La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

KVARA PARTO

Esperoj kaj Konsoloj

Ĉapitro I

SURTERAJ SUFEROJ KAJ ĜUOJ

1. Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo. – 2. Perdo de amataj personoj. – 3. Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj. – 4. Antipatiaj kuniĝoj. – 5. Timo antaŭ la morto. – 6. Naŭzo pri la vivo. Memmortigo.

Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo

920. Ĉu la homo povas ĝui kompletan feliĉon sur la Tero?

“Ne, ĉar la vivo estas donita al li kiel provo aŭ kompensa puno; sed dependas de li malpliakrigi ties malbonojn kaj esti tiel feliĉa kiel eble sur la Tero.”

921. Oni komprenas, ke la homo estos feliĉa sur la Tero, tiam, kiam la homaro estos aliiĝinta; sed, ĝis okazos tiu aliiĝo, ĉu ĉiu povas certigi al si ian relativan feliĉon?

“La homo estas plej ofte la kaŭzinto de sia propra malfeliĉo. Praktikante la leĝon de Dio, li evitigas al si multe da malbonoj kaj ĝuas feliĉon tiel grandan, kiel ebligas lia maldelikata vivo.”

Homo, profunde konvinkita pri sia estonta destino, vidas en sia enkorpa vivo nur nedaŭran haltotempon; ĝi estas por li momenta halto en hotelaĉo. Li facile konsoliĝas pri kelkaj pasemaj ĝenoj de vojaĝo, kiu lin kondukos al pozicio des pli komforta, ju pli bone li pretiĝis por ĝi.

Ni estas punataj jam ekde ĉi tiu vivo pro la malobeo je la leĝoj de la enkorpa ekzistado, per la malbonoj, kiuj estas rezultato de tiu malobeo kaj de niaj propraj ekscesoj.

Se ni iras returne al la origino de la tiel nomataj surteraj malfeliĉaĵoj, ni vidas, ke la plimulto el ili rezultas el unua dekliniĝo for de la rekta vojo. Ĉe ĉi tiu dekliniĝo, ni ekpaŝas malbonan vojon kaj, falo post falo, ni enabismiĝas en malfeliĉon.

922. La surtera feliĉo estas rilata al ĉies pozicio; kio sufiĉas por la feliĉo de unu, tio estas la malfeliĉo de alia. Ĉu tamen estas ia feliĉomezurilo, komuna al ĉiuj homoj?

“Por la materia vivo, tiu estas posedo de porvivaĵoj; por la morala vivo, ĝi estas bona konscienco kaj fido je la estonteco.”

923. Ĉu tio, kio estas superflua por unu, ne estas necesa al aliaj, kaj inverse, laŭ la pozicioj?

“Jes, laŭ viaj materiaj ideoj, viaj antaŭjuĝoj, via ambicio kaj ĉiuj viaj ridindaj kapricoj, kiujn la estonteco traktos laŭmerite, kiam vi komprenos la veron. Sendube, homo, kiu havis kvindek mil sterlingajn funtojn da rento kaj kiu vidas ĉi tiun malpliigita nur ĝis dek, opinias sin tre malfeliĉa, ĉar li jam ne povas paradi kiel iam, tenadi tion, kion li nomas sia pozicio, havi servistojn kaj ĉevalojn, kontentigi ĉiajn pasiojn ktp. Li kredas, ke mankas al li vivnecesaĵoj; sed, tute sincere, ĉu vi opinias tiun homon bedaŭrinda, dum ĉirkaŭ li tiom da personoj mortas de malsato kaj malvarmo, sen ia rifuĝejo, kie ili kuŝigus sian kapon? Saĝulo, por esti feliĉa, rigardas malsupren, neniam supren, krom por altigi sian animon direkte al la senlimo.” (715)

924. Kelkaj malbonaĵoj ne dependas de persona konduto kaj trafas eĉ la plej justan homon; ĉu oni ne havas ian rimedon por sin gardi kontraŭ ili?

“En ĉi tiu okazo, la homo devas rezignacii kaj ilin elteni sen murmuro, se li volas progresi; sed li ĉiam ricevas konsolon el sia konscienco, kiu donas al li esperon pri pli bona estonteco, se li faras tion necesa por tiu konsolo.”

925. Kial Dio favoras per riĉeco iujn homojn, kiuj laŭšajne ĝin ne meritis?

“Ĝi estas favoro en la okuloj de personoj, vidantaj nur la nunecon; sed, komprenu bone, riĉeco estas ofte provo pli danĝera ol mizero.” (814 kaj sekv.)

926. Ĉu la civilizacio, kreante novajn bezonojn, ne kaŭzas novajn afliktojn?

“La ĉimondaj malbonaĵoj estas rilataj kun la fiktivaj bezonoj, kiujn vi kreas. Kiu scias limigi siajn dezirojn kaj sen envio vidas sian superulon, tiu evitigas al si multe da elreviĝoj en ĉi tiu vivo. La plej riĉa estas tiu, kiu havas malplej da bezonoj.

