La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro V

IV – LEĜO DE MEMKONSERVADO

1. Instinkto de memkonservado. – 2. Rimedoj por memkonservado. – 3. Ĝuado de surteraj riĉaĵoj. – 4. Necesaĵoj kaj superfluaĵoj. – 5. Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj.

Instinkto de memkonservado

702. Ĉu la instinkto de memkonservado estas leĝo de la Naturo?

“Sendube; ĝi estas donata al ĉiuj vivaj estaĵoj, kia ajn la grado de ties intelekto; ĉe unuj, tiu instinkto estas nur maŝineca; ĉe aliaj, ĝi estas pripensata.”

703.Por kiu celo Dio dotis ĉiujn vivajn estaĵojn per instinkto de memkonservado?

“Ĉar ĉiuj devas kunhelpi por la plenumado de la planoj de l’ Providenco; jen, kial Dio donis al ili la neceson vivi. Krome, la vivo estas necesa al la perfektiĝo de la estuloj; tion ili instinkte, senkonscie, sentas.”

Rimedoj por memkonservado

704. Ĉu, diktante al la homo la neceson vivi, Dio ĉiam donis al li la koncernajn rimedojn?

“Jes, se la homo ne trovas tiajn rimedojn, li do ilin ne komprenas. Dio ne povus dikti al la homo la neceson LEĜO DE MEMKONSERVADO vivi, ne doninte al li la rimedojn por tio; jen, kial Li igas la Teron produkti ĉion necesan al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, ĉar nur la necesa estas utila: la superflua neniam estas tia.”

705. Kial la Tero ne ĉiam produktas sufiĉe por la vivbezonoj de la homo?

“Pro tio, ĉar la sendanka homo ĝin malatentas, kaj tamen ĝi estas bonega patrino. Ofte, ankaŭ, li akuzas la Naturon pro tio, kio estas rezultato nur de lia propra nesperteco aŭ neantaŭvidemo. La Tero ĉiam produktus tion necesan, se la homo kontentiĝus per ĝiaj produktoj Se ĝi ne kontentigas ĉiujn liajn bezonojn, tio okazas, ĉar la homo uzas por aferoj superfluaj tion, kion li devus uzi por siaj necesaj. Vidu arabon en dezerto; li ĉiam trovas ian porvivaĵon, ĉar li ne kreas al si fiktivajn bezonojn; sed, kiam iu homo vante disperdas duonon de la produktoj por kontentigo de fantazioj, ĉu, tiam, li miru, ke ki nenion havas por la morgaŭa tago, kaj ĉu li prave lamentu, kiam li troviĝas sen io ajn ĉe momento de ĝenerala malsato? Vere, mi diras al vi, ne la Naturo estas neantaŭzorgema, sed la homo, kiu ne scias reguligi sian vivon.”

706. Ĉu ni komprenu kiel surterajn riĉaĵojn nur la grundproduktojn?

“La grundo estas la primara fonto, el kiu elfluas ĉiuj ceteraj rimedoj, ĉar, fine, tiuj rimedoj nenio estas krom transformaĵoj de la grundproduktoj; komprenu do kiel terriĉaĵojn ĉion, kion la homo povas ĝui en ĉi tiu mondo.”

707. Ofte mankas vivrimedoj al iuj individuoj, eĉ meze en la lin ĉirkaŭanta abundeco; kion ni respondigu por ĉi tiu fakto?

“La egoismon de la homoj, kiuj ne ĉiam faras, kion ili devas; due, pli ofte, ilin mem. “Serĉu, kaj vi trovos”: ĉi tiuj vortoj ne signifas, ke estas sufiĉe rigardi la teron por trovi la dezirataĵon, sed ke estas necese ĉi tiun varme, senhalte, ne mole, serĉadi, ne malkuraĝiĝante pro la baroj, kiuj ofte estas nur rimedoj por elprovi viajn konstantecon, paciencon kaj firmecon.” (534)

La civilizacio plimultigas la bezonojn, sed, aliflanke, ĝi plinombrigas la fontojn el laboro kaj la vivrimedojn; tamen, ni devas konfesi, ke, en ĉi tiu rilato, multo devas ankoraŭ esti farata; kiam la homo estos plenuminta sian verkon, neniu povos diri, ke mankas al li la bezonata rimedo, krom pro sia propra kulpo. La malfeliĉo, trafanta multajn homojn, venas de tio, ke ili ne iras la vojon difinitan por ili de la Naturo; tiam mankas al ili inteligenteco por la bonsukceso.

