La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro VII

REVENO AL LA ENKORPA VIVO

1. Unuaj fazoj de la reveno. – 2. Kuniĝo de animo kun korpo. – Aborto. – 3. Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo. – 4. Influo de la organismo. – Idioteco, frenezeco. – 6. Pri la infanaĝo. – 7. Surteraj simpatioj kaj antipatioj. – 8. Forgeso pri la pasinteco.

Unuaj fazoj de la reveno

330. Ĉu la Spiritoj konas la epokon, kiam ili denove enkarniĝos?

“Ili ĝin antaŭsentas, same kiel blindulo sentas la fajron, al kiu li alproksimiĝas. Ili scias, ke ili devas repreni iun korpon, same kiel vi scias, ke vi iun tagon mortos, sed ili ne scias, kiam tio okazos.” (166)

Ĉu do reenkarniĝo estas io necesa al la spirita vivo, kiel morto al la korpa?

“Certe, tiel estas.”

331. Ĉu ĉiuj Spiritoj pensas pri sia reenkarniĝo?

“Kelkaj pri tio tute ne pensas, eĉ ĝin ne komprenas; tio dependas de ilia grado da progreso. Por kelkaj, la necerteco pri sia estonteco estas puno.”

332. Ĉu la Spirito povas pli- aŭ malplifruigi la momenton de sia reenkarniĝo?

“Li povas ĝin plifruigi, vokante ĝin per sia deziro; li povas anaŭ ĝin malplifruigi, se li malkuraĝas ĉe la provo, ĉar ankaŭ en la rondo de la Spiritoj estas kelkaj timemaj kaj indiferentaj; sed tion li ne faras senpune: li suferos, kiel iu, kiu malkuraĝas antaŭ medikamento, kiu povos lin resanigi.”

333. Se iu Spirito opinius sin sufiĉe feliĉa en meza pozicio ĉe la vagantaj Spiritoj kaj ne ambicius supreniri, ĉu li tiam povus senfine daŭrigi tiun staton?

“Ne senfine: progreso estas bezono, kiun la Spirito pli aŭ malpli frue sentos; ĉiuj devas evolui: jen ĉies destino.”

334. Ĉu la kuniĝo de animo kun iu korpo estas antaŭdifinita, aŭ ĉu nur en la lasta momento tiu elekto estas farata?

“La Spirito estas ĉiam antaŭe asignita. Elektinte la provon, kiun li volas sperti, li petas enkarniĝon; nu, Dio, ĉion scianta kaj vidanta, jam antaŭe sciis kaj vidis, ke tiu aŭ tiu alia animo kuniĝos kun tiu aŭ tiu alia korpo.”

335. Ĉu la Spirito rajtas elekti la korpon, al kiu li alligiĝos, aŭ nur la specon de l’ vivo, kiu utilos al li kiel provo?

“Li povas ankaŭ elekti la korpon, ĉar la kondiĉoj de tiu korpo povas esti provoj, kunhelpantaj por lia progreso, se li venkos la renkontotajn barojn; sed tiu elekto ne ĉiam dependas de li mem; tamen li povas peti.”

Ĉu la Spirito povus, ĉe la lasta momento, rifuzi ligiĝi al la korpo, kiun li elektis?

“Se li tion decidus, li suferus multe pli ol tiu, kiu estus peninta fari nenian provon.”

336. Ĉu povus okazi, ke neniu Spirito volas enkarniĝi en naskiĝontan infanon?

“Dio prizorgus tion. Devante naskiĝi vivipova, la infano nepre ricevos animon; neniu estas kreita sen ia intenco.”

337. Ĉu la ligiĝo de Spirito al difinita korpo povas esti diktita de Dio?

“Jes, same kiel la provoj precipe tiam, kiam la Spirito ankoraŭ ne kapablas al plenkonscia elekto. La Spirito povas, por pekelpago, esti trudpelita ligiĝi al la korpo de infano kiu, pro sia deveno kaj estonta pozicio en la mondo, eventuale estos por li punilo.”

338. Se okaze pluraj Spiritoj sin prezentus por ekpreni saman korpon, kio decidus, kiu el ili la preferinda?

“La sama korpo povas esti petata de pluraj Spiritoj; tiam, nur Dio decidas, kiu el ili estas la plej kapabla plenumi la mision, por kiu la infano estas destinita; sed, kiel mi jam diris, la Spirito estas elektita antaŭ la momento, kiam li devas ligiĝi al la korpo.”

339. Ĉu, ĉe la momento de sia enkarniĝo, la Spirito estas konsternita, kiel ĉe sia elkarniĝo?

“Lia konsterno, ĉe la enkarniĝo, estas multe pli granda kaj, precipe, pli daŭra. Per morto, la Spirito sin tiras de sklaveco; per naskiĝo, li revenas en ĝin.”

340. Ĉu la Spirito rigardas kiel solenan la momenton de sia enkarniĝo? Ĉu li plenumas ĉi tiun agon, kiel aferon seriozan kaj gravan por li?

“Li tiam troviĝas kiel homo, eniranta en ŝipon por danĝera vojaĝo kaj ne scianta, ĉu li renkontos la morton en la ondoj, kiujn li alfrontos.”

Vojaĝanto, enŝipiĝante, scias la danĝerojn, kiujn li riskas, sed li ne scias, ĉu la ŝipo dronos; io sama okazas kun la Spirito: li konas la specon de suferoj, al kiuj li sin submetas, sed li ne scias ĉu li falos.

Kiel la morto de la korpo estas ia renaskiĝo por la Spirito, tiel ankaŭ la reenkarniĝo estas por li kvazaŭa morto aŭ, pli bone, ekzilo kaj malliberigo. Li lasas la spiritan mondon por la korpa mondo, kiel la homo lasas la korpan mondon por la spirita. La Spirito scias, ke li ja enkarniĝos, kiel la homo scias, ke li nepre mortos; sed ambaŭ ekkonas tiujn faktojn nur ĉe la lasta momento, kiam sonas la difinita horo. Tiam, ĉe tiu kriza momento, konsterno ekposedas la Spiriton, kiel okazas al agonianta homo, kaj tiu konsterno daŭras ĝis la ilo de lia nova ekzistado estos tute elformita.

