La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro IV

PLURECO DE LA EKZISTADOJ

1. Pri la reenkarniĝo. – 2. Justeco de la reenkarniĝo. – 3. Enkarniĝo en diversaj mondoj. – 4. Iompostioma transmigrado. – 5. Sorto de la infanoj post la morto. – 6. Seksoj de la Spiritoj. – 7. Parenceco, genealogia deveno. – 8. Fizikaj kaj moralaj similaĵoj. – 9. Denaskaj ideoj.

Pri la reenkarniĝo

166. Kiel la animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas kompletigi sian elpuriĝon?

“Per tio, ke ĝi sin submetas al la provo de nova ekzistado.”

Kaj, kiel ĝi plenumas tiun novan ekzistadon? Ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?

“Per plipuriĝo, la animo sendube trapasas ian aliiĝon, sed por tio ĝi bezonas la provon de enkorpa vivo.”

Ĉu la animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?

“Jes, ni ĉiuj havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro.”

Ŝajnas, ke de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte, ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?

“Evidente.”

167. Kiu estas la celo de la enkarniĝo?

“La kulpelaĉeto, la grada pliboniĝo de la homaro; sen tio, kie estus justeco?”

168. Ĉu la nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne reenkarniĝas?

“Kun ĉiu nova ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l’ progresado; sed, seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo.”

169. Ĉu la nombro de la enkarniĝoj estas la sama por ĉiuj Spiritoj?

“Ne; Spirito, kiu rapide iras, ŝparas al si multe da provoj. Tamen tiuj sinsekvaj enkarniĝoj estas ĉiam tre multenombraj, ĉar la progresado havas nenian limon.”

170. Kio fariĝas la Spirito post sia lasta enkarniĝo?

“Feliĉega Spirito; li estas Spirito pura.”

Justeco de la enkarniĝo

171. Sur kio sin bazas la dogmo de reenkarniĝo?

“Sur la justeco de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj idoj pordon malfermitan al la pento. Ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia pliboniĝo mem? Ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj.”

Ĉiuj spiritoj inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.

Ne harmonius kun la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn senpartie.

La doktrino pri la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.

La homo, konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas perdita: li ĝin profitos en nova vivo.

Enkarniĝo en la diversaj mondoj

172. Ĉu ĉiuj niaj enkorpaj ekzistadoj okazas sur la Tero?

“Ne ĉiuj; ili okazas en diversaj mondoj; tiu sur la Tero ne estas la unua nek la lasta; ĝi estas unu el la plej materiecaj kaj malproksimaj de la perfekteco.”

173. Ĉu la animo, en ĉiu nova enkorpa ekzistado, pasas de unu al alia mondo, aŭ ĉu ĝi povas havi plurajn ekzistadojn sur la sama globo?

“Ĝi povas revivi plurajn fojojn sur la sama globo, se ĝi ne estos sufiĉe antaŭeniĝinta por transpasi al iu supera globo.”

Ĉu ni do povas reaperadi plurajn fojojn sur la Tero?

“Certe.”

Ĉu ni povas reveni al la Tero post vivoj en aliaj mondoj?

“Sendube; vi eble jam vivis en aliaj mondoj, kiel ankaŭ sur la Tero.”

174. – Ĉu revivi sur la Tero estas io necesa?

“Ne; sed, se vi ne progresos, vi povos iri en alian mondon ne pli bonan aŭ eĉ pli malbonan.”

175. Ĉu oni iel profitas el sia reveno sur la Teron?

“Oni ricevas nenian apartan profiton, escepte se oni venas por iu misio, per kiu oni progresas tie, kiel en alia ajn mondo.”

Ĉu oni ne estus pli feliĉa, restante kiel Spirito?

“Ne, tute ne; oni restus sur la sama ŝtupo, kaj ĉiuj deziras paŝi al Dio.”

176. Ĉu, post sia enkarniĝo en aliaj mondoj, la Spiritoj povas enkarniĝi sur la Tero, kvankam ili ĉi tie neniam vivis antaŭe?

“Jes, tiel sur la Tero, kiel en aliaj mondoj. Ĉiuj mondoj estas solidaraj: kio ne fariĝas en unu, tio fariĝas en alia.”

Ĉu do estas homoj, la unuan fojon vivantaj sur la Tero?

“Estas multaj kaj diversgradaj.”

Ĉu ni povus, per ia signo, scii, kiam iu spirito aperas sian unuan fojon sur la Tero?

“Tio estus neniel utila.”

177. Ĉu, por atingi la perfektecon kaj la superegan feliĉecon, kiu estas la celo de ĉiuj homoj, la Spirito devas trapasi la vicon de ĉiuj mondoj de la universo?

“Ne, ĉar multaj mondoj troviĝas sur la sama progresonivelo, kaj do la Spirito tie nenion lernus.”

