La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

ENKONDUKO

en la studadon de la Spiritisma Doktrino

I

Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj. La vortoj spirita, spiritualisto, spiritualismo, spiritualista, spiritualisma havas precize difinitan signifon; atribui al ili novan signifon, celante ilin apliki al la doktrino de la Spiritoj, estus pliigi la jam tiel multnombrajn kaŭzojn de dubasenceco. Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj SPIRITA kaj SPIRITUALISMO, ni uzas, por nomi ĉi tiun kredon, la vortojn spiritista, spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon.

Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.

La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.

II

Estas alia vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj objekto, ĉiuj sin interkomprenus.

Laŭ la opinio de kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo.

En ĉi tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne kaŭzo.

Aliaj kredas, ke la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo sorbas ioman parton.

Laŭ la penso de tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĵetanta erojn al la diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis.

Ĉi tiu opinio diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar, jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem.

Laŭ tiu opinio, la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi tio estas ia modifita formo de panteismo.

Aliaj, fine, asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi tiu estas la plej ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo, postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. Ĉi tiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la spiritualistoj.

Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. Ŝajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas ANIMO la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.

Ĉe manko de aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas:

Vivoprincipo la principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. Ĉar povas esti vivo sen konsidero al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj difinitaj cirkonstancoj; aliaj – kaj tiu ĉi estas la plej ĝenerala ideo – , ke ĝi kuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo k.a.

Kiel ajn la afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu naskas la fenomenon “vivo”, dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan sent on, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa speco.[1]

Oni komprenas, ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da diskutoj.

Oni ankaŭ forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k.a.

Oni povus do diri – kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelekto-principon; kaj la spirita animo[2], por esprimi la principon de nia individueco post morto. Kiel oni vidas, ĉio ĉi estas nura demando pri vortoj, sed ja tre grava demando por interkompreniĝado. El ĉi tiu vidpunkto, la vivo-animo estas komuna al ĉiuj organhavaj estaĵoj: vegetaĵoj, bestoj kaj homoj; la intelekta animo estas propra al bestoj kaj al homoj; kaj la spirita animo apartenas nur al la homo.

Ni kredis necese insisti pri ĉi tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj postvivanta la korpon. Ĉar ni ofte uzados, en ĉi tiu verko, la vorton animo, tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia miskompreno.

Ni alvenas nun al la ĉefa objekto de ĉi tiu prepara instruado.

III

Kiel ĉiu nova afero, la spiritisma doktrino havas siajn adeptojn kaj siajn kontraŭulojn.

Ni provos respondi kelkajn kontraŭdirojn de ĉi tiuj lastaj, ekzamenante la valoron de la motivoj, sur kiuj ili sin apogas; tamen ni ne arogas al ni esperi konvinki ĉiujn, ĉar multaj kredas, ke la lumo estas farita nur por ili. Ni turnas nin al la personoj bonvolemaj, sen antaŭe pretaj aŭ, spite ĉion, neŝanĝeblaj ideoj, sed sincere dezirantaj instruiĝi; al tiuj ni pruvos, ke la plimulto de la kontraŭdiraĵoj, prezentataj kontraŭ la spiritisma doktrino, originas de nekompleta observado kaj de tro rapida kaj senpripensa juĝo.

Ni rememorigu unue, en malmultaj vortoj, la kreskantan serion de la fenomenoj, el kiuj rezultis ĉi tiu doktrino.

La unua observata fakto estis la movado de pluraj objektoj; ĝi estis ordinare nomata turniĝantaj tabloj aŭ danco de la tabloj. Ŝajnas, ke tiu fenomeno estis rimarkita unue en Ameriko aŭ, pli bone, ke ĝi renoviĝis en tiu regiono, ĉar la historio pruvas, ke ĝi okazadis jam en la plej antikva tempo; ĝi fariĝis kune kun strangaj cirkonstancoj, kiaj eksterordinaraj bruetoj, frapoj sen ia konata evidenta kaŭzo. De tie ĝi rapide disvastiĝis tra Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. Komence, ĝi estis akceptita kun granda nekredemo; sed la multeco de la eksperimentoj baldaŭ disfandis la dubojn pri ties realeco.

Se tiu fenomeno limigus sin al la movado de materiaj objektoj, ĝi povus do esti klarigita kiel efiko de kaŭzo pure fizika. Tro nesciaj ni ankoraŭ estas, ke ni konus ĉiajn kaŝitajn naturajn agantojn, kiel ankaŭ ĉiujn proprecojn de tiuj jam al ni familiaraj; cetere, la elektro ĉiutage kreskigas la multenombrajn rimedojn, kiujn ĝi havigas al la homo, kaj ŝajnas destinita heligi la sciencon per nova lumo. Ne estus do neeble, ke la elektro, modifita de certaj cirkonstancoj, aŭ de alia nekonata aganto, estus la kaŭzo de tiu movado.

La kunsido de multe da homoj – kio pligrandigus la agpovon – laŭŝajne apogis tiun teorion, ĉar oni povus rigardi tiun kolekton kiel multoblan pilon, kies potenco estus rekte proporcia al la nombro de ties elementoj.

La ronda movado havis nenion eksterordinaran, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo mem; ĉiuj astroj movas sin ronde; oni povus do sin trovi antaŭ malgrandmezura kopio de la ĝenerala movado de l' universo aŭ, pli ĝustadire, ke ia ĝis tiam nekonata faktoro povis okaze naski ĉe la malgrandaj objektoj, en difinitaj kondiĉoj, ian energion similan al tiu, kiu puŝas la mondojn.

Sed tiu movado ne ĉiam estis ronda; ofte ĝi estis intermita kaj tute neregula; la objekto estis vigle skuata, renversata, trenata en ia ajn direkto kaj, kontraŭ ĉiuj leĝoj de la statiko, levata de sur la planko kaj senapoge tenata en la aero. En tiuj faktoj estis nenio, kio ne povus esti klarigita per la influo de iu fizika nevidebla aganto. Ĉu ni ne vidas, ke la elektro faligas konstruaĵojn, elradikigas arbojn, malproksimen ĵetas, altiras aŭ repuŝas la plej pezajn korpojn?

La strangaj bruetoj kaj krakoj – se oni akceptas, ke ili ne estis unu el la ordinaraj efikoj de la dilato de la ligno aŭ de ia alia hazarda kaŭzo – povus ja origini el la densiĝo de iu kaŝita fluidaĵo: ĉu la elektro ne okazigas la plej fortajn bruegojn?

Ĝis tie ĉi, kiel oni vidas, ĉion povus enhavi la kampo de la pure fiziologiaj kaj fizikaj faktoj. Ne elirante el ĉi tiu klaso da ideoj, oni tie havis temon por studado serioza kaj inda je la atento de la scienculoj. Kial tio ne okazis?

Ĉagrenas diri: tio venas de kaŭzoj, pruvantaj, inter miloj da similaj faktoj, la frivolecon de la homa spirito. La vulgareco de la objekto, ĉefe uzata ĉe la unuaj eksperimentoj, eble kunhelpis por tiu indiferenteco. Kian influon ofte havis iu vorto sur la plej gravan aferon! Ne konsiderante, ke la movado povus esti komunikata al iu ajn objekto, oni daŭrigadis plu la eksperimentojn per la tabloj, sendube pro tio, ĉar tiu ĉi meblo estas la plej oportuna, kaj ĉar oni pli nature sidas ĉirkaŭ tablo ol ĉirkaŭ alia meblo. Nu, la superaj homoj estas kelkafoje tiel infanecaj, ke ne estus neeble, ke certaj eminentaj spiritoj opiniis nedigne okupiĝi pri tio, kion oni interkonsentis nomi la danco de la tabloj. Estas probable, ke, se la fenomeno, rimarkita de Galvani, estus rimarkita de nekleraj homoj kaj ricevus burleskan nomon, ĝi ankoraŭ malŝatinde kuŝus apud la magia vergeto. Efektive, kiu scienculo ne opinius, ke li malaltiĝus de sia piedestalo, se li okupiĝus pri la danco de la ranoj?

Tamen kelkaj personoj, tiel modestaj, ke ili konsentis, ke la Naturo eble ankoraŭ ne eldiris sian lastan vorton pri la afero, deziris vidi, por malŝarĝo de la konscienco; sed okazis, ke la fenomeno ne ĉiam respondadis al ilia espero; kaj, ĉar ĝi ne okazis konstante laŭ ilia volo kaj en ilia maniero de eksperimentado, tial ili konkludis malkonfirme. Spite al ilia juĝodecido, la tabloj ne ĉesas turniĝadi, kaj ni povas diri kiel Galileo: ili tamen sin movas! Ni diros plie: “la faktoj multiĝis en tia maniero, ke ili hodiaŭ jam havas siajn rajtojn, kaj la tuta demando temas nur pri tio, ke oni trovu pri ili ian racian klarigon.”

Ĉu oni povas ion konkludi kontraŭan al la realeco de iu fenomeno el tio, ke ĝi ne okazas en ĉiam sama maniero, laŭ la volo kaj la postuloj de observanto? Ĉu la elektraj kaj la kemiaj fenomenoj ne konformiĝas al difinitaj kondiĉoj?

Ĉu do ni ilin neu, ĉar ili ne fariĝas ekster tiuj kondiĉoj? Ĉu estas do io miriga, ke la movado de la objektoj, fare de l' homa fluidaĵo, postulas ankaŭ difinitajn kondiĉojn? kaj ke tiu fenomeno ne okazas tiam, kiam la eksperimentanto, el sia vidpunkto, volas ĝin efektivigi laŭ sia kaprico aŭ submeti ĝin al la leĝoj de l' konataj fenomenoj, ne konsiderante, ke, pri novaj faktoj, povas kaj devas ekzisti novaj leĝoj? Nu, por ekkoni tiujn leĝojn, oni bezonas studadi la kondiĉojn, en kiuj la faktoj efektiviĝas, kaj tiu studado ne povas esti farata alie, ol per zorga, persista, ofte longega observado.

Sed, kontraŭdiras kelkaj personoj, ofte kuŝas en tio evidenta friponaĵo. Ni unue demandas, ĉu ili estas certaj pri friponaĵoj; ĉu ili ne prenis por friponaĵoj efikojn, kiujn ili ne kapablis klarigi al si, tiel same, kiel kampulo prenis por lerta iluziisto kleran fizikiston, kiu faradis siajn eksperimentojn.

Eĉ se oni konsentas, ke ia iluzio ja kelkafoje okazis, ĉu tio estus do motivo por neado de la fakto? Ĉu ni neu la Fizikon, ĉar kelkaj iluziistoj sin pretende titolas fizikistoj?

Oni devas ĉiam konsideri la karakteron de l' personoj kaj la intereson, kiun ili havus, trompi. Ĉu tio estus nura ŝerco?

Oni povas ja amuziĝi dum momento; sed longedaŭra ŝerco estus tiel teda por la trompanto kiel por la trompato. Cetere, en tiu ŝerctrompo, disvastiĝanta de unu al la alia rando de la mondo kaj praktikata de plej seriozaj, dignaj kaj kleraj homoj, estus ja io tiel eksterordinara kiel la fenomeno mem.