La alproksimiĝo de reenkarniĝo estas ia speco de agonio por la Spirito.

341. Ĉu la necerteco, en kiu la Spirito troviĝas pri la eventuala rezultato de la provoj, kiujn li faros en sia nova ekzistado, kaŭzas al li maltrankvilon antaŭ la enkarniĝo?

“Tre grandan maltrankvilon, ĉar tiuj provoj igos lin malfrui aŭ progresi, laŭ la maniero, kiel li ilin plenumos.”

342. Ĉu, en la momento de enkarniĝo, la Spirito estas akompanata de aliaj amikaj Spiritoj, kiuj ĉeestas lian foriron el la Spirita mondo, same kiel ili venas lin akcepti, kiam li tien revenas?

“Tio dependas de la sfero, kie la Spirito loĝas. Se li estas en sfero, kie regas amo, la Spiritoj lin amantaj akompanas lin ĝis la lasta momento, kuraĝigas kaj eĉ ofte sekvas lin dum lia enkorpa vivo.”

343. Ĉu la amikaj Spiritoj, nin sekvantaj en ĉi tiu vivo, estas tiuj, kiujn ni ofte en sonĝo vidas, kiuj manifestas al ni estimon kaj kiuj sin prezentas kun nekonataj mienoj?

“Jes, ofte; ili vizitas vin, kiel vi vizitas la enkarcerigitojn.”

Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto

344. Ĉe kiu momento la animo kuniĝas kun la korpo?

“Tiu kuniĝo ekestas en la sama momento de la embriigo, sed ĝi estas kompleta nur ĉe naskiĝo. Tuj de post la embriigo, la Spirito elektita por loĝi iun korpon, sin tenas ĉe tiu ĉi per fluideca ligilo, kiu ĉiam pli streĉiĝas ĝis la momento, kiam la infano venas en lumon; la krio, kiun tiam la jusnaskito ellasas, anoncas, ke tiu apartenas al la rondo de l’ vivantoj kaj de l’ servantoj de Dio.”

345. Ĉu la ligiteco de Spirito al korpo estas definitiva, de post la momento de la embriigo? Ĉu dum tiu unua fazo la Spirito povus rezigni la korpon al li asignitan?

“La ligiteco estas definitiva laŭ tio, ke alia Spirito ne povas anstataŭi tiun asignitan al tiu korpo; sed, ĉar la ligiloj de tiu kuneco estas ankoraŭ tre malfortaj, tial ili facile ŝiriĝas kaj eĉ povas ŝiriĝi pro la volo de la Spirito, se ĉi tiu ŝanĝas sian decidon fronte al la elektitaj provoj; sed, tiam, la infano ne vivos.”

346. Kion faras la Spirito, se la elektita korpo mortas antaŭ ol veni en lumon?

“Li elektas alian korpon.”

Kiu estas la utileco de tiuj tro fruaj mortoj?

“Ili preskaŭ ĉiam havas kiel kaŭzon la neperfektaĵojn de la materio.”

347. Kiel utila povas esti al la Spirito enkarniĝo en korpon, kiu mortas malmultajn tagojn post sia naskiĝo?

“La estulo ne konscias pri la daŭro de sia ekzistado, kaj tial la morto apenaŭ valoras; preskaŭ ĉiam, kiel ni diris, tio estas provo por la gepatroj.”

348. Ĉu la Spirito antaŭscias, ke la elektita korpo ne havas probablecon vivi?

“Kelkafoje li scias; sed, se li ĝin elektis pro tiu sola motivo, tio signifas, ke li malkuraĝas antaŭ la provo.”

349. Kiam al la Spirito pro ia motivo malprosperas iu enkarniĝo, ĉu tiu ĉi estas tuj anstataŭita de alia ekzistado?

“Ne ĉiam tuj; la Spirito devas havi la tempon necesan al nova elekto, escepte se estis antaŭe decidite, ke li devos tuj reenkarniĝi.”

350. Ĉu povas okazi, ke, sin definitive liginte al iu infankorpo, kaj jam ne povante rompi sian promeson, la Spirito pentas sian elekton?

“Ĉu vi volas demandi, ĉu, kiel homo, li plendas pro sia vivo? Ĉu li dezirus, ke ĝi estu alia? jes; ĉu li bedaŭras sian elekton? ne; li ne scias, ke li faris tian elekton.

La Spirito, en iu korpo, ne povas penti elekton, kiun li ne konscias; sed li povas trovi la ŝarĝon tro peza; kaj, se li ĝin kredas super liaj fortoj, jen li sin mortigas.”

351. Ĉu, dum la tempo de post embriigo ĝis naskiĝo, la Spirito plene posedas ĉiujn siajn kapablojn?

“Pli aŭ malpli, laŭ la tempo da gravedeco, ĉar tiam li ankoraŭ ne estas enkarniĝinta, sed nur alligita. Konfuzo komencas posedi la Spiriton jam de post la momento de la embriigo; tio avertas al li, ke alvenis la horo komenci novan ekzistadon. Tiu konfuzo ĉiam pliiĝas ĝis la naskiĝo: dum tiu intertempo, lia stato estas simila al tiu de enkarniĝinta Spirito dum la dormado de l’ korpo.

Proporcie kiel la horo de naskiĝo alproksimiĝas, liaj ideoj kaj lia memoro pri la pasinteco iom post iom forviŝiĝas; kiel homo, li jam tute ne konscias pri sia pasinteco, sed tiu memoro iom post iom revenas, kiam li estas denove en la spirita mondo.”