Kiel do oni klarigu la plurecon de ekzistadoj sur la sama globo?

“Ĉiufoje, kiam li estas tie, la Spirito povas troviĝi en tre malsamaj situacioj, kiuj estos por li aliaj okazoj por lia plua spertiĝo.”

178. Ĉu la Spiritoj povas vivi korpe en mondoj malsuperaj ol tiuj, kie ili jam vivis?

“Jes, tiam, kiam ili tien iras por iu progresomisio; en ĉi tiu okazo, ili plezure ricevas la suferojn de tiu ekzistado, ĉar tiuj suferoj havigas al ili rimedon por ilia evoluado.”

Ĉu tio ne povas okazi kiel puno? Ĉu ne okazas, ke ribelemaj Spiritoj estas sendataj de Dio en malsuperajn mondojn?

“La Spiritoj povas resti sur la sama nivelo, sed ili neniam returne paŝas; ilia puno estas, ke ili ne antaŭeniras kaj devas rekomenci la misuzitajn ekzistadojn en medio konvena al ilia naturo.”

Kiuj estas tiuj, devantaj rekomenci saman ekzistadon?

“Tiuj, kiuj ne plenumis sian mision aŭ ne venkis siajn provojn.”

179. Ĉu ĉiuj estuloj, loĝantaj ĉiun el la mondoj, havas saman gradon da perfekteco?

“Ne; okazas tiel, kiel sur la Tero; unuj estas pli, aliaj malpli progresintaj.”

180. Ĉu, pasante de unu al alia mondo, la Spirito konservas la intelekton, kiun li posedis?

“Sendube; intelekto ne pereas, sed la Spirito ne ĉiam disponas je samaj rimedoj por ĝin manifesti: tio dependas de lia supereco kaj de la korpo, kiun li ekprenos.” (Vidu Influo de la organismo.)

181. Ĉu la estuloj, loĝantaj la plurajn mondojn, havas korpojn similajn al la niaj?

“Sendube ili havas korpojn, ĉar estas nepre necese, ke la Spirito estu vestita per ia materio por agi sur la materion, sed tia envolvaĵo estas pli aŭ malpli kruda, laŭ la purecogrado atingita; tie estas la diferenco inter la mondoj, kiujn ni devas sinsekve loĝi: estas multe da loĝejoj en la domo de nia Patro, kaj, sekve, multe da ŝtupoj en la hierarkio de l’ perfektiĝo. Kelkaj scias tion, kaj pri tio konscias sur la Tero; same al aliaj tute ne okazas.”

182. Ĉu ni povas ekzakte koni la fizikan kaj moralan staton de aliaj mondoj?

“Ni, Spiritoj, povas respondi nur laŭ la ŝtupo, kie vi troviĝas; tio estas, ne bone estas, ke tiajn aferojn ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar ne ĉiuj estas kapablaj ilin kompreni kaj tiu malkaŝo multajn konfuzus.”

Proporcie kiel la Spirito plipuriĝas, ankaŭ la korpo, kiu lin vestas, alproksimiĝas al la spirita naturo. La materio estas malpli densa kaj jam ne pene treniĝas sur la tersupra ĵo; la fizikaj bezonoj estas malpli krudaj, kaj la vivaj estuloj ne bezonas sin reciproke buĉadi por sia nutrado. La Spirito estas pli libera kaj havas, pri malproksimaj aferoj, perceptojn de ni nekonatajn; li vidas per la korpaj okuloj tion, kion ni povas vidi nur per la penso.

La plipuriĝo de la Spiritoj portas moralan perfektiĝon al la homoj, en kiujn ili enkarniĝas. La bestaj pasioj malplifortiĝas kaj egoismo cedas lokon al frateca sento. Tial, en la mondoj superaj ol la Tero, militoj ne okazas; malamoj kaj malkonsentoj ne havas pravon de ekzisto, ĉar neniu pensas malutili sian similulon. Dank’ al intuicio pri la estonteco, al la trankvileco, kiun al ili ĝuigas konscienco sen iaj riproĉoj, morto kaŭzas al ili neniom da zorgo: ili vidas ĝin veni sen ia timo kaj ĝin rigardas kiel simplan aliiĝon.

Ŝajnas, ke la daŭro de la vivo, en la mondoj, estas konforma al la fizika kaj morala supereco, kaj tio estas ja laŭracia. Ju malpli materieca estas la korpo, des malpli facile ĝi ricevas sortoŝanĝojn, kiuj ĝin malordigas; ju pli pura estas la Spirito, des malpli da pasioj lin konsumas. Tio estas ankoraŭ unu favoro de la Providenco, kiu en tiu maniero deziras malpliigi la suferojn de la Spirito.

