La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro II

ĜENERALAJ ELEMENTOJ DE LA UNIVERSO

1. Konado de la principo de la ekzistaĵoj. – 2. Spirito kaj materio. – 3. Proprecoj de la materio. – 4. Universa spaco.

Konado de la principo de la ekzistaĵoj

17. Ĉu estas donite al la homo koni la principon de la ekzistaĵoj?

“Ne; Dio ne permesas, ke ĉio estu konigita al la homo sur la Tero.”

18. Ĉu la homo povos iam penetri la misteron de la aĵoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ li?

“La vualo iom post iom leviĝas antaŭ li, laŭ tio, kiel li puriĝas; sed, por kompreni iujn aferojn, li bezonas kapablojn, kiujn li ankoraŭ ne posedas.”

19. Ĉu la homo ne povas, per la sciencaj esploroj, penetri kelkajn sekretojn de la Naturo?

“La scienco estas donita al li por lia progreso sur ĉiuj kampoj; sed li ne povas transpaŝi la limojn difinitajn de Dio.”

Ju pli profunde estas al la homo permesite eniĝi en tiujn misterojn, des pli granda devas esti lia admiro je la potenco kaj saĝeco de la Kreinto; sed, ĉu pro fiero, ĉu pro malforteco, lia intelekto mem lin ofte enretigas en iluzion; li amasigas sistemojn sur sistemojn, sed ĉiu pasanta tago montras al li, kiom da eraroj li akceptis kiel veraĵojn, kaj kiom da veraĵoj li forpuŝis kiel erarojn. Jen aliaj elreviĝoj por lia malhumileco.

20. Ĉu, krom la sciencaj esploroj, estas permesite al la homo ankaŭ ricevi pli altrangajn komunikaĵojn pri tio, kion liaj sentumoj ne kapablas atesti?

“Jes; kiam Dio konsideras tion utila, Li povas malkovri al la homo tion, kion la scienco ne konigas.”

Ĝuste per tiaj komunikaĵoj la homo ricevas, inter difinitaj limoj, la ekkonon de sia pasinteco kaj de sia estonta destino.

Spirito kaj materio

21. Ĉu la materio ekzistas ekde la tuta eterno, kiel Dio, aŭ ĉu ĝi estas iam kreita de Li?

“Dio sola scias tion. Tamen estas io, kion la prudento certe montras al vi, nome, ke Dio, modelo de amo kaj karitato, neniam estis senokupa. Kiom ajn malproksima vi prezentus al vi la komenciĝon de Lia agado, ĉu vi povas imagi Lin en neaktiveco eĉ unu sekundon?”

22. Oni ordinare difinas materion jene: ĉio, kio havas amplekson; ĉio, kio povas fari efikon sur niaj sentumoj; ĉio nepenetrebla; ĉu tiuj difinoj estas ekzaktaj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi parolas nur laŭ via scio; sed la materio ekzistas ankaŭ en statoj nekonataj de vi; ĝi povas, ekzemple, esti tiel etereca kaj subtila, ke ĝi neniel efikas al la sentumoj; kaj tamen ĝi estas ja materio, kvankam tion vi ne rigardas kiel materion.”

– Kiel vi povas difini materion?

“Materio estas la ligilo katenanta la spiriton; ĝi estas la ilo, lin servanta, kaj sur kiun, samtempe, li agas.”

El ĉi tiu vidpunkto, oni povas diri, ke la materio estas la elemento, la perilo, per kiu kaj sur kiun la spirito agas.

23. Kio estas spirito?

“La intelekta principo de la universo.”

– Kia estas la intima naturo de la spirito?

“Ne estas facile analizi ĝin en via lingvo. Por vi, ĝi estas nenio, ĉar la spirito ne estas io palpebla; sed por ni, ĝi estas io. Eksciu bone: la nenio estus la nulo, kaj la nulo ne ekzistas.”

24. Ĉu spirito estas sinonimo de intelekto?

“Intelekto estas esenca atributo de la spirito; sed ambaŭ konfuziĝas en komuna principo, kaj tial ambaŭ estas por vi kvazaŭ unu sola aĵo.”