En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu, sed kondiĉe, ke ĉiu okupu la sian, ne la aliulan lokon. La Naturo ne povas respondi por la malbonaĵoj de la socia organizo, nek por la sekvoj de la ambicio kaj de la memamo de la homoj.

Tamen oni devus esti blinda, por ne konfesi la progreson, kiu, el ĉi tiu vidpunkto, estas jam farita ĉe pli evoluintaj popoloj. Dank’ al la laŭdindaj klopodoj, kiujn la filantropio kaj la scienco ne ĉesas kune faradi por plibonigo de la materiala stato de la homoj, kaj malgraŭ la senĉesa kreskado de la loĝantaroj, la nesufiĉeco de la produktado estas nun, almenaŭ grandparte, malpli akra, kaj la nunaj plej malfeliĉegaj jaroj ne estas kompareblaj kun la pasintatempaj; la publika higieno, tiu tiel esenca faktoro de forto kaj sano, nekonata de niaj prapatroj, estas objekto de bone orientata prizorgado; malfeliĉo kaj suferado trovas mildigon, kaj la scienco kunhelpas en ĉiaj manieroj por la plibonigo de nia farto. Ĉu tio signifas, ke la perfekteco estas jam atingita?

Certe ne; sed tio, kio estas ĝis nun farita, jam montras, kion la homo, kun persisteco, povas fari, se nur li estos sufiĉe saĝa, por havigi al si la feliĉon el pozitivaj, seriozaj aferoj; ne el utopioj, kiuj igas lin malantaŭeniri, anstataŭ progresi.

708. Ĉu ne estas pozicioj, kie la vivrimedoj tute ne dependas de la volo mem de la homo, kaj kie la manko de la absolute necesaj vivrimedoj rezultas el la forto de l’ cirkonstancoj?

“Tio estas ofte kruela provo, kiun la homo devas sperti, kaj pri kiu li ja sciis, ke li ĝin travivos; lia merito LEĜO DE MEMKONSERVADO venos de lia submetiĝo al la volo de Dio, se lia intelekto havigos al li nenian rimedon elturniĝi el tia malfacila situacio. Se estas decidite, ke morto lin trafos, li devas sen murmuro rezignacii pri sia sorto, pensante, ke sonis la horo de l’ vera liberiĝo, kaj ke la lastmomenta malespero povas igi lin perdi la frukton de sia rezignacio.”

709. Ĉu tiuj, kiuj, ĉe iuj krizaj situacioj, vidis sin devigitaj mortigi siajn similulojn, por sin nutri, ne faris krimon? Se tio estas krimo, ĉu ĝi ne estas malpligravigita de la neceso vivi, kiun la instinkto de memkonservado ordonas?

“Tion mi jam respondis, kiam mi diris, ke estas pli merite elporti ĉiajn provojn de la vivo kun kuraĝo kaj memforgeso. Tia ago estas hommortigo kaj atenco kontraŭ la Naturo; ĝi estas kulpo, kiu estos duoble punita.”

710. Ĉu en la mondoj, kies organizo estas pli perfekta, la vivantaj estuloj bezonas nutraĵon?

“Jes, sed iliaj nutraĵoj rilatas kun ilia naturo. Tiuj nutraĵoj ne estus sufiĉe kernecaj por viaj maldelikataj stomakoj; tiel same, iliaj stomakoj ne povus digesti viajn nutraĵojn.”

Ĝuado de surteraj riĉaĵoj

711. Ĉu la uzado de la surteraj riĉaĵoj estas rajto de ĉiuj homoj?

“Tiu rajto estas rezulto de la neceso vivi. Dio ne altrudus devon, ne havigante la rimedojn por ties plenumado.”

712. Por kio Dio faris alloga la ĝuadon de la materiaj havaĵoj?

“Por admoni la homon al la plenumado de sia misio, kaj ankaŭ por lin elprovi per la tento.”

Kiu estas la celo de tiu tento?

“Elvolvi la prudenton, kiu devas antaŭgardi al homon kontraŭ ekscesoj.”

Se la homo estus stimulata uzi la surterajn riĉaĵojn nur de ties utileco, lia indiferenteco por ili povus kompromiti la harmonion de la universo; Dio ligis al tiuj riĉaĵoj la logecon de l’ plezuro, kiu instigas la homon plenumi la planojn de la Providenco. Per tiu logeco Dio volis ankaŭ lin elprovi per la tento, kiu kondukas la homon al ekscesoj, kontraŭ kiuj lia prudento devas lin antaŭgardi.

