La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro X

IX – LEĜO DE LIBERECO

1. Natura libereco. – 2. Sklaveco. – 3. Libereco de pensado. – 4. Libereco de konscienco. – 5. Libera volo. – 6. Fatalo. – 7. Konado de la estonteco. – 8. Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj.

Natura libereco

825. Ĉu estas iuj sociaj pozicioj, kie la homo povas flati al si, ke li ĝuas absolutan liberecon?

“Ne, ĉar vi ĉiuj, grandaj kaj malgrandaj, bezonas unuj la aliajn.”

826. En kiu kondiĉo la homo povus ĝui absolutan liberecon?

“En tiu de ermito en dezerto. Kiam du homoj estas kune, tiam ekzistas rajtoj, kiujn ili devas respekti, kaj do ili jam ne havas absolutan liberecon.”

827. Ĉu la devo respekti aliulajn rajtojn forprenas de la homo la rajton mastri sin mem?

“Tute ne, ĉar tiu estas lia denaska rajto.”

828. Kiel akordigi la liberalajn opiniojn de iuj homoj kun la despotismo, kiun ili iafoje praktikas en sia hejmo kaj kontraŭ siaj subalternuloj?

“Tiuj homoj ja komprenas la naturan leĝon, sed fiero kaj egoismo kontraŭas ties plenumon. Ili scias, kio estas ĝusta, se iliaj principoj ne estas ia komedio laŭplane ludata, sed ili tion ne faras.”

Ĉu, en alia vivo, estos konsiderataj favore al ili la principoj, kiujn ili predikis sur la Tero?

“Ju pli inteligenta estas iu, por kompreni iun principon, des malpli inda je senkulpigo li estas, se li ne aplikas ĝin al si mem. Mi diras al vi, ja vere, ke simplanima, sed sincera homo, staras pli antaŭe sur la vojo al Dio, ol tiu, penanta ŝajni tia, kia li ne estas.”

Sklaveco

829. Ĉu estas homoj, destinitaj de la Naturo esti propraĵo de aliaj homoj?

“Ĉia absoluta subeco de homo antaŭ homo kontraŭas la leĝon de Dio. Sklavigo estas perfortaĵo; sklaveco malaperos laŭ tio, kiel la homaro progresas, same kiel iom post iom malaperos ĉiaj superrajtaj kutimoj.”[25]

Homa leĝo, rekonanta sklavecon, estas kontraŭnatura, ĉar ĝi egaligas homon al besto kaj lin fizike kaj morale degradas.

830. Kiam sklaveco estas unu el la moroj de iu popolo, ĉu tiam estas riproĉindaj la homoj, kiuj profitas el ĝi, ĉar ili faras nenion alian, ol konformiĝi al kutimo, kiu ŝajnas al ili natura?

“Malbono estas ĉiam malbono, kaj neniaj sofismoj kapablas fari bona malnoblan agon; sed la respondeco por malbono ĉiam rilatas kun la rimedoj, kiujn ĉiu havas por ĝin kompreni. Tiu, kiu profitas el la leĝo de sklaveco, estas ĉiam kulpa pri malobeo je la leĝo de la Naturo; sed pri tio, kiel pri ĉiaj aferoj, la kulpeco estas relativa.

Ĉar sklaveco estis enlasita en la morojn de iuj popoloj, tial la homo eble sincere profitis el ĝi, kiel el afero, kiu ŝajnis al li tute natura; sed de tiam, kiam lia prudento, pli elvolviĝinta kaj, precipe, klarigita de la lumoj de Kristanismo, montris al li en sklavo estulon egalan al li antaŭ Dio, li jam ne indas senkulpigon.”

831. Ĉu la natura malegaleco de kapabloj ne metas iujn homajn rasojn sub la jugon de pli inteligentaj rasoj?

“Jes, por ke ĉi tiuj plialtigu la aliajn, kaj ne por ilin plibrutigi per sklavigo. La homoj tre longe konsideradis iujn homajn rasojn laborbestoj, havantaj brakojn kaj manojn, kaj kredis, ke ili rajtas vendi ĉi tiujn kiel ŝarĝobestojn. Ili arogas al si pli puran sangon; malsaĝaj, kiuj vidas nur materion! Ne la sango, sed la Spirito, povas esti pli aŭ malpli pura.” (361-803)

832. Estas homoj, kiuj traktas humane siajn sklavojn, kiuj lasas ĉi tiujn malhavi nenion kaj kiuj pensas, ke libereco elmetus la sklavojn al pli granda mizero; kion vi diras pri tio?

“Mi diras, ke tiuj homoj pli bone komprenas siajn interesojn; ili traktas zorge ankaŭ siajn bovojn kaj ĉevalojn, por pli granda profito ĉe la merkato. Ili ne estas tiel kulpaj, kiel tiuj malbone traktantaj siajn sklavojn; sed, eĉ tiel, ili ne malpli disponas je siaj sklavoj kiel je komercaĵo kaj senigas tiujn bedaŭrindajn estulojn je la rajto esti sia propra mastro.”

Libereco de pensado

833. Ĉu estas en la homo io, kio sin submetas al nenia perforto kaj pri kio li ĝuas absolutan liberecon?

