La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro IX

VIII – LEĜO DE EGALECO

1. Natura egaleco. – 2. Malegaleco de kapabloj. – 3. Sociaj malegalecoj. – 4. Malegaleco de riĉecoj. – 5. Provoj de riĉeco kaj de mizero. – 6. Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino. – 7. Egaleco antaŭ la tombo.

Natura egaleco

803. Ĉu ĉiaj homoj estas egalaj antaŭ Dio?

“Jes, ĉiuj iras al sama celo, kaj Dio faris Siajn leĝojn por ĉiuj. Vi ofte diras: la suno lumas por ĉiuj; vi per tio esprimas veraĵon pli grandan kaj pli ĝeneralan, ol kiel vi pensas.”

Ĉiuj homoj estas submetitaj al la samaj naturaj leĝoj; ĉiuj naskiĝas same malfortaj, estas elmetataj al samaj doloroj, kaj la korpo de riĉulo neniiĝas tiel, kiel tiu de malriĉulo.

Neniun homon Dio dotis per natura supereco, ĉu pri naskiĝo, ĉu pri morto: ĉiuj estas egalaj sub Liaj okuloj.

Malegaleco de kapabloj

804. Kial Dio ne donis egalajn kapablojn al ĉiuj homoj?

“Dio kreis ĉiujn Spiritojn egalaj, sed ĉiu el ili jam vivis pli aŭ malpli da tempo, kaj, sekve, ĉiu akiris pli aŭ malpli da kapabloj; la diferenco venas de la grado de ĉies sperto kaj dependas ankaŭ de ĉies volo, kiu estas ja lia libera volo; de tio rezultas, ke iuj pli rapide perfektiĝas kaj tial ricevas kapablojn malsamajn, ol aliaj. La diverseco de kapabloj estas necesa, por ke ĉiu povu kunlabori por la realigo de la Providencaj projektoj, en la limoj de siaj intelektaj kaj fizikaj fortoj; kion iu ne faras, tion povas fari iu alia, kaj tiel ĉiu havas sian utilan taskon. Krom tio, ĉar ĉiuj mondoj estas inter si solidaraj, tial estas necese, ke la loĝantoj de la superaj mondoj, plej parte kreitaj antaŭ ol la via, venu loĝi la Teron, por doni al vi ekzemplon pri tiu necesa reciproka kunlaborado.” (361)

805. Ĉu, transpasante de supera al malsupera mondo, la Spirito plene konservas la akiritajn kapablojn?

“Jes, ni tion jam diris; progresinta Spirito ne refalas; en sia spirita stato, li povas elekti envolvaĵon malpli delikatan aŭ pozicion malpli altan, ol tiu, kiun li jam havis; sed ĉio ĉi estas farata ĉiam por utili al li kiel instruo kaj por helpi lin progresi.” (180)

La diverseco de kapabloj de la homo ne originas do el intima naturo de lia kreado, sed el la grado da perfektiĝo, kiun atingis la enkarniĝintaj Spiritoj. Dio ne kreis la malegalecon de kapabloj, sed permesis, ke la diversaj gradoj da elvolviĝo unu kun alia kontaktu, por ke la pli progresintaj povu helpi la malpli rapidantajn, kaj ankaŭ, por ke la homoj, bezonante reciprokan helpon, plenumu la leĝon de karitato, kiu devas ilin unuigi.

Sociaj malegalecoj

806. Ĉu la malegaleco de sociaj kondiĉoj estas leĝo de la Naturo?

“Ne; ĝi estas faritaĵo de la homo, ne de Dio.”

Ĉu tia malegaleco iam forpasos?

“Eternaj estas nur la leĝoj de Dio. Ĉu vi ne vidas ĝin iom post iom, ĉiun tagon, neniiĝi? Tia malegaleco forpasos tiam, kiam estingiĝos la superregado de fiero kaj de egoismo; restos sole la malegaleco de merito. Tago venos, kiam la anoj de l' granda familio el la idoj de Dio ne sin konsideros plu havantajn pli aŭ malpli puran sangon; nur la Spirito estas pli aŭ malpli pura, kaj tio ne dependas de la socia pozicio.”

