La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

UNUA PARTO

Primaraj kaŭzoj

Ĉapitro I

DIO

1. Dio kaj la Senfino. – 2. Pruvoj pri la ekzisto de Dio. – 3. Atributoj de Dio. – 4. Panteismo.

Dio kaj la Senfino

1. Kio estas Dio?

“Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.” (*)


(*) La tekstoparto inter krampetoj, post la demandoj, estas la respondoj mem, donitaj de la Spiritoj. Diferencas per alia preslitero la rimarkoj kaj klarigoj, aldonitaj de la aŭtoro, kiam ĉi tiuj povus esti konfuzitaj kun la respondoj. Sed, kiam tiuj komentarioj de la aŭtoro formas tutajn ĉapitrojn, ili estas presitaj kiel ordinare, ĉar tiam miskompreno ne estas ebla.


2. Kion oni komprenu kiel senfinon?

“Tion, kio havas nek komencon nek finon: tion nekonatan; ĉio, kio estas nekonata, estas senfina.”

3. Ĉu oni povus diri, ke Dio estas la senfino?

“Nekompleta difino. Malriĉeco de la lingvo de la homoj, nesufiĉa por difini aferojn superajn ol ilia intelekto.”

Dio estas senfina laŭ Sia perfekteco, sed senfino estas abstraktaĵo; diri, ke Dio estas la senfino, estas preni la atributon por la kaŭzo mem kaj difini ion nekonatan per io ankoraŭ malpli konata.

Pruvoj pri la ekzisto de Dio

4. Kie ni povas trovi la pruvon pri la ekzisto de Dio?

“En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.”

Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.

5. Kian konsekvencon ni tiru el la intuicia sento, kiun ĉiuj homoj portas, pri la ekzisto de Dio?

“Ke Dio ja ekzistas; ĉar, alie, kia estus la origino de tia sento, se ĉi tiu estus tute senbaza? Ĝi estas ankoraŭ konsekvenco de la principo, ke ne ekzistas efiko sen ia kaŭzo.”

6. Ĉu la intima sento, kiun ni havas pri la ekzisto de Dio, ne estus rezultato de edukado kaj produkto de akiritaj ideoj?

“Se estus tiel, kial viaj sovaĝuloj havus tian senton?”

Se la sento pri la ekzisto de ia superega estulo estus nura frukto de instruado, ĝi ne estus universala kaj ekzistus, kiel la sciencaj konoj, nur ĉe la homoj, ricevintaj tiun instruadon.

7. Ĉu povus esti trovita la primara kaŭzo de la kreado de la aĵoj ĉe la intimaj proprecoj de la materio?

“Kia estus do la kaŭzo de tiuj proprecoj? Necesas ĉiam ia primara kaŭzo.”

Atribui la komencan formadon de la aĵoj al la intimaj proprecoj de la materio estus preni la efikon por la kaŭzo, ĉar tiuj proprecoj estas ankaŭ efiko, kiu nepre devas havi ian kaŭzon.

8. Kion ni pensu pri la opinio, kiu atribuas la unuan formadon al ia okaza kombino de la materio, alivorte, al la hazardo?

“Alia absurdo! Kia saĝa homo povas rigardi hazardon kiel intelektan estaĵon? Krom tio, kio estas hazardo? Nenio.”

La harmonio, kontrolanta la mekanismon de la universo, evidentigas antaŭdifinitajn kombinojn kaj celojn, kaj ĝuste pro tio ĝi montras la ekziston de iu intelekta potenco. Atribui la komencan formadon al hazardo estus sensencaĵo, ĉar hazardo estas blinda kaj ne povas naski la efikojn de intelekto.

Intelekta hazardo jam ne estus hazardo.