IV

Se la fenomenoj, pri kiuj ni okupas nin, limigus sin al la movado de objektoj, ili restus, kiel ni diris, sur la kampo de la fizikaj sciencoj; sed tio ne okazis; estis destinite, ke ili konduku nin sur la vojon de strangaj faktoj. Per ni ne scias kies iniciato, oni kredis, ke oni eltrovis, ke la impulso donata al la objektoj ne estis nura efiko de ia mekanika, blinda forto, sed ke, en tiu movado, evidentiĝis la enmiksiĝo de ia inteligenta kaŭzo.

De la momento, kiam ĉi tiu vojo estis malfermita, oni ekhavis tute novan kampon por observado; leviĝis la vualo, kiu kaŝis al ni multajn misterojn. Ĉu, efektive, ekzistas ia inteligenta potenco? Jen la demando. Se tia potenco ekzistas, kio ĝi estas, kia ĝia naturo, kiu ĝia origino? Ĉu ĝi estas super la homaro? Jen aliaj demandoj, devenantaj de la unua.

La unuaj inteligentaj manifestaĵoj okazis pere de tabloj, kiuj sin klinadis kaj frapadis certan nombron da fojoj per unu el siaj piedoj, kaj kiuj tiel respondadis jes aŭ ne, laŭ interkonsento, al la faritaj demandoj. Ĝis ĉi tiu punkto, nenio nepre konvinkus la skeptikulojn, ĉar oni povus tie supozi ian efikon de hazardo. Poste, oni ricevis pli longajn respondojn, per la literoj de la alfabeto: la meblo faris difinitan nombron da frapoj, rilatan al la numero de ĉiu litero de la alfabeto, kaj tiel estis formataj vortoj kaj frazoj, respondantaj al la faritaj demandoj. La ĝusteco de la respondoj kaj ilia interrilateco kun la demandoj kaŭzis miregon. Demandite pri lia naturo, la mistera estulo, kiu tiel respondadis, deklaris, ke li estas Spirito aŭ Genio; li eldiris sian nomon kaj donis plurajn informojn pri sia persono. Ĉi tiu cirkonstanco estas tre grava. Neniu ekpensis pri la Spiritoj por klarigi la fenomenon; ĉi tiu mem malkaŝis sian kaŭzon. Ofte, en la ekzaktaj sciencoj, oni elpensas hipotezojn por ekhavi bazon por sia rezonado; sed tia ne estas la nuna okazo.

Tia procedo por korespondado estis longedaŭra kaj maloportuna.

La Spirito – kaj tio estas ankaŭ notinda fakto – indikis alian rimedon. Unu el tiuj nevideblaj estuloj konsilis la almeton de krajono al korbo aŭ alia objekto. Tiu korbo, staranta sur paperfolio, estas ekmovata de tiu sama mistera potenco, kiu balancas la tablojn; sed, anstataŭ simpla regula movado, la krajono faras per si mem literojn, kiuj formas vortojn, frazojn kaj tutajn paroladojn de multe da paĝoj, temantajn pri la plej altaj demandoj pri filozofio, moralo, metafiziko, psikologio ktp; kaj tiel rapide, kiel se oni skribus per la mano.

Tiu konsilo estis donita samtempe en Ameriko, en Franclando kaj en pluraj aliaj landoj. Jen la vortoj, per kiuj ĝi estis donita en Parizo, la 10-an de Junio 1853, al unu el la plej fervoraj adeptoj de la doktrino, jam de longe, ekde 1849, sin okupinta pri la alvokado de la Spiritoj: “Alportu el la apuda ĉambro korbeton; ligu al ĝi krajonon; metu ĉi tiun sur la paperon kaj, sur la randon de l' korbeto, viajn fingrojn”. Post kelkaj momentoj, la korbo ekmoviĝis, kaj la krajono tre legeble skribis jenan frazon: “Mi absolute malpermesas al vi komuniki al iu ajn, kion mi ĵus diris; la venontan fojon, kiam mi skribos, mi skribos pli bone”.

Ĉar la objekto, al kiu oni adaptas krajonon, estas nura ilo, tial ĝia naturo kaj formo tute ne gravas; oni serĉis ĝian plej oportunan pozicion; fakte, multaj homoj uzas por tio tabuleton.

La korbeto, aŭ la tabuleto, povas esti ekmovata nur sub la influo de personoj, por tio dotitaj per speciala kapablo kaj nomataj mediumoj, tio estas, rimedoj aŭ perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj. La kondiĉoj, havigantaj tian kapablon, dependas de kaŭzoj samtempe moralaj kaj fizikaj, ankoraŭ neperfekte konataj; ĉar ekzistas mediumoj junaj kaj maljunaj, viroj aŭ virinoj, kun ĉiaj gradoj da intelekta disvolviĝo.

Cetere, tiu kapablo kreskas per ekzercado.

V

Poste oni konstatis, ke la korbo, aŭ la tabuleto, estis nura alpendaĵo de la mano kaj ke la mediumo, prenante mem la krajonon, skribis laŭ nevola, kvazaŭ febra impulso.

Per ĉi tiu rimedo, la komunikaĵoj fariĝis pli rapide, pli facile kaj pli komplete; ĉi tiu estas la hodiaŭ plej ĝenerala procedo, des pli, ĉar la nombro da personoj dotitaj per tia kapablo estas grandega kaj pliiĝas ĉiutage. La sperto, fine, konigis aliajn formojn de tiu kapablo, kaj oni eksciis, ke la komunika ĵoj povas ankaŭ okazi per la parolo, aŭdado, vidado, palpado k.a., kaj eĉ per rekta skribado de la Spiritoj, tio estas, sen ia helpo de la mano de l' mediumo, aŭ de krajono.

Post tiu konstato, restis esplori esencan punkton, nome la rolon de la mediumo ĉe la respondoj kaj la parton, kiun li tie povas preni mekanike kaj morale. Du ĉefaj cirkonstancoj, kiujn ne devus preterlasi atentema observanto, povas solvi la demandon. La unua estas la maniero, kiel la korbo sin movas sub la influo de l' mediumo, ĉe la nura kontakto de liaj fingroj kun ĝia rando; la ekzameno pruvas la neeblecon de ia ajn direktado. Tiu neebleco estas pli evidenta, kiam du aŭ tri personoj apogas kune la manojn sur la korbo; estus necesa vere eksterordinara akordo de movoj, kaj, krom tio, absoluta identeco de pensoj, por ke tiuj personoj povu doni saman respondon al la farita demando. Alia fakto, ne malpli stranga, kreskigas la embarason, nome la radikala modifo de skribkaraktero, laŭ la sin manifestanta Spirito; kaj ĉiufoje, kiam iu Spirito revenas, lia skribkaraktero refariĝas[3]. La mediumo devus do ekzerciĝi en la ŝanĝo de sia skribkaraktero en dekoj da manieroj kaj, precipe, bone memori tiun, kiu apartenas al tiu aŭ tiu alia Sp irito.

La dua cirkonstanco rezultas de la naturo mem de la respondoj: ili plej ofte, precipe tiam, kiam temas pri abstraktaj aŭ sciencaj aferoj, staras okulfrape super la konoj kaj, kelkafoje, trans la intelektaj limoj de la mediumo; cetere, ĉi tiu ordinare havas nenian konscion pri tio, kion li skribas sub tiu influo. Tre ofte li ja ne aŭdas aŭ ne komprenas la prezentitan demandon, ĉar tiu ĉi povas esti farata en lingvo fremda al li, aŭ eĉ mense, kaj la respondo povas esti donata en tiu idiomo mem. Fine, ofte okazas, ke la korbo skribas propramove, sen antaŭa demando, pri ia ajn kaj tute neatendita afero.

Ĉe iuj okazoj, tiuj respondoj estas tiel saĝaj, profundaj kaj trafaj; ili elmontras tiel altajn, tiel superbelajn pensojn, ke ili ne povas elveni krom el iu supera intelekto, stampo de la plej pura moraleco; aliajn fojojn, ili estas tiel senpripensaj, tiel frivolaj kaj ja tiel trivialaj, ke la racio rifuzas kredi, ke ili povas veni de tiu sama fonto. Tiu diverseco de esprimomanieroj povas esti klarigita nur per la malsameco de la sin manifestantaj intelektoj. Ĉu tiuj intelektoj troviĝas en la homaro aŭ ekster la homaro? Jen la tema punkto, kies kompleta klarigo estas trovata en ĉi tiu verko, tia, kia ĝin donis la Spiritoj mem.

Jen do evidentaj efikoj, kiuj okazas ekster la kutima rondo de nia observado; kiuj fariĝas ne mistere, sed en hela taglumo; kiuj povas esti konstatataj de ĉiu persono; kiuj ne estas privilegio de unu sola individuo, sed kiujn miloj da homoj refaras laŭvole, ĉiutage. Tiuj efikoj havas nepre ian kaŭzon, kaj, ĉar ili montras la agon de iu intelekto kaj de iu volo, ili tial staras ekster la pure fizika sfero.

Pluraj teorioj estas elpensitaj pri ĉi tiu temo: ni ilin baldaŭ ekzamenos kaj vidos, ĉu ili klarigas ĉiujn ĉirilatajn faktojn. Ni dume konsentu la ekziston de estuloj aliaj ol la homoj, ĉar tia estas la klarigo donata de la manifestiĝantoj; kaj ni vidu, kion ili diras al ni.

VI

La estuloj, sin komunikantaj kun ni, nomas sin mem, kiel ni jam diris, Spiritoj aŭ Genioj, kaj deklaris, ke ili –  almenaŭ kelkaj – apartenis al homoj vivintaj sur la Tero.

Ili formas la spiritan mondon, kiel ni la korpan dum nia surtera vivo.

Por pli facile respondi kelkajn kontraŭdirojn, ni resumos ĉi tie, per malmultaj vortoj, la plej reliefajn punktojn de la doktrino, kiun ili instruis al ni.

“Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.

“Li kreis la universon, kiu ampleksas ĉiujn animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn estaĵojn.

“La materiaj estaĵoj konsistigas la videblan aŭ korpan mondon; kaj la nemateriaj la nevideblan aŭ spiritan, tio estas la mondon de la Spiritoj.

“La spirita mondo estas la mondo normala, primitiva, eterna, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion.

“La korpa mondo estas nur akcesora, kaj povus ĉesi ekzisti aŭ esti neniam ekzistinta, sen ia modifo de la esenco mem de la spirita mondo.

“La Spiritoj por kelka tempo portas pereeman materian envolvaĵon, kies detruo, ĉe la morto, reliberigas ilin.

“El inter la diversaj specoj de korpaj estaĵoj, Dio destinis la homan superspecon por la enkarniĝo de la Spiritoj atingintaj ioman evoluogradon; tio havigas al la homaro moralan kaj intelektan pozicion super ĉiuj ceteraj specoj.

“La animo estas enkarniĝinta Spirito, kies envolvaĵo estas la korpo.

“Estas en la homo tri partoj: 1-a, la korpo aŭ materia estaĵo, analoga je tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo; 2-a, la animo aŭ nemateria estaĵo, Spirito enkarniĝinta en la korpon; 3-a, la ligilo, altenanta la animon al la korpo, la meza principo inter la materio kaj la Spirito.

“La homo havas do du naturojn: pro sia korpo, li estas samnatura kiel la bestoj, kies instinktojn li posedas; pro sia animo, li estas samnatura kiel la Spiritoj.

“La ligilo aŭ perispirito, kiu tenas la Spiriton ĉe la korpo, estas kvazaŭa duonmateria envolvaĵo. La morto estas la eldetruo de la malpli delikata tegilo; la Spirito konservas la duan, kiu estas por li etera korpo kaj kiun, en sia ordinara stato, ni ne vidas, sed kiu povas okaze fariĝi videbla, eĉ tuŝebla, kiel ĉe la fenomenoj nomataj aperaĵoj.

