzus al ili la favorojn, konsentatajn al la ceteraj homoj?

272. Ĉu Spiritoj, venintaj el iu mondo malsupera ol la Tero aŭ el tre malmulte evoluinta popolo, kiaj la kanibaloj, povus naskiĝi ĉe niaj civilizitaj popoloj?

“Jes, kelkaj devojiĝas, ĉar ili volas sin levi tro alten; sed, tiam, ili sentas sin fremdaj ĉe vi, ĉar ili havas morojn kaj instinktojn, neakordantajn kun la viaj.”

Tiaj individuoj prezentas al ni la bedaŭrindan spektaklon de sovaĝeco ĉe la civilizacio; reveni en la rondon de l’ kanibaloj ne estus por ili defalo: ili farus nenion alian, ol repreni sian lokon, kaj eble ili profitus el tiu reveno.

273. Ĉu la Spirito de iu homo, apartenanta al civilizita raso, povus, por kulpelpago, reenkarniĝi inter sovaĝuloj?

“Jes, sed tio dependas de la speco de puno; mastro, kiu estis nehumana kontraŭ siaj sklavoj, povos, siavice, fariĝi sklavo kaj suferi brutaĵojn tiajn, kiajn li iam suferigis. Tiu, kiu estris dum iu epoko, povos, dum nova ekzistado, obei tiujn samajn homojn, kiuj humile kliniĝis al lia volo. Tio estas puno, kiun Dio povas dikti, se la homo misuzis sian potencon. Iu bona Spirito povas ankaŭ elekti ekzistadon multinfluan ĉe tiaj popoloj, por instigi ilian progreson; en ĉi tiu okazo, tio estas misio.”

Transtombaj interrilatoj

274. Ĉu la ordoj de la Spiritoj starigas inter ĉi tiuj ian hierarkion, tio estas, subecon kaj aŭtoritaton?

“Jes, tre grandan; la Spiritoj havas, unuj super la aliaj, aŭtoritaton konforman al ilia supereco kaj kiun ili ekzercas per nekontraŭstarebla morala potenco.”

Ĉu la malsuperaj Spiritoj povas sin malsubmeti al la aŭtoritato de siaj superuloj?

“Mi diris: nekontraŭstarebla.”

275. Ĉu la povo kaj la estimo, kiujn iu homo ĝuis sur la Tero, havigas al li ian superecon en la spirita mondo?

“Ne; ĉar en la spirita mondo la malgrandaj estos plialtigitaj kaj la grandaj estos humiligitaj. Legu la Psalmaron.”

Kiel ni komprenu tiun plialtigon kaj tiun humiligon?

“Ĉu vi ne scias, ke la Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ siaj meritoj? Nu! La plej granda sur la Tero povas esti unu el tiuj, apartenantaj al la lasta klaso en la spirita mondo, dum lia servisto mem povas esti unuaklasa. Ĉu vi komprenas? Ĉu Jesuo ne diris: “Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita”?” [15]

276. Ĉu tiu, kiu estis potenca sur la Tero kaj kiu troviĝas en malalta pozicio ĉe la Spiritoj, sentas sin pro tio humiligita?

“Kelkafoje tre humiligita, precipe tiam, kiam li estis fiera kaj enviema.”

277. Ĉu soldato, kiu, post batalo, renkontas sian generalon en la spirita mondo, ankoraŭ rekonas lin kiel sian superulon?

“La titolo neniom valoras: la reala supereco estas la sola grava.”

278. Ĉu la Spiritoj de la diversaj ordoj konfuziĝas unuj kun la aliaj?

“Jes kaj ne: tio estas, ili vidas sin reciproke, sed ili distingas unujn de aliaj. Ili alproksimiĝas aŭ malproksimiĝas, laŭ la analogeco aŭ antipatio de la reciprokaj sentoj, same kiel okazas ĉe vi. Tio estas tuta mondo, kaj de ĝi la via estas nur pala bildo. La samordaj Spiritoj kolektiĝas pro ia altirforto, kaj formas grupojn aŭ familiojn el Spiritoj, kunetenataj de simpatio kaj komunaj celoj: la bonaj, de la deziro fari bonon; la malbonaj, de la deziro fari malbonon, de la honto pro siaj kulpoj aŭ de la bezono troviĝi ĉe estuloj similaj al ili.”