9. Kie oni vidas ĉe la primara kaŭzo superegan intelekton, superan ol ĉiuj intelektoj?

“Vi havas proverbon, kiu tekstas: “laŭ la frukto oni arbon ekkonas”. Nu! Rigardu la frukton kaj serĉu ties arbon. Nekredemo naskiĝas el malhumileco. Malhumila homo akceptas nenion super si, kaj pro tio li sin nomas forta spirito. Kompatinda estulo, kiun ekblovo de Dio povas neniigi!”

La povo de iu intelekto estas juĝata laŭ ties faroj; ĉar neniu homo povas ja krei tion, kion la Naturo kreas, tial la primara kaŭzo de la kreitaĵaro povas esti nenio alia, ol ia intelekto supera ol la homaro.

Kiaj ajn estas la mirindaĵoj, farataj de la homa intelekto, tiu ĉi havas, siavice, ian kaŭzon; kaj ju pli grandaj la faroj de tiu intelekto, des pli granda devas esti la primara kaŭzo. Ĝuste tiu superega intelekto estas la primara kaŭzo de ĉiuj aĵoj, kia ajn estas la nomo, kiun la homo donas al ĝi.

Atributoj de Dio

10. Ĉu la homo povas kompreni la intiman naturon de Dio?

“Ne; tio estas sento, kiu mankas al la homo.”

11. Ĉu estos iam donite al la homo kompreni la misteron de Dio?

“Kiam lia spirito ne estos plu nebuligita de la materio kaj kiam, per sia perfekteco, li estos alproksimiĝinta al Dio, tiam la homo ĉi Tiun vidos kaj komprenos.”

La malgrandeco de la homaj kapabloj ne ebligas al la homo kompreni la intiman naturon de Dio. Dum la infaneco de la homaro, la homo ofte ne distingas la Kreinton je la kreito kaj rigardas Lin kiel estulon kun samaj neperfektaĵoj; sed, laŭmezure kiel elvolviĝas la morala sento, la homa penso pli bone penetras la fundon de la ekzistaĵoj, kaj la homo formas al si pri Dio ideon pli ĝustan kaj konforman al la sana prudento, kvankam ja nekompleta estas tiu ideo.

12. Se ni ne povas koni la intiman naturon de Dio, ĉu ni kapablas almenaŭ prezenti al ni kelkajn el Liaj perfektaĵoj?

“Jes, kelkajn. Proporcie kiel li liberiĝas de la jugo de l' materio, la homo ilin pli bone komprenas, li ilin duonvidas per la penso.”

13. Kiam ni diras, ke Dio estas eterna, senfina; neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ĉu ni ne havas kompletan ideon pri Liaj atributoj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi kredas, ke vi ĉion ĉirkaŭkomprenas; sed sciu, ke multe da aferoj staras super la kompreno de l' plej inteligenta homo, kaj por tiuj via lingvo, limigita al viaj ideoj kaj sentoj, ne havas taŭgajn esprimojn. La prudento diras al vi, efektive, ke Dio nepre posedas tiujn perfektaĵojn en plej alta grado, ĉar, en la okazo, se mankus al Li eĉ unu sola, aŭ se tiu ne estus senlima, Li jam ne estus supera ol ĉio kaj, sekve,

Li ne estus Dio. Por stari super ĉiuj ekzistaĵoj, Dio ne povas submetiĝi al ia ajn sortovico, nek havi ian ajn el la neperfektaĵoj, kiujn konceptas la homa imagpovo.”

Dio estas eterna; se Li estus iam komenciĝinta, Li do estus elveninta el la nenio, aŭ estus kreita de iu antaŭa estulo.

Tiel, ni iom post iom paŝas al la senlimo kaj al la eterno.

Li estas neŝanĝema; se Li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj de la universo havus neniom da fikseco.

Li estas nemateria; tio estas, lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie Li ne estus neŝanĝema, ĉar Li devus sperti la aliiĝojn de la materio.

Li estas unika; se ekzistus pli ol unu Dio, estus do pli ol unu penso kaj pluraj potencoj en la aranĝo de l' universo.