“La Spirito ne estas do ia abstrakta, nedifinita estaĵo, kiun oni povus akcepti nur per la penso, sed estaĵo reala, difinita kaj, kelkafoje, perceptebla per la vida, aŭda kaj palpa sentumoj.

“La Spiritoj apartenas al diversaj klasoj kaj estas egalaj nek pri povo, pri inteligenteco, pri saĝo, nek pri moraleco.

Tiuj unuaklasaj estas superaj Spiritoj, distingiĝantaj de la ceteraj pro siaj perfekteco, konoj, proksimeco al Dio, pureco de sentoj kaj amo al bono: ili estas la anĝeloj aŭ puraj Spiritoj. La ceteraj klasoj pli kaj pli malproksimiĝas de tiu perfekteco; tiuj, apartenantaj al la malsuperaj gradoj, estas inklinaj al la plimulto de niaj pasioj: malamo, envio, ĵaluzo, fiero k.a.; ili plezuras ĉe la malbono. Kelkaj Spiritoj estas nek tre bonaj, nek tre malbonaj; ili estas pli malordigemaj kaj turmentemaj ol malicaj, kaj tial iliaj distingiloj estas petolado kaj senlogikeco: ili estas la amuziĝemaj aŭ frivolaj Spiritoj.

“La Spiritoj ne eterne apartenas al sama ordo. Ĉiuj progresas, trapasante la diversajn gradojn de la spirita hierarkio.

Tiu progreso fariĝas per enkarniĝado, kiu estas ordonata al unuj kiel puno kaj al aliaj kiel misio. La materia vivo estas provo, kiun ili devas fari multe da fojoj, ĝis ili atingos la absolutan perfektecon; ĝi estas kvazaŭa fandilo aŭ rafinejo, el kiu ili eliras pli aŭ malpli purigitaj.

“Forlasinte la korpon, la animo revenas al la mondo de la Spiritoj, el kie ĝi eliris, kaj, post pli aŭ malpli longa tempo, kiun ĝi travivas kiel vaganta Spirito, ĝi rekomencas novan materian ekzistadon. (*)


(*) Inter ĉi tiu doktrino pri reenkarniĝado kaj tiu pri metempsikozo, kiel akceptas iuj sektoj, estas karakteriza diferenco, kiu estos baldaŭ klarigita en ĉi tiu verko.


“Ĉar la Spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj.

“La enkarniĝo de la Spiritoj fariĝas ĉiam en la homan genton; estus eraro kredi, ke la animo aŭ Spirito povas enkarniĝi en la korpon de besto.

“La pluraj enkorpaj ekzistadoj de la Spirito irigas ĉi tiun ĉiam antaŭen, neniam posten; sed la rapideco de l' progreso dependas de niaj klopodoj por la perfekteco.

“La kvalitoj de la animo estas tiuj de la enkarniĝinta Spirito, tio estas: virta homo estas enkarniĝinta bona Spirito; malica homo estas enkarniĝinta malpura Spirito.

“La animo jam havis sian individuecon antaŭ ol enkarniĝi kaj konservas ĝin post sia disiĝo for de la korpo.

“Ĉe sia reveno en la mondon de la Spiritoj, la animo tie renkontiĝas kun ĉiuj, kiujn ĝi konis sur la Tero, kaj ĉiuj ĝiaj ekzistadoj bildiĝas antaŭ ĝi per la rememoro pri la bono kaj malbono, kiujn ĝi faris.

“La enkarniĝinta Spirito vivas sub la influo de la materio; la homo, kiu venkas tiun influon per altigo kaj purigo de sia animo, proksimiĝas al la bonaj Spiritoj, kun kiuj li iam estos. Sed, kiu, opiniante pli grava la homan naturon, lasas sin regi de malnoblaj pasioj kaj igas konsisti ĉiujn siajn ĝojojn en la kontentigo de trivialaj apetitoj, tiu aliĝas al la malpuraj Spiritoj.

“La enkarniĝintaj Spiritoj loĝas la plurajn globojn de la universo; tiuj ne-enkarniĝintaj aŭ vagantaj okupas neniun difinitan, limigitan regionon; ili estas ĉie en la spaco kaj ĉe nia flanko, ili vidas kaj tuŝas nin ĉiumomente; ili estas tuta nevidebla homamaso, sin movanta ĉirkaŭ ni.

“La Spiritoj havas sur la morala, eĉ sur la fizika mondo, senĉesan influon; ili agas sur la materion kaj la penson, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo, kaŭzo efika de granda nombro da ĝis antaŭ nelonge ne klarigitaj, aŭ apenaŭ klarigitaj, fenomenoj, kiujn nur Spiritismo racie interpretas.

“La rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj.

La bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie; la malbonaj pelas nin en malbonon: estas por ili plezuro vidi nin fali kaj identiĝi kun ili.

“La komunikiĝoj de la Spiritoj kun la homoj estas kaŝitaj aŭ malkaŝaj. La unuaj fariĝas per la bona aŭ malbona influo, kiujn ni preterkonscie ricevas de la Spiritoj; en ĉi tiu okazo, nia sagaceco devas distingi bonajn de malbonaj inspiroj. La malkaŝaj komunikiĝoj estas tiuj farataj per skribado, per parolo aŭ per aliaj materialaj rimedoj, plej ofte helpe de mediumoj, kiuj servas kiel iloj ĉe tiuj manifestiĝoj.

“La Spiritoj sin manifestas propravole aŭ per elvoko.

Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn: tiujn, kiuj animis senfamajn homojn, same kiel tiujn de plej kleraj personoj, kiu ajn estis la epoko, kiam ili vivis; tiujn de niaj parencoj, amikoj aŭ malamikoj, kaj de ili ricevi, per skribitaj aŭ parolaj komunikaĵoj, konsilojn, informojn pri ilia transtomba situacio, iliajn pensojn pri ni, kaj ankaŭ la konigojn, kiujn estas al ili permesite fari al ni.

“La Spiritojn altiras ilia simpatio por la morala karaktero de la rondo ilin vokanta; la Superaj sentas plezuron en la seriozaj kunsidoj, kie regas amo al bono kaj sincera deziro por instruiĝo kaj pliboniĝo. Ilia ĉeestado forpelas la malsuperajn Spiritojn; ĉi tiuj, kontraŭe, trovas liberan eniron kaj agas sen ia embaraso ĉe personoj frivolaj aŭ instigataj nur de scivolo, kaj ĉie, kie regas malnoblaj instinktoj. Anstataŭ bonaj konsiloj kaj utilaj instruoj, ni nenion devas atendi de ili krom bagatelaĵoj, mensogoj, trivialaj spritaĵoj aŭ mistifikoj, ĉar, ofte, ili alprenas respektindajn nomojn, por pli bone konduki nin en eraron.

“La distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj estas tre facila: la parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, stampita de plej alta moralo kaj libera de ĉia triviala pasio; iliaj konsiloj spiras plej puran saĝon kaj celas ĉiam nian perfektigon kaj la bonon de la homaro.

“La parolo de la malsuperaj Spiritoj estas, kontraŭe, senkonsekvenca, ofte triviala, eĉ maldelikata; kelkafoje ili diras ion bonan kaj veran, sed, plej ofte, falsaĵojn kaj absurda ĵojn, pro malico aŭ neklereco; ili moktrompas la kredemon kaj amuziĝas per la naiveco de siaj demandantoj, flatante ties vantamon, nutrante ties dezirojn per falsaj esperoj. Resume, la seriozaj komunikaĵoj, laŭ la tuta signifo de la vorto, okazas nur en seriozaj rondoj, kie regas intima konsento pri pensoj kun celo al bono.

“La moralo de l' Superaj Spiritoj resume konsistas, kiel tiu de la Kristo, en la jena evangelia maksimo: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili”[4]; tio estas, fari ĉiam bonon, neniam malbonon.

Ĉiu trovas en ĉi tiu principo ĝeneralan regulon por konduto, ĉe siaj eĉ plej malgravaj agoj.

“La Spiritoj instruas al ni, ke egoismo, malhumileco, voluptamo estas pasioj, kiuj proksimigas nin al la besta naturo, farante nin sklavoj de la materio; ke homo, kiu, jam en ĉi tiu mondo, sin liberigas de la materio, forĵetante de si la mondumajn vantaĵojn kaj amante sian proksimulon, alproksimiĝas al la spirita naturo; ke ĉiu el ni devas esti utila, laŭ la kapabloj kaj rimedoj, kiujn Dio disponigis al ni por nin elprovi; ke la forta kaj multpova ŝuldas apogon kaj protekton al la malforta, ĉar tiu, kiu misuzas sian forton kaj potencon por subpremi sian similulon, atencas la leĝon de Dio. Ili instruas, fine, ke en la mondo de la Spiritoj, kie nenio povas esti kaŝita, hipokritulo estos senmaskigita kaj ĉiuj liaj malnoblaĵoj estos malkovritaj; ke la neevitebla kaj ĉiumomenta ĉeesto de tiuj, kiujn ni malutilis, estas unu el la punoj al ni difinitaj; ke de la supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj dependas ĝuoj kaj suferoj nekonataj de ni sur la Tero.

“Sed ili ankaŭ diras al ni, ke ne ekzistas neripareblaj eraroj: ĉia eraro povas esti estingita per kompensa puno.

La homo trovas por tio rimedojn en siaj pluraj ekzistadoj, kiuj ebligas al li antaŭeniri sur la vojo de la progreso, laŭ sia deziro kaj penoj, ĝis la perfekteco – lia fina limŝtono.”

Jen la resumo de la spiritisma doktrino, laŭ instruo de la Superaj Spiritoj. Ni vidu nun la argumentojn prezentatajn kontraŭ ĝi.

VII

Por multaj homoj, la kontraŭstaro de la korporacioj de scienculoj estas – se ne pruvo – almenaŭ peza konjekto malfavora al la koncernata afero. Ni ne troviĝas inter tiuj, kiuj indigne krias kontraŭ la scienculoj, ĉar ni ne volas, ke oni diru, ke ni donas al ili la hufobaton de la azeno; male, ni ilin alte estimas kaj sentus grandan honoron sidante en ilia rondo; sed ilia opinio ne povus, en ĉiaj cirkonstancoj, esti neapelaciebla juĝo.

De la momento, kiam la sciencularo flanke lasas la materialan observadon de la faktoj, kiujn temas klarigi, la kampo estas malfermita al konjektoj; ĉiu alportas sian sistemeton, kiun li nepre volas starigi super la ceteraj kaj kiun li subtenas obstine. Ĉu ni ne vidas, ĉiutage, la plej malakordantajn opiniojn alterne plej vigle rekomendataj kaj forĵetataj, jen forpuŝataj kiel absurdaj eraroj, jen proklamataj kiel nerefuteblaj veraĵoj? La faktoj, jen la vera kriterio de niaj juĝoj, la nerebatebla argumento; se faktoj mankas, dubo estas do la opinio de saĝulo.

