La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. Celo de la enkarniĝo. – 2. Pri la animo – 3.Materialismo
132. Kiu estas la celo de enkarniĝo de la Spiritoj?
“Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio. Sed, por tiu perfekteco, la Spiritoj devas elporti ĉiajn sortovicojn de enkorpa ekzistado: jen, kie estas la kulpelpago. Enkarniĝo havas ankaŭ duan celon: igi la Spiriton esti en tiaj kondiĉoj, ke li plenumu sian parton en la Dia verko; por tiu plenumado li ekprenas, sur ĉiu planedo, veston korforman al la esenca materio de tiu planedo; kaj tiel, samtempe kiam li kunhelpas por la ĝenerala verko, li mem perfektiĝas.”
La agado de la korphavaj estuloj estas necesa al la irado de l’universo; sed Dio, per Sia saĝeco, volis, ke en tiu agado mem ili trovu rimedon por progresi kaj alproksimiĝi al Li. Tiel, laŭ mireginda leĝo de Lia Providenco, ĉiuj aferoj formas tutan seninterrompan ĉenon kaj estas inter si solidaraj en la Naturo.
133. Ĉu la Spiritoj, ekde sia komenco irantaj la vojon de bono, bezonas enkarniĝon?
“Ĉiuj estas kreataj simplaj kaj sensciaj; ili instruiĝas dum la bataloj kaj ĉagrenoj de la enkorpa vivo. Dio, kiu estas justa, ne povus fari kelkajn feliĉaj, sen suferoj kaj laborado, kaj, sekve, sen meritoj.”
– Kian profiton do tiras la Spirito el tio, ke li sekvis la vojon de bono, se tia konduto ne ŝparas al li la suferojn de la enkorpa vivo?
“Li alvenos pli rapide al la supro; cetere, la suferoj dum la vivo estas ofte rezultoj de la neperfektaĵoj de la Spirito; ju malpli da neperfektaĵoj li havas, des malpli grandaj estas liaj turmentoj; tiu, kiu ne estas enviema, ĵaluza, avara aŭ ambicia, ne elportas la sekvojn de tiuj malvirtoj.”
134. Kio estas animo?
“Enkarniĝinta Spirito.”
– Kio estis la animo antaŭ ol kuniĝi kun la korpo?
“Spirito.”
– Ĉu animoj kaj Spiritoj estas do la sama unu?
“Jes, animoj kaj Spiritoj estas unu kaj sama afero.
Antaŭ ol ligiĝi al korpo, la animo estas unu el la intelektaj estuloj, kiuj loĝas la nevideblan mondon kaj kiuj surmetas momentan karnan envolvaĵon por sin purigi kaj sin instrui.”
135. Ĉu ekzistas en la homo io alia, ol animo kaj korpo?
“Ekzistas la ligilo, kuniganta animon kun korpo.”
– Kia estas tiu ligilo?
“Duonmateria, tio estas, meznatura inter Spirito kaj korpo. Tio estas nepre necesa, por ke ili povu sin reciproke komuniki. Ĝuste per tiu ligilo la Spirito influas sur la materion, kaj kontraŭe.”
La homo konsistas do el tri esencaj partoj:
1-a: La korpo, aŭ materia estaĵo, simila al tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo.
2-a: La animo, enkarniĝinta Spirito, kies loĝejo estas la korpo.
3-a: La meza principo, aŭ perispirito, duonmateria substanco, servanta al la Spirito kiel unua envolvaĵo kaj liganta animon al korpo. Tiaj estas, en frukto, la ĝermo, la perispermo kaj la ŝelo.
136. Ĉu la animo estas sendependa de la vivoprincipo?
“Korpo estas nura envolvaĵo; ni ne ĉesos tion rediradi.”
– Ĉu la korpo povas ekzisti sen la animo?
“Jes; tamen, tuj kiam la korpo ĉesas vivi, la animo forlasas ĝin. Antaŭ la naskiĝo ankoraŭ ne estas definitiva kuniĝo de la animo kun la korpo; sed, post kiam tiu kuniĝo estas farita, la morto de la korpo disŝiras la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la animo, kaj ĉi tiu ĝin forlasas.
La organa vivo povas vivigi senaniman korpon, sed la animo ne povas loĝi korpon sen organa vivo.”
– Kio estus nia korpo, se animo ne estus ligita al ĝi?
“Senintelekta amaso da karno, ĉio, kion vi volas, ke ĝi estu, sed neniel homo.”
137. Ĉu unu sola Spirito povas samtempe enkarniĝi en du homojn?
“Ne; la Spirito estas nedividebla, kaj tial li ne povas animi samtempe du homojn”. (Vidu, en la “Libro de la Mediumoj”, la ĉapitron: Dukorpeco kaj transfiguriĝo.)