25. Ĉu la spirito estas sendependa de la materio, aŭ ĉu li estas nura propreco de la materio, same kiel koloroj rilate al la lumo kaj sono al la aero?

“Spirito kaj materio estas malsamaj aferoj; sed la spirito devas kuniĝi kun la materio, por ke ĉi tiu ekhavu intelekton.”

– Ĉu tiu kuniĝo estas ankaŭ necesa, por ke la spirito povu sin manifesti? (Ni ĉi tie difinas spiriton kiel la principon de la intelekto, ne konsiderante la individuajn estulojn tiel nomatajn.)

“Por via kompreno, ĝi estas necesa, ĉar vi ne havas tian fiziologian organizaĵon, ke vi perceptus spiriton sen materio; viaj sentumoj ne estas faritaj por tio.”

26. Ĉu oni povas koncepti spiriton sen materio, kaj materion sen spirito?

“Sendube, per la penso.”

27. Ĉu do ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome: materio kaj spirito?

“Jes, kaj super ĉio Dio, la Kreinto, la Patro de ĉiuj estaĵoj. Tiuj tri elementoj estas la principo de ĉio, kio estas: ili formas la universan trion. Sed, al la materia elemento estas necese aldoni la universan fluidaĵon, kiu estas la perilo inter la spirito kaj la ĝustasenca materio, ĉar tiu ĉi estas tro maldelikata, por ke la spirito efiku sur ĝin. Kvankam, ĝis ioma grado, oni povas enklasigi la universan fluidaĵon en la materian elementon, tiu fluidaĵo tamen distingiĝas per apartaj proprecoj; se ĝi estus ja materio, ne estus motivo por tio, ke ankaŭ la spirito ne estus materio. Ĝi staras inter spirito kaj materio; per siaj nenombreblaj kombinoj kun la materio, kaj, sub la ago de la spirito, ĝi kapablas naski la senfinan plurecon de la ekzistaĵoj, de kiuj vi konas nur malgrandan parton.

Kiel elemento, servanta al la spirito, la universa, primitiva aŭ elementa fluidaĵo estas la principo, sen kiu la materio ne nur troviĝus en konstanta disdividado, sed ankaŭ neniam havus la proprecojn, kiujn la pezoforto donas al la korpoj.”

Ĉu tiu fluidaĵo estus tiu, kiun ni nomas elektro?

“Ni diris, ke ĝi povas sperti sennombrajn kombinojn; tio, kion vi nomas elektra fluidaĵo, magneta fluidaĵo, estas modifitaj formoj de la universa fluidaĵo, kiu, ĝustadire, estas nenio alia ol materio pli perfekta, pli subtila, kaj kiu povas esti konsiderata sendependa.”

28. Ĉar la spirito estas mem io, ĉu ne estus do pli precize kaj pli kompreneble, se tiuj du ĝeneralaj elementoj estus nomataj: inerta materio kaj intelekta materio?

“Vortoj al ni nemulte gravas: la vortaro de via lingvo koncernas vin, por ke vi interkompreniĝu. Viaj diskutoj ekestas preskaŭ ĉiam de la malsama maniero, en kiu vi komprenas samajn vortojn, ĉar via lingvo estas tro nekompleta por esprimi aferojn, kiuj ne tuŝas viajn sentumojn.”

Evidenta fakto superstaras ĉiujn hipotezojn: ni vidas materion, kiu ne estas intelekta, kaj intelektan principon sendependan de materio. La origino kaj la kunrilato de ĉi tiuj du aferoj estas de ni nekonataj. Ĉu ili havas aŭ ne iun komunan originon kaj punktojn de necesa kontakto; ĉu la intelekto havas propran ekziston, ĉu ĝi estas propreco aŭ nura efiko; ĉu ĝi estas, kiel opinias kelkaj homoj, elfluaĵo de Dio – jen, kion ni nescias. Super ĉio ĉi, ni vidas intelekton, kiu staras super ĉiuj ceteraj, kiu ilin regas kaj kiu de ili distingiĝas per esencaj atributoj. Tiu superega intelekto – jen, kion ni nomas Dio.

Proprecoj de la materio

29. Ĉu la pezeco estas esenca atributo de la materio?