Tia estas granda urbo, kie la homoj de ĉiuj klasoj kaj pozicioj sin reciproke vidas kaj renkontas, sin ne intermiksante; kie la sociaj rondoj ekestas el la analogeco de gustoj; kie virto kaj malvirto sin intertuŝas, sed sen ia parolo.

279. Ĉu ĉiuj Spiritoj povas veni unuj al aliaj?

“La bonaj iras ĉien, kaj tio estas necesa, por ke ili povu havi influon super la malbonaj; sed la regionoj, loĝataj de la bonaj Spiritoj, estas fermitaj por la neperfektaj, por ke ĉi tiuj ne alportu tien la konfuzon, kiun kaŭzus la malnoblaj pasioj.”

280. Kiaj estas la rilatoj inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj?

“La bonaj klopodas por kontraŭbatali la fiajn inklinojn de la malbonaj, celante kunhelpi por ties plialtigo; tio estas misio.”

281. Kial la malsuperaj Spiritoj plezuras tirante nin en malbonon?

“Pro envio, ke ili ne indis lokon ĉe la bonaj. Estas ilia deziro kiel eble malhelpi la ankoraŭ nespertajn Spiritojn, atingi la plej altan bonon; ili volas, ke aliaj suferu tion, kion ili suferas. Ĉu io same ne okazas ĉe vi?”

282. Kiel la Spiritoj sin reciproke komunikas?

“Ili vidas kaj komprenas sin reciproke; parolo estas materiala: ĝi estas bildo de la Spirito. La universa fluidaĵo estigas inter ili konstantan komunikon; ĝi estas la transigilo de la penso, tia, kia la aero rilate la sonon; ia speco de universa telegrafo, interliganta ĉiujn mondojn kaj ebliganta al la Spiritoj sin reciproke korespondi el unu al alia mondo.”

283. Ĉu la Spiritoj povas reciproke kaŝi siajn pensojn?

Ĉu ili povas eviti unuj la aliajn?

“Ne; por ili ĉio estas nuda, precipe tiam, kiam ili estas perfektaj. Ili povas sin reciproke malproksimigi, sed ili ĉiam vidas unuj la aliajn. Tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar iuj Spiritoj povas ja fariĝi nevideblaj por aliaj, se ili opinias tion utila.”

284. Kiel la Spiritoj, jam ne havante korpon, povas certigi sian identecon kaj distingiĝi de la ceteraj spiritaj estuloj, ilin ĉirkaŭantaj?

“Ili certigas sian identecon per la perispirito, kiu faras ilin estuloj diferencaj unuj de aliaj, kiel la korpoj distingigas la homojn.”

285. Ĉu la Spirito sin reciproke rekonas pro tio, ke ili kunvivis sur la Tero? Ĉu filo rekonas sian patron, ĉu amiko sian amikon?

“Jes, kaj tiel en sinsekvaj generacioj.”

Kiel la homoj, sin reciproke konintaj sur la Tero, rekonas unuj la aliajn en la spirita mondo?

“Ni vidas nian pasintan vivon, kaj en ĝi ni legas kvazaŭ en libro; vidante la pasintecon de niaj amikoj kaj malamikoj, ni vidas ilian transiron de vivo al morto.”

286. Kiam la animo forlasas sian morteman restaĵon, ĉu ĝi vidas tuj siajn parencojn kaj amikojn, kiuj iris pli frue ol ĝi en la spiritan mondon?

“Ne ĉiam tuj; ĉar, kiel ni jam diris, ĝi bezonas iom da tempo por certiĝi pri sia stato kaj por forskui la materian vualon.”

287. Kiel la animo estas akceptata ĉe sia reveno al la mondo de la Spiritoj?

“La animo de justulo, kiel amata frato, de longe atendata; tiu de malbonulo, kiel malŝatata individuo.”

288. Kian senton ekhavas la malpuraj Spiritoj, vidante alveni alian malbonan Spiriton?

“Ili ĝojas, ke ili vidas similulon, kiu, kiel ili, ne ĝuas la senfinan feliĉon, tiel same, kiel ĉe vi fripono estas akceptata de siaj egaluloj.”

289. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj venas kelkafoje renkonte al ni, kiam ni lasas la Teron?

“Jes, ili iras renkonte al la animo, de ili amata; ili ĝin salutas, kvazaŭ ĝi revenus el vojaĝo, se ĝi sin savis de la danĝeroj de sia vojo, kaj helpas ĝin malimplikiĝi de la korpaj ligiloj. Estas komplezo al la bonaj Spiritoj, tio, ke Spiritoj, kiuj ilin estimis, venas ilin akcepti; la nepura, kontraŭe, restas en soleco aŭ estas ĉirkaŭita nur de aliaj samgradaj: tio estas puno.”