138. Kia ni juĝu la opinion de homoj, kiuj konsideras la animon kiel la principon de la materia vivo?
“Tio estas demando pri vortoj; ni ne okupiĝas pri tio: komencu komprenante vin reciproke.”
139. Iuj Spiritoj, kaj, antaŭ ili, iuj filozofoj, difinis la animon: fajrero, eliĝinta el la granda Tuto; kial tia neakordo?
“Estas tie nenia neakordo; tio dependas de la senco de vortoj. Kial vi ne havas unu vorton por ĉiu ideo?”
La vorto animo estas uzata por tre malsimilaj aferoj.
Kelkaj tiel nomas la vivoprincipon, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, estas ĝuste diri, metafore, ke animo estas ia fajrero, eliĝinta el la granda Tuto. Ĉi tiuj lastaj vortoj vidigas la universan fonton de la vivoprincipo, el kiu ĉiu estulo prenas iun parton kaj kiu revenas al la fluidmaso post la morto.
Tia ideo neniel forpuŝas tiun pri iu morala estaĵo aparta, nedependa de la materio, konservanta sian individuecon. Ĝuste tiu estaĵo estas ankaŭ nomata animo, kaj, laŭ ĉi tiu signifo, oni povas diri, ke animo estas enkarniĝinta Spirito. Donante pri la animo malsamajn difinojn, la Spiritoj parolis laŭ la senco, kiun ili atribuas al tiu vorto, kaj laŭ la teraj ideoj, de kiuj ili estis ankoraŭ influataj. Tio estas rezultato de la nesufiĉeco de la homa lingvo, kiu ne posedas unu vorton por ĉiu ideo; de tio venis granda nombro da eraroj kaj diskutoj: jen kial la Superaj Spiritoj diras, ke ni penu unue precizigi la signifon de niaj vortoj. [11]
140. Kion ni pensu pri la teorio, asertanta, ke la animo estas disdividita en tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?
“Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo ; se oni ĝin konsideras kiel la vivofluidaĵon, tiu teorio estas ĝusta; se kiel la enkarniĝintan Spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la Spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la intera fluidaĵo, tamen sen diseriĝo.”
– Malgraŭ tio, kelkaj Spiritoj donis tiun difinon...
“La seninstruaj Spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo.”
La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi tiuj funkcias per la vivofluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel Spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.
141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?
“La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, peza – la korpo. La animo estas la centro de tiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris.”
142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo ĉe la infano, iom post ion kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?
“La Spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj fariĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestiĝoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo.”
143. Kial ĉiuj Spiritoj ne same difinas la animon?
“Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdo-kleruloj, pedante parolantaj por imponi al la simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj Spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam malsamaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo.”
144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?
“La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo.
Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj Spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo.”
145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?
“Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado.”
146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?
“Ne, tamen ĝi estas precipe en la kapo de l’grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro.”
– Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivocentron?
“Tio signifas, ke la Spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton, de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivofluidaĵo aŭ vivoprincipo.
Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj, servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestiĝoj.”
147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon?
ENKARNIĜO DE LA SPIRITOJ
“Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas.
Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas, ke ili ĉion scias, kaj kiuj ne konsentas, ke io kuŝas for de ilia komprenpovo!
Ilia scio faras ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la Naturo havas neniajn sekretojn por ili.”
148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialismo estas sekvo de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon?
Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?
“Ne estas vero, ke materialismo estas sekvo de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materialistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povus plenigi la abismon, malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi.”
Pro stranga eraro de la intelekto, kelkaj personoj vidas en la organaj estuloj nur la agadon de la materio kaj al ĉi tiu atribuas ĉiajn niajn agojn. Ili vidas en la homa korpo nenion alian ol ian elektran maŝinon; ili studis la mekanismon de la vivo nur tra la funkciado de la organoj; ili vidis, ke ĝi ofte estingiĝas pro la nura rompiĝo de iu fadeno, kaj nenion vidis krom tiu fadeno; ili ekzamenis, ĉu io ankoraŭ restas, kaj trovante nur materion – nun inertan – , ne vidante ian animon forflugi kaj ne povante ĝin palpi, ili do konkludis, ke ĉio kuŝis en la proprecoj de l’materio kaj, sekve, ke post la morto restas nur penso nula. Bedaŭrinda konsekvenco, se tiel estus; la homo havus fundamenton por pensi ekskluzive pri si mem kaj por meti super ĉion la kontentigon de la materiaj ĝuoj; ĉiuj sociaj ligiloj disrompiĝus, kaj pereus fatale la plej sanktaj amoj. Feliĉe, tiaj ideoj tute ne estas ĝeneralaj; oni povas eĉ diri, ke ili ampleksas tre malgrandan rondon kaj estas nur individuaj opinioj, ĉar ili nenie formis ian doktrinon. Socio fondita sur tiaj bazoj enhavus en si mem la ĝermon de dissolviĝo, kaj ĝiaj anoj baldaŭ sin disbuĉus reciproke, kiel sovaĝaj bestoj.
