La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

DUA PARTO

La mondo de la Spiritoj

Ĉapitro I

PRI LA SPIRITOJ

1. Origino kaj naturo de la Spiritoj. – 2. Primitiva normala mondo. – 3. Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj. – 4. Perispirito. – 5. Diversaj ordoj da Spiritoj. – 6. Spirita hierarkio. – 7. Progresado de la Spiritoj. – 8. Anĝeloj kaj demonoj.

Origino kaj naturo de la Spiritoj

76. Kian difinon oni povas doni pri la Spiritoj?[9]

“Oni povas diri, ke ili estas la intelektaj estuloj de la kreitaĵaro. Ili okupas la universon ekster la materia mondo.”

77. Ĉu la Spiritoj estas kreitaĵoj diferencaj de Dio, aŭ ĉu ili estas eliĝaĵoj aŭ partoj de Dio, kaj, pro tio, nomataj idoj de Dio?

“Dio mia! Ili estas Lia verko, ĝuste tiel, kiel maŝino estas fabrikaĵo de la homo; tiu maŝino estas produkto de la homo, sed ĝi ne estas la homo mem. Vi scias, ke, kiam iu faras ion belan. kaj utilan, tiu nomas ĝin sia ido, sia kreaĵo. Nu! Tio sama okazas rilate al Dio: ni estas Liaj idoj, ĉar ni estas Lia verko.”

78. Ĉu la Spiritoj havis ian komencon aŭ ekzistas, kiel Dio, ekde la tuta eterna tempo?

“Se la Spiritoj ne estus ricevintaj ian komencon, ili do estus egalaj al Dio; ili estas Liaj kreaĵoj kaj subordigitaj al Lia valo. Dio ekzistas ekde la tuta eterno - tio estas neneigebla; sed, kiam kaj kiel Li kreis nin, tion ni tute ne scias. Vi povas diri, ke ni ne havis komencon, se, tion dirante, vi deziras esprimi, ke Dio, ĉar eterna, certe kreadis senhalte; sed, kiam kaj kiel ĉiu el ni estis farita, neniu scias: ĝuste tie kuŝas la mistero.”

79. Ĉar ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome la intelekta kaj la materia, ĉu oni povus diri, ke la Spiritoj konsistas el la intelekta elemento, same kiel la inertaj korpoj konsistas el la materia?

“Jes, evidente; la Spiritoj estas la individuigo de la intelekta principo, kiel la korpoj estas de la materia; la tempo kaj la maniero de tiu formado – jen, kion ni ne scias.”

80. Ĉu la kreado de la Spiritoj estas kontinua aŭ okazis nur ĉe la origino de la tempo?

“Ĝi estas kontinua, tio estas, Dio neniam ĉesis kreadi.”

81. Ĉu la Spiritoj estiĝas per si mem aŭ devenas unuj de la aliaj?

“Dio kreis ilin, kiel ĉiujn estaĵojn, per Sia volo; sed, mi ripetas, ilia origino estas mistero.”

82. Ĉu estas ĝuste aserti, ke la Spiritoj estas nemateriaj?

“Kiel difini ion, kiam mankas esprimoj por komparo kaj kiam oni posedas nesufiĉan lingvon? Ĉu iu denaska blindulo povas difini lumon? Nemateria ne estas la ĝusta vorto; senkorpa estus pli ĝusta: ĉar vi devas ja kompreni, ke, estante kreaĵo, la Spirito devas esti io ; ĝi estas kvintesenca materio, sed sen io analoga sur la Tero, kaj tiel etereca, ke ĝi ne tuŝas viajn sentumojn.”

Ni diras, ke la Spiritoj estas nemateriaj, ĉar ilia esenco diferencas de ĉio, kion ni konas kun la nomo materio. Popolo el blinduloj havus neniajn esprimojn por priskribi lumon kaj ties efikojn. Denaska blindulo kredas, ke li havas ĉiajn perceptojn per la orelo, la odorsento, la gusto kaj la palpado; sed li ne komprenas ideojn, kiujn li ricevus per la al li mankanta sentumo. Tiel ankaŭ, pri la esenco de la transhomaj estuloj ni estas veraj blinduloj. Ni ne kapablas difini ilin, krom per komparoj, ĉiam neperfektaj, aŭ per granda peno de nia imagpovo.

83. Ĉu la Spiritoj forfiniĝas? Oni komprenas, ke la principo, el kiu ili venas, estas eterna; sed, kion ni deziras scii estas tio, ĉu ilia individueco havos finon; ĉu, post difinita tempo, pli aŭ malpli longa, la elemento, ilin konsistiganta, disdividiĝas kaj revenas en la tuton, kiel okazas kun la materiaj korpoj. Estas malfacile kompreni, ke io, iam komenciĝinta, iam ne finiĝos.

“Estas multaj aferoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar via intelekto estas limita; sed tio ne estas motivo, por ke vi ilin ne akceptu. Infano ne havas tian saman komprenpovon kiel lia patro, kaj neklerulo ne tian saman kiel klerulo. Ni diras, ke la ekzistado de la Spiritoj ne finiĝas, kaj nunmomente nenion pli ni povas sciigi.”

Primitiva normala mondo

84. Ĉu la Spiritoj konsistigas mondon apartan, ekster tiu, kiun ni vidas?

“Jes, la mondon de la Spiritoj aŭ de la senkorpaj intelektoj.”

85. Kiu nome el tiuj du mondoj: la spirita kaj la korpa, estas la ĉefa inter la ekzistaĵoj?

“La spirita mondo, kiu antaŭekzistas kaj transvivas ĉion.”

86. Ĉu la korpa mondo povus ĉesi ekzisti, aŭ esti neniam ekzistinta, sen konsekvenca aliiĝo de la esenco de la spirita mondo?

“Jes, ili havas inter si nenian dependecon, tamen ilia kunrilateco estas konstanta, ĉar ili senĉese agas unu sur la duan.”

87. Ĉu la Spiritoj okupas ian difinitan kaj limigitan regionon en la spaco?

“La Spiritoj estas ĉie; ili okupas la senfinan spacon.