290 Ĉu parencoj kaj amikoj restas ĉiam kune post sia morto?

“Tio dependas de ilia rango kaj de la vojo, kiun ili sekvas por sia progreso. Se unu el ili troviĝas pli antaŭe kaj iras pli rapide ol la alia, ili ne povos do restadi kune; ili povos kelkafoje sin reciproke vidi, sed ili estos por ĉiam kune nur tiam, kiam ili povos iri flanko ĉe flanko, aŭ kiam ili estos atingintaj egalan stadion. Cetere, la neeblo vidi parencojn kaj amikojn estas iafoje puno.”

Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj.

“Eternaj duonoj”

291. Ĉu, krom la ĝenerala simpatio pro simileco, la Spiritoj portas reciproke aliajn apartajn inklinojn?

“Jes, kiel ĉe la homoj; sed la inklino, interliganta la Spiritojn, estas pli forta, kiam la korpo forestas, ĉar tiam la Spiritoj jam ne troviĝas sub la potenco de la pasioj.”

292. Ĉu la Spiritoj portas reciprokan malamon?

“Malamo estas nur inter nepuraj Spiritoj, kaj ĝuste tiuj blovas inter la homojn malamikecon kaj disiĝojn.”

293. Ĉu du homoj, iamaj malamikoj sur la Tero, konservas resentojn en la spirita mondo?

“Ne; ili komprenas, ke ilia reciproka malamo estis stulta, kaj infaneca ties motivo. Nur la neperfektaj Spiritoj konservas ian resenton, dum ili sin ne purigas.

Se ilin disigis nur materiala intereso, eĉ se ili estas malmulte liberigitaj el la materio, ili ne ekpensos plu pri tio. Se ne ekzistas la antipatio inter ili kaj se estos malaperinta la motivo de l’ malpaco, ili povas plezure restarigi siajn interrilatojn.”

Tiel same du lernantoj, atinginte la aĝon de prudento, rekonas la bagatelecon de la demandoj, pro kiuj ili malpacis dum sia infaneco, kaj ne plu nutras reciprokan malbonan senton.

294. Ĉu la memoro pri la malbonaj agoj, kiujn du homoj faris unu kontraŭ la dua, estas malhelpo al ilia reciproka simpatio?

“Jes; ĝi igas ilin sin deturni unu de la dua.”

295. Kian senton havas, post la morto, tiuj, al kiuj ni malutilis sur la Tero?

“Kiam bonaj, ili pardonas, laŭ via pento. Kiam malbonaj, ili povas konservi resenton kaj, iafoje, persekuti vin eĉ dum alia ekzistado. Dio povas permesi tion, kiel punon.”

296. Ĉu la individua korinklino de la Spiritoj estas aliiĝema?

“Ne, ĉar pri tio ili ne povas erari; ili jam ne havas la maskon, post kiu hipokriteco sin kaŝas, kaj tial la korinklino de la puraj Spiritoj estas nevariema. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de superega feliĉo.”

297. Ĉu la korinklino, kiun du homoj dediĉis unu al la alia sur la Tero, ĉiam daŭras plu en la mondo de la Spiritoj?

“Sendube, kiam fondita sur vera simpatio; sed, se la fizikaj kaŭzoj havas en tiu inklino pli grandan parton ol la simpatio, tiam tiu inklino malaperas kun sia kaŭzo.

La alligiteco inter Spiritoj estas pli solida kaj daŭra ol sur la Tero, ĉar ĝi ne troviĝas sub la kaprico de materiaj interesoj kaj de memamo.”

298. Ĉu la animoj, devantaj kuniĝi unu kun la dua, estas, ekde sia origino, antaŭdestinitaj por kuniĝo?

Ĉu ĉiu el ni havas, ie en la universo, sian duonon, kun kiu ĉiu estas iam fatale kuniĝonta?

“Ne; nenia aparta kaj fatala kuniĝo estas inter du animoj. Kuniĝo ekzistas inter ĉiuj Spiritoj, sed malsamgrada, laŭ la respektivaj rangoj, tio estas, laŭ iliaj gradoj da perfektiĝo; ju pli perfektaj, des pli forte kunigitaj.