183. Ĉu, transirinte de unu al alia mondo, la Spirito ekvivas novan infanaĝon?

“La infanaĝo estas ĉie nepre necesa transiĝo, sed nenie ĝi estas tiel stulta, kiel ĉe vi.”

184. Ĉu la Spirito rajtas elekti la mondon, kiun li devas loĝi?

“Ne ĉiam; sed li povas tion peti kaj sukcesi, se li ĝin meritas, ĉar la Spiritoj povas veni en mondojn nur konformajn al la grado de ties progreso.”

Se la Spirito petas nenion, kio difinas la mondon, kie li enkarniĝos?

“La grado de lia progreso.”

185. Ĉu la fizika kaj la morala statoj de la vivaj estuloj estas ĉiam la sama sur ĉiu globo?

“Ne, ankaŭ la mondoj estas submetitaj al la leĝo de progreso. Ĉiuj komenciĝis kiel la via, en malsupera stato, kaj la Tero trapasos similan aliiĝon; ĝi estos paradizo, kiam ĉiuj homoj estos bonaj.”

Tiel, la hodiaŭaj rasoj de la Tero iam malaperos kaj estos anstataŭataj de ĉiam pli perfektaj estuloj; tiuj progresintaj rasoj sekvos la nunan, same kiel ĉi tiu venis post aliaj malpli alte starantaj.

186. Ĉu estas mondoj, kie la Spirito, ĉesante loĝi materian korpon, havas kiel envolvaĵon nur la perispiriton?

“Jes; tiu envolvaĵo mem fariĝas tiel etereca, ke, por vi, ĝi kvazaŭ ne ekzistus; tiu estas la stato de la puraj Spiritoj.”

– De tio, laŭŝajne, rezultas, ke ekzistas nenia difinita limo inter la stato ĉe la lastaj enkarniĝoj kaj tiu de pura Spirito…

“Jes, tia limo ne ekzistas; la diferenco iom post iom forviŝiĝas kaj fariĝas nesentebla, kia estas la transiĝo de nokto en lumtagon.”

187. Ĉu la substanco de la perispirito estas la sama sur ĉiuj globoj?

“Ne; ĝi estas pli aŭ malpli etereca. Pasante de unu al alia mondo, la Spirito sin tegas per la materio propra al ĉiu el tiuj mondoj, tiel rapide kiel fulmo.”

188. Ĉu la puraj Spiritoj loĝas specialajn mondojn, aŭ ĉu ili troviĝas en la universa spaco, ne devante restadi sur difinitaj globoj?

“La puraj Spiritoj loĝas certajn mondojn, sed ili tie ne devas restadi, kiel la homoj sur la Tero; ili povas, pli bone ol la ceteraj, esti tie, kie ili volas.”[12]

Iompostioma transmigrado

189. Ĉu la Spirito ĝuas plene siajn kapablojn ekde de la komenco de sia formado?

“Ne, ĉar la Spirito, kiel la homo, havas sian infanaĝon.

Ĉe la komenco, la Spiritoj havas nur instinktan ekzistadon, malfortan konscion pri si kaj pri siaj agoj; nur iom post iom la intelekto elvolviĝas.”

190. Kia estas la stato de la animo ĉe sia unua enkarniĝo?

“La stato de infanaĝo dum la enkorpa vivo; la intelekto apenaŭ ekburĝonas: ĝi provas sin en la vivo.”

191. Ĉu la animoj de niaj sovaĝuloj estas animoj ankoraŭ en infaneco?

“Relativa infaneco, sed ili estas jam elvolviĝintaj animoj; ili portas pasiojn.”

Ĉu do pasioj estas signo de evoluo?

“De evoluo, jes, sed ne de perfekteco; ili estas signo de la aktiveco kaj konscio pri la memo; en la primitiva animo, intelekto kaj konscio estas en ĝermostato.”

La vivo de la Spirito, en sia tuta daŭro, trapasas tiajn samajn fazojn, kiajn ni vidas en la enkorpa vivo; li iom post iom transiras de la embriostato al la infaneco, kaj de ĉi tiu li venas, per sinsekvaj fazoj, al la plenaĝeco, kiu estas la perfekteco; estas tamen jenaj diferencoj, nome, ke li ne konas malfortiĝon nek kadukecon, kiel en la enkorpa vivo; ke lia vivo, kiu havis komencon, neniam finiĝas; ke li bezonas grandegan tempon, laŭ nia kalkulmaniero, por pasi de la spirita infanaĝo al plena elkresko; kaj ke lia progreso ne fariĝas en unu sola sfero, sed en pluraj mondoj.

La vivo de la Spirito konsistas do el vico da enkorpaj ekzistadoj, el kiuj ĉiu estas por li okazo por unu paŝo antaŭen, same kiel ĉiu enkorpa ekzistado konsistas el vico da tagoj, en ĉiu el kiuj la homo pliigas sian sperton kaj instruitecon.