“Vi envias la ĝuojn de homoj, kiuj šajnas al vi la ĉimondaj feliĉuloj; sed, ĉu vi scias, kio estas destinita al ili? Se ili ĝuas nur por si mem, ili estas do egoistoj, kaj ili vidos la duan flankon de l’ medalo. Prefere, bedaŭru ilin. Dio iafoje permesas, ke malbonulo prosperu, sed ties feliĉo ne estas enviinda, ĉar tiu ĝin pagos per amaraj larmoj. Se justulo estas malfeliĉa, tio estas provo, kiu estos al li kreditita, se li ĝin kuraĝe eltenas. Memoru jenajn vortojn de Jesuo: Feliĉaj estas la plorantoj, ĉar ili konsoliĝos.”[33]

927. Certe superfluaĵo ne estas nepre bezona al feliĉo, sed tion saman oni ne povas diri pri la vivnecesa ĵoj; nu, ĉu la malfeliĉo de tiuj, al kiuj mankas la necesaj vivrimedoj, ne estas reala?

“Homo estas vere malfeliĉa nur tiam, kiam mankas al li la necesaĵoj por vivo kaj sano. Tiu manko estas eble lia kulpo, kaj tiam li devas plendi nur kontraŭ si mem; se ĝi estas aliula kulpo, la respondeco falas do sur ĝian kaŭzinton.”

928. Laŭ la aparta karaktero de ĉiu el la naturaj kapabloj, Dio evidente indikas ĉies profesian alvokiĝon.

Ĉu multaj malbonaĵoj ne venas de tio, ke oni ne aŭdas tiun alvokiĝon?

“Estas vere; kaj ofte ĝuste la gepatroj, pro fiero aŭ avareco, devigas siajn filojn forlasi la vojon difinitan de la Naturo, kaj, per tiu deklino, ili kompromitas la feliĉon de la junuloj; ili ja respondos por tio.”

Ĉu vi do opinius dece, ke filo de homo, alte staranta en la socio, farus, ekzemple, lignoŝuojn, se tiu junulo havus kapablon por la dirita metio?

“Oni ne falu en absurdon, nek ion troigu: la civilizacio havas siajn bezonojn. Kial filo de alte staranta homo, kiel vi diras, farus lignoŝuojn, se li povas okupi sin pri io alia? Tiu junulo certe taŭgas por io, laŭ siaj kapabloj, se nur ili ne estas misuzataj. Ekzemple, anstataŭ malbona advokato, li povus eble esti bona mekanikisto aŭ alia profesiulo.”

La delokigo de la homoj ekster ilian intelektan sferon estas, certe, unu el plej oftaj kaŭzoj de elreviĝoj. La nekapableco por la elektita kariero estas neelĉerpebla fonto de flaskoj; al tiu nekapableco aliĝas la memamo, kiu malhelpas al la falinta homo serĉi rimedon en pli humila profesio; kaj jen, ĝi prezentas al li memmortigon kiel ekstreman vojon por sinsavo de situacio, kiun li opinias humiliĝo. Se morala edukado estus lin levinta super la ridindajn interkonsentojn de fiero, li neniam estus surprizita kun malplenaj manoj.

929. Estas personoj, kiuj, vidante sin sen iaj rimedoj, eĉ tiam, kiam abundeco regas ĉirkaŭ ili, havas nur morton kiel perspektivon; kian decidon ili prenu? Ĉu ili lasu sin morti de malsato?

“Oni neniam havu la ideon lasi sin morti de malsato; oni ĉiam trovus rimedon por sin nutri, se fiero ne sin metus mezen inter bezono kaj laboro. Oni ofte diras:

Nenia ofico estas nedigna; ne la pozicio malhonoras; sed oni tion diras por aliaj, ne por si mem.”

930. Estas evidente, ke, sen la sociaj interkonsentoj, al kiu oni volonte sin submetas, oni ĉiam trovus ian ajn laboron, kiu helpus vivi, kvankam oni devus malaltiĝi de sia pozicio: sed, inter personoj, ne havantaj aŭ sciantaj flanken meti antaŭjuĝojn, ĉu kelkaj ne estas nekapablaj perlabori mem sian vivon pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj, nedependantaj de ilia volo?

“En socio organizita laŭ la leĝo de la Kristo, neniu devas perei de malsato.”

Ĉe saĝa kaj antaŭvidema socia organizado, ne povas manki porvivaĵoj al la homo, krom pro lia propra kulpo; sed liaj kulpoj rezultas mem de la medio, kie li troviĝas.

Kiam li praktikos la leĝon de Dio, la homo havos socian ordon fonditan sur justeco kaj solidareco, kaj ankaŭ li mem estos pli bona. (793)

931. Kial, en la socio, la suferantaj klasoj estas pli multenombraj ol la feliĉaj klasoj?

“Neniu el la sociaj klasoj estas tute feliĉa, kaj tio, kion vi kredas feliĉo, ofte kaŝas korŝirajn ĉagrenojn: suferado estas ĉie. Tamen, por respondi vian penson, mi diras, ke la klasoj, kiujn vi nomas suferantaj, estas pli multenombraj pro tio, ĉar la Tero estas loko por kulpelpago. Kiam la homo estos farinta el ĝi la restadejon de bono kaj de la bonaj Spiritoj, li jam ne estos malfeliĉa en tiu loĝejo, kaj ĝi estos por li la surtera paradizo.”

932. Kial, en la mondo,la influo de la malbonaj tiel ofte venkas tiun de la bonaj?

“Pro la malforteco de la bonaj; la malbonaj estas intrigemaj kaj riskemaj, kaj la bonaj estas timemaj; kiam ĉi tiuj volos, ili konsistigos la plej fortan parton.”