Li estas ĉiopova; ĉar Li estas unika. Se Li ne havus la superegan potencon, ekzistus iu alia pli aŭ tiel pova kiel Li; Li ne estus farinta ĉiujn aĵojn, kaj tiuj, kiujn Li ne estus farinta, estus verko de alia dio.

Li estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj; kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri la justeco kaj boneco de Dio.

Panteismo

14. Ĉu Dio estas tute individua estulo aŭ, laŭ la opinio de kelkaj, ĉu Li estas la rezultanto de ĉiuj fortoj kaj intelektoj de la universo kunigitaj?

“Se estus tiel, Li ne estus Dio, ĉar Li estus efiko, ne kaŭzo; Li ne povas esti samtempe ambaŭ.

“Dio ekzistas, vi tion ne povas pridubi, kaj tio estas esenca afero; kredu min, ne iru pluen; ne enprofundiĝu en labirinton, el kiu vi ne povus eltiriĝi; tio ne farus vin pli bonaj, sed eble iom pli fieraj, ĉar vi pensus ion scii, dum, en efektiveco, vi scius nenion. Flanke lasu do ĉiujn tiajn sistemojn; multe da aliaj aferoj vin pli rekte koncernas, komencante de vi mem; studu viajn proprajn neperfektaĵojn, por ilin forskui de vi; tio estus al vi pli utila, ol deziri esplori tion, kio estas mem nepenetrebla.”

15. Kion pensi pri la opinio, laŭ kiu ĉiuj korpoj en la Naturo, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj globoj de la universo, estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem; alivorte, kion pensi pri la panteisma doktrino?

“Ne povante fariĝi Dio, la homo volas almenaŭ esti parto de Dio.”

16. Tiuj, kiuj praktikas tiun doktrinon, pretendas trovi en ĝi la demonstracion pri kelkaj el la atributoj de Dio. Ĉar la mondo estas senlima, Dio estas, ĝuste pro tio, senlima; ĉar la perfekta malplenaĵo aŭ nenio ekzistas en neniu loko, Dio estas ĉie; ĉar Li estas ĉie, tial Li havigas al ĉiuj naturaj fenomenoj inteligentan kaŭzon pro tio, ke ĉio estas neforigeble konsista parto de Dio. Kion ni povas prezenti kontraŭ tiu rezonado?

“La prudenton; pripensu mature, kaj ne estos al vi malfacile konstati la absurdecon de tiu rezonado.”

Tiu doktrino faras el Dio materian estulon, kiu, kvankam Li havas superegan intelekton, estus, en grandaj mezuroj, tio, kio ni estas en malgrandaj.

Nu, se estus tiel, kaj ĉar la materio senĉese aliformiĝas,

Dio estus neniel starema; Li povus sperti ĉiajn sortoŝanĝojn kaj eĉ havi ĉiajn homajn bezonojn; mankus al Li la neŝanĝemo, unu el la esencaj atributoj de la Dia Potenco. La proprecoj de la materio ne povas harmonii kun la ideo pri Dio, sen malaltigo de Dio en nia penso, kaj ĉiaj subtilaĵoj de sofismo ne sukcesos solvi la problemon pri Lia intima naturo.

Ni ne scias ĉion, kio Li estas, sed ni scias tion, kio Li ne povas ne esti. Panteismo estas tute kontraŭa al la plej esencaj kvalitoj de Dio kaj ne distingas inter kreinto kaj kreito, ĝuste tiel, kiel se oni volus, ke lerte elpensita maŝino estus neforigebla parto de la mekanikisto, kiu ĝin konstruis.

La inteligenteco de Dio elmontriĝas en Liaj verkoj, same kiel tiu de pentristo ĉe liaj bildoj; sed la verkoj de Dio ne estas Dio mem, same kiel bildo ne estas la pentristo, ĝin konceptinta kaj farinta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.