352. Ĉu, en la momento de l’ naskiĝo, la Spirito tuj reekhavas plene siajn kapablojn?

“Ne; la kapabloj disvolviĝas laŭgrade, kun la organoj. Ĝi estas por li nova ekzistado, kaj li bezonas lerni uzi siajn ilojn: liaj ideoj revenas al li iom post iom, kiel okazas al homo, kiu, eliĝinte el dormado, troviĝas en pozicio malsama ol tiu, en kiu li kuŝiĝis la antaŭan nokton.”

353. Pro tio, ke la ligiteco de Spirito al korpo estas kompleta kaj definitiva nur post naskiĝo, ĉu do ni konsideru feton animhava estaĵo?

“La Spirito, ĝin devanta animi, troviĝas ekster ĝi; sekve, ĝustadire, feto ne havas animon, ĉar enkarniĝo estas ankoraŭ farota; tamen la Spirito jam estas ligita al la estaĵo, kiun li devas okupi.”

354. Kiel klarigi la vivon en utero?

“Ĝi estas, kia la vivo de vegetaĵo. La ido vivas tiam bestan vivon. La homo havas en si la bestan kaj la vegetan vivon, kiujn li kompletigas per la spirita.”

355. Ĉu, kiel asertas la scienco, estas infanoj, kiuj jam en la patrina ventro, ne estas vivipovaj? Se estas tiel, por kiu celo tio okazas?

“Tio ofte fariĝas; Dio ĝin permesas, kiel provon, ne nur por la gepatroj, sed ankaŭ por la Spirito, difinita por tiu enkarniĝo.”

356. Ĉu el mortnaskitaj infanoj, kelkaj eble ne estis difinitaj por enkarniĝo de Spiritoj?

“Jes, estas kelkaj, por kiuj neniu Spirito estis difinita: por tiuj, nenio devus elrealiĝi. Nur pro la gepatroj do tiu infano venis al la mondo.”

Ĉu tia estaĵo povas naskiĝi post laŭregula tempo?

“Jes, kelkafoje, sed ĝi ne povas vivi.”

Ĉu ĉiu infano, postvivanta sian naskiĝon, havas nepre en si enkarniĝintan Spiriton?

“Kio ĝi estus sen Spirito? Ĝi ne estus homo.”

357. Kiaj estas por la Spirito la sekvoj de aborto?

“Ĝi estas nula ekzistado, kiun li devas rekomenci.”

358. Ĉu memvola aborto estas krimo, kiel ajn longa la tempo, pasinta de post la embriigo?

“Malobeo je la leĝo de Dio estas ĉiam krimo. La patrino, aŭ iu alia persono, faros ĉiam krimon senigante je vivo idon antaŭ ties naskiĝo, ĉar tio malebligas al iu animo sperti la provojn, kies ilo estus la korpo de la naskiĝonto.”

359. Ĉu, en la okazo, se la vivo de patrino estus en danĝero pro la naskiĝo de sia ido, estas krimo pereigi ĉi tiun por savi ŝin?

“Estas preferinde pereigi la ankoraŭ ne ekzistantan estaĵon, ol tiun jam vivantan.”

360. Ĉu estas pravigeble, ke oni konsideras feton tiel atentinda kiel la korpon de infano, postvivinta sian naskiĝon?

“Vidu en ĉio ĉi la volon kaj faron de Dio; ne traktu malserioze aferojn, kiujn vi devas respekti. Kial ne respekti la kreaĵojn, kelkafoje nekompletajn laŭ la volo mem de Dio? Tio estas parto de Liaj projektoj, kiujn neniu rajtas prijuĝi.”

Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo

361. De kio venas la moralaj kapabloj de la homo, noblaj aŭ malnoblaj?

“Tiuj estas la kapabloj de la Spirito, en lin enkarniĝinta; ju pli pura estas la Spirito, des pli inklina al bono estas la homo.”

Ĉu, laŭŝajne, el tio rezultas, ke en virta homo estas bona Spirito, kaj en malvirta homo estas malbona Spirito?

“Jes; sed diru, prefere, neperfekta Spirito, por ke oni ne pensu, ke ekzistas eterne malbonaj Spiritoj, kiujn vi nomas demonoj.”

362. Kiu estas la karaktero de la individuoj, en kiujn enkarniĝas gajpetolemaj kaj frivolaj Spiritoj?

“Tiuj homoj estas senpripensaj, ruzaj kaj, iafoje, malicaj.”

363. Ĉu la Spiritoj havas pasiojn aliajn ol la homajn?

“Ne, alie ili tion komunikus al vi.”

364. Ĉu la homo ricevas de sama Spirito siajn moralajn kaj intelektajn kapablojn?

“Certe, tiu estas la sama Spirito, kiu havigas al la homo tiujn kapablojn, laŭ sia rango. La homo ne enhavas du Spiritojn.”

365. Kial tre inteligentaj homoj – kio atestas, ke en ili estas Superaj Spiritoj – estas iafoje, samtempe, treege malvirtaj?

“Tio vidigas, ke la enkarniĝinta Spirito ne estas sufiĉe pura, kaj ke la homo cedas al la influo de aliaj pli neperfektaj Spiritoj. La Spirito suprenmarŝas per gradetaj paŝoj, sed lia progreso ne efektiviĝas samtempe en ĉiuj direktoj; dum iu fazo li povas antaŭeniri pri scio; dum alia, pri moralo.”

366. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la intelektaj kaj moralaj kvalitoj de la homo estas rezultato de pluraj Spiritoj en lin enkarniĝintaj, el kiuj ĉiuj havas iun specialan kapablon?

“Pripensante, oni ja rekonas, ke tio estas absurdo.

