La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro III

II – LEĜO DE LABORO

1. Neceso de laboro. – 2. Limo de laboro. Ripozo.

Neceso de laboro

674. Ĉu la neceso de laboro estas leĝo de la Naturo?

“Laboro estas leĝo de la Naturo pro tio, ke ĝi estas neceso, kaj la civilizacio devigas la homon pli laboradi, ĉar ĝi pliigas liajn bezonojn kaj ĝuojn.”

675. Ĉu ni komprenu kiel laboron nur la materialajn okupojn?

“Ne; Spirito ankaŭ laboras, kiel la korpo. Ĉia utila okupo estas laboro.”

676. Kial laboro estas altrudata al la homo?

“Ĝi estas sekvo de lia korpa naturo. Ĝi estas puno kaj samtempe rimedo por la pliperfektigo de la intelekto.

Sen laboro la homo restus en la infaneco de la intelekto; tial, li ŝuldas sian nutradon, sekurecon kaj bonfarton nur al sia laboro kaj aktiveco. Al tiu, kies korpo estas malfortika, Dio donis, kiel kompenson, intelekton, kies uzado estas ankaŭ laboro.”

677. Kial la Naturo prizorgas mem ĉiujn necesaĵojn de la bestoj?

“En la Naturo ĉio laboras; la bestoj laboras kiel vi, sed ilia laboro, kiel ilia intelekto, estas limigita al la prizorgo de memkonservado; jen, kial laboro alportas al ili progreson, dum por la homo laboro havas duoblan celon: konservadon de la korpo kaj elvolviĝon de la pensado, ankaŭ neceson, kiu ilin altigas super sin mem. Dirante, ke la laboro de la bestoj limigas sin al la prizorgo de ilia memkonservado, mi parolas pri la celo, kian ili proponas al si per laborado; sed ili estas, ja nekonscie kaj klopodante por siaj materialaj bezonoj, helpantoj de la planoj de l’ Kreinto, kaj ilia laboro ne malpli valore kunhelpas por la fina celo de la Naturo, kvankam vi tre ofte ne vidas la tujan rezultaton de tiu laboro.”

678. Ĉu, en pli perfektigitaj mondoj, la homo estas submetita al la sama neceso de laboro?

“La speco de laboro rilatas kun la bezonoj; ju malpli materiaj tiuj ĉi estas, des malpli materiala estas la laboro; sed ne kredu, ke en tiuj mondoj la homo restas neaktiva kaj senutila: la senokupeco estus turmentego anstataŭ bonfaro.”

679. Ĉu homo, posedanta sufiĉajn porvivajn hava ĵojn, estas sendevigita observi la leĝon de laboro?

“Eble sendevigita fari materialan laboron; sed ne liberigita de la devo esti utila en la limoj de siaj rimedoj kaj pliperfektigi sian aŭ aliulan intelekton: ankaŭ tio estas laboro. Se homo, al kiu Dio donis havaĵojn sufiĉajn por ties ekzistado, ne estas devigita sin nutri en la ŝvito de sia vizaĝo, lia devo esti utila al siaj similuloj estas des pli granda, ĉar la parto, kiun li anticipe ricevis, havigas al li pli da libertempo por fari bonon.”

680. Ĉu ne ekzistas homoj tute nekapablaj labori, kaj kies ekzistado estas neutila?

“Dio estas justa: Li kondamnas nur tiun, kies ekzistado estas memvole neutila, ĉar tiu vivas el la laborado de aliaj. Dio volas, ke ĉiu estu utila laŭ siaj kapabloj.” (643)

681. Ĉu la leĝo de la Naturo trudas al filoj la devon labori por siaj gepatroj?

“Certe, kiel gepatroj devas labori por siaj filoj; tial Dio faris la filan amon kaj la patran amon natura sento,

LEĜO DE LABORO por ke, per tiu reciproka korinklino, la anoj de sama familio estu instigitaj al reciproka helpo; tio estas tre malofte konstata en via nuna socio.” (205)

Limo de laboro. Ripozo

682. Ĉar ripozo post laboro estas necesa, ĉu ĝi ne estas ankaŭ leĝo de la Naturo?

“Sendube; ripozo utilas al la refreŝigo de la fortoj de l’ korpo, kaj estas ankaŭ necesa, por lasi iom pli da libereco al la intelekto, kiu, tiel, altiĝas super la materion.”

683. Kiu estas la limo de laboro?

“La limo de la fortoj; cetere, Dio lasas la homon libera.”

684. Kion pensi pri homoj, kiuj trouzas sian aŭtoritaton, trudante al siaj subuloj ekscesan laboradon?

“Tiu estas unu el plej malnoblaj agoj. Ĉiu homo, kun estreco en la manoj, respondas por la eksceso de laboro, kun li trudas al siaj subuloj, ĉar li sin deturnas de la leĝo de Dio.” (273)

685. Ĉu la homo rajtas ripozon en sia maljuneco?

“Jes; li estas devigita labori nur laŭ siaj fortoj.”

Sed, kiun rimedon havas maljunulo, kiu bezonas labori, sed kiu ne povas tion fari?

“La forta devas labori por la malforta; se mankas familio, la socio devas subteni la maljunulon; tion ordonas la leĝo de karitato.”

Ne sufiĉus diri al la homo, ke li devas labori; estas ankaŭ necese, ke tiu, kiu esperas sian vivtenadon el laboro, trovu ian okupon, kaj tio ne ĉiam okazas. Kiam la interrompo de laboro ĝeneraliĝas, tiu fakto ricevas amplekson de malfeliĉego, kia estas malsato. La ekonomio serĉas por tio rebonigan rimedon, klopodante por la ekvilibro inter produktado kaj konsumado; sed tiu ekvilibro, eĉ se oni supozas, ke ĝi estas ebla, estas nepre intermita, kaj ankaŭ dum tiuj intertempoj la laboristo bezonas vivi. Estas faktoro, kiu ankoraŭ ne estas metita sur la teleron de l’ pesilo kaj sen kiu la ekonomia scienco nenio estas krom teorio: ĝi estas edukado, ne la intelekta, sed la morala edukado; ne, ankaŭ, la morala edukado per libroj, sed tiu, konsistanta en la arto formi karakterojn, tiu, haviganta kutimojn : ĉar edukiteco estas la tutaĵo de akiritaj kutimoj. Se ni pensas pri la multego da individuoj, ĉiutage puŝataj en la torenton de loĝantaro, sen iaj principoj, sen ia brido, donitaj al siaj propraj instinktoj, ĉu ni miru la ruinigajn sekvojn de tiaj cirkonstancoj? Kiam tiu arto estos konata, komprenata kaj praktikata, tiam la homo enkondukos en la socion kutimojn je ordo kaj antaŭzorgo por si mem kaj por siaj samrondanoj, je respekto por la ŝatindaj aferoj; kutimojn, kiuj ebligos al li travivi malpli pene la sufertagojn, kiujn li ne povos eviti. Senordeco kaj neantaŭzorgo estas du kanceroj, kiujn nur bone komprenata edukado povas elsarki; en tia edukado troviĝas la deirpunkto, la reala faktoro de bonfarto, la garantio de ĉies sekureco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.