|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA LIBRO DE LA SPIRITOJAŭtoro: Allan Kardec |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
1. Natura stato. – 2. Irado de la progreso. – 3. Degenerintaj popoloj. – 4. Civilizacio. – 5. Progreso de la homa leĝaro. – 6. Influo de Spiritismo sur la progreson.
776. Ĉu la natura stato kaj la natura leĝo estas unu sama afero?
“Ne; la natura stato estas la stato primitiva. La civilizacio estas neakordigebla kun la natura stato, kaj, kontraŭe, la natura leĝo kunhelpas por la progreso de la homaro.”
La natura stato estas la infaneco de la homaro kaj la deirpunkto de ties intelekta kaj morala elvolviĝo. Ĉar li estas perfektigebla kaj kunportas la ĝermon de perfektiĝo, la homo ne povas esti destinita eterne vivadi en natura stato, same kiel ne en ĉiama infaneco; natura stato estas pasema, kaj el ĝi la homo eliĝas per progreso kaj civilizacio. La natura leĝo, kontraŭe, regas la tutan homaron, kaj la homo pliboniĝas, proporcie kiel li pli ĝuste komprenas kaj praktikas tiun leĝon.
777. En natura stato, la homo, havante malpli da bezonoj, ne suferas ĉiajn ĉagrenojn, kiujn portas al li pli progresinta stato; kion do pensi pli la opinio, ke en la natura stato estas la plej perfekta feliĉo sur la Tero?
“Kion fari? tiu estas feliĉo de bruto; iuj personoj ne komprenas alian. Ĝi estas feliĉo, kia tiu de bestoj.
Infanoj ankaŭ estas pli feliĉaj ol plenaĝuloj.”
778. Ĉu la homo povas retropaŝi en la naturan staton?
“Ne; la homo devas senĉese progresadi kaj ne povas reveni al sia infaneco. Li progresas, ĉar Dio tion volas; pensi, ke la homo povas retropaŝi al sia primitiva kondiĉo, estus nei la leĝon de progreso.”
779. Ĉu la homo ĉerpas el si la progresoforton, aŭ ĉu la progreso estas nura rezultato de instruado?
“La homo elvolviĝas mem tute nature, sed ne ĉiuj progresas samtempe kaj en sama maniero; tiam, la plej evoluintaj helpas la progreson de la ceteraj pere de la societa kontakto.”
780. Ĉu la morala progreso ĉiam sekvas la intelektan?
“La unua estas sekvo de la dua, sed la morala ne ĉiam venas tuj post la intelekta.” (192-365)
– Kiel la intelekta progreso povas konduki al la morala progreso?
“Ebligante al la homo kompreni bonon kaj malbonon: li do povas elekti. La elvolviĝo de la libera volo sekvas tiun de intelekto kaj pliigas la respondecon por la faroj.”
– Kiel do la plej instruitaj popoloj estas ofte la plej malvirtaj?
“La kompleta progreso estas la celo; sed la popoloj, kiel la individuoj, ĝin trafas nur paŝo post paŝo. Ĝis la morala sento elvolviĝos ĉe ili, ili povas uzi sian intelekton, eĉ por fari malbonon. Moraleco kaj intelekto estas du fortoj, kiuj nur post multe da tempo sin ekvilibras.”
781. Ĉu estas eble al la homo haltigi la iradon de la progreso?
“Ne, sed li povas ĝin iafoje malhelpi.”
– Kion pensi pri la homoj, penantaj haltigi la iradon de l’ progreso kaj igi la homaron retropaŝi?
“Kompatindaj estuloj, kiujn Dio punos; ili estos renversitaj de la torento, kiun ili vane volas bari.”
Ĉar progreso estas kondiĉo de la homa naturo, neniu do kapablas ĝin kontraŭstari. Ĝi estas viva forto, kiun la malbonaj leĝoj povas ĝeni, sed ne bridi. Kiam tiuj leĝoj fariĝas neakordigeblaj kun tiu forto, ĉi tiu disbatas ilin kaj ĉiujn homojn, kiuj penas ilin konservi; kaj tiel estos plu, ĝis la homo konformigos siajn leĝojn al la dia justeco, kiu volas bonon por ĉiuj, ne leĝojn faritajn de fortulo malprofite por malfortulo.
