La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. Formado de la mondoj. – 2. Formado de la vivantaj estaĵoj. – 3. Loĝatigo de la Tero. Adamo. – 4. Diverseco de la homaj rasoj. – 5. Plureco de la mondoj. – 6. Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado.
La universo entenas la senfinas nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn, sin movantajn en la spaco, kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.
37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio?
“Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio.”
La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.
38. Kiel Dio kreis la universon?
“Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.”[8]
39. Ĉu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?
“Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco.”
40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?
“Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj.”
41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio, ĝin konsistiganta, povas denome dissplitiĝi en la spaco?
“Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn.”
42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?
“Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado.”
43. Kiam la Tero komencis esti loĝata?
“En la komenco ĉio estas ĥaoso; la elementoj estis interkonfuzitaj. Iom post iom, ĉiu aĵo eksidis sur sia loko kaj, tiam, aperis la vivantaj estaĵoj, konformaj al la stato de la globo.”
44. El kie venis tiuj vivantaj estaĵoj sur la Teron?
“Ili jam ekzistadis tie en ĝermformo kaj nur atendis la momenton favoran al ilia elkoviĝo. La organaj principoj kuniĝis tuj, kiam ĉesis la forto, kiu tenis ilin disigitaj, kaj estigis la ĝermojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj; la ĝermoj konservis sin en latenta kaj inerta stato, kiel la krizalido kaj la semoj de la vegetaĵoj, ĝis la momento favora al la elvolviĝo de ĉiu speco; tiam, la estaĵoj de ĉiu speco kuniĝis kaj multobliĝis.”
45. Kie troviĝis la organaj elementoj antaŭ la formado de la tero?
“Ili troviĝis en kvazaŭa fluida stato, en la spaco, meze inter la Spiritoj aŭ en aliaj planedoj, atendante la kreadon de la Tero, por komenci novan ekzistadon sur nova globo.”
La kemio montras al ni, ke la molekuloj de la neorganikaj korpoj kuniĝas por formi kristalojn kun konstanta reguleco, laŭ ĉiu speco, tuj kiam ili troviĝas en la postulataj kondiĉoj. La malplej granda aliiĝo de tiuj kondiĉoj sufiĉas por malhelpi la kuniĝon de la elementoj aŭ, almenaŭ, la regulan kunaranĝon, kiu formas la kristalon. Kial ne okazus same kun la organaj elementoj? Ni konservas dum jaroj plantosemojn, kiuj elvolviĝas nur en iu difinita temperaturo kaj en favora medio; oni vidis grajnojn de tritiko ĝermi post multaj jarcentoj. Ekzistas do en tiuj semoj ia latenta vivoprincipo, atendanta nur la oportunan okazon por sia elvolviĝo.
Ĉu tio, kio ĉiutage okazadas antaŭ niaj okuloj, ne povus fariĝi ekde la origino de l’ terglobo? Ĉu tia formado de la vivaj estaĵoj, elirintaj el la ĥaoso per la forto mem de la Naturo, iel malpliigus la grandecon de Dio? Kontraŭe: ĝi plikonformiĝas al la ideo, kiun ni havas pri Lia potenco, kiu agas sur sennombrajn mondojn laŭ eternaj leĝoj. Tiu teorio, en vereco, ne solvas la demandon pri la origino de la elementoj de la vivo; sed Dio havas Siajn misterojn kaj difinis limojn al niaj esploroj.
46. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ spontanee naskiĝas estaĵoj?
“Jes; sed la primitiva ĝermo jam ekzistadis en latenta stato. Ĉiutage vi atestas tiun fenomenon. Ĉu la histoj de la homo kaj bestoj ne enhavas ĝermojn de grandega nombro da vermoj, atendantaj, por sia elkresko, nur la putran fermentadon necesan al ilia ekzistado?
Ĝi estas malgranda mondo, kiu dormadas kaj kiu venas en la vivon.”
47. Ĉu la homa genro ankaŭ troviĝis inter la organaj elementoj entenataj en la tera globo?
“Jes, kaj ĝi ekaperis ĉe sia momento; ĝuste pro tio oni diras, ke la homo estas formita el ŝlimo de la Tero.”
