La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro VII

VI – LEĜO DE SOCIO

1. Neceso de la societa vivo. – 2. Izolvivado. Silentpromeso. – 3. Familioligiloj.

Neceso de la societa vivo

766. Ĉu la societa vivo troviĝas en la Naturo?

“Certe; Dio kreis la homon, por ke ĉi tiu vivu en societo. Li ne senutile dotis la homon per parolo kaj per ĉiuj aliaj kapabloj necesaj al la vivo de interrilato.”

767. Ĉu la absoluta izoleco kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Jes, ĉar la homoj instinkte deziras societon, kaj ĉiuj devas kunlabori por la progresado, per reciproka helpo.”

768. Ĉu la homo, dezirante societon, nur obeas personan senton, aŭ ĉu en tiu sento estas pli ĝenerala providenca celo?

“La homo devas progresi, kaj tion li sola ne povas fari, ĉar li ne posedas ĉiajn kapablojn; li bezonas la kontakton de aliaj homoj. En izoleco, li brutiĝas kaj velkas.”

Neniu homo havas kompletajn kapablojn; per la societa kolektiĝo la homoj sin reciproke kompletigas, por certigi al si bonfarton kaj por progresadi. Ili havas reciprokajn bezonojn, kaj tial ili estas destinitaj vivi ne izole, sed societe.

Izolvivado. Silentpromeso

769. Oni konceptas, ke, kiel ĝenerala principo, la societa vivo estas natura; sed, ĉar ĉiuj gustoj estas ankaŭ naturaj, kial la absoluta izoleco estas riproĉinda gusto, se la homo povas en tiu stato trovi plezuron?

“Ĝi estas plezuro de egoisto. Estas ankaŭ homoj, trovantaj plezuron en ebrieco; ĉu ili indas vian aprobon?

Dio ne povas plaĉe rigardi vivon, per kiu iu kondamnu sin mem esti utila al neniu.”

770. Kion ni pensu pri homoj, vivantaj en absoluta ermiteco, por eviti la pereigan kontakton de la mondo?

“Duobla egoismo.”

Sed, se tiu sensocieteco celas pekelaĉeton, kiu trudas al la homo ian penigan rezignon, ĉu ĝi ne estas merita ago?

“Fari pli da bono ol da malbono, jen la plej bona pekelaĉeto. Evitante malbonon, tiuj personoj faras alian, ĉar ili forgesas la leĝon de amo kaj karitato.”

771. Kion ni pensu pri homoj, kiuj foriĝas de la mondo, por sin oferi al la malplisuferigo de malfeliĉuloj?

“Tiuj altiĝas, en sama grado kiel ili humiliĝas. Ili havas la duoblan meriton, ekstari super la materiaj ĝuoj kaj fari bonon per la plenumo de la leĝo de laboro.”

Kaj pri tiuj, serĉantaj en solerestado la kvietecon, kiun iuj laboroj postulas?

“Tiu ne estas la absoluta solerestado de egoisto; tiaj personoj ne izoliĝas for de l’ socio, ĉar ĝuste por ĝi ili laboras.”

772. Kion pensi pri la silentpromeso ordonata de iuj sektoj ekde plej malproksima antikveco?

“Demandu vin prefere, ĉu la parolo estas naturdoto, kaj kial Dio ĝin konsentis al la homo. Dio kondamnas la misuzon, ne la uzadon de la kapabloj, per kiuj Li dotis la homon. Silento estas utila, ĉar per silento vi retiriĝas en vin mem; via Spirito fariĝas pli libera kaj tiel povas ekkomunikiĝi kun ni; sed fari silentpromeson estas frenezaĵo. Sendube, la homoj, kiuj rigardas tiujn propravolajn rezignojn kiel virtaĵojn, havas ja bonan intencon; sed ili eraras, ĉar ili ne sufiĉe komprenas la verajn leĝojn de Dio.”

La promeso je absoluta silentado, kiel ankaŭ tiu je solerestado, forigas la homon de la societaj interrilatoj, kiuj povas havigi al li okazon fari bonon kaj plenumi la leĝon de progreso.

Familioligiloj

773. Kial, inter la bestoj, la gepatroj kaj ties idoj ne sin reciproke rekonas plu, de post la momento, kiam la idoj jam ne bezonas la zorgojn de siaj gepatroj?

“La bestoj vivas la materialan, ne la moralan vivon.

La karesemo de patrino por siaj idoj havas kiel principon la instinkton de konservado de la estuloj, kiujn ŝi naskis; kiam tiuj estuloj povas jam prizorgi sian propran vivon, tiam ŝia tasko estas elfinita, la Naturo nenion plu postulas de ŝi; tial ŝi ilin forlasas, por zorgi pri novaj naskitoj.”

774. Iuj personoj, el la fakto, ke la bestoj estas forlasataj de siaj gepatroj, konkludas, ke la familioligiloj inter la homoj simple rezultas el societaj moroj kaj ne el natura leĝo; kion ni pensu pri tio?

“La homo havas destinon alian ol la bestoj; kial do voli similigi lin al ĉi tiuj? La homo havas ion alian krom fiziologiaj bezonoj, nome la neceson progresi, kaj la familioligiloj pli streĉas la societajn rilatojn; jen, kial la familioligiloj estas leĝo de la naturo. Dio volis, ke la homoj tiel lernu sin reciproke ami kiel fratoj.”

775. Kian sekvon alportus al la socio la malstreĉiĝo de la familioligiloj?

“Pliintensiĝon de egoismo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.