782. Ĉu iuj homoj bonafide ne embarasas la progreson, pri kiu ili pensas, ke ili ĝin favoras, ĉar ili ĝin rigardas el sia vidpunkto, kaj ofte tie, kie ĝi ne estas?
“Bagatela ŝtoneto sub rado de l’ veturilo, sed kiu ne malhelpas ties antaŭeniron.”
783. Ĉu la perfektiĝo de la homaro iras ĉiam progrese kaj malrapide?
“Ekzistas la regula, grada progreso, rezultanta el la forto de la cirkonstancoj; sed, kiam iu popolo ne sufiĉe rapide iras, Dio igas ĝin sperti, de tempo al tempo, fizikan aŭ moralan skuon, kiu ĝin aliigas.”
La homo ne povas eterne restadi en neklereco, ĉar li devas trafi la celon, difinitan de la Providenco; li sin instruas per la forto de la okazoj. La moralaj, kiel la sociaj, revolucioj iom post iom enfiltriĝas en liajn ideojn; ili ĝermas dum jarcentoj, poste ili subite ekkrevas kaj frakasas la elkonsumitan konstruaĵon de l’ pasinteco, jam ne harmoniantan kun la novaj bezonoj kaj aspiroj.
La homo ofte vidas en tiuj skuegoj nur la momentajn malordon kaj konfuzon, kiuj vundas liajn materiajn interesojn; sed tiu, kiu altigas sian penson super sian personon, admiras la planojn de la Providenco, kiu el malbono naskas bonon. Tiel same ventego aŭ uragano purigas la atmosferon, kiun ĝi skuegis.
784. La malico de la homo estas granda; ĉu ne ŝajnas, ke li kankre iradas anstataŭ antaŭenpaŝi, almenaŭ el la morala vidpunkto?
“Vi eraras; atente observu la tuton, kaj vi vidos, ke la homo antaŭeniras: li pli ĝuste komprenas, kio estas nekonvena, kaj ĉiutage reformas maljustaĵojn. Malbono devas esti ekscesa, por ke la homo sentu la neceson de bono kaj de reformoj.”
785. Kiu estas la plej granda baro al la progreso?
“Fiero kaj egoismo; mi parolas pri la morala progreso, ĉar la intelekta ĉiam antaŭeniras; ŝajnas ja, unuavide, ke ĝi pliintensigas la aktivecon de tiuj malvirtoj; efektive, ĝi kreskigas avidemon kaj amon je riĉaĵoj, kaj ĉi tiuj, siavice, instigas la homon al la esploroj, kiuj faras lian Spiriton pli klarvida. Tiel ĉiuj aferoj interligiĝas, en la morala, kiel en la fizika mondo, kaj el malbono povas naskiĝi bono; sed tiu stato de la aferoj daŭras nur sian propran tempon; ĝi ŝanĝiĝas laŭ tio, kiel la homo pli bone komprenas, ke, krom ĝuado de la surteraj havaĵoj, ankaŭ ekzistas treege pli granda kaj pli daŭra feliĉo.” (Vidu Egoismo, ĉap. XII.)
Estas du specoj de progreso, sin reciproke subtenantaj kaj tamen ne irantaj flanko ĉe flanko: la intelekta kaj la morala progreso. Ĉe la civilizitaj popoloj, la unua ricevas, dum ĉi tiu jarcento[23], ĉiajn dezirindajn favorhelpojn, kiuj ĝin levis ĝis neniam antaŭe konata ŝtupo. Multo mankas al la dua, por ke ĝi atingu saman nivelon; sed, malgraŭ tio, se oni komparas la hodiaŭajn sociajn morojn kun tiuj en la pasintaj jarcentoj, oni devus ja esti blinda, por ne konfesi ties progreson. Kaj, kial la supreniranta marŝado haltus prefere rilate al moraleco, ol al intelekto? Kial ne estos inter la dek-naŭa kaj la dudek-kvara jarcento tiom da diferenco, kiom inter la dek-kvara kaj la dek-naŭa? Tion pridubi estus kiel aserti, ke la homaro troviĝas en la apogeo de perfekteco - kio estus absurdo – , aŭ ke ĝi estas morale neperfektigebla – kion la sperto malkonfirmas.
