La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro XI

X – LEĜO DE JUSTECO, AMO KAJ KARITATO

1. Justeco kaj naturaj rajtoj. – 2. Rajto de propreco. Ŝtelo. – 3. Karitato kaj amo al proksimulo. 4. Patrina amo kaj fila amo.

Justeco kaj naturaj rajtoj

873. Ĉu la sento de justeco troviĝas en la Naturo, aŭ ĉu ĝi rezultas el akiritaj ideoj?

“Ĝi troviĝas en la Naturo en tia maniero, ke vi indignas nur pro la penso pri maljusteco. Sendube, la morala progreso pliigas tiun senton, sed ĝin ne naskas:

Dio metis ĝin en la koron de la homo; jen, kial vi ofte trovas ĉe simplanimaj, nekleraj homoj pli ĝustajn ekkonojn de justeco, ol ĉe tre instruitaj homoj.”

874. Se justeco estas leĝo de la Naturo, kial la maniero kompreni ĝin diversas inter la homoj tiom, ke iu opinias justa tion, kio ŝajnas maljusta al alia?

“Tio okazas, ĉar enmiksiĝas en la aferon pasioj, kiuj modifas tiun senton, same kiel la plimulton de aliaj naturaj sentoj; pasioj igas vidi la faktojn tra falsa prismo.”

875. Kiel oni povas difini justecon?

“Justeco konsistas en respekto al ĉies rajto.”

Kio starigas tiujn rajtojn?

“Du leĝoj, nome: la homa kaj la natura leĝoj. Ĉar la homoj kreis leĝojn konformajn al iliaj moroj kaj karakteroj, tial tiuj leĝoj starigis rajtojn, kiuj povis ŝanĝiĝi kun la progreso de la civilizacio. Vidu, ĉu viaj hodiaŭaj leĝoj, cetere neperfektaj, akceptas tiajn samajn rajtojn, kiajn tiuj mezepokaj; tamen tiuj kadukaj rajtoj, kiuj aspektas hodiaŭ monstraj, ŝajnis justaj kaj naturaj en tiu epoko. Rajto, starigita de la homo, ne ĉiam estas do konforma al justeco; krom tio, ĝi kontrolas nur iujn sociajn interrilatojn, dum, en la privata vivo, ekzistas sennombraj agoj, koncernantaj nur kaj sole al la tribunalo de la konscienco.”

876. Krom la rajto starigita de la homa leĝo, kiu estas la bazo de justeco fondita sur la natura leĝo?

“La Kristo diris al vi jenon: Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.[26] Dio metis en la koron de la homo la regulon pri la vera justeco, pro la deziro, kiun ĉiu havas, vidi respektataj siajn rajtojn. Ĉe la necerteco pri tio, kion li devas fari al sia similulo, en iu cirkonstanco, la homo demandu sin mem, kiel li dezirus, ke oni kondutu kontraŭ li en tia cirkonstanco. Dio ne povus doni al homo gvidanton pli fidindan, ol ties konscienco mem.”

La kriterio de la vera justeco kuŝas efektive en tio, ke oni deziru al la aliaj tion, kion oni dezirus al si mem, kaj ne, ke oni deziru al si tion, kion oni dezirus al la aliaj : tiuj du esprimoj tute ne estas egalaj. Ĉar ne estas nature deziri malbonon al si mem – se oni prenas la personan deziron kiel deirpunkton – , tial oni estas certa, ke oni deziras al la proksimulo nur bonon. En ĉiu tempo kaj en ĉiaj kredoj, la homo ĉiam penadis superstarigi sian personan rajton: la superbeleco de la kristana religio troviĝas en tio, ke ĝi faris la personan rajton la bazo de la rajto de l' proksimulo.

877. Ĉu la neceso, kiun la homo havas, vivi en socio, ŝarĝas lin per apartaj devoj?

“Jes, kaj la unua el ĉiuj estas respekti la rajtojn de siaj similuloj ; kiu respektas tiujn rajtojn, tiu estas ĉiam justa. En via mondo, kie tiom da homoj malŝatas la leĝojn de justeco, ĉiu faras revenĝojn, kaŭzon de la malordo kaj konfuziteco de via socio. La socia vivo kreas reciprokajn rajtojn kaj altrudas reciprokajn devojn.”

878. Ĉar la homo povas iluziiĝi pri la amplekso de sia rajto, kio povas konigi al li ties limon?

“La limo de rajto, kian li rekonas en sia similulo kontraŭ li, en samaj cirkonstancoj, kaj reciproke.”

Sed, se ĉiu alproprigas al si la rajtojn de siaj similuloj, kio fariĝas la subeco antaŭ la superuloj? Ĉu tio ne estas la renverso de ĉiuj aŭtoritatoj?

