La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro VIII

LIBERIĜO DE LA ANIMO

1. La dormo kaj la sonĝoj. – 2. Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj. – 3. Kaŝita transiĝo de la penso. – 4. Letargio, katalepsio; ŝajnaj mortoj – 5.

Somnambulismo – 6. Ekstazo. – 7. Duobla vidado. – 8. Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado.

La dormo kaj la sonĝoj

400. Ĉu enkarniĝinta Spirito restadas volonte en sia korpa envolvaĵo?

“Tio estas kiel demandi, ĉu malliberulo volonte restadas en karcero. Enkarniĝinta Spirito senĉese sopiras je libereco, kaj, ju pli maldelikata estas lia envolvaĵo, des pli forte li deziras ĝin forlasi.”

401. Ĉu la animo ripozas dum dormo, kiel la korpo?

“Ne; la Spirito neniam estas neaktiva. Dum dormo malstreĉiĝas la ligiloj, lin tenantaj ĉe la korpo, kaj, ĉar tiu ĉi, en tiuj momentoj, ne bezonas la animon, tial la Spirito traflugas la spacon kaj pli rekte kontaktas kun aliaj Spiritoj.”

402. Kiel ni povas konstati la liberecon de la Spirito dum dormo?

“Per la sonĝoj. Kredu, ke, kiam la korpo ripozas, la Spirito havas pli da kapabloj, ol dum maldormo; li memoras sian pasintecon kaj, iafoje, antaŭvidas sian estontecon; li ekhavas pli grandan povon kaj kapablas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, tiel en ĉi tiu, kiel en alia mondo. Vi diras kelkafoje: mi havis strangan sonĝon, teruran sonĝon, sed sen ia verŝajno; vi eraras: tia sonĝo estas ofte memoro pri lokoj kaj aĵoj, kiujn vi jam vidis aŭ iam vidos. Ĉar la korpo estas malvigligita, tial la Spirito penas ŝiri la ligilojn kaj komencas esploradon de la pasinta kaj de la estonta tempo.

“Kompatindaj homoj, vi, kiuj tiom malmulte konas la plej ordinarajn fenomenojn de la vivo! Vi opinias vin instruitaj, dum la plej vulgaraj aferoj vin embarasas!

Vi ankoraŭ ne scias respondi jenajn tiel simplajn demandojn, kiujn al vi prezentas infanoj: kion ni faras, dormante?

Kio estas sonĝoj?

“La dormo parte liberigas la animon el la korpo: kiam oni dormas, oni troviĝas, dum kelkaj momentoj, en stato, en kiu oni daŭre restadas post morto. La Spiritoj, kiuj, ĉe la morto, tuj liberiĝas de la materio, havis, dum la vivo, saĝajn sonĝojn; dum dormado, ili iras renkonte al estuloj superaj ol ili, kaj kun tiuj ili vojaĝas, interparolas kaj sin instruas; ili eĉ kunhelpas por verkoj, kiujn, post morto, ili trovas jam finitaj.

Ankaŭ tio devas instrui vin ne timi la morton, ĉar vi mortas ĉiutage, kiel asertis sankta viro.

“Tio validas rilate la altrangajn Spiritojn; la granda plimulto de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, tiuj, kiuj, ĉe la momento de l’ morto, restas longajn horojn konsternitaj kaj senkonsilaj – pri kio ili mem ofte parolas al vi – , tiuj, dum dormo, iras al mondoj pli malaltaj ol la Tero, al kiuj malnovaj amikoj ilin vokas, aŭ al plezuroj pli malnoblaj ol tiuj, kiujn ili ĉi tie trovas; ili iras sorbi doktrinojn pli trivialajn, pli abomenajn, pli malutilajn, ol tiuj praktikataj de ili ĉe vi. La origino de simpatio inter la terloĝantoj kuŝas ĝuste sur tiu fakto, ke, vekiĝante, oni sin sentas alligita per la koro al tiuj, kun kiuj oni ĵus pasigis ok aŭ naŭ horojn da feliĉo aŭ plezuro. Kio ankaŭ klarigas neforigeblajn antipatiojn inter la homoj estas tio, ke ni intime scias, ke la antipatiataj personoj havas konsciencon alian ol la nia, ĉar ni konas tiujn personojn, eĉ se neniam antaŭe ni ilin vidis per niaj okuloj mem. Tio ankoraŭ klarigas nian indiferentecon, ĉar al iu ne interesas novaj amikoj, kiam li scias, ke aliaj homoj lin amas kaj al li sin donas. Resume, dormo havas sur la vivon influon pli grandan, ol vi supozas.

“Per dormo la enkarniĝintaj Spiritoj ĉiam kontaktas kun la spirita mondo; ĝuste pro tio la Superaj Spiritoj konsentas, sen tro granda malvolonto, enkarniĝi sur la Tero. Dio volis, ke, dum sia kontakto kun la malvirto, ili povu iri refreŝiĝi ĉe la fonto de bono, por ke ili, kiuj ĉi tien venas por instrui siajn fratojn, ankaŭ ne forfalu.

Dormo estas la pordo, kiun Dio malfermis al iliaj ĉielaj amikoj; ĝi estas la senlaciga amuzo post laboro, dum ili atendas la grandan finan elliberiĝon, kiu ilin rekondukos al ĉies vera patrujo.

“Sonĝo estas la memoro pri tio, kion via Spirito vidis dum dormo; sed, rimarku, ke vi ne ĉiam sonĝas, ĉar vi ne ĉiam memoras, kion vi vidis, aŭ ĉion, kion vi vidis. Tiu memoro ne troviĝas en via animo tute plene; ĝi estas ofte nur memoro pri la konfuziĝo de la animo ĉe sia forflugo aŭ reveno, transiĝo, al kiu aliĝas la memoro pri tio, kion vi faris aŭ kio vian Spiriton okupas en maldormeco; se ne estus tiel, kiel vi klarigus la absurdajn sonĝon, kiujn ĉiuj havas, tiel la plej kleraj, kiel la plej simplaj homoj? La malbonaj Spiritoj profitas ankaŭ la sonĝojn, por turmenti la malfortajn kaj malkuraĝajn animojn.