786. La historio prezentas al ni multajn popolojn, kiuj, post la skuegoj ilin renversintaj, refalis en barbarecon; kie estas do, en ĉi tiu okazo, la progreso?
“Kiam iu domo estas baldaŭ ruiniĝonta, vi ĝin eldetruas por konstrui alian pli solidan kaj komfortan; sed, ĝis ĝi estos rekonstruita, estas malordo kaj konfuzo en via loĝejo.
“Komprenu ankaŭ la jenon: vi estis malriĉa kaj loĝis dometaĉon; vi riĉiĝas kaj ĝin forlasas por loĝi palacon. Poste venas mizerulo, kia vi estis, okupi vian lokon en la domaĉo, kaj li forte ekĝojas, ĉar li iam havis nenian ŝirmejon. Nu! eksciu, ke la Spiritoj, enkarniĝintaj en tiun degenerintan popolon, ne estas tiuj mem, kiuj ĝin formis dum ĝia glortempo; tiuj, jam progresintaj, foriris en pli perfektajn loĝejojn kaj progresis plu, dum aliaj, malpli pregresintaj, venis al tiu loko, kiun ili, siavice, iam forlasos.”
787. Ĉu ne ekzistas nature neprogresemaj rasoj?
“Jes, sed tiuj sin korpe ekstermas ĉiutage.”
– Kia estos la estonta sorto de la Spiritoj, animantaj tiujn rasojn?
“Ili atingos, kiel la ceteraj, la perfektecon, tra aliaj ekzistadoj; Dio senheredigas neniun.”
– Se estas tiel, ĉu la plej civilizitaj homoj iam estis ja sovaĝuloj kaj hommanĝantoj?
“Vi mem estis pli ol unu fojon, antaŭ ol esti tia homo, kia vi nun estas.”
788. La popoloj estas kolektivaj individuoj, kiuj, kiel la individuoj mem, travivas infanecon, plenaĝecon kaj kadukecon; ĉu tiu veraĵo, konfirmita de la historio, ne povas igi pensi, ke la plej progresintaj ĉijarcentaj popoloj ankaŭ kadukiĝos kaj estingiĝos, kiel la antikvaj?
“La popoloj, vivantaj nur la korpan vivon, tiuj, kies grandeco sin bazas sur forto kaj sur la vasteco de la teritorio, kiujn ili okupas, naskiĝas, kreskas kaj mortas, ĉar la forto de iu popolo elĉerpiĝas kiel la homa; tiuj, kies egoismaj leĝoj kontraŭas la progreson de la lumoj kaj de la karitato, mortas, ĉar lumo forbalaas mallumon, karitato neniigas egoismon; sed la popoloj, kiel la individuoj, havas la vivon de la animo; tiuj, kies leĝoj harmonias kun la eternaj leĝoj de la Kreinto, tiuj vivos kaj estos la gvidanta lumfasko de la ceteraj popoloj.”
789. Ĉu la progreso iam kolektos ĉiujn terpopolojn en unu solan nacion?
“Ne; tio estas neebla, ĉar el la diverseco de klimatoj naskiĝas inter si malsamaj moroj kaj bezonoj, kiuj konsistigas la naciecojn; tial estos ĉiam necesaj leĝoj konvenaj al tiuj moroj kaj bezonoj; sed la karitato ne rigardas latitudojn nek haŭtkolorojn de homoj. Kiam la leĝo de Dio estos ĉie la bazo de l’ homa leĝo, tiam la popoloj praktikos reciprokan karitaton, kiel la individuoj, de homo al homo; tiel ili vivos feliĉaj kaj en paco, ĉar neniu ekpensos fari malbonon al sia najbaro, nek vivi je ties kostopago.”
