La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro XII

MORALA PERFEKTECO

1. Virtoj kaj malvirtoj. – 2. Pasioj. – 3. Egoismo. – 4. Karakterizaĵoj de la virta homo. – 5. Konado de si mem.

Virtoj kaj malvirtoj

893. Kiu estas la plej merita el ĉiuj virtoj?

“Ĉiuj virtoj havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l' bono. Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj; sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l' persona intereso por la bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu bazita sur la plej neprofitama karitato.”

894. Iuj personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian ajn kontraŭan senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?

“Ĉe tiuj, ne bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo.

Oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn.

“Ĉar vi ankoraŭ staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera signifo.”

895. Krom la malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej karakteriza signo de neperfekteco?

“Ĝi estas la persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso, ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson, por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno.

“La alligiteco al materiaj aferoj estas senduba signo de malsupereco, ĉar, ju pli la homo sin krampas al ĉimondaj havaĵoj, des malpli li komprenas sian destinon; per sinforgesemo, kontraŭe, li pruvas, ke li vidas la estontecon el pli alta, punkto.”

896. Estas personoj abnegaciemaj sen ia distingo, malŝparantaj siajn havaĵojn sen ia profito, manke de prudenta uzado; ĉu tiuj personoj havas ian meriton?

“Ili estas meritaj pro sia abnegaciemo, sed ne pro la bono, kiun ili povus fari. Sinforgesemo estas virto, sed senpripensa malŝparemo estas ĉiam almenaŭ neprudento.

Riĉeco ne estas donata al kelkaj homoj por esti disĵetata en la vento, same kiel al aliaj ne por esti tenata en ŝranko: ĝi estas deponitaĵo, pri kiu ili devas prezenti siajn kalkulojn, ĉar ili iam respondos por la tuta bono, kies farado estis en iliaj manoj, sed kiun ili ne faris, kaj, ankaŭ, por ĉiuj larmoj, kiujn ili povus sekigi per mono, kiun ili donis al homoj, ĝin ne bezonantaj.”

897. Ĉu homo, kiu faras bonon, ne celante ian rekompencon sur la Tero, sed esperante, ke tiu bono estos al li kreditita en sekvanta ekzistado, kaj ke, tiam, li havos pli bonan pozicion, estas riproĉinda? Ĉu tiu penso malhelpos lian progreson?

“Oni devas fari bonon pro karitato, tio estas, abnegacie.”

Tamen ĉiu havas la tre naturan deziron progresi, por sin tiri el la peniga stato de ĉi tiu vivo; la Spiritoj mem instruas nin fari bonon por ĉi tiu celo; ĉu estas do ne konsilinde pensi, ke, farante bonon, oni rajtas esperi pli ol sur la Tero?

“Ne, tute certe; sed tiu, kiu faras bonon sen ia kaŝita penso kaj pro la sola plezuro plaĉi Dion kaj sian suferantan proksimulon, staras jam sur progresoŝtupo, kiu ebligos al li atingi feliĉon pli rapide ol lia frato, kiu, pli pozitivema, faras bonon intence, ne instigate de la natura varmo de sia koro.” (894)

Ĉu oni ne devas, en ĉi tiu rilato, distingi inter bono, kiun oni povas fari al sia proksimulo, kaj la zorgo, kiun oni havas, korekti siajn proprajn malvirtetojn? Ni konceptas, ke fari bonon, esperante, ke ĝi estos kreditita al ni en alia vivo, estas ago nemulte meritiga; sed, ĉu nin korekti, venki niajn pasiojn, plibonigi nian karakteron, celante alproksimiĝi al la bonaj Spiritoj kaj altiĝi, estas ankaŭ signo de malsupereco?

“Tute ne; per la vorto bonfaro ni volas esprimi karitaton. Homo, kalkulanta tion, kion ĉiu el liaj bonaj agoj profitigos al li en estonta, aŭ en la surtera vivo, kondutas kiel egoisto; sed ne estas egoismo pliboniĝi, celante alproksimiĝi al Dio, ĉar ĉi tiu estas la celo, kiun ĉiu devas sekvi.”