“Jes, de la materio, kia vi ĝin komprenas; sed, ne de la materio konsiderata kiel universa fluidaĵo. La subtila, etereca materio, konsistiganta tiun fluidaĵon, estas de vi rigardata kiel senpeza, kvankam ĝi estas ja la principo de via peza materio.”

Pezeco estas relativa propreco; ekster la altirosferoj de la mondoj ne ekzistas pezoj, same kiel ekzistas nek suproj, nek malsuproj.

30. Ĉu la materio konsistas el unu sola aŭ el pluraj elementoj?

“El unu sola primitiva elemento. La korpoj, kiujn vi rigardas kiel simplajn, ne estas ĝustadire elementoj, sed aliigitaj formoj de la primitiva materio.”

31. El kio originas la diversaj proprecoj de la materio?

“Ili estas modifoj, kiujn la elementaj molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj.”

32. Laŭ ĉi tiu leĝo, ĉu la gustoj, la aromoj, la koloroj, la sono, la venenaj aŭ sanigaj kvalitoj de l' korpoj estas do nuraj modifoj de unu sola primitiva substanco?

“Jes, sen ia dubo; ili ekzistas nur pro la strukturo de la organoj difinitaj por ilin percepti.”

Ĉi tiu principo estas pruvita per tio, ke ne ĉiuj perceptas en sama maniero la kvalitojn de la korpoj; io, kio plaĉas al ies gusto, tute malplaĉas al alia; unuj vidas blua tion, kion aliaj vidas ruĝa; tio, kio estas venena kontraŭ iuj, estas sendanĝera aŭ saniga por aliaj.

33. Ĉu la sama elementa materio povas ricevi ĉiajn modifojn kaj ekhavi ĉiajn proprecojn?

“Jes; kaj jen tio, kion vi devas kompreni, kiam ni diras, ke ĉio estas en la tuto.” (*)


(*) Ĉi tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l' volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l' korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman principon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, fariĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo.

Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu primitiva substanco. Pro nia nuna neebleco percepti – alie ol per la penso – tiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo.


Tiu teorio, laŭŝajne, pravigas la personojn, kiuj akceptas en la materio nur du esencajn proprecojn: la forton kaj la movadon, kaj kiuj rigardas ĉiujn ceterajn proprecojn kiel duarangajn efikojn, variantajn laŭ la intenseco de la forto kaj la direkto de la movado, ĉu ne?

“Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Estas necese aldiri: ankaŭ laŭ la kunaranĝo de la molekuloj, kiel vi vidas ekzemple en maldiafana korpo, kiu povas fariĝi travidebla, kaj kontraŭe.”

34. Ĉu la molekuloj havas difinitan formon?

“Sendube la molekuloj havas formon, sed, kiu ĝi estas, vi ne kapablas koncepti.”

– Ĉu tiu formo estas konstanta aŭ ŝanĝema?

“Konstanta ĉe la primitivaj elementaj molekuloj, sed ŝanĝema ĉe la duarangaj, kiuj estas nuraj kolektoj de la unuaj; tio, kion vi nomas molekulo, staras ankoraŭ tro malproksime de la elementa molekulo.”

Universa spaco

35. Ĉu la universa spaco estas senlima aŭ limigita?

“Senlima. Supozu limon al ĝi: kio ekzistus transe?

Tio konfuzas vian prudenton, mi ja scias, kaj tamen tiu sama prudento diras al vi, ke alie ne povus esti. Io sama okazas kun la senfino ĉe ĉiuj aferoj; ne sur via malgranda sfero vi kapablas kompreni la senfinon.”

Se ni supozus ian limon en la spaco, kiel ajn malproksima la penso ĝin konceptus, la prudento dirus al ni, ke, trans tiu limo, io nepre ekzistas; kaj tiel, ĉiam kaj ĉiam ankoraŭ la supozata limo plue ŝoviĝas, ĉar, eĉ se ni trovus la absolutan malplenaĵon, ĉi tiu estus ankoraŭ spaco.

36. Ĉu la absoluta vakuo ekzistas ie en la universa spaco?

“Ne, nenio estas malplena; kion vi kredas malplenaĵo, tio estas okupita de materio, kiun ne atingas viaj sentumoj kaj viaj aparatoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.