933. Se la homo estas ofte la kaŭzinto de siaj materiaj suferoj, ĉu li kauzas ankaŭ siajn moralajn dolorojn?

“Multe pli, ĉar la materiaj suferoj iafoje ne dependas de la volo; sed la ofendita fiero, la fiaskinta ambicio, la angoro de avareco, envio, ĵaluzo, unuvorte ĉiaj pasioj, estas turmentegoj por la animo.

“Envio kaj ĵaluzo! Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne konas tiujn mordantajn vermojn! Kun envio kaj ĵaluzo ne povas ekzisti trankvileco, nenia ripozo estas ebla al la homo: la objektoj de lia avideco, de lia malamo, de lia spitiĝo ekstaras antaŭ li kvazaŭ fantomoj, kiuj allasas al li neniam ripozon kaj lin persekutas eĉ dum lia dormo.

Enviulo kaj ĵaluzulo troviĝas en stato de konstanta febro.

Ĉu tiu estas dezirinda situacio, kaj ĉu vi ne komprenas, ke la homo, kun siaj pasioj, kreas al si memvolajn turmentojn, kaj ke la Tero fariĝas por li vera infero?”

Pluraj esprimoj pentras energie la efikojn de iuj pasioj; oni diras: ŝvelinta de fiero, morti de envio, forvelki de ĵaluzoj aŭ de spitiĝo, perdi pro ĉi tiuj la apetiton ktp.; ĉi tiuj figuroj formas tre veran bildon. Iafoje envio havas ja nenian difinitan objekton. Ekzistas personoj nature enviemaj pri ĉio, kio altiĝas, pri ĉio, kio elstaras el la vulgara vico, kvankam ili havas pri tio nenian rektan intereson, sed nur pro tio, ke ili ne povas ĝin atingi; ĉio, kio staras super ilia horizonto, ilin kvazaŭ blindigas, kaj, se ili estus plimulto en la socio, ili volus ĉion malaltigi ĝis ilia nivelo. Ĝi estas envio ligita kun senvaloreco.

La homo estas ofte malfeliĉa nur pro la graveco, kiun li alligas al la ĉimondaj aferoj; kaŭzas lian malfeliĉon nenio alia, ol fiaskintaj vantemo, ambicio kaj avideco. Sed, se li lokas sin super la malvastan rondon de la materia vivo, se li direktas siajn pensojn al la senlimo, kiu estas lia destino, la sortovicoj de la homaro ŝajnas al li tiel bagatelaj kaj infanecaj, kiel la ĉagrenoj de knabeto, ploranta pro la perdo de ludilo, kiun li faris sia superega feliĉo.

Kiu vidas feliĉon nur en la kontentigo de sia fiero kaj de siaj bestaj apetitoj, tiu estas malfeliĉa, kiam li ne povas tion fari; kontraŭe, homo, kiu nenion petas superfluan, estas feliĉa kun tio, kion aliaj rigardas kiel malfeliĉegojn.

Ni parolas pri la civilizita homo, ĉar sovaĝulo, havanta malpli da bezonoj, ne havas samajn motivojn por avideco kaj aflikto; ties maniero vidi la aferojn estas tute malsama.

En civilizita stato, la homo pripensas kaj ekzamenas sian malfeliĉon; tial, ĝi lin pli forte impresas; sed li povas ankaŭ rezoni kaj ekzameni la rimedojn por sia konsoliĝo. Tiun konsoliĝon li ĉerpas el la kristana sento, kiu gardas ĉe li esperon de pli bona estonteco, kaj el Spiritismo, kiu alportas al li la certecon pri tiu estonta tempo.

Perdo de amataj personoj

934. Ĉu la perdo de personoj, kiuj estas karaj al ni, ne estas unu el tiuj, kaŭzantaj al ni ĉagrenon des pli pravigeblan, ĉar ĝi estas nekompensebla kaj nedependanta de nia volo?

“Tiu kaŭzo de ĉagreno trafas ne nur riĉulon, sed ankaŭ malriĉulon: ĝi estas provo aŭ kulpelaĉeto, kaj komuna leĝo; sed vi trovas konsolon en tio, ke vi povas komunikiĝi kun viaj amikoj per la vojoj de vi konataj, ĝis estos donitaj al vi aliaj pli senperaj kaj pli percepteblaj por viaj sentumoj.”

935. Kion pensi pri la opinio de homoj, kiuj opinias profanado la transtombajn komunikiĝojn?

“Nenia profanado povas ekzisti, kiam ekzistas pia seriozeco kaj kiam elvoko estas farata kun respekto kaj por utila celo; tion pruvas la fakto, ke la amikaj Spiritoj alvenas plezure; ili ĝojas, ke vi ilin memoras kaj ke ili parolas al vi; profanado ekzistus, se la elvoko estus frivole farata.”

La eblo komunikiĝi kun la Spiritoj estas dolĉega konsolo, ĉar ĝi havigas al ni rimedon, por interparoli kun parencoj kaj amikoj, lasintaj la Teron pli frue ol ni. Per elvoko ni ilin alproksimigas al ni, ili estas ĉe nia flanko, nin aŭdas kaj respondas; jam do ne estas, se tiel diri, muro inter ili kaj ni.

