La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. Necesa detruado kaj ekscesa detruado. – 2. Detruantaj malfeliĉegoj. – 3. Militoj. – 4. Hommortigo. – 5. Krueleco. – 6. Duelo. – 7. Puno de morto.
728. Ĉu detruado estas leĝo de la Naturo?
“Estas necese, ke ĉio estu detruita, por renaskiĝi kaj rekreiĝi, ĉar tio, kion vi nomas detruado, estas nenio alia ol transformado, celanta renovigon kaj plibonigon de la vivantaj estuloj.”
– Ĉu do la instinkto de detruado estas donita al la vivantaj estuloj laŭ providencaj planoj?
“La kreitoj de Dio estas iloj, kiujn Li uzas por plenumo de Liaj planoj. Por sin nutri, la vivantaj estuloj sin reciproke detruas, por la duobla celo, daŭrigi la ekvilibron de reproduktado, kiu povus fariĝi tro granda, kaj utiligi la restaĵojn de la ekstera envolvaĵo. Sed ĉiam detruata estas nenio krom tiu envolvaĵo, kiu estas nur akcesora, ne la esenca parto de la pensokapabla estulo; la esenca parto estas la intelekta, nedetruebla principo, kiu sin iom post iom preparas per la sinsekvaj metamorfozoj, kiujn ĝi travivas.”
729. Ĉar detruado estas necesa al la reorganizado de la estuloj, por kio do la Naturo ilin ŝirmas per rimedoj de antaŭgardo kaj memkonservado?
“Por eviti, ke detruo okazu antaŭ la ĝusta momento.
Ĉia antaŭtempa detruo malhelpas la elvolviĝon de la intelekta principo; tial Dio konsentis al ĉiuj estuloj la neceson vivi kaj sin reprodukti.”
730. Ĉar la morto devas konduki nin al pli bona vivo; ĉar ĝi nin liberigas de l’ ĉitieaj suferoj kaj estus prefere dezirinda ol timinda, kial do la homo sentas instinktan teruron antaŭ ĝi, tian, ke li ĝin timegas?
“Tion ni jam diris: la homo devas strebi al la plidaŭrigo de sia vivo, por elplenumi sian taskon; tial Dio donis al li instinkton de memkonservado, kaj tiu instinkto lin subtenas ĉe liaj provoj; sen tio li ofte senkuraĝiĝus. La sekreta voĉo, iganta lin forpuŝi la morton, diras al li, ke li povas ankoraŭ fari ion por sia progresado. Danĝero, lin minacanta, estas averto, por ke li profitu la prokraston, kiun Dio konsentas al li, sed li, kormalmola, pli ofte esprimas sian dankon al sia sorto, ol al sia Kreinto.”
731. Kial, flanke de la rimedoj por memkonservado, la Naturo samtempe lokis la detruantajn faktorojn?
“Kuracilo ĉe malsano; kiel ni diris, tiel agas la Naturo, por ke estu tenata la ekvilibro kaj unuj servu kiel kompensmaso al aliaj.”
732. Ĉu la neceso detrui estas la sama en ĉiuj mondoj?
“Ĝi estas konforma al la pli aŭ malpli materieca stato de la mondoj; ĝi ĉesas tie, kie la fizika kaj morala statoj estas plipurigitaj. En la mondoj pli progresintaj ol la via, la vivkondiĉoj estas tute aliaj.”
733. Ĉu la neceso detrui ĉiam ekzistos inter la homoj sur la Tero?
“La neceso detrui malpliiĝas ĉe la homo laŭmezure, kiel la Spirito superregas la materion; jen, kial la abomeno al detruado kreskas samgrade kiel la intelekta kaj la morala elvolviĝo.”
734. Ĉu la homo, en sia nuna stato, havas senliman rajton detrui la bestojn?
“Tiu rajto estas difinita de la neceso prizorgi nutradon kaj sekurecon; eksceso neniam estis rajto.”
735. Kion ni pensu pri detruado, superpasanta la limojn de bezonoj kaj de sekureco; pri ĉasado, ekzemple, tiam, kiam ĝi celas nur la plezuron senprofite detrui?
“Ĝi estas atesto pri la potenco de la besta super la spirita naturo. Ĉia detruo, transpasanta la limojn de bezonoj, estas malobeo je la leĝo de Dio. La bestoj detruas nur por siaj bezonoj, sed la homo, kiu havas liberan volon, detruas senbezone; iam li devos redoni kalkulojn pri la misuzo de la libereco, kiu estas al li konsentita, ĉar, tiel agante, li cedas al siaj malnoblaj instinktoj.”
736. Ĉu la popoloj, kiuj pelas ĝis eksceso la skrupulon rilatan al la detruado de bestoj, havas pro tio ian apartan meriton?