“La homo estas senlime libera pensi, ĉar penso estas nebarebla. Vi povas bridi ties impetiĝon, sed ĝin neniam nuligi.”

834. Ĉu la homo respondas por sia penso?

“La. homo respondas al Dio; nur Dio povas koni la homan penson, kaj ĉi tiun Li kondamnas aŭ senkulpigas laŭ Sia justeco.”

Libereco de konscienco

835. Ĉu la libereco de konscienco sekvas el la libereco de pensado?

“Konscienco estas intima penso, apartenanta al la homo, kiel ĉiuj ceteraj pensoj.”

836. Ĉu la homo rajtas kontraŭmeti barojn al la libereco de konscienco?

“Ne, kiel ne al la libereco de pensado; nur Dio rezervis al Si la rajton juĝi konsciencon. La homo reguligas per siaj leĝoj la sociajn interrilatojn; Dio, per la leĝoj de la Naturo, reguligas la rilatojn de homo kun Dio.”

837. Kio rezultas el la malhelpoj al la libereco de konscienco?

“Devigi la homojn konduti alie, ol kiel ili pensas, tio estas, fari ilin hipokritaj. Libereco de konscienco estas unu el la karakterizaĵoj de l' vera civilizacio kaj de l' progreso.”

838. Ĉu ĉia kredo estas respektinda, eĉ en la okazo, se ĝi estas rekonata kiel malvera?

“Ĉia kredo estas respektinda, se ĝi estas sincera kaj se ĝi kondukas al farado de bono. Mallaŭdindaj estas kredoj, kondukantaj al malbono.”

839. Ĉu estas riproĉinde maledifi pri ties kredo iun, kiu pensas malsame ol ni?

“Krom manko de karitato, tio estas atenco kontraŭ la libereco de pensado.”

840. Ĉu estus atenci la liberecon de konscienco kontraŭbatali kredojn, kiuj portas malordon en la socion?

“Oni povas bridi agojn, sed intima kredo estas neatingebla.”

Malpermesi la eksterajn agojn de iu kredo tiam, kiam ili iel ajn malutilas aliulon, ne estas atenci liberecon de konscienco, ĉar tiu malpermeso lasas al la kredo ties tutan liberecon.

841. Ĉu oni devas, pro respekto al la libereco de konscienco, lasi disvastiĝi pereigajn doktrinojn, aŭ ĉu oni povas, ne atencante tiun liberecon, klopodi por rekonduki sur la vojon de vero la homojn, kiuj de ĝi sin deturnis sub influo de malveraj principoj?

“Certe oni povas, kaj oni eĉ devas; sed instruu, laŭ la ekzemplo de Jesuo, per mildeco kaj persvado, ne perforte, ĉar tio estus pli malbona ol la kredo de tiu, kiun oni volas konvinki. Se io estas trudebla, tio estas bono kaj frateco; sed ni ne kredas, ke la rimedo, fari ilin akceptitaj, estas perforto: konvinkiteco ne estas trudebla.”

842. Ĉar ĉiu doktrino arogas al si esti la sola esprimo de vero, laŭ kiaj signoj oni do povas ekkoni tiun, kiu rajtas prezentiĝi kun tia titolo?

“Tiu estas la doktrino, pro kiu fariĝas plej multe da virtuloj kaj malplej multe da hipokrituloj, tio estas, tiu kiu admonas pli da homoj praktiki la leĝon de amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco kaj laŭ ties plej vasta aplikado. Laŭ ĉi tiu signo vi konstatos, ke iu doktrino estas bona, ĉar ia ajn doktrino, kiu havus kiel efikon dissemi malkonkordon kaj starigi limojn inter idoj de Dio, ne povas ne esti malvera kaj pereiga.”

Libera volo

843. Ĉu la homo havas liberan volon de siaj agoj?

“Ĉar li havas liberecon de pensado, tial li estas libera agi. Sen libera volo, la homo estus ia maŝino.”

844. Ĉu la homo ĝuas liberan volon de post sia naskiĝo?

“Libereco de agado ekzistas de la momento, kiam estas volo fari. Dum la unuaj tempoj de la vivo, libereco estas preskaŭ nula; ĝi elvolviĝas kaj aliigas sian celon kun la kapabloj. Infano aplikas sian liberan volon al la aferoj necesaj al ĝi, ĉar ĝi turnas sian penson al la bezonoj de sia aĝo.”

845. Ĉu la instinktaj antaŭinklinoj de la homo, ĉe ties naskiĝo, ne malhelpas la praktikadon de la libera volo?

“La instinktaj antaŭinklinoj estas tiuj de la Spirito antaŭ enkarniĝo; laŭ tio, ĉu li pli aŭ malpli progresis, tiuj antaŭinklinoj povas puŝi lin al riproĉindaj agoj, por kiuj lin kunhelpos Spiritoj simpatiantaj tiujn inklinojn; sed nekontraŭstarebla puŝo estas neebla, kiam oni volas resti. Memoru, ke kion oni volas, tion oni povas.” (361)

846. Ĉu la fiziologia strukturo ne havas ian influon sur la agojn dum la vivo, kaj, se ĝi iel influas, ĉu ĝi ne malutilas la liberan volon?