La homaro progresas per la individuoj, kiuj iom post iom pliboniĝas kaj instruiĝas; kiam ĉi tiuj estas plinombraj, ili superregas kaj kuntrenas la ceterajn. Iam kaj iam aperas inter ili jen geniuloj, antaŭenpuŝantaj la homaron, jen estroj, iloj de Dio, kiuj en kelkaj jaroj igas ĝin antaŭenpaŝi plurajn jarcentojn.
La progreso de la popoloj ankoraŭ plievidentigas la justecon de la reenkarniĝado. La virtuloj faras laŭdindajn klo podojn, por morale kaj intelekte peli iun nacion; tiel aliiĝinte, tiu nacio estos certe pli feliĉa en ĉi tiu mondo kaj en la alia; sed, dum sia malrapida irado tra la jarcentoj, miloj da individuoj ĉiutage mortas; kiu estos la sorto de tiuj, falantaj sur la vojon? Ĉu ilia relativa malsupereco tenos ilin for de la feliĉo, destinita al la laste venintaj? Aŭ, ĉu ilia feliĉo estas relativa? Tian maljustaĵon la dia juĝo ne povus dikti.
Per la plureco de ekzistadoj, la rajto je feliĉo estas sama por ĉiuj: progreso estas rifuzita al neniu; ĉar tiuj, kiuj vivis en tempo de barbareco, eble revenos en tempo de civilizacio, por vivi ĉe la sama aŭ ĉe alia popolo, tial ĉiuj profitas el la supreniranta marŝado.
Sed la doktrino de la unusoleco de ekzistadoj prezentus ĉi tie ankoraŭ unu malfacilaĵon. Laŭ tiu doktrino, la animo estas kreita ĉe la naskiĝo de la homo; sekve, se iu homo progresis pli ol alia, tio signifas, ke Dio kreis por la unua pli perfektan animon. Kial tia favoro? Kian meriton tiu homo havas, li, kiu ne vivis pli ol alia, ofte ja malpli, por esti dotita per supera animo? Sed ankoraŭ ne tie kuŝas la ĉefa malfacila ĵo. Iu nacio evoluas, en mil jaroj, de barbara al civilizita stato. Se la homoj vivus mil jarojn, oni komprenus, ke, dum tiu periodo, ili havus tempon por progresi; sed ili mortas ĉiutage, en plej diversaj aĝoj; ili senĉese anstataŭas unuj aliajn, tiel, ke ĉiu tago vidas aperon kaj malaperon de homoj.
En la fino de mil jaroj, jam ne estas trovataj postesignoj de la unuaj loĝantoj; la nacio, pasintatempe barbara, estas nun civilizita: kio progresis? ĉu la antaŭe barbaraj individuoj? sed tiuj jam de longe ne ekzistas; ĉu tiuj poste venintaj? sed, se ties animoj estas kreitaj ĉe la momento de ties naskiĝo, tiuj animoj ne ekzistis dum la iama barbareco; oni devas do akcepti, ke la klopodoj, farataj por la civilizo de iu popolo, havas la povon, ne, ĝustadire, plibonigi neperfektajn animojn, sed ja devigi Dion krei pli perfektajn animojn.
Ni komparu ĉi tiun teorion pri la progreso kun tiu donita de la Spiritoj.