Ili helpas nin per siaj konsiloj, atestas al ni sian amon kaj la ĝojon, kiun ili sentas pro nia memoro pri ili. Estas por ni plezuro scii, ke ili estas feliĉaj, ekkoni de ili mem la detalojn de ilia nova ekzistado, kaj ekhavi la certecon, ke ni iutage estos kun ili.[34]

936. Kiel la senkonsolaj doloroj de l’ postvivantoj tuŝas la Spiritojn, kiujn oni priploras?

“La Spiriton tuŝas la memoro kaj resopiro de tiuj, kiujn li amis, sed senĉesa, malprudenta doloro lin penige impresas, ĉar li vidas en tiu troa doloro nefidon je l’ estonteco kaj je Dio, kaj do baron kontraŭ la progreso kaj eble kontraŭ la kuniĝo.”

Ĉar la Spirito estas pli feliĉa en la spaco ol sur la Tero, bedaŭri, ke li forlasis ĉi tiun vivon, estas kiel bedaŭri lian feliĉon.

Du amikoj estas enŝlositaj en sama karcero; ambaŭ estas iam reĝuontaj liberecon, sed unu ĝin ricevas la unua.

Ĉu estus laŭkaritate, se tiu, kiu ankoraŭ restas, ĉagreniĝus pro tio, ke lia amiko estas liberigita pli frue ol li? Ĉu en li ne estus pli bone egoismo ol amikeco, ke li volas, ke la amiko dividu plue kun li malliberecon kaj suferojn? Io sama okazas al du homoj, sin reciproke amantaj sur la Tero; kiu la unua foriras, tiu estas jam liberigita; ni devas lin gratuli kaj pacience atendadi, ĝis ankaŭ nia horo sonos.

Ni faros pri ĉi tiu temo alian komparon. Vi havas amikon, kiu, ĉe via flanko, troviĝas en tre peniga situacio; lia sano kaj interesoj postulas, ke li foriru en alian landon, kie estos al li pli bone, laŭ ĉiuj vidpunktoj. Li ĉesos dum kelka tempo esti ĉe vi, sed li estos en konstanta korespondado kun vi; la disiĝo estos nur materia. Ĉu vi bedaŭros lian foriron, se ĝi celas lian propran utilon?

La Spiritisma doktrino, pro la evidentaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la estonta vivo, pri la ĉeesto, ĉe ni, de tiuj, kiujn ni amas, pri la daŭrado de ilia amo kaj prizorgado; pro la rilatoj, kiujn per ĝi ni povas tenadi kun ili, havigas al ni superegan konsolon ĉe unu el plej pravigeblaj kaŭzoj de doloro. Laŭ Spiritismo, ĉesas solerestado kaj forlasiteco; la plej izolita homo ĉiam havas amikojn ĉirkaŭ si, kun kiuj li povas interparoli.

Ni senpacience eltenas la afliktojn de la vivo; ili ŝajnas al ni tiel netolereblaj, ke ni ne komprenas, kiel ni povas ilin elporti; kaj tamen, se ni ilin kuraĝe eltenis, se ni sciis altrudi silenton al niaj plendoj, ni ja nin rigardos feliĉaj, kiam ni estos liberaj de l’ tera karcero, same kiel malsanulo, suferanta, opinios sin feliĉa, kiam denove sana, pro tio, ke li rezignacie submetiĝis al dolora kuracado.

Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj

937. Ĉu la elreviĝoj, per kiuj nin batas nedankemo kaj la facilrompeco de amikligiloj, ne estas por korsentema homo ankaŭ fonto de ĉagrenoj?

“Jes; sed ni instruas al vi bedaŭri la sendankajn kaj la malfidelajn amikojn: ili estos pli malfeliĉaj ol vi.

Nedankemo estas ido de egoismo, kaj egoismo poste trovos korojn sensentajn, kia estis la lia. Ekpensu pri tiuj, kiuj faris pli da bono ol vi, kiuj meritis pli ol vi, kaj kiuj tamen ricevis maldankon kiel pagon. Memoru, ke Jesuo mem estis primokata kaj malŝatata dum sia vivo, traktata kiel frenezulo kaj trompisto, kaj ne miru, ke tio sama okazos al vi. Estu la bono, kiun vi faras, via rekompenco en ĉi tiu mondo, kaj ne atentu, kion diras la homoj, kiuj ricevis vian komplezon. Nedankemo estas provo por via persisto en bonfaro; tio estos kreditita al vi, kaj tiuj, kiuj vin ne dankos, estos punitaj des pli severe, ju pli granda estos ilia sendankeco.”

938. Ĉu la disreviĝoj, kaŭzataj de nedankemo, ne estas donataj por hardi la koron kaj ĝin fermi al sentemo?

“Tio estus eraro; ĉar korsentema homo, kiel vi diras, estas ĉiam feliĉa pro la bono, kiun li faras. Li scias, ke, se tiuj, al kiuj li komplezis, ne memoros tiun servon en ĉi tiu vivo, ili ĝin nepre memoros en alia ekzistado; kaj ke sendankulo hontos pri sia kulpo kaj pro ĝi sentos konsciencoriproĉojn.”

Tiu penso ne evitigas vundon al la koro de nobla homo; nu, ĉu tio ne povas naski en li la penson, ke li estus pli feliĉa, se li estus malpli sentema?