Ĉiumomente vi havas ĉe vi kelkajn, kiuj vin observas kaj influas sur vin, sen via konscio. La Spiritoj estas unu el la potencoj de la Naturo; ili estas la iloj, kiujn Dio uzas por plenumi Siajn providencajn projektojn; sed ne ĉiuj Spiritoj iras ĉien, ĉar ekzistas regionoj nealireblaj por tiuj malpli progresintaj.”

Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj

88. Ĉu la Spiritoj havas difinitan, limigitan kaj konstantan formon?

“En viaj okuloj, ne; en la niaj, jes; ili estas, se vi volas tiel diri, ia flamo, ia lumaĵo aŭ ia etereca fajrero.”

Ĉu tia flamo aŭ fajrero havas koloron?

“Por vi ĝi varias ekde la malhela koloro ĝis la rubena brilo, laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli pura.”

Ni ordinare reprezentas la geniojn kun flamo aŭ stelo sur la frunto; ĝi estas alegorio, proksimume reprezentanta la eterecan naturon de la Spiritoj. Tiun emblemon oni lokas sur la supran parton de la kapo, ĉar tie sidas la intelekto.

89. Ĉu la Spiritoj bezonas iom da tempo por traflugi la spacon?

“Jes; sed tiu tempo estas rapida kiel la penso.”

Ĉu la penso ne estas la translokiĝanta animo mem?

“Kiam la penso estas ie, la animo estas ankaŭ tie, ĉar pensanto estas la animo. La penso estas unu el ĝiaj atributoj.”

90. Ĉu la Spirito, iranta de loko al loko, konscias pri la distanco trairata, pri la spaco traflugata; aŭ ĉu li sin subite transportas al la loko, kien li volas iri?

“Okazas ambaŭ aferoj; la Spirito povas ja, se li volas, koni la distancon, kiun li trairas, sed tiu distanco povas ankaŭ tute forviŝiĝi; tio dependas de lia volo kaj ankaŭ de lia pli aŭ malpli rafinita naturo.”

91. Ĉu la materio ne estas baro kontraŭ la trapaso de la Spiritoj?

“Ne; ili penetras ĉion; aero, tero, akvo kaj eĉ fajro povas esti, tute egale, trapasataj de Spiritoj.”

92. Ĉu la Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado; alivorte, ĉu iu sama Spirito povas sin disdividi aŭ troviĝi en pluraj lokoj samtempe?

“La Spirito sin ne disdividas; sed ĉiu estas centro disradianta en pluraj direktoj, kaj tial ŝajnas, ke li estas samtempe en pluraj lokoj. Vi vidas la sunon, kiu estas unu sola, disradii ĉirkaŭ sin kaj disĵeti lumon tre malproksimen; malgraŭ tio, ĝi ne diseriĝas.”

Ĉu ĉiuj Spiritoj disradias sampotence?

“lli tre diferencas inter si; tio dependas de la grado da pureco de ĉiu Spirito.”

Ĉiu Spirito estas unuo nedividebla, tamen kapablanta disetendi la penson en diversajn lokojn, sen ia disrompo. Nur laŭ tiu ĉi senco oni komprenu la kapablon de ĉieestado, atribuatan al la Spiritoj. Tiel same, fajrero ĵetas malproksimen sian lumon kaj estas videbla el ĉiuj punktoj sur la horizonto.

Tiel, ankaŭ, iu persono, sin ne delokante nek sin disdividante, povas transsendi ordonojn, signojn kaj movojn al pluraj lokoj.

Perispirito

93. Ĉu la Spirito mem estas nekovrita aŭ, kiel opinias iuj homoj, ĉu li estas envolvita en ia substanco?

“Envolvas la Spiriton substanco, etereca por via rigardo, sed ankoraŭ tre maldelikata por la nia; sufiĉe etereca tamen, por ke la Spirito povu altiĝi en la atmosfero kaj transiri de loko al loko.”

Kiel ĝermo de frukto estas ĉirkaŭita de la perispermo, tiel ankaŭ la Spirito, ĝustadirite, estas kovrita de envolvaĵo, kiun, por komparo, oni povas nomi perispirito.

94. El kie la Spirito ĉerpas tiun duonmaterian envolvaĵon?

“El la universa fluidaĵo, ĉirkaŭanta ĉiun globon.

Pro tio la perispirita envolvaĵo ne estas la sama en ĉiuj mondoj ; pasante de unu al alia mondo, la Spirito ŝanĝas sian envolvaĵon, same kiel vi ŝanĝas vian veston.”

Tial, kiam Spiritoj, loĝantaj superajn mondojn, venas sur la Teron, ili surmetas pli maldelikatan perispiriton?

“Ili bezonas vesti sin per via materio; tion ni jam diris.”

95. Ĉu la duonmateria envolvaĵo de la Spirito prenas difinitajn formojn kaj estas perceptebla?

“Jes; formon, laŭ la plaĉo de la Spirito; li prenas formon videblan kaj eĉ palpeblan, kaj tiel li kelkafoje aperas al vi, ĉu en sonĝoj, ĉu en maldormeco.”

Diversaj ordoj da Spiritoj

96. Ĉu la Spiritoj estas ĉiuj egalaj, aŭ ĉu ekzistas en ilia rondo ia hierarkio?

“Ili apartenas al diversaj ordoj, laŭ la respektive atingitaj gradoj da perfekteco.”

97. Ĉu ekzistas difinita nombro da ordoj aŭ gradoj da perfekteco inter la Spiritoj?

“Tiu nombro estas senlima, ĉar inter tiuj ordoj estas nenia limlinio, kvazaŭ ia baro; kaj tial oni povas laŭvole pli aŭ malpli multigi tiujn ordojn; tamen, se oni konsideras iliajn ĝeneralajn karakterojn, oni povas ilin redukti al tri ĉefaj ordoj.