713. Ĉu la ĝuoj havas limojn, difinitajn de la naturo?

“Jes, por indiki al vi la limon de viaj bezonoj; sed, per viaj ekscesoj, vi atingas trosatecon kaj vi estas punataj de vi mem.”

714. Kion pensi pri homo, kiu, per ĉiaspecaj ekscesoj, celas rafini siajn plezurojn?

“Malfeliĉa estulo, kiun vi ne enviu, sed kompatu, ĉar li estas proksima de morto.”

Ĉu li proksimiĝas al la fizika aŭ al la morala morto?

“Al ambaŭ.”

Homo, kiu serĉas la rafinecon de siaj ĝuoj en ĉiaspecaj ekscesoj, havigas al si mem lokon sub la bestoj, ĉar tiuj ĉi scias sin bridi ĉe la kontentigo de siaj bezonoj. Li flanke lasas la prudenton, kiun Dio donis al li kiel gvidanton; ju pli grandaj estas liaj ekscesoj, des pli da supereco li kon sentas al sia besta naturo super la spirita. Malsanoj, invalideco, eĉ morto, rezultatoj de liaj ekscesoj, estas samtempe la puno pro la malobeo je la leĝo de Dio.

Necesaĵoj kaj superfluaĵoj

715. Kiel la homo povas koni la limon de siaj bezonoj?

“Saĝulo ĝin konas intuicie; multaj ĝin konas per sia propraj sperto kaj kostopago.”

716. Ĉu la Naturo ne difinis la limojn de niaj bezonoj per nia fiziologia organizaĵo?

“Jes, sed la homo estas nesatigebla. La Naturo difinis la limon de liaj bezonoj per lia organismo, sed LEĜO DE MEMKONSERVADO malvirto modifis lian strukturon kaj igis lin krei bezonojn, ja ne realajn.”

717. Kion ni pensu pri homoj, kiuj akaparas la terriĉaĵojn por havi superflue, malprofite por tiuj, al kiuj mankas tio necesa?

“Tiuj aviduloj ne konas la leĝon de Dio, kaj nepre respondos por la senhaveco, kiun ili igis aliajn suferi.”

La limo inter necesaĵoj kaj superfluaĵoj estas neniel absoluta.

La civilizacio kreis bezonojn, kiujn sovaĝulo ne havas, kaj la Spiritoj, kiuj inspiris tiujn regulojn, ne volas, ke civilizita homo vivu kiel sovaĝulo. Ĉio estas relativa, kaj koncernas la prudenton doni al ĉiu afero ĝian propran parton.

La civilizacio disvolvas la moralan senton kaj samtempe la filantropiemon, kiu instigas la homojn al reciproka helpo.

Tiuj, vivantaj el aliula manko de vivnecesaĵoj, ekspluatas, por sia profito propra, la bonaĵojn de la civilizacio; de civilizitaj homoj ili havas nur la eksteran formon, same kiel ekzistas personoj, kiuj de religiaj havas nur maskon.

Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj

718. Ĉu la leĝo de memkonservado devigas prizorgi la bezonojn de la korpo?

“Jes; sen forto kaj sano, laboro estas neebla.”

719. Ĉu la homo estas riproĉinda, ke li klopodas por sia bonfarto?

“Bonfarto estas natura deziro; Dio malpermesas nur eksceson, ĉar tiu ĉi kontraŭas la memkonservadon; la homo ne faras krimon, klopodante por sia bonfarto, se nur tiu bonfarto malutilas nek alian homon, nek liajn fortojn, ĉu fizikajn aŭ moralajn.”

720. Ĉu la memvolaj sindetenoj, farataj kun la intenco de ankaŭ memvola kulpelaĉeto, iom meritas en la okuloj de Dio?

“Faru bonon al aliaj homoj, kaj vi havos pli da merito.”

Ĉu estas memvolaj sindetenoj, havantaj ian meriton?

“Jes, la sindeteno de neutilaj plezuroj, ĉar tiu liberigas la homon el la materio kaj altigas la animon. Merite estas rezisti al tento, kiu instigas al ekscesoj kaj al ĝuado de senutilaĵoj; estas depreni de tio necesa, por doni al tiuj, havantaj nesufiĉe. Se sindeteno estas nur vanta ŝajnigo, ĝi estas mokataĵo.”