Pri tre konataj aferoj la opinio de la scienculoj estas, pro justa motivo, fidinda, ĉar ili ja scias pli multe kaj pli bone ol la vulgarularo; sed, koncerne novajn principojn, nekonatajn aferojn, ilia vidmaniero estas ĉiam nur hipoteza, ĉar ili ne estas malpli influataj de antaŭjuĝoj ol la ceteraj homoj; mi ja diras, ke scienculo havas pli da antaŭjuĝoj ol iu alia homo, ĉar tute natura inklino igas lin ĉion enfermi en sia fako; matematikisto vidas pruvojn nur en algebra demonstracio; kemiisto ĉion atribuas al la agado de l' elementoj, ktp. Ĉiu homo, sin dediĉanta al iu fako, ligas al ĝi ĉiujn siajn ideojn; ekster sia kampo, li ofte perdas sian ekvilibron, ĉar li volas ĉion trakti per sama provilo: tio estas rezultato de la homa malforteco. Volonte kaj fidplene mi konsultus kemiiston pri iu demando pri analizo, fizikiston pri la povo de la elektro, mekanikiston pri iu mova forto; sed ili permesos al mi, sen ia ofendo al la estimo, kiun postulas ilia speciala scio, ke mi ne same rigardu ilian nean opinion pri Spiritismo, opinion, kiu valoras ne pli ol tiu de arkitekto pri iu muzika demando.

La vulgaraj sciencoj kuŝas sur la proprecoj de la materio, kiun oni povas laŭvole eksperimenti kaj manipuli; la spiritismaj fenomenoj sin bazas sur la agado de intelektaj estuloj, posedantaj volon propran kaj ĉiumomente montrantaj al ni, ke ili ne estas submetitaj al nia kaprico.

La observoj ne povas do esti farataj en sama maniero; ili postulas specialajn kondiĉojn kaj alian deirpunkton; voli ilin subigi al niaj ordinaraj procedoj de esplorado estas krei neekzistantajn analogiojn. La ĝustasenca scienco estas nekompetenta, kiel scienco mem, pri la afero Spiritismo: ĝi havas kun ĉi tiu nenion komunan, kaj ĝia juĝo, ĉu favora aŭ kontraŭa, neniom pezus. Spiritismo estas rezultato de persona konvinkiteco, kiun la kleruloj povas havi kiel tute simplaj individuoj. Sed voli transdoni tiun demandon al la scienco valorus tiel same,kiel komisii al kunsidantaj fizikistoj aŭ astronomoj la decidon pri la ekzisto de la animo. Efektive,

Spiritismo estas entenata en du konceptoj, nome: la ekzisto de la animo kaj ties stato post la morto; nu, estas supermezure nelogike pensi, ke iu homo estas nepre granda psikologo pro tio, ĉar li estas altmerita matematikisto aŭ eminenta anatomiisto. Dissekcante la korpon, la anatomiisto serĉas la animon, kaj, ĉar li ne trovas ĝin sub sia sekcilo, kiel iu nervo, aŭ ĉar li ne vidas ĝin elvaporiĝi, kiel iu gaso, li tial konkludas, ke ĝi ne ekzistas, pro tio, ke li rigardas el ekskluzive materiala vidpunkto: ĉu sekvu de tio, ke li estas prava, kontraŭ la universala opinio? Tute ne. Oni vidas do, ke Spiritismo ne troviĝas en la sfero de kompetenteco de la scienco.

Kiam la spiritismaj kredoj estos vulgarigitaj, kiam ili estos ĝenerale akceptitaj – en tempo, kiu ne troviĝas tre malproksime, se ni rigardas la rapidecon, kun kiu ili disvastiĝas – , okazos al ili tio sama, kio al ĉiuj novaj ideoj, komence trovintaj barojn; la kleruloj kapitulacos ĉe la evidenteco kaj ilin rekonos sub la forto de la cirkonstancoj.

Ĝis tiam, neĝustatempe oni distrus tiujn homojn de iliaj apartaj laboroj, por ilin devigi trakti aferojn fremdajn al iliaj okupoj kaj programo. Dume, tiuj, kiuj, sen antaŭa ĝisfunda studado de la demando, sin deklaras kontraŭ ĝi kaj mokas ĉiun, kiu opinias malsame ol ili, forgesas, ke tio sama okazis al la plimulto de la grandaj eltrovoj, kiuj honorindigas la homaron. Ili riskas vidi siajn nomojn pluigi la liston de la kleraj forpuŝantoj de la novaj ideoj kaj enskribitaj ĉe tiuj de la membroj de la scioplena akademio, kiu, en 1752, ricevis per tondra ridegado la memuaron de Franklin pri la fulmoforigiloj; efektive, tiuj sinjoroj ĝin opiniis neinda esti metita inter la komunikaĵojn al ili adresatajn; aŭ ili estus inter tiuj akademianoj, kiuj igis Franclandon perdi la profiton, kiun donus al ĝi la iniciato de la vapornavigacio, deklarante, ke la sistemo de Fulton estas nerealigebla revo; kaj tamen tiuj estis demandoj, pri kiuj ili estis kompetentaj.

Se do tiuj akademioj, konsistantaj el la kremo de la kleruloj en la mondo, havis nenion krom sarkasmo kaj malŝato kontraŭ ideoj, kiujn ili ne komprenis, ideoj, kiuj, post kelkaj jaroj, revoluciigis la sciencon, la morojn kaj la industrion, kial esperi, ke afero fremda al iliaj kutimaj okupoj ricevos pli da favoro?

Tiuj eraroj de kelkaj homoj, kies memoron tiuj eraroj faras inda je bedaŭro, ne povus ja senigi ilin je la meritoj, kiujn, pri aliaj aferoj, nia estimo rekonas ĉe ili; sed, ĉu iu bezonas ian oficialan diplomon, por havi naturan saĝon, kaj ĉu, ekster la akademioj, ekzistas nur frenezuloj aŭ stultuloj?

Oni bonvolu ekrigardi, kiuj estas la adeptoj de la spiritisma doktrino; oni vidu, ĉu inter ili estas nur malkleraj homoj kaj ĉu la grandega nombro da meritaj homoj, sin dediĉantaj al ĝi, lasas, ke ĝi estu malŝate lokita en la vicon de la kredoj de naivaj maljunulinoj. La karaktero kaj klereco de ĝiaj adeptoj indas, ke oni diru: ĉar tiaj homoj asertas, tial en ĝi nepre estas io reala.

Ni ankoraŭfoje diras: se la faktoj, pri kiuj ni okupas nin, estus nura mekanika movado de la korpoj, la esplorado de la fizika kaŭzo de tiu fenomeno troviĝus do en la kampo mem de la scienco; sed, ĉar temas pri manifestiĝoj ekster la leĝoj konataj de la homaro, pri tio la materiala scienco estas nekompetenta, ĉar tiu fakto povas esti klarigita nek per algarismoj, nek per la mekanika forto. Kiam sin prezentas tute nova fakto, ne apartenanta al iu el la konataj sciencoj, la sciencisto, por ĝin studadi, devas flanke lasi siajn konojn kaj konfesi, ke li havas en manoj demandon tute novan, kiu ne povas esti studata kun antaŭe preta ideo.

La homo, kiu kredas sian prudenton neerarema, estas tre proksima de eraro; eĉ tiuj, kiuj havas plej falsajn ideojn, apogas sin sur sia prudento, kaj ĝuste pro tio ili forpuŝas ĉion, kio ŝajnas al ili neebla. Ĉiuj, iam forĵetintaj la mirindajn elpensaĵojn, pro kiuj hodiaŭ fieras la homaro, serĉadis, por tio, helpon ĉe tiu juĝisto. Tiel okazas, ĉar tio, kion oni nomas prudento, estas ofte nenio alia ol maskita fiero; kaj kiu opinias sin neerarema, tiu pavas, kvazaŭ li estus la egalulo de Dio. Ni do turnas nin al la personoj, kiuj, pli saĝaj, ne dubas pri tio, kion ili ankoraŭ ne vidis, kaj kiuj, juĝante la estontecon laŭ la pasinteco, ne kredas, ke la homo jam alvenis al sia apogeo, nek ke la Naturo jam turnis al li la lastan paĝon de sia libro.

VIII

Ni aldiru, ke la studado de iu doktrino, kiel la spiritisma, kiu kondukas nin al kampo de tiel novaj kaj tiel grandaj aferoj, povas esti kun profito farata nur de homoj seriozaj, persistemaj, sen antaŭjuĝoj kaj animitaj de firma kaj sincera volo alveni al iu rezultato. Ni ne povas nomi tiaj la homojn, kiuj juĝas apriore, ventanime kaj ne ĉion vidinte; tiujn, kiuj studas sen ia metodo, sen ia reguleco, sen la nepre necesa enpensiĝo; des malpli ni atribuus tian kvaliton al iuj personoj, kiuj, domaĝante sian reputacion de sprituloj, plej klopodas por trovi ian burleskan flankon ĉe la aferoj plej veraj, aŭ, almenaŭ, konsiderataj tiaj de homoj, kies klereco, karaktero kaj konvinkoj rajtas la respekton de ĉiuj, kiuj fieras pro noblaj sentoj. La personoj, kiuj ne opinias tiujn faktojn indaj je ilia atento, detenu sin de juĝo; neniu ekpensas perforti iliajn kredojn, sed, siavice, ili bonvolu respekti la aliulajn.

Kio karakterizas seriozan studadon, tio estas la interligo observata en ĝi. Ĉu oni miru, ke oni ne ricevas saĝan respondon pri aferoj, ja gravaj, kiam ili estas prezentataj senelekte kaj abrupte, meze de amaso da sensencaj demandoj?

Cetere, iu demando estas ofte kompleksa kaj, por esti klarigita, postulas preparajn aŭ aldonajn demandojn. Kiu deziras akiri iun sciencon, tiu devas fari pri ĝi metodan studadon, komenci de la komenco, kaj sekvi la interrilaton kaj la disvolviĝon de la ideoj. Ĉu ekscius pli multe iu, kiu sin turnus al klerulo kun ia okaza demando rilata al scienco, ne konante de ĉi tiu eĉ unu vorton? Ĉu la klerulo povus, eĉ kun plej granda volonto, doni ian kontentigan respondon? Tiu seninterrilata respondo estus nepre nekompleta kaj do preskaŭ ĉiam nekomprenebla, aŭ povus ŝajni absurda kaj sensenca.

Ĝuste tio sama okazas al niaj rilatoj kun la Spiritoj.

Se iu deziras instruiĝi en ilia lernejo, tiu devas ricevi kurson sub ilia gvidado; sed, same kiel ĉe ni, li devas elekti siajn instruistojn kaj diligente laboradi.

Ni jam diris, ke la Superaj Spiritoj venas nur al seriozaj kunsidoj kaj precipe al tiuj, kie regas perfekta akordo de pensoj kaj sentoj por la bono. Frivoleco kaj vantaj demandoj mallogas ilin, same kiel, ĉe la homoj, ili mallogas la saĝulojn. La kampo estas, tiam, malfermita al la amaso de la mensogemaj kaj malseriozaj spiritoj, ĉiam embuske atendantaj iun okazon por mokŝerci kaj ridi nian naivecon. Kio, en tiaj kunvenoj, fariĝas al serioza demando? Ĝi ja ekhavas respondon; sed, de kiu? Estas tute same, kiel se oni proponus al aro da gajvivantoj jenajn demandojn: kio estas animo? kio estas morto? kaj aliajn tiajn aferojn. Se vi volas seriozajn respondojn, estu mem seriozaj laŭ la tuta signifo de la vorto kaj konformiĝu al ĉiuj necesaj kondiĉoj; nur tiel vi havos grandajn rezultatojn; estu, plie, laboremaj kaj persistaj en viaj studoj, alie la Superaj Spiritoj vin forlasas, kiel faras instruisto rilate siajn maldiligentajn lernantojn.