898. Ĉar la enkorpa vivo estas nur momenta haltotempo en ĉi tiu mondo, kaj ĉar nia estonteco devas esti nia ĉefa zorgo, ĉu tial estas utile klopodi, por akiri sciencajn konojn nur pri materiaj aferoj kaj bezonoj?

“Sendube; unue, tio havigas al vi rimedojn por helpi viajn fratojn; due, via Spirito pli rapide leviĝos, se li jam intelekte progresis; dum la intertempo de la enkarniĝoj, vi lernas en unu horo tion, kio sur la Tero postulus de vi kelkajn jarojn. Nenia kono estas senutila; ĉiuj pli aŭ malpli kunhelpas por progreso, ĉar la perfekta Spirito devas scii ĉion; kaj, ĉar progreso devas fariĝi laŭ ĉiuj direktoj, tial ĉiuj akiritaj ideoj kunagas por evoluo de la Spirito.”

899. El du riĉaj homoj, unu naskiĝis en luksa superabundeco kaj neniam spertis ian bezonon; la dua ŝuldas sian riĉecon al sia laborado; ambaŭ uzas siajn havaĵojn nur kaj sole por sia persona ĝuado: kiu estas la pli kulpa?

“Tiu, kiu spertis suferojn, ĉar li jam scias, kio estas sufero; li konas la doloron, kiun li tamen ne mildigas kaj kiun li ofte tute ne memoras.”

900. Ĉu tiu, kiu konstante amasigas monon, farante bonon al neniu, estas praviginda pro sia penso, ke tiel li povos postlasi pli da komforto al siaj heredontoj?

“Tio estas kompromiso kun malhonesta konscienco.”

901. El du avaruloj, la unua rifuzas al si mem la necesaĵojn de la vivo kaj mortas de mizero sur sia propra trezoro; la dua kondutas avare nur kontraŭ aliaj homoj: li malŝparas por sia profito; di sin deturnas de ĉia ajn ofereto, kiun postulus iu servo aŭ io utila al alia homo, kaj, kontraste kun tio, nenion li opinias malfacila, por kontentigi siajn gustojn kaj pasiojn. Se oni petas de li komplezon, li estas ĉiam okupita; por ia propra kaprico tamen nenio mankas al li. Kiu estas la pli kulpa, kaj kiu ricevos la pli malbonan lokon en la mondo de la Spiritoj?

“Tiu, kiu ĝuas: li estas pli egoista ol avara; la alia jam ricevis parton de sia puno.”

902. Ĉu iu estas riproĉinda, ke li ambicias riĉecon nur kun la deziro fari bonon?

“Ĉia sento estas sendube laŭdinda, se nur ĝi estas pura; sed, ĉu tiu deziro estas ĉiam malegoisma kaj ne entenas ian personan kaŝitan penson? Ĉu la unua persono, al kiu iu deziras komplezi, ne estas ofte ĝuste li mem?”

903. Ĉu oni kondutas nedece, se oni studas la aliulajn malvirtetojn?

“Se oni tion faras, por ilin kritiki kaj diskonigi, oni estas tre kulpa, ĉar tio estas manko de karitato; se por persona profito kaj por eviti ilin, tio povas, en iuj okazoj, esti utila; sed oni ne forgesu, ke indulgemo por aliulaj vundaj lokoj estas unu el la virtoj entenataj en karitato.