Sed, same kiel en la vivo de la homo kelkaj tagoj estas senfruktaj, en tiu de la Spirito kelkaj enkorpaj ekzistadoj estas senrezultaj, kiam li ne scias tiri el ili profiton.

192. Ĉu, ekde ĉi tiu vivo, per perfekta konduto, oni povas tuj transsalti ĉiujn ŝtupojn kaj fariĝi pura Spirito, ne paŝante sur la interaj niveloj?

“Ne, ĉar tio, kion la homo opinias perfekta, estas ankoraŭ malproksima de la perfekteco; ekzistas kvalitoj, kiujn li tute ne konas kaj kiujn li neniel komprenas. Li povas esti tiel perfekta, kiel tion ebligas lia tera naturo, sed tio ne estas la absoluta perfekteco. Infano, kiel ajn frumatura ĝi estas, devas travivi junaĝon, antaŭ ol veni al matureco; tiel same, malsanulo trapasas la fazon de resaniĝado, antaŭ ol tute rericevi la sanon. Krom tio, la Spirito devas antaŭenpaŝi pri scio kaj moraleco; se li progresis en unu sola direkto, li devas progresi en la dua, por atingi la supron de la ŝtuparo; sed, ju pli antaŭen la homo iras dum sia nuna vivo, des malpli daŭraj kaj penigaj estos liaj sekvantaj provoj.”

Ĉu la homo povas almenaŭ certigi al si, ekde ĉi tiu vivo, malpli amaran estontan ekzistadon?

“Jes, sendube; li povas malpliigi la longecon kaj la malfacilaĵojn de sia vojo. Nur la maldiligenta restadas ĉiam sur la sama loko.”

193. Ĉu iu homo povas, en siaj novaj ekzistadoj, defali de sia nuna nivelo?

“De sia socia pozicio, jes; de sia spirita rango, ne.”

194. Ĉu la animo de virta homo povas, en nova enkarniĝo, doni vivon al la korpo de malvirtulo?

“Ne, ĉar ĝi ne povas degeneri.”

Ĉu la animo de maliculo povos iam esti tiu de nobla homo?

“Jes, se ĝi pentis: en ĉi tiu okazo, tio estas rekompenco.”

La irado de la Spiritoj estas ĉiam progresa, neniam regresa; ili iom post iom altiĝas en la hierarkio kaj neniam defalas de la ŝtupo, kiun ili jam atingis. En siaj pluraj enkorpaj ekzistadoj, ili povas malsupreniri kiel homoj, sed ne kiel Spiritoj. Kaj tiel, la animo de iu altpotenculo de la Tero povas poste enkorpiĝi en plej malaltrangan metiiston, kaj kontraŭe, ĉar la pozicioj en la homa socio estas ofte kontraŭproporciaj al la grado de la moralaj sentoj. Herodo estis reĝo kaj Jesuo estis ĉarpentisto.

195. Ĉu la eblo, kiun oni havas, pliboniĝi en alia ekzistado, ne povas igi iujn personojn obstini sur la malbona vojo, pro la konvinko, ke ili povos ja sin korekti estonte?

“Kiu tiel pensas, tiu kredas nenion; la ekpenso mem pri ia eterna puno lin ankaŭ ne bridas, ĉar lia prudento repuŝas tian punon, kaj tiu ekpenso kondukas al absoluta nekredemo. Se estus pasintatempe uzataj nur raciaj rimedoj, por direkti la homojn, ne ekzistus tiom da skeptikuloj. Neperfekta Spirito povas, efektive, tiel pensi, kiel vi diras, dum sia enkorpa vivo; sed, liberigite el la materio, li ekpensos alie, ĉar li baldaŭ konstatos sian eraran kalkulon: li do venos kun kontraŭaj sentoj en novan ekzistadon. Tiel plenumiĝas lia progreso, kaj jen kial estas sur la Tero iuj homoj, pli progresintaj ol aliaj; unuj jam posedas sperton, kiun aliaj ne havas, sed ankaŭ ĉi tiuj ĝin akiros iom post iom. De ili dependas plirapidigi sian progreson aŭ ĝin senfine malfruigi.”

La homo, troviĝanta en malbona pozicio, deziras ĝin ŝanĝi kiel eble plej rapide. Tiu, kiu estas konvinkita, ke la suferoj en ĉi tiu vivo rezultas de liaj neperfektaĵoj, penos certigi al si novan malpli ĉagrenan vivon; kaj ĉi tiu penso lin deklinos de la vojo de malbono pli rapide, ol la penso pri la eterna fajro, kiun li ne kredas.