La Spirito iam havos ĉiajn kapablojn; por povi progresi, li devas havi unu solan volon; se la homo estus kunmiks aĵo el Spiritoj, unu sola volo ja ne ekzistus; ne estus en li individueco, ĉar, en la momento de l’ morto, ĉiuj tiuj Spiritoj dispeliĝus, kvazau bando da birdoj, forflugantaj el kaĝo. La homo ofte plendas pro tio, ke li ne komprenas iujn aferojn, kaj tamen estas kurioze vidi, kiel li multigas la malfacilaĵojn, kvankam li havas sub la mano klarigon tiel simplan, kiel naturan. Akcepti tiun opinion estus preni efikon por kaŭzo kaj pensi rilate al homo tion, kion la idolanoj pensadis rilate al Dio. La idolanoj kredis je tiom da dioj, kiom da fenomenoj ili observadis en la universo; sed, eĉ en ilia medio, la saĝaj vidis en tiuj fenomenoj nur efikojn kaŭzatajn de unu sola Dio.”

La fizika kaj la morala mondoj prezentas al ni, en ĉi tiu rilato, multenombrajn punktojn por komparo. Oni kredis la plurecon de la materio, dum oni observadis nur supraĵe la fenomenojn; hodiaŭ oni komprenas, ke tiuj tiel diversaspecaj fenomenoj povas ja esti nuraj modifoj de unu sola elementa materio. La pluraj kapabloj estas manifestiĝoj de unu sama kaŭzo, nome la animo aŭ la enkarniĝinta Spirito, kaj ne de pluraj animoj; tiel same, la sonoj de orgeno estas rezultato de l’ sama aero, kaj ne de tiom da specoj de aero, kiom da eligitaj sonoj. El tia sistemo rezultus, ke, kiam iu homo perdas aŭ akiras iujn kapablojn, iujn inklinojn, ĉi tiu fakto estus kaŭzita de la veno aŭ foriro de la Spiritoj, havantaj tiujn kvalitojn; tio farus el homo estaĵon kompleksan, sen individueco kaj do sen prirespondeco... Cetere, kontraŭas tiun teorion la multenombraj manifestiĝoj, per kiuj la Spiritoj pruvas al ni sian personecon kaj identecon.

Influo de la organismo

367. Ĉu la Spirito, ligiĝinte al korpo, identiĝas kun la materio?

“La materio estas nura envolvaĵo de la Spirito, kiel vesto rilate la korpon. La Spirito, ligiĝinte al korpo, konservas la atributojn de sia spirita naturo.”

368. Ĉu la kapabloj de la Spirito sin manifestas tute libere de post lia ligiĝo al korpo?

“La manifestiĝo de liaj kapabloj dependas de la al li servantaj organoj; ili estas ĉiam malfortigitaj de la krudeco de l’ materio.”

Ĉu la materia envolvaĵo estas do malhelpo je la libera manifestiĝo de la kapabloj de la Spirito, same kiel maldiafana vitro malhelpas la liberan disradiadon de lumo?

“Jes; kiel tre maldiafana vitro.”

Ni povas ankoraŭ kompari la influon de la kruda materio de la korpo sur la Spiriton kun tiu de ŝlima akvo, kiu embarasas la movojn de korpo, naĝanta en ĝi.

369. Ĉu la libera manifestiĝo de la animkapabloj dependas de la amplekso de la organoj?

“La organoj estas iloj, per kiuj la animo praktikas siajn kapablojn; tiu praktikado dependas de la amplekso kaj de la perfekteco de tiuj organoj, same kiel la plenumo de iu laboro dependas de la taŭgeco de la koncerna ilo.”

370. Ĉu oni povas dedukti de la influo de l’ organoj, ke ekzistas ia rilato inter la amplekso de la cerbaj organoj kaj tiu de la intelektaj kaj moralaj kapabloj?

“Ne konfuzu efikon kun ties kaŭzo. La Spirito havas ĉiam la kapablojn, kiuj estas propraj al li; nu, ne la organoj estigas tiujn kapablojn, sed, kontraŭe, la kapabloj neprigas la elvolviĝon de la organoj.”

Ĉu la malsameco de kapabloj de la homoj dependas do nur de la nivelo de la Spirito?

“Nur – ne estas la ĝusta vorto; la kapabloj de la Spirito, kiu povas esti pli aŭ malpli altranga, estas la principo de tiu malsameco; sed oni devas ankaŭ alkalkuli la influon de la materio, kiu pli aŭ malpli malfaciligas al la Spirito la praktikadon de siaj kapabloj.”

La Spirito, ĉe sia enkarniĝo, kunportas iujn naturajn inklinojn; sed, se ni akceptas por ĉiu el ili respondan organon en la cerbo, la amplekso de tiuj organoj estus efiko, ne kaŭzo. Se la kapabloj havus originon ĉe la organoj, la homo estus do ia maŝino, sen libera volo kaj respondeco pri siaj agoj. Estus necese konsenti, ke la plej grandaj genioj, kleruloj, poetoj, artistoj, estas genioj nur pro tio, ke la hazardo havigis al ili specialajn organojn; el tio sekvas, ke, sen tiuj organoj, ili ne estus genioj kaj ke, kontraŭe, la lasta stultulo povus esti ia Newton, ia Vergilio aŭ ia Rafaelo, en la okazo, se li havus tiajn organojn. Tiaj supozoj estas ankoraŭ pli absurdaj, kiam aplikitaj al la moralaj kvalitoj.

Tiel, laŭ tia sistemo, se Vincento de Paŭlo estus dotita de la Naturo per tiu aŭ tiu alia organo, li estus krimulo; kaj al la plej granda krimulo mankus nur tiu organo, por ke li estu ia Vincento de Paŭlo. Se oni, kontraŭe, konsentas, ke la specialaj organoj – se tiuj okaze ekzistas – rezultas kaj elvolviĝas per la praktikado de la kapablo, kiel la muskoloj per ekzercado, ĉio do estas racie klara. Ni prenu ekzemplon, tiel veran, ke ĝi estas jam banala. Per iuj fizikaj signoj oni ekkonas drinkeman homon; ĉu li estas drinkema pro tiuj signoj, aŭ ĉu tiuj signoj elmontriĝas pro la drinkemo? Oni povas sekve aserti, ke la organoj ricevas la stampilon de la kapabloj.