“Oni povas loki en la unuan ordon tiujn, alvenintajn al la perfekteco: la Spiritojn purajn; en la duan tiujn, troviĝantajn en la mezo de la ŝtuparo : la deziro al bono estas ilia absorba zorgo. Tiuj lastgradaj ankoraŭ troviĝas ĉe la komenco de sia suprenirado : la neperfektaj Spiritoj ; ĉi tiujn karakterizas neklereco, inklino al malbono kaj ĉiaj malnoblaj pasioj, kiuj malrapidigas ilian progreson.”

98. La duaordaj Spiritoj nutras nur la deziron al bono; ĉu ili havas ankaŭ la kapablon ĝin praktiki?

“Ili havas tiun kapablon laŭ la grado de sia perfekteco: unuj scipovas la sciencojn, aliaj havas saĝon kaj bonecon; sed ĉiuj devas ankoraŭ elporti provojn.”

99. Ĉu ĉiuj triaordaj Spiritoj estas esence malbonaj?

“Ne, kelkaj faras nek malbonon nek bonon; aliaj, kontraŭe, plezuras per la malbono kaj ĝojas tiam, kiam ili havas okazon ĝin fari. Krom tiuj, estas ankaŭ la frivolaj aŭ gajpetolemaj Spiritoj, pli malpacigemaj ol malbonaj, pli inklinaj al ŝerco ol ĝustadire al malico, plezurantaj trompi kaj kaŭzi negravajn ĉagrenojn, pro kiuj ili ridas.”

Spirita hierarkio

100. Antaŭkomencaj rimarkoj. – La klasigo de la Spiritoj sin bazas sur la grado da progreso, ĉe kiu ili respektive troviĝas, sur la akiritaj kapabloj kaj sur la neperfektaĵoj, de kiuj ili devas sin liberigi. Ĉi tiu klasigo estas tamen neniel absoluta; ĉiu kategorio prezentas difinitan karakteron nur tiam, kiam konsiderata rilate al la tuto; de unu al alia grado la transiro estas apenaŭ sentebla, kaj sur la limoj la nuanco elviŝiĝas, same kiel okazas al la naturaj regnoj, al la ĉielarkaj koloroj, aŭ, ankoraŭ, al la fazoj de la homa vivo. Oni povas do starigi pli aŭ malpli grandan nombron da klasoj, laŭ la prismo, tra kiu oni rigardas la demandon.

Okazas ĉi tie tio sama, kio al ĉiuj sistemoj de sciencaj klasigoj : tiuj sistemoj povas esti pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli raciaj aŭ oportunaj por la kompreno; tamen, kiaj ajn ili estas, ili ne modifas la fundon mem de la scienco. Demandite pri ĉi tiu afero, la Spiritoj povis do neakordi pri la nombro de la kategorioj ; sed tio estas bagatelaĵo. Kelkaj homoj faris el tiu ŝajna neakordeco armilon, ne pensante pri tio, ke la Spiritoj alligas nenian gravecon al pure konvenciaj aferoj. Por la Spiritoj penso estas ĉio: ili lasas al ni formon, elekton de vortoj, klasigojn, unuvorte, sistemojn.

Ni ankoraŭ faru jenan konsideron, kiun oni neniam malatentu: inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, estas multe da nekleraj, kaj tial oni neniam estus tro singarda kontraŭ la inklino kredi, ke ili ĉiuj devas nepre scii ĉion, nur pro tio, ke ili estas Spiritoj. Ĉia klasigo postulas metodon, analizon kaj profundan konadon de la demando.

Nu, en la mondo de la Spiritoj, tiuj posedantaj nevastajn konojn estas, kiel la nekleruloj de nia mondo, nekapablaj kompreni ian sintezon, formuli ian sistemon; ili ne konas, aŭ nur neperfekte komprenas, ian ajn klasigon; laŭ ilia opinio, ĉiuj Spiritoj al ili superaj apartenas al la unua ordo, ĉar ili ne kapablas taksi la nuancojn de scio, kompetenteco kaj moralo, kiuj distingigas tiujn superajn estulojn, same kiel faras neinstruita homo rilate la civilizitajn personojn. Eĉ la Spiritoj, kapablaj tion fari, povas neakordi pri detaloj, precipe tiam, kiam disdividado estas neniel absoluta. Linneu, Jussieu, Tournefort, ĉiu havis sian apartan metodon, sed la botaniko pro tio ne sanĝiĝis, ĉar ja ili ne elpensis la vegetaĵojn, nek ties karakterojn, sed nur observadis analogiojn kaj laŭ ĉi tiuj ili formis grupojn aŭ klasojn. Ne alimaniere ni agis; ni elpensis nek la Spiritojn, nek ties karakterojn; ni vidis kaj observis; ni juĝis ilin laŭ iliaj vortoj kaj agoj, kaj poste ni klasigis ilin laŭ iliaj similecoj, nin bazante sur la informoj donitaj de ili mem.

La Spiritoj ordinare konsentas tri ĉefajn kategoriojn aŭ tri grandajn grupojn. En la lasta kategorio, tiu plej malalta en la hierarkio, troviĝas la neperfektaj Spiritoj, karakterizitaj per la superrego de la materio kaj per ilia inklino al malbono. Tiuj duakategoriaj karakterizas sin per la regado de la Spirito super la materio kaj per la deziro al bono: ili estas la bonaj Spiritoj. La unua kategorio, fine, enkalkulas la purajn Spiritojn, tiujn, kiuj jam atingis la superegan gradon da perfekteco.

Ĉi tiu klasigo ŝajnas al ni perfekte racia kaj prezentas tre difinitajn karakterojn; restis al ni nur reliefigi, per sufiĉa nombro da subkategorioj, la ĉefajn nuancojn de la tuto. Tion ni faris kun la helpo de la Spiritoj, kies bonvolaj instruoj neniam mankis al ni.

Laŭ ĉi tiu klasigo estas facile difini la ordon kaj la gradon da supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj, kun kiuj ni povas rilati, kaj, sekve, taksi la gradon da fido kaj estimo, kiujn ili indas de ni; ĝi estas kvazaŭ la ŝlosilo de la spiritisma scienco, ĉar, konigante al ni la intelektajn kaj moralajn malegalaĵojn de la Spiritoj, nur ĝi klarigas la anomaliojn ĉe la komunikaĵoj. Ni devas tamen rimarkigi, ke la Spiritoj ne ĉiam apartenas al tiu aŭ tiu alia klaso; ĉar iliaj progresoj fariĝas nur iom post iom kaj ofte en unu direkto pli ol en alia – , tial ili povas kunigi en si la karakterojn de pluraj kategorioj, kion estas facile konstati per iliaj agoj kaj parolo.