Antaŭ ol riproĉi aliulajn neperfektaĵojn, konstatu, ĉu oni ne povus diri tion saman pri vi. Klopodu, por ke vi havu la kvalitojn kontraŭajn al la neperfektaĵoj, kiujn vi riproĉas ĉe alia homo : tio estas la rimedo, por ke vi fariĝu supera al li; se vi riproĉas lian avarecon, estu donema; se lian fieron, estu humila kaj modesta; se lian severecon, estu kormilda; se lian malnoblecon, estu noblanima ĉe ĉiuj viaj agoj; unuvorte, kondutu tiel, ke ne povu esti dirataj kontraŭ vi la jenaj vortoj de Jesuo: Kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo?”[31]

904. Ĉu tiu estas kulpa, kiu esploras kaj senvualigas la malfortajn flankojn de la socio?

“Tio dependas de la sento, kiu instigas lin tion fari; se la kritikanto celas nur kaŭzi skandalon, li havigas al si personan ĝuon per la prezentado de bildoj, kiuj ofte estas prefere malbona ol bona ekzemplo. La spirito kritikas, sed li povas esti punita pro tia speco de plezuro, kiun li sentas, el diskonigo de malvirtoj.”

Kiel, en ĉi tiu okazo, oni povus taksi la purecon de intencoj kaj la sincerecon de la verkisto?

“Tio ne ĉiam estas utila; se li skribas ion ŝatindan, profitu el liaj ideoj ; se li agas malbone, tio estas demando pri konscienco, koncernanta lin mem. Cetere, se li deziras pruvi sian sincerecon, li devas do apogi sian instruon per sia propra ekzemplo.”

905. Iuj aŭtoroj publikigis tre belajn kaj tre moralajn verkojn, kiuj helpas la progreson de la homaro, sed el kiuj ili mem neniom profitis; ĉu la bono, kiun kaŭzis tiuj verkoj, estos iel profita al ili, kiel Spiritoj?

“Moralo sen faroj estas kiel semo sen laboro. Por kio servas al vi semo, se vi ne igas ĝin frukti por via nutrado? Tiuj homoj estas pli kulpaj, ĉar ili havis intelekton por kompreni; ne praktikante la maksimojn, kiujn ili lernigis al aliaj, ili rezignis rikolti ties fruktojn.”

906. Ĉu homo, praktikanta bonon, estas riproĉinda pro tio, ke li konscias sian konduton kaj ke li tion konfesas al si mem?

“Ĉar li povas konscii la malbonon, kiun li faras, tial li devas konscii ankaŭ la bonon, por ke li sciu, ĉu li kondutas bone aŭ malbone. Nur pesante ĉiujn siajn agojn per la pesilo de la leĝo de Dio kaj, precipe, per tiu de la leĝo de justeco, amo kaj karitato, li povos diri al si, ĉu liaj agoj estas bonaj aŭ malbonaj, ĉu li ilin aprobas aŭ malaprobas. Li do ne povas indi riproĉon, pro tio, ke li rekonas, ke li triumfis super la malnoblaj inklinoj, nek pro tio, ĉar li ĝojas pro siaj faroj; kondiĉe, ke li ne fieru pro si mem, ĉar, tiam, li kulpus novan eraron.” (919)

Pasioj

907. Ĉar la principo de pasioj troviĝas en la Naturo, ĉu tial ĝi estas malbona per si mem?

“Ne; pasio kuŝas en eksceso ligita. kun la volo, ĉar tiu principo estas donita. al la homo por la bono, kaj pasioj povas instigi lin al grandaj faroj ; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kiun la homo faras, de pasioj.”

908. Kiel difini la limon, ĉe kiu la pasioj ĉesas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila, se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas. Rekonu do, ke iu pasio fariĝas pereiga de post la momento, kiam vi jam ne povos ĝin estri kaj kiam ĝi rezultigas ion malutilan al vi aŭ aliulo.”

La pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed, se, anstataŭ ilin direkti, la homo sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn, kaj la sama forto, kiu en liaj manoj povus naski bonon, refalas sur lin kaj lin frakasas.

Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La principo de pasioj estas do nenia malbono, ĉar ĝi kuŝas sur unu el la providencaj kondiĉoj de nia ekzistado.

La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu eksceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon.

Ĉia pasio, alproksimiganta la homon al la besta naturo, deturnas lin de la spirita naturo.