196. Ĉar la Spiritoj ne povas perfektiĝi krom per la afliktoj de la enkorpa ekzistado, ĉu do sekvas, ke la materia vivo estas ia elpurigejo aŭ fandilo, kiun la estuloj de la spirita mondo devas trapasi por veni al la perfekteco?

“Jes, ĝuste tio. Ili pliboniĝas en tiuj provoj, evitante malbonon kaj farante bonon. Sed nur post multo da sinsekvaj enkarniĝoj aŭ puriĝoj ili trafas, en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ siaj klopodoj, la celatan punkton.”

Kiu influas sur la alia: ĉu la korpo sur la Spirito, por ĉi tiun plibonigi, aŭ ĉu la Spirito sur la korpo?

“La Spirito estas ĉio; la korpo estas vesto, kiu putras: jen la tuta demando.”

En la suko de l’ vinbero ni trovas materian komparon inter la sinsekvaj gradoj de la puriĝado de la animo. Tiu suko enhavas fluidaĵon, nome alkoholon; sed ĉi tiu estas malfortigita de granda nombro da fremdaj substancoj, modifantaj ties esencon; la alkoholo atingas sian absolutan purecon nur post ripetataj distiladoj, ĉe ĉiu el kiuj ĝi seniĝas je iu malpuraĵo.

La distililo estas la korpo, kien la animo devas eniri por sin purigi; la fremdaj substancoj estas kvazaŭ la perispirito, kiu ankaŭ sin purigas, proporcie kiel la Spirito alproksimiĝas al la perfekteco.

Sorto de la infanoj post la morto

197. Ĉu la Spirito de infano, mortinta en tre malalta aĝo, povas esti tiel progresinta, kiel tiu de matura homo?

“Iafoje li estas eĉ multe pli progresinta, ĉar li eble vivis multe pli kaj posedas pli da sperto, precipe se li progresis.”

Ĉu do la Spirito de iu infano povas stari sur ŝtupo pli alta, ol tiu de ĝia patro mem?

“Tio estas tre ofta; ĉu vi tion ne vidas tiom da fojoj sur la Tero?”

198. Ĉu la Spirito de infano, kiu mortis tre malgrandaĝa kaj kiu ne povis fari malbonon, apartenas al la superaj gradoj?

“Se la infano ne faris malbonon, ankaŭ bonon ĝi ne faris, kaj Dio ne evitigas al tiu Spirito la provojn, kiujn li devas elporti. Se li estas pura, li tia estas ne pro tio, ke li liberiĝis el infana korpo, sed pro tio, ke li estis progresinta kiel Spirito mem.”

199. Kial la vivo estas tiel ofte tranĉata dum infanaĝo?

“La daŭro de la vivo de infano povas esti, por la Spirito enkarniĝinta en ĝin, la kompletigo de iu antaŭa ekzistado, interrompita antaŭ sia natura fino, kaj la morto de l’infano estas, preskaŭ ĉiam, provo aŭ puno por ties gepatroj.”

Kio fariĝas al la Spirito de tro frue mortinta infano?

“Li rekomencas nova ekzistadon.”

Se la homo havus unu solan ekzistadon, kaj se, post ĉi tiu, lia estonta sorto estus por ĉiam fiksita, kian strangan meriton havus la duono de l’ homa gento, mortanta ĉe infanaĝo, por, sen ia peno, ĝui la eternan feliĉon? Kun kia rajto tiu duono estus sendevigita elporti la ofte tiel akrajn kondiĉojn, trudatajn al la alia duono? Tia aranĝo de la aferoj ne povus konformiĝi al la justeco de Dio. Per la reenkarniĝado estas egaleco por ĉiuj; la estonteco apartenas al ĉiuj, sen ia escepto aŭ favoro al iu ajn; la trenpaŝaj povas plendi nur kontraŭ si mem. La homo devas ricevi la meriton de siaj agoj, ĉar li por tiuj respondas.

Cetere, ne estas racie konsideri la infanaĝon normala stato de senkulpeco. Ĉu ni ne vidas infanojn kun la plej fiaj instinktoj, en aĝo, kiun la edukado ankoraŭ ne povis influi?

Ĉu ni ne vidas kelkajn, kiuj ĉe sia naskiĝo, kvazaŭ kunportas hipokritecon, perfidemon, eĉ la instinkton de ŝtelo kaj murdo, spite al la bonaj ekzemploj ilin ĉirkaŭantaj? La civila leĝo deklaras ilin senkulpaj pro siaj krimoj, ĉar ĝi rekonas, ke ili kondutas sensaĝe; kaj ĝi ja pravas, ĉar, efektive, infanoj kondutas prefere laŭ sia instinkto, ol laŭ antaŭdecidita intenco; sed, de kie povas deveni tiuj instinktoj tiel malsamaj ĉe infanoj samaĝaj, egale edukataj kaj elmetataj al samaj influoj? De kie venas tia tro frua malico, se ne de la malsupereco de la Spirito, ĉar la edukado ja neniel influis? Malvirtaj infanoj estas tiaj, ĉar iliaj Spiritoj estas malmulte progresintaj; kaj tial, ili suferas la sekvojn, ne de siaj infanaj agoj, sed de tiuj faritaj dum antaŭaj ekzistadoj; tial, la leĝo estas la sama por ĉiuj kaj la justeco de Dio ĉiujn ampleksas.