Idioteco, frenezeco

371. Ĉu la opinio de homoj, kiuj pensas, ke la animoj de frenezuloj kaj idiotoj estas malsuperaj, havas ian bazon?

“Ne; frenezuloj kaj idiotoj havas homan animon, kiu estas ofte pli inteligenta, ol kiel vi supozas, kaj kiu suferas pro la netaŭgeco de la rimedoj, je kiuj ĝi disponas por sia komunikado, same kiel mutulo suferas pro tio, ke li ne kapablas paroli.”

372. Kiu estas la celo de la Providenco, kreante kompatindajn estulojn, kiaj la frenezuloj kaj idiotoj?

“La Spiritoj, loĝantaj korpojn de idiotoj estas Spiritoj pagantaj pro siaj kulpoj. Tiuj Spiritoj suferas pro la ĝenateco, en kiu ili estas tenataj, kaj pro la neebleco esprimi siajn sentojn per netaŭgaj aŭ difektitaj organoj.”

Ĉu do ne estas vere, ke la organoj ne influas sur la kapablojn?

“Ni neniam diris, ke tia influo ne ekzistas; kontraŭe, la organoj havas tre grandan influon sur la manifestadon de l’ kapabloj; sed ili ne havigas la kapablojn: jen la diferenco. Lerta muzikisto per netaŭga instrumento ne povas bone ludi, sed el tio ne sekvas, ke li ne estas bona muzikisto.”

Estas necese distingi la normalan staton je la patologia stato. En la normala stato, la moralaj kvalitoj venkas la baron, kontraŭstaratan de la materio; sed, ĉe kelkaj okazoj la materio prezentas tian kontraŭstaron, ke la manifestiĝoj de la animo estas ĝenataj aŭ kripligitaj, kiel ĉe idioteco kaj frenezeco; tiuj estas patologiaj aferoj, kaj en ĉi tiu okazo, ĉar la animo ne ĝuas sian plenan agliberecon, tial la homa leĝo mem ne konsideras la individuon responda por sial agoj.

373. Kiu povas esti la merito de ekzistado, por estuloj, kiuj, kiel la idiotoj kaj frenezuloj, ne povas progresi pro tio, ke ili estas nekapablaj fari bonon aŭ malbonon?

“Tia stato estas pekelpago, altrudita al ili pro la misuzo, kiun ili faris el iuj kapabloj; ĝi estas haltotempo.”

Ĉu la korpo de idioto povas do enhavi Spiriton, kiu eble animis, en antaŭa ekzistado, geniulon?

“Jes; genio estas iafoje malfeliĉego, kiam misuzata.”

La morala supereco ne ĉiam estas proporcia al la intelekta, kaj plej eminentaj geniuloj eble devas pagi multajn kulpojn; el tio ofte venas ekzistado malsupera ol tiu, kiun ili jam vivis, kaj tia ekzistado estas por ili fonto de suferoj.

La malhelpoj, kiujn la Spirito renkontas, kontraŭ liaj manifestiĝoj, estas kiel katenoj, paralizantaj la movojn de fortika viro. Oni povas diri, ke frenezulo kaj idioto estas kriplaj je la cerbo, kiel lamulo je la kruroj kaj blindulo je la okuloj.

374. Ĉu idioto, en sia stato kiel Spirito, konscias sian mensan staton?

“Jes, ofte; li komprenas, ke la malhelpoj, rigidigantaj lian menson, estas provo kaj puno.”

375. Kiu estas la situacio de la Spirito dum frenezeco?

“En sia libera stato, la Spirito ricevas rekte ĉiajn impresojn kaj ankaŭ rekte agas sur la materion; sed, kiam enkarniĝinta, li troviĝas en tute malsamaj kondiĉoj kaj estas devigita tion fari per specialaj organoj. Se ĉiuj aŭ kelkaj el la tiacelaj organoj estas difektitaj, lia agado kaj lia sentemo, kiom tiuj dependas de la organoj, estas do interrompitaj. Se li perdas siajn okulojn, li blindiĝas; se li perdas la aŭdorganon, li surdiĝas, ktp. Prezentu al vi nun, ke la organo, direktanta la efikojn de intelekto kaj de volo, estas parte aŭ tute difektita aŭ modifita: vi facile komprenos, ke la Spirito, ne havante sub sia dispono aliajn ilojn, ol nekompletajn aŭ kriplajn organojn, vivas en konfuzo, kiun li intime sentas kaj plene konscias, sed kiun li ne kapablas forigi.”

Ĉu do ne la Spirito, sed la korpo, estas difektita?

“Jes; sed oni ne malatentu la fakton, ke, se la Spirito agas sur la materion, ĉi tiu, ĝis certa grado, reagas sur lin, kaj ke la Spirito povas momente esti impresita de la difekto de la organoj, kiujn li uzas por sia manifestiĝo kaj ricevo de impresoj. Povas okazi, ke, kun la kresko de la tempo, kiam frenezeco longe daŭras, la ripetado de l’ samaj agoj fine havas sur la Spiriton influon, el kiu li liberiĝos nur post plena forigo de ĉia materia impreso.”

376. Kiel klarigi, ke frenezeco iafoje altrenas homon al memmortigo?

“La Spirito suferas pro sia ĝenateco kaj pro la nekapablo sin libere manifesti, kaj tial li serĉas en la morto la rimedon rompi siajn katenojn.”

377. Ĉu la Spirito de frenezulo sentas, post la morto, la efikon de l’ difekto de siaj kapabloj?