La animoj, venantaj en la tempo de civilizacio, havis sian infanecon kiel ĉiuj ceteraj, sed ili jam vivis kaj antaŭe staras pro jam farita progreso; ili venas, altirate de medio, kiun ili simpatias kaj konforma al ilia nuna stato; tiel, la zorgoj por la civilizo de iu popolo ne rezultigas estontan kreadon de pli perfektaj animoj, sed altiras animojn jam progres intajn, ĉu tiuj jam vivis ĉe tiu popolo dum ties barbareco, aŭ venas de alia loko. Jen la ŝlosilo de l’ progreso de la tuta homaro; kiam ĉiuj popoloj staros sur la sama nivelo por la sento de bono, tiam la Tero estos kunvenejo nur de bonaj Spiritoj, kiuj vivos frate kunigitaj; kaj la malbonaj, tie sentante ĝenon kaj forpuŝadon, iros serĉi en malsuperaj mondoj sian konvenan rondon, ĝis ili indos reveni al la aliformigita mondo, el kiu ili eliris. La vulgara teorio havas ankaŭ kiel konsekvencon, ke la laboroj por socia plibonigo profitigas nur la nunajn kaj la estontajn generaciojn; la rezultato de tiuj laboroj estas nula por la pasintaj generacioj, kiuj faris la eraron veni tro frue kaj kiuj ĉiam ankoraŭ estos tiaj, kiaj iliaj barbaraĵoj ebligis al ili esti. Laŭ la doktrino de la Spiritoj, la antaŭaj progresoj estas utilaj ankaŭ al tiuj generacioj, kiuj revenas, por vivi en pli bonaj kondiĉoj kaj kiuj tial povas pliperfektiĝi en la naskejo de la civilizacio. (222)
790. Ĉu civilizacio estas progreso aŭ, laŭ iuj filozofoj, dekadenco de la homaro?
“Nekompleta progreso; la homo ne transiras subite de infaneco al matureco.”
– Ĉu estas laŭracie kondamni la civilizacion?
“Kondamnu prefere, tiujn, kiuj ĝin misuzas, kaj ne la verkon de Dio.”
791. Ĉu la civilizacio iam elpuriĝos ĝis tia grado, ke ĝi ekstermos la malbonaĵojn de ĝi kaŭzitajn?
“Jes, tiam, kiam moraleco estos tiel evoluinta kiel intelekto. Frukto ne povas naskiĝi pli frue ol floro.”
792. Kial la civilizacio ne efektivigas la tutan bonon, kiun ĝi kapablas fari?
“Ĉar la homoj ankoraŭ ne estas pretaj nek inklinaj ricevi tiun bonon.”
– Ĉu tio ne okazus ankaŭ tial, ĉar, estigante novajn bezonojn, la civilizacio ekscias novajn pasiojn?
“Jes, kaj tial, ĉar ĉiuj kapabloj de la Spirito ne samtempe progresas; tempo estas bezona por ĉio. Vi ne povas atendi perfektajn fruktojn el nekompleta civilizacio.”
(751-780)
793. Laŭ kiaj signoj povas esti ekkonata kompleta civilizacio?
“Vi ĝin ekkonas per ĝia morala evoluostadio. Vi opinias vin multe progresintaj, ĉar vi jam faris grandajn eltrovojn kaj mirindajn elpensaĵojn; ĉar vi loĝas pli bonajn domojn kaj portas pli bonajn vestojn, ol la sovaĝuloj; sed vi rajtos diri, ke vi estas vere civilizitaj nur tiam, kiam vi forpuŝos de via socio la malvirtojn, kiuj ĝin malhonoras, kaj kiam vi vivos kiel fratoj, reciproke praktikantaj la kristanan karitaton; ĝis tiam vi estos nur kleraj popoloj, laŭirantaj la unuan fazon de civilizacio.”
La civilizacio havas siajn ŝtupojn, kiel ĉiaj aferoj. Nekompleta civilizacio estas transiĝostato, naskanta malbonaĵojn proprajn, nekonantajn en la primitiva stato; malgraŭ tio, ĝi ja estas natura, necesa progreso, kunportanta la kuracilon kontraŭ la malbonaĵo, kiun ĝi kaŭzas. Laŭ tio, kiel ĝi pliperfektiĝas, la civilizacio detruas kelkajn el la malbonaĵoj, kiujn ĝi naskis; tiuj malbonaĵoj tute malaperos ĉe la ekstaro de la morala progreso.