“Jes, se li preferas la feliĉon de egoisto; kompatinda feliĉo! Li do sciu, ke la sendankaj amikoj, lin forlasantaj, ne indas lian amikecon, kaj ke li trompiĝis pri ili; de tiam, li ne ĉagreniĝu pri ties perdo. Li poste trovos aliajn, kiuj scios lin pli bone kompreni. Bedaŭru la personojn, kondutantajn malnoble kontraŭ vi, kiel vi ne meritas, ĉar ili ricevos tre amaran repagon; sed tiuj aferoj ne afliktu vin: tio estas rimedo, por loki vin super ilin.”

La Naturo donis al la homo la neceson ami kaj esti amata. Unu el plej grandaj plezuroj, kiuj povas esti konsentataj al li sur la Tero, estas trovi korojn, kiuj simpatias la lian; ĝi tiel havigas al li antaŭĝuon de l’ feliĉo, destinita al li en la mondo de la perfektaj Spiritoj, kie ĉio estas amo kaj bondezireco; tiu estas plezuro, rifuzita al egoisto.

Antipatiaj kuniĝoj.

939. Ĉar la sin reciproke simpatiantaj Spiritoj inklinas kuniĝi, kial, inter tiuj enkarniĝintaj, amo ofte ekzistas nur ĉe unu el la Spiritoj, kaj la plej sincera amo estas ricevata indiferente, eĉ naŭze? Kial, plie, la plej viva alligiteco inter du homoj povas aliiĝi en antipation, kaj, iafoje, en malamon?

“Vi ne komprenas do, ke tio estas puno, sed ĝi estas pasema. Cetere, kiom da personoj kredas, ĉar trompitaj de ŝajnoj, ke ili freneze amegas! kaj, kiam ili devas vivi kun la amataj homoj, ili baldaŭ konstatas, ke ilia sento estis nenio alia ol materia, blinda entuziasmo! Ne sufiĉas, ke vi estas enamiĝinta en iun personon, kiu plaĉas al vi, kaj pri kiu vi kredas, ke en li ekzistas bonaj kvalitoj; nur reale vivante kun li, vi povas lin taksi. Ankaŭ ekzistas kiom da tiaj kuniĝoj, pri kiuj komence ŝajnas, ke ili neniam estos simpatiaj; tamen, kiam ili sin reciproke pli bone konas kaj studas, tiuj personoj fine amas unu la duan kun dolĉa, daŭra amo, ĉar ĝi kuŝas sur estimo!

Oni ne forgesu, ke ne la korpo, sed la Spirito amas, kaj ke, kiam la materia iluzio disbloviĝas, tiam la Spirito vidas la realon.

“Estas du specoj de alligiteco: tiu korpa kaj tiu anima, kaj oni ofte prenas unu por la dua. La alligiteco de la animo, kiam pura kaj fondita sur simpatio, estas longedaŭra; tiu de la korpo estas pereema; jen, kial personoj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke amas kun eterna amo, ofte malamas unu la duan, kiam finiĝas la iluzio.”

940. Ĉu la manko de simpatio inter homoj, destinitaj kune vivi, ne estas ankaŭ fonto de ĉagrenoj des pli amaraj, ĉar ili venenas tutan ekzistadon?

“Ja tre amaraj; sed ĝi estas unu el tiuj malfeliĉoj, kies ĉefa kaŭzo vi mem plej ofte estas; unue, eraras viaj leĝoj, ĉar ĉu vi kredas, ke Dio altrudas al vi restadi kune kun personoj, kiuj malplaĉas al vi? due, vi ofte serĉas en tiuj kuniĝoj prefere kontentigon de fiero kaj ambicio, ol feliĉon el reciproka korinklino; vi do suferas la rezultaton de viaj konvencioj.”

Sed, ĉu en ĉi tiu okazo preskaŭ ĉiam ne ekzistas iu senkulpa viktimo?

“Jes, kaj tio estas por li akra puno; sed la respondeco por lia malfeliĉo falas sur la personojn, kiuj ĝin kaŭzis. Se la lumo de vero penetris lian animon, li trovos konsolon en sia fido je la estonteco; cetere, proporcie kiel la interkonsentoj perdos sian influon, la kaŭzoj de tiuj apartaj malfeliĉoj ankaŭ malaperos.”

Timo antaŭ la morto

941. La timo antaŭ la morto kaŭzas ĉe multaj homoj konsternon; el kio venas tia timo, se ili havas antaŭ si la estontecon?

“Senmotive ili nutras tiun timon; sed, kion vi volas?

Oni penas konvinki ilin, en ilia infaneco, ke ekzistas ia infero kaj ia paradizo, sed ke pli certe ili iros en la inferon, ĉar oni diras al ili, ke tio, kio troviĝas en la Naturo, estas peko pereiga por la animo; maturiĝinte, kaj se ili havas iom da prudento, ili ne povas konsenti pri tiaj instruoj, kaj, sekve, ili fariĝas ateistoj aŭ materialistoj; ili tiel estas kondukataj al la kredo, ke trans la nuna vivo nenio pli ekzistas. Koncerne tiujn, kiuj persiste daŭrigas siajn kredojn infanjarajn, ili timegas tiun eternan fajron, kiu ilin bruligos, tamen ilin ne konsumante.