“Tio estas eksceso pri sento, kiu estas mem laŭdinda, sed kiu estas misuzata; krome, ties merito estas nuligita de ekscesoj de multaj aliaj specoj. Estas, ĉe tiuj popoloj, prefere superstiĉa timo, ol vera bonkoreco.”
737. Por kiu celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?
“Por ĝin admoni al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon? Estas necese vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn.” (774)
738. Ĉu Dio ne povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn malfeliĉegojn?
“Jes; Li ilin uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon.”
– Sed, ĉe tiuj malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?
“Dum sia vivo la homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar, kiel ni jam diris, la vivo de l’ korpo malmulte valoras; unu jarcento de via mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi tiu mondo. Ĉe grandaj malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn.”
– Sed, ĉu la viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?
“Se oni konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi tiujn elporti rezignacie.”
Ĉu morto venas el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda nombro.
Se ni povus nin levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.
739. Ĉu la detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?
“Jes, ili iafoje ŝanĝas la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur estontaj generacioj.”
740. Ĉu la malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en plej premajn bezonojn?
“La malfeliĉegoj estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne regas egoismo.”
741. Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?
“Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas.
Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbona ĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.”
Inter la ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj, en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la terproduktaĵoj.
Sed, ĉu jam la homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l’ terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj?
Ĉu iuj regionoj, iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707)
742. Kiu estas la kaŭzo, kiu kondukas la homon al milito?
“La regado de la besta naturo super la spirita kaj la plena satigo de la pasioj. En barbareco, la popoloj rekonas nur la rajton de l’ plej forta; tial, milito estas por ili normala stato. Sed, proporcie kiel la homo progresas, milito malplioftiĝas, ĉar li evitas ties kaŭzojn; kaj, kiam ĝi estas necesa, li scias kunigi kun ĝi humanecon.”
743. Ĉu milito iam malaperos de sur la Tero?
“Jes, tiam, kiam la homoj komprenos justecon kaj praktikos la leĝon de Dio; tiam, ĉiuj popoloj estos fratoj.”
744. Kiu estis la celo de la Providenco, farante necesa la militon?
“Libereco kaj progreso.”
– Se milito devas havi kiel efikon la atingon al libereco, kiel do ĝi ofte celas kaj rezultigas servutigon?
“Tio estas nedaŭra servutigo, por treti la popolojn kaj igi ilin pli rapide paŝi.”
735. Kia ni konsidiru homon, kiu krakigas militon por sia profito propra?
“Tiu estas vera krimulo, al kiu estos necesaj multe da ekzistadoj, por elpagi ĉiujn mortigojn, kiujn li kaŭzis, ĉar li devas respondi por ĉiu homo, kies morton li okazigis, por kontentigi sian ambicion.”
746. Ĉu hommortigo estas krimo en la okuloj de Dio?
“Jes, granda krimo; ĉar homo, kiu forprenas la vivon de sia similulo, tranĉas ekzistadon je kulpelpago aŭ je misio; jen la malbona faro.”
747. Ĉu hommortigo estas ĉiaokaze same puninda?
“Ni jam diris: Dio estas justa; Li juĝas prefere la intencon, ol la fakton.”
748. Ĉu Dio pardonas hommortigon pro memdefendo?
“Nur bezono povas ĝin pravigi; sed, se oni povas gardi sian propran vivon, ne pereigante tiun de sia atakanto, oni devas tion fari.”
749. Ĉu homo respondas por la mortigoj, kiujn li faras dum milito?
“Ne, kiam li estas perforte devigita tion fari; sed li respondos por la kruelaĵoj, kiujn li faras, same kiel estos al li kredititaj liaj humanaj sentoj.”
750. Kiu estas pli kulpa antaŭ Dio: ĉu la patromurdinto aŭ la infanmurdinto?
“Ambaŭ estas same kulpaj, ĉar ĉia krimo estas ja krimo.”
751. Kiel ni klarigu, ke, ĉe iuj jam intelekte progresintaj popoloj, infanmurdo estas unu el ties moroj kaj estas konfirmata de ties leĝaro?
“Intelekta progreso ne kuntrenas inklinon al bono;
Spirito, supera laŭ intelekto, povas esti malbona; li estas Spirito, jam multe vivinta, sed ne pliboniĝinta; li progresis nur laŭ scio.”
752. Ĉu oni povas rilatigi la senton de krueleco al la instinkto de detruado?
“Krueleco estas la plej malbona flanko de la instinkto de detruado, ĉar, se detruo estas kelkafoje necesa, krueleco neniam estas tia; krueleco estas ĉiam esprimo de malnobla temperamento.”