Ĉia sento, altiganta la homon super la besta naturo, atestas la superecon de Spirito kontraŭ materio kaj lin alproksimigas al perfekteco.

909. Ĉu la homo ĉiam povus venki siajn malnoblajn inklinojn per siaj penoj mem?

“Jes, kaj iafoje per tre malgrandaj penoj; tamen mankas al li volo. Ve! kiom malmultaj el vi faras tiujn penojn!”

910. Ĉu la homo povas trovi ĉe la Spiritoj efikan helpon, por venki siajn pasiojn?

“Se li sincere petas Dion kaj sian bonan genion, la bonaj Spiritoj certe venas helpi lin, ĉar tiu estas ilia misio.” (459)

911. Ĉu iuj pasioj ne estas tiel vivaj kaj nekontraŭeblaj, ke volo estas senpotenca por ilin regi?

“Multaj homoj diras : Mi volas, sed volo estas nur sur iliaj lipoj; ili volas, sed ili tre ĝojas, ke tio ne okazas.

Se iu pensas, ke li ne povas superforti siajn pasiojn, tio okazas, ĉar la Spirito, pro sia malsupereco, trovas en ili plezuron. Kiu penas ilin bridi, tiu komprenas sian spiritan naturon; venki ilin estas por li venko de Spirito super materio.”

912. Kiu estas la plej efika rimedo por kontraŭbatali la superregadon de la korpa naturo?

“Abnegacii sin mem.”

Egoismo

913. Kiu el la malvirtoj povas esti rigardata kiel radika?

“Tion ni jam ofte diris, nome, egoismo: de ĝi venas ĉia malbono. Studu ĉiajn malvirtojn, kaj vi vidos, ke sur la fundo de ili ĉiuj kuŝas egoismo; vi ilin vane kontraŭbatalos; ne prosperos al vi ilin eltiri, ĝis vi atakos la malbonon ĉe ties radiko, ĝis vi eldetruos ties kaŭzon.

Ĉiuj viaj penoj estu direktataj al tiu celo, ĉar en egoismo troviĝas la vera kancero de la socio. Ĉiu homo, deziranta, ekde ĉi tiu vivo, proksimiĝi al la morala perfekteco, devas elsarki el sia koro ĉian senton de egoismo, ĉar egoismo estas neakordigebla kun justeco, amo kaj karitato: ĝi nuligas ĉiujn ceterajn kvalitojn.”

914. Ĉar egoismo sin bazas sur la persona intereso, tial ŝajnas tre malfacile ĝin tute elradikigi el la homa koro; ĉu oni sukcesos tion fari?

“Ju pli la homoj sin instruas pri la spiritaj aferoj, des malpli ili ŝatas la materiajn aferojn; estas ankaŭ necese reformi la homajn konvenciojn, kiuj tenadas kaj ekscitas egoismon. Tio dependas de edukado.”

915. Ĉar egoismo estas esence propra al la homaro, ĉu tial ĝi ne estos ĉiam malhelpo je la regado de la absoluta bono sur la Tero?

“Certe egoismo estas via plej granda malbono, sed ĝi rezultas el la malsupereco de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, kaj ne el la homaro mem ; nu, pli kaj pli puriĝante per siaj sinsekvaj enkarniĝoj, la Spiritoj iom post iom seniĝas je egoismo, kiel same je aliaj malpura ĵoj. Ĉu ne ekzistas, jam nun sur la Tero, homoj tute neegoistaj kaj praktikantaj karitaton? Estas multe pli da tiaj, ol kiel vi pensas, sed vi konas nur malmultajn, ĉar virto ne serĉas la brilan de l' taglumo; se ekzistas unu, kial ne ekzistus deko da tiaj? se deko, kial ne milo, kaj tiel plu?”

916. Egoismo, anstataŭ malpliiĝi, kreskas kun la civilizacio, kiu, laŭŝajne, ĝin instigas kaj nutras; kiel iu kaŭzo povas detrui sian efikon?