“La morto inspiras al la justulo nenian timon, ĉar, kun la fido, li estas certa pri la estonteco; la espero promesas al li pli bonan vivon, kaj la karitato, kies leĝon li praktikis, havigas al li la certecon, ke, en la mondo, kien li estas enironta, li trovos neniun estulon, kies rigardon li timus.” (730)

La voluptama homo, pli alligita al la korpa vivo ol al la vivo spirita, havas, sur la Tero, materiajn suferojn kaj ĝuojn; lia feliĉo konsistas en la forpasema kontentigo de ĉiuj siaj deziroj. Lia animo, konstante absorbita kaj skuata de la alternaĵoj de la vivo, troviĝas en ĉiamaj angoro kaj turmentado. La morto lin teruregas, ĉar li pridubas sian estontecon kaj postlasas sur la Tero ĉiujn siajn korinklinojn kaj esperojn.

La morala homo, tiu, kiu altiĝis super la fiktivajn bezonojn kreitajn de la pasioj, ĝuas, jam en ĉi tiu mondo, plezurojn nekonatajn de la materieca homo. La modereco de liaj deziroj havigas al lia Spirito trankvilecon kaj serenecon.

Feliĉa pro la bono, kiun li faras, li ne spertas disreviĝojn; kaj la ĉagrenoj apenaŭ tuŝas lian animon, en kiu ili postlasas nenian doloran signon.

942. Ĉu iuj homoj ne trovus iom vulgaraj la konsilojn por feliĉo sur la Tero; kaj, ĉu ili ne vidus en tiuj paroloj tion, kion ili nomas banalaj ĝeneralaĵoj, gurditaj veraĵoj? Ĉu ili ne dirus, ke la sekreto por feliĉo konsistas resume en tio, ke oni sciu elteni sian malfeliĉon?

“Multaj tion diras; sed okazas al ili tiel same, kiel al iuj malsanuloj, al kiuj kuracisto ordonas dieton: ili volus resaniĝi sen kuraciloj kaj kun pluaj misdigestoj.”

Naŭzo pri la vivo. Memmortigo

943. El kio venas la naŭzo pri la vivo, ekposedanta iujn individuojn sen pravigeblaj motivoj?

“Efiko de senfareco, de nekredo kaj, ofte, de trosatiĝo.

“Por homo, aplikanta siajn kapablojn al utila celo kaj laŭ siaj naturaj inklinoj, laboro estas neniel senĉarma, kaj la vivo pli rapide fluadas; li eltenas des pli pacience kaj rezignacie la sortoŝanĝojn, ĉar li agas kun okuloj turnitaj al la pli firma kaj daŭra feliĉo, lin atendanta.”

944. Ĉu la homo rajtas disponi je sia propra vivo?

“Ne. Nur Dio tion rajtas. Propravola memmortigo estas malobeo je ĉi tiu leĝo.”

Ĉu memmortigo ne estas ĉiam memvola?

“Frenezulo, kiu sin mortigas, ne scias, kion li faras.”

945. Kion pensi pri memmortigintoj, kies krimo havas kiel kaŭzon la naŭzon al la vivo?

“Malsaĝaj! Kial ili ne laboras? La ekzistado ne estus al ili peza ŝarĝo.”

946. Kion pensi pri memmortiginto, celanta sin forsavi de la ĉimondaj mizeroj kaj disreviĝoj?

“Kompatindaj Spiritoj, ne havantaj kuraĝon por elteni la mizeraĵojn de l’ ekzistado! Dio helpas tiujn, kiuj suferas, kaj ne tiujn, kiuj havas nek energion, nek kuraĝon. La afliktoj de la vivo estas provoj aŭ kulpelpagoj; feliĉaj tiuj, ilin senplende elportantaj, ĉar ili estos rekompencitaj! Kontraŭe, ve al tiuj, esperantaj sinsavon el tio, kion, en sia malpieco, ili nomas hazardo aŭ ŝanco!

Hazardo aŭ ŝanco – mi uzas ilian esprimon – povas ja ilin kelkatempe favori, sed nur por montri al ili, poste kaj pli kruele, la senvalorecon de tiuj vortoj.”

Ĉu tiuj, pelintaj malfeliĉulon al tiu ago el malespero, ricevas la sekvojn de sia ago?

“Ho, ve al tiuj! ĉar ili respondos, kvazaŭ por murdo.”

947. Ĉu homo, baraktanta en necesbezono kaj lasanta sin morti de malespero, povas esti rigardata, kvazaŭ li sin mortigas?

“Li estas memmortiganto, sed la homoj, kiuj tion kaŭzis kaj kiuj povus tion antaŭhaltigi, estas pli kulpaj ol li, kaj indulgo lin atendas. Tamen ne kredu, ke li estos senkulpigita, se li ne havis karakterfirmecon kaj persistemon, kaj se li ne uzis sian tutan intelekton por sin eltiri el sia malfacila situacio. Precipe, ve al li, se lia malespero naskiĝas el fiero; mi volas diri, se li estas unu el tiuj homoj, kies fiero paralizas la intelekton, el tiuj, kiuj hontus šuldi sian ekzistadon al la laboro de siaj propraj manoj kaj kiuj prefere mortas de malsato, ol rezignas tion, kion ili nomas sia socia pozicio! Ĉu ne estas centoble pli noble kaj digne alfronti la malprosperon, spiti la kritikon de vanta, egoista mondo, kiu montras bonvolon nur al tiuj, nenion bezonantaj, kaj kiu turnas al vi la dorson, se vi bezonas ĝian komplezon? Oferi la vivon pro konsidero al tia mondo estas stultaĵo, ĉar ĝi neniel atentas tiun oferon.”

