La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1. Loĝantaro de la terglobo. – 2. Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj. – 3. Malhelpoj al la reproduktado. – 4. Edzeco kaj fraŭleco. – 5. Poligamio.
686. Ĉu la reproduktado de la vivantaj estaĵoj estas leĝo de la Naturo?
“Tio estas evidenta; sen reproduktado la korpa mondo pereus.”
687. Se la loĝantaro de la terglobo ĉiam kaj ĉiam pligrandiĝas, kiel ni vidas, ĉu venos momento, kiam ĝi superabundos sur la Tero?
“Ne; Dio tion antaŭvidas kaj ĉiam tenadas la ekvilibron; Li nenion faras senutilan; la homo, vidante nur unu angulon de la bildo de l’ Naturo, ne povas juĝi pri la harmonio de l’ tuto.”
688. Estas nunmomente homaj rasoj, kiuj evidente malplinombriĝas: ĉu venos tempo, kiam ili malaperos de sur la Tero?
“Estas vere; sed pro tio, ĉar aliaj ilin anstataŭis, kiel aliaj iam prenos vian lokon.”
689. Ĉu la nunaj homoj estas novaj kreitaĵoj aŭ perfektiĝintaj idoj de la primitivaj estuloj?
“Ili estas la samaj Spiritoj, revenintaj por perfektigi sin en novaj korpoj, sed ankoraŭ tre malproksimaj de la perfekteco. La nuna homa raso, kiu, pro sia kreskado, pli kaj pli invadas la tutan Teron kaj anstataŭas la estingiĝantajn rasojn, havos, siavice, sian periodon de malpliiĝo kaj malapero. Aliaj pliperfektiĝintaj rasoj ĝin anstataŭos, devenintaj de la nunaj, same kiel la hodiaŭaj civilizitaj homoj venis de la brutaj, sovaĝaj estuloj de la primitivaj tempoj.”
690. Ĉu, el la pure fiziologia vidpunkto, la korpoj de la nuna raso estas ia speciala kreaĵo aŭ originas el la primitivaj korpoj pere de reproduktado?
“La origino de la rasoj perdiĝas en la nokto de l’ tempoj; sed, ĉar ili ĉiuj apartenas al la granda homa familio, kia ajn estas ĉies primitiva fonto, tial ili povis kunfandiĝi kaj produkti novajn tipojn.”
691. Kiu estas, el la fiziologia vidpunkto, la distinga kaj plej ĉefa karaktero de la primitivaj rasoj?
“Supereco de la bruta forto malprofite por la intelekta forto; hodiaŭ okazas kontraŭe: la homo agas pli per intelekto ol per la korpa forto, kaj tamen li sukcesas fari centoble, ĉar li eksciis profiti el la potencoj de l’ Naturo: tion ne faras la bestoj.”
692. Ĉu la perfektiĝo de la bestaj kaj vegetaĵaj rasoj per sciencaj rimedoj kontraŭas la leĝon de la Naturo? Ĉu estas pli konforme al ĉi tiu leĝo lasi la aferojn iradi sian normalajn vojon?
“Oni devas uzi ĉiajn rimedojn por atingi la perfektecon, kaj la homo mem estas ilo, kiun Dio uzas por Sia celo. Ĉar perfekteco estas la celo, al kiu la Naturo iras, kunhelpi por tiu perfekteco estas respondi al la planoj de la Naturo.”
– Sed ordinare la homo klopodas por plibonigo de rasoj, nur instigate de persona sento, kaj sole por plimultigi siajn ĝuojn; ĉu tio ne malpliigas lian meriton?
“Ne gravas, ke lia merito estas nula, se nur fariĝas progreso. Dependas de li fari sian laboron merita per la intenco. Cetere, per tiu laboro li ekzercas kaj elvolvas sian intelekton, kaj en ĉi tiu rilato li pli profitas el sia aktiveco.”
693. Ĉu la homaj leĝoj kaj moroj, havantaj kiel celon aŭ efikon malhelpi reproduktadon, kontraŭas la leĝon de la Naturo?
“Ĉio, kio malhelpas la iradon de la Naturo, kontraŭas la ĝeneralan leĝon.”
– Tamen estas kelkaj specoj de vivantaj estaĵoj, bestoj kaj vegetaĵoj, kies senlima reproduktado estus malutila al aliaj specoj, kaj la homo mem estus baldaŭ ties viktimo; ĉu la homo, haltigante tian reproduktadon, agas riproĉinde?