Tria ordo – Neperfektaj Spiritoj

101. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. – Regado de la materio super la spirito; inklino al malbono; neklereco, fiero, egoismo kaj ĉiaj malnoblaj pasioj devenantaj de tiuj.

Ili havas intuicion pri Dio, sed Lin ne komprenas.

Ne ĉiuj estas esence malbonaj; ĉe kelkaj ekzistas prefere frivoleco, senlogikeco kaj ruzeco, ol vera malico.

Kelkaj faras nek bonon, nek malbonon, sed ĝuste pro tio, ke ili ne prakitikas bonon, ili ja elmontras malsuperecon.

Aliaj, kontraŭe, plezuras ĉe malbono kaj ĝojas, kiam ili havas okazon ĝin fari.

Ili povas aligi la intelekton al malico aŭ al ruzeco; sed, kia ajn estas ilia intelekta disvolviĝo, ili havas ne altajn ideojn kaj pli aŭ malpli abomenindajn sentojn.

Iliaj konoj pri la aferoj de la spirita mondo estas tre malvastaj, kaj la malmulto, kiun ili scias, miksiĝas kun la ideoj kaj antaŭjuĝoj de la enkorpa vivo. Ili kapablas doni al ni nur falsajn kaj nekompletajn ideojn; sed atenta observanto ofte trovas en iliaj komunikaĵoj, kvankam neperfektaj, konfirmon pri la grandaj veraĵoj, instruataj de la Superaj Spiritoj.

Ilia karaktero elmontriĝas per ilia parolo. Ĉiu Spirito, ellasanta en siaj komunikaĵoj malbonan penson, povas esti klasigita en la trian ordon; sekve, ĉia malbona penso, inspirata al ni, venas de iu Spirito de tiu ordo.

Ili vidas la feliĉon de la bonuloj, kaj tio estas por ili senĉesa turmento, ĉar ili suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn envio kaj ĵaluzo povas naski.

Ili konservas la memoron kaj percepton de la suferoj de sia enkorpa vivo, kaj tiu impreso estas ofte pli peniga ol la reala. Ili vere suferas, ne nur pro la malbonoj, kiujn ili spertis, sed ankaŭ pro tiuj, kiujn ili kaŭzis al aliaj personoj; kaj, ĉar tiu suferado estas longedaŭra, ili tial kredas ĝin senfina; Dio, por puni ilin, volas, ke ili tiel supozu.

Oni povas disdividi ilin en kvin ĉefajn klasojn.

102. Deka klaso. – NEPURAJ SPIRITOJ – Tiuj estas inklinaj al malbono kaj el tio faras la objekton de siaj okupoj. Kiel Spiritoj, ili donas perfidajn konsilojn, blovas malpacon kaj malfidon, kaj surmetas ĉiajn maskojn por trompi. Ili alkroĉiĝas al ĉiuj karakteroj sufiĉe malfortaj por cedi al iliaj sugestoj, celante ties ruiniĝon; ili ĝojas malrapidigante la progreson de tiuj malfortuloj, tio estas, igante tiujn ĉi fali sub la travivataj provoj.

Estas simple ekkoni la nepurajn Spiritojn per la parolo de iliaj komunikaĵoj; la trivialeco kaj la maldelikateco de la esprimoj, ĉe la Spiritoj kiel ĉe la homoj, estas ĉiam signo de morala, krom ankaŭ intelekta malsupereco. Iliaj komunikaĵoj elmontras la malnoblecon de iliaj inklinoj, kaj, se ili intencas nin trompi, uzante saĝan parolon, ili fine elperfidas ties originon, ĉar ili ne povas tenadi la farson longatempe.

Iuj popoloj faris el ili malicajn diojn; aliaj ilin nomas demonoj, malbonaj genioj kaj Spiritoj de malbono.

La vivantaj estuloj, kiujn ili, kiam enkarniĝintaj, animas, estas inklinaj al ĉiaj malvirtoj, kiuj naskas la malŝatindajn kaj malnobligajn pasiojn: voluptamon, kruelecon, friponecon, hipokritecon, avidecon, hontindan avarecon. Tiuj homoj praktikas malbonon por simpla plezuro, plej ofte sen ia motivo, kaj, pro malamo al bono, ili preskaŭ ĉiam elektas siajn viktimojn en la rondo de honestuloj. Ili estas malfeliĉegoj por la homaro, kia ajn ilia socia pozicio, kaj ilia supraĵa lako el civiliziteco ne ŝirmas ilin kontraŭ honto kaj malhonoro.

103. Naŭa klaso. – FRIVOLAJ SPIRITOJ – Tiuj estas nekleraj, ŝerctrompemaj, nekonsekvencaj kaj mokemaj. Ili enmiksiĝas en ĉion, ĉion respondas, tute ne atentante la veron. Ili prezuras kaŭzante negravajn ĉagrenojn kaj negrandajn ĝojojn, naskante ĉikanojn, ŝerce kondukante en eraron per trompoj kaj petolaĵoj.

Al ĉi tiu klaso apartenas la Spiritoj vulgare konataj kiel gajpetoluloj, gnomoj kaj koboldoj. Ili staras sub la dependo de la Superaj Spiritoj, kiuj ilin uzas, kiel ni niajn servistojn.

En la komunikiĝoj kun la homoj, ilia parolo estas, iafoje, sprita kaj ŝerca, sed preskaŭ ĉiam supraĵa; ili profitas la maniojn kaj la ridindan flankon de la personoj, por tiujn reliefigi morde kaj sarkasme. Se ili alprenas supozajn nomojn, tion ili plej ofte faras pli por amuzo ol pro malico.