IX

La movado de la objektoj estas elpruvita fakto; restas nur scii, ĉu en tiu movado ekzistas, aŭ ne, inteligenta manifestado kaj, se jes, kiu estas la origino de tia manifestado.

Ni ne parolas pri la inteligenta movado de iuj objektoj, nek pri la parolaj komunikaĵoj, nek, ankaŭ, pri tiuj skribitaj de la mediumo mem; tiaj manifestiĝoj, evidentaj al homoj, kiuj vidis kaj funde esploris la aferon, ne estas, unuavide, sufiĉe sendependaj de la volo, ke novica observanto estus plene konvinkita. Ni parolos do nur pri la skribaĵo ricevita per iu ajn objekto provizita per krajono, ekzemple korbo, tabuleto k.a. La maniero, kiel la fingroj de l' mediumo sin apogas sur la objekto, kiel ni jam diris, estas tia, ke oni sentime invitus la plej rafinitan lertulon, iel ajn influi la skribadon. Sed ni konsentu, ke, per miregiga lerteco, la mediumo povas trompi la plej akrajn okulojn; kiel oni klarigus la respondojn, kiam tiuj ĉi troviĝas ekster la ideoj kaj la konoj de la mediumo? Oni bonvolu rimarki, ke ili ne estas unusilabaj respondoj, sed, ofte, ke ili okupas multe da paĝoj, skribataj kun plej miriga rapideco, pri afero, ĉu difinita, ĉu elektita de la Spirito mem. El sub la mano de la mediumo plej fremda al literaturo elfluas kelkafoje poeziaĵoj kun tiaj superbeleco kaj pureco, ke la plej bonaj poetoj ne rifuzus subskribi ilin. Kio ankoraŭ pliigas la eksterordinarecon de tiuj faktoj, tio estas, ke ili okazas ĉie kaj ke la nombro da mediumoj supermezure kreskas. Ĉu tiuj faktoj estas realaj aŭ ne? Al ĉi tiu demando ni havas unu solan respondon: vidu kaj observu; okazoj al vi ne mankos; sed plej grave estas, ke vi observadu ofte, dum longa tempo kaj laŭ la postulataj kondiĉoj.

Kion respondas la kontraŭuloj ĉe la evidenteco? Vi estas, ili diras, moketrompataj de ĉarlatanoj aŭ implikitaj en iluzio.

Unue, ni diros, ke ĉarlatanismo ne trovas lokon tie, kie ne estas ia intereso; ĉarlatanoj ne laboras senpage. Tio estus do, maksimume, mistifiko. Sed, pro kia stranga koincido tiuj trompistoj akordiĝus ĉie en la mondo, por agi sammaniere, estigi la samajn efikojn kaj doni, pri la samaj demandoj, en diversaj idiomoj, respondojn identajn, se ne laŭforme, almenaŭ laŭsence? Kiel kaj celante kion, gravaj, seriozaj, honorindaj, instruitaj personoj riskus sian nomon en tiaj artifikaĵoj? Kiel la infanoj povus havi la paciencon kaj la lertecon necesajn al tiuj fenomenoj? ĉar, efektive, se la mediumoj ne estas pasivaj iloj, ili devus do posedi lertecon kaj instruitecon, neakordigeblajn kun iuj aĝoj kaj socialaj pozicioj.

Oni rebate diras, ke, se la observantoj ne estas mokataj de friponoj, ili estas ja trompataj de ia iluzio. Laŭ rigora rezonado, la kvalito de la atestantoj iom valoras; nu, jen la ĝusta tempo por demandi, ĉu la spiritisma doktrino, nombranta hodiaŭ milionojn da adeptoj, rekrutigas ilin nur inter nekleruloj? La fenomenoj, sur kiuj ĝi staras, estas tiel eksterordinaraj, ke ili tute nature naskas dubon; sed, kio estus neakceptebla, tio estas la pretendo de iuj nekredemuloj je monopolo de la komuna saĝo, tiel, ke, respektante nek la decregulojn nek la moralan valoron de siaj kontraŭuloj, ili senceremonie alnomas stultaj ĉiujn, kiuj ne samopinias kiel ili. Por saĝaj personoj la opinio de instruitaj homoj, kiuj longan tempon vidadis, studadis kaj meditadis pri iu afero, estos ĉiam, se ne pruvo, almenaŭ favora supozo; ĉar, efektive, tiu afero indis la atenton de seriozaj homoj, kiuj havas nek intereson disvastigi eraron, nek tempon por bagateloj.

X

El la kontraŭdiroj kelkaj estas pli versimilaj, almenaŭ ŝajne, ĉar fondataj sur la observado kaj prezentataj de respektindaj personoj.

Unu el ili baziĝas sur la parolo de iuj Spiritoj, parolo, kiu ne ŝajnas inda je la nobleco, kiun, laŭ ĝenerala supozo, havas supernaturaj estuloj. Se oni bonvolos denove legi la supre prezentitan resumon de l' doktrino, oni tie rimarkos, ke la Spiritoj mem deklaras, ke ili estas egalaj nek pri scio, nek pri moralaj ecoj, kaj ke oni ne prenu laŭlitere ĉion, kion ili diras. La saĝaj homoj distingu la bonan de la malbona. Tiuj, kiuj el ĉi tio, konkludas, ke ni havas aferon nur kun malicaj Spiritoj, kies sola intenco estas trompi nin, certe ne konas la komunikaĵojn faratajn en kunsidoj, kien venas nur Superaj Spiritoj; alie, tiuj personoj ne tiel pensus. Estas bedaŭrinde, ke la sorto faris al ili tian malbonan servon, ke ĝi montris al ili nur la malnoblan flankon de la mondo de la Spiritoj; ĉar ni ja ne volas supozi, ke ia simpatia inklino altiras al ili, prefere je la bonaj, la malbonajn, la mensogajn kaj tiujn Spiritojn, kies parolo estas indignige triviala. Oni povus, maksimume, konkludi, ke la solideco de l' principoj de tiuj personoj ne estas sufiĉe granda por forpeli malbonon, kaj ke, trovante plezuron en la kontentigo de ilia sciemo pri la afero, la malbonaj Spiritoj profitas ilian humoron por enŝteliĝi en ties medion, kaj la bonaj do foriĝas.

Juĝi laŭ tiuj faktoj la demandon pri la Spiritoj estus tiel nelogike, kiel teksi la karakteron de iu popolo laŭ tio, kio estas dirata aŭ farata en kunsido de senpripensaj aŭ de malbonfamaj individuoj, kun kiuj nek saĝaj nek dignaj homoj havas iajn rilatojn. Tiuj personoj troviĝas en la situacio de fremdlandano, kiu, alveninte al granda ĉefurbo tra la plej malbelan antaŭurbon, taksus ĉiujn loĝantojn laŭ la moroj kaj parolo de tiu mizera kvartalo. En la mondo de la Spiritoj estas ankaŭ bona socio kaj malbona socio; tiuj personoj bonvolu studi, kio okazas en la rondo de l' eminentaj Spiritoj, kaj ili konvinkiĝos, ke la ĉiela urbo enhavas ankaŭ ion krom la feĉo de sia loĝantaro. Sed, ili demandas, ĉu tiuj elektitaj Spiritoj venas al nia medio? Al tio ni respondas: ne restu en la antaŭurbo; vidu, observu kaj, poste, vi juĝos; la faktoj sin proponas al ĉiu ajn; escepte, se al tiuj personoj aplikiĝas la jenaj vortoj de Jesuo: “Vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas”.[5]

Modifita formo de tiu opinio estas, ke oni vidas en la komunikaĵoj de la Spiritoj kaj en ĉiuj materialaj faktoj, kiujn ili kaŭzas, nur la enmiksiĝon de ia diabla potenco, nova Proteo, kiu prenus sur sin ĉiajn formojn por nin pli bone trompi.

Tiun ni ne kredas inda je serioza ekzameno, kaj tial ni ne perdos tempon ĝin atentante; ĝin refutas niaj ĵusaj paroloj.

Ni aldiras nur, ke, se estus tiel, oni devus konfesi, ke la diablo estas iafoje tre saĝa, tre prudenta kaj, precipe, tre morala, alie oni konsentus la ekziston de bonaj diabloj.

Efektive, ĉu estas kredeble, ke Dio permesas, ke nur la Spirito de malbono sin manifestu por pereigi nin, kaj ne havigas al ni, kiel kontraŭpezon, la konsilojn de la bonaj Spiritoj?

Se Li tion ne povas fari, Li do estas senpova; se Li povas kaj ne faras, Li do ne estas bona; ĉu la unua, ĉu la dua el tiuj supozoj estus blasfemo. Oni rimarku, ke konsenti la komunikadon de la malbonaj Spiritoj estas jam rekoni la principon pri la manifestoj; nu, se ili okazas, ili povas fariĝi nur kun la permeso de Dio; kiel kredi, sen malpieco, ke Li permesas nur malbonon, esceptinte bonon? Tia doktrino kontraŭas la plej elementajn ekkonojn pri la komuna saĝo kaj pri la religio.

XI

Stranga afero, iuj diras, estas tiu, ke oni parolas nur pri Spiritoj de konataj personoj, kaj oni demandas sin, kial ili solaj aperas. Tio estas eraro, devenanta, kiel multaj aliaj, de supraĵa observo. El la memvole venantaj Spiritoj, estas pli da nekonataj ol da famaj, kaj tiuj donas al si ian ajn nomon, ofte alegorian aŭ karakterizan. Rilate tiujn, kiujn oni elvokas, estas tre nature, ke, krom iu parenco aŭ amiko, oni sin turnas ankaŭ al siaj konatoj, prefere ol nekonatoj; la nomoj de distingiĝaj personoj estas pli frapaj, kaj tial ili tiras al si la atenton pli ol aliaj.

Oni opinias strange ankaŭ, ke la Spiritoj de eminentuloj kontentigas familiare nian peton al ili kaj atentas kelkafoje aferojn banalajn kompare kun la demandoj, pri kiuj ili sin okupadis dum sia vivo. Tio neniel mirigas iun ajn sciantan, ke la potenco aŭ la ŝatateco, kiun tiuj personoj ĝuis en ĉi tiu mondo, havigas al ili nenian superecon en la spirita mondo; la Spiritoj konfirmas do jenajn vortojn el la Evangelio:

“Multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj”[6], kio devus esti komprenata kiel aludo al la pozicio, kiun ĉiu el ni okupos inter ili; tiel, iu homo, kiu estis la unua sur la Tero, eble estos tie unu el la lastaj; tiu, antaŭ kiu ni kurbiĝis dum lia vivo, povas do sin prezenti, ĉe sia manifestiĝo, kiel plej humila metiisto, ĉar, lasinte la vivon, li forlasis sian tutan grandecon; kaj la plej potenca monarĥo eble tie staras sub la plej malaltranga el siaj soldatoj.