“Li povas tion senti dum iom da tempo, ĝis li estos tute for de la materio, same kiel iu, ĉe sia vekiĝo, sentas, ankoraŭ kelkan tempon, la konfuzon, en kiun la dormado lin dronigis.”

378. Kiel la difekto de la cerbo povas reefiki sur la Spiriton post la morto?

“Tio estas memoro; ia premsonĝo subigas la Spiriton, kaj, ĉar tiu ĉi ne komprenis ĉion, kio fariĝis dum lia frenezeco, tial la restarigo de liaj ideoj ĉiam postulas iom da tempo; pro tio, ju pli daŭra estis frenezeco dum la vivo, des pli longa estas ankaŭ tiu konsterno, tiu ĝenateco post la morto. Kvankam jam for de la korpo, la Spirito tamen ankoraŭ sentas kelkatempe la impreson de siaj ligiloj.”

Pri la infanaĝo

379. Ĉu la Spirito, animanta korpon de infano, estas tiel elvolviĝinta, kiel tiu de matura homo?

“Li povas esti ankoraŭ pli, se li staras sur pli alta nivelo; nur la neperfekteco de la organoj malhelpas lian manifestiĝon. Li agas laŭ la ilo, per kiu li povas ion fari.”

380. Sen konsidero pri la malhelpoj, kiujn la neperfekteco de la organoj starigas kontraŭ lia libera manifestiĝo, ĉu la Spirito de infaneto pensas kiel infano aŭ kiel matura homo?

“Dum infanaĝo, estas nature, ke la organoj de la intelekto, ĉar ne disvolviĝintaj, ne povas havigi al la Spirito la tutan intuicion de plenaĝulo; efektive, la intelekto de infano estas tre malgranda, ĝis la jaroj maturigas ĝian prudenton. La konsterno, sekvanta enkarniĝon, ne ĉesas subite ĉe naskiĝo: ĝi malaperas nur iom post iom kon la elvolviĝo de la organoj.”

Subtenas ĉi tiun respondon jena observata fakto: la sonĝoj de infano ne havas la karakteron de tiuj de plenaĝulo; la objekto de ĝiaj sonĝoj estas preskaŭ ĉiam infaneca, kio estas signo de la speco de zorgoj de ĝia Spirito.

381. Kiam infano mortas, ĉu ties Spirito rericevas tuj sian antaŭan viglecon?

“Tiel devas esti, ĉar li estas tiam liberigita el la karna envolvaĵo; tamen li reekhavas sian antaŭan mensklarecon nur tiam, kiam tiu disiĝo estas elfarita, tio estas, tiam, kiam jam ekzistas nenia ligiteco inter Spirito kaj korpo.”

382. Ĉu la enkarniĝinta Spirito suferas, dum infanaĝo, pro la embaraso al li kaŭzata de l’ neperfekteco de la organoj?

“Ne; tiu stato estas necesa; ĝi estas natura kaj konforma al la projektoj de la Providenco; ĝi estas ripozoperiodo por la Spirito.”

383. Por kio servas al la Spirito trapasi infanaĝon?

“Ĉar la Spirito enkarniĝas celante perfektiĝi, en tiu periodo li estas plej influebla de la impresoj, kiujn li ricevas kaj kiuj povas helpi lian progreson kune kun la personoj, al kiuj estas komisiita la edukado de la infano.”

384. Kial la unuaj krioj de ĵusnaskito esprimas doloron?

“Por veki la intereson de ĝia patrino kaj la zorgojn, kiujn ĝi bezonas. Ĉu vi ne opinias, ke, se ĝiaj krioj esprimus nur ĝojon, tiam, kiam ĝi ankoraŭ ne kapablas paroli, oni do ne tre atentus ĝiajn bezonojn? Admiru, en ĉio la saĝecon de l’ Providenco.”

385. De kio venas la ŝanĝo de karaktero en iuj aĝoj, precipe ĉe la fino de maturiĝo? Ĉu tio estas ia aliiĝo de la Spirito?

“Okazas, ke la Spirito reprenas sian naturon kaj sin montras tia, kia li estis.

“Vi ne konas la sekreton, kiun la infanoj kaŝas en sia senmaliceco; vi ne scias, kio ili estas, kio ili estis, kio ili estos; kaj tamen vi sentas por ili amon kaj korinklinon, kiel se ili estus parto de vi mem, en tia grado, ke amo de patrino al siaj idoj estas konsiderata la plej granda amo, kiun iu estulo povas porti por alia estulo. De kio venas tiu dolĉa sindonemo, tiu milda korinklino, kiujn eĉ fremdaj personoj sentas por infanoj?

Ĉu vi scias? Ne; mi do tion klarigos al vi.

“Infanoj estas kreitoj, kiujn Dio irigas al novaj ekzistadoj; kaj, por ke ili ne akuzu Lin pro troa severeco,

Li tial havigas al ili ĉiujn aspektojn de senkulpeco. La malbonfaroj de eĉ malica infano trovas senkulpigon en la nekonscio de ĝiaj agoj. Tiu simplanimeco ne estas reala supereco rilate la antaŭan staton de la infano; ne: ĝi estas la bildo de tio, kio ili devus esti, kaj, se ili tiaj ne estas, sur ilin solajn falos la koncerna puno.

“Sed, ne nur pro ili Dio havigis al infanoj tian mienon; ankaŭ, kaj precipe, pro la gepatroj, kies amo estas necesa al la malforteco de la idoj; tiu amo treege malpliiĝus ĉe neobeema kaj malafabla karaktero; sed, opiniante, ke ili estas bonaj kaj mildaj, la gepatroj dediĉas al ili sian tutan koron kaj ilin superŝutas per plej delikataj zorgoj. Sed, kiam la idoj jam ne bezonas tiajn protekton kaj helpon, al ili malavare donatajn dum dekkvin aŭ dudek jaroj, tiam ilia reala, individua karaktero plene kaj nude reaperas: ĝi restas ankoraŭ bona, se ĝi estis esence bona, sed ĝi ĉiam elmontras nuancojn, kaŝitajn dum la frua infanaĝo.