104. Oka klaso – PSEŬDO-KLERAJ SPIRITOJ – Tiuj havas vastan scion, sed ili vante kredas, ke ili scias pli, ol kiom reale. Farinte kelkajn progresojn, el diversaj vidpunktoj, ili ŝajnigas, en sia parolo, ian seriozecon, kiu povas trompi nin pri iliaj kapabloj kaj konoj; sed tio plej ofte estas nenio krom rebildo de la antaŭjuĝoj kaj sistemaj ideoj de ilia surtera vivado; ĝi estas ia miksaĵo el kelkaj veraĵoj kun plej absurdaj eraroj, kie travidiĝas tromemfido, fiero, ĵaluzo kaj obstineco, de kiuj ili ankoraŭ ne povis sin liberigi.

105. Sepa klaso – NEŬTRALAJ SPIRITOJ – 

Tiuj ne estas sufiĉe bonaj por fari bonon, nek sufiĉe malbonaj por fari malbonon; ili kliniĝas tiel al unu kiel al la dua flanko, kaj ne altiĝas super la vulgaran kondiĉon de la homaro, ĉu morale, ĉu intelekte. Ili sentas sin alligitaj al la aferoj de la mondo, kies banalajn ĝojojn ili resopiras.

106. Sesa klaso – FRAPANTAJ KAJ MALORDIGEMAJ SPIRITOJ – Ĉi tiuj Spiritoj, ĝustadire, ne formas klason distingiĝantan per personaj kvalitoj; ili povas aparteni al iu ajn el la klasoj de la tria ordo. Ili manifestas sian ĉeeston ofte per senteblaj kaj fizikaj efikoj, kiaj, ekzemple, frapoj, movado kaj nenormala delokiĝo de solidaj korpoj, agitado de la aero ktp. Pli ol la ceteraj, ili montras alligon al la materio, kaj ŝajnas esti la agantoj de la ĉefaj ŝanĝoj de la elementoj de l’ terglobo, per sia efiko sur la aero, la akvo, la fajro, la malmolaj korpoj kaj la profundaĵoj de la Tero. Oni konstatas, ke tiuj fenomenoj ne devenas de ia hazarda kaj fizika kaŭzo tiam, kiam tiuj faktoj havas intencan kaj inteligentan karakteron. Ĉiuj Spiritoj kapablas okazigi tiajn fenomenojn, sed la Superaj Spiritoj ilin ordinare komisias al la malsuperaj, pli taŭgaj por materialaj ol por intelektaj aferoj. Kiam la Superaj Spiritoj opinias, ke tiaspecaj manifestiĝoj estas utilaj, ili uzas tiujn Spiritojn kiel siajn helpantojn.

Dua ordo – Bonaj Spiritoj

107. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. – Regado de la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion, aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn kvalitojn. Ĉat ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aŭ malpli nete, laŭ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj; alie, ili estus Spiritoj perfektaj.

Ili komprenas Dion kaj la senfinon, kaj jam ĝuas la feliĉon de la bonuloj. Ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras, kaj pro la malbono, kiun ili antaŭhaltigas. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de dolĉega feliĉo, kiun ne ombras envio, konsciencoriproĉoj aŭ iu el la malnoblaj pasioj, turmentantaj la neperfektajn Spiritojn; tamen ili ĉiuj ankoraŭ devas elporti provojn, por atingi la absolutan perfektecon.

Kiel Spiritoj, ili inspiras bonajn pensojn, deturnas la homojn for de la malbono-vojo, protektas, kiam sur la Tero, la homojn, kiuj indas ilian protekton, kaj nuligas la influon de la neperfektaj Spiritoj sur la personojn, al kiuj tia influo ne plaĉas.

La homoj, en kiujn ili estas enkarniĝintaj, estas bonaj kaj korfavoraj kontraŭ siaj similuloj; ili neniam enlasas en sian koron malamon, resenton, envion aŭ ĵaluzon, kaj faras bonon pro amo al bono.

Al ĉi tiu ordo apartenas la Spiritoj, nomataj de la vulgaraj kredoj bonaj genioj, protektantaj genioj kaj Spiritoj de bono. Dum la tempoj de superstiĉoj kaj neklereco, oni rigardadis ilin kiel bonfarantajn diojn.

Ni povas disdividi ilin laŭ kvar ĉefaj grupoj:

108. Kvina klaso. – BONFAREMAJ SPIRITOJ – 

Ilia superstara kvalito estas boneco; ili volonte komplezas kaj protektas la homojn, sed ilia scio estas nevasta: ilia progreso fariĝis pli en la morala ol en la intelekta direkto.

109. Kvara klaso. – ERUDICIAJ SPIRITOJ – Kio distingas ilin, tio estas speciale la amplekso de iliaj konoj.

Ili okupiĝas malpli pri la moralaj ol pri la sciencaj demandoj, por kiuj ili havas pli grandan kapablecon; sed ili rigardas la sciencon nur el la vidpunkto de ĝia utileco, ne enŝovante en ĝin la pasiojn, proprajn al la neperfektaj Spiritoj.

110. Tria klaso – KLERAJ SPIRITOJ – Plej altaj moralaj kvalitoj formas ilian distingan karakteron. Ili ne posedas senlimajn konojn, sed intelektan kapablecon tian, ke ili faras ĝustan juĝon pri homoj kaj aferoj.

111. Dua klaso – SUPERAJ SPIRITOJ – Tiuj kunigas kun scio saĝon kaj bonecon. Ilia parolo elspiras nur korfavoron; ĝi estas ĉiam digna, alta kaj, ofte, superbela; ĝia supereco faras ilin, pli ol la ceterajn, kapablaj doni al ni tre ĝustajn konojn pri la aferoj de l’ senkorpa mondo, en la limoj de tio, kion al la homo estas donite scii. Ili volonte komunikiĝas kun la homoj, kiuj sincere serĉas la veron kaj kies animo estas sufiĉe liberigita el la teraj ligiloj por kompreni la veron; sed ili foriĝas de tiuj, instigataj nur de scivolemo, aŭ kiuj, sub la influo de la materio, sin deturnas de la praktikado de bono. Kiam, escepte, ili enkarniĝas sur la Tero, tiam ili venas plenumi ian progresomision, kaj prezentas al ni la tipon de perfekteco, kian la homaro povas aspiri sur ĉi tiu planedo.