XII

Fakto pruvita per observado kaj konfirmita de la Spiritoj mem estas tio, ke la malsuperaj Spiritoj ofte sin pave prezentas kun la plej konataj kaj respektataj nomoj. Kiu povas certigi al ni, ke tiuj, asertantaj, ke ili estis iam, ekzemple, Sokrato, Julio Cezaro, Karlo Granda, Fénelon,

Napoleono, Washington k.a., animis efektive la korpojn de tiuj personoj? Ĉi tiu dubo ŝancelas kelkajn tre fervorajn adeptojn de la spiritisma doktrino; ili konsentas la venon kaj la manifestiĝon de la Spiritoj, sed ne scias, kiel identigi ĉi tiujn. Tiu kontrolo estas ja tre malfacila; sed, se ĝi ne estas farebla tiel aŭtentike kiel per iu akto de vivoregistriĝo, oni povas ĝin fari per konjekto, laŭ pluraj signoj.

Kiam sin manifestas al ni la Spirito de iu, kiun ni persone konis, ekzemple de parenco aŭ amiko, precipe se li mortis antaŭ nelonge, lia parolo ĝenerale akordas kun lia karaktero, kiun ni iam konis; tio estas ja memiga signo; sed dubo jam preskaŭ ne estas ebla, kiam la Spirito traktas privatajn aferojn kaj rememorigas familiajn okazojn, konatajn nur de lia dialoganto. Iu filo certe ne eraros pri la parolo de sia patro aŭ patrino, nek la gepatroj pri tiu de sia filo. Ĉe tiuj intimaj rememorigoj okazas iafoje faktoj, kiuj, pro sia mirindeco, konvinkos la plej obstinan nekredemulon.

La plej nesentema skeptikulo estas ofte terurita de la neatenditaj malkaŝoj, kiujn li aŭdas.

Alia tre karakteriza cirkonstanco kunhelpas por la identigo.

Ni diris, ke la skribkaraktero de la mediumo ĝenerale ŝanĝiĝas laŭ la venanta Spirito kaj ke tiu skribkaraktero estas tute sama ĉiufoje, kiam sin prezentas la sama Spirito; oni ofte konstatis, ke la skribkaraktero de la homoj, antaŭ nelonge mortintaj, tre similas tiun, kiun ili havis dum sia vivo; la subskriboj estas kelkafoje absolute fidelaj. Vere ni ne prezentas ĉi tiun fakton kiel regulon kaj precipe kiel ion konstantan; ni ĝin citas nur kiel ion ja notindan.

Nur la Spiritoj, atingintaj iun difinitan gradon da pureco, estas liberigitaj de ĉia korpa influo; sed, kiam ili ne troviĝas tute “senmateriiĝintaj” (kiel ili sin esprimas), ili konservas la plimulton de la ideoj, de la inklinoj kaj eĉ de la manioj, kiujn ili havis sur la Tero, kaj tio estas ankoraŭ unu rimedo por ilia rekono; sed oni trovas tiun rimedon precipe en multego da detalaj faktoj, kiujn nur atenta kaj senĉesa observado povas malkaŝi. Prezentas sin verkistoj kaj diskutas siajn proprajn verkojn aŭ doktrinojn, kiujn ili parte aprobas aŭ kondamnas; aliaj Spiritoj rememoras nesciatajn aŭ malmulte konatajn okazojn de sia vivo aŭ de sia morto; oni konstatas ĉion, resume, kio estas almenaŭ moralaj pruvoj pri identeco, la solaj, kiuj povas helpi ĉe abstraktaj aferoj.

Se do, en kelkaj okazoj, oni povas, ĝis certa grado, fari la identigon de la elvokita spirito, motivo ne ekzistas por tio, ke oni ne povas same sukcesi ĉe aliaj okazoj; se, rilate al personoj de longe mortintaj, oni ne disponas je la samaj rimedoj por kontrolo, restas ĉiam ilia parolmaniero kaj karaktero; ĉar, certe, la Spirito de virta homo ne parolas kiel tiu de iu malica aŭ diboĉema. Koncerne la Spiritojn, kiuj alprenas respektindajn nomojn, ilia parolo kaj maksimoj ilin tuj senvualigas; kiu dirus, ke li estas ekzemple Fénelon kaj ofendus, kvankam okaze, la komunan saĝon kaj la moralon, tiu malkovrus tuj sian friponaĵon. Se, kontraŭe, liaj pensoj estas ĉiam puraj, konsekvencaj kaj konstante sur la alta nivelo de l' karaktero de Fénelon, ne estas do motivo por ia dubo pri lia identeco; alie, oni devus konsenti, ke iu Spirito, predikanta nur bonon, povas konscie mensogi, cetere sen ia profito. La sperto instruas al ni, ke la samgradaj kaj samkarakteraj Spiritoj, nutrantaj samajn sentojn, kolektiĝas en grupojn kaj familiojn; nu, la nombro da Spiritoj estas nekalkulebla, kaj tro malaltaj ni estas, ke ni ilin ĉiujn konus: la plimulto el ili havas ja nomojn nekonatajn de ni. Iu Spirito samkategoria kiel Fénelon povas do veni anstataŭ li, ofte komisiite de li; tiu Spirito sin prezentas kun la nomo de tiu, kiu lin sendis, ĉar li ja povas anstataŭi sian samrangulon, kaj ĉar ni bezonas ian nomon por fiksi niajn ideojn; efektive, ne gravas, ĉu iu Spirito estas aŭ ne tiu de Fénelon; se li diras al ni edifajn vortojn kaj parolas al ni, kiel parolus Fénelon, li estas do bona Spirito; la nomo, kun kiu li sin prezentas, estas indiferenta, kaj estas ofte nenio alia ol rimedo por la fiksado de niaj ideoj. Ion saman ni ne diras pri la intimaj elvokoj; sed en ĉi tiu okazo, kiel ni diris, la identeco povas esti kontrolata per pli aŭ malpli evidentaj pruvoj.

Estas vere, ke la reciproka anstataŭo de la Spiritoj povas kaŭzi multe da eraroj kaj ofte da mistifikoj; tio estas malfacila ĵo en la praktika spiritismo; sed ni neniam diris, ke ĉi tiu scienco estas facila afero, nek ke oni povas ĝin lerni senpene, kvazaŭ ludante, same kiel, cetere, oni tiel lernas nenian alian sciencon. Ni senlace ripetadas, ke ĝi postulas persistan, kelkafoje tre longan studadon; oni ne povas ar bitre elnaski la faktojn: oni devas atendi, ĝis ili venos mem, kaj ili ofte fariĝas en malplej antaŭpensitaj cirkonstancoj.

En la okuloj de atentema kaj pacienca esploranto, la faktoj svarmas, ĉar li konstatas milojn da karakterizaj nuancoj, kiuj estas por li lumradioj. Tio sama okazas al la vulgaraj sciencoj: supraĵe rigardema homo vidas en floro nur formon elegantan, sed klerulo trovas en ĝi trezorojn por sia penso.

XIII

La supre faritaj rimarkoj igas nin diri kelkajn vortojn pri alia malfacilaĵo, nome la neakordo de paroloj de la Spiritoj.

Ĉar la Spiritoj tre diferencas inter si per konoj kaj moraleco, estas klare, ke iu demando povas esti de ili traktata en rekte kontraŭaj manieroj, laŭ la rango, kiun ili okupas, same kiel, se ĝi estus submetita alterne al klerulo, al malklerulo kaj al triviala ŝerculo. Esenca punkto estas, kiel ni diris, ke ni sciu, al kiu ni nin turnas.

Sed, oni aldiras, kiel Spiritoj rekonataj kiel superaj ne ĉiam akordas? Ni diros, unue, ke, krom la ĵus citita kaŭzo, ankaŭ aliaj povas iel influi la respondojn, sen konsidero, por momento, pri la rango de la Spiritoj: jen ĉefa punkto, kies klarigon liveros al ni la studado. Tial ni diras, ke tiuj studoj postulas senĉesan atenton, profundan observadon kaj precipe, kiel ĉiuj ceteraj sciencoj, metodon kaj persistemon. Oni bezonas jarojn por fariĝi mezbona kuracisto kaj tri kvaronojn de sia vivo por esti klerulo; kaj oni volus en kelkaj horoj scipovi la sciencon pri la senlimo! Neniu do iluziiĝu.

La studado de Spiritismo estas grandega; ĝi tuŝas ĉiajn demandojn de la metafiziko kaj de la sociala ordo; ĝi estas tuta mondo, malfermiĝanta antaŭ ni; ĉu oni do miru, ke oni bezonas tempon, multege da tempo, por akiri tiujn konojn?

Tamen la neakordo ne ĉiam estas tiel reala, kiel ĝi ŝajnas. Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke homoj, praktikantaj komunan sciencon, malsame difinas certan aferon, ĉu uzante aliajn vortojn, ĉu rigardante la demandon el diversaj vidpunktoj, kvankam la fundamenta ideo estas unu sola?

Kiu povos, tiu kalkulu la ĝis nun aperintajn difinojn pri gramatiko!

Ni aldiru, ke la formo de respondo ofte dependas de la formo de demando. Estus do infana aserto, ke ekzistas malkonsento tie, kie plej ofte temas pri malsameco de vortoj.

La Superaj Spiritoj neniel atentas la formon mem; la fundo de la penso estas la sola, kio havas por ili valoron.

Ni konsideru ekzemple la difinon pri animo. Ĉar tiu ĉi vorto ne havas fiksan signifon, tial la Spiritoj povas, same kiel ni, malakordi pri siaj difinmanieroj; unu povas diri, ke ĝi estas la principo de la vivo; dua, nomi ĝin animfajrero; tria, aserti, ke ĝi estas io interna; kvara, ke ĝi estas io ekstera, ktp.; kaj ĉiuj estas pravaj laŭ siaj respektivaj vidpunktoj.

Oni povus eĉ kredi, ke kelkaj el ili estas adeptoj de materialismaj teorioj, kio, tamen, ne estas vera. Io sama okazas kun la difinoj de Dio, nome, ke Li estas la principo de ĉiuj aĵoj, la Kreinto de l' universo, la superega intelekto, la senlimo, la Granda Spirito ktp. ktp.; sed, unuvorte, Li estas ĉiam la sama Dio. Ni menciu, fine, la klasigon de la Spiritoj. Ĉar ili formas seninterrompan serion, ekde la malsupera ĝis la plej alta ŝtupo, ilia klasigo estas laŭvola; unu eble ordigas ilin en tri klasojn, dua en kvin, dek aŭ dudek, laŭ sia bontrovo, kaj pro tio neniu eraras. Ĉiuj homaj sciencoj prezentas similajn ekzemplojn; ĉiu klerulo havas sian propran sistemon; la sistemoj ŝanĝiĝas, sed la scienco ne varias.

Oni studu botanikon ĉu laŭ la sistemo de Linneu, ĉu laŭ Jussieu, ĉu laŭ Tournefort – tute egale, oni scipovos botanikon. Ni do ne atribuu al pure konvenciaj aferoj gravecon pli grandan, ol kiel ili indas, sed, kontraŭe, havu por ni tutan valoron tio, kio estas vere serioza; ofte pripensado igas nin ektrovi, en iu ŝajne absurda afero, ian analogecon, ne perceptitan ĉe la unua ekzameno.

XIV

Ni apenaŭ ekzamenus la kontraŭdiron, prezentatan de iuj skeptikuloj pri la ortografiaj eraroj farataj de kelkaj spiritoj, se ĝi ne donus al ni la okazon fari esencan rimarkigon.