“Dio konsentis al la homo potencon super ĉiuj vivantaj estaĵoj; tiun potencon la homo devas uzi por bono, sed li ĝin neniam misuzu. Li povas reguligi la reproduktadon laŭ siaj bezonoj, sed li ĝin ne malhelpu senbezone. La intelekta agado de la homo estas kontraŭpezilo starigita de Dio, por ke estu tenata la ekvilibro inter la fortoj de l’ Naturo; tio ankoraŭ distingigas la homon je la bestoj, ĉar li agas konscie; sed ankaŭ la bestoj kunhelpas por tiu ekvilibro, ĉar la instinkto de detruado, al ili donita, igas ilin, por sia memkonservado, bridi la ekscesan, eble danĝeran, kreskadon de la bestaj kaj vegetaĵaj specoj, per kiuj ili sin nutras.”
694. Kion ni pensu pri la moroj, havantaj kiel efikon haltigi la reproduktadon, por kontentigo de voluptamo?
“Tio estas atesto pri regado de korpo super spirito kaj montras, kiel alkroĉita la homo estas al la materio.”
695. Ĉu la edzeco, tio estas, la daŭra kunesteco de du estuloj, kontraŭas la leĝon de la Naturo?
“Ĝi estas progreso en la irado de la homaro.”
686. Kiu estus la efiko de la forigo de edzeco el la homa socio?
“La reveno al la vivo de bestoj.”
La libera kaj okaza kuniĝo de la seksoj estas la natura stato. Edzeco estas unu el la unuaj agoj de progreso en la homaj socioj, ĉar ĝi starigas la fratan solidarecon; ĝi estas trovata en ĉiuj popoloj, kvankam en diversaj kondiĉoj. La abolicio de edzeco estus do reveno al la infanjaroj de la homaro, kaj lokus la homon eĉ malsuper iujn bestojn, kiuj donas al li ekzemplon de konstanta kunviveco.
697. Ĉu la absoluta nerompebleco de edzeco troviĝas en la leĝo de la Naturo aŭ nur en la homa leĝo?
“Ĝi estas homa leĝo, tre kontraŭanta la naturan. Sed la homoj povas modifi siajn leĝojn; nur la naturaj estas neŝanĝeblaj.”
698. Ĉu la memvola fraŭleco estas perfektecostato merita en la okuloj de Dio?
“Ne; tiuj, kiuj tiel vivas pro egoismo, malplaĉas al Dio kaj trompas la mondon.”
699. Ĉu fraŭleco ne estas ofero de iuj personoj, kiuj per ĝi celas sin pli intense dediĉi al la servado al la homaro?
“Tio estas io tute alia; mi diris: pro egoismo. Ĉia persona memofero estas merita, kiam farata por bono; ju pli granda la ofero, des pli granda la merito.”
Dio ne povas kontraŭi Sin mem, nek juĝi malbona iun ajn el Siaj faroj; Li do ne povas vidi indon en la malobeo al Lia leĝo; sed, se fraŭleco ne estas mem merita stato, ĝi ja estas merita tiam, kiam ĝi estas, sekve de rezigno de la familiaj plezuroj, ofero profita al la homaro. Ĉia persona ofero, celanta bonon, kaj sen kaŝita penso pri egoismo, altigas la homon super sia materia kondiĉo.
700. Ĉu la nombra egaleco, ekzistanta, kun malgranda diferenco, inter la seksoj, estas signo de la proporcio, laŭ kiu ili devas kuniĝi?
“Jes, ĉar ĉio havas difinitan celon en la Naturo.”
701. Kiu estas la pli konforma al la leĝo de la naturo: ĉu poligamio aŭ monogamio?
“Poligamio estas homa leĝo, kies nuligo signas socian progreson. Edziĝo, laŭ la planoj de Dio, devas sin bazi sur la korinklino de la kuniĝantaj estuloj. Ĉe poligamio, ne povas esti vera amo: estas nur voluptamo.”
Se poligamio akordus kun la leĝo de l’ Naturo, ĝi devus do esti universala, kio estus materiale neebla, pro la nombra egaleco de la seksoj.
Poligamio devas esti konsiderata kiel aparta kutimo aŭ leĝaro konvena al iuj moroj kaj kiun la socia perfektiĝo iom post iom forstrekas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.