Unua ordo – Puraj Spiritoj

112. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. – Nenia influo de la materio sur la spiriton. Intelekta supereco, kun absoluta moraleco, kompare kun la Spiritoj de la ceteraj ordoj.

113. Unua klaso – KLASO UNIKA – Ili iris ĉiujn ŝtupojn de la hierarkio kaj seniĝis je ĉiuj nepuraĵoj de la materio. Atinginte la perfektecon eblan al iu kreito, ili jam ne devas sperti provojn kaj suferojn. Ne devante reenkarniĝi en pereemajn korpojn, ili vivas la eternan vivon en la sino de Dio.

Ili ĝuas nedifekteblan feliĉon, ĉar ilin jam ne turmentas bezonoj kaj alternaĵoj de la materiala vivo; sed tiu feliĉo ne estas la ĝuado de ia monotona senfareco, travivata ĉe eterna rigardado. Ili estas la komisiitoj kaj adjutantoj de Dio, kies ordonojn ili plenumas, por la tenado de la universa harmonio. Ili reĝas super ĉiuj Spiritoj malsuperaj ol ili, helpas ties perfektiĝon kaj difinas iliajn komisiojn. Subteni la homojn ĉe ties doloroj, admoni ilin al bono aŭ al pago de la eraroj, kiuj malproksimigas la homojn for de la superega feliĉo –  estas por la puraj Spiritoj dolĉega okupo. Ili estas konataj, iafoje, kiel anĝeloj, ĉefanĝeloj aŭ serafoj.

La homoj povas komunikiĝi kun ili, sed tromemfida estus tiu, kiu volus ilin ĉiam havi al sia dispono.

Progresado de la Spiritoj

114. Ĉu la Spiritoj estas bonaj aŭ malbonaj per sia naturo mem, aŭ ĉu ili mem pliboniĝas?

“La Spiritoj per si mem pliboniĝas, kaj tiel ili pasas de malsupera ordo al la sekvanta supera ordo.”

115. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas kreitaj bonaj kaj aliaj, malbonaj?

“Dio kreis ĉiujn Spiritojn simplaj kaj sensciaj. Al ĉiu el ili Dio donis mision, por ke ĉiu Spirito sin instruu kaj iom post iom atingu la perfektecon per konado de vero, kaj por proksimigi ĉiujn al Li. La eterna kaj senŝanĝa feliĉo konsistas en tiu perfekteco. La Spiritoj akiras tiujn konojn trapasante la provojn, kiujn Dio trudas al ili; unuj akceptas tiujn provojn obeeme, kaj tiel ili pli rapide venas al la ekstremaĵo de sia destino; sed aliaj travivas siajn provojn nur murmurante, kaj tial, pro sia kulpo mem, ili restas malproksimaj de la perfekteco kaj de la promesita feliĉo.”

Laŭ tio, ŝajnas, ke, ĉe sia origino, la Spiritoj estas kiel la infanoj, sensciaj kaj nespertaj, sed kiuj, iom post iom, ekhavas la al ili mankantajn konojn, tra la sinsekvaj fazoj de la vivo; ĉu ne?

“Jes, la komparo estas ĝusta; ribelema infano restas neklera kaj neperfekta; ĝi havigas al si pli aŭ malpli da profito laŭ sia obeemo; sed la vivo de la homo havas finon, kaj tiu de la Spiritoj daŭras plu ĝis la senfino.”

116. Ĉu estas Spiritoj, kiuj eterne restos en la malsuperaj ordoj?

“Ne; ĉiuj estos fine perfektaj; ili ŝanĝiĝas, sed tiu ŝanĝiĝo postulas tempon, ĉar, kiel ni jam diris, justa kaj kompatema patro ne povas eterne tenadi siajn filojn en ekzilejo. Ĉu vi volus do, ke Dio, tiel granda, tiel bona, tiel justa, estu pli malbona ol la homoj?”

117. Ĉu dependas de la Spiritoj akceli siajn progresojn al la perfekteco?

“Certe; ili atingas la perfektecon en pli aŭ malpli da tempo, laŭ sia deziro kaj submetiĝo al la volo de Dio.

Ĉu obeema infano ne instruiĝas pli rapide ol ribelema?”

118. Ĉu la Spiritoj povas degeneri?

“Ne; laŭmezure kiel ili antaŭeniras, ili komprenas tion, kio tenadis ilin malproksimaj de la perfekteco. Kiam iu Spirito finas unu provon, li posedas la scion, kiun li ĉerpis el ĝi, kaj li tiun neniam forgesas. Eble li restas sur la sama loko, sed li neniam retropaŝas.”

119. Ĉu Dio ne povus evitigi al la Spiritoj la provojn, kiujn ili devas sperti, por atingi la unuan ordon?

“Se la Spiritoj estus kreitaj perfektaj, ili do ne havus meriton, por ĝui la bonaĵojn de tiu perfekteco. Kie estus la merito sen klopodo? Cetere, la malegaleco, ekzistanta inter ili, estas necesa al iliaj personecoj; kaj la misio, kiun ili plenumas ĉe tiuj malsamaj gradoj, troviĝas en la projektoj de la Providenco por la universa harmonio.”

Ĉar, en la socia vivo, ĉiuj homoj povas atingi la unuajn poziciojn, tial oni devus ankaŭ demandi, kial la reganto de iu lando ne faras generalojn el ĉiuj siaj soldatoj; kial la subordaj oficistoj ne estas mastroj; kial ne estas majstroj ĉiuj lernantoj. Nu, estas jena diferenco inter la socia kaj la spirita vivo: la unua estas limigita kaj ne ĉiam havigas tempon, por ke iu trairu ĉiujn rangojn; la dua estas senlima kaj donas al ĉiu la eblon supreniri ĝis la superega rango.

120. Ĉu ĉiuj Spiritoj trapasas la elprovon de malbono por atingi bonon?