“La naturaj rajtoj estas samaj por ĉiuj homoj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda; Dio ne faris iujn el argilo pli pura, ol aliajn, kaj ĉiuj estas egalaj antaŭ Li. Tiuj rajtoj estas eternaj; la rajtoj, starigitaj de la homoj, pereas kun siaj kaŭzoj. Cetere, ĉiu bone konas sian propran forton aŭ malforton, kaj scias ĉiam havi respekton al tiu, kiu ĝin meritas pro siaj virto kaj saĝeco.

Estas grave atentigi al tio, por ke la homoj, kredantaj sin superaj, konu siajn devojn, por indi respekton. Subeco ne estos kompromitita, kiam aŭtoritato estos donita al saĝo.”

879. Kia estas la karaktero de la homo, kiu praktikus justecon laŭ ties tuta pureco?

“Tiu de vera justulo, laŭ ekzemplo de Jesuo; ĉar li praktikus ankaŭ la amon al la proksimulo kaj la karitaton, sen kiuj ne ekzistas vera justeco.”

Rajto de propreco. Ŝtelo

880. Kiu estas la unua el ĉiuj naturaj rajtoj de la homo?

“Vivi; tial neniu rajtas atenci la vivon de sia similulo, kaj fari ion ajn, kio povus endanĝerigi ties enkorpan ekzistadon.”

881. Ĉu la vivorajto havigas al la homo la rajton amasigi la necesajn vivrimedojn, por ke li povu ripozi tiam, kiam li jam ne kapablos labori “Jes; sed li devas tion fari en sia familio, kiel abelo, per honesta laborado, kaj ne amasigi kiel egoisto. Iuj bestoj mem donas al li ekzemplon de antaŭzorgemo.”

882. Ĉu la homo rajtas defendi tion, kion li amasigis per sia laboro?[27]

“Dio diris: Ne ŝtelu ; kaj Jesuo: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro.”[28]

Tio, kion la homo kolektas per honesta laboro, estas laŭrajta propraĵo, kiun li rajtas defendi, ĉar la propraĵo, frukto de laborado, estas natura rajto tiel sankta, kiel la rajto labori kaj vivi.

883. Ĉu la deziro posedi troviĝas en la Naturo?

“Jes; sed, kiam ĝi estas deziro posedi por si sola kaj por persona kontentigo, tiam ĝi estas egoismo”

Tamen, ĉu la deziro posedi ne estas laŭrajta pro tio, ke homo, havanta proprajn vivrimedojn, ricevas vivtenadon de neniu alia?

“Kelkaj nesatigeblaj homoj amasigas por nenies profito aŭ por nura kontentigo de siaj pasioj. Ĉu vi kredas, ke tio plaĉas al Dio? Tiu, kontraŭe, amasiganta, per sia laboro por utili al siaj similuloj, praktikas la leĝon de amo kaj karitato, kaj lia laboro estas benata de Dio.”

884. Kia estas la karaktero de la laŭrajta propraĵo?

“Estas laŭrajta nur propraĵo, akirita sen ies malprofito.” (808)

Ĉar la leĝo de amo kaj justeco malpermesas, ke ni faru al aliulo tion, kion ni ne dezirus, ke oni faru al ni, tial ĝi malaprobas ĉian ajn akirorimedon kontraŭan al ĝi.

885. Ĉu la rajto de propreco estas senlima?

“Sendube, ĉio ajn, laŭrajte akirita, estas propraĵo; sed, kiel ni diris, ĉar la homa leĝaro estas neperfekta, tial ĝi ofte rekonas konvenciajn rajtojn, kiujn la natura justeco malaprobas. Ĝuste pro tio la homoj reformas siajn leĝojn, proporcie kiel progreso fariĝas kaj kiel ili pli bone komprenas justecon. Kio ŝajnas perfekta dum iu jarcento, tio aspektas barbare dum la jarcento sekvanta.”

Karitato kaj amo al proksimulo

886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?

“Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfekta ĵoj, pardono de la ofendoj.”

Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni.

Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.

Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata.

Se sin prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.[29]

887. Jesuo ankaŭ diris: Amu viajn malamikojn .

Nu, ĉu amo al malamikoj ne kontraŭas niajn naturajn inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter la Spiritoj?

“Sendube neniu povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin.”

888. Kion, pensi pri almozo?

“Homo, alkondukita al almozpetado, sin morale kaj fizike degradas: li brutiĝas. En socio, bazita sur la leĝo de Dio kaj sur justeco, oni devas helpi malfortulon, tamen ne humiligante lin. La socio devas subteni la ekzistadon de tiuj, kiuj ne povas labori, kaj ne lasi ilian vivon kuri laŭ la kaprico de la hazardo kaj de la publika bonvolo.”

Ĉu vi malaprobas almozon?