“Efektive, la Spirito ricevas influon de la materio, kiu povas ĝeni liajn manifestiĝojn; jen kial, en la mondoj, kie la korpoj estas malpli materiaj ol sur la Tero, la kapabloj pli libere elvolviĝas; sed la ilo ne havigas la kapablon. Cetere, estas necese distingi la moralajn de la intelektaj kapabloj; se iu posedas la instinkton de hommortigo, certe posedas kaj donas al la homo tian instinkton nur lia Spirito, ne la organoj de la homo. Tiu, kiu nuligas sian pensokapablon, por sin okupi nur pri la materio, fariĝas simila al besto, kaj eĉ pli malbona ol besto, ĉar li jam ne pensas sin antaŭgardi kontraŭ malbono; kaj pri tio li estas ja kulpa, ĉar li agas laŭ propra volo.” (Vidu 367 kaj sekv. Influo de la organismo.)

847. Ĉu la malnormaleco de la fakultoj senigas la homon je libera volo?

“Tiu, kies intelekto estas konfuzita de ia kaŭzo, ĉesas mastri sian pensadon kaj do jam ne estas libera. Tia malnormaleco estas ofte puno por la Spirito, kiu, en alia ekzistado, eble estis vantama kaj fiera, kaj misuzis siajn kapablojn. Li povas renaskiĝi en korpo de idioto, same kiel despoto en tiu de sklavo, kaj malnobla riĉulo en tiu de almozpetanto; sed la Spirito suferas pro tiu premateco, kiun li tute konscias; jen, kiel la materio influas.” (371 kaj sekv.)

848. Ĉu la malnormaleco de la intelektaj fakultoj pro ebrieco pravigas riproĉindajn agojn?

“Ne, ĉar ebriulo memvole seniĝis je sia prudento, por kontentigi brutajn pasiojn: anstataŭ unu, li faras du erarojn.”

849. Kiu estas, ĉe sovaĝulo, la superreganta kapablo: ĉu instinkto aŭ libera volo?

“Instinkto; tio ne malebligas al li tute libere agi ĉe iuj okazoj; sed, same kiel infano, li aplikas tiun liberecon al siaj bezonoj; libereco kreskas kun intelekto; sekve, vi, kiu estas pli instruita ol sovaĝulo, ankaŭ pli respondas por viaj agoj.”

850. Ĉu la socia pozicio ne estas iafoje baro kontraŭ la tuta libereco de agado?

“La mondo havas sendube siajn postulojn; Dio estas justa: Li pesas ĉion, sed Li lasas al vi la respondecon pri la malmulto da peno, kiun vi faras, por venki la kontraŭaĵojn.”

Fatalo

851. Ĉu estas ia fatalo en la okazoj de la vivo, laŭ la senco asignita al tiu vorto; tio estas, ĉu ĉiaj okazoj estas anticipe dekretitaj? se estas tiel, kio fariĝas el la libera volo?

“Fatalo ekzistas nur pro la elekto, kiun la Spirito faris, ĉe sia enkarniĝo, de tiu aŭ tiu alia provo; ĝin elektinte, li kreas al si ian destinon, kiu estas nepra sekvo de la pozicio, kiun li okupas; mi parolas pri la fizikaj provoj, ĉar, rilate la moralajn provojn kaj la tentojn, la Spirito, tenante sian liberan volon pri bono kaj malbono, ĉiam decidas mem cedi aŭ kontraŭstari. Bona Spirito, vidante lin malfortiĝi, povas kuri helpe al li, sed ne povas influi, por superforti lian volon. Malbona, tio estas, malsupera Spirito, montrante, trograndigante ian fizikan danĝeron ĉe li, povas lin konsterni kaj timigi ; sed la volo de la enkarniĝinta Spirito ne ĉesas esti libera de ĉia baro.”

852. Estas homoj kiujn ia fatalo kvazaŭ persekutas, sendepende de ilia konduto; ĉu malfeliĉo ne ombras ilian destinon.?

“Eble provoj, kiujn tiuj homoj devas sperti kaj kiujn ili mem elektis ; sed, ankoraŭfoje mi diras, vi atribuas al la destino tion, kio plej ofte estas nura rezultato de via kulpo mem. Ĉe la suferoj, kiuj vin afliktas, penu, ke via konscienco estu pura, kaj vi estos parte konsolitaj.”

La ĝustaj aŭ falsaj ideoj, kiujn ni prezentas al ni pri la aferoj, faras, ke ni sukcesu aŭ fiasku, laŭ nia karaktero kaj socia pozicio. Ni trovas aferon pli simpla kaj malpli humiliganta nian memamon atribui niajn fiaskojn al la sorto aŭ destino, ol al nia nezorgemo mem. Se la influo de Spiritoj iafoje kunagas por tio, ni povas ĉiam eviti tiun influon, forpelante la ideojn, kiujn ili enblovas, kiam tiuj ideoj estas malbonaj.