“Cetere, vi baldaŭ vidos elvolviĝi alian ankoraŭ nekonatan specon de sonĝoj; ĝi estas tiel malnova kiel tiu de vi jam konata. La sonĝo de Johanino, tiu de Jakobo, tiuj de la judaj profetoj kaj de kelkaj hindaj divenistoj estas memoro de la animo tute libera de la korpo, memoro pri tiu dua vivo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis al vi.

“Penu zorge distingi tiujn du specojn de sonĝoj inter tiuj, kiujn vi memoras; sen tio, vi falus en nekonsekvencojn kaj erarojn, kiuj pereigus vian fidon.”

La sonĝoj estas rezultato de l’ liberiĝo de la animo, kiu fariĝas malpli dependa pro la interrompo de la aktiva kaj socia vivo. De tio ekestas ia malpreciza klarvideco, kiu ampleksas la lokojn plej malproksimajn aŭ neniam antaŭe viditajn, kaj iafoje aliajn mondojn. De tio, ankaŭ, la memoro, kiu pentras en la cerbo la faktojn, okazintajn dum la nuna aŭ la antaŭaj ekzistadoj; la strangaj bildoj de tio, kio fariĝas aŭ fariĝis en nekonataj mondoj, kunmiksitaj kun aferoj de la nuna mondo, konsistigas tiajn strangajn, konfuzajn tutaĵojn, kiuj, laŭŝajne, havas nenian sencon kaj interligitecon.

La mallogikeco de la sonĝoj estas klarigata ankaŭ per la mankantaj punktoj, estigitaj de nekompleta memorado pri tio, kion ni vidis dum dormo. Io sama okazus al rakonto, el kiu oni senelekte fortranĉus frazojn aŭ partojn de frazoj; se kunigitaj, la restintaj fragmentoj havus nenian logikan signifon.

403. Kial oni ne ĉiam memoras siajn sonĝojn?

“En tio, kion vi nomas sonĝo, estas ripozo nur por la korpo, ĉar la Spirito sin senĉese movas. Dum dormo de la korpo, la Spirito rericevas iom de sia libereco kaj komunikiĝas kun siaj karuloj, tiel en ĉi tiu, kiel en aliaj mondoj; sed la korpo estas peza, kruda materio, kaj tial ĝi malfacile konservas la ricevitajn impresojn, ĉar la Spirito ne perceptis ĉi tiujn per organoj de la korpo.”

404. Kion ni pensu pri la signifo atribuata al sonĝoj?

“La sonĝoj ne estas tiel veraj, kiel pretendas la “antaŭdiristoj de la sorto”, ĉar estas absurdo kredi, ke sonĝo pri iu afero antaŭsciigas tiun aŭ tiun alian okazon; ili estas veraj koncerne tion, ke ili prezentas al la Spirito realajn bildojn, kiuj tamen ofte ne rilatas kun la okazoj de la enkorpa vivo. Iafoje, kiel ni diris, sonĝo estas memoro, kaj povas ankaŭ esti ia antaŭsento de la estonteco, kiam Dio tion permesas, aŭ, ankoraŭ, vido de tio, kio farigas, ĉe tiu momento, en alia loko, kien la animo transflugis. Ĉu vi ne havas multenombrajn ekzemplojn pri la aperado, en sonĝo, de personoj, kiuj venas sciigi al parencoj aŭ amikoj, kio okazas al ili, aperantoj?

Kio alia estas tiuj aperaĵoj, ol la animoj aŭ Spiritoj de tiuj personoj, komunikiĝantaj kun la via? Kiam vi estas certaj, ke ja efektiviĝis tio, kion vi vidis en sonĝo, ĉu tio ne pruvas, ke via imagemo neniom influis sur tiun fakton, precipe en la okazo, se ĉi tiu ne okupis vian penson en maldormo?”

405. Ni vidas en sonĝo multajn aferojn, kiuj ŝajnas antaŭsentoj kaj kiuj tamen ne plenumiĝas; kial tio?

“Ili povas efektiviĝi por la Spirito, kvankam ne por la korpo; tio estas, la Spirito vidas tion, kion li deziras, ĉar li iras al ĝi. Oni ne forgesu, ke dum dormo la animo troviĝas pli aŭ malpli sub influo de la materio, kaj ke, sekve, ĝi neniam tute liberiĝas de la teraj ideoj; el tio rezultas, ke la absorbaj zorgoj de la homo en maldormo povas havigi al la vidaĵo la ŝajnon de tio, kion oni deziras aŭ timas; jen tio, kion oni vere povas nomi efiko de la imagemo. Kiam oni estas tre okupita de iu ideo, oni rilatigas al ĝi ĉion, kion oni vidas.”

406. Kiam ni vidas, en sonĝo, vivantajn homojn, ja de ni konatajn, fari agojn, pri kiuj ili eĉ ne pensas, ĉu tio ne estas efiko de pura imagemo?

“Pri kiuj ili eĉ ne pensas – kion vi scias pri tio?

Iliaj Spiritoj povas viziti la vian, kiel vi la iliajn kaj vi ne ĉiam scias, pri kio ili pensas. Cetere, vi ofte atribuas al personoj, kiujn vi konas, kaj laŭ viaj deziroj, tion, kio fariĝis aŭ fariĝas dum aliaj ekzistadoj.”

407. Ĉu estas necesa plena dormo, por ke la Spirito liberiĝu?

“Ne; la Spirito rericevas sian liberecon tuj, kiam la sentumoj malvigliĝas; li profitas, por liberiĝi, ĉiujn ripozajn momentojn, kiujn la korpo lasas al li. Tuj, kiam la vivofortoj malvigliĝas, la Spirito elkateniĝas, kaj estas des pli libera, ju pli malvigla la korpo.

Ankaŭ duondormo, aŭ nura malvigleco de la sentumoj, ofte prezentas al la Spirito tiajn bildojn, kiajn la sonĝo.

408. Iafoje ŝajnas, ke ni aŭdas, en ni mem, distinge prononcatajn vortojn, sen ia ajn ia ajn rilato kun tio, kio nin okupas; kiu estas ties kaŭzo?