“Ju pli granda estas malbono, des pli abomeninda ĝi fariĝas; estis necese, ke egoismo faru multon da malbono, por ke oni komprenu la neceson ĝin elpeli. Kiam la homoj estos seniĝintaj je la egoismo ilin reganta, ili tiam vivos kiel fratoj, kiuj ne faras reciproke eĉ la plej malgrandan malutilon kaj kiuj sin interhelpas per la sento de solidareco; tiam la. forta estos la subtenanto de la malforta, kaj ne ties subpremanto; kaj jam ne estos vidataj homoj sen vivnecesaĵoj, ĉar ĉiuj praktikos la leĝon de justeco. Tiu estos la regno de bono, kiun la Spiritoj estas komisiitaj prepari.” (784)

917. Kiu estas la rimedo por detrui egoismon?

“El ĉiuj homaj neperfektaĵoj la plej malfacile elradikigebla estas egoismo, ĉar tiu ĉi naskiĝas el la influo de la materio, de kiu la homo, ankoraŭ tre proksima de sia origino, ne povis liberiĝi; por la daŭrado de tiu influo ĉio kunhelpas: leĝoj, socia organismo kaj edukado.

Egoismo malfortiĝos ĉe la supereco de la morala vivo antaŭ la materia vivo, kaj precipe ĉe la kompreno, kiun Spiritismo havigas al vi, pri via estonteco, tio estas, pri via estonteco reala, ne falsita de alegoriaj fikcioj; kiam Spiritismo, jam bone komprenata, identiĝos kun la moroj kaj kredoj, ĝi aliigos kutimojn, morojn, sociajn interrilat ojn. Egoismo estas fondita sur la graveco de l' personeco; nu, Spiritismo, bone komprenata, mi ripetas, igas vidi la aferojn el tiel alta punkto, ke la sento de personeco malaperas antaŭ la senlima spaco. Detruante tiun gravecon aŭ, almenaŭ, montrante ĝian valoron, Spiritismo nepre kontraŭbatalas egoismon.

“Ofte faras la homon ankaŭ egoista ĝuste la pikvundo, kiun li ricevas de la egoismo de aliaj, ĉar li sentas la neceson preni defendan teniĝon. Vidante, ke la aliaj pensas pri si mem kaj ne pri li, la homo estas alkondukata al zorgado pri si, prefere ol pri la aliaj.

La principo de karitato kaj de frateco estu la bazo de la sociaj konvencioj, de la leĝaj rilatoj inter popoloj kaj inter homoj; tiam, la homo pensos malpli pri sia propra persono, kiam li vidos, ke aliaj ankaŭ pensas pri li; li ricevos la moraligan influon de l' ekzemplo kaj de l' kontakto. Ĉe la hodiaŭa superabundeco de egoismo, oni devas esti vere virta, por abnegacii sian personecon profite de aliaj, kiuj ofte ne dankas tian noblaĵon; precipe al tiuj, posedantaj tian virton, la ĉiela regno estas malfermita; precipe tiujn atendas la feliĉo de la elektitoj, ĉar vere mi diras al vi, en la tago de juĝado, kiu ajn pensis nur pri si mem, tiu estos flanken pelita kaj suferos de sia izoleco.” (785)

Fénelon.