La homo havas instinkte la penson, ke por li ĉio ne forfiniĝas kun la vivo; li sentas timegon antaŭ la nenio; vane li penas stari kontraŭ la penso pri sia estonteco: kiam alvenas la ekstrema momento, malmultaj estas tiuj, kiuj ne demandas sin mem, kio ili fariĝos, ĉar la ideo lasi la vivon senrevene estas iel frakasa. Kiu, efektive, povus rigardi indiferente absolutan, eternan disiĝon je ĉio, kion li amis? Kiu, sen ia terursento, povus vidi malfermiĝi, antaŭ liaj okuloj, la senmezuran abismon de la nenio, kien estus entombigitaj por eterne ĉiaj liaj kapabloj, ĉiuj liaj esperoj, kaj diri al si mem:
Nu! Post mi, nenio, nenio krom la malplenaĵo; ĉio senhelpe elfiniĝas; post kelkaj tagoj mia persono forviŝiĝos de la memoro de miaj postvivantoj; tre rapide malaperos ĉia paŝosigno de mia irado sur la Tero; eĉ la bono, kiun mi disdonis, estos forgesita de la sendankuloj, kiujn mi helpis; kaj ekzistos nenio, por kompensi miajn penojn, ekzistas nenia alia perspektivo ol jena: mia korpo dentskrapata de vermoj!
Ĉu tiu ĉi bildo ne estas iel terura kaj glacia? La religio instruas, ke tiel ne povas okazi kaj la prudento tion konfirmas; sed tiu estonta ekzistado – nebuleca kaj nepreciza – havas nenion, kio kontentigus nian amon al la certeco; jen, kio ĉe multaj naskas dubon. Ni havas animon, sed kio estas tiu animo? Ĉu ĝi havas ian formon, ian ajn aspekton?
Ĉu ĝi estas difinita aŭ nedifinita estaĵo? Iuj diras, ke ĝi estas blovo de Dio, aliaj fajrero, aliaj parto de la granda Tuto, la principo de la vivo kaj de la intelekto; sed, kian profiton havigas al ni ĉio ĉi? Kio helpas nin, ke ni havas animon, se, post ĉi tiu vivo, ĝi disfandiĝas en la senlima spaco, kiel la akvogutoj de oceano? Ĉu la perdo de l’ individueco ne egalvaloras al la nenio? Oni diras ankaŭ, ke ĝi estas nemateria; sed io nemateria ne povas havi difinitajn ampleksojn: por ni ĝi estas nenio. La religio instruas, ke ni estos feliĉaj aŭ malfeliĉaj, laŭ la bono aŭ la malbono, kiun ni faris; sed kia estas tiu feliĉo, nin atendanta en la sino de Dio? Ĉu ĝi estas la beateco, la eterna adorado, dum kiu ni havas nenian alian okupon, ol eldiri laŭdojn al la Kreinto? Ĉu la flamoj de l’infero estas realaĵo aŭ figuro?
La eklezio mem donas al ĝi ĉi tiun lastan sencon; en kio do konsistas la suferoj en la infero? Kie situacias tiu turmentejo?
Unuvorte: kion oni faras kaj vidas en tiu mondo, nin ĉiujn atendanta? Oni diras, ke neniu el tie iam revenis, por ion sciigi. Tio estas eraro; la misio de Spiritismo estas ĝuste, klarigi al ni tiun estontecon, ebligi al ni, ĝis certa grado, ĝin tuŝi per la fingro kaj vidi per la okuloj, jam ne per rezonado, sed per faktoj.
Dank’al la komunikaĵoj de la Spiritoj, tiu estonteco jam ne estas ia supozo, ia probablaĵo, kiun ĉiu povas mem fantazii, kiun la poetoj beligas per siaj fikcioj aŭ ornamas per trompaj alegoriaj imagoj; tiu estonteco estas evidenta realaĵo, ĉar la transtombaj estuloj mem venas al ni priskribi sian situacion kaj diri, kion ili faras; kaj tiel, ili ebligas al ni, se oni povas tiel diri, ĉeesti ĉiujn okazetojn de ilia nova vivo kaj antaŭscii nian neeviteblan sorton, laŭ niaj meritoj. Ĉu estas en tio io kontraŭreligia? Male, ĉar la nekredemuloj tie trovas kredon, kaj la timemuloj refreŝigilon por sia fervoro kaj fido. Spiritismo estas do la plej pova helpanto de la religio; kaj, se ĝi ekzistas, tion permesas Dio, por ke ĝi revigligu niajn esperojn ŝanceliĝantajn kaj rekonduku nin sur la vojon de bono per la perspektivo de la estonteco.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.