721 La vivo el asketaj abstinoj estas praktikata ekde plej malproksima antikveco kaj ĉe pluraj popoloj: ĉu tia vivo havas ian indon el iu vidpunkto?

“Demandu, al kiu ĝi utilas, kaj vi ricevos respondon.

Se ĝi utilas nur al tiu, kiu ĝin kondukas kaj lin neebligas fari bonon, ĝi estas do egoismo, kia ajn estas la preteksto, per kiu oni ĝin belaspektigas. Elporti mankon de porviva ĵoj kaj laboradi por aliaj, jen la vera pentabstinado laŭ la kristana karitato.”

722. Ĉu abstinado de iuj nutraĵoj, ordonata ĉe pluraj popoloj, sin bazas sur la prudento?

“Ĉio, kio povas nutri la homon, sen malutilo por lia sano, estas permesita; sed kelkaj leĝdonantoj eble malpermesis la uzadon de iuj nutraĵoj, celante ion utilan; kaj, por plikredindigi siajn leĝojn, ili ĉi tiujn prezentis kiel ordonojn de Dio.”

723. Ĉu nutrado per besta karno kontraŭas la leĝon de la Naturo?

“Pro via fiziologia strukturo, karno nutras karnon, alie la homo pereas. La leĝo de memkonservado diktas al la homo la devon tenadi siajn fortojn kaj sanon, por plenumi la leĝon de laboro. Li devas do sin nutri per rimedo, kiun lia strukturo postulas.”

724. Ĉu abstinado de besta aŭ alia nutraĵo, kiel pekelpago, estas merita?

“Jes, se la persono sin detenas de tiu nutraĵo por helpi alian; sed Dio ne vidas pentabstinadon tie, kie ne estas serioza kaj utila seniĝo; kaj tial ni diras, ke tiuj, kiuj nur ŝajne abstinas, estas hipokrituloj.” (720)

725. Kion pensi pri stumpigoj, kiujn la homo faras ĉe sia propra korpo aŭ ĉe tiu de bestoj?

LEĜO DE MEMKONSERVADO

“Kial ĉi tiu demando? Demandu vin mem, ĉu io estas utila. Kio estas senutila, tio ne povas plaĉi al Dio, kaj kio estas malutila, tio Lin ĉiam malplaĉas. Estu certaj, ke tuŝas Dion nur tiaj sentoj, kiuj altigas la animon ĝis Li; nur praktikante la dian leĝon, sed ne malobeante ĝin, vi povas forskui la teran materion.”

726. Ĉar la suferoj en ĉi tiu mondo altigas nin laŭ tio, kiel ni ilin elportas, ĉu ni tial nin altigas ankaŭ per tiuj, kiujn ni memvole trudas al ni mem?

“La solaj suferoj, altigantaj la Spiriton, estas la naturaj, ĉar tiuj venas de Dio; la memvolaj suferoj neniom helpas, kiam el ili rezultas nenia profito por alia persono. Ĉu vi kredas, ke tiuj, kiuj mallongigas sian vivon per superhomaj rigoroj, kiel faras la budhanaj pastroj, la fakiroj kaj iuj fanatikuloj de pluraj sektoj, antaŭenpaŝas sur sia vojo? Kial ili prefere ne laboras por siaj similuloj? Ili vestu mizerulon, konsolu plorantojn, laboru por malsanuloj, elportu necesmankojn por plimildigi la suferadon de malfeliĉuloj; tiel, ilia vivo estas utila kaj plaĉas al Dio. Kiu trudas al si memvolajn suferojn, pensante nur pri si mem, tiu estas egoisto; kiu suferas por aliula bono, tiu praktikas karitaton: jen la ordonoj de la Kristo.”

727. Ĉar neniu devas trudi al si memvolajn suferojn sen ia utilo por sia proksimulo, ĉu tial ni evitu suferojn, kiujn ni antaŭvidas aŭ kiuj nin minacas?

“La instinkto de memkonservado estas donita al ĉiuj estuloj kontraŭ danĝeroj kaj suferoj. Skurĝu vian Spiriton, ne vian korpon, humiligu vian fieron, sufoku vian egoismon, kiu estas kiel serpento, mordanta vian koron; tiel vi faros por via progresado pli multe, ol kiel vi farus per rigoraĵoj jam ne konformaj al ĉi tiu jarcento.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.