El malkonkordo naskiĝas ĉiaj doloroj de la homaro, kaj el konkordo rezultas plena feliĉo.”

299. Laŭ kiu senco devas esti konsiderata la vorto duono, kiun iuj Spiritoj uzas, por nomi la sin reciproke simpatiantajn Spiritojn?

“Tiu esprimo estas neĝusta; se unu Spirito estus la duono de alia, tiam, kiam ili ne estus kune, ĉiu el ili estus nekompleta.”

300. Ĉu du Spiritoj perfekte simpatiantaj unu la duan, kiam kuniĝintaj, restos tiel por eterne, aŭ ĉu ili povos disiĝi, por kuniĝi kun aliaj Spiritoj?

“Ĉiuj Spiritoj estas kunigitaj unuj kun la aliaj; mi parolas pri tiuj, kiuj jam atingis la perfektecon. En la malsuperaj sferoj, kiam iu Spirito plialtiĝas, li ne plu sentas simpation por tiuj, kiujn li forlasis.”

301. Ĉu du, sin reciproke simpatiantaj Spiritoj estas la alplenigaĵo unu de la dua, aŭ ĉu tiu simpatio estas nura rezultato de perfekta identeco?

“La simpatio, altiranta iun Spiriton al alia, rezultas de perfekta akordeco de inklinoj kaj instinktoj; se unu devus kompletigi la duan, li do perdus sian individuecon.”

302. Ĉu la identeco, necesa al perfekta simpatio, konsistas nur en simileco de pensoj kaj sentoj, aŭ ankaŭ en egaleco de la akiritaj konoj?

“En egaleco de niveloj en la hierarkio.”

303. Ĉu la Spiritoj, hodiaŭ sin ne reciproke simpatiantaj, povos iam simpatii unu la duan?

“Jes; ĉiuj sin reciproke simpatios. Spirito, hodiaŭ troviĝanta en malsupera sfero, venos, per sia perfektiĝo, en la sferon, kie loĝas alian. Ilia renkontiĝo okazos pli frue, se la pli evoluinta Spirito, nevolonte elportante siajn provojn, restos en la sama stato.”

Ĉu du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj povas ne plu simpatii unu la duan?

“Certe, se unu el ili estas maldiligenta.”

La teorio pri la “eternaj duonoj” estas figuro pri la kuniĝo de du sin reciproke simpatiantaj Spiritoj; tio estas esprimo, uzata eĉ en la vulgara parolo, kaj tial ni ĝin ne prenu laŭlitere; certe, la Spiritoj, ĝin uzantaj, ne apartenas al alta ordo; la sfero de ties ideoj estas, tute certe, malvasta, kaj ili esprimas sian penson per vortoj, kiujn ili uzadis dum sia enkorpa vivo. Devas do esti flanken metita la ideo, ke du Spiritoj estas kreitaj unu por la dua kaj ke ili iam nepre kuniĝos por la tuta eterna tempo, post pli aŭ malpli daŭra diseco.

Memoro pri la enkorpa ekzistado

304. Ĉu la Spirito memoras sian enkorpan ekzistadon?

“Jes, tio estas, vivinte plurajn fojojn kiel homo, li memoras, kio li estis, kaj mi asertas al vi, ke li iafoje ridas kaj bedaŭras sin mem.”

Tute same, kiel matura homo ridas siajn junulajn freneza ĵojn aŭ siajn infanjarajn senvaloraĵojn.

305. Ĉu la memoro pri la enkorpa ekzistado sin prezentas al la Spirito komplete kaj subite post la morto?

“Ne; ĝi venas iom post iom, kiel io sin elŝovanta el nebulego, kaj proporcie kiel li streĉas sian atenton al gi.”

306. Ĉu la Spirito memoras detale ĉiujn okazojn de sia vivo; ĉu li ĝin tutan ĉirkaŭprenas per retrospektiva rigardo?

“Li memoras la aferojn laŭ la sekvoj, kiujn ili alportis al lia spiritostato; sed vi komprenas, ke al keliaj faktoj li donas neniom da valoro, kaj tiujn memori li tute ne ekpensas.”

Sed, ĉu li povus ilin memori, se li volus?

“Li povas, sen ia manko, memori ĉiajn detalojn kaj malgravaĵojn, tiel de la okazoj kiel de la pensoj; sed, kiam tio estas neniel utila, li tion ne faras.”

Ĉu li vidas la celon de la surtera vivado rilate la estontan vivon?