Estas vero, ke la ortografio de la Spiritoj ne ĉiam estas neriproĉinda; sed oni devas suferi grandan mankon de aliaj motivoj, por fari el tio aferon por grava kritiko, dirante, ke, se la Spiritoj scias ĉion, ili devas scii ortografion. Ni povus respondi menciante la multenombrajn erarojn tiaspecajn, fa ratajn de pli ol unu klerulo sur la Tero, erarojn, kiuj tute ne kompromitas iliajn meritojn. Sed estas en ĉi tiu fakto pli grava demando. Por la Spiritoj, ĉefe por la Superaj Spiritoj, la ideo estas ĉio, la formo nenio estas. Liberigitaj el la materio, ili uzas parolon rapidan kiel la penso, ĉar la penso mem flugas ja senpere al la celo; ili certe sentas sin embarasitaj, kiam, por komunikiĝi kun ni, ili devas uzi la longajn, implikajn formojn de l' homa lingvo, kaj precipe pro tio, ke la homa lingvo estas tro nesufiĉa kaj neperfekta, por precize traduki iliajn ideojn. Tion ili mem diras; kaj estas ja kurioze, vidi la rimedojn, kiujn ili ofte uzas por forigi tiun maloportunan baron. Okazus same kun ni, se ni devus esprimi nin en iu lingvo kun pli longaj vortoj kaj frazoj, kaj pli malriĉa je esprimoj ol tiu, kiun ni praktikas.

Same embarasita estas geniulo, kiu senpacienciĝas pro la malrapideco de sia plumo, ĉiam kuranta post lia penso. Estas do kompreneble, ke la Spiritoj malmulte atentas la infanecan demandon pri ortografio, precipe tiam, kiam temas pri grava kaj serioza instruo. Ĉu ne estas ja miregige, ke ili sin esprimas indiferente en ĉiuj lingvoj kaj ke ili komprenas ĉiujn idiomojn? Oni do ne konkludu, ke la konvencia korekteco de iu lingvo estas por ili fremda afero; ili ĝin observas tiam, kiam necese: ekzemple, ofte poeziaĵo diktita de ili riskus sentime la kritikon de la plej rigora puristo, malgraŭ la neklereco de la mediumo.

XV

Ekzistas plie homoj, kiuj trovas danĝerojn ĉie kaj en ĉio, kion ili ne konas; pro tio ili nepre tiras malfavoran konsekvencon el la fakto, ke perdis la saĝon kelkaj personoj sin dediĉantaj al ĉi tiuj studoj. Kia saĝa homo vidus en tiu fakto gravan kontraŭdiron? Ĉu same ne okazas al ĉiuj intelektaj okupoj, agantaj sur malfortan cerbon? Ĉu estas konata la nombro da frenezuloj kaj maniuloj, viktimoj de la studoj matematikaj, medicinaj, muzikaj, filozofiaj k.a.?

Ĉu ni pro tio forstreku tiujn studojn? Kion ĉi tio elmontras?

Per la korpa laborado oni kripligas al si brakojn kaj krurojn, ilojn de materiala agado; per la intelekta laborado oni difektas al si la cerbon, ilon de la pensado. Sed, se la ilo rompiĝas, same ne fariĝas al la spirito: ĉi tiu restas ĉiam sendifekta; kaj, sin malliginte de la materio, li ne malpli plene ĝuas ĉiujn siajn kapablojn. Analogie, kiel homo, li estas martiro de laboro.

Ĉiaj grandaj zorgoj de la spirito povas kaŭzi frenezecon; la sciencoj, la artoj, la religio mem liveras sian kontribuon.

La frenezeco havas kiel ĉefan kaŭzon ian organan inklinon de la cerbo, inklinon, kiu faras ĉi tiun pli aŭ malpli tuŝebla por certaj impresoj. Se ja ekzistas tia inklino, ĉi tiu prenos formon de ĉefa zorgo, kiu fariĝos do prempenso. Tiu prempenso povas esti tiu pri la Spiritoj, ĉe homo sin dediĉanta al ties studado, same kiel ĝi povas esti pri Dio, la anĝeloj, la diablo, la riĉeco, la potenco, iu arto, iu scienco, la patrineco, iu politika aŭ socia sistemo. Estas probable, ke religia frenezulo estus spiritisma frenezulo, se Spiritismo estus lia ĉefa absorba okupo, same kiel homo, freneziĝinta pro Spiritismo, perdus pro alia kaŭzo la prudenton, laŭ la cirkonstancoj.

Mi diras do, ke Spiritismo ĝuas nenian privilegion rilate al ĉi tiu demando; kaj mi kuraĝas eĉ diri: bone komprenate,

Spiritismo estas antaŭgardilo kontraŭ freneziĝo.

El la plej multenombraj kaŭzoj de cerba supereksciteco ni menciu la elreviĝojn, la malfeliĉaĵojn, la kontraŭatajn korinklinojn, kiuj estas ankaŭ la plej ordinaraj kaŭzoj de memmortigoj.

Nu, la vera spiritisto rigardas la ĉimondajn aferojn el tiel alta vidpunkto; tiuj aferoj ŝajnas al li tiel malgrandaj kaj bagatelaj, kompare kun la lin atendanta estonteco; la vivo estas por li tiel mallonga, tiel rapidfluga, ke la ĉagrenoj estas, en liaj okuloj, nenio krom neagrablaj okazaĵetoj de vojaĝo. Tio, kio portus al alia persono veran afekcion, lin apenaŭ tuŝas. Li, cetere, scias, ke la ĉagrenoj estas provoj utilaj al lia progresado, se li ilin suferas sen plendo, ĉar li estos iam rekompencita laŭ la kuraĝo, kun kiu li ilin eltenis.

Liaj konvinkoj naskas do en li, rezignacion, kiu lin ŝirmas kontraŭ malespero kaj, sekve, kontraŭ konstanta kaŭzo de freneziĝo kaj memmortigo. Li scias ankaŭ, el la komunika ĵoj de la Spiritoj, la sorton de tiuj, kiuj memvole malplidaŭrigas sian vivon, kaj tiam tiu bildo estas sufiĉe efekta por igi lin pripensi; tial la nombro de la homoj, kiuj pro Spiritismo estas haltigataj sur tiu pereiga deklivo, estas ja grandega. Jen unu el la rezultatoj de ĉi tiu doktrino. La nekredemaj ridu tiom, kiom ili volas; mi deziras al ili la konsolojn, havigatajn de ĉi tiu doktrino al tiuj, kiuj klopodas por esplori ĝiajn misterajn profundaĵojn.

En la nombron de la kaŭzoj de freneziĝo ni enkalkulu ankoraŭ la timegon; la timego al la diablo jam difektis pli ol unu cerbon. Ĉu oni konas la nombron da viktimoj, kiujn el homoj kun malforta imagpovo jam kaŭzis la bildo pri la infero, tiu bildo, kiun oni penas aspektigi pli timegiga per teruraj detaloj? La diablo, oni diras, teruras nur infanojn; li estas ia brido por ilia saĝiĝo, same kiel la infanmanĝanto kaj la lupkoboldo; sed, kiam ili ne plu timas tiun fantazian estulon, ili fariĝas pli malbonaj ol antaŭe; kaj jen, kiel rezulto, nekalkulebla estas la nombro da epilepsioj, kaŭzitaj de la difekto de delikataj cerboj. La religio estus tre malforta, se, pro manko de timo, ĝia povo estus kompromitita; feliĉe, ne estas tiel; ĝi havas aliajn rimedojn por agi ĉe la animoj;

Spiritismo havigas al ĝi pli efikajn kaj pli seriozajn rimedojn, se ĝi scias uzi ilin; montrante la realecon de la aferoj, tiu doktrino nuligas la pereigajn efikojn de iu supermezura timo.

XVI

Restas al ni ankoraŭ ekzameni du kontraŭdirojn, la solajn, kiuj ja meritas tian nomon, ĉar ili sin bazas sur raciaj teorioj. Ambaŭ konsentas la realecon de ĉiuj materiaj kaj moralaj fenomenoj, sed malakceptas la partoprenon de la Spiritoj.

Laŭ la unua el tiuj teorioj, ĉiaj manifestaĵoj, atribuataj al la Spiritoj, estus nenio alia ol magnetismaj efikoj; la mediumoj estus en stato, kiun oni povus nomi ekscitita somnambulismo, fenomeno, kiun povas atesti ĉiu homo studanta magnetismon. En tia stato, la intelektaj kapabloj havas nenormalan amplekson; la sfero de la intuiciaj perceptoj plivastiĝas trans la limojn de nia ordinara perceptokapablo.

Tiam, la mediumo ĉerpus el si mem, dank'al sia klarvideco, ĉion, kion li diras, kaj ĉiujn konojn, kiujn li transdiras al ni, eĉ pri aferoj fremdaj al li en lia kutima stato.

Ni tute ne malakceptas la potencon de somnambulismo, kies miregindaĵojn ni vidis kaj kies ĉiujn fazojn ni studis dum pli ol tridek-kvin jaroj; ni konsentas, ke, efektive, mult aj spiritismaj manifestiĝoj povas esti klarigataj en ĉi tiu maniero; sed seninterrompa kaj atenta observado prezentas multegon da faktoj, kie la kunhelpo de la mediumo, alia ol tiu, kiun li havas kiel pasiva ilo, estas absolute neebla. Al tiuj, kiuj same opinias, ni diros tiel, kiel al la aliaj: “Vidu kaj observu, ĉar vi certe ne ĉion vidis”. Ni plie, kiel kontraŭparolon, prezentos al ili du konsiderojn, tiritajn el ilia teorio mem. El kie venis la spiritisma doktrino? Ĉu ĝi estas ia sistemo, kiun imagis kelkaj homoj por klarigi la faktojn?

Tute ne. Kiu do ĝin malkaŝis? Ĝuste tiuj mediumoj, kies mensklarecon vi laŭdegas. Se do tiu mensklareco estas tia, kia vi ĝin supozas, kial ili atribuus al Spiritoj tion, kion ili estus elĉerpintaj el si mem? Kiel ili donus tiajn valoregajn, logikajn, superbelajn instruojn, pri la naturo de tiuj eksterhomaj intelektoj? Unu el du jenaj hipotezoj: aŭ ili estas klarmensaj, aŭ ne; se ili estas tiaj kaj se oni fidas ilian veremon, oni ne povus, sen memkontraŭdiro, akcepti, ke ili mensogas. Due, se ĉiuj fenomenoj originus el la mediumo, ili estus do egalaj ĉe la sama individuo, kaj oni ne vidus unu saman homon uzi tute kontrastajn parolojn, nek laŭvice eldiri la plej interkontraŭajn esprimojn. Tiu varieco de la manifestiĝoj, ricevataj per la mediumo, pruvas la diversecon de ties originoj; se do oni ne povas trovi tiujn fontojn ĉe la mediumo mem, estas nepre necese ilin serĉi ekster li.

Laŭ aliaj opinioj, la mediumo estas ja la fonto de la manifestiĝoj; sed, anstataŭ el si mem, kiel volas la kreintoj de la somnambulisma teorio, li rikoltas ilin el la ĉirkaŭa medio. La mediumo estus do ia spegulo, kie kopiiĝus ĉiuj ideoj, ĉiuj pensoj kaj konoj de la lin ĉirkaŭantaj personoj: li dirus nenion, kio ne estus konata almenaŭ de kelkaj kunsidantoj.