“Jes, kaj vi aŭdas eĉ tutajn frazojn, precipe tiam, kiam la sentumoj ekmalvigliĝas. Tio estas kelkafoje malforta eĥo de iu Spirito, deziranta komunikiĝi kun vi.”

409. En stato, kiu ankoraŭ ne estas duondormo, kun fermitaj okuloj, ni ofte vidas klare bildojn, figurojn, kies plej malgrandajn detalojn ni povas rimarki; ĉu tio estas vizio aŭ imagaĵo?

“Ĉar tiam la korpo estas iom malvigla, tial la Spirito penas rompi siajn katenojn: li transflugas kaj vidas; se la dormo estus kompleta, tio estus sonĝo.”

410. Dum dormo, aŭ duondormo, naskiĝas ĉe ni ideoj, kiuj ŝajnas al ni tre bonaj, sed kiuj, malgraŭ la penoj, kiujn ni faras, por ilin rememori, tute forviŝiĝas: el kio venas tiuj ideoj?

“Ili rezultas el la libereco de la Spirito, kiu, ĉe tiu momento, pli perfekte ĝuas siajn kapablojn. Ofte, ankaŭ, ili estas konsiloj, kiujn aliaj Spiritoj donas al vi.”

Por kio do utilas tiuj ideoj kaj konsiloj, se nia memoro ilin perdas kaj se ni ne povas profiti el ili?

“Ili iafoje apartenas pli al la spirita mondo, ol al la korpa; sed preskaŭ ĉiam, se la korpo ilin forgesas, la Spirito ilin memoras, kaj la ideo revenas en la oportuna momento, kiel subita inspiro.”

411. Ĉu enkarniĝinta Spirito, dum la momentoj, kiam li estas for de la materio kaj agas kiel Spirito, scias la horon de sia morto?

“Li ofte ĝin antaŭsentas; alifoje li gin klare konscias, kaj tiu konscio havigas al li, dum maldormo, la intuicion pri tiu horo; tiel estas klarigita la fakto, ke iuj personoj kelkafoje antaŭvidas tre precize sian morton.”

412. Ĉu la aktiveco de la Spirito, dum ripozo aŭ dormo, povas lacigi la korpon?

“Jes, ĉar la Spirito estas ligita al la korpo, same kiel nelibera balono al sia fosto; nu, same kiel la skuoj de la balono malfirmigas la foston, tiel la aktiveco de la Spirito reagas sur la korpon kaj povas ĉi tiun lacigi.”

Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj

413. El la principo pri la liberiĝo de la animo dum dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas duoblan samtempan ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj interrilatoj, kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu tio estas ĝusta?

“Kiam la animo estas libera, la vivo de la korpo cedas al la vivo de la animo; sed ili ne estas, ĝustadire, du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama ekzistado, ĉar la homo ne vivas duoble.”

414. Ĉu du personoj, sin reciproke konantaj, povas viziti unu la duan dum dormo?

“Jes; kaj multaj aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke ne konas, ankaŭ kunvenas kaj interparolas. Vi povas, senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj, kiuj povas utili al vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion faras ĉiunokte.”

415. Kiu povas esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj, se oni ilin ne memoras?

“Ordinare, kiam vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio, kaj tiu estas ofte la origino de iuj ideoj venantaj per si mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj, kiujn vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj.”

416. Ĉu la homo povas, per sia volo, nepre okazigi spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple, diri, ĉe enlitiĝo: ĉi tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin alparoli kaj diri al li tion aŭ tion alian?

“Jen, kio okazas. Kiam homo ekdormas, lia Spirito vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la Spirito estas ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte interesas la Spiriton liberigitan el la materio. Tio koncernas la tre altkarakterajn homojn, ĉar la ceteraj pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi tiuj sin fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco.

Povas do okazi, ke, laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si, la Spirito iros al la personoj, kiujn li deziras alparoli; sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne sekvas, ke li tion faros.”

417. Ĉu kelka nombro da enkarniĝintaj Spiritoj povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?

“Sen ia dubo; la ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn, kiuj ĝojas, ke ili estas kune.”

Kiel malnovaj estu rigardataj la ligiloj de amikeco faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni kunportas, ĉe vekiĝo, ian intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj interparoladoj, sed ni ne scias ties fonton.

418. Ĉu iu persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ vivas, povus lin spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam, tiu persono povus, vekiĝante, havi intuicion pri tio?

“Kiel Spirito, tiu persono povas certe vidi sian amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu persono ne estas altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li eksentos ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti ties morton.”

Kaŝita transiĝo de la penso

419. Kiel klarigi, ke unu sama ideo – iu elpenso, ekzemple – ekestas samtempe en pluraj lokoj?

“Ni jam diris, ke dum dormo la Spiritoj interkomunikiĝas; nu, kiam la homo vekiĝas, la Spirito memoras, kion li lernis, kaj tial la homo kredas, ke li tion elpensis.

Tial, pluraj personoj povas ion samtempe elpensi. Kiam vi diras, ke iu ideo ŝvebas en la aero, vi uzas figuron pli ĝustan, ol kiel vi kredas; ĉiu senkonscie kunhelpas por disvastigi tiun ideon.”

En ĉi tiu maniero, nia Spirito ofte malkaŝas al aliaj Spiritoj, sen nia konscio mem, tion, kio nin absorbe okupis dum maldormo.

420. Ĉu la Spiritoj povas interkomunikiĝi, kiam la korpo tute maldormas?

“La Spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; li disradias tute ĉirkaŭ sin; tial, li povas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo.”

421. Kiel du homoj, tute maldormantaj, iafoje ekhavas subite saman penson?

“Ili estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kiuj sin interkomunikas kaj vidas la penson unu de la dua, eĉ tiam, kiam la korpoj ne dormas.”

Inter Spiritoj, renkontantaj unu alian, ekestas komunikado de pensoj, kiu faras, ke du homoj sin reciproke vidu kaj komprenu, sen ia bezono de eksteraj lingvosignoj. Oni povus diri, ke ili alparolas unu alian per la lingvo de la Spiritoj.

Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj

422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili ne kapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la okuloj kaj oreloj de la korpo?

“Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi.”

Kial li ne povas komunikiĝi?

“Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu ĉi ĉesas funkcii, kaj la Spirito agas.”

423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni en la korpon?

“Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi tiu vivas; kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta.”

424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?

“Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio.

La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan al ĉi tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la organoj.”

Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sento-kaj movo-kapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere ma nifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto.

Legargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma influo.

Somnambulismo

425. Ĉu somnambulismo havas ian rilaton kun la sonĝoj? Kiel oni povas ĝin klarigi?

“Gi estas stato, en kiu la animo estas pli sendependa ol dum sonĝo; la animkapabloj estas tiam pli akraj; la animo havas perceptojn, kiajn ĝi ne havas dum sonĝo, kiu estas stato de neperfekta somnambulismo.

“Dum somnambulismo la Spirito sin tutan posedas; troviĝante en ia speco de katalepsio, la materiaj organoj ne plu ricevas la eksterajn impresojn. Tiu stato sin manifestas precipe dum dormo, kiam la Spirito povas provizore forlasi la korpon, kiu estas tute allasita al ripozo nepre necesa al la materio. Somnanbulismo okazas tiam, kiam la Spirito, absorbe okupita de iu afero, komencas ian ajn agon, kiu postulas helpon de la korpo; tiam li uzas la korpon, same kiel li uzas tablon aŭ ian alian materian objekton por siaj fizikaj manifestiĝoj, aŭ vian manon por siaj skribaj komunikaĵoj. En la sonĝoj, pri kiuj oni konscias, la organoj, inkluzive de tiuj de la memoro, vekiĝante, ricevas neperfekte la impresojn, alportatajn de la eksteraj objektoj aŭ kaŭzoj; tiujn impresojn ili komunikas al la Spirito, kiu, tiam en ripozo, ekhavas sensaciojn nur konfuzajn, nekonsekvencajn, sen ia laŭŝajna kaŭzo, ĉar tiuj sensacoj estas miksitaj kun neprecizaj memoroj ne nur el ĉi tiu, sed ankaŭ el antaŭaj ekzistadoj. Estas tial facile kompreni, kial la somnambuloj nenion memoras el tiu stato, kaj ankaŭ la sonĝoj, kies memoron oni konservas, estas plej ofte sensencaj. Mi diras plej ofte, ĉar la sonĝoj estas eble sekvo de preciza memoro pri faktoj, okazintaj dum iu antaŭa ekzistado, kaj eĉ, kelkafoje, ia intuicio pri la estonteco.”

426. Ĉu la tiel nomata magneta somnambulismo havas ian rilaton kun la natura somnambulismo?

“Ĝi estas tio sama, kiel la dua, kun tiu diferenco, ke ĝi estas nenatura.”

427. Kia estas la faktoro, nomata magneta fluidaĵo?

“Vivofluidaĵo, vivigita elektro, kiuj estas modifitaj formoj de l’ universa fluidaĵo.”

428. Kiu estas la kaŭzo de la somnambulisma klarvideco?

“Tion ni jam diris: la animo vidas.”

429. Kiel somnambulo povas vidi tra maldiafanaj korpoj?

“Ekzistas maldiafanaj korpoj nur por viaj maldelikataj organoj; ĉu ni jam ne diris, ke la materio ne estas baro por la Spirito, ĉar li ĝin senembarase trapasas?

Somnambulo ofte diras al vi, ke li vidas per la frunto, per genuo ktp., ĉar vi, tute enmetitaj en la materion, vi ne komprenas, kiel li povas vidi sen la helpo de organoj; li mem, pro via deziro, kredas, ke li bezonas tiujn organojn, sed, se vi lasus lin libera, li konstatus, ke li vidas per ĉiuj partoj de sia korpo; aŭ, pli bone dirite, li vidas sendepende de la korpo.”

430. Ĉar la klarvideco de somnambulo estas tiu de lia animo aŭ Spirito, kial do li ne vidas ĉion kaj kial li tiel ofte eraras?

“Unue, al la neperfektaj Spiritoj ne estas eble ĉion vidi kaj ĉion scii; vi ja scias, ke ili ankoraŭ portas viajn erarojn kaj antaŭjuĝojn; krom tio, kiam ligitaj al la materio, ili ne ĝuas ĉiujn siajn spiritokapablojn. Dio donis al la homo la klarvidecon por utila kaj serioza celo, kaj ne, por ke ĝi malkaŝu al li tion, kion li ne devas scii; jen, kial la somnambuloj ne povas ĉion diri.”

431. Kiu estas la fonto de la denaskaj ideoj de somnambulo, kaj kiel li povas precize paroli pri aferoj, kiujn li ne scias en maldormo, kaj eĉ pri aferoj, starantaj super lia intelekta kapablo?

“Povas okazi, ke somnambulo posedas pli da konoj, ol kiel vi kredas; kio fariĝas estas tio, ke tiuj konoj ne sin manifestas, ĉar lia envolvaĵo estas tro dika, ke li povu ilin memori. Sed, entute, kio estas somnambulo?

Kiel ni, Spirito, kiu enkarniĝis en la materion, por plenumi sian mision, kaj kiun tiu stato vekas el la letargio, en kiu li vivas. Ni jam ofte diris al vi, ke ni revivadas plurajn fojojn: la reenkarniĝo igas lin materiale perdi tion, kion li lernis dum antaŭa ekzistado; troviĝante en stato, kiun vi nomas krizo , li memoras tion, kion li scias, sed ne ĉiam tute; li scias, sed li ne povus diri, de kie li scias, nek kiel li posedas tiujn konojn. Kiam la krizo forpasis, tiuj memoroj tute elviŝiĝas, kaj li revenas en mallumon.”

La sperto montras, ke la somnambuloj ricevas ankaŭ komunikaĵojn el aliaj Spiritoj, kiuj inspiras al ili tion, kion tiuj homoj devas diri; tial la Spiritoj helpas iliajn nesufiĉajn kapablojn; tio estas vidata precipe ĉe la medicinaj receptoj: la Spirito de la somnambulo vidas la malsanon kaj alia indikas al li la kuracilon. Tiu duobla ago estas iafoje evidenta kaj elmontriĝas, krom tio, per jenaj tre oftaj esprimoj: oni ordonas al mi, ke mi diru, aŭ oni malpermesas al mi tion diri, k.a. Ĉe tiu ĉi lasta okazo, estas ĉiam danĝere insisti ĉe li, ke li faru nepermesitan malkaŝon, ĉar tiam oni malfermas pordon al frivolaj Spiritoj, kiuj pri ĉio parolas sen ia skrupulo kaj sen ia atento al vero.