Sekso de la Spiritoj

200. Ĉu la Spiritoj havas sekson?

“Ne tian, kiel vi komprenas, ĉar sekso dependas de fiziologia konstruo. Ekzistas inter ili amo kaj simpatio, sed fonditaj sur simileco de sentoj.”

201. Ĉu la Spirito, animinta la korpon de viro, povas, en nova ekzistado, animi tiun de virino, kaj kontraŭe?

“Jes; samaj Spiritoj animas virojn kaj virinojn.”

202. Ĉu, kiam la Spirito estas nur Spirito, li preferas eniĝi en korpon de viro aŭ en tiun de virino?

“Tio malmulte tuŝas la Spiriton: ĝi dependas de la provoj, kiujn li devas elporti.”

La Spiritoj enkarniĝas en virojn aŭ virinojn pro tio, ke ili ne havas sekson; ĉar ili devas progresi en ĉiuj direktoj, tial ĉiu sekso, ĉiu socia pozicio havigas al ili provojn kaj devojn apartajn, kaj okazojn akiri sperton. Tiu, kiu estus ĉiam viro, scius nur tion, kio koncernas viron.

Parenceco, genealogia deveno

203. Ĉu la gepatroj transigas al siaj idoj iom de sia animo aŭ ĉu ili donas al tiuj nur la materian vivon, al kiu alia animo poste almetos la moralan vivon?

“La gepatroj donas al siaj idoj nur la materian vivon, ĉar la animo estas nedividebla. Stulta patro povas naskigi talentajn filojn, kaj kontraŭe.”

204. Ĉar ni havas plurajn ekzistadojn, ĉu tial nia parencaro havas sian originon trans la limoj de nia hodiaŭa ekzistado?

“Ne povas esti alie. La sinsekvado de la enkorpaj ekzistadoj estigas, inter la Spiritoj, ligilojn, kiuj havas sian originon en iliaj antaŭaj ekzistadoj; de tio ekestas ofte simpatioj inter vi kaj iuj Spiritoj ŝajne fremdaj al vi.”

205. En la okuloj de kelkaj personoj, la doktrino pri la reenkarniĝo ŝajnas detrui la familioligilojn, ĉar tiu doktrino asertas, ke tiuj ligiloj originas de tempo antaŭ la nuna ekzistado…

“Tiu doktrino plilongigas, ne rompas, tiujn ligilojn.

Se la parenceco estas ja fondita sur antaŭaj estimoj, la ligiloj inter la anoj de unu sama familio estas do nepre pli firmaj. Tiu doktrino pliigas la devojn pri frateco, ĉar en via najbaro aŭ en via servisto eble estas Spirito, iam ligita al vi per sama sango.”

Tamen malgrandiĝas la graveco, kiun kelkaj homoj atribuas al sia deveno, ĉar ni povas havi, kiel patron, viron, kies Spirito iam apartenis al tre malsama raso aŭ vivis en tute malsamaj kondiĉoj.

“Estas vere, sed tia graveco havas kiel fundamenton la malhumilecon: kion la plimulto opinias honorinda ĉe siaj prauloj, tio estas la titoloj, la pozicio kaj la riĉeco.

Iu hontus, ke lia avo estis honesta ŝuisto; sed li fierus, se li devenus de diboĉa nobelo. Tamen, kion ajn oni diras aŭ faras, neniu malhelpos, ke la aferoj estu tiaj, kiaj ili estas, ĉar Dio ne konformigis la leĝojn de la Naturo al la vantamo de la homoj.”

206. Ĉar ekzistas nenia devenrilato inter la Spiritoj de la anoj de unu sama familio, ĉu la kulto por la prapatroj estas do ridinda afero?

“Certe ne, ĉar estas ĉiam agrable aparteni al familio, en kiun enkarniĝis altaj Spiritoj. Kvankam la Spiritoj ne devenas unuj de aliaj, tamen ili nepre estimas tiujn, al ili altenatajn per familioligiloj; ilin ofte altiras al iu familio simpatio aŭ antaŭaj ligiloj; sed, estu certaj, la Spiritojn de viaj prapatroj neniom honoras la kulto, kiun vi al ili faras pro fiero; iliaj meritoj falas sur vin nur tiam, kiam vi klopodas por sekvi la bonajn ekzemplojn, kiujn ili donis al vi; nur tiam via memoro povas esti al ili ne nur plaĉa, sed ankaŭ utila.”