48. Ĉu ni povas scii la momenton, kiam aperis la homo kaj aliaj estaĵoj vivantaj sur la Tero?
“Ne; ĉiuj viaj kalkuloj estas ĥimeroj.”
49. Se la ĝermo de la homa specaro troviĝis inter la organaj elementoj de la terglobo, kial ne ekestas hodiaŭ, memvole, homoj, kiel ĉe sia origino?
“La principo de la ekzistaĵoj kuŝas en la sekretoj de Dio; tamen, oni povas diri, ke la homoj, tuj post sia disvastiĝo sur la Tero, ensorbis la elementojn necesajn al ilia formado, kaj transigas tiujn elementojn pluen, laŭ la leĝoj de reproduktado. Io sama okazis al la ceteraj specoj de vivantaj estaĵoj.”
50. Ĉu la homa genro devenas de unu sola homo?
“Ne; tiu, kiun vi nomas Adamo, estis nek la unua, nek la sola, kiu loĝatigis la Teron.”
51. Ĉu ni povas scii, dum kiu epoko vivis Adamo?
“Proksimume dum tiu, kiun vi supozas: ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo.”
La homo, kiun la tradicio nomas Adamo, estis unu el tiuj, postvivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero. La naturaj leĝoj kontraŭas al tio, ke la progresoj de la homaro, konstatitaj multe antaŭ la veno de la Kristo, povis fariĝi en kelkaj jarcentoj, kiel devus okazi, se la homo estus sur la tero nur de la tempo de la tiel nomata Adamo. Kelkaj personoj, pli prave, konsideras Adamon mito aŭ alegorio, reprezentanta la unuajn aĝojn de la mondo.
52. El kio originas la fizikaj kaj moralaj diferencoj, karakterizantaj la homajn rasojn sur la Tero?
“El la klimato, el la vivmaniero kaj el la kutimoj.
Tion saman oni rimarkas ĉe du filoj de l’ sama patrino: se ili estas edukitaj en malsamaj lokoj kaj manieroj, ili neniel intersimilas, el la morala vidpunkto.”
53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo?
“Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; poste, disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj la homoj estigis novajn tipojn.”
– Ĉu tiuj diferencoj konsistigas diversajn specojn?
“Tute ne; ĉiuj apartenas al unu sola familio; ĉu la varioj de iu frukto malebligas ĝin aparteni al unu sama speco?”
54. Ĉar la homoj ne devenas de unu sola, ĉu ili tial ne konsideru sin fratoj unuj de la aliaj?
“Ĉiuj homoj estas fratoj en la okuloj de Dio, ĉar ĉiuj estas animitaj de spirito kaj ĉiuj iras al sama celo.
Vi volas ekpreni la vortojn ĉiam laŭlitere.”
55. Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj?
“Jes, kaj la surtera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco.
Tamen multaj homoj taksas sin alte estimindaj kaj reve kredas ĉi tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantamo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!”
Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj ĉiuj kunhelpas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj.
Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj.
56. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama?
“Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj.”
57. Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn?
“Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero.”
58. Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo?
“Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj.”
La kondiĉo de ekzistado de la estaĵoj, loĝantaj la plurajn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus, kiel iu estajo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn, lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj?
Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.
59. La popoloj, laŭ sia instruiteco, faria la si tre malakordajn ideojn pri la mondkreado. La prudento, apogita sur la scienco, rekonis la neverŝajnecon de kelkaj teorioj; la teorio, donata de la Spiritoj, konfirmas la opinion, jam de longe akceptitan de la plej kleraj homoj.
La kontraŭdiro, kiun oni povas prezenti rilate tiun teorion, estas, ke tiu teorio ne akordas kun la teksto de l’ sanktaj libroj; sed pli profunda studado portas la konkludon, ke tiu malakordo estas pli ŝajna ol reala kaj rezultas de la interpreto de ofte alegoria esprimo.