432. Kiel oni klarigu la transvidadon ĉe iuj somnambuloj?

“Ĉu la animo ne translokiĝas dum dormo? Tio sama okazas dum somnambulismo.”

433. Ĉu la amplekso, pli aŭ malpli granda, de la somnambulisma klarvideco dependas de la fiziologia strukturo de la korpo aŭ de la naturo de la enkarniĝinta Spirito?

“De ambaŭ; laŭ la fiziologia organizaĵo, la Spirito pli aŭ malpli facile liberiĝas de la materio.”

434. Ĉu la kapabloj, kiujn somnambulo havas, estas tiaj, kiaj la kapabloj de la Spirito post morto?

“Ĝis certa grado, ĉar oni devas alkalkuli la influon de la materio, al kiu la Spirito estas ligita.”

435. Ĉu somnambulo povas vidi la ceterajn Spiritojn?

“La plimulto de la somnambuloj tre bone vidas la Spiritojn; tio dependas de la grado kaj de la speco de ilia klarvideco; sed ili kelkafoje ne tuj rekonas la Spiritojn kaj prenas ĉi tiujn por korpaj estuloj; tio okazas precipe al tiuj, neniom konantaj Spiritismon: ĉar ili ankoraŭ ne komprenas la esencon de la Spiritoj, tial ili forte miras pro tiu fakto kaj kredas, ke ili vidas vivantajn homojn.”

La saman iluzion spertas, ĉe la momento de morto, tiuj, kiuj kredas, ke ili ankoraŭ vivas. Nenio ĉirkaŭ ili ŝajnas, en iliaj okuloj, ŝanĝita; la Spiritoj kvazaŭ havas korpojn egalajn al la niaj; kaj sian propran korpon ili prenas por efektiva korpo.

436. Ĉu somnambulo, vidanta malproksimen, vidas el la loko, kie staras lia korpo, aŭ el tiu, kie troviĝas lia animo?

“Kial tiu demando, se tiu, kiu vidas, estas ja la animo, kaj ne la korpo?”

437. Ĉar ne la korpo, sed la animo, translokiĝas, kiel do povas somnambulo sperti, en sia korpo, sensacojn pri varmo aŭ malvarmo, reganta en la loko, kie troviĝas la animo kaj kiu estas iafoje tre malproksima de la korpo?

“La animo ne tute forlasis la korpon; ĝi restas ĉiam altenata al la korpo per sia ligilo; ĝuste ĉi tiu estas la transigilo de ĝiaj sensacoj. Kiam du personoj sin reciproke korespondas el unu urbo al alia pere de la elektra energio, la ligilo inter ties pensoj estas la elektro; per ĉi tiu ili sin reciproke komunikas same bone, kiel se ili estus unu ĉe la dua.”

438. Ĉu la uzado, kiun somnambulo faras el sia kapablo, influas la staton de lia Spirito post morto?

“Ĝi forte influas, same kiel la uzado, bona aŭ malbona, de ĉiuj kapabloj, per kiuj Dio dotis la homon.”

Ekstazo

439. Kia diferenco estas inter ekstazo kaj somnambulismo?

“Ekstazo estas pli perfekta somnambulismo; la animo de ekstazulo estas ankoraŭ pli sendependa, ol tiu de somnambulo.”

440. Ĉu la Spirito de ekstazulo eniras reale en superajn mondojn?

“Jes; li vidas tiujn mondojn kaj komprenas la feliĉon de iliaj loĝantoj; jen, kial li dezirus tie resti, sed estas mondoj nealireblaj por la nesufiĉe purigitaj Spiritoj.”

441. Kiam ekstazulo esprimas la deziron forlasi la Teron, ĉu li parolas sincere? Ĉu lin ne retenas la instinkto de memkonservado?

“Tio dependas de la grado da perfektiĝo de la Spirito; se li vidas, ke lia estonta pozicio estos pli bona ol la nuna, li do penas rompi la katenojn, kiuj lin alkroĉas al la Tero.”

442. Se ekstazulo estus lasita al si mem, ĉu lia animo povus definitive malligiĝi de la korpo?

“Jes, li povus morti; kaj tial oni devas lin revoki per ĉiaj rimedoj, kapablaj lin reteni sur la Tero, precipe igante lin kompreni, ke, se li rompus siajn katenojn, li farus sian plej bonan paŝon, por ne resti tie, kie li kredas, ke li estus feliĉa.”

443. Estas aferoj, kiujn ekstazulo kredas, ke li vidas, kaj kiuj estas evidente kreaĵoj de imagemo, impresita de la teraj kredoj kaj antaŭjuĝoj. Ĉu do ne ĉio, kion li vidas, estas reala?

“Por li, ĉio, kion li vidas, estas reala; sed, ĉar lia Spirito estas ĉiam sub influo de la teraj ideoj, li tion eble vidas en sia propra maniero, aŭ, plibone dirite, li esprimas sin per lingvo konforma al liaj antaŭjuĝoj kaj al ideoj, en kiuj li estas edukita, aŭ, ankaŭ, al viaj ideoj, por ke li estu bone komprenata. Precipe el ĉi tiu vidpunkto li povas erari.”

444. Kiom da fido indas la malkaŝoj de ekstazulo?

“Ekstazulo povas tre ofte erari, precipe tiam, kiam li volas penetri tion, kio devas esti tenata kiel mistero en la okuloj de la homo; ĉar tiam li sin tute fordonas al siaj propraj ideoj, aŭ li estas sub la kaprico de mistifikantaj Spiritoj, kiuj profitas el lia entuziasmo, por lin sorĉi.”

445. Kiajn konsekvencojn oni povas tiri el la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo? Ĉu ili ne estus ia ensekretigo en la estontan vivon?