El du popoloj, atingintaj la supron de la socia ŝtuparo, oni povas diri, ke estas la pli civilizita, laŭ la vera senco de l’ vorto, tiu, ĉe kiu troviĝas malpli da egoismo, voluptamo kaj fiero; kies anoj estas pli intelektaj kaj moralaj ol materiecaj; kie la intelekto povas pli libere disvolviĝi; ĉe kiu oni trovas pli da reciprokaj boneco, sincereco, bonfaremo kaj grandanimeco; kie la antaŭjuĝoj pri kasto kaj naskiĝo estas malpli enradikiĝintaj, ĉar tiaj antaŭjuĝoj estas nekonformaj al la vera amo al la proksimulo; kies leĝoj kreas nenian privilegion kaj estas la samaj tiel por la lasta, kiel por la unua el la homoj; ĉe kiu juĝo estas farata kun malpli da partieco; ĉe kiu la vivo, la kredoj kaj la opinioj de la homo estas pli respektataj; ĉe kiu la nombro da malfeliĉuloj estas malpli granda; kaj, fine, ĉe kiu la bonvolema homo estas ĉiam certa, ke porvivaĵoj neniam mankos al li.
794. Ĉu la socio povus esti regata nur de la naturaj leĝoj, sen helpo de leĝoj homaj?
“Jes; se oni bone komprenus kaj volontus praktiki la naturajn leĝojn, ĉi tiuj estus sufiĉaj; sed la socio havas siajn postulojn, kaj tial ĝi bezonas apartajn leĝojn.”
795. Kiu estas la kaŭzo de la nekonstanteco de la homaj leĝoj?
“En la tempo de barbareco, la leĝoj estis donataj de la plej fortaj, kiuj ilin faris por sia profito propra.
Estis ja necese modifi tiujn leĝojn, laŭmezure kiel la homoj pli bone komprenis justecon. La homaj leĝoj estas ĉiam pli staremaj laŭ tio, kiel ili pli proksimiĝas al la vera justeco, tio estas, kiel ili ampleksas ĉiujn homojn kaj identiĝas kun la natura leĝo.”
La civilizacio havigis al la homo novajn bezonojn, rilatajn al lia socia pozicio. Ĝi devis do reguligi per homaj leĝoj la rajtojn kaj devojn de tiu pozicio; sed, sub la influo de la pasioj, la homo ofte kreadis imagajn rajtojn kaj devojn, kiujn la natura leĝo kondamnas kaj kiujn la popoloj forstrekas de siaj kodoj, proporcie kiel ili progresas. La natura leĝo estas neŝanĝema kaj la sama por ĉiuj; la homa leĝo estas variema kaj progresema; nur ĉi tiu povis, en la frua tempo de la socioj, sankcii la rajton de l’ plej forta.
796. Ĉu la severeco de la punleĝoj ne estas ja nepre necesa ĉe la nuna stato de la socio?
“Malbonmora socio certe postulas pli severajn leĝojn; bedaŭrinde, tiuj leĝoj celas prefere punu la jam faritan malbonon, ol elsekigi ties fonton. Nenio alia ol edukado povas reformi la homojn; tiam, ili ne plu bezonos tiel rigorajn leĝojn.”
797. Kiel la homo povos esti instigita reformi siajn leĝojn?
“Tio venas tute nature pro la cirkonstancoj kaj sub la influo de virtaj homoj, kondukantaj la popolojn sur la vojo de progreso. La homo jam multajn leĝojn reformis kaj ankoraŭ multajn aliajn reformos. Atendu!”
798. Ĉu Spiritismo iam fariĝos vulgara kredo aŭ ĉu ĝi daŭros plu kiel aparta doktrino de kelkaj personoj?
“Certe ĝi fariĝos vulgara kredo kaj signos novan epokon en la historio de la homaro, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo kaj tempo venis, kiam ĝi devas okupi lokon inter la homaj okazoj; tamen ĝi devas elporti grandajn batalojn, prefere kontraŭ intereso ol kontraŭ konvinkiteco, ĉar estus senutile ignori, ke al iuj personoj interesas kontraŭbatali ĝin, iuj pro memamo, aliaj pro tute materiaj kaŭzoj; sed tiuj kontraŭuloj, troviĝante pli kaj pli izolitaj, estos fine devigitaj pensi kiel ĉiuj, alie ili vokos al si mokridon.”