948. Ĉu memmortigo, celanta evitigi honton pro malnobla ago, estas tiel riproĉinda, kiel tiu, kaŭzita de malespero?

“Memmortigo ne forlavas kulpon; kontraŭe, estos du kulpoj, anstataŭ unu sola. Kiam oni kuraĝis fari malbonon, tiam oni kuraĝu ankaŭ suferi ties sekvojn.

Dio juĝas, kaj, laŭ la kaŭzo, Li iafoje povas mildigi Sian severecon.”

949. Ĉu memmortigo estas pravigebla, kiam ĝi celas malhelpi, ke honto refalu sur filojn aŭ familion?

“Kiu tiel kondutas, tiu ne kondutas bone, sed li tion kredas, kaj Dio ĝin bone konsideros, ĉar ĝi estas pago, kiun la homo altrudas al si mem. Tiu intenco malpligravigas lian eraron; sed la homo ja eraris. Cetere, forigu de via socio maljustajn kutimojn kaj interkonsentojn, kaj ne okazos plu tiaj memmortigoj.”

Homo, tranĉanta mem sian vivon, por evitigi al si honton pro malnobla ago, pruvas, ke li pli ŝatas la estimon de siaj similuloj ol tiun de Dio, ĉar li eniros en la spiritan vivon ŝarĝita de maljustaĵoj, kaj li flanken metis la rimedojn por ĉi tiujn kompensi dum sia vivo. Dio estas ofte malpli severa ol la homoj; Li pardonas la sinceran pentanton kaj enskribas en nian krediton la kompenson, kiun ni faras; memmortiginto nenion kompensas.

950. Kion pensi pri homo, sin mortiginta kun la espero pli rapide veni en pli bonan vivon?

“Frenezaĵo! li faru bonon, kaj li estos pli certa tien alveni; ĉar, per memmortigo, li malfruigas sian eniron en pli bonan mondon, kaj li mem petos veni kompletigi ĉi tiun vivon, kiun li tranĉis pro falsa ideo. Eraro, kia ajn ĝi estas, neniam malfermas la sanktejon de la elektitoj.”

951. Ĉu ofero de la vivo ne estas iafoje merita, ekzemple, kiam la homo celas savi aliulan vivon aŭ esti utila al siaj similuloj?

“Tio estas superbela, laŭ la intenco kaj tiam, kiam la ofero de l’ vivo ne estas memmortigo; sed Dio malaprobas ĉian senutilan oferon kaj ĝin ne povas plezure vidi, se fiero ĝin makulas. Ofero estas merita nur pro sinforgeso, kaj tiu, kiu ĝin faras, havas iafoje ian kaŝitan penson, kiu malpliigas la valoron de la ofero en la okuloj de Dio.”

Ĉia ofero, kiun homo faras malprofite por sia propra feliĉo, estas ago treege merita en la okuloj de Dio, ĉar ĝi estas apliko de la leĝo de karitato. Nu, ĉar la vivo estas la surtera havaĵo, kiun la homo plej ŝatas, tiu, kiu rezignas ĝin por la bono de siaj similuloj, faras nenian atencon: li faras oferon. Sed, antaŭ ol tion fari, la homo devas pripensi, ĉu lia vivo ne povus esti pli utila ol lia morto.

952. Ĉu homo, pereanta kiel viktimo de la eksceso de pasioj, kiuj, laŭ lia propra konscio, plifruigos lian morton, sed kiujn li jam ne kapablas kontraŭstari, ĉar la kutimo aliigis ilin en efektivajn fiziologiajn bezonojn, faras memmortigon?

“Tio estas morala memmortigo. Ĉu vi ne komprenas, ke la homo tiam estas duobla krimulo? Krom bruteco kaj manko de kuraĝo, estas ĉe li ankaŭ forgeso pri Dio.”

Ĉu li estas pli aŭ malpli kulpa ol tiu, kiu forprenas al si la vivon pro malespero?

“Li estas pli kulpa, ĉar li havas tempon por pripensi sian memortigon. Ĉe homo, kiu tiel agas subite, fariĝas iafoje ia halucinacio, tre simila al frenezeco; la dua estos multe pli severe punita, ĉar la punoj ĉiam rilatas kun la konscio pri la eraroj.”

953. Kiam iu persono vidas antaŭ si neeviteblan, teruran morton, ĉu li kulpas, se li malplilongigas je kelkaj momentoj siajn suferojn per memvola morto?

“Oni estas ĉiam kulpa, kiam oni ne atendas la limon difinitan de Dio. Cetere, kiu povas esti certa, malgraŭ ŝajnoj, ke alvenis lia horo foriri kaj ke, ĉe la lasta momento, ne venos ia neatendita helpo?”

– Oni konceptas, ke, en ordinaraj cirkonstancoj, memmortigo estas riproĉinda; sed, ni supozas la okazon, ĉe kiu la morto estas neevitebla kaj la vivo estas malplidaŭrigita nur je kelkaj momentoj...

“Tio estas ja malesto de rezignacio kaj de submetiĝo al la volo de l’ Kreinto.”

Kiu estas, en ĉi tiu okazo, la sekvoj de tiu ago?