“Kiel vi vidas, Dio kondukas ĉion sur la plej bona vojo; kaj, kiam oni havas puran koron, la klarigo de ĉi tiuj aferoj estas facile konceptebla.

“Efektive, pripensu, ke la Spirito de infano, naskiĝinta sur la Tero, eble venis de mondo, kie li ekhavis kutimojn tute malsamajn ol la viaj; kiel vi volus, ke troviĝu en via rondo tiu nova estulo, kunportanta pasiojn tiel malsamajn ol la viaj, havanta inklinojn kaj gustojn tute kontraŭajn al la viaj? Kiel vi volus, ke li eniĝu en viajn vicojn, krom per la rimedoj disponigitaj de Dio, tio estas, tra la kribrilo de la infaneco? En ĉi tiu fazo kunmiksiĝas ĉiuj pensoj, karakteroj kaj varioj de estuloj naskitaj en tiu multego da mondoj, en kiuj la kreitoj evoluas. Vi mem, mortinte, troviĝas en kvazaŭa infanaĝo, meze de novaj fratoj; kaj en via nova ekstertera ekzistado, vi nescias la morojn, kutimojn kaj rilatojn en tiu por vi nova mondo; malfacile vi parolos lingvon, al kiu vi ne estas alkutimiĝintaj, lingvon, kiu estas pli viva, ol kia estas hodiaŭ via penso. (319)

“Infanaĝo havas ankoraŭ alian utilecon: la Spiritoj eniras la enkorpan vivon nur por sin perfektigi, por sin plibonigi; la malforteco de la plej frua infanaĝo faras ilin flekseblaj, inklinaj akcepti la konsilojn de la spertuloj kaj de tiuj, kiuj devas ilin progresigi; tiam, oni povas reformi iliajn karakterojn kaj bridi iliajn malbonajn inklinojn: jen la devo, kiun Dio konfidis al la gepatroj, plej sankta misio, por kiu ĉi tiuj devos iam respondi.

“Sekve, infanaĝo estas ne nur utila, necesa, neforigebla, sed ankaŭ natura sekvo de la leĝoj, kiujn Dio kreis kaj laŭ kiuj iras la universo.”

Surteraj simpatioj kaj antipatioj

386. Ĉu du homoj, kiuj sin reciproke konis kaj amis, povas denove renkontiĝi en alia enkorpa ekzistado kaj rekoni unu la duan?

“Rekoni unu la duan, ne; sed sin reciproke altiri, jes; multaj intimaj amikrilatoj, fonditaj sur sincera korinklino, havas ne alian kaŭzon. Du homoj reciproke alproksimiĝas pro ŝajne hazardaj cirkonstancoj, sed, vere, pro la altiro de du Spiritoj, serĉantaj unu la duan en la homamaso.”

Ĉu estus por ili pli agrable, se ili sin reciproke rekonus?

“Ne ĉiam; la memoro pri la pasintaj ekzistadoj kunportus malutilon multe pli gravan, ol kiel vi supozas.

Post la morto ili sen reciproke rekonos kaj scios la tempon, kiun ili pasigis kune.” (392)

387. Ĉu simpatio havas ĉiam kiel komencon ian antaŭan konatecon?

“Ne; du Spiritoj, konvenantaj unu al la dua, sin reciproke serĉas kvazaŭ instinkte, eĉ se ili ne interkonataĝis kiel homoj.”

388. Ĉu niaj ŝajne hazardaj renkontoj kun iuj personoj ne estas ankaŭ efiko de ia speco de simpatiorilatoj?

“Estas inter la pensohavaj estuloj ligiloj, kiujn vi ankoraŭ nekonas. Magnetismo estas la piloto de tiu scienco, kiun poste vi pli bone komprenos.”

389. El kio naskiĝas la instinkta abomeno, kiun oni eksentas, ĉe la unua rigardo, kontraŭ iuj homoj?

“Antipatioj inter Spiritoj, kiuj sin reciproke divenas kaj rekonas, ne parolante unu al la dua.”

390. Ĉu la instinkta antipatio estas ĉiam signo de malbona naturo?

“Du Spiritoj ne estas nepre malbonaj nur pro tio, ke ili ne simpatias unu la duan; antipatio povas deveni de nesimileco de pensoj; sed laŭgrade, kiel la Spiritoj altiĝas, tiuj diferencoj estingiĝas kaj antipatio malaperas.”

391. Ĉu antipatio inter du personoj burĝonas unue en tiu, kies Spirito estas la pli malbona, aŭ la pli bona?

“Ĉe ambaŭ, sed kaŭzoj kaj efikoj estas malsamaj.

Malbona Spirito antipatias ĉiun, kiu povas lin juĝi kaj senmaskigi; vidante iun, je la unua fojo, li tuj eksentas, ke tiu persono lin malŝatos; lia forpuŝo fariĝas malamo, ĵaluzo, kaj sufloras al li la deziron fari al tiu persono malbonon. La bona Spirito sentas naŭzon kontraŭ la malbona, ĉar li scias, ke ĉi tiu lin ne komprenos kaj ke ili ne havas komunajn sentojn; sed, forta pro sia supereco, li ne portas malamon nek ĵaluzon kontrau la malbona: ĉi tiun li nur evitas kaj bedaŭras.”

Forgeso pri la pasinteco

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono.

Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”

Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion.

Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti.

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate , estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato.

Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn.

El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĉon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne tasas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉa ĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.

La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo.

395. Ĉu ni povas ekhavi iujn informojn pri niaj antaŭaj ekzistadoj?