“Certe li tiun celon vidas kaj komprenas pli bone, ol tiam, kiam li troviĝis en karno; li komprenas la neceson de l’puriĝo por la atingo de la supro; kaj li scias, ke en ĉiu ekzistado li seniĝas je kelkaj malpuraĵoj.”

307. Kiel la pasinta vivo de iu Spirito estas stampita sur lia memoro? Ĉu tio fariĝas per penado de lia imagpovo nŭ kiel bildo antaŭ liaj okuloj?

“Ambaŭ aferoj okazas; ĉiuj faktoj, kies memoro interesas lin, kvazaŭ ĉeestas; la ceteraj troviĝas en pli aŭ malpli densa nebulo ĉe lia penso, aŭ estas tute forgesitaj.

Ju pli liberigita el la materio, des malpli gravaj la Spirito konsideras la materialajn aferojn. Vi ofte elvokas vagantan Spiriton, kiu ĵus forlasis la Teron kaj kiu tamen ne memoras la nomojn de la homoj, kiujn li amis, nek multajn aliajn apartajn aferojn, kiuj ŝajnas al vi gravaj: tiel okazas pro tio, ke ili havas por li malmultan valoron kaj, tial, ili falas en forgeson. Tio, kion li bone memoras, estas la ĉefaj faktoj, kontribuintaj por lia plialtiĝo.”

308. Ĉu la Spirito memoras ĉiujn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiun ĵus finitan?

“Lia tuta pasinteco sterniĝas antaŭ li, kiel antaŭ vojaĝanto liaj marŝaj distancoj; sed, kiel ni diris, la Spirito ne tute memoras ĉiujn siajn agojn; li ilin memoras laŭ ties influo sur lia nuna stato. Koncerne liajn unuajn ekzistadojn, – kiuj povas esti konsiderataj la infanaĝo de la Spirito – tiuj perdiĝas en la spaco, malaperas en la forgesonokto.”

309. Kia la Spirito opinias la korpon, kiun li ĵus forlasis?

“Senvalora vesto, kiu lin ĝenis, kaj li ĝojas vidante sin sen tia ŝarĝo.”

Kian senton li havas, vidante sian korpon putranta?

“Tio preskaŭ ĉiam estas al li indiferenta: ĝi estas io, tute negrava al li.”

310. Ĉu, post kelka tempo, la Spirito rekonas la ostojn aŭ iun alian objekton, iam apartenintan al li?

“Kelkafoje; tio dependas de la pli aŭ malpli alta vidpunkto, el kiu li observas la surterajn aferojn.”

311. Ĉu la respekto, kiun ni havas por la materiaj aĵoj apartenintaj al la Spirito, altiras lian atenton al tiuj objektoj kaj lin plezurigas?

“Ĉiam plaĉas al la Spirito, ke oni memoras lin; liaj iamaj objektoj, kiujn vi konservas, revenigas lin al via memoro; tamen ne tiuj objektoj, sed la penso, altiras lin al vi.”

312. Ĉu la Spiritoj konservas memoron pri siaj suferoj en sia lasta ekzistado?

“Ofte, kaj tiu memoro igas ilin pli bone taksi la valoron de l’feliĉo, kiun ili povas ĝui kiel Spiritoj.”

313. Ĉu homo, kiu estis feliĉa sur la Tero, bedaŭras, forirante de tie, ke li perdis la plezurojn, kiujn li ĝuadis?

“Nur la malsuperaj Spiritoj bedaŭras la perdon de plezuroj, kiuj respondas al la nepureco de ilia naturo kaj kiujn ili nun pagas per suferoj. Por la Superaj Spiritoj, la eterna feliĉo estas miloble preferinda, ol la momentaj plezuroj sur la Tero.”

Tiel ankaŭ, matura homo malŝatas tion, kio ĉarmis liajn infanajn jarojn.

314. Ĉu homo, kiu komencis grandajn laborojn por utila celo kaj ilin vidas interrompitaj de la morto, bedaŭras, en la transtomba mondo, ke li lasis ilin nekompletaj?

“Ne, car li vidas, ke aliaj estas destinitaj por fini tiujn laborojn. Anstataŭ bedaŭri, li klopodas por admoni aliajn noblasentajn Spiritojn ilin pluigi. Lia celo, sur la Tero, estis la bono de la homaro: nu, tiu celo pluas en la spirita mondo.”