753. Kial krueleco estas la ĉefa karaktero ĉe la primitivaj popoloj?
“Ĉe la primitivaj popoloj, kiaj vi ilin nomas, materio superregas Spiriton; ili sin fordonas al la bestaj instinktoj; kaj, ĉar ili havas neniajn bezonojn krom tiuj de la korpa vivo, ili tial zorgas nur pri sia persona konservado: tio faras ilin kruelaj. Cetere, la popoloj, kies progreso estas neperfekta, troviĝas sub la potenco de ankaŭ neperfektaj Spiritoj, ilin simpatiantaj, ĝis aliaj pli progresintaj popoloj venos forfini aŭ malpliigi tiun influon.”
754. Ĉu krueleco ne estas kaŭzata de manko de morala sento?
“Diru, prefere, ke morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis; sed ne diru, ke ĝi mankas, ĉar ties principo ekzistas ĉe ĉiuj homoj kaj estas tio, kio ilin poste faras bonaj kaj humanaj estuloj. Morala sento ekzistas do ĉe sovaĝulo, sed ĝi troviĝas en li, kiel la parfumoprincipo en florĝermo, antaŭ ol floro disvolviĝos.”
Ĉiuj kapabloj ekzistas ĉe la homo en elementa aŭ latenta stato; ili elvolviĝas laŭ tio, kiel la cirkonstancoj estas pli aŭ malpli favoraj. La troa elvolviĝo de unuj paralizas au nuligas tiun de aliaj. La superekscitado de la materiaj instinktoj sufokas, se oni tiel povas diri, la moralan senton, same kiel la kresko de la morala sento iom post iom malfortigas la pure bestajn kapablojn.
755. Kial, meze en plej evoluinta civilizacio, troviĝas estuloj iafoje tiel kruelaj kiel la sovaĝuloj?
“Tute same, kiel ĉe arbo ŝarĝita de bonaj fruktoj, estas trovataj ankaŭ abortuloj. Ili estas kvazaŭ sovaĝuloj, havantaj de civilizitoj nur vestojn, lupoj, devojiĝintaj inter ŝafojn. Malaltklasaj kaj tre malmulte progresintaj Spiritoj povas enkarniĝi inter multe progresintaj homoj, kun la espero ankaŭ antaŭenpaŝi; sed se la provo estas tro malfacila, la primitiva naturo superfortas lin.”
756. Ĉu la socio el virtuloj estos iam liberigita el la malicaj estuloj?
“Homaro progresas; tiuj homoj, regataj de instinkto de malbono kaj nekonvene vivantaj ĉe virtuloj, iom post iom malaperos, same kiel malbona grajno estas apartigata el la bona en ventolkorbo, kaj renaskiĝos kun alia envolv aĵo; sed, ĉar ili akiris sperton, ili tial pli ĝuste komprenos bonon kaj malbonon. Ekzemplon pri tio prezentas al vi vegetaĵoj kaj bestoj: la arton ilin perfektigi la homo jam elpensis, kaj ĉe ili novajn kvalitojn li aperigas. Nu: la perfektiĝo estas elfinita nur post multe da generacioj.
Jen la bildo de l’ pluraj ekzistadoj de la homo.”
757. Ĉu duelo povas esti konsiderata memdefenda ago?
“Ne; ĝi estas murdo kaj absurda kutimo, inda de barbaroj. Atinginte pli altan kaj pli moralan civilizitecon, la homo komprenos, ke duelo estas tiel ridinda kiel la bataloj, kiujn oni iam opiniis la juĝo de Dio.”
758. Ĉu duelo povas esti konsiderata murdo de tiu, kiu, konante sian propran malfortecon, estas pli aŭ malpli certa, ke li mortos?
“Ĝi estas memmortigo.”
– Kaj, kiam la ŝancoj estas egalaj, ĉu ĝi estas murdo aŭ memmortigo?
“Tiel unu, kiel la dua.”
En ĉiuj okazoj, eĉ en tiu, en kiu la ŝancoj estas egalaj, duelanto estas kulpa: unue, ĉar li, malvarme kaj tute intence, atencas la vivon de sia similulo; due, ĉar li riskas sian propran vivon senutile kaj sen ies profito.
759. Kian valoron havas, pri duelo, la tiel nomata honorsento?
“Fiero kaj vantamo: du kanceroj de la homaro.”
– Sed, ĉu en kelkaj okazoj, en kiuj la honoro estas implikita, ne estus malkuraĝo rifuzi la provokon?
“Tio dependas de la moroj kaj kutimoj; ĉiu lando kaj ĉiu jarcento havas, pri tio, sian apartan vidpunkton; kiam la homoj estos pli bonaj kaj morale pli progresintaj, tiam ili komprenos, ke la vera honorsento troviĝas super la surteraj pasioj, kaj ke, ne per mortigo aŭ per konsento, ke oni ilin mortigu, ili kompensos ofendojn.”
Estas pli da nobleco kaj vera honoro en tio, ke ni konfesas nian kulpon, se ni malpravas, aŭ ke ni pardonas, se ni pravas, kaj, en ĉiuj okazoj, en tio, ke ni ignoras la insultojn, kiuj ne povas nin tuŝi.