807. Kion pensi pri homoj, kiuj misuzas la superecon de sia socia pozicio, por subpremi malfortulon por sia profito?

“Tiuj indas anatemon; bedaŭrindaj! siavice, ili ankaŭ estos subpremataj; ili renaskiĝos por ekzistado, dum kiu ili suferos ĉion, kion ili igis suferi.” (684)

Malegaleco de riĉecoj

808. Ĉu la malegaleco de riĉecoj ne originas el la malegaleco de kapabloj, kiu ebligas al iuj pli da akirorimedoj ol al aliaj?

“Jes kaj ne; kaj ruzeco kaj ŝtelemo, kion vi diras pri ĉi tiuj?”

– Tamen la heredita riĉeco ne estas frukto de malnoblaj pasioj.

“Kion vi scias pri tio? Iru returne al ties fonto, kaj vidu, ĉu tiu ĉi estas ĉiam pura. Ĉu vi scias, ĉu tiu riĉeco komenciĝis per uzurpado aŭ per maljustaĵo? Ni flanke lasu momente ties originon, kiu eble estis nebona: ĉu vi kredas, ke la avidemo je havaĵoj, eĉ se tiuj estas plej bone akiritaj, la sekretaj deziroj ilin pli frue ekposedi, estas laŭdindaj sentoj? Jen, kion Dio juĝas, kaj mi certigas al vi, ke Lia juĝo estas pli severa ol tiu de la homoj.”

809. Se iu riĉeco havas malbonan originon, ĉu ties heredintoj estas respondaj por tio?

“Sendube ili ne respondas por malbono, farita de aliaj, des malpli, ĉar ili povas ja ne scii tiun fakton; sed sciu, ke ofte riĉeco estas donata al iu homo, nur por havigi al li okazon kompensi maljustaĵon. Feliĉa li estas, se li tion komprenas! Se li tiel agas en la nomo de tiu, kiu faris la maljustaĵon, la kompenso estos alkalkulita al ambaŭ, ĉar, ofte, ĝuste la maljustulo instigas al tiu kompenso.”

810. Ne deturnante nin de l' leĝeco, ni povas disponi je niaj havaĵoj en pli aŭ malpli justa maniero. Ĉu ni respondas, post nia morto, por la disponoj, kiujn. ni faris?

“Ĉia ago produktas siajn fruktojn: la fruktoj de la bonaj agoj estas dolĉaj; tiuj de la aliaj estas ĉiam amaraj; ĉiam, komprenu bone tion.”

811. Ĉu la absoluta egaleco de riĉecoj estas ebla, kaj ĉu ĝi iam ekzistos?

“Ne, ĝi ne estas ebla. La diverseco de kapabloj kaj de karakteroj ĝin malebligas.”

Tamen kelkaj homoj kredas, ke en tiu egaleco troviĝas la kuracilo por la malbonaĵoj de l' socio; kion vi pensas pri tio?

“La homoj, tiel pensantaj, estas inklinaj al sistemoj aŭ estas ambiciaj ; ili ne komprenas, ke la egaleco, kiun ili revas, estus tre rapide detruita de la fonto de l' cirkonstancoj. Kontraŭbatalu egoismon; tie troviĝas la ruiniga kancero de via socio, kaj ne serĉu ĥimerojn.”

812. Se egaleco de riĉecoj ne estas ebla, ĉu same okazas kun kontenteco?

“Ne; sed kontenteco estas relativa, kaj ĉiu ĝin povus ĝui, se ĉiu ĝin bone komprenus; ĉar la vera kontenteco konsistas en uzado de la tempo laŭ sia plaĉo, kaj ne en pasigado de la tempo en laboroj, al kiuj oni sentas nenian inklinon; kaj, ĉar ĉiu havas siajn proprajn kapablojn, tial nenia laboro restus nefarita. Ekvilibro ekzistas en ĉio; nur la homo volas ĝin malfari.”

Ĉu estas eble, ke ĉiuj interkompreniĝos?

“Jes, kiam ĉiuj praktikos la leĝon de justeco.”