853. Iuj personoj, laŭŝajne, sin forsavas de pereiga danĝero nur por fali en alian; ili kvazaŭ ne povus eviti morton. Ĉu ne estas en tio ia fatalo?

“Nenio estas fatala, laŭ la ĝusta senco de l' vorto, krom la momento de morto ; kiam, en ia ajn maniero, venas tiu momento, vi ne povas vin fortiri.”

Se do, kia ajn estas la danĝero nin minacanta, ne venis nia momento, ĉu ni ne mortas?

“Jes, vi ne mortas, kaj pri tio vi havas milojn da ekzemploj; sed, kiam sonis la horo de la forpaso, nenio retenos vin. Dio anticipe scias, pro kia morto vi foriros de ĉi tie, kaj ofte ankaŭ via Spirito tion scias, ĉar tio estas sciigita al li, kiam li elektas tian aŭ tian alian ekzistadon.”

854. Ĉu el la fataleco de la horo de la morto sekvas, ke ĉiaj antaŭzorgoj, por ĝin eviti, estas senutilaj?

“Ne, ĉar la antaŭzorgoj, kiujn vi faras, estas inspirataj al vi, por eviti la morton, kiu vin minacas; ili estas unu el la rimedoj, por ke morto ne okazu.”

855. Kion la Providenco celas, implikante nin en senkonsekvencajn danĝerojn?

“Danĝero, minicanta vivon, estas averto, kiun vi mem deziris, por ke vi vin deturnu de malbono kaj fariĝu pli bona. Kiam vi vin forsavas de tiu danĝero, ankoraŭ sub ties influo vi ekpensas pli aŭ malpli intense, laŭ la pli aŭ malpli forta ago de l' bonaj Spiritoj, fariĝi pli bona.

Ĉe subita veno de malbona Spirito (mi diras “malbona”, parolante pri la malbono, ankoraŭ ekzistanta en li), vi pensas, ke vi same vin forsavos de aliaj danĝeroj, kaj vi denove lasas al viaj pasioj liberan kuron. Per la danĝeroj, kiujn vi riskas, Dio memorigas al vi vian malfortecon kaj la facilrompecon de via ekzistado. Se oni ekzamenas la kaŭzon kaj la specon de la danĝero, oni vidas, ke ties sekvoj estas plej ofte puno pro iu kulpo aŭ pro iu malzorgita devo. Tiel Dio admonas vin, ke vi enpensiĝu kaj korektu vin.” (526-532)

856. Ĉu la Spirito anticipe scias la specon de morto, kiu lin batos?

“Li scias, ke la speco de vivo, kiun li elektis, elmetas lin al tia aŭ tia alia morto ; sed li scias ankaŭ la batalojn, kiujn li devas elteni, por eviti ĝin, kaj ke, se Dio permesos, li ne forfalos.”

857. Estas homoj, kiuj sentime alfrontas la danĝerojn de l' batalo, konvinkite, ke ilia horo ankoraŭ ne alvenis; ĉu tiu fido havas ian bazon?

“La homo ofte antaŭsentas sian finon, same kiel li povas antaŭsenti, ke li ankoraŭ ne mortos. Tiu antaŭsento venas al li de liaj protektantaj Spiritoj, kiuj lin avertas, ke li sin preparu por foriri, aŭ kiuj plivigligas lian kuraĝon en la momentoj, kiam ĝi estas plej necesa al li. Tiu antaŭsento povas ankaŭ veni de lia intuicio pri la elektita ekzistado aŭ de la misio, kiun li akceptis kaj pri kiu li scias, ke li ĝin devas plenumi.” (411-522)

858. Kial la personoj, antaŭsentantaj sian morton, ĝin ordinare timas malpli, ol la ceteraj?

“Ne la Spirito, sed la homo timas la morton; tiu, ĝin antaŭsentanta, pensas prefere kiel Spirito, ol kiel homo; li komprenas sian liberiĝon kaj ĝin atendas.”

859. Se ni ne povas eviti la morton, kiam ĉi tiu nepre okazos, ĉu fariĝas same al ĉiaj akcidentoj, kiuj nin atingas dum nia vivo?

“Tiuj estas ofte tro bagatelaj aferoj, por ke ni povu averti vin kontraŭ ili, kaj, iafoje, por ke ni igu vin eviti ilin, direktante vian penson, ĉar ni ne amas materian suferon; sed tio malmulte gravas por la vivo, kiun vi elektis. Vere fatala estas nur la horo, kiam vi devas aperi kaj malaperi de sur la Tero.”

Ĉu estas iuj faktoj, kiuj devas nepre okazi kaj kiujn la volo de la Spiritoj ne povus deklini?

“Jes, sed kiujn vi, ankoraŭ kiel Spirito, vidis kaj antaŭsentis, kiam vi elektis vian ekzistadon. Tamen ne kredu, ke ĉio, kio okazas, estas “skribita”, kiel oni ordinare diras; okazo estas ofte sekvo de io, kion vi faris per libera volo, kaj tial, se vi tion ne farus, tiu okazo ankaŭ ne fariĝus. Se vi brulvundas al vi fingron, tio nemulte valoras: ĝi estas rezultato de via nesingardemo kaj de la propra naturo de l' materio ; antaŭvidataj de Dio estas nur la grandaj doloroj, la gravaj okazoj, povantaj influi la moralecon, ĉar ili estas utilaj al via perfektiĝo kaj instruiĝo.”