315. Ĉu tiu, kiu postlasis artajn aŭ literaturajn verkojn, konservas al tiuj la saman amon, kian li havas al ili dum sia vivo?

“Li rigardas tiun el alia vidpunkto kaj laŭ sia rango; iafoje li malaprobas tion, kion li plej admiris.”

316. Ĉu la Spirito ankoraŭ interesiĝas pri la laboroj, farataj sur la Tero por la progresado de la artoj kaj de la sciencoj?

“Tio dependas de lia rango aŭ de la misio, kiun li estas plenumonta. Tio, kio ŝajnas al vi mirinda, iafoje tre malmulte valoras por iuj Siritoj; ĉi tiuj ĝin rigardas tiel, kiel klerulo taksas verkon de senspertulo. Li ekzamenas tion, kio elmontras noblecon kaj progresojn de la enkarniĝintaj Spiritoj.”

317. Ĉu la Spiritoj konservas, post la morto amon al sia patrolando?

“La sama principo ĉi tie valoras: por la Superaj Spiritoj, patrolando estas la universo; sur la Tero, ilia patrolando estas tie, kie ili trovas pli da simpatiaj personoj.”

La situacio de la Spiritoj kaj ilia maniero taksi la aferojn diversas senfine, laŭ la grado da morala kaj intelekta elvolviĝo. Ordinare, la superklasaj Spiritoj nedaŭre haltas sur la Tero; ĉio, kio tie okazas, estas tiel bagatela, kompare kun la grandiozaj aferoj en la senlima spaco; ĉio, kion la homoj juĝas plej grava, estas por tiuj Spiritoj tiel infaneca, ke ili trovas en nia mondo malmultajn allogaĵojn, escepte, se ili estas ĉi tien vokitaj por helpi la progresadon de la homaro. La mezklasaj Spiritoj ofte restadas ĉe ni pli da tempo, kvankam ili konsideras la aferojn el vidpunkto pli alta ol tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj. La vulgaraj Spiritoj, se tiel diri, trovas ĉi tie sian hejmon, kaj estas la plimulto de l’ loĝantaro de la nevidebla mondo; ili havas proksimume, la samajn ideojn, la samajn gustojn, la samajn inklinojn, kiujn ili havis en la korpa envolvaĵo; ili enmiksiĝas en niajn kunvenojn, en niajn negocojn kaj amuzojn, kaj en tiuj ili pli aŭ malpli aktive partoprenas, laŭ sia karaktero.

Ne povante kontentigi siajn pasiojn, ili ĝuigas kaj instigas la homojn, sin donantajn al tiuj pasioj. El tiaj Spiritoj estas kelkaj pli seriozaj, kiuj vidas kaj observas la aferojn de nia mondo, por instrui sin kaj perfektiĝi.

318. Ĉu la ideoj de la Spiritoj sin modifas en la spirita mondo?

“Jes, la ideoj sin forte modifas, proporcie kiel la Spirito estas malpli ligita al la materio. Li povas, ĉe kelkaj okazoj, longe konservadi siajn ideojn, sed la influo de la materio iom post iom malpliiĝas por sin plibonigi.”

319. Se la Spirito jam vivis la spiritan vivon, antaŭ ol enkarniĝi, kial do lia miro de lia reveno en la spiritan mondon?

“Tio estas unuamomenta efiko kaj malklareco, sekvanta la vekiĝon; poste li plene rekonsciiĝas, laŭgrade, kiel revenas al li la memoro pri la pasinteco kaj kiel estingiĝas la impreso pri la surtera vivo.” (163 kaj sekvantaj.)

Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.

320. Ĉu la Spiritojn tuŝas la memoro de tiuj, kiujn ili amis sur la Tero?

“Multe pli, ol kiel vi pensas; tiu memoro pligrandigas ilian feliĉon, se ili estas jam feliĉaj; se ili estas malfeliĉaj, gi estas senpezigilo.”

321. Ĉu la tago de la Mortintoj havas por la Spiritoj ian pli solenan karakteron? Ĉu la Spiritoj sin pretigas por viziti la personojn, venantajn preĝi ĉe iliaj mortrestaĵoj?

“La spiritoj respondas la alvokon de via penso, en tiu tago, kiel en la ceteraj tagoj.”

Ĉu en tiu tago ili venas renkonte al ni ĉe siaj tomboj?