Fizikaj kaj moralaj similaĵoj

207. La gepatroj heredigas al siaj idoj ian fizikan similaĵon; ĉu ili heredigas ankaŭ ian moralan similaĵon?

“Ne, ĉar gepatroj kaj idoj havas malsamajn animojn aŭ Spiritojn. Korpo devenas de korpo, sed Spirito ne devenas de Spirito. Ĉe la samrasanoj estas sole sangsameco.”

El kio originas la moralaj similaĵoj, kelkafoje ekzistantaj inter geopatroj kaj ties idoj?

“Tiuj estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, altirataj, unuj al la aliaj, de la simileco de siaj inklinoj mem.”

208. Ĉu la Spiritoj de la gepatroj havas nenian influon sur tiuj de iliaj idoj post ties naskiĝo?

“Kontraŭe, tre grandan. Kiel ni jam diris, la Spiritoj devas kunhelpi por la reciproka progresado. Nu! La Spiritoj de la gepatroj havas kiel mision disvolvi per edukado la Spiritojn de iliaj idoj; tio estas tasko por la gepatroj, kaj ĉi tiuj estos kulpaj, se ili ĝin ne plenumos.”

209. Kial de bonaj, virtaj gepatroj naskiĝas malicaj idoj? Aŭ, alivorte, kial la bonaj kvalitoj de la gepatroj ne ĉiam altiras, pro simpatio, bonajn Spiritojn, por ke ĉi tiuj animu iliajn idojn?

“Malbona Spirito povas peti bonajn gepatrojn, esperante, ke iliaj konsiloj lin gvidos sur pli bona vojo, kaj Dio lin ofte konfidas al tiaj gepatroj.”

210. Ĉu la gepatroj povas, per siaj pensoj kaj preĝoj, altiri al korpo de iu venonta ido bonan Spiriton, anstataŭ malbona?

“Ne; sed ili povas plibonigi la Spiriton de sia ido, al ili konfiditan: tio estas ilia devo; malbonaj idoj estas provo por siaj gepatroj.”

211. De kio venas la karaktersimileco, iafoje ekzistanta inter du fratoj, precipe inter dunaskitoj?

“Ili estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, alproksimiĝintaj pro la simileco de sentoj kaj ĝojantaj, ke ili estas kune.”

212. Ĉu en la individuoj, kies korpoj estas kunligitaj kaj havas kelkajn komunajn organojn, estas du Spiritoj, aŭ alivorte, du animoj?

“Jes, sed tiel similaj, ke ili preskaŭ ĉiam ŝajnas al vi unu sola.”

213. Ĉar la Spiritoj enkarniĝas en dunaskitojn pro simpatio, de kio venas la malamo kelkafoje konstatata inter ili?

“Ne estas regulo, ke dunaskitoj estas ĉiam reciproke simpatiantaj Spiritoj; malbonaj Spiritoj povas ankaŭ deziri kune batali sur la areno de la vivo.”

214. Kion ni pensu pri la onidiro, ke infanoj sin reciproke batas en la patrina ventro?

“Figuro! Por vive pentri, ke ilia reciproka malamo estas enradikita en iliaj koroj, oni atribuis al tiu malamo originon antaŭan je ilia naskiĝo. Vi ordinare ne sufiĉe atentas al poeziaj metaforoj.”

215. Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiu popolo distingiĝas?

“La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas grande familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion.”

216. Ĉu la homo konservas, en siaj novaj ekzistadoj, postesignojn de la morala karaktero de siaj antaŭaj ekzistadoj?

“Jes, tio povas okazi; sed, progresinte, li aliiĝas.

Ankaŭ lia socia pozicio povas jam ne esti la sama; se el mastro li fariĝas sklavo, liaj gustoj estas tute malsamaj, kaj vi lin apenaŭ rekonas. Ĉar la Spirito estas la sama en siaj pluraj enkarniĝoj, liaj manifestiĝoj povas tial prezenti inter si analogaĵojn, tamen modifitajn de la kutimoj de lia nova pozicio, ĝis rimarkinda perfektiĝo tute aliigos lian karakteron; ĉar, anstataŭ fiera kaj malbona, li povas esti humila kaj bonkora, se li pentis.”

217. Ĉu la homo, en siaj pluraj enkarniĝoj, konservas fizikajn postsignojn de siaj antaŭaj ekzistadoj?