“Puno konforma al la graveco de la kulpo kaj, kiel ĉiam, al la cirkonstancoj.”

954. Ĉu malprudentaĵo, senbezone kompromitanta la vivon, estas riproĉinda?

“Nenia kulpeco ekzistas tie, kie ne estas intenco aŭ pozitiva konscio fari malbonon.”

955. Ĉu la ago de virinoj, kiuj, en iuj landoj, volonte brulkonsumiĝas sur la korpoj de siaj edzoj, povas esti rigardata kiel memmortigo; kaj, ĉu ili suferas la sekvojn de tiu ago?

“Ili obeas socian konvencion, kaj, ofte, ili cedas pli al perforto, ol al sia propra volo. Ili kredas, ke ili plenumas devon, kaj tiu ne estas la karaktero de memmortigo. Ilia senkulpigo troviĝas en ilia neklereco. Tiuj barbaraj kaj stultegaj kutimoj malaperos kun la kresko de l’ civilizacio.”

956. Ĉu homoj, kiuj, ne povante elporti la perdon de amataj personoj, sin mortigas kun la espero iri al ili, trafas sian celon?

“La rezultato estas por ili rekte kontraŭa al tiu, kiun ili esperas; anstataŭ esti denove kun sia amato, ili malproksimiĝas de li por multe pli da tempo, ĉar Dio ne povas rekompenci malkuraĝaĵon, nek la insulton, kiun oni faras al Li, pridubante Lian zorgon. Ili pagos tiun momenton da frenezeco per ĉagrenoj pli grandaj ol tiuj, kiujn ili esperas malplidaŭrigi, kaj ili ne havos, kompense de tiuj ĉagrenoj, la plezuron, kiun ili esperis.” (934 kaj sekv.)

957. Kiuj estas, entute, la sekvoj de memmortigo en la spirita mondo?

“La sekvoj de memmortigo estas tre malsamaj: ne ekzistas difinitaj punoj kaj, en ĉiuj okazoj, ili estas ĉiam konformaj al siaj kaŭzoj; tamen ekzistas sekvo, kiun memmortiginto ne povas evitigi al si, nome la desapontiĝo[35]. Cetere, la sorto ne estas unu sola por ĉiuj: ĝi dependas de la cirkonstancoj; iuj elpagas sian kulpon tuj, aliaj en nova ekzistado, kiu estos pli malbona ol tiu, kies kuron ili interrompis.”

La observado montras, efektive, ke la sekvoj de memmortigo ne ĉiam estas samaj; sed kelkaj estas komunaj al ĉiuj okazoj de perforta morto, kaj rezultato de abrupta tranĉo de vivo. Unue, la ligilo, kuniganta la Spiriton kun la korpo, estas pli daŭra kaj persista, ĉar tiu ligilo preskaŭ ĉiam havas sian plenan fortikecon ĉe la momento, kiam ĝi estas ŝirita; ĉe natura morto, ĝi iom post iom malfortiĝas, kaj ofte malfariĝas eĉ pli frue ol la plena estingiĝo de la vivo.

La sekvoj de tiu perforto estas la plidaŭrigo de la konsterniteco de la Spirito kaj la iluzio, kiu, dum pli aŭ malpli longa tempo, igas la Spiriton kredi, ke li ankoraŭ apartenas al la rondo de la vivantoj (155 kaj 165).

La kuniĝemo, persistanta inter Spirito kaj korpo, naskas, ĉe iuj memmortigintoj, ian reefikon de la stato de la korpo sur la Spiriton; kaj tial ĉi tiu sentas, kontraŭvole, la efikojn de la putrado de l’ materio kaj spertas angorojn kaj terura ĵojn; tiu stato povas daŭri tiel longe, kiel devus daŭri la vivo interrompita. Tiu efiko ne estas ĝenerala, sed en nenia okazo la memmortiginto evitas la sekvojn de sia malkuraĝeco; kaj, pli aŭ malpli frue, li, iel aŭ iel alie, elpagos sian kulpon. Iuj Spiritoj, iam tre malfeliĉaj sur la Tero, diris, ke ili sin mortigis en sia antaŭa ekzistado kaj ke ili volonte submetiĝis al novaj provoj, por vidi, ĉu ili tiujn elportos pli rezignacie. Ĉe kelkaj ekzistas ia ligiteco al la materio, de kiu ili vane penas liberiĝi por iri en pli bonajn mondojn, kies eniro estas al ili malpermesita; la plimulto bedaŭras, ke ili faris ion senutilan, ĉar el tio ili ricevis nur disreviĝojn.

Religio, moralo, ĉiaj filozofioj malaprobas memmortigon, kiel ion kontraŭan al la leĝo de l’ Naturo; ili ĉiuj diras al ni, kiel principon, ke neniu rajtas memvole malplidaŭrigi sian vivon; sed, kial neniu tion rajtas? Kial la homo ne povas libere meti finon al siaj suferoj? Estis destinite al Spiritismo pruvi, per la ekzemplo de homoj, kiuj falis sur la vojo, ke tiu ago estas ne nur eraro, sed ankaŭ malobeo je leĝo morala – konsidero ne multe peza por iuj individuoj – , kaj, ankaŭ, stultegaĵo, ĉar el ĝi oni neniom profitas: kontraŭe, oni perdas; tion instruas al ni ne teorio, sed la faktoj, kiujn Spiritismo metas sub niajn okulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.