“Aŭ, pli bone dirite, la pasinta kaj la estonta vivo, kiujn la homo duonvidas. Li studu tiujn fenomenojn, kaj tie li trovos la solvon de pli ol unu mistero, kiun lia prudento vane provas penetri.”

446. Ĉu la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo povas alkonformiĝi al materialismo?

“Tiu, kiu ilin studas bonafide kaj sen antaŭe preta decido, ne povas esti materialisto, nek ateisto.”

Duobla vidado

447. Ĉu la fenomeno nomata duobla vidado, aŭ dua vidado, iel rilatas kun sonĝo kaj somnambulismo?

“Ĉio ĉi estas ne pli ol unu sola afero; ĉe tio, kion vi nomas duobla vidado, la Spirito troviĝas ankoraŭ pli libera, kvankam la korpo ne dormas. La dua vidado estas la vidado de la animo.”

448. Ĉu duobla vidado estas konstanta?

“La kapablo, jes; la praktikado, ne. En la mondoj malpli materiaj ol la via, la Spiritoj pli facile malligiĝas de la materio kaj interkomunikiĝas nur per la penso, tamen ne flanken metante la parolon; tial, duobla vidado estas, ĉe la plimulto el ili, seninterrompa kapablo. Ilia normala stato povas esti komparata kun tiu de viaj klarmensaj somnambuloj, kaj tial ili sin manifestas pli facile ol tiuj, okupantaj pli maldelikatajn korpojn.”

449. Ĉu duobla vidado elvolviĝas per si mem aŭ per la volo de tiu, kiu ĝin posedas?

“Plej ofte ĝi estas spontanea, sed ofte ankaŭ la volo multe helpas. Prenu, kiel ekzemplon, tiujn, kiujn vi nomas “antaŭdiristoj de la sorto”, el kiuj kelkaj posedas tiun kapablon; vi konstatos, ke nenio alia ol la volo helpas ilin ĝui tiun duan vidadon kaj tion, kion vi nomas vizio.”

450. Ĉu duobla vidado povas kreski per ekzercado?

“Jes; laboro alportas ĉiam progreson; kaj la vualo, kaŝanta la misterojn, aerdisiĝas.”

Ĉu tiu kapablo dependas de la fiziologia strukturo?

“Certe, la individua strukturo ludas sian rolon ĉe duobla vidado; estas organismoj tute ne taŭgaj por ĝi.”

451. El kio venas la fakto, ke duobla vidado ŝajnas ia heredaĵo en iuj familioj?

“Simileco de fiziologia konstruo, kiu transiĝas tiel same, kiel aliaj fizikaj kvalitoj; poste, kresko de la kapablo per ia speco de edukado, kiu ankaŭ transiĝas de unu al alia familiano.

452. Ĉu estas vere, ke iuj cirkonstancoj kaŭzas la duoblan vidadon?

“Malsaneco, alproksimiĝo de iu danĝero, granda afekcio, povas ĝin kaŭzi. La korpo troviĝas iafoje en aparta stato, kiu ebligas al la Spirito vidi, kion vi ne povas vidi per la korpaj okuloj.”

La tempoj de krizo kaj de malfeliĉegoj, la grandaj afekcioj, resume ĉiaj kaŭzoj de morala superekscitado, iafoje naskas duoblan vidadon. Ŝajnas, ke, ĉe la danĝero, la Providenco havigas al ni la rimedon por ĝin deturni. Ĉiuj sektoj kaj ĉiuj persekutataj partioj prezentas al ni pri tio grandnombrajn ekzemplojn.

453. Ĉu la personoj dotitaj per duobla vidado ĉiam konscias pri ĝi?

“Ne ĉiam; ili ĝin opinias tute natura afero, kaj multaj kredas, ke, se ĉiuj homoj sin bone observus, al ĉiu same okazus.”

454. Ĉu oni povus atribui al ia speco de duobla vidado la sagacecon de iuj personoj, kiuj, havante nenion eksterordinaran, juĝas la aferojn pli precize ol aliaj?

“Tio faras la animo, kiu disradias pli libere kaj pli bone juĝas tiam, ol sub la vualo de la materio.”

Ĉu tiu kapablo povas, ĉe iuj okazoj, havigi antaŭscion de faktoj?

“Jes; ĝi havigas ankaŭ antaŭsentojn, ĉar tiu kapablo havas multajn gradojn: iu individuo povas havi ĉiujn gradojn, aŭ nur kelkajn.”

Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado

455. La fenomenoj de la natura somnambulismo ekestas propramove kaj dependas de nenia konata ekstera kaŭzo; sed, ĉe iuj personoj, dotitaj per tute aparta fiziologia strukturo, tiuj fenomenoj povas nenature okazi per la ago de la magnetisma faktoro.

La stato, konata kiel magnetisma somnambulismo, diferencas de la natura somnambulismo nur per tio, ke unu estas nenatura kaj la dua estas spontanea.

Natura somnambulismo estas tre konata fakto, kiun neniu jam povas pridubi, malgraŭ la miregiga flanko de ĝiaj fenomenoj. Kion do pli eksterordinaran aŭ pli neracian havas la magnetisma somnambulismo, pro tio, ke, kiel tiom da aliaj aferoj, ĝi estas artefarita? La ĉarlatanoj, oni diras, ĝin ekspluatas; tiu estas ankoraŭ unu motivo, por ke oni ĝin ne lasu en iliaj manoj. Kiam la scienco ĝin alproprigos al si, la ĉarlatanoj havos multe malpli da fidindeco ĉe la vulgarularo. Dume, ĉar la somnambulismo, ĉu natura aŭ nenatura, estas fakto, kaj, ĉar kontraŭ faktoj valoras neniaj ajn argumentoj, tial ĝi antaŭenpaŝas, spite al la malvolonto de iuj, eĉ en la scienco mem, kien ĝi penetras tra multego da pordetoj, anstataŭ tien eniri tra la ĉefa pordo; kiam ĝi tie agos per sia tuta povo, oni nepre devos rekoni ĝian civitan rajton.