“La korpo eldetruiĝas, kaj la nova havas nenion komunan kun la antaŭa. Tamen la Spirito rebildiĝas en la korpo; estas vere, ke ĉi tiu estas nur materio, sed, malgraŭ tio, ĝi estas modelita laŭ la kapabloj de la Spirito, kiu stampas sur la korpo ian karakteron, precipe ĉe la fizionomio; oni tial ĝuste konsideras la okulojn la spegulo de l’animo, tio estas, ĉefe la vizaĝo spegulas la animon.

Treege malbela homo havas ĉiam ion, kio faras lin plaĉemiena, se li entenas bonan, saĝan, mildan Spiriton; aliflanke, ekzistas tre belaj vizaĝoj, pri kiuj vi ekhavas nenian senton, aŭ kontraŭ kiuj vi eksentas eĉ abomenon.

Vi eble kredas, ke nur belstrukturaj korpoj estas envolva ĵoj de perfektaj Spiritoj; sed rimarku, ke vi ĉiutage renkontas noblajn homojn sub monstraj eksteraĵoj. Eĉ tiam, kiam ne ekzistas forta simileco inter vizaĝaj trajtoj, la egaleco de gustoj kaj inklinoj povas do naski la tiel nomatan familiomienon.”

La korpo, kiu vestas la animon en nova enkarniĝo, nenian nepran analogion havas kun tiu, kiun la animo iam forlasis, ĉar la animo ĝin prenis eble el alia trunko; estus tial absurdo konkludi, ke en la sinsekvado de la ekzistadoj, estus ia korpa simileco, kiu estus nur hazarda. Tamen la kvalitoj de la Spirito ofte modifas la organojn, al li servantajn por liaj manifestoj, kaj stampas sur la vizaĝo, eĉ sur la gestoj, ian distingilon. Efektive, sub la plej modesta vesto oni povas malkovri esprimon de grandeco kaj digno, dum, sub la mantelo de potenca suvereno, oni iafoje vidas esprimon de malnobleco kaj malvirto. Kelkaj personoj, devenintaj de malaltega pozicio, akiras senpene la kutimojn kaj manierojn de la socio, kaj tial ŝajnas, ke ili tie denove renkontas sian elementon; aliaj, malgraŭ sia deveno kaj edukado, kvazaŭ sentas sin fremdaj kaj konfuzitaj en tiu rondo. Kiel klarigi ĉi tiun fakton, alie ol tiel, ke ĝi estas kopio de la antaŭa pozicio de la Spirito?

Denaskaj ideoj

218. Ĉu la enkarniĝinta Spirito ne konservas ian memoron de siaj perceptoj kaj konoj el antaŭaj ekzistadoj?

“Restas ĉe li nebuleca memoro, kiu havigas al li tion, kion oni nomas denaskaj ideoj.”

Ĉu do la teorio pri la denaskaj ideoj ne estas ia himero?

“Ne; la konoj, akiritaj en ĉiu ekzistado, ne perdiĝas; la Spirito, liberigite el la materio, ilin ĉiam memoras.

En la karno li povas, provizore, ilin parte forgesi, sed lia intuicio pri ili helpas lian progresadon; se ne estus tiel, li devus ĉiam denove rekomenci. En ĉiu nova ekzistado, la Spirito prenas kiel deirpunkton tiun, kie li haltis en sia antaŭa ekzistado.”

Devas do esti granda interrilato inter du sinsekvaj ekzistadoj, ĉu ne?

“Ne ĉiam tiel granda, kiel vi povus kredi, ĉar la pozicioj estas iafoje tre malsamaj, kaj la Spirito eble progresis dum la tempo inter la du ekzistadoj.” (216)

219. Kiu estas la origino de la eksterordinaraj kapabloj de individuoj, kiuj, sen antaŭa studado, kvazaŭ havas ian intuicion pri certaj konoj, kiaj la lingvoj, la kalkulado k. s.?

“Memoro de la pasinteco; antaŭa progreso de la animo, sed pri kiu la individuo ne konscias. El kio, laŭ via opinio, venus tiaj kapabloj? La korpo ŝanĝiĝas, sed la Spirito estas la sama, kvankam li ŝanĝas sian veston.”

220. Kiam iu Spirito translokiĝas en alian korpon, ĉu li povas perdi iujn intelektajn kapablojn, ekzemple: jam ne senti guston por la artoj?

“Jes, tiam, kiam li malnobligis aŭ misuzis tiujn kapablojn. Krom tio, iu kapablo povas dormeti dum unu ekzistado, pro tio ke la Spirito deziras disvolvi alian, sen ia rilato kun la unua; ĉi tiu restas do en latenta stato, kaj estonte reaperos.”

221. Ĉu, pro ia memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de Dio kaj la antaŭsenton pri la estonta vivo?

“Jes, memoro, kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed fiero ofte sufokas tian senton.”

Ĉu ne devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino, kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj?

“Tiu doktrino estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas pruvo pri ĝia vereco.

Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas superstiĉon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.