860. Ĉu la homo, per sia volo kaj agoj, povas antaŭhaltigi okazojn, kiuj nepre fariĝus, kaj inverse?

“Jes, li povas, se tiu ŝajna deklino estas parto de la vivo, kiun li elektis. Krome, por fari bonon, kiel ĝi devas esti farata, kaj ĉar la bono estas la sola celo de la vivo, li povas antaŭforigi malbonon, precipe tiun, el kiu povus rezulti pli granda malbono.”

861. Ĉu iu, kiu hommortigas, scias, jam ĉe la elekto de sia ekzistado, ke li fariĝos murdinto?

“Ne; li scias, ke, elektante luktovivon, li riskas mortigi unu el siaj similuloj, sed li ne scias, ĉu li tion faros, ĉar preskaŭ ĉiam decido antaŭas krimon; nu, tiu, kiu decidas ion, povas ĉiam libere fari aŭ ne fari ĝin.

Se la Spirito scius anticipe, ke, kiel homo, li devos ja murdi, el tio sekvus, ke li estis antaŭdestinita por tiu ago. Sciu tamen, ke neniu estas nepre destinita por krimo, kaj ke ĉiaj krimoj aŭ iaj aliaj agoj ĉiam rezultas el la volo kaj el la libera decidpovo.

“Cetere, vi ĉiam konfuzas du tre malsamajn aferojn, nome: la materialajn okazojn de la vivo kaj la agojn de la morala vivo. Se fatalo ekzistas kelkafoje, ĝi troviĝas en la materialaj okazoj, nedependantaj de via volo kaj el la homo mem; ĉi tiu povas do ilin libere plenumi aŭ ne; por tiuj agoj neniam ekzistas ia fatalo.”

862. Estas personoj, al kiuj nenio prosperas; ŝajnas, ke ia koboldo ilin persekutas ĉe ĉiuj iliaj entreprenoj; ĉu oni ne povus nomi tion fatalo?

“Ĝi estas fatalo, se vi volas uzi tiun nomon, sed tiu fatalo dependas de la speco de la elektita vivo, ĉar tiuj personoj volis sperti provon de vivo plena de elreviĝoj, por ekzerci paciencon kaj rezignacion. Tamen ne kredu, ke tiu fatalo estas absoluta; ĝi ofte rezultas el la malĝusta vojo, kiun tiuj personoj prenis kaj kiu ne estas konforma al ties intelekto kaj kapabloj. Homo, kiu volas tranaĝi riveron, ne sciante naĝi, tre riskas droni; same okazas ĉe la plimulto de la okazoj en la vivo. Se la homo provus fari nur tion konforman al liaj kapabloj, li preskaŭ ĉiam sukcesus; lin pereigas memamo kaj ambicio, kiuj instigas lin eliri el sia vojo kaj rigardi kiel naturan inklinon tion, kio estas nur deziro kontentigi iajn pasiojn. Sekve de tio, li fiaskas, kaj li sola estas kulpa; sed, anstataŭ plendi kontraŭ si mem, li prefere kulpigas sian sorton. Iu, ekzemple, estus bona laboristo kaj honeste perlaborus siajn vivrimedojn; tamen li estos poetaĉo kaj tial mortos de malsato. Loko estus por ĉiuj, se ĉiu konus sian ĝustan lokon.”

863. Ĉu la sociaj moroj ne devigas ofte la homon iri tiun, prefere ol tiun alian vojon; kaj ĉu li ne staras sub la kontrolado de la publika opinio, ĉe la elekto de siaj okupoj? Ĉu tio, kion oni nomas moktimo, ne estas baro kontraŭ la praktikado de l' libera volo?

“Ne Dio, sed la homoj, kreas la sociajn morojn; se la homoj sin submetas al tiuj moroj, tio fariĝas, ĉar ĝi konvenas al ili; tie ankaŭ la libera volo agas, ĉar, se ili volus, ili povus forskui de si tiujn morojn; kial do ili lamentas? Ne pri la sociaj moroj ili devus plendi, sed ja kontraŭ sia malsaĝa memamo, kiu instigas ilin prefere morti de malsato, ol rompi kun tiuj moroj. Neniu kreditas en ilia konto tiun oferon, faratan al la publika opinio, sed Dio konsideros la oferon de ilia vantamo. Tio ne sekvigas, ke oni senbezone maltimu la publikan opinion, kiel kondutas iuj personoj, pli bone afektantaj originalecon, ol praktikantaj veran filozofion; estas tiom da malsaĝo en tio, ke iu lasas la publikon ridi lin aŭ rigardi lin kiel kuriozan beston, kiom da saĝo en tio, ke iu memvole kaj ne murmurante malsupreniras, se li ne povas stari plu sur la supro de la ŝtuparo.”

864. Se estas personoj, al kiuj la sorto kontraŭas, aliaj estas laŭŝajne favorataj de ĝi, ĉar ĉio prosperas al ili; kio estas la kaŭzo de tio?