760. Ĉu puno de morto estos iam forstrekita el la homa leĝaro?
“Puno de morto sen ia dubo malaperos, kaj ĝia forigo signos progreson de la homaro. Kiam la homoj estos pli instruitaj, puno de morto estos tute forstrekita de sur la Tero; tiam, jam ne estos necese, ke homoj estu juĝataj de homoj. Mi parolas pri tempo, kiu ankoraŭ estas tre malproksime de vi.”
La socia progresado sendube ne estas tute kontentiga; sed oni estus maljusta kontraŭ la hodiaŭa socio, se oni ne vidus progreson en tio, ke, ĉe la plej kleraj popoloj, puno de morto estas malpli ofte aplikata, kaj en la naturo de la krimoj, al kiuj tiu puno estas diktata. Se oni komparas la garantiojn, per kiuj, ĉe tiuj popoloj, la Justico penas ŝirmi la akuzaton, kaj la humanecon de ĝia konduto kontraŭ li, eĉ post elpruvo de lia kulpeco, kun tio, kio, antaŭ nelonge, estis kutimo, oni ne povas ne rekoni la progresovojon, kiun laŭiras la homaro.
761. La leĝo de memkonservado havigas al la homo la rajton antaŭgardi sian propran vivon; ĉu li ne praktikas tiun rajton, kiam li forpelas de la socio danĝeran membron?
“Estas aliaj rimedoj eviti tian danĝeron, ol mortigo.
Cetere, al krimulo oni devas malfermi, kaj ne fermi, la pordon de pento.”
762. Ĉu la puno de morto, kiu povas esti forigita de civilizataj socioj, ne estis neceso dum pli fruaj tempoj?
“Neceso ne estas la ĝusta vorto; la homo opinias ion necesa, ĉiam, kiam li ne trovas ion alian pli bonan; laŭgrade, kiel li sin instruas, li pli bone komprenas, kio estas justa aŭ maljusta, kaj forpuŝas de si la ekscesojn faratajn, en la nomo de justeco, dum lia tempo de neklereco.”
763. Ĉu la limigo de la okazoj, ĉe kiuj estas aplikata puno de morto, estas signo de progresado de l’ civilizacio?
“Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu via Spirito ne indignas, legante la rakonton pri la homaj disbuĉadoj, iam farataj en la nomo de justeco kaj eĉ, ofte, honore al Dio; pri la turmentegoj, kiujn oni igis sperti kondamniton, eĉ akuzaton, por eltiri el li, per troaj suferoj, la konfeson de krimo, kiuj li, ofte, ne faris? Nu! Se vi estus tiam vivinta, ĉio ĉi ŝajnus al vi tute natura, kaj eble, se vi estus juĝanto, vu estus farinta tion saman. Tiel, kio ŝajnis justa en iu tempo, tio ŝajnas barbara en alia. Nur la diaj leĝoj estas eternaj; la homaj ŝanĝiĝas kun la progresado; ili ankoraŭ ŝanĝiĝos plu, ĝis ili harmonios kun la diaj leĝoj.”
764. Jesuo diris: Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo[22] pereos . Ĉu tiuj vortoj ne konfirmas la egalan repunon, kaj ĉu la morto, diktita al murdinto, ne estas la apliko de tiu puno?
“Gardu vin! Vi tute eraras pri la senco de tiuj vortoj, kiel pri tiu de multaj aliaj. Egala repuno estas juĝo de Dio; neniu alia, ol Li mem, ĝin aplikas. Vi ĉiuj konstante ricevas tiun punon, ĉar vi estas punataj pro viaj eraroj, dum ĉi tiu aŭ dum alia vivo; kiu igis siajn similulojn suferi, tiu iam troviĝos en situacio, kie li ankaŭ suferos tion saman, kion li igis aliajn elporti: jen la senco de l’ vortoj de Jesuo. Ĉu li ne diris al vi ankaŭ: Pardonu viajn malamikojn? Kaj, ĉu li ne instruis vin peti Dion pardoni viajn ofendojn tiel, kiel vi pardonas viajn ofendantojn, tio estas, samgrade, kiel vi konsentas pardonon? Komprenu bone tion.”
765. Kion ni pensu pri puno de morto, diktita en la nomo de Dio?
“Tio estas eksidi sur la seĝon de Dio por mem juĝi.
Kiuj tiel kondutas, tiuj montras, kiel nekapablaj ili estas kompreni Dion, kaj ke ili devas ankoraŭ elpagi multe da kulpoj. Puno de morto estas krimo, kiam aplikata en la nomo de Dio; kaj kiuj ĝin diktas, tiuj respondas por ĝi, kiel ankaŭ por aliaj mortigoj.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.