Por Spiritismo, somnambulismo estas pli ol fiziologia fenomeno: ĝi estas lumo, ĵetita sur la psikologion. Ĝuste per somnambulismo oni povas studi la animon, ĉar en tiu fenomeno la animo montriĝas sen ia vualo; nu unu el la fenomenoj, karakterizantaj la animon, estas klarvideco, nedependa de la vidorganoj. Tiuj, kiuj kontraŭdiras tiun fakton, sin bazas sur tio, ke somnambulo ne ĉiam vidas tiel, kaj laŭ la volo de la eksperimentanto, kiel per la okuloj. Ĉu estas ja mirige, ke, se la rimedoj estas malsamaj, la efikoj ne estas samaj? Ĉu estus racie postuli identajn efikojn tiam, kiam la ilo jam ne ekzistas? La animo havas siajn proprecojn, kiel la okuloj havas la siajn; oni devas do taksi tiujn proprecojn laŭ ili mem, kaj ne laŭ ia analogio.

La kaŭzo de la klarvideco de magnetisma somnambulo kaj de natura somnambulo estas idente la sama: ĝi estas atributo de la animo, kapablo, kiu estas esence propra al ĉiuj partoj de tiu senkorpa estaĵo vivanta en ni, kaj kiu ne havas aliajn limojn, ol tiujn asignitajn al la animo mem. Somnambulo vidas ĉie, kien lia animo povas translokiĝi, kiel ajn granda la distanco.

Ĉe la transvidado, la somnambulo ne vidas la aĵojn el la punkto, kie troviĝas lia korpo, kvazaŭ per ia teleskopo.

Li ilin vidas tute apude, tiel, kiel se li starus sur la loko, kie ili troviĝas, ĉar, en efektiveco, lia animo tie estas; tial, lia korpo estas kvazaŭ nuligita kaj ŝajnas sensenta, ĝis la momento, kiam la animo ĝin reposedas. Tiu parta malligiĝo de la animo je la korpo estas nenormala stato, kiu povas pli aŭ malpli, sed ne senfine, daŭri; ĝi estas la kaŭzo, kial la korpo sentas sin laca post kelka tempo, precipe, se la aimo sin donas al intensa laboro.

Ĉar la vidpovo de la animo aŭ Spirito ne estas limigita kaj havas nenian difinitan sidejon, tial oni klarigas, kial la somnambuloj ne povas asigni al tiu kapablo iun specialan organon; ili vidas pro tio, ke ili vidas, ne sciante kial, nek kiel, ĉar, kiel Spiritoj, ilia vidado havas neniun difinitan fokuson. Se ili parolas pri siaj korpoj ŝajnas al ili, ke tiu fokuso troviĝas en la centroj, kie la vivaktiveco estas plej granda, precipe en la cerbo, en la epigastra regiono aŭ en la organo, kiu, laŭ ilia opinio, estas la punkto, kie la Spirito plej persiste alteniĝas al la korpo.

La potenco de la somnambulisma klarvideco ne estas senlima. La Spirito, eĉ tiam, kiam tute libera, havas limigitajn kapablojn kaj konojn, laŭ sia grado da perfektiĝo; kaj malpli vastaj tiuj estas, kiam li estas ligita al la materio, kies influon li spertas. Jen, kial la somnambulisma klarvideco ne estas universala nek neerarema.

Des malpli oni povas kalkuli je ĝia neeraremo, ju pli deturnita ĝi estas de la celo, kiun la naturo proponis al si, kaj ju pli oni faras el ĝi objekton de scivolemo kaj de eksperimentoj.

En la libera stato, kiun li ĝuas, la Spirito de somnambulo pli facile komunikiĝas kun aliaj enkarniĝintaj aŭ ne-enkarniĝintaj Spiritoj; tiu interkomunikado fariĝas per kontakto de la fluidaĵoj, konsistigantaj la perispiritojn kaj servantaj por la transsendado de la penso, kiel la elektra drato. Somnambulo ne bezonas do, ke la penso sin manifestu per parolo: li ĝin sentas kaj divenas; tio faras somnambulon treege impresema kaj inklina al la influoj de la lin ĉirkaŭanta morala atmosfero. Ankaŭ pro tio, granda amaso da ĉeestantoj kaj, precipe, da pli aŭ malpli malvolontaj videmuloj, esence malutilas la disvolviĝon de la kapabloj de somnambulo; en tia medio, efektive, tiuj kapabloj kvazaŭ sin refaldas sur sin mem; ili sin plene disfaldas nur en intima kaj simpatia rondo. La ĉeesto de malvolontaj aŭ antipatiaj personoj faras sur la somnambulon saman efikon, kian la kontakto de mano kun sensitivo.

Somnambulo vidas samtempe sian propran Spiriton kaj sian korpon: ili estas, se tiel diri, du estuloj, reprezentantaj lian duoblan ekzistadon – la spiritan kaj la korpan; sed tiuj du estuloj konfuziĝas per la ligiloj, ilin kunigantaj. Ne ĉiam la somnambulo komprenas tian situacion, kaj tiu dueco ofte igas lin paroli pri si mem, kiel se li parolus pri iu fremda persono; tio okazas, ĉar jen la korpa estulo parolas al la spirita, jen ĉi tiu al la unua.

La Spirito ricevas novan provizon da konoj kaj da sperto dum ĉiu el siaj enkorpaj ekzistadoj. Li ilin parte forgesas dum li estas en tre maldelikata materio; sed, kiel Spirito, li ilin memoras. Tial, iuj somnambuloj elmontras konojn superajn al ilia instruiteco kaj eĉ al iliaj ŝajnaj intelektaj kapabloj. La intelekta kaj scienca malsupereco de somnambulo, dum maldormo, neniel do igas supozi la konojn, kiujn li povas montri dum mensklareco.

Laŭ la cirkonstancoj kaj la celo atingota, li povas ĉerpi tiujn konojn el sia ekzistado mem, el sia klarvideco de la ĉeestantaj aĵoj aŭ el la konsiloj, kiujn li ricevas de aliaj Spiritoj; sed, ĉar lia Spirito mem povas esti pli aŭ malpli evoluinta, tial li povas fari pli aŭ malpli ĝustajn asertojn.