“Ĝi okazas ofte, ĉar tiuj lastaj scias pli bone profiti la cirkonstancojn; sed, ankaŭ, tio povas esti speco de provo; la sukceso ilin ebriigas; ili fidas sian destinon, kaj ofte ili poste pagas tiujn samajn sukcesojn per kruelaj kontraŭaĵoj, kiujn ili povus eviti per singardo.”

865. Kiel klarigi la ŝancon, kiu favoras iujn personojn ĉe cirkonstancoj, sur kiujn ne influas volo nek intelekto: ekzemple, en ludo?

“Iuj Spiritoj anticipe elektis iajn specojn de plezuroj; la ilin favoranta ŝanco estas tento. Tiu, kiu gajnas kiel homo, perdas kiel Spirito ; ĝi estas provo por lia fiero kaj avidemo.”

866. Ĉu la fatalo, kiu laŭŝajne direktas la materialajn destinojn de nia vivo, estus do ankoraŭ unu efiko de nia libera volo?

“Vi mem elektis vian provon: ju pli akra ĝi estas, ju pli bone vi ĝin elportas, des pli alten vi leviĝas. Tiuj, kiuj trapasas la vivon en abundeco kaj en homa feliĉo, estas mallaboremaj, ne progresantaj Spiritoj. La nombro da malfeliĉuloj, en ĉi tiu mondo, tre superas tiun de l' feliĉuloj, ĉar la Spiritoj, plejparte, serĉas provon plej fruktodonan al ili. Ili klare vidas la vantecon de viaj altaj rangoj kaj ĝuoj. Cetere, la plej feliĉa vivo estas ĉiam malkvieta, ĉiam konfuzita: tia ĝi estus, eĉ se ne ekzistus doloro.” (525 kaj sekv.)

867. El kio venas jena esprimo: Esti naskita sub feliĉa stelo?

“Malnova superstiĉo, kiu kvazaŭ alligis la stelojn al la destino de ĉiu homo; alegorio, kiun iuj personoj faras la malsaĝaĵon akcepti laŭvorte.”

Konado de la estonteco

868. Ĉu la estonteco povas esti malkaŝita al la homo?

“Kiel principo, la estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj, esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita.”

869. Kial la estonteco estas kaŝita al la homo?

“Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari: tial, vi mem, ofte senkonscie, preparas la okazojn, fariĝantajn dum la irado de via vivo.”

870. Ĉar estas utile, ke la estonteco estas nekonata, kial Dio iafoje permesas ĝian malkaŝon?

“Tio fariĝas, kiam tiu antaŭa konigo devas plifaciligi, anstataŭ kontraŭi, la plenumon de iu afero, per tio, ke ĝi instigas agi en alia maniero, ol kiel oni agus sen tiu malkaŝo. Krome, ĉi tio ofte estas provo. La perspektivo de iu okazo povas elveki pli aŭ malpli bonajn pensojn; se iu homo scios, ekzemple, ke li estas ricevonta hereda ĵon, je kiu li ne kalkulis, eble la sento de ambicio, la ĝojo pliigi siajn surterajn ĝuojn, la sopiro ekposedi pli frue, lin kondukos al la deziro, ke mortu la persono, kiu postlasos al li sian riĉecon; aŭ, ankoraŭ, tiu perspektivo naskos en li bonajn sentojn kaj noblanimajn pensojn.

Se la antaŭdiro ne efektiviĝas, tio estas ankoraŭ provo, tio estas, provo pri la maniero, kiel li eltenos sian elreviĝon; sed, ĉiuokaze, li ja ricevos la premion aŭ la punon de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiujn naskis en li la kredo je tiu fakto.”

871. Ĉar Dio scias ĉion, tial Li devas scii, ĉu iu homo fiaskos aŭ ne ĉe iu provo; kial do tiu provo estas necesa, se ĝi sciigas al Dio nenion, kion Li ne scias pri tiu homo?

“Tio estus kiel demandi, kial Dio ne kreis la homon perfekta kaj kompleta (119) ; kial la homo travivas infanecon, antaŭ ol atingi maturecon (379). La provo ne celas sciigi Dion pri la merito de tiu homo, ĉar Dio perfekte scias lian valoron; sed ŝarĝi tiun homon per la tuta respondeco por sia agado, ĉar la homo povas libere agi tiel aŭ tiel alie. Ĉar la homo elektas mem inter bono kaj malbono, tial la provo havas kiel efikon elmeti lin al la tento je malbono kaj doni al li la tutan meriton el sia kontraŭstaro; nu, kvankam Dio anticipe ja scias, ĉu la homo sukcesos aŭ ne, tamen Li ne povas, laŭ Sia justeco, puni aŭ rekompenci pro ne plenumita ago.” (258)

Same okazas ĉe la homoj. Kiel ajn kapabla estas lernanto, kiel ajn granda estas la certeco pri lia sukceso, oni donas al li nenian rangon sen ekzameno, tio estas, ne provante liajn konojn. Juĝisto kondamnas akuzaton nur pro el plenumita ago, kaj ne pro la supozo, ke la akuzato povas aŭ devas elplenumi tiun agon.