La demando, ĉu Adamo estis la unua homo kaj unika patro de la surtera homaro, ne estas la sola, pri kiu la religiaj kredoj devis sin modifi. La turniĝado de la Tero ŝajnis, iam, tiel kontraŭa al la sankta teksto, ke en tiu aserto oni trovis pretekston por ĉiaj persekutoj; tamen la Tero turniĝas spite al la anatemoj; kaj neniu hodiaŭ tion povus refuti, sen malprofito por sia prudento mem.
La Biblio diras ankaŭ, ke la mondo estas kreita en ses tagoj kaj ke tiu kreado datiĝas de kvar mil jaroj antaŭ la naskiĝo de la Kristo. Antaŭ tiu tempo la Tero ne ekzistis; ĝi estas tirita el la nenio; la teksto estas formala. Sed, jen, la pozitiva scienco, la nefleksebla scienco pruvas la malon.
La formado de la terglobo troviĝas stampita per neelviŝeblaj signoj en la fosiliaj tavolaroj, kaj estas pruvite, ke la ses tagoj de la mondkreado estas ses periodoj, ĉiu el kiuj eble de centoj da jarmiloj. Tio ĉi ne estas ia sistemo, ia doktrino, ia izola opinio, sed fakto tiel reala kiel la movado de la Tero, kiun la teologio ne povas ne akcepti: evidenta pruvo pri la eraro, en kiun oni povas fali, se oni prenas laŭlitere la esprimojn de ofte figura dirmaniero. Ĉu ni do konkludo, ke la Biblio eraras? Ne, sed, kontraŭe, ke la homoj ĝin erare interpretis.
Sondante la arkivojn de la Tero, la scienco konstatis la ordon, laŭ kiu la vivantaj estaĵoj aperis sur la supraĵo de l’ planedo; tiu ordo akordas kun la indikita en la Genezo, kun tiu diferenco, ke tiu apero, anstataŭ esti mirakle elŝprucinta el la manoj de Dio en kelkaj horoj, fariĝis, ĉiam per Lia volo, laŭ la leĝo pri la naturaj fortoj, en kelke da jarmilionoj.
Ĉu, pro tio, Dio estas malpli granda kaj malpli pova?
Ĉu Lia verko estas malpli bela pro tio, ke ĝi ne havas la prestiĝon de l’ subiteco? Certe, ne; oni farus pri Dio tre mizeran ideon, se oni ne rekonus Lian ĉiopovecon super la eternaj leĝoj, al kiuj la mondoj obeas. La scienco tute ne malaltigas la Dian verkon, sed, male, ĝi prezentas al ni tiun verkon kun aspekto pli grandioza kaj pli konforma al tio, kion ni scias pri la potenco kaj majesteco de Dio, ĉar tiu verko estas ja plenumita sen nuligo de la naturaj leĝoj.
Konsentante pri ĉi tiu parto kun Moseo, la scienco starigis la homon sur la lastan lokon en la ordo de l’ kreado de la vivantaj estaĵoj; sed Moseo diris, ke la universala diluvo okazis en la jaro 1650 a.K., kaj la geologio asertas, ke tiu granda kataklismo fariĝis, antaŭ ol aperis la homo, ĉar ne estas ĝis hodiaŭ trovitaj, sur la primitivaj tavoloj, pstesignoj de homo kaj de samkategoriaj bestoj – laŭ la fizika vidpunkto; sed nenio pruvas, ke tio estas neebla; multaj eltrovoj jam naskis dubojn pri tiu scienca aserto; povos dio okazi, ke oni baldaŭ ekhavos la materialan certecon pri tiu antaŭeco de la homa raso kaj, tiam, oni konstatos, ke, pri tiu, kiel pri aliaj temoj, la biblia teksto estas figuro.
La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la geologia kataklismo estas tiu sama travivita de Noa; nu, la tempo necesa al la formado de l’ fosiliaj tavoloj ne allasas konfuzon; kaj, kiam aperos signoj pri la ekzisto de la homo antaŭ la granda katastrofo, tiam estos pruvite, aŭ ke Adamo ne estis la unua homo, aŭ ke lia kreado perdiĝas en la nokto de l’ tempo.