Per la fenomenoj de somnambulismo, tiel de la natura, kiel de la magnetisma, la Providenco donas al ni la nerefuteblan pruvon pri la ekzistado kaj sendependeco de la animo, kaj igas nin ĉeesti la superbelan spektaklon de ties liberiĝo; Li tiel malfermas antaŭ ni la libron de nia destino. Kiam somnambulo priskribas tion, kio okazas malproksime de li, estas evidente, ke li ja vidas, sed tute ne per la okuloj de la korpo; li vidas sin mem en tiu loko kaj sentas sin tien translokita; tie estas do io lia, kaj, ĉar tio ne povas esti lia korpo, ĝi devas esti lia animo aŭ Spirito. Dum la homo implikiĝas en la subtilaĵoj de abstrakta kaj nekomprenebla metafiziko, avide serĉante la kaŭzon de nia morala ekzistado, Dio ĉiutage proponas al ni, antaŭ niaj okuloj kaj sub niaj manoj, la plej simplajn kaj evidentajn rimedojn por studado de la eksperimenta psikologio.

Ekstazo estas la stato, en kiu la nedependeco de la korpo kaj de la animo sin plej klare manifestas, kaj kiu fariĝas kvazaŭ palpebla.

Dum sonĝo kaj dum somnambulismo, la animo travagas la terajn mondojn; dum ekstazo, ĝi penetras nekonatan mondon, tiun de la eterecaj Spiritoj, kun kiuj ĝi komunikiĝas, tamen ne transpasante difinitajn limojn ĉar, alie, ĝi rompus la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la korpo.

Ia blindiga, stranga brilego ĝin ĉirkaŭas; harmonioj, ne konataj sur la Tero, ĝin ravas; nedireble agrabla stato ĝin penetras; ĝi anticipe ĝuas la ĉielan feliĉon, kaj oni povas diri, ke ĝi metas piedon sur la sojlon de la eterneco.

En la ekstazostato la neniiĝo de la korpo estas preskaŭ kompleta; restas al ĝi, por tiel diri, nur la organa vivo, kaj oni sentas, ke la animo estas al ĝi alligita per nenio krom simpla fadeno, kiun la plej malgranda peno rompus senrevene.

En tiu stato, ĉiuj teraj pensoj malaperas, por cedi lokon al tiu elpurigita sento, kiu estas la esenco mem de nia nemateria estaĵo. Tute fordonite al tiu ravega rigardado, ekstazulo konsideras la vivon nur kiel momentan halton; por li, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, la surteraj maldelikataj ĝojoj kaj vantaĵoj estas nur bagatelaj okazetoj de vojaĝo, kies finon li plezure vidas.

Fariĝas al ekstazuloj tute same, kiel al somnambuloj: ilia mensklareco povas esti pli aŭ malpli perfekta, kaj iliaj Spiritoj mem, laŭ siaj niveloj, estas ankaŭ pli aŭ malpli kapablaj koni kaj kompreni la aferojn. Iafoje estas en ili prefere ekzaltiteco ol vera mensklareco, aŭ, plu ĝuste dirite, la ekzaltiteco malutilas la mensklarecon; tial iliaj konigoj estas ofte miksaĵoj el veraĵoj kaj eraroj, el superbelaj kaj absurdaj, eĉ ridindaj, aferoj. Malsuperaj Spiritoj ofte profitas el tiu ekzaltiteco – kiu estas ĉiam kaŭzo de malfortiĝo, kiam oni ne scias ĝin subigi – , por superforti ekstazulon; kaj por tio ili sin vestas per ŝajnoj, kiuj lin daŭre tenados kun ideoj kaj antaŭjuĝoj, kiujn li nutras en sia maldormostato. Tio estas rifo, sed ĝi ne ĉiam staras; koncernas nin juĝi la demandon malvarme kaj taksi la malkaŝojn de ekstazuloj per la pesilo de l’ prudento.

La liberiĝo de la animo iafoje okazas dum maldormo kaj naskas la tiel nomatan duoblan vidadon, kiu havigas al homoj per ĝi dotitaj la kapablon vidi, aŭdi kaj senti trans la limoj de niaj sentumoj. Tiuj homoj perceptas forestantajn aĵojn ie ajn, kien la animo etendas sian agopovon; ili vidas, se oni povas tiel diri, per sia ordinara sentumo kaj kvazaŭ per okuliluzio.

Ĉe la momento, kiam okazas la fenomeno de duobla vidado, la fiziologia stato estas aliigita; la okuloj havas ian neprecizan rigardon: la ekstazulo rigardas, tamen ne vidante; lia tuta mieno reflektas ian ekzaltitecon. Oni konstatas, ke la vidorganoj ne partoprenas en la fakto, pro tio, ke li ne ĉesas vidi, kvankam liaj okuloj estas daŭre fermitaj.

Tiu kapablo ŝajnas al ĝiaj posedantoj tiel natura kiel la ordinara vidpovo; ĝi estas, laŭ ilia opinio, atributo de la propra memo kaj ŝajnas al ili neniel eksterordinara afero. Forgeso plej ofte sekvas tiun paseman klarvidecon, kies memoro, ĉiam pli nepreciza, fine malaperas, kiel tiu pri sonĝo.

La potenco de la duobla vidado varias ekde konfuza sensacio ĝis klara, preciza percepto de ĉeestantaj kaj forestantaj aferoj. En sia malplej elvolviĝinta stato, tiu kapablo havigas al iuj individuoj takton, sagacecon, ian certecon pri siaj agoj, kiun oni povus nomi la ĝusteco de la morala ekrigardo; pli elvolviĝinta, ĝi vigligas la antaŭsentojn; kaj ankoraŭ pli elvolviĝinta, ĝi montras la pasintajn aŭ la baldaŭajn okazojn.

Natura kaj nenatura somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado estas nenio alia, ol varioj aŭ modifitaj formoj de unu sola kaŭzo; tiuj fenomenoj, same kiel la sonĝoj, troviĝas en la Naturo, kaj tial ili ekzistis de post la origino de la tempo; la historio sciigas al ni, ke ili estis konataj kaj eĉ ekspluatataj ekde la plej antikvaj tempoj; kaj en tiuj fenomenoj estas trovata la klarigo de granda nombro de faktoj, kiujn la antaŭjuĝoj igis konsideri supernaturaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.