“Ne la elprovon de malbono, sed tiun de nescio.”

121. Kial iuj Spiritoj sekvis la vojon de bono kaj aliaj tiun de malbono?

“Ĉu ili ne havas liberan volon? Dio ne kreis malbonajn Spiritojn; Li formis ilin simplaj kaj sensciaj, tio estas, kapablaj tiel por bono, kiel por malbono; tiuj, kiuj estas malbonaj, fariĝas tiaj laŭ sia volo mem.”

122. Kiel la Spiritoj, ĉe sia komenco, tiam, kiam ili ne havas konscion pri si mem, povas libere elekti inter bono kaj malbono? Ĉu ekzistas ĉe ili ia principo, ia inklino, ilin pelanta sur la unuan aŭ sur la duan el tiuj vojoj?

“La libera volo elvolviĝas proporcie kiel la Spirito ekhavas konscion pri si mem. Lia libereco malaperus, se por tia elekto lin instigus iu kaŭzo nedependa de lia volo.

La kauzo ne troviĝas en la Spirito mem, sed ekster li, tio estas, en la influoj, al kiuj li cedas per sia libera volo. Jen la granda figuro pri la falo de la homo kaj pri la origina peko; unuj cedis al la tento, aliaj ĝin kontraŭstaris.”

El kie venas tiuj influoj sur la Spirito?

“El la neperfektaj Spiritoj, kiuj provas ekposedi lin kaj lin subigi, kaj kiuj sentas plezuron lin faligante. Tiujn oni ekpensis reprezenti per la figuro de Satano.”

Ĉu tian influon ricevas la Spirito nur ĉe sia komenco?

“Tia influo akompanas lin dum lia vivo de Spirito, ĝis li atingos tian potencon super si mem, ke la malbonaj rezignas lin persekuti.”

123. Kial Dio permesis, ke la Spiritoj povu sekvi la vojon de malbono?

“Kiel tro kuraĝaj vi estas, ke vi petas de Dio kontentigon pri Liaj agoj! Ĉu vi kapablas penetri Liajn intencojn? Tamen al vi mem vi povas diri: la saĝeco de Dio kuŝas en la elektolibereco, kiun Li lasas al ĉiu Spirito, ĉar ĉiu havas la meriton el siaj faroj.”

124. Ĉar ekzistas Spiritoj, de la komenco paŝantaj sur la vojo de absoluta bono, kaj aliaj sur tiu de absoluta malbono, ĉu tial sendube ekzistas mezaj gradoj inter tiuj du ekstremoj?

“Jes, certe, kaj tiuj estas la granda plimulto.”

125. Ĉu la Spiritoj, sekvintaj la vojon de malbono, povos atingi la saman gradon da supereco, kiel la ceteraj?

“Jes, sed la eternaj tempoj estos pli longaj.”

Kiel eternajn tempojn ni komprenu la ideon, kiun la malsuperaj Spiritoj faras pri la ĉiamdaŭreco de siaj suferoj, ĉar ties finon ne estas al ili donite antaŭvidi kaj tiu ideo renoviĝas ĉe ĉiuj provoj, ĉe kiuj ili falas.

126. Ĉu la Spiritoj, venintaj al la superega grado, post kiam ili trapasis la malbonon, havas, en la okuloj de Dio, malpli da merito ol la ceteraj?

“Dio rigardas la deviintojn per samaj okuloj kaj amas ĉiujn per sama koro. Tiuj estis nomataj malbonaj, ĉar ili falis: antaŭ ol fali, ili estis nur simplaj.”

127. Ĉu la Spiritoj estas kreataj kun egalaj intelektaj kapabloj?

“Ili estas kreataj egalaj, sed, ĉar ili ne scias, el kie ili venas, estas necese, ke la libera volo agu. Ili progresas pli aŭ malpli rapide, tiel pri intelekto, kiel pri moraleco.”

La Spiritoj, de la komenco sekvantaj la vojon de bono, ne estas, pro tio, nepre perfektaj; se ili ne havas malbonajn inklinojn, tio ne sekvigas, ke ili ne bezonas ricevi sperton kaj konojn necesajn al la perfekteco. Ni povas kompari ilin al infanoj, kiuj, kia ajn estas la boneco de iliaj naturaj instinktoj, devas elvolviĝi, instruiĝi, kaj ne iras abrupte de infaneco al matureco; sed, same kiel ekzistas iuj bonaj kaj aliaj malbonaj homoj ekde sia infaneco, tiel ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj Spiritoj ekde sia komenco; sed estas esenca diferenco, nome, ke infano havas tute formitajn ins tinktojn, kaj la Spirito, dum sia formado, estas nek bona, nek malbona; li havas ĉiajn inklinojn kaj elektas unu aŭ alian direkton, laŭ sia libera volo.

Anĝeloj kaj demonoj

128. Ĉu la estuloj, kiujn ni nomas anĝeloj, ĉefanĝeloj kaj serafoj, formas apartan kategorion, kun naturo malsama ol tiu de la ceteraj Spiritoj?

“Ne; ili estas puraj Spiritoj: tiuj plej alte starantaj en la hierarkio, havantaj ĉiajn perfektaĵojn.”

La vorto anĝelo naskas en ni ordinare la ideon pri morala perfekteco; tamen ĝi ofte estas uzata ankaŭ por difini ĉiujn bonajn kaj malbonajn estulojn, vivantajn ekster la homaro. Oni diras ekzemple: la bona kaj la malbona anĝelo, la anĝelo de lumo kaj la anĝelo de mallumo; en ĉi tiu okazo ĝi estas sinonimo de Spirito aŭ genio. Ĉi tie ni uzas tiun vorton laŭ ties bona senco.

129. Ĉu la anĝeloj trairis ĉiujn gradojn de la hierarkio?

“Jes; sed, kiel ni jam diris, iuj akceptis sian mision ne murmurante kaj venis pli rapide al la perfekteco; aliaj uzadis pli aŭ malpli longan tempon por ĝin atingi.”