Ju pli oni pensas pri la sekvoj, kiuj rezultus, por la homo, el la konado de sia estonteco, des pli oni konfesas, kiel saĝa estis la Providenco, kaŝante al li tiun estontecon.

La certeco pri feliĉa okazo lin sidigus en neaktiveco; tiu pri ia malfeliĉajo lin malkuraĝigus; ĉu en la unua, ĉu en la dua hipotezo, liaj fortoj paraliziĝus. Tial la estonteco estas konigata al la homo nur kiel celo, kiun li devas trafi per siaj klopodoj, tamen ne konante la sinsekvajn fazojn, kiujn li devas trapasi ĝis tie. La konado de ĉiaj okazetoj de la irado forprenus de li la iniciatemon kaj la uzadon de la libera volo: ĝi igus lin lasi sin kuntreni kun la fatala torento de l' okazoj, ne uzante siajn kapablojn. Kiam la sukceso de iu entrepreno estas certa, oni jam ne zorgas pri tiu afero.

Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj

872. La demando pri la libera volo povas esti resumita en la jena maniero. La homo ne estas fatale kondukata en malbonon; la agoj, kiujn li faras, ne estas al li anticipe ordonataj; la krimoj, kiujn li plenumas, ne rezultas el ia dekreto de la destino. Li povas, kiel provon kaj pekelpagon, elekti ekzistadon, en kiu li estas instigita al krimo, ĉu de la medio, kie li troviĝas, ĉu de la fariĝintaj cirkonstancoj; sed li ĉiam decidas mem cedi aŭ ne. Libera volo konsistas do, dum la spirita stato, en la elekto de la ekzistado kaj de la provoj; kaj, dum la enkorpa stato, en la kapablo cedi aŭ kontraŭstari al la enpuŝoj, al kiuj ni memvole nin submetis. Koncernas la edukadon kontraŭbatali tiujn malnoblajn inklinojn; ĝi tion profite faros tiam, kiam ĝi sin bazos sur la ĝisfunda studado de la morala naturo de la homo. Per konado de la leĝoj, kiujn tiu morala naturo obeas, oni fine modifos ĉi tiun naturon, same kiel oni modifas intelekton per instruado kaj temperamenton per higieno.

La Spirito, malligita de la materio kaj vaganta en la spaco, elektas siajn estontajn materiajn ekzistadojn laŭ la grado da perfektiĝo, kiun li atingis, kaj precipe en tio, kiel ni diris, konsistas la libera volo. Tiu libereco ne nuliĝas pro enkarniĝo; se la homo cedas al la influo de la materio, lin sekve frakasas la provoj, kiujn li mem elektis; kaj ĝuste por tio, ke ili helpu lin venki tiujn provojn, li petas subtenon de Dio kaj de bonaj Spiritoj.

(337)

Sen la libera volo, la homo ne estas kulpa pri malbono, nek havas meriton pro bono ; kaj tio estas des pli rekonata, ĉar, en la socio, oni ĉiam aljuĝas laŭdon aŭ riproĉon al la intenco, tio estas, al la volo; nu, volo kuntrenas liberecon. La homo ne povas do serĉi senkulpigon por la krimoj en sia fiziologia konstruo, ne rezignante sian rezonpovon kaj sian kondiĉon de homa estulo, ĉar li egaliĝus al besto. Se tiel estus pri malbono, same estus do pri bono; sed, kiam homo faras bonon, li plej zorgas, ke ĝi estu por li merito, kaj per tiu merito li tute ne regalas siajn organojn; tio pruvas, ke li instinkte ne rezignas, malgraŭ la opinio de kelkaj obstinuloj, la plej belan privilegion de sia speco, nome la liberecon de pensado.

La fatalo, kiel oni ĝin ordinare komprenas, supozigas la antaŭan, neforigeblan decidon pri ĉiaj okazoj dum la vivo, kia ajn estas la graveco de tiuj okazoj. Se tia estus la strukturo de la aferoj, la homo estus do ia senvola maŝino. Por kio utilus al li intelekto, se li estus konstante superregata, ĉe ĉiuj siaj agoj, de la potenco de la destino?

Tia doktrino, se ĝi estus vera, havus kiel efikon la tutan detruadon de la morala libereco; la homo havus pri ĉio nenian respondecon kaj do ne ekzistus bono, malbono, krimoj nek virtoj. Dio, superege justa, ne povus puni siajn idojn pro eraroj, kies plenumo ne dependus de ili, nek ilin rekompenci pro virtoj, kiuj havigus al ili ian meriton. Tia leĝo estus, cetere, malkonfirmo de la leĝo de progreso, ĉar la homo, kiu ĉion atendus de la sorto, nenion provus, por plibonigi sian pozicion, ĉar la rezultato estus tute sama.