Oni ne povus nei – kaj tiu estas ja principo de la doktrino – la influon de la ĉeestantoj sur la karakteron de l' manifestiĝoj; sed tiu influo estas tre malsama, ol kiel oni supozas; de tia supozo ĝis la konkludo, ke la mediumo estas nura eĥo de la pensoj de siaj kunestantoj, la distanco estas grandega, kiel nediskuteble pruvas miloj da faktoj.

Tio estas do grava eraro, ankoraŭfoje montranta la danĝeron de tro fruaj konkludoj. Ne povante nei la ekziston de iu fenomeno, kies verecon la vulgara scienco ne kontrolas, kaj ne volante konsenti la ĉeeston de Spiritoj, tiuj personoj klarigas tiun fenomenon laŭ sia propra maniero. Ilia teorio estus verŝajna, se ĝi povus enkalkuli ĉiujn faktojn; sed tiel ne okazas. Kiam oni, ĝis evidenteco, pruvas al ili, ke iuj komunikaĵoj de la mediumo estas tute fremdaj al la pensoj, al la konoj, eĉ al la opinioj de ĉiuj ĉeestantoj; ke tiuj komunika ĵoj estas ofte spontaneaj kaj kontraŭas ĉiajn antaŭjuĝojn, – tiuj personoj ne senkuraĝiĝas pro tia bagatelo.

La disradiado, ili diras, etendiĝas multe trans la rondon, kiu nin senpere ĉirkaŭas; la mediumo estas la respegulejo de la tuta homaro, kaj tiel, se li ne ĉerpas siajn inspirojn apud si mem, li ilin serĉas malproksime, en la urbo, en la lando, en la tuta terglobo kaj eĉ en aliaj sferoj.

Mi ne opinias, ke tiu teorio havigas klarigon pli simplan kaj pli probablan, ol la spiritisma teorio, ĉar ĝi supozas alie miregindan kaŭzon. La koncepto pri estuloj, loĝantaj la spacon kaj, en konstanta kontakto kun ni, komunikantaj al ni siajn pensojn, ne ofendas la prudenton pli grave, ol la supozo je tiu alfluado de radioj, kiuj el ĉiuj punktoj de la universo venas kuniĝi en la cerbon de iu individuo.

Ni ankoraŭ ripetas – kaj ĉi tiu estas esenca punkto, pri kiu ne estas impertinente insisti – , ke la somnambulisma teorio kaj tiu, kiun oni povus nomi reflekta, estas elpensitaj de la homo; ili estas individuaj opinioj, kreitaj por klarigo de iu fakto; kontraŭe, la doktrino pri la Spiritoj ne estas homa koncepto; ĝi estas diktita de la intelektuloj mem sin manifestantaj, tiam, kiam neniu tion ekpensis kaj kiam la ĝenerala opinio ĝin forpuŝadis; nu, ni demandas, el kie la mediumoj tiris doktrinon, ekzistantan en la penso de neniu persono sur la Tero? Ni demandas ankoraŭ, pro kia stranga koincido miloj da mediumoj, loĝantaj en ĉiuj regionoj de la terglobo kaj sin neniam vidintaj, akordiĝas por diri ion saman? Se la mediumo, kiu la unua aperis en Franclando, estis influita de opinioj jam akceptitaj en Ameriko, pro kia strangaĵo li iris ĉerpi tiujn ideojn je ĉirkaŭ dek mil kilometroj trans la maron, el popolo fremda laŭ moroj kaj lingvo, anstataŭ ilin preni ĉirkaŭ si?

Sed estas alia cirkonstanco, pri kiu oni ankoraŭ ne pensis, kiel oni devus. La unuaj manifestiĝoj, ne nur en Franclando, sed ankaŭ en Ameriko, ne okazis per skribado nek per parolo, sed per frapoj respondaj al la literoj de la alfabeto, kaj tiel ekestis vortoj kaj frazoj. Ĝuste per ĉi tiu rimedo la sin prezentantaj estuloj diris, ke ili estas Spiritoj. Kon sekvence, se oni povus supozi la kunhelpon de la mediumo ĉe la parolaj aŭ skribitaj komunikaĵoj, tion supozi oni ne povus koncerne la frapojn, kies signifo ne povus esti antaŭe konata.

Ni povus citi multe da faktoj, elmontrantaj, ĉe la sin manifestanta estulo, evidentan individuecon kaj absolutan sendependecon de la volo. Ni do invitas la aliopinianojn por pli detala observado; se ili deziros studadi sen antaŭe preta juĝo kaj ne tiri konkludojn, antaŭ ol ili vidos ĉion, ili konfesos la nesufiĉecon de sia teorio por klarigi la kaŭzon de ĉio. Ni limigos nin al du jenaj demandoj: Kial la estulo sin manifestanta, kiu ajn li estas, rifuzas respondi kelkajn demandojn pri perfekte konataj aferoj, ekzemple, pri la nomo aŭ la aĝo de la demandanto, pri tio, kion li tenas en la mano, kion li faris la antaŭtagon, kion li intencas fari morgaŭ, ktp.?

Se la mediumo estas la spegulo de la penso de l' ĉeestantoj, nenio estus do pli facila al li ol tiaj respondoj.

La kontraŭuloj rebatas tiun argumenton, demandante siavice, kial la Spiritoj, kiuj devas scii ĉion, ne povas diri tiel simplajn aferojn, laŭ la aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas; kaj ili konkludas, ke tio ne estas ago de Spiritoj. Se malklerulo aŭ ŝercemulo demandus erudician akademion, ekzemple, kial estas lumtago je tagmezo, ĉu iu kredas, ke tiaj kunsidantoj donus al si la penon serioze respondi?

Kaj, ĉu estus logike konkludi el ilia silento, aŭ el la ironioj, per kiuj ili superŝutus la demandinton, ke tiuj homoj estas, sen ia escepto, azenoj? Nu, ĝuste pro tio, ke ili estas superaj, la bonaj Spiritoj ne respondas senvalorajn, ridindajn demandojn kaj ne volontas esti eldemandataj, kvazaŭ juĝatoj en tribunalo; tial ili aŭ silentas aŭ konsilas pli seriozajn aferojn.

Ni demandas, fine, kial, iafoje, la Spiritoj venas aŭ foriras en iu difinita momento, kaj, post tiu momento, nek preĝoj nek petoj igas ilin reveni? Se la mediumo agus nur per la mensa impulso de la alestantoj, estas do evidente, ke, en ĉi tiu okazo, la kunagado de ĉiuj voloj devus stimuli lian mensklarecon.

Se do li ne cedas al ties deziro, kiu estas cetere plifortigita de lia volo mem, li do obeas influon alian ol lian propran kaj de liaj ĉirkaŭantoj, influon, kiu tiel elmontras ja sian sendependecon kaj individuecon.

XVII

Se la skeptikeco koncerne la spiritisman doktrinon ne rezultas el sistema kontraŭstaro, en kiu ekzistas ia intereso, ĝi originas preskaŭ ĉiam el nekompleta kono de la faktoj; tio tamen ne malhelpas, ke iuj homoj arogas al si decidi la demandon, kvazaŭ ili ĝin perfekte konus. Oni povas esti tre sagaca, eĉ tre instruita, kaj ne havi komunan saĝon; nu, la unua signo de neperfekta juĝado ĉe iu persono estas opinii neerarema sian propran juĝon. Multaj homoj vidas ĉe la spiritismaj manifestiĝoj nur kuriozan aferon; ni esperas, ke, per la legado de ĉi tiu libro, ili trovos en tiuj eksterordinaraj fenomenoj ion alian ol simplan tempopasigilon.

La spiritisma scienco entenas du partojn, nome: la unuan, eksperimentan, kiu pritraktas la ĝeneralajn manifestiĝojn; la duan, filozofian, kiu studas la inteligentajn manifestiĝojn. Tiu, kiu observas nur la unuan, estas kvazaŭ iu, kiu konus fizikon nur per amuzaj eksperimentoj, ne esplorinte ĝisfunde tiun sciencon. La vera spiritisma doktrino troviĝas en la instruado donata de la Spiritoj, kaj la konoj, enhavataj en tiu instruado, estas tro gravaj, por esti akiritaj sen ia serioza, metoda studado, farata en silento kaj solerestado; efektive, nur tiel oni povas rimarki grandegan nombron da faktoj kaj nuancoj, kiujn pretervidas supraĵa observanto, kaj kiuj ebligas iun opinion. Se ĉi tiu libro havus nenian alian rezultaton, ol montri la seriozan flankon de la demando kaj instigi studojn sur ĉi tiu kampo, ĝi do jam multe farus; kaj mi gratulus min, ke mi estas elektita por farotaĵo, pri kiu, cetere, mi pretendas nenian personan meriton: la principoj, entenataj en ĉi tiu verko, ne estas kreaĵoj miaj, sed, pli ĝuste, ĝia tuta merito apartenas al la Spiritoj, kiuj ĝin diktis. Mi esperas, ke ĝi donos ankoraŭ unu rezultaton, nome gvidi la lernovolajn homojn, montrante al ili, en ĉi tiu studado, grandan, superan celon: la individuan kaj la socian progresadon, kaj indiki al ili la vojon, kiun ili ekprenu al tiu celo.

Ni finu per lasta konsidero. Sondante la spacon, kelkaj astronomoj eltrovis, inter la dissemitaj ĉielaj korpoj, malplena ĵojn ŝajne ne konformajn al la leĝoj de la tuto; ili suspektis, ke tiuj malplenaĵoj devas esti okupitaj de globoj, kiujn iliaj okuloj ne atingis. Aliflanke, ili observis kelkajn efikojn, kies kaŭzo estis al ili nekonata, kaj ili diris: tie devas troviĝi iu mondo, ĉar tiu malplenaĵo ne povas ekzisti; tiuj efikoj devas havi ian kaŭzon. Juĝante do la kaŭzon laŭ ties efiko, ili povis kalkuli la elementojn de tiu kaŭzo, kaj poste la faktoj pravigis iliajn antaŭvidojn. Ni apliku ĉi tiun rezonadon al alia klaso da ideoj.

Se oni observas la serion de la estaĵoj, oni konstatas, ke ili formas seninterrompan ĉenon, ekde la senviva materio ĝis la plej inteligenta homo. Sed, inter la homo kaj Dio[7] – kiu estas la “alfa” kaj la “Omega” de ĉiuj aĵoj – , kia supermezura malplenaĵo! Ĉu estas laŭracie supozi, ke ĉe la homo finiĝas la eroj de tiu ĉeno, kaj ke li, sen mezaj gradoj, trapaŝas la distancon inter si kaj la senlimo? La prudento diras al ni, ke inter la homo kaj Dio devas ekzisti aliaj ĉeneroj, same kiel ĝi diris al la astronomoj, ke, inter la konataj mondoj, devas troviĝi aliaj mondoj nekonataj. Kiu filozofio plenigis tiun mankon? Spiritismo montras al ni, ke tiu spaco estas okupita de la ĉiurangaj estuloj de la nevidebla mondo; kaj tiuj estuloj estas neniuj aliaj, ol la Spiritoj de la homoj, atingintaj la diversajn nivelojn sur la ŝtuparo, kiu kondukas al la perfekteco; tiel, ĉio estas unu sola ĉeno, ekde la unua ĝis la lasta ero. Vi, kiuj neas la ekziston de la Spiritoj, plenigu do la spacon, kiun la Spiritoj okupas; kaj vi, kiuj mokas ilin, estu tiel kuraĝaj kaj ridu je la verkoj kaj je la ĉiopoveco de Dio!

Allan Kardec


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.