Oni faras sendube laŭdindajn klopodojn, por antaŭenigi la homaron; hodiaŭ oni kuraĝigas, stimulas, honoras la bonajn sentojn pli, ol en neniu alia epoko; kaj tamen la mordanta vermo nomata egoismo estas ĉiam ankoraŭ la kancero de la socio. Ĝi estas reala malbono, refalanta sur la tutan mondon kaj kies viktimo ĉiu pli aŭ malpli estas; necese estas do ĝin kontraŭbatali, same kiel oni alfrontas epidemian malsanon. Por tio estas necese procedi kiel la kuracistoj: iri returne al la origino. Oni serĉu en ĉiuj partoj de la socia organismo, ekde la familio ĝis la popoloj, ekde kabano ĝis palaco, ĉiajn kaŭzojn, ĉiajn influojn, kaŝitajn aŭ evidentajn, kiuj ekscitas, nutras kaj elvolvas la senton de egoismo: kiam la kaŭzoj estos konataj, la kuracilo sin prezentos mem; tiam oni devos nur ilin kontraŭbatali, se ne ĉiujn samtempe, almenaŭ parte; kaj, iom post iom, la veneno estos eltirita. La resanigo eble estos longedaŭra, ĉar la kaŭzoj estas multenombraj; sed ĝi ne estas neebla. Tiun celon oni trafos cetere nur atakante la malbonon ĉe ties radiko, tio estas, per edukado; ne per tiu edukado, celanta fari instruitajn homojn, sed per tiu, celanta fari homojn virtajn.

Edukado, se bone komprenata, estas la ŝlosilo de l' morala progreso; kiam oni konos la arton direkti karakterojn, tiel bone kiel la arton direkti intelektojn, oni povos korekti la karakterojn tute same, kiel oni korektas misformajn arbetojn; sed tiu arto postulas grandan takton, multe da sperto kaj profundan observadon; estas grava eraro kredi, ke sufiĉas scio, por ĝia praktikado. Kiu sekvas la kreskadon de infano, ido ĉu de riĉulo, ĉu de malriĉulo, de post ĝia naskiĝo, observante ĉiajn malutilajn influojn, kiuj agas sur ĝin pro la malforteco, senzorgeco kaj neklereco de ĝiaj direktantoj, vidante kiel ofte la rimedoj uzataj por ĝia moraligo tute maltrafas, tiu ne povas miri pro tiom da malbonaj flankoj en la socio. Oni faru por moralo tiom, kiom oni faras por intelekto, kaj oni vidos, ke, se ekzistas rezistemaj naturoj, estas ankaŭ aliaj, cetere multe pli, ol kiel oni kredas, kiuj atendas nur bonan kulturadon por produkti belajn fruktojn. (872)

La homo volas esti feliĉa, kaj tiu sento troviĝas en la Naturo; tial li senĉese klopodas, por plibonigi sian pozicion sur la Tero, kaj serĉas la kaŭzon de siaj suferoj, por ilin ĉesigi. Kiam li bone komprenos, ke egoismo estas unu el tiuj kaŭzoj, tiu faktoro, naskanta fieron, ambicion, avidemon, envion, malamon, ĵaluzon, je kiuj li ĉe ĉiu paŝo puŝiĝas; tiu faktoro, alportanta konfuzon al ĉiuj sociaj interrilatoj, enblovanta malpacojn, detruanta fidojn, deviganta ĉiun ĉiam singarde stari kontraŭ sia najbaro; fine, tiu, faranta el amiko malamikon; tiam li ankaŭ komprenos, ke tiu malvirto estas neakordigebla kun lia propra feliĉo kaj eĉ, ni povas aldiri kun lia sekureco; ju pli li suferos pro tiu malvirto, des pli da neceso li sentos ĝin kontraŭbatali, same kiel li luktas kontraŭ pesto, pereigaj bestoj kaj ĉiuj ceteraj malfeliĉegoj; lin instigos al tio lia propra intereso. (784)

Egoismo estas fonto de ĉiaj malvirtoj, kiel karitato estas fonto de ĉiaj virtoj; eldetrui la unuan kaj plifortigi la duan, jen la celo, kiun devas iri ĉiuj klopodoj de la homo, se ĉi tiu deziras certigi sian feliĉon tiel sur la Tero, kiel en estonta vivo.

Karakterizaĵoj de la virta homo

918. Per kiaj signoj oni povas konstati ĉe la homo la realan progreson, kiu lin altigos en la spirita hierarkio?

“La Spirito atestas sian altan rangon, kiam ĉiuj faroj de lia enkorpa vivo estas la praktikado de la leĝo de Dio kaj kiam li anticipe komprenas la spiritan vivon.”