“Ili alkuras tien pli multnombre en tiu tago, ĉar pli da personoj ilin vokas; sed ĉiu venas pro siaj amikoj, ne pro la amaso de la indiferentuloj.”

Sub kiu formo ili sin prezentas en tiu loko, kaj kiel ni ilin vidus, en la okazo, se ili povus fariĝi videblaj?

“Sub la formo, en kiu ili estis konataj en sia vivo.”

322. Ĉu la forgesitaj Spiritoj, tiuj, kies tombojn neniu vizitas, ankaŭ ĉeestas malgraŭ tio, kaj sentas bedaŭron vidante, ke neniu amiko ilin memoras?

“Kian valoron la Tero havas por ili? Nur per la koro ili povas esti altirataj. Se amo ilin ne alvokas al la Tero, ili jam havas nenion, kio ligus ilin al ĝi; ili havas ĉe si la tutan universon.”

323. Ĉu vizito al lia tombo plezurigas la Spiriton pli ol hejma preĝo?

“Vizito al tombo estas maniero montri, ke oni pensas pri la forestanta Spirito: ĝi estas bildo. Mi jam diris al vi: nur preĝo sanktigas la agon memori; ne gravas loko, se preĝas koro.”

324. Ĉu la Spiritoj de la homoj, al kiuj estas starigitaj statuoj aŭ monumentoj, ĉeestas tiujn solenojn kaj ĉi tiujn plezure vidas?

“Multaj ĉeestas, kiam ili povas; sed ilin tuŝas malpli tiuj honoroj ol la memoro.”

325. Kiel klarigi la deziron de kelkaj personoj, ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian? Ĉu ili pli volonte venus al tiu loko post sia morto?

Kaj, ĉu tiu graveco, ligita al materiala aĵo estus signo de malsupereco de la Spirito?

“Alligiteco de la Spirito al iuj lokoj: morala malsupereco.

Al supera homo ne gravas unu loko sur la Tero pli ol alia. Ĉu li ne scias, ke lia animo iam kuniĝos kun siaj amatoj, eĉ se liaj ostoj kuŝas malproksime de ties ostoj?”

Ĉu la kolekto, en unu sama loko, de la mortresta ĵoj de ĉiuj anoj de unu familio devas esti konsiderata io vanta?

“Ne; ĝi estas pia kutimo kaj atesto pri simpatio al la personoj, kiujn oni amis; kvankam tiu kunigo malmulte gravas al la Spiritoj, ĝi estas tamen utila al la homoj: la memoroj estas pli intime kolektitaj.”

326. Ĉu la animo, reveninta al la spirita vivo, estas tuŝata de la honoroj al ĝiaj mortrestaĵoj?

“Atinginte certan stadion, la Spirito jam ne portas la surterajn vantaĵojn kaj komprenas la bagatelecon de ĉiuj tiuj aferoj; sed, sciu, multaj Spiritoj, en la momentoj sekvantaj la materian morton, ekhavas grandan plezuron el la honoroj al ili farataj, aŭ tre ĉagreniĝas pro la forlaso de iliaj envolvaĵoj, ĉar ili ankoraŭ tenas kelkajn el la ĉimondaj konvencioj.”

327. Ĉu la Spirito alestas al siaj funebraj ceremonioj?

“Tio ofte okazas, sed kelkafoje li ne komprenas, kio fariĝas, se li ankoraŭ troviĝas konfuzita.”

Ĉu lin flatas la kolektiĝo de ĉeestantoj ĉe liaj funebraj ceremonioj?

“Pli aŭ malpli, laŭ la sento, kiu alvenigas tiujn personojn.”

328. Ĉu la Spirito de homo jus mortinta ĉeestas la kunvenojn de siaj heredantoj?

“Preskaŭ ĉiam; Dio tiel volas, por lia instruo kaj por la puno de la kulpuloj. Tiam li taksas la valoron de iliaj certigoj pri estimo; ĉiuj sentoj estas malkaŝitaj antaŭ li, kaj lia elreviĝo, ĉe la senhonta avidegemo de tiuj, kiuj inter si distranĉas liajn havoĵojn, klarigas al li la sentojn de liaj heredantoj; sed, ties vico ankaŭ venos.”

329. Ĉu la instinkta respekto, kiun la homo, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, havas por la mortintoj, rezultas de lia intuicio pri la estonta vivo?

“Ĝi estas natura sekvo de tiu intuicio; sen ĉi tiu, la respekto por la mortintoj estus neniel pravigebla.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.