“Ne ĉiam. Tamen kelkaj homoj scias, kio ili estis kaj kion ili faris; se estus al ili permesite tion diri, ili konigus kuriozajn aferojn pri sia pasinteco.”

396. Kelkaj personoj kredas, ke ili neprecize memoras ian nekonatan pasintan tempon, kiu sin prezentas al ili kiel forpasanta sonĝobildo, kiun oni vane penas kapti. Ĉu tiu ideo ne estas nura iluzio?

“Iafoje ĝi estas reala, sed preskaŭ ĉiam iluzio, kontraŭ kiu oni devas sin gardi, ĉar ĝi povas esti efiko de superekscitita imagpovo.”

397. Ĉu, en la enkorpaj ekzistadoj pli altaj ol la nia, la memoro pri antaŭaj ekzistadoj estas pli ĝusta?

“Jes; ju malpli materieca estas la korpo, des pli bone oni memoras. La memoro pri la pasinteco estas pli klara ĉe la loĝantoj de superordaj mondoj.”

398. Ĉar la instinktaj inklinoj de la homo estas memoro pri lia pasinta tempo, ĉu tial sekvas, ke, studante tiujn inklinojn, li povas ekkoni la erarojn, kiujn li faris?

“Sendube, ĝis certa grado; sed estas necese alkalkuli la eventualan pliboniĝon de la Spirito kaj la decidojn, kiujn li prenis dum sia vagado en la spaco; la nuna ekzistado povas esti multe pli bona ol la antaŭa.”

Kaj, ĉu ĝi povas esti pli malbona? Tio estas, ĉu la homo povas, en iu ekzistado, fari erarojn, kiujn li ne faris dum sia antaŭa ekzistado?

“Tio dependas de la nivelo de lia Spirito; se ĉi tiu ne kapablas venki la provon, li do povas esti kondukata al novaj eraroj, kiuj rezultas el la elektita pozicio; sed, entute, tiuj eraroj elmontras prefere haltostaton ol postenpaŝon, ĉar la Spirito povas antaŭenmarŝi aŭ halti, neniam inversiri.”

399. Ĉar la sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe elaĉeto de la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco, ĉu tial sekvas, ke, el la speco de tiuj sortovicoj, oni povas dedukti la specon de la antaŭa ekzistado?

“Tre ofte, ĉar ĉiu estas punata laŭ sia peko; tamen ne prenu tion kiel absolutan regulon; la instinktaj inklinoj estas pli certa signo, ĉar la provoj, kiujn la Spirito spertas, rilatas tiel kun la estonteco, kiel kun la pasinteco.”

Atinginte la limtempon difinitan de la Providenco por lia vaga vivo, la Spirito elektas mem la provojn, al kiuj li volas sin submeti, por plirapidigi sian progreson; tio estas, li elektas la specon de ekzistado, kiun li opinias plej taŭga por tiu celo; tiuj provoj ĉiam rilatas kun la eraroj, kiujn li devas kompensi. Se li venkas, li altiĝas; se li falas, li devas rekomenci.

La Spirito ĉiam mastras sian liberan volon; dank’al tiu libereco, li, en sia spirita stato, elektas la provojn de sia enkorpa vivo, kaj, en homa korpo, li prenas siajn decidojn, por bono aŭ por malbono. Rifuzi al la homo la liberan volon estus redukti lin al maŝino.

De kiam li reeniras la enkorpan vivon, la Spirito perdas provizore memoron pri siaj antaŭaj ekzistadoj, kiel se ia vualo ilin kaŝus; tamen li iafoje ilin neprecize konscias, kaj, ĉe iuj cirkonstancoj, ili povas ja esti malkaŝitaj al li; sed tio okazas nur laŭ la volo de Superaj Spiritoj, kiuj tion faras propramove, por utila celo, kaj neniam por kontentigo de vanta scivolemo.

La estontaj ekzistadoj povas en nenia ajn okazo esti konigitaj pro tio, ke ili dependas de la maniero, kiel estas plenumata la nuna ekzistado, kaj de la posta elekto de la Spirito.

La forgeso pri la faritaj eraroj ne estas malhelpo al la plibonigo de la Spirito, ĉar, kvankam ĉi tiu ilin ne ĝuste memoras, tamen la fakto, ke li, en sia tempo de vagado, konis tiujn erarojn, kaj lia decidita deziro ilin elpagi, lin intuicie gvidas kaj inspiras al li la penson, kontraŭstari la malbonon; tiu penso estas la voĉo de lia konscienco, kaj por tio li estas helpata de sindonaj Spirito, se li obeas ties bonajn inspirojn.

Kvankam la homo ne detale konas siajn agojn dum siaj antaŭaj ekzistadoj, li tamen ĉiam povas scii, pri kia speco de eraroj li kulpas kaj kiu estis ties ĉefa karaktero. Li nur studu sin mem, kaj li povas ekscii, kio li estis, ne laŭ tio, kio li estas, sed laŭ siaj inklinoj.

La sortovicoj de la enkorpa vivo estas samtempe puno pro la pasintaj eraroj kaj provoj por la estonteco. Ili nin plipurigas kaj altigas, se ni ilin nur elportas kun rezignacio kaj sen murmuro.

La speco de la sortoŝanĝoj kaj provoj, kiujn ni spertas, povas ankaŭ klarigi al ni, kio ni estis kaj kion ni faris, same kiel, sur la Tero, ni taksas la kulpecon de krimulo laŭ la puno, kiun la leĝo diktas al li. Tiel, fierulo ricevos, kiel humiligan punon, subalternan ekzistadon; avarulo kaj riĉulo, misuzinta siajn havaĵojn, estos punitaj per mizero; tiu, kiu estis nehumana kontraŭ siaj similuloj, per kruelaĵoj; tirano, per sklaveco; malbona filo, per sendankeco de siaj idoj; maldiligentulo, per peza laborado, ktp.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.