La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco. Demandante sian konsciencon pri la agoj, kiujn li faris, li devas ankaŭ demandi sin mem, ĉu li ne malobeis tiun leĝon, ĉu li ne faris malbonon, ĉu li faris ĉian bonon, kiun li povus fari, ĉu iu ne havas ian motivon por plendi kontraŭ li, kaj, fine, ĉu li faris al aliaj tion, kion li dezirus, ke ili faru al li.

La homo, posedita de la sento de karitato kaj de amo al sia proksimulo, faras bonon pro amo al bono, ne esperante repagon, kaj foroferas sian propran intereson al la justeco.

Li estas bona, humana kaj korfavora por ĉiuj, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel siajn fratojn, sen ia distingo je rasoj aŭ kredoj.

Se Dio donis al li potencon kaj riĉecon, li konsideras ĉi tiujn kiel deponitaĵon, kiun li devas uzi por bono; li ne fieras pro tio, ĉar li scias, ke Dio, kiu ilin donis al li, povas ankaŭ ilin de li forpreni.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian estrecon, li traktas ilin milde kaj bonvole, ĉar ili estas egalaj al li antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton por ilin moraligi kaj ne por ilin subpremi per sia malhumileco.

Li estas indulgema kontraŭ la neperfektaĵoj de sia proksimulo, ĉar li scias, ke li mem ankaŭ bezonas indulgemon, kaj li memoras jenajn vortojn de la Kristo: Kiu el vi estas[32] senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon.

Li ne estas venĝema: laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas siajn ofendantojn kaj memoras nur bonfarojn; ĉar ja scias, ke estos al li pardonite laŭ tio, kiel li estos mem pardoninta.

Fine, li respektas ĉe siaj similuloj ĉiajn rajtojn, donatajn de la leĝoj de la Naturo, kiel li deziras, ke liaj rajtoj estu respektataj.

Konado de si mem

919. Kiu estas la praktika rimedo plej efika, por ke la homo pliboniĝu en ĉi tiu vivo kaj rezistu kontraŭ la puŝo en malbonon.?

“Antikva saĝulo jam diris: Konu vin mem.”

Ni komprenas la tutan saĝecon de tiu maksimo, sed malfacile estas ĝuste koni sin mem; kiel ni atingu tiun memkonadon?

“Faru tiel, kiel mi faradis, kiam mi vivis sur la Tero: ĉe la fino de ĉiu tago, mi alparolis mian konsciencon, mi reviziis tion, kion mi faris, kaj mi demandis min mem, ĉu mi ne malplenumis iun devon, ĉu iu ne havas motivon por plendo kontraŭ mi, tiel mi sukcesis koni min kaj vidi, kio devas ĉe mi esti reformita. Homo, kiu ĉiunokte rememorus siajn tiutagajn agojn kaj demandus sin, kion bonan aŭ malbonan li faris, petante al Dio kaj al sia gardanĝelo, ke ili lumigu lin, ekhavus grandan forton por sia perfektiĝo; ĉar, kredu, Dio lin helpus. Demandu do vin mem, kion vi faris kaj por kia celo vi kondutis ĉe tiu aŭ ĉe tiu alia cirkonstanco; ĉu vi faris ion, kion vi opinias riproĉinda ĉe aliulo aŭ kion vi ne kuraĝus konfesi.

Demandu plie: se estus laŭ la volo de Dio, ke mi estu alvokita nun, ĉu, enirante en la spiritan mondon, kie nenio estas kaŝita, mi devus timi ies rigardon? Ekzamenu, kion vi eble faris unue kontraŭ Dio, due kontraŭ via proksimulo, fine kontraŭ vi mem. La respondoj portos trankvilecon al via konscienco aŭ indikon de iu malbono, kiun vi devas forigi.