813. Kelkaj homoj falas en forlason kaj mizeron pro sia propra kulpo; ĉu la socio respondas por tio?

“Jes ; ni jam diris, ke la socio estas ofte la primara kaŭzo de tiaj eraroj; krom tio, ĉu ĝi ne devas prizorgi la moralan edukadon? Ofte nenio alia ol malbona edukiteco falsas la rezonadon de tiuj homoj, anstataŭ sufoki ties pereigajn inklinojn.” (685)

Provoj de riĉeco kaj de mizero

814. Kial Dio donis al iuj riĉecon kaj potencon, kaj al aliaj mizeron?

“Por elprovi ĉiun en malsama maniero. Cetere, kiel vi scias, tiuj provoj estas elektataj de la Spiritoj mem, kiuj ilin ofte ne venkas.”

815. Kiu el la du jenaj provoj estas la pli danĝera al la homo: ĉu malriĉeco aŭ riĉeco?

“Tiel danĝera estas la unua kiel la dua. Mizero naskas murmuradon kontraŭ la Providenco; riĉeco puŝas al ĉiaj ekscesoj.”

816. Riĉulo estas elmetata al pli da tentoj; sed, ĉu li ne havas pli da rimedoj por fari bonon “Ĝuste tiun li ne ĉiam faras; li fariĝas egoisto, fiera, nesatigebla; liaj bezonoj kreskas kun lia riĉeco, kaj li pensas, ke al li sola neniam sufiĉas tio, kion li havas.”

Alta pozicio en ĉi tiu mondo kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas por plenumi kaj pli multenombraj estas la rimedoj, je kiuj li disponas, por fari bonon kaj malbonon. Dio elprovas malriĉulon per rezignacio kaj riĉulon per la uzado, kiun ĉi tiu faras, de siaj havaĵoj kaj potenco.

Riĉeco kaj potenco naskas ĉiajn pasiojn, kiuj alligas nin al la materio kaj malproksimigas nin de la spirita perfekteco; tial Jesuo diris: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.[24] ( 266 )

Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino

817. Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn?

“Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?”

818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj “El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi.

Ĝi rezultas el la sociaj konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton.”

819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?

“Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon, mildaj laboroj ; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj.”

820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?

“Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo.”

Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi. Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pli grandan sentemecon, konforman al la delikateco de I' patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.

821. Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?

“Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro la unuajn ekkonojn pri la vivo.”

822. Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio, ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?

“Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi.”

Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?

“De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj ; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn.”

Egaleco antaŭ la tombo

823. El kio originas la deziro ĉiamigi la memoron pri mortintoj per funebraj monumentoj?

“Lasta ago de fiereco.”

Sed, ĉu la luksego de la funebraj monumentoj ne estas pli ofte ago de parencoj, kiuj deziras tiel honori la memoron pri la mortinto, ol de ĉi tiuj mem?

“Fiereco de liaj parencoj, dezirantaj glori sin mem.

Ho, jes, ne ĉiam nur pro amo al la mortinto estas farataj tiaj elmontraĵoj : sed pro memamo kaj por parade montri sian riĉecon. Ĉu vi kredas, ke la memoro pri kara estulo estas malpli daŭra en koro de malriĉulo, ĉar tiu ĉi povas ornami lian tombon nur per unu sola floro? Ĉu vi kredas, ke marmoro evitigas forgeson al tiu, kies vivo estis senutila sur la Tero?”

824. Ĉu vi absolute malaprobas la pompon de funebraj ceremonioj?

“Ne; kiam ĝi honoras la memoron pri virtulo, tiam ĝi estas justa kaj bona, ekzemplo.”

Tombo estas la loko, kie ĉiuj homoj renkontas unu alian; tie neripareble finiĝas ĉiuj homaj diferencoj. Vane riĉulo penas eternigi sian memoron per luksegaj monumentoj: la tempo ilin eldetruos, kiel la korpon; tiel volas la Naturo.

La memoro pri liaj bonaj aŭ malbonaj agoj estos malpli pereema ol lia tombo; la parado de funebraj ceremonioj ne lavos lin de liaj hontegindaĵoj, nek lin levos eĉ je unu ŝtupo en la spirita hierarkio. (320 kaj sekv.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.