130. Se estas erara la opinio, akceptanta, ke iuj estuloj estas kreataj perfektaj kaj superaj ol ĉiuj ceteraj, kiel ni klarigu, ke ĝi troviĝas en la tradicio de preskaŭ ĉiuj popoloj?

“Sciu, ke via mondo ne ekzistas ekde la tuta eterno, kaj ke, longan tempon antaŭ ol ĝi ekzistis, multe da Spiritoj estis jam atingintaj la perfektecon; tial, la homoj kredis, ke tiu Spiritoj estis ĉiam tiaj.”

131. Ĉu ekzistas demonoj, laŭ la vulgara senco de tiu vorto?

“Se ili ekzistus, ili estus kreitoj de Dio; nu, ĉu Dio estus bona kaj justa, se Li kreus estulojn, kiuj estu malfeliĉaj, eterne inklinaj al malbono? Se ekzistas demonoj, ili loĝas vian malsuperan planedon kaj aliajn similajn; neniuj aliaj ol la hipokrituloj faras el Dio justa malbonan kaj venĝeman Dion, kaj pensas, ke ili plaĉas al Li per la abomenaĵoj, kiujn ili faras en Lia nomo.”

Nur laŭ sia hodiaŭa senco la vorto demonoj kuntrenas la ideon de malbonaj Spiritoj, ĉar la greka vorto daimon, de kiu tiu venis signifas genio, intelekto, kaj estis uzata por senkorpaj estuloj, indiferente ĉu bonaj aŭ malbonaj.

La vorto “demonoj”, laŭ sia vulgara senco, pensigas pri esence malicaj estuloj, kiuj estus, kiel ĉiuj, kreitoj de Dio; nu, Dio, superege justa kaj bona, ne povus krei estulojn nature emajn al malbono kaj kondamnitajn por eterne. Se ili ne estus kreitoj de Dio, aŭ ili do ekzistus, kiel Li, ekde la tuta eterna tempo, aŭ ekzistus pluraj regantaj potencoj.

La unua kondiĉo de iu ajn doktrino estas ĝia logikeco; nu, la doktrino pri la demonoj, en sia absoluta senco, estas falsa pro tiu esenca bazo. Ke, laŭ sia kredo, la neprogresintaj popoloj, ne konante la atributojn de Dio, konsentas la ekziston de malicaj dioj kaj ankaŭ tiun de la demonoj, oni komprenas; sed la homo, kiu konsideras bonecon la plej alta atributo de Dio, estas nepre nelogika kaj sinkontraŭa, akceptante, ke Dio kreis estulojn, sin dediĉantajn al malbono kaj destinitajn ĝin ĉiam faradi, ĉar tio estas nei la bonecon de l’ Plejsupra. La adeptoj de la kredo je demonoj sin apogas sur la vortoj de la Kristo; ne mi malakceptus la aŭtoritatecon de lia instruado, kiun mi dezirus vidi pli en la koro, ol sur la lipoj de la homoj; sed, ĉu ili estas certaj pri la senco, laŭ kiu Jesuo uzadis la vorton demono? Ĉu oni scias, ke la alegoria formo estis unu el la distingigaj ecoj de lia parolo? Ĉu ĉion, kion entenas la Evangelio, oni prenu laŭlitere? Sufiĉas al ni, kiel pruvo, jena peco:

“Tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos.”[10]

Ĉu ni ne vidis la formon de la biblia teksto kontraŭdirita de la scienco, koncerne la mondkreadon kaj la movon de la Tero? Ĉu ne okazus io sama al certaj metaforoj, uzataj de la Kristo, kiu devis paroli laŭ la tempo kaj lokoj? La Kristo ne povus konscie diri neveraĵon; sekve, se en lia parolo estas esprimoj ŝajne neakordaj kun la racio, ni do ilin aŭ ne komprenas aŭ neĝuste interpretas.

La homoj agis rilate al la demonoj same, kiel rilate al la anĝeloj; kiel la homoj kredis, ekde la tuta eterno, je perfektaj estuloj, tiel ankaŭ ili prenis la malsuperajn Spiritojn por estuloj eterne malbonaj. Kiel domonojn oni devas do kompreni la nepurajn Spiritojn, el kiuj multaj valoras ne pli ol tiuj ĝustadire tiel nomataj, tamen kun la diferenco, ke tia stato estas por la nepuraj Spiritoj nur pasema. Tiuj ĉi estas neperfektaj Spiritoj, murmurantaj kontraŭ siaj provoj kaj, pro tio, al ili submetitaj por pli da tempo; sed, siavice, ili atingos la celon, kiam ili tion deziros. Oni povus do akcepti la vorton demono laŭ ĉi tiu limigita senco; sed, kiel hodiaŭ komprenata, ĝi povus konduki en eraron, ĉar tiel oni kredus la ekziston de estuloj kreitaj speciale por malbono.

Satano estas evidente la personigo de malbono sub alegoria formo, ĉar oni ne povas konsenti malbonan estulon, kiu batalus, potenco kontraŭ potenco, kontraŭ Dio, kaj kies sola okupo estus spite malhelpi al la Diaj decidoj. Ĉar li bezonas figurojn kaj imagojn, kiuj lin impresu, tial la homo imagis al si senkorpajn estulojn kun materia formo kaj atributoj, kiuj prezentus ties bonajn kaj malbonajn kvalitojn.

Tial, la antikvuloj, dezirante personigi la tempon, pentris ĝin kiel maljunulon kun falĉilo kaj sablohorloĝo; ĝin reprezenti kiel junulon, estus sensencaĵo; same okazas kun la alegorioj de Riĉeco, Vero k.a. La modernuloj reprezentis la anĝelojn, aŭ purajn Spiritojn, kiel disradiantajn figurojn, kun blankaj flugiloj, emblemo de pureco; Satanon kun kornoj, ungegoj kaj la atributoj de la besta naturo, emblemoj de la malnoblaj pasioj. La vulgarularo, kiu prenas la aferojn laŭlitere, vidis en tiuj emblemoj realan individuon, tiel same, kiel oni iam vidis Saturnon en la alegorio de la Tempo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.