La ideoj transformiĝas nur kun la kreskado de la tempo, neniam subite; ili malvigliĝas de generacio al generacio kaj fine, iom post iom, malaperas kun tiuj, kiuj ilin subtenadis kaj kiujn anstataŭas aliaj individuoj, konvinkitaj, pri novaj principoj, kiel okazas al politikaj ideoj. Vidu paganismon; hodiaŭ neniu persono certe praktikas la religiajn ideojn de tiuj tempoj; tamen plurajn jarcentojn post la apero de Kristanismo, ili lasis postesignojn, kiujn nur la kompleta renovigo de la rasoj povis forviŝi. Tio sama okazos al Spiritismo; ĝi faras multe da progresoj, sed ekzistos ankoraŭ, dum du aŭ tri generacioj, ia fermentanta nekredemo, kiun nur la tempo forpelos. Tamen ĝia dissemado estos pli rapida ol tiu de Kristanismo, ĉar ĉi tiu mem, sur kiu ĝi sin apogas, trabatas al ĝi vojon. Kristanismo devis detrui; Spiritismo devas nur konstrui.
799. En kia maniero Spiritismo povas kunhelpi por la progreso?
“Per detruo de materialismo, unu el la kanceroj de la socio, ĝi igas la homojn kompreni, kie troviĝas ilia vera intereso. Ĉar la estonta vivo jam ne estas vualita de la dubo, la homo tial pli bone komprenos, ke li povas certigi al si la estontecon per la nuneco. Detruante la antaŭjuĝojn pri sektoj, kastoj kaj haŭtkoloroj, Spiritismo konigas al la homoj la grandan solidarecon, kiu devas tenadi ilin kune kiel fratojn.”
800. Ĉu ne estas timinde, ke Spiritismo ne sukcesos triumfi super la indiferenteco de la homoj kaj super ties alligiteco al la materialaj aferoj?
“Tiu apenaŭ konus la homojn, kiu kredus, ke ia ajn kaŭzo povus ilin aliigi kvazaŭ per magio. La ideoj sin iom post iom modifas laŭ la individuoj, kaj estas bezonaj kelkaj generacioj, por ke estu tute forviŝitaj la postesignoj de malnovaj kutimoj. La transformado povas fariĝi nur kun la kreskado de la tempo, grade, paŝo post paŝo; ĉe ĉiu generacio leviĝas parto de la vualo; Spiritismo venas ĝin tutan disŝiri; sed, intertempe, se ĝia efiko estus nur, ke iu korektus almenaŭ unu solan el siaj malvirtetoj, ĝi jam igus tiun homon fari grandan paŝon antaŭen kaj alportus al li grandan utilon, ĉar tiu unua paŝo plifaciligus aliajn.”
801. Kial la Spiritoj ne instruadis ĉiam kiel hodiaŭ?
“Vi ne instruas al infanoj tion saman, kion al plenaĝuloj, kaj vi ne donas al ĵusnaskito nutraĵon, kiun ĝi ne povas digesti; por ĉiu afero estas tempo difinita.
Ili instruis multe da aferoj, kiujn la homoj ne komprenis aŭ falsis, sed kiujn hodiaŭ la homoj povas kompreni. Per sia instruado, kvankam nekompleta, ili preparis la grundon por semo, kiu estas nun fruktonta.”
802. Ĉar Spiritismo devas signi progreson de la homaro, kial do la Spiritoj ne plirapidigas tiun progreson pere de manifestiĝoj tiel ĝeneralaj kaj evidentaj, ke la plej nekredemaj homoj konvinkiĝu pri ties vereco?
“Vi volus miraklojn; Dio ilin abunde dissemas sub viaj paŝoj, kaj inter vi estas homoj, kiuj Lin malkonfesas.
Ĉu la Kristo mem konvinkis siajn samtempulojn per siaj miregindaĵoj? Ĉu vi ne vidas hodiaŭ homojn, kiuj neas la plej evidentajn faktojn, okazantajn antaŭ iliaj okuloj?
Ĉu iuj ne diras, ke ili ne kredus, eĉ se ili vidus tiujn faktojn? Ne; ne per miregindaĵoj Dio volas konverti la homojn; per Sia bonkoreco, Li volas lasi al ili la meriton konvinkiĝi mem per sia prudento.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.