“La konado de si mem estas do la ŝlosilo de l' individua pliboniĝo; sed, vi diros, kiel oni juĝu sin mem?

Ĉu oni ne havas la iluzion de l' memamo, kiu malpligravigas la erarojn kaj faras ilin pardonindaj? Avarulo opinias sin nur ŝparema kaj antaŭvidema; fierulo pensas, ke estas ĉe li simpla digno. Tio estas ja vera; sed vi havas provilon, kiu ne povas trompi vin. Kiam vi hezitas taksi la valoron de unu el viaj agoj, demandu vin, kia vi ĝin opinius, se ĝin farus alia persono; se vi ĝin riproĉas ĉe alia persono, ĝi do ne povus estis pli digna ĉe vi, ĉar la juĝo de Dio ne havas du malsamajn mezurilojn. Penu ankaŭ ekscii, kion la aliaj homoj pensas pri viaj agoj, kaj ne malŝatu la opinion de viaj malamikoj, ĉar ĉi tiuj havas nenian intereson falsi la veron, kaj ofte Dio metas ilin ĉe via flanko, kiel spegulon, por ke ili admonu vin pli sincere, ol kiel tion farus amiko. Kiu serioze volas perfektiĝi, tiu esploru do sian konsciencon, por elŝiri el si la malbonajn inklinojn, same kiel li elradikigas la malutilajn herbojn en sia ĝardeno; li komparu la aktivon kun la pasivo de sia morala tago, same kiel komercisto bilancas siajn gajnojn kaj perdojn; kaj mi asertas al vi, ke la unua komparo estos pli profita ol la dua. Se li povas diri, ke lia tago estis bona, li povas do pace dormi kaj sentime atendi la vekiĝon de alia vivo.

“Faru do al vi mem klarajn, precizajn demandojn, kaj ne timu ilin multobligi; oni povas ja malŝpari kelkajn minutojn por atingi eternan feliĉon. Ĉu vi ne laboradas ĉiujn tagojn, por ekhavi rimedojn, kiuj certigus al vi ripozon en maljuneco? Ĉu tiu ripozo ne estas la objekto de ĉiuj viaj deziroj, la celo, kiu igas vin elporti ĉiajn laciĝojn kaj momentajn rezignojn? Nu! kiom valoras tiu kelktaga ripozo, ĉiam malkvietigita de l' korpaj malsanoj, kompare kun tiu, kiu atendas virtulon? Ĉu ĝi ne valoras ja kelkajn penojn? Mi scias, ke multaj diras, ke la nuneco estas pozitiva, kaj necerta la estonteco; nu, jen ĝuste la penso, kiun ni estas komisiitaj por detrui ĉe vi, ĉar ni volas igi vin kompreni tiun estontecon en tia maniero, ke ĝi restigu nenian dubon ĉe via animo; tial, ni vokis vian atenton al fenomenoj tiaj, ke viaj sentumoj estu impresitaj, kaj ankaŭ tial ni nun donas al vi instruojn, kiujn ĉiu el vi havas la taskon diskonigi. Por nenia alia celo, ol ĉi tiu, ni diktis La Libron de la Spiritoj.”

Sankta Aŭgusteno.

Multe da eraroj, kiujn ni faras, estas nerimarkataj de ni; se, efektive, laŭ la konsilo de Sankta Aŭgusteno, ni pli ofte demandus nian konsciencon, ni vidus, kiel ofte ni agas malbone sen ia konscio, pro tio, ĉar ni ne studas la esencon kaj la instigilon de niaj agoj. La demanda formo estas pli preciza ol ia maksimo, kiu, ofte, ne estas aplikebla al la okazo, ĉe kiu ni troviĝas. La demando postulas kategoriajn respondojn per jes aŭ ne, sen allaso de ia ajn alternativo; tiuj respondoj estas ankoraŭ personaj argumentoj, kaj laŭ ties sumo ni povas konjekte kalkuli, kiom da bono kaj da malbono kuŝas en ni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.