Tamen fatalo ne estas vana vorto ; ĝi ekzistas en la pozicio, kiun la homo okupas sur la Tero, kaj en la funkcioj, kiujn li plenumas, sekve de la speco de ekzistado, kiun lia Spirito elektis kiel provon, kulpelpagon aŭ mision; li fatale trapasas ĉiajn sortovicojn de tiu ekzistado kaj ĉiajn noblajn kaj malnoblajn inklinojn, esence proprajn al tiu ekzistado; sed tie finiĝas la fatalo, ĉar dependas de lia peno cedi aŭ ne al tiuj inklinoj. La detaloj de la okazoj dependas de la cirkonstancoj, kiujn li mem kreas per siaj agoj kaj kiujn la Spiritoj povas influi per inspirataj pensoj. (458)

Fatalo troviĝas do en la sin prezentantaj okazoj, ĉar tiuj ĉi estas rezultato de la elekto de ekzistado, farita de la Spirito mem; sed ne povas ekzisti fatalo en la rezultato de tiuj okazoj, ĉar povas dependi de la homo modifi ties iradon per sia prudento; fatalo neniam estas en la agoj de l' morala vivo.

Nur pri la morto la homo estas absolute submetita al la nefleksebla leĝo de fatalo, ĉar li ne povas sin forsavi de la dekreto, fiksanta la finon de lia ekzistado, nek de la speco de morto, kiu ĉesigos ties fluadon.

Laŭ la ordinara doktrino, la homo tirus ĉiajn instinktojn el si mem; liaj instinktoj originus aŭ el lia fiziologia strukturo, por kiu li ne povus respondi, aŭ el lia propra naturo, en kiu li povas serĉi ekskuzon antaŭ si mem, dirante, ke li ne estas kulpa pro sia naturo. La Spiritisma doktrino estas evidente pli morala; ĝi akceptas, ke la homo posedas plene liberan volon; kaj, dirante al li, ke, se li faras malbonon, li do cedas al fremda malbona inspiro, ĝi ŝarĝas lin per la tuta respondeco por sia ago, ĉar ĝi rekonas en li kapablon rezisti; tio estas evidente pli facila, ol se li devus batali kontraŭ sia propra naturo.

Tial, laŭ la Spiritisma doktrino, estas nenia nekontraŭstarebla forlogo: la homo povas ĉiam ŝtopi al si la orelojn al la kaŝita voĉo, kiu, en lia interno, instigas lin al malbono, same kiel li povas ilin ŝtopi al materia voĉo de lia alparolanto ; ĉi tie li sukcesas per sia volo, petante de Dio la necesan forton kaj helpon de la bonaj Spiritoj.

Tion Jesuo instruas al ni en sia superbela Sinjora Preĝo:

“Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.”

Tiu ĉi teorio pri la kaŭzo, instiganta niajn agojn, rezultas evidente el la tuta instruado, farata de la Spiritoj; ne nur ĝi estas superbele morala, sed ankaŭ ĝi altigas la homon antaŭ si mem; ĝi montras, ke li povas forskui obsedantan jugon, same kiel li fermas sian domon al ĝenuloj ; li ne estas ia maŝino, funkcianta per energio sendependa de ĝia volo, sed li ja estas racia estulo, kiu aŭdas, juĝas kaj elektas libere inter du konsiloj. Eĉ plue: malgraŭ tio, la homo ne seniĝas je sia iniciatemo; li ne malpli libere agas laŭ sia bontrovo, ĉar, entute, li estas nur enkarniĝinta Spirito, konservanta, sub la korpa envolvaĵo, la bonajn kaj la malbonajn kvalitojn, kiujn li posedis kiel Spirito. Niaj eraroj primare originas do el la neperfekteco de nia Spirito mem, kiu ankoraŭ ne atingis la moralan superecon, iam atingotan, sed kiu, malgraŭ tio, posedas ja sian liberan volon. La enkorpa vivo estas donata al li, por ke li forpelu de si la neperfekta ĵojn per provoj, kiujn li spertas dum tiu vivo; ĝuste tiuj neperfektaĵoj faras lin pli malforta kaj atingebla por la inspiroj de aliaj neperfektaj Spiritoj, kiuj profitas liajn vundajn lokojn por lin faligi en la batalo. Se el tiu batalo li eliras kiel venkinto, li plialtiĝas; se li malsukcesas, li restas tia, kia li estis, nek pli bona, nek pli malbona : tiu estis provo, kiu devas esti rekomencita, kaj tio povas longe daŭri. Ju pli li puriĝas, des pli malpliiĝas liaj malfortaj flankoj kaj des malpli da facileco li konsentas al fremda instigo al malbono; lia morala forto kreskas kun lia altiĝo, kaj la malbonaj Spiritoj foriras de li.

Ĉiuj Spiritoj, pli aŭ malpli bonaj, kiam enkarniĝintaj, konsistigas la homaron; kaj, ĉar la Tero estas unu el la malplej progresintaj mondoj, tial la nombro da malbonaj Spiritoj estas ĉi tie pli granda, ol tiu de la bonaj; jen kial ni vidas tiom da malico. Ni do faru ĉiajn klopodojn, por ne reveni sur ĉi tiun planedon kaj por indi ripozon en pli bona mondo, en unu el tiuj privilegiitaj sferoj, kie regas ekskluzive bono kaj kie ni memoros nian halton sur la Tero nur kiel tempon de ekzilo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.