Kontraŭ la evidenteco, konjektoj estas neeblaj; estos do necese akcepti la fakton, kiel estas akceptitaj la movado de la Tero kaj la ses periodoj de la mondkreado.
La ekzisto de la homo antaŭ la geologia diluvo estas ja ankoraŭ hipoteza; sed ni vidos tuj, ke ĝi ne estas tiel hipoteza kiel ĝi ŝajnas. Se ni konsentus, ke la homo aperis, la unuan fojon sur la Tero, kvar mil jarojn antaŭ la Kristo, kaj ke post 1650 jaroj la tuta homa raso estis detruita, escepte de unu sola familio, rezultas do, ke la loĝatigo de la Tero datiĝas nur de la tempo de Noa, tio estas, de 2350 jaroj antaŭ nia epoko. Nu, kiam la hebreoj migris en Egipton, en la dek-oka jarcento a.K., ili trovis tiun landon jam tre loĝata kaj kun tre progresinta civilizacio. La historio diras, ke en tiu tempo Hindujo kaj aliaj landoj estis same prosperaj; ĉi tie ni rezonas sen konsidero pri la kronologio de iuj popoloj, datiĝanta de multe pli antaŭa epoko. Oni devus do konsenti, ke, de la dudek-kvara ĝis la dek-oka jarcento a.K. – aŭ dum la daŭro de 600 jaroj – , ne nur la idaro de unu sola homo povis loĝatigi ĉiujn tiam konatajn grandegajn regionojn – se oni supozas, ke la ceteraj estis ankoraŭ senhomaj – , sed ankaŭ, ke, dum tiel mallonga intertempo, la homa genro supreniris de la absoluta bruteco de l’ primitiva stato ĝis la plej alta grado da intelekta elvolviĝo: tio kontraŭas ĉiujn antropologiajn leĝojn.
La diverseco de la rasoj konfirmas ĉi tiun opinion. La klimato kaj la kutimoj sendube modifas la fizikan karakteron; sed oni scias, ĝis kie ĉi tiuj kaŭzoj povas influi, kaj la fiziologia ekzameno pruvas, ke ekzistas inter iuj rasoj strukturaj diferencoj, pli profundaj, ol kiajn naskus la klimato.
La kunmiksiĝo de rasoj produktas la mezajn tipojn; ĝi iom post iom forviŝas, sed ne kreas la ekstremajn karakterojn; ĝi naskas nur variojn; nu, por kunmiksiĝo de rasoj, estus nepre necesaj malsamaj rasoj; sed, kiel klarigi la ekziston de tiuj rasoj, se oni donas al ili originon komunan kaj tiel proksiman en la tempo? Kiel konsenti, ke, en kelkaj jarcentoj, iuj idoj de Noa ĝis tia grado alliĝis, ke ili estigis, ekzemple, la etiopian rason? Tia metamorfozo ne estas pli akceptebla ol la hipotezo pri iu komuna origino de lupo kaj ŝafo, de elefanto kaj afido, de birdo kaj fiŝo. Ni rediras: nenio superas la evidentecon de l’ faktoj. Ĉio, kontraŭe, klariĝas, se oni akceptas la ekziston de la homo antaŭ la epoko, dum kiu oni ĝenerale kredas, ke li vivis, kaj la plurecon de fontoj de la rasoj; ke Adamo, vivinta antaŭ ses mil jaroj, loĝatigis nur ankoraŭ senhoman regionon; ke la diluvo, ĉe Noa, estis parta katastrofo, kiun oni konfusas kun la geologia kataklismo; kaj fine, se oni konsideras la alegorian formon, karakterizan de la orienta stilo, trovatan en la sanktaj libroj de ĉiu popolo. Ne estas do saĝe akuzi frivole, kiel falsajn, doktrinojn, kiu povas, pli aŭ malpli frue, kiel tiom da aliaj, ankoraŭ disbati siajn kontraŭantojn. La religiaj doktrinoj, anstataŭ perei, gloriĝas irante ŝultro ĉe ŝultro kun la scienco: jen la sola rimedo, kiun ili uzu, por prezenti al la skeptikuloj neniun vundeblan flankon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.