“Ne ; ne almozo estas riproĉinda, sed la maniero, kiel ĝi estas ofte donata. Virtulo, komprenanta karitaton tiel, kiel Jesuo ordonis, iras renkonte al malfeliĉulo, ne atendante, ke ĉi tiu aletendu sian manon.

“La vera karitato estas ĉiam milda kaj bonvola; ĝi troviĝas tiel en la ago, kiel en la maniero agi. Komplezo, delikate farita, havas duoblan valoron; se ĝi estas farita fiere, la bezono povas devigi ĝian akcepton, sed la koro ĝin ne dankas.

“Memoru ankaŭ, ke parada elmontrado nuligas, en la okuloj de Dio, la meriton de la bonfaro. Jesuo diris:

Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra[30]; per tio li admonas al vi, ke vi ne malplivalorigu karitaton per fiero.

“Estas necese distingi la ĝustasencan almozon je la bonfaro. La plej necesbezona ne ĉiam estas tiu, kiu petas; la timo de humiliĝo detenas de peto la veran malriĉulon, kiu ofte suferas sen plendo; ĝuste al tiu la vera filantropo scias iri sen afekta vantomontrado.

“Amu vin reciproke, jen la tuta leĝo: dia leĝo, laŭ kiu Dio regas la mondojn. Amo estas la leĝo de altiro por la vivantaj kaj organaj estaĵoj ; altiro estas la leĝo de amo por la neorgana materio.

“Neniam forgesu, ke la Spirito, kia ajn estas lia grado da progreso kaj lia situacio, ĉu li estas reenkarniĝinta aŭ vaganta, troviĝas ĉiam inter iu supera, kiu lin gvidas kaj perfektigas, kaj iu malsupera, kontraŭ kiu li havas samajn devojn. Estu do bonfaremaj, ne nur prenante el via poŝo monereton, kiun vi malvarme donas al tiu, kiu kuraĝas peti de vi, sed ankaŭ irante renkonte al kaŝitaj mizeroj. Estu indulgemaj kontraŭ la malbona ĵoj de viaj similuloj ; anstataŭ malŝati neklerecon kaj malvirton, instruu kaj moraligu ilin; estu mildaj kaj grandanimaj kontraŭ ĉiuj plej malgrandaj estaĵoj de la Naturo, kaj tiel vi obeos la leĝon de Dio.”

Skta Vincento de Paŭlo.

889. Ĉu ne estas homoj reduktitaj al almozuleco pro sia propra kulpo?

“Sendube ; sed, se bona morala edukado estus al ili instruinta praktiki la leĝon de Dio, ili ne estus do altrenitaj al la ekscesoj, kiuj kaŭzis ilian perdon; ĝuste de tio dependas la plibonigo de via globo.” (707)

Patrina amo kaj fila amo

890. Ĉu la patrina amo estas virto, aŭ ĉu ĝi estas instinkta sento komuna al la homoj kaj bestoj?

“Samtempe la unua kaj la dua. La Naturo donis al patrino la amon al siaj filoj en la intereso de ilia konservado; sed ĉe la besto tiu amo limigas sin al la materiaj bezonoj; ĝi ĉesas tiam, kiam la prizorgoj jam ne estas necesaj; ĉe la homo, ĝi daŭras plu dum la tuta vivo, kaj entenas dediĉon kaj sinforgeson, kiuj estas virtoj; ĝi postvivas eĉ la morton, kaj sekvas la filon trans la tombon; vi do vidas, ke estas en ĝi io alia, ol tio trovata ĉe la besto.” (205-385)

891. Ĉar la patrina amo troviĝas en la Naturo, kial iuj patrinoj malamas siajn filojn, ofte jam de post ilia naskiĝo?

“Tio estas iafoje provo, elektita de la Spirito de la ido, aŭ kulpelaĉeto en la okazo, se la ido, kiel patro, patrino aŭ filo, estis malbona en alia ekzistado (392).

Ĉiuokaze, malbona patrino estas certe animata, de malbona Spirito, penanta malhelpi tiun de la fìlo, por ke ĉi tiu malsukcesu ĉe la provo, kiun li elektis; sed tiu malobeo je la leĝo de l' Naturo estos nepre punita, kaj la Spirito de la filo estos rekompencita pro la baroj, kiujn li venkis.”

892. Kiam la idoj kaŭzas ĉagrenojn, ĉu tiam ties gepatroj ne estas pardonindaj, se ili, gepatroj, ne estas tiel karesemaj, kiel en kontraŭa okazo?

“Ne, ĉar tio estas tasko, kiu estis konfidita al la gepatroj, kaj ties misio estas ĉiel klopodi, por konduki siajn idojn al bono (582-583). Sed, tiuj ĉagrenoj preskaŭ ĉiam rezultas el tiuj malbonaj kutimoj, pri kiuj ili permesis, ke iliaj idoj prenu detempe de sia lulilo